La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo Materialoj por geliceanoj |
PRINCIDINO MARYAŭtoro: Miĥail Lermontov |
©2024 Geo |
La Enhavo |
Jam tri tagojn mi loĝas en Kislovodsko. Ĉiutage mi vidas Veran ĉe la puto kaj dum promeno. Matene, vekiĝinte, mi sidiĝas ĉe la fenestro kaj direktas lorneton al ŝia balkono; ŝi jam delonge estas vestita kaj atendas la kondiĉan signon; ni renkontas nin, kvazaŭ senintence, en la ĝardeno, kiu malsupreniĝas de niaj domoj al la puto. La saniga monta aero redonis al ŝi koloron de l’ vizaĝo kaj la fortojn. Ne vane Narzan estas nomata Herkula fonto. Ĉi-tieaj loĝantoj asertas, ke la aero de Kislovodsko disponigas al amo, ke ĉi tie okazas epilogoj de ĉiuj romanoj, kiuj iam estis iniciatitaj ĉe piedo de Maŝuk. Kaj efektive, ĉio spiras ĉi tie per izoleco; ĉio estas ĉi tie mistera; kaj densaj branĉo-tegmentoj de tiliaj aleoj sin klinintaj super la fonto, kiu brue kaj ŝaŭme falante de unu ŝtonego al la alia tratranĉas sian fluejon inter verdantaj montoj; kaj fendegoj, plenaj de obskuro kaj silento, kies branĉoj diskuras de ĉi tie ĉiuflanken; kaj freŝeco de aroma aero, pezigita per vaporaĵoj de altaj sudaj herboj kaj blanka akacio, kaj la konstanta dolĉe dormiga bruo de malvarmaj riveretoj, kiuj renkontinte unu la alian en la fino de valo, konkorde kuras vete kaj fine sin ĵetas en la riveron Podkumok. De tiu ĉi flanko la fendego estas pli vasta kaj transformiĝas en verdan valeton; laŭ ĝi volviĝas polva vojo. Ĉiufoje, kiam mi rigardas ĝin, al mi ŝajnas, ke veturas kaleŝo, kaj el la fenestro de l’ kaleŝo rigardas rozkolora vizaĝeto. Jam multaj kaleŝoj traveturis laŭ la vojo, sed tiu ne aperas. La antaŭurbo, kiu situas post la fortikaĵo, pleniĝis de loĝantoj; en la restoracio, konstruita sur la monteto, je kelkaj paŝoj de mia loĝejo, vespere komencas flagri fajroj tra la duobla vico da poploj; la bruo kaj glasa tinto disaŭdiĝas ĝis malfrua nokto.
Nenie oni trinkas tiom da kaĥetia vino[29] kaj minerala akvo, kiel ĉi tie.
Praktiki kune tiujn du metiojn multaj ŝategas. Mi evitas tion[30].
Gruŝnickij ŝtormas kun sia bando ĉiutage en la gastejo kaj min preskaŭ ne salutas.
Li nur hieraŭ alveturis kaj jam sukcesis kvereli kun tri maljunuloj, kiuj volis enkuviĝi antaŭ ol li: definitive – malfeliĉoj disvolvas en li militeman spiriton.
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2024 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.