La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo Materialoj por geliceanoj |
PRINCIDINO MARYAŭtoro: Miĥail Lermontov |
©2024 Geo |
La Enhavo |
Hodiaŭ mi vidis Veran. Ŝi satturmentis min per sia ĵaluzo. La princidino ŝajne decidis konfidenci al ŝi siajn korsekretojn: oni devas konfesi, tre trafa elekto!
– Mi divenas, al kio ĉio ĉi estas klinata, – diris al mi Vera. – Diru al mi pli bone simple nun, ke vi ŝin amas.
– Kaj se mi ŝin ne amas?
– Tiam por kio persekuti ŝin, alarmi, emociigi ŝian imagon? Ho, mi vin bone konas! Aŭskultu, se vi volas, ke mi kredu al vi. Venu post unu semajno al Kislovodsko! Postmorgaŭ ni transloĝiĝos tien. La princidino restos ĉi tie pli longe. Luu loĝejon apude; ni vivos en granda domo proksime de la fonto, en la supra etaĝo; malsupre loĝos la princino Ligovskaja, sed apude estas domo de la sama mastro, ĝi ne estas ankoraŭ luita… Ĉu vi venos?..
Mi promesis, kaj la saman tagon mi sendis iun lui la loĝejon.
Gruŝnickij venis al mi je la sesa vespere kaj anoncis, ke morgaŭ estos preta lia uniformo, ĝuste al la balo.
– Fine ni dancos kun ŝi la tutan vesperon… jen mi kontentigos mian soifon paroli kun ŝi! – li aldonis.
– Kiam estos la balo?
– Sed ja morgaŭ! Ĉu vi ne scias? Granda festo, kaj ĉi tiea estraro iniciatis aranĝi ĝin…
– Ni iru al la bulvardo…
– Pro neniuj trezoroj, en tiu ĉi aĉa kapoto…
– Kiel do, ĉu vi ĉesis ĝin ŝati?
Mi iris sola kaj, renkontinte la princidinon Mary, invitis ŝin al mazurko. Ŝi ŝajnis miri kaj ĝoji.
– Mi pensis, ke vi dancas nur laŭ neceso, kiel pasintfoje, – diris ŝi, tre ĉarme ridetante…
Ŝajne, ŝi tute ne rimarkis foreston de Gruŝnickij.
– Morgaŭ vi estos agrable mirigita, – mi diris al ŝi.
– Per kio?
– Ĝi estas sekreto… Dum la balo vi mem konjektos.
Mi finis la vesperon ĉe la princino; ne estis gastoj krom Vera kaj unu tre amuza maljunuleto. Mi estis en sprita stato, improvizis diversajn neordinarajn historiojn; la princidino sidis vid-al-vide kaj aŭskultis mian halanĝon kun tiom profunda, streĉita, eĉ tenera atento, ke mi sentis rodon de konscienco. Kien malaperis ŝiaj vigleco, koketado, kapricoj, aroga mieno, malestima rideto, distrita rigardo?..
Vera rimarkis ĉion ĉi: sur ŝia malsaneca vizaĝo pentriĝis profunda angoro; ŝi sidis en ombro ĉe la fenestro, merginte sin en larĝa apogseĝo… Mi sentis kompaton al ŝi…
Tiam mi rakontis la tutan draman historion de mia konateco kun ŝi, mia amo, – memkompreneble, ŝirminte ĉion per elpensitaj nomoj.
Mi tiel vivece bildigis mian teneron, miajn maltrankvilojn, admirojn; mi tiel avantaĝe montris ŝian konduton, ŝiajn agojn, karakteron, ke ŝi vole-nevole devis pardoni al mi koketadon kun la princidino.
Ŝi stariĝis, sidiĝis ĉe ni, viviĝis… kaj ni nur je la dua nokte rememoris, ke la doktoroj postulas, ke ni kuŝiĝu dormi je la dekunua.
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2024 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.