La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


PRINCIDINO MARY

Aŭtoro: Miĥail Lermontov

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

La 15-an de junio.

Hieraŭ venis ĉi tien artifikisto Apfelbaum[34]. Sur la pordo de l’ restoracio aperis longa afiŝo, anoncanta al plej respektata publiko pri tio, ke suprenomita mirinda artifikisto, kemiisto kaj optikisto havas honoron prezenti luksan spektaklon je la oka vespere en la halo de nobela kunvenejo (alivorte – en la restoracio); biletoj kostas po du rubloj kun duono.

Ĉiuj estas spektontaj la mirindan artifikiston; eĉ la princino Ligovskaja, malgraŭ tio, ke ŝia filino malsanas, prenis bileton por si.

Hodiaŭ post la tagmanĝo mi iris preter la fenestroj de Vera; ŝi sidis en la balkono sola; al miaj piedoj falis noto:

“Hodiaŭ je la deka vespere venu al mi laŭ la granda ŝtuparo; mia edzo forveturis en Pjatigorskon kaj nur matene revenos. Miaj servistoj kaj ĉambristinoj ne estos hejme: mi disdonis al ili biletojn, ankaŭ al geservistoj de l’ princino. Mi atendas vin; venu nepre”.

– Ha, jen do! – mi pensis, – fine okazis laŭ mia deziro.

Je la oka mi iris spekti la artifikiston. La publiko kunvenis al la naŭa; la spektaklo komenciĝis. En la malantaŭaj vicoj de seĝoj mi rekonis lakeojn kaj ĉambristinojn de Vera kaj de la princino. Ĉiuj estis tie plennombre. Gruŝnickij kun lorneto sidis en la unua vico. La artifikisto sin adresis al li ĉiufoje, kiam li bezonis naztukon, horloĝon, ringon kaj ceteron.

Gruŝnickij ne salutas min jam dum kelka tempo, kaj hodiaŭ du-tri fojojn li rigardis min sufiĉe aroge: ĉio ĉi estos memorigita al li, kiam venos tempo de kvitiĝo.

Antaŭ la deka mi stariĝis kaj eliris.

Ekstere estis mallume, kiel ĉe blindulo. Pezaj malvarmaj nuboj kuŝis sur pintoj de ĉirkaŭaj montoj; nur de tempo al tempo la mortanta vento bruis inter pintoj de poploj, ĉirkaŭantaj la restoracion; ĉe ĝiaj fenestroj svarmis popolo. Mi malsupreniris la monton kaj sin turninte al la pordego, plirapidigis la paŝojn. Subite ekŝajnis al mi, ke iu sekvas min. Mi haltis kaj ĉirkaŭrigardis. En mallumo estis neeble ion distingi; tamen pro singardo mi ĉirkaŭiris la domon, kvazaŭ promenante. Dum mi pasis la fenestrojn de l’ princidino, mi ekaŭdis denove paŝojn post mi; homo, volvita en kapoton, kuris preter mi. Tio atentigis min; tamen mi ŝtele aliris al la perono kaj haste kuris sur la malluma ŝtuparo. La pordo malfermiĝis; malgranda maneto kaptis mian manon…

– Neniu vin vidis? – flustris Vera, sin preminte al mi.

– Neniu!

– Ĉu vi kredas, ke mi amas vin? Ho, mi tiel longe hezitis, longe turmentiĝis, sed vi igas min fari ĉion, kion vi volas.

Ŝia koro forte batis, la manoj estis malvarmaj, kvazaŭ glacio. Komenciĝis riproĉoj, ĵaluzo, plendoj; ŝi postulis, ke mi ĉion konfesu al ŝi, dirante, ke ŝi kun preteco eltenos mian perfidon, ĉar ŝi volas nur solan aĵon, mian feliĉon. Mi tion ne plene kredis, sed trankviligis ŝin per ĵuroj, promesoj kaj cetero.

– Do vi ne edziĝos al Mary? Vi ŝin ne amas?.. Kaj ŝi pensas… ĉu vi scias, ke ŝi enamiĝis al vi ĝis freneziĝo, kompatinda!

* * *

Ĉirkaŭ la dua postnoktmeze, mi malfermis fenestron kaj, liginte kune du ŝalojn, malsupreniĝis de l’ supra balkono al la malsupra, min tenante je kolono. En la ĉambro de l’ princidino ankoraŭ estis lumo. Io puŝis min al la fenestro. La kurteno estis ne plene tegita, kaj mi povis ĵeti rigardon en la internon de l’ ĉambro. Mary sidis sur sia lito, krucmetinte la brakojn sur la genuoj; ŝiaj densaj haroj estis ordigitaj sub la nokta kufo kun rande alkudrita punto; granda punca tuko kovris ŝiajn blankajn ŝultrojn, kaj la etaj piedoj estis kaŝitaj en buntaj persaj pantofloj. Ŝi sidis senmove, mallevinte la kapon al la brusto; antaŭ ŝi sur la tableto estis malfermita libro, sed ŝiaj okuloj, senmovaj kaj plenaj de neesprimebla angoro, ŝajnis centan fojon trakuri la saman paĝon, dum ŝiaj pensoj estis malproksime…

Tiuminute iu moviĝis post la arbusto. Mi saltis de l’ balkono sur herbotavolon. Ies nevidata mano kaptis min je ŝultro.

– Ha! – diris kruda voĉo, trafis!.. Do vi scios, kiel nokte iri al princidinoj!..

– Tenu lin firme! – kriis aliu, saltinta el post angulo.

Estis Gruŝnickij kaj la dragona kapitano.

Mi frapis la lastan per pugno en kapon, faligis lin kaj impetis en arbustojn. Ĉiuj vojetoj de l’ ĝardeno, kovranta deklivon antaŭ niaj domoj, estis al mi konataj.

– Ŝtelistoj! Alarmon!.. – ili kriis; aŭdiĝis fusila pafo; fumanta kartoĉŝtopaĵo falis al miaj piedoj.

Post unu minuto mi jam estis en mia ĉambro, senvestiĝis kaj kuŝiĝis. Apenaŭ mia lakeo ŝlosis la pordon, frapis en mian pordon Gruŝnickij kaj la kapitano.

– Peĉorin! Ĉu vi dormas? Ĉu vi estas ĉi tie?.. – kriis la kapitano.

– Mi dormas, – mi respondis malafable.

– Leviĝu! Ŝtelistoj!.. Ĉerkesoj…

– Mi havas korizon, – mi respondis, – mi timas malvarmumi.

Ili foriris. Vane mi respondis al iliaj vokoj; ili serĉus min ankoraŭ unu horon en la ĝardeno. Dume la alarmo leviĝis terura. El la citadelo alrajdis kozako. Ĉio ekmoviĝis; oni komencis serĉi ĉerkesojn en ĉiuj arbustoj, kaj, memkompreneble, nenion trovis. Sed multaj, verŝajne, restis kun firma konvinko, ke se la garnizono elmontrus pli da aŭdaco kaj urĝo, almenaŭ dudeko da rabistoj restus surloke.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.