La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


PRINCIDINO MARY

Aŭtoro: Miĥail Lermontov

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

La 11-an de majo.

Hieraŭ mi venis en Pjatigorskon kaj luis loĝejon rande de l’urbo, sur la plej alta loko, piede de la monto Maŝuk: la nuboj dum tempestoj malsupreniĝos ĝis mia tegmento. Hodiaŭ je la kvina matene, kiam mi malfermis fenestron, mia ĉambro pleniĝis per aromo de floroj, kreskantaj en la modesta ĝardeneto. Branĉoj de florantaj merizoj rigardas al mi tra fenestroj, kaj la vento kelkiam superŝutas mian skribotablon per blankaj petaloj. Mi havas miraklan vidaĵon je tri flankoj. Okcidente la kvinkapa Beŝtu bluas kvazaŭ “la lasta nubo de l’ dispelita ŝtormo[15]”; norde sin levas Maŝuk, kiel vila persa ĉapo, kaj ŝirmas tutan parton de l’ ĉiela kupolo ĉi-loke. Orienten estas pli gaje rigardi: malsupre sub mi pitoreskas ĉarme pura nova urbeto, bruas kuracaj fontoj, bruas diverslingva homamaso, kaj tie fore amfiteatre baŭmas montoj ĉiam pli kaj pli blue kaj nebule, kaj sur rando de la horizonto sin trenas arĝenta ĉeno da neĝaj pintoj, komencante de Kazbek kaj finante per la dukapa Elbrus… Estas gaje vivi en simila lando! Iu jubila sento estas verŝita en ĉiuj miaj vejnoj. La aero estas pura kaj freŝa kvazaŭ infana kiso. La suno blindigas, la ĉielo bluas – kion, ŝajne, ankoraŭ oni povas deziri? Por kio estus ĉi tie pasioj, deziroj, bedaŭroj?.. Tamen estas tempo. Mi iros al la fonto de Elizabeta: tie, oni diras, matene kunvenas la tuta akva societo.

* * *

Malsuprenirinte en mezon de l’ urbo, mi ekpaŝis sur bulvardo, kie mi renkontis kelkajn tristajn grupojn, malrapide suprenirantaj al montoj: plejparte familioj de stepaj bienuloj; tion oni povas tuj diveni laŭ uzitaj malnovmodaj surtutoj de edzoj kaj laŭ rafinitaj vestoj de edzinoj kaj filinoj; evidente la tuta akva junularo jam estas prikonsiderita de ili, ĉar ili rigardis min kun milda scivolemo: peterburge tajlorita surtuto konfuzis ilin, sed baldaŭ rekoninte armeajn epoletojn, ili forturnis sin kun indigno[16].

Edzinoj de lokaj potenculoj, por tiel diri, mastrinoj de l’ akvoj, estis pli favoraj: ili havis lornetojn[19], ili malpli atentis uniformon, ili kutimiĝis en Kaŭkazo renkonti sub numerita butono ardan koron kaj sub blanka kaskedo kleran menson. La sinjorinoj estas amindaj kaj longe amindaj. Ĉiun jaron iliaj adorantoj estas anstataŭataj de novaj. Kaj, eble, ĝuste en tio estas sekreto de ilia senlaca afableco. Suprenirante laŭ mallarĝa vojeto al la fonto de Elizabeta, mi preteriris atinginte amason da viroj en civilaj kaj militaj vestoj, kiuj, kiel mi poste eksciis, konsistigis apartan klason de homoj inter la sopirantoj de akva movo. Ili trinkas – tamen ne la akvon, promenas malmulte, amindumas nur pretere: ili ludas kaj plendas kontraŭ enuo. Ili estas dandoj: mergante sian ĉirkaŭplektitan glason en puton kun minerala akvo, ili akceptas akademiajn pozojn; la civiluloj portas hele bluajn kravatojn, la militistoj ellasas el post kolumo krispon. Ili konfesas profundan malestimon al provincaj sinjorinoj kaj sopiras pri ĉefurbaj aristokrataj salonoj, kien oni ilin ne allasas.

Fine, jen estas la puto… Sur placeto proksime de ĝi estas konstruita dometo kun ruĝa tegmento super la kuvejo, kaj iom pli malproksime galerio, kie oni promenas dum pluvo. Kelkaj vunditaj oficiroj sidis sur benko, submetinte lambastonojn – palaj, malgajaj. Kelkaj sinjorinoj rapidpaŝe iris tien-reen laŭ la placeto, atendante efikon de akvoj. Inter ili estis du-tri kun ĉarmetaj vizaĝoj. Sub vitaj aleoj, kovrantaj deklivon de Maŝuk, flagris de tempo al tempo pitoreskaj ĉapeletoj de ŝatantinoj pri soliĝo en duopo, ĉar ĉiam mi rimarkis apud tia ĉapeleto ĉu militan kaskedon, ĉu hidan rondan ĉapon. Sur kruta roko, kie estas konstruita pavilono, nomata “Eola Harpo”, staraĉis ŝatantoj de pejzaĝoj kaj alĝustigis teleskopon vide al Elbruso; inter ili estis du guvernistoj kun siaj edukatoj, venintaj sin kuraci de skrofolo.

Anhelante, mi haltis ĉe la monta rando kaj, apoginte min kontraŭ dometa angulo, komencis pririgardi la pitoreskan ĉirkaŭaĵon, kiam subite mi aŭdis de post mi konatan voĉon:

– Peĉorin! Ĉu delonge ĉi tie?

Mi turnis min: Gruŝnickij! Ni brakumis nin. Mi konatiĝis kun li en la aganta taĉmento. Li estis vundita per kuglo en kruron kaj forveturis al akvoj unu semajnon antaŭ mi.

Gruŝnickij estas signojunkro[17]. Li militservas nur unu jaron, portas laŭ specifa tipo de dandeco dikan soldatan mantelon. Li havas la soldatan krucon de Georgo. Li estas bonfigure skulptita, malhelhaŭta kaj nigrahara; laŭ la aspekto oni povas difini lian aĝon je dudek kvin jaroj, kvankam li havas apenaŭ dudek unu. Parolante li fiere levĵetas la kapon malantaŭen, kaj ĉiuminute tordas la lipharojn per la maldekstra mano, ĉar per la dekstra li sin apogas je lambastono. Li parolas rapide kaj baroke: li estas el tiuj homoj, kiuj en ĉiu hazardo de la vivo havas pretajn bombastajn frazojn, kiujn simpla belo ne tuŝas kaj kiuj grave sin togas en neordinarajn sentojn, altecajn pasiojn kaj eksterordinarajn suferojn. Produkti efekton estas ilia ĝuo; ili freneze plaĉas al romantikaj provincaninoj. Al maljunaĝo ili iĝas aŭ pacemaj bienuloj, aŭ ebriuloj – kelkiam tio kaj alio. En iliaj animoj ofte estas multaj bonaj ecoj, sed neniom da poezio. La pasio de Gruŝnickij estis deklami: li bombardis per vortoj tuj, kiam la konversacio eliris el ciklo de ordinaraj konceptoj; mi neniam povis disputi kun li. Li ne respondas viajn oponojn, li vin ne aŭskultas. Ĵus vi ĉesis, li komencas longan patosaĵon, evidente havantan iun ligon kun tio, kion vi diris, sed kiu efektive estas nur daŭrigo de lia propra prelego.

Li estas sufiĉe sprita; liaj epigramoj estas ofte amuzaj, sed ili neniam estas trafaj kaj koleraj: neniam li povas mortigi per sola vorto; li ne konas homojn kaj iliajn malfortajn kordojn, ĉar la tutan vivon li okupiĝis pri sia persono. Lia celo estas iĝi heroo de romano. Li tiel penis kredigi aliujn, ke li estas estaĵo kreita ne por paco, kondamnita al iuj misteraj suferoj, ke li preskaŭ ekkredis tion. Pro tio li tiel fiere portas sian dikan soldatan kapoton. Mi komprenis lin, kaj pro tio li ne ŝatas min, kvankam ekstere ni estas en tre amikaj rilatoj. Gruŝnickij famas kiel eminenta aŭdaculo; mi vidis lin en batalo: li svingis la sabron, kriis kaj sin ĵetis antaŭen, ferminte la okulojn. Ĝi estas iel ne rusa kuraĝo!..

Ankaŭ mi lin ne ŝatas: mi sentas, ke ni iam kunpuŝiĝos sur mallarĝa vojo, kaj al unu el ni ne ridetos la sorto.

Ankaŭ lia veno al Kaŭkazio estas sekvo de lia romantika fanatikeco: mi estas konvinkita, ke unu tagon antaŭ la forveturo el la gepatra vilaĝo li parolis kun lugubra aspekto al iu beleta najbarino, ke li veturas ne por simple militservi, sed li serĉas morton, ĉar, ĉe tio li verŝajne ŝirminte la okulojn permane, daŭrigus tiel: “ne, vi (aŭ ci) ne devas tion scii! Via pura animo skuiĝos! Kaj por kio? Kio mi estas por vi? Ĉu vi komprenos min?..” – kaj tiel plu.

Li mem diris al mi, ke la kaŭzo, iginta lin eniri la K-an regimenton, restos eterna mistero inter li kaj ĉieloj.

Cetere, dum la minutoj, kiam Gruŝnickij deĵetas la tragedian togon, li iĝas ĉarma kaj amuza. Mi scivolas vidi lin kun virinoj: en tiuj cirkonstancoj, mi pensas, li faras penojn!

Ni renkontiĝis kiel malnovaj amikoj. Mi komencis demandi lin pri la vivmaniero ĉe la akvoj kaj pri la notindaj personoj.

– Ni trenas sufiĉe prozan vivon, – li diris kun suspiro, – la matenaj trinkantoj de l’ akvo estas flegmaj kiel ĉiuj malsanuloj, kaj la vesperaj trinkantoj de vino – netolereblas kiel ĉiuj sanaj. La virina societo ekzistas: sed de ĝi fontas negranda konsolo: ili ludas viston, sin vestas malbele kaj terure parolas france. Ĉi-jare venis el Moskvo nur princino Ligovskaja kun la filino; sed mi ne estas konata kun ili. Mia soldata kapoto servas kiel sigelo de rezignato. La kunsento, kiun ĝi elvokas, estas peza kiel almozo.

Tiuminute preter ni al la puto pasis du sinjorinoj: unu aĝa, aliu juna, svelta. Iliajn vizaĝojn sub la ĉapeletoj mi ne distingis, sed ili estis vestitaj laŭ la rigoraj reguloj de l’ plej bona gusto: nenio superflua. La dua surhavis fermitan robon gris de perles[1]; facila silka tuko envolvis ŝian elastan kolon. Ŝuoj couleur puce[2]. formis ŝian malgrasan piedeton ĉe la maleolo tiel ĉarme, ke eĉ iu ne konsekrita en misterojn de belo, nepre aĥus pro miro. Ŝia facila sed nobla paŝmaniero havis en si ion virgan, forglitantan de difino, sed kompreneblan al vido. Kiam ŝi pasis preter ni, de ŝi zefiris tiu neesprimebla aromo, per kiu kelkiam odoras letereto de ĉarma virino.

– Jen princino Ligovskaja, – diris Gruŝnickij, – kaj kun ŝi la filino Mary, kiel ŝi estas nomata de l’ patrino laŭ angla maniero. Ili estas ĉi tie nur tri tagojn.

– Tamen vi jam konas ŝian nomon?

– Jes, mi hazarde aŭdis, – li respondis, ruĝiĝinte, – mi konfesas, ke mi ne deziras konatiĝi kun ili. Tiu fiera nobelaro rigardas nin, armeanojn, kvazaŭ sovaĝulojn. Kaj kiom gravas por ili, ĉu estas menso sub la numerita kasketo kaj koro sub dika kapoto?

– Kompatinda kapoto! – mi diris, rikanante. – Kaj kiu estas la sinjoro alpaŝanta al ili kaj tiel komplezeme transdonanta glason?

– Ho! Li estas moskva dando Rajeviĉ! Li estas ludulo: tio estas tuj videbla laŭ la grandega ora ĉeno, kiu serpentas laŭ lia hele blua veŝto. Kaj kia dika promenbastono, kiel ĉe Robinsono Kruso[18]. Jes kaj ale la barbo kaj hararanĝo à la moujik[3].

– Vi estas kolera kontraŭ la tuta homa gento.

– Kaj estas pro kio…

– Nu! Ĉu vere?

Dum la tempo la sinjorinoj foriris de l’ puto kaj estis preterirantaj nin. Gruŝnickij sukcesis akcepti draman pozon helpe de lambastonoj kaj laŭte respondis al mi france:

Mon cher, je haï s les hommes pour ne pas les mépriser, car autrement la vie serait une farce trop dégoûutante[4].

La beleta princidino turnis la kapon kaj donacis longan scivolan rigardon al la oratoro. La esprimo de l’ rigardo estis tre nedifinita, sed ne moka, pro kio mi interne gratulis lin tutanime.

– La princidino Mary estas tre ĉarma, – mi diris al li. – Ŝi havas tiom velurajn okulojn, – ĝuste velurajn: mi konsilas al vi alproprigi tiun esprimon, parolante pri ŝiaj okuloj; supraj kaj malsupraj okulharoj estas tiel longaj, ke la sunradioj ne reflektiĝas en ŝiaj pupiloj. Mi ŝatas tiajn okulojn sen brilo: ili estas tiom molaj, kvazaŭ ili glatkaresus vin… Cetere, ŝajnas, ke ĉio, kio estas bona en ŝia vizaĝo, limiĝas per ili… Kaj ĉu ŝiaj dentoj estas blankaj? Tio estas tre grava! Bedaŭrinde ŝi ne ridetis al via pompa frazo.

– Vi parolas pri ĉarma virino, kvazaŭ pri angla ĉevalo, – diris Gruŝnickij kun indigno.

Mon cher, – mi respondis al li, penante imiti lian tonon. – Je méprise les femmes pour ne pas les aimer, car autrement la vie serait un mélodrame trop ridicule[5].

Mi min turnis kaj iris for de li. Dum ĉirkaŭ duonhoro mi promenis laŭ la vitaj aleoj, laŭ kalkaj rokoj kaj arbustaĵoj, volviĝantaj inter ili. Ekvarmiĝis kaj mi rapidis hejmen. Preterirante la mineralan fonton, mi haltis ĉe la tegmentita galerio por respiri sub ties ombro, kaj tio liveris al mi okazon esti atestanto de kurioza sceno. La agintaj personoj sin trovis en jena situacio. La princino kun la moskva dando sidis sur benko en la tegmentita galerio, kaj ili ambaŭ estis okupitaj, ŝajne, per serioza konversacio. La princidino, kiu verŝajne, jam fortrinkis la lastan glason, promenis enpensiĝinte apud la puto. Gruŝnickij staris ĉe la puto; neniu plu estis sur la placeto.

Mi alpaŝis pli proksimen kaj kaŝis min post angulo de la galerio. En tiu minuto Gruŝnickij faligis sian glason sur sablon kaj penis kliniĝi por levi ĝin; la vundita kruro malhelpis al li. Malfeliĉulo! Kiel li penegis, sin apoginte kontraŭ la lambastono, sed ĉio estis vana. Lia esprimoplena vizaĝo efektive bildigis suferon.

Princidino Mary vidis ĉion ĉi pli bone ol mi.

Pli facile ol birdo ŝi saltis al li, klinis sin, levis la glason kaj transdonis ĝin al li per korpa movo, plena de neesprimebla ĉarmo, poste ŝi terure ruĝiĝis, ĵetis rigardon al la galerio kaj, konvinkiĝinte, ke ŝia panjo nenion vidis, ŝajnis tute trankviliĝi. Kiam Gruŝnickij malfermis la buŝon por danki ŝin, ŝi jam estis malproksime. Post unu minuto ŝi eliris el la galerio kun la patrino kaj la dando; sed irante preter Gruŝnickij, ŝi akceptis tre gravan kaj respektan aspekton, eĉ ne turnis sin, eĉ ne rimarkis lian pasian rigardon, per kiu li longe akompanis ŝin, ĝis ŝi malaperis post bulvardaj tilioj, malsuprenirinte la monton… Sed jen ŝia ĉapelo sagis trans la strato, ŝi enkuris la pordegon de unu el plej bonaj domoj en Pjatigorsko. Ŝin sekvis la princino, kiu ĉe la pordego ĝisrevidis Rajeviĉ per kapsaluto.

Nur tiam la kompatinda pasia signojunkro rimarkis mian ĉeeston.

– Ĉu vi vidis? – li diris, fortike premante mian manon. – Vera anĝelo.

– Kial? – mi demandis kun mieno de plej neta simplanimo.

– Ĉu vi ne vidis?

– Kontraŭe, mi vidis: ŝi levis vian glason. Se ĉi tie estus gardisto, li farus la samon, kaj ankoraŭ pli rapide, esperante ricevi ion por brando. Cetere, estas tute kompreneble, ke ŝi kompatis vin: vi faris tiel teruran grimacon, kiam vi apogis vin per la trapafita kruro…

– Kaj ĉu vi estis neniel tuŝita, rigardante ŝin tiuminute, kiam la animo radiis sur ŝia vizaĝo?

– Ne.

Mi mensogis; sed mi volis inciti lin. Mi havas denaskan pasion spiti. Tuta mia vivo estis nur ĉeno da malĝojaj kaj fiaskaj spitoj al la koro aŭ al la menso. Ĉeesto de entuziasmulo superverŝas min per januara frosto, kaj mi pensas, ke oftaj interrilatoj kun velka flegmulo farus min pasia revulo. Mi konfesas ankoraŭ, ke neagrabla konata sento trakuris mian koron tiumomente: la sento estis envio; mi kuraĝe diras “envio”, ĉar mi alkutimiĝis konfesi al mi; kaj estas dubinde, ĉu oni povus trovi junan viron, kiu renkontinte ĉarman virinon, alforĝintan lian farnientan atenton kaj subite malkaŝe preferintan aliun en lia ĉeesto, egale al ŝi nekonatan, apenaŭ, mi diras, oni povus trovi tian junulon (memkompreneble, vivintan en la granda mondo kaj alkutimiĝintan dorloti sian memamon), kiu ne estus malagrable pikita per tio.

Mi silente descendis kun Gruŝnickij de la monto kaj iris laŭ la bulvardo preter fenestroj de la domo, kie malaperis nia belino. Ŝi sidis ĉe fenestro. Gruŝnickij ŝirtiris mian brakon, ĵetis al ŝi unu el tiuj svage teneraj rigardoj, kiuj tiel malmulte efikas virinojn. Mi direktis al ŝi mian lorneton kaj rimarkis, ke ŝi ridetis al lia rigardo kaj ke mia aroga lorneto neŝerce kolerigis ŝin. Efektive, kiun rajton havas kaŭkazia armeano direkti vitron al moskva princidino?


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.