La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


PRINCIDINO MARY

Aŭtoro: Miĥail Lermontov

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

La 14-an de junio.

Kelkiam mi malestimas min… ĉu ne pro tio ankaŭ mi malestimas aliujn?.. Mi iĝis senkapabla al noblaj elanoj; mi timas ŝajni ridinda al mi mem. Aliu je mia loko proponus al la princidino son coeur et son fortune[13], sed super mi la vorto “edziĝi” havas magian potencon; kiel ajn pasie mi amas la virinon, nur ŝi sentigas, ke mi devas edziĝi al ŝi – adiaŭ la amo! Mia koro transformiĝas en ŝtonon, kaj nenio povas vivigi ĝin denove. Mi estas preta al ajna ofero, krom tiu; dudek fojojn mian vivon, eĉ la honoron, mi metos sur la karton… sed mian liberon mi ne vendos. Kial mi tiel aprezas ĝin? Kion mi havas en ĝi?.. Kien mi min preparas? Kion mi atendas de l’ estonto?.. Vere, absolute nenion. Ĝi estas iu denaska timo, neklarigebla antaŭsento… Ja ekzistas la homoj, kiuj senkonscie timas araneojn, blatojn, musojn… Ĉu konfesi?.. Kiam mi estis infano, unu maljunulino orakolis pri mi al la patrino: ŝi aŭguris al mi la morton de malbona edzino; ĝi min tiam profunde mirigis: en animo mia naskiĝis nevenkebla malamo al edziĝo… Kaj dume, io diras al mi, ke la aŭguro efektiviĝos; almenaŭ mi penos, ke ĝi efektiviĝu kiom eble plej malbaldaŭ.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.