La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


PRINCIDINO MARY

Aŭtoro: Miĥail Lermontov

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

La 21-an de majo.

Pasis preskaŭ tuta semajno, sed mi ankoraŭ ne konatiĝis kun Ligovskaja’j. Mi atendas favoran okazon. Gruŝnickij, kvazaŭ ombro, sekvas ĉie la princidinon; iliaj konversacioj senfinas: kiam do li ŝin sattedos?.. La patrino ne atentas tion, ĉar li ne estas “fianĉo”. Jen la logiko de l’ patrino! Mi rimarkis du, tri tenerajn rigardojn, – necesas ĉesigi ĉion ĉi.

Hieraŭ ĉe la puto unuafoje venis Vera… De la tago, kiam ni intervidiĝis en la groto, ŝi ne eliras el la hejmo. Ni samtempe mergis niajn glasojn kaj, sin klininte, ŝi flustris al mi:

– Vi ne volas konatiĝi kun Ligovskaja’j!.. Ni povas intervidiĝi nur tie…

Riproĉo!.. enue! Sed mi ĝin meritis…

Alloke: morgaŭ estos balo laŭ abono en la salono de l’ restoracio, kaj mi dancos mazurkon kun la princidino.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.