La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


PRINCIDINO MARY

Aŭtoro: Miĥail Lermontov

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

La 29-an de majo.

Dum ĉiuj ĉi tagoj mi eĉ unu fojon ne retiriĝis de mia sistemo. Al la princidino komencis plaĉi mia parolo; mi rakontis al ŝi kelkajn el la strangaj okazoj de mia vivo, kaj ŝi komencis vidi en mi neordinaran homon. Mi priridis ĉion en la mondo, precipe la sentojn: tio komencas timigi ŝin. En mia ĉeesto ŝi ne kuraĝas komenci kun Gruŝnickij sentimentalajn konversaciojn kaj jam kelkfoje respondis liajn sagacaĵojn per moka rideto, sed ĉiufoje, kiam Gruŝnickij alpaŝas ŝin, mi alprenas humilan aspekton kaj lasas ilin duope. La unuan fojon ŝi ĝojis pro tio, aŭ penis tion montri; la duan fojon ŝi ekkoleris kontraŭ mi kaj la trian kontraŭ Gruŝnickij.

– Vi havas tre malmultan memestimon! – ŝi diris al mi hieraŭ. – Kial vi pensas, ke al mi estas pli gaje kun Gruŝnickij?

Mi respondis, ke mi oferas al la feliĉo de amiko mian plezuron.

– Kaj la mian, – ŝi aldonis.

Mi fikse rigardis ŝin kaj akceptis seriozan aspekton. Poste la tutan tagon mi diris al ŝi neniun vorton… Vespere ŝi estis meditema, hodiaŭ matene ĉe la puto ŝi estis ankoraŭ pli meditema. Kiam mi alpaŝis ŝin, ŝi aŭskultis distre Gruŝnickij, kiu, ŝajne, estis admiranta la naturon, sed apenaŭ vidinte min, ŝi komencis ridegi (tute sen preteksto), montrante kvazaŭ ŝi min ne rimarkus. Mi foriris malproksimen kaj komencis observi ŝin: ŝi turnis sin for de la konversacianto kaj dufoje oscedis. Efektive, Gruŝnickij tedis ŝin. Ankoraŭ du tagojn mi ne parolos kun ŝi.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.