La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


PRINCIDINO MARY

Aŭtoro: Miĥail Lermontov

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

La 13-an de majo.

Hodiaŭ matene min vizitis kuracisto; lia nomo estas Verner, sed li estas ruso. Ĉu tio estas mirinda? Mi konis unu Ivanov-on, kiu estis germano.

Verner estas homo neordinara pro multaj kaŭzoj. Li estas skeptikulo kaj materiisto, kiel preskaŭ ĉiuj medicinistoj, kaj kune kun tio li estas poeto, kaj serioza poeto de faro ĉiam, kaj ofte poeto de vorto, kvankam dum sia tuta vivo li ne verkis eĉ du versojn. Li studis ĉiujn vivajn kordojn de la homa koro, kiel oni lernas tendenojn de kadavro, sed li neniam povis utiligi sian scion: same kelkiam plej bona anatomo ne kapablas kuraci febron! Kutime Verner kaŝe primokis siajn malsanulojn; sed foje mi vidis, kiel li ploris super mortanta soldato… Li estis malriĉa, revis pri milionoj, sed pro mono li ne farus eĉ unu superfluan paŝon: foje li diris al mi, ke li plivolonte faros komplezon al malamiko ol al amiko, ĉar tio signifus vendi bonfaron, dum la malamo nur plifortiĝos laŭ mezuro de la grandanimo de malamiko. Li havis akran langon: sub ŝildo de lia epigramo pli ol unu bonulo famiĝis kiel banala stultulo; liaj konkurantoj, enviemaj akvaj medicinistoj, disvastigis onidiron, ke li pentras karikaturojn pri siaj malsanuloj – preskaŭ ĉiuj malsanuloj furioziĝis kaj rifuzis de li. Liaj amikoj, ĉiuj vere honestaj homoj, servantaj en Kaŭkazio, vane penis restarigi lian falintan krediton.

Lia eksteraĵo estis el tiuj, kiuj je unua rigardo efikas malagrable, sed kiuj plaĉas post ioma tempo, kiam la okuloj ellernos legi en malkorektaj trajtoj spuron de l’ animo elprovita kaj alta. Estis ekzemploj, ke virinoj enamiĝis je tiaj homoj ĝis frenezo kaj ne ŝanĝus ilian hidon kontraŭ beleco de plej freŝaj rozaj endimionoj; oni devas respekti juston de virinoj: ili havas instinkton de beleco anima; pro tio do, povas esti, la homoj similaj al Verner tiel pasie ŝatas virinojn.

Verner estis malalta, malgrasa kaj malforta, kvazaŭ infano. Unu el liaj kruroj estis pli longa ol la alia, kiel tiu de Byron; kompare kun la torso lia kapo ŝajnis grandega; li tondis harojn subkombile kaj tuberoj de lia kranio, nudigitaj tiamaniere, mirigus frenologojn per stranga kombino de antipodaj emoj. Liaj malgrandaj nigraj okuloj, ĉiam sentrankvilaj, penis penetri viajn pensojn. En lia vesto estis rimarkeblaj gusto kaj akuratemo; liaj malgrasaj, tendenozaj kaj malgrandaj manoj belis en hele flavaj gantoj. Liaj surtuto, kravato kaj veŝto estis konstante nigraj. Junularo kromnomis lin Mefisto, li ŝajnigis koleron pro la kromnomo, sed efektive ĝi flatis lian memamon. Ni baldaŭ komprenis unu la alian kaj iĝis agrablaj konatoj, ĉar al amikeco mi estas malkapabla: el du amikoj unu estas ĉiam sklavo de la alia, kvankam ofte neniu el ili konfesas tion al si; sklavo mi ne povas esti, kaj regi aliun tiuokaze estus laciga laboro, ĉar samtempe oni devus trompi; kaj ale mi havas lakeojn kaj monon! Jen kiel ni fariĝis agrablaj konatoj: mi renkontis Verner-on en S… inter multnombra kaj brua rondo de gejunuloj; la konversacio prenis al la fino de l’ vespero filozofie metafizikan direkton; ni parolis pri konvinkoj: ĉiu estis konvinkita pri diversaj diversaĵoj.

– Kio koncernas min, mi estas konvinkita nur pri unu sola aĵo… – diris la doktoro.

– Pri kio do? – mi demandis, dezirante scii opinion de l’ homo, kiu silentis ĝis tiu tempo.

– Pri tio, – li respondis, – ke pli aŭ malpli frue unu belan matenon mi mortos.

– Mi estas pli riĉa ol vi, – mi diris, – mi havas krom tio ankoraŭ konvinkon, nome: unu malbelegan vesperon mi havis malfeliĉon naskiĝi.

Ĉiuj trovis, ke ni diras sensencaĵojn, kvankam vere neniu el ili diris ion pli saĝan. De tiu minuto ni distingis unu la alian en amaso. Ni ofte kunvenis duope kaj traktis abstraktajn temojn tre serioze, ĝis ni rimarkis, ke ni reciproke mistifikas unu la alian. Tiam, rigardinte kun signifo reciproke en la okulojn, kiel faris romiaj aŭguroj, laŭ aserto de Cicero, ni komencis ridi, kaj satridinte, ni disiris kontentaj pri nia vespero.

Mi kuŝis sur sofo, direktinte la okulojn al la plafono kaj metinte la manojn subnuke, kiam Verner eniris mian ĉambron. Li sidiĝis en fotelon, starigis la promenbastonon en angulon, oscedis kaj anoncis, ke ekstere iĝis varmege. Mi respondis ke min tedas muŝoj, kaj ni ambaŭ eksilentis.

– Rimarku, estimata doktoro, – mi diris, – ke sen stultuloj estus tre enue en la mondo… Rigardu, jen ni du saĝaj homoj: ni scias anticipe, ke pri ĉio oni povas senfine diskuti kaj tial ni ne diskutas; ni konas preskaŭ ĉiujn kaŝitajn pensojn unu de la aliu; unu vorto por ni egalas al tuta historio; ni vidas kernon de ĉiu nia sento tra triobla ŝelo. Trista aĵo estas ridinda al ni, la ridinda estas trista, kaj ĝenerale, verdire, ni rilatas indiferente al ĉio krom al ni mem. Do, interŝanĝo de sentoj kaj pensoj inter ni ne povas esti: ni scias unu pri la alia ĉion, kion ni volas scii, kaj pli scii ni ne volas. Restas la sola rimedo: rakonti novaĵojn. Diru al mi iun novaĵon.

Lacigite per longa parolo, mi fermis la okulojn kaj oscedis.

Li respondis iom pensinte:

– En via galimatio, tamen, estas unu ideo.

– Du! – mi respondis.

– Diru al mi unu, mi mem diros la alian.

– Bone, komencu! – mi diris, daŭrigante pririgardi la plafonon kaj ridetante interne.

– Vi volas scii iujn detalojn koncerne iun el la novvenintoj al la akvoj, kaj mi jam divenis pri kiu vi zorgas, ĉar pri vi oni jam demandis tie.

– Doktoro! ni vere ne devas interparoli: ni legas en la animoj.

– Nun, la dua…

– La dua ideo estas jena: mi volas igi vin rakonti ion; unue, ĉar aŭskulti estas malpli lacige; due, aŭskultante oni ne povas diri ion nedeziratan; trie, oni povas ekscii alies sekreton; kvare, ĉar la saĝaj homoj, kiel vi, pli ŝatas aŭskultantojn ol parolistojn. Nun la afero: kion diris al vi princino Ligovskaja pri mi?

– Ĉu vi estas tute certa, ke estis la princino… sed ne la princidino?

– Tute certa.

– Kial?

– Ĉar la princidino demandis pri Gruŝnickij.

– Vi havas grandan kapablon de konsidero. La princidino diris, ke ŝi estas certa, ke la juna homo en la soldata kapoto estas oficiro, senrangigita pro duelo.

– Mi esperas, ke vi lasis ŝin en agrabla miskonvinko…

– Memkompreneble.

– La prologo jam estas!– mi ekkriis en admiro, – pri la epilogo de la komedio ni zorgos. Tute evidentas, ke la sorto klopodas pri tio, ke al mi ne estu enue…

– Mi antaŭsentas, – diris la doktoro, – ke kompatinda Gruŝnickij estos via viktimo…

– Pluen, doktoro…

– La princino diris, ke via vizaĝo estas konata al ŝi, ke ŝi verŝajne renkontis vin en Peterburgo, ie en la mondumo… mi diris vian nomon. Ĝi estas konata al ŝi. Ŝajnas, ke via historio faris tie multe da bruo… La princino komencis rakonti pri viaj aventuroj, aldonante, kredeble, al mondumaj ĉikanoj siajn rimarkojn… La filino aŭskultis kun scivolemo. En ŝia imago vi iĝis heroo de romano en nova gusto… Mi ne refutis la princinon, kvankam mi sciis, ke ŝi parolas sensencaĵon.

– Digna amiko! – mi diris, etendinte al li mian brakon. La doktoro premis la manon sincere kaj daŭrigis:

– Se vi deziras, mi prezentos vin…

– Kompatu min! – mi diris, svinginte la brakojn. – Ĉu oni prezentas heroojn? Ili konatiĝas ne aliel ol savante sian amatinon el senevita morto…

– Kaj ĉu vi vere volas vin treni post la princidinon?..

– Male, tute male!.. Doktoro, fine mi triumfas: vi min ne komprenas!.. Cetere, tio ĉagrenas min, doktoro, – mi daŭrigis post minuto da silento, – mi neniam malkovras mem miajn sekretojn, mi terure ŝatas, ke oni divenu ilin, ĉar tiamaniere mi ĉiam povas eventuale rifuzi de ili. Tamen vi devas priskribi al mi la patrinon kun la filino. Kiaj homoj ili estas?

– Unue, la princino – virino kvardek-kvin-jara, – respondis Verner, – ŝi havas bonegan stomakon, sed la sango estas difektita: sur la vangoj estas ruĝaj makuloj. La duan duonon de l’ vivo ŝi pasigis en Moskvo kaj tie dikiĝis en kvieta vivo. Ŝi ŝatas tentajn anekdotojn kaj mem diras foje maldecaĵojn, kiam la filino ne estas en la ĉambro. Ŝi anoncis al mi, ke la filino estas ĉasta kiel kolombino. Kial tio min koncernu?.. Mi volis respondi al ŝi, ke ŝi estu trankvila, kaj ke mi al neniu diros tion! La princino kuracas sian reŭmatismon, kaj la filino dio-scias-kion. Mi preskribis al ili trinki po du glasoj da minerala akvo tage kaj sin bani dufoje semajne en dissolvita akva kuvo. La princino, ŝajne, ne alkutimiĝis regi; ŝi rivelas estimon al saĝo kaj scioj de la filino, kiu legis Byron-on angle kaj konas algebron: videble en Moskvo fraŭlinoj sin lanĉis en sciencon kaj bone faras – vere! Niaj viroj estas ĝenerale tiom neafablaj, ke koketi kun ili por saĝa virino evidente estas netolereble. La princino tre ŝatas junajn virojn; la princidino rigardas ilin kun nuanco de malestimo; moskva kutimo! Ili sin nutras en Moskvo ekskluzive per kvardek-jaraj sprituloj.

– Kaj ĉu vi estis en Moskvo?

– Jes, tie mi iom praktikis.

– Daŭrigu.

– Sed ŝajnas, ke mi ĉion diris… Jes! Jen kio ankoraŭ: la princidino, ŝajne, ŝatas rezoni pri sentoj, pasioj kaj cetero… Ŝi pasigis unu vintron en Peterburgo, kaj ĝi ne plaĉis al ŝi, precipe la societo: verŝajne oni akceptis ŝin tre malvarme.

– Ĉu vi vidis neniun ĉe ili hodiaŭ?

– Kontraŭe: estis unu adjutanto, unu ceremoniema gvardiano kaj iu sinjorino el nove alvenintaj, parencino de l’ princino laŭ la edza flanko, tre beleta, sed, ŝajne, tre malsana… ĉu vi renkontis ŝin ĉe la puto? – mezkreska, blonda, kun korektaj trajtoj, ftiza koloro de l’ vizaĝo, kun nigra belgrajno sur la dekstra vango: ŝia vizaĝo mirigis min per esprimopleneco.

– Belgrajno? – mi murmuris tradente. – Ĉu vere?

La doktoro rigardis min kaj diris solene, metinte manon sur mian koron.

– Ŝi estas konata de vi!..

Mia koro batis kvazaŭ pli forte ol ordinare.

– Nun estas via vico triumfi! – mi diris. – Nur mi esperas je vi: vi min ne perfidos. Mi ŝin ankoraŭ ne vidis, sed mi estas certa, ke mi rekonas en via portreto virinon, kiun mi amis en pasinto… Ne rakontu al ŝi eĉ unu vorton pri mi; se ŝi demandos, recenzu min malbone.

– Se vi volas!.. – diris Verner, levinte la ŝultrojn.

Kiam li foriris, terura angoro premis mian koron. La sorto kunigis nin denove en Kaŭkazo, aŭ ŝi intence venis ĉi tien sciante, ke ŝi povas min renkonti?.. Kaj kiel ni renkontos unu la alian? Kaj, ĉu estas ŝi?.. Miaj antaŭsentoj neniam trompis min. Ne estas en la mondo homo, super kiu la pasinto akirus tian potencon, kiel super mi. Ĉia mencio pri la pasinta angoro aŭ ĝojo dolore atakas mian animon kaj eligas el ĝi ĉiam la samajn sonojn… Mi estas stulte kreita: mi nenion forgesas, – nenion!

Post la tagmanĝo ĉirkaŭ la sesa horo mi iris al la bulvardo. Tie estis amaso; la princino kun la princidino sidis sur benko, ĉirkaŭitaj de junuloj, kiuj komplimentis, interrompante unu alian. Mi lokigis min je kelka distanco sur alia benko, haltigis du konatajn D-ajn oficirojn kaj komencis ion rakonti al ili: videble estis ridinde, ĉar ili komencis ridegi kvazaŭ frenezaj. Scivolemo logis al mi iujn el la ĉirkaŭantoj de la princidino; iom post iom ĉiuj forlasis ŝin kaj aliĝis al mia grupeto. Mi ne silentis: miaj anekdotoj estis saĝaj ĝis stulteco, miaj mokoj pri la pasantaj preter ni originaluloj estis venenaj ĝis furiozo… Mi daŭrigis gajigi la publikon ĝis la sunsubiro. Kelkfoje la princidino kun la patrino subbrake preterpasis min, akompanate de iu maljuna lamulo; kelkfoje ŝia rigardo, saginte min, esprimis amaron, penante esprimi indiferenton…

– Kion li rakontis al vi? – ŝi demandis al la junuloj, revenintaj al ŝi pro ĝentileco. – Verŝajne iun tre amuzan historion, siajn batalajn heroaĵojn?.. – ŝi diris tion sufiĉe laŭte kaj evidente kun intenco piki min. “Ah-ha! – mi pensis, – vi ne ŝerce koleras, kara princidino; atendu, plu estos pli!”

Gruŝnickij sekvis ŝin kvazaŭ raba besto, kaj ne forturnante de ŝi la okulojn. Mi vetas, ke morgaŭ li petos, ke iu prezentu lin al la princino. Ŝi estos tre ĝoja, ĉar ŝi enuas.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.