La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo Materialoj por geliceanoj |
PRINCIDINO MARYAŭtoro: Miĥail Lermontov |
©2024 Geo |
La Enhavo |
Je la dek-unua matene – la horo, kiam la princino Ligovskaja kutime ŝvitas en kuvo de Jermolov – mi iris preter ŝia domo. La princidino sidis enpensiĝe ĉe la fenestro; vidinte min, ŝi salte stariĝis.
Mi eniris la antaŭĉambron; neniu estis tie, kaj mi sen komuniko, uzante liberecon de ĉi-tieaj moroj, penetris en la gastoĉambron.
Malserena paleco kovris la ĉarman vizaĝon de l’ princidino. Ŝi staris ĉe la piano, sin apogante per unu brako kontraŭ dorso de apogseĝo; la mano apenaŭ tremis; mi alpaŝis al ŝi sensone kaj diris:
– Ĉu vi koleras kontraŭ mi?..
Ŝi levis al mi langvoran, profundan rigardon kaj kapneis; ŝiaj lipoj volis ion prononci, sed ne povis; la okuloj pleniĝis per larmoj; ŝi mergiĝis en la apogseĝon kaj kovris la vizaĝon per la manoj.
– Kio okazas al vi? – mi diris, preninte ŝin je mano.
– Vi min ne estimas!.. Ho! Lasu min!..
Mi faris kelkajn paŝojn… Ŝi rektiĝis en la apogseĝo, ŝiaj okuloj brilis… Mi haltis, preninte anson de l’ pordo, kaj diris:
– Pardonu min, princidino! Mi agis kvazaŭ frenezulo… tio ne okazos alian fojon: mi uzos miajn rimedojn… Kial vi sciu tion, kio okazis en mia animo ĝis nun? Tion vi neniam scios, kaj des pli bone por vi. Adiaŭ.
Forirante mi aŭdis, al mi ŝajnas, ŝin plori.
Ĝis la vespero mi vagis piede tra la ĉirkaŭaĵoj de Maŝuk, laciĝis terure kaj, veninte hejmen, min ĵetis en la liton, plene elĉerpita.
Al mi venis Verner.
– Ĉu vi vere, – li demandis, – edziĝas al la princidino Ligovskaja?
– Kaj kio?
– La tuta urbo parolas; ĉiuj malsanaj estas okupitaj pri la grava novaĵo, kaj la malsanuloj ja estas tia popolo: ili ĉion scias!
“Tio estas ŝercoj de Gruŝnickij!” – mi pensis.
– Por pruvi al vi, doktoro, la malveron de l’ onidiroj, mi konfesas al vi sekrete, ke morgaŭ mi forveturas al Kislovodsk…
– Kaj la princidino ankaŭ?..
– Ne, ŝi restas ankoraŭ por unu semajno tie ĉi…
– Sekve, vi ne edziĝos?..
– Doktoro, doktoro! rigardu min? ĉu vere mi similas fianĉon aŭ ion similan?
– Mi tion ne diras… Sed vi ja scias, ke okazas tiuj eventoj… – li aldonis, ruze ridetante, – kiam la nobla viro estas devigata edziĝi, kaj estas panjoj, kiuj almenaŭ ne preventas okazojn… Do, mi konsilas al vi, kiel amiko, gardi vin. Ĉi tie en akvoj, estas plej danĝera aero: kiom da bonegaj junaj homoj mi vidis, indaj je pli bona sorto, kiuj veturis de ĉi tie rekte sub kronon de l’ edziĝa rito… Ĉu vi kredas, ke eĉ min oni volis edzigi! Ĝuste unu provinca panjo, kies filino estis tre pala. Mi havis malfeliĉon diri al ŝi, ke la koloro de l’ vizaĝo revenos al ŝi post la edziniĝa festo; tiam ŝi kun larmoj de danko proponis al mi la manon de sia filino kaj tutan sian havaĵon – kvindek servutuloj, ŝajnas. Sed mi respondis, ke mi estas senkapabla por tio…
Verner foriris en plena certeco, ke li avertis min.
El liaj vortoj mi rimarkis, ke pri mi kaj la princidino jam estas disvastigitaj en la urbo diversaj malbonaj onidiroj: tio ne pasos senpune al Gruŝnickij!
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2024 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.