La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


PRINCIDINO MARY

Aŭtoro: Miĥail Lermontov

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

La 16-an de majo.

Dum du tagoj miaj aferoj terure progresis. La princidino definitive malamegas min; oni transdiris al mi du-tri epigramojn je mia konto, sufiĉe pikajn, sed samtempe tre flatajn. Al ŝi estas terure strange, ke mi, kiu alkutimiĝis al bona societo kaj estas tiel proksima al ŝiaj peterburgaj kuzinoj kaj onklinoj, ne penas konatiĝi kun ŝi. Ni renkontiĝas ĉiutage ĉe la puto, en la bulvardo; mi aplikas ĉiujn miajn fortojn por logi for de ŝi ŝiajn adorantojn, brilajn adjutantojn, palajn moskvanojn kaj aliajn, – kaj mi preskaŭ ĉiam prosperas. Mi ĉiam malamis gastojn ĉe mi: nun mi ĉiutage havas plenan hejmon, ili manĝas tage kaj vespere, ludas – kaj ve, mia ĉampano triumfas super la forto de ŝiaj magnetaj okuletoj!

Hieraŭ mi renkontis ŝin en la vendejo de Ĉelaĥov; ŝi marĉandis pri mirinda persa tapiŝo. La princidino petegis sian patrinon ne avari: la tapiŝo bele ornamus ŝian kabineton!.. Mi donis kvardek rublojn da pliaĵo kaj aĉetis ĝin; pro tio mi estis rekompencita per rigardo, kie brilis plej admirinda furiozo. Ĉirkaŭ la tagmanĝa tempo mi ordonis pasigi preter ŝiaj fenestroj mian ĉerkesan ĉevalon, kovritan per la tapiŝo. Verner estis ĉe ili tiutempe kaj diris al mi, ke la efekto de l’ sceno estis plej drameca. La princidino volas prediki militiron kontraŭ min; mi eĉ rimarkis, ke du adjutantoj sin tenantaj ĉe ŝi, jam tre seke salutas min, tamen ĉiutage tagmanĝas ĉe mi.

Gruŝnickij akceptis misteran aspekton: li paŝas kun la brakoj postdorse, kaj neniun rekonas; lia kruro resaniĝis, li apenaŭ lamas. Li trovis okazon alparoli la princinon por diri iun komplimenton al la princidino; videble, ŝi estas ne tre postulema, ĉar de tiu tempo al lia saluto ŝi respondas per la plej ĉarma rideto.

– Ĉu vi rezolute ne volas konatiĝi kun Ligovskaja’j? – hieraŭ li diris al mi.

– Rezolute.

– Indulgu! Estas la plej agrabla hejmo en la akvoj! La tuta ĉi-tiea plej bona societo…

– Amiko mia, al mi eĉ ne ĉi-tiea terure tedis. Kaj vi ilin vizitas?

– Ne ankoraŭ; mi interparolis unu-du fojojn kun la princidino, ne pli. Vi ja scias, ke iel instigi la inviton en la hejmon estas neoportune, kvankam ĉi tie estas praktikate… Alia afero, se mi portus epoletojn…

– Indulgu! Ja tiel estas multe pli interese! Vi simple ne kapablas eluzi la avantaĝon de via situacio… Ja la soldata kapoto en la okuloj de ĉiu sentema fraŭlino faras vin heroo kaj suferanto.

Gruŝnickij ridetis memkontente.

– Kia sensencaĵo! – li diris.

– Mi estas certa, – mi diris, – ke la princidino estas jam enamiĝinta en vin.

Li ruĝiĝis ĝisorele kaj fiere vezikiĝis.

Ho, memamo! Vi estas la levilo, per kiu Arĥimedo volis levi terglobon!..

– Vi ĉion primokas! – li diris, ŝajnigante koleriĝon. – Unue, ŝi min konas ankoraŭ tiel malmulte…

– La virinoj amas nur tiujn, kiujn ili ne konas.

– Sed mi ja tute ne pretendas plaĉi al ŝi: mi simple volas konatiĝi kun agrabla hejmo, kaj estus tute ridinde, se mi havus iajn esperojn… Jen vi, ekzemple, alia afero! Vi estas peterburgaj venkantoj: nur unu via rigardo, kaj virinoj tuj degelas… Kaj ĉu vi scias, Peĉorin, kion diris la princidino pri vi?..

– Kiamaniere? Ĉu ŝi jam parolis al vi pri mi?

– Ne ĝoju tamen. Iam mi alparolis ŝin hazarde ĉe la puto; la tria ŝia vorto estis: “Kio estas la sinjoro, kiu havas tian malagrablan pezan rigardon? Li estis kun vi, tiam…” Ŝi ruĝiĝis kaj ne volis nomi la tagon, memorinte sian ĉarman kondutaĵon. “Vi ne bezonas diri la tagon, – mi respondis al ŝi: ĝi estos eterne gravurita en mia memoro…” Amiko mia, Peĉorin! mi ne gratulas vin; vi estas ĉe ŝi en malbona noto… Kaj vere, bedaŭrinde! Ĉar Mary estas tre ĉarma!

Necesas rimarki, ke Gruŝnickij estas de tiuj homoj, kiuj, dirante pri virino, kun kiu estas apenaŭ konataj, nomas ŝin mia Mary, mia Sophie, se ŝi havis feliĉon plaĉi al ili.

Mi akceptis seriozan mienon kaj diris:

– Jes, ŝi ne estas hida… Nur gardu vin, Gruŝnickij! Rusaj fraŭlinoj plejparte sin nutras nur per platona amo, ne almiksante al ĝi penson pri edziniĝo; kaj platona amo estas la plej sentrankvila. La princidino ŝajnas esti el tiuj virinoj kiuj volas, ke oni ilin amuzu: se du minutojn sinsekve al ŝi estos enue apud vi, vi pereis senretene, via silento devas eksciti ŝian scivolemon, via parolo – neniam kontentigu ŝin plene; vi devas alarmi ŝin ĉiuminute; dek fojojn ŝi ignoros publike por vi ĉies opinion kaj nomos tion ofero, kaj, por rekompenci sin pro tio, ŝi komencos vin turmenti – kaj poste simple diros, ke ŝi ne povas vin toleri. Se vi ne akiros potencon super ŝi, do eĉ ŝia unua kiso ne donos al vi rajton al la dua; ŝi satkoketos kun vi, kaj post du-tri jaroj ŝi edziniĝos al hidulo pro obeemo al la patrino, kaj estos certiganta vin, ke ŝi estas malfeliĉa, ke ŝi nur unu homon konis kaj amis, tio estas vin, sed la ĉielo ne volis unuigi ŝin kun li, ĉar li havis soldatan kapoton, kvankam sub la dika griza kapoto batis la koro pasie nobla…

Gruŝnickij frapis tablon per pugno kaj ekpaŝis tien-reen en la ĉambro.

Mi ridegis interne kaj eĉ du fojojn ridetis, sed li, al mia feliĉo, tion ne rimarkis. Tute evidente, li enamiĝis, ĉar iĝis ankoraŭ pli fidema ol antaŭe; sur lia fingro eĉ aperis arĝenta ringo kun nielaĵo, de loka metilaboro: ĝi ŝajnis al mi suspektinda… Mi komencis ĝin ekzameni, kaj kion mi vidis?.. Per etaj literoj estis gravuritaj sur interna surfaco la nomo “Mary” kaj apude – la dato, kiam ŝi levis la faman glason. Mi kaŝis mian malkovron; mi ne volas igi lin konfesi; mi volas, ke li mem elektu min sia konfidato, – kaj tiam mi estos ĝuanta.

* * *

Hodiaŭ mi leviĝis malfrue; venis al la puto – jam neniu estis. Estis venanta varmego; blankaj vilecaj nuboj rapide kuris de neĝaj montoj, profetante tempeston; la kapo de Maŝuk fumis, kiel estingita torĉo; ĉirkaŭ ĝi volviĝis kaj rampis, kvazaŭ serpentoj, grizaj flokoj de nuboj, haltigitaj en siaj streboj kaj kvazaŭ kroĉiĝintaj al la monta arbustaro. La aero estis saturita de elektro. Mi profundiĝis en vitan aleon, kondukantan al groto; al mi estis malĝoje. Mi pensis pri la juna virino kun survanga belgrajno, pri kiu rakontis al mi la kuracisto… Kial ŝi estas ĉi tie? Kaj ĉu estas ŝi? Kaj kial mi opinias, ke estas ŝi? Kaj kial mi eĉ certas pri tio? Ĉu malmultaj virinoj havas belgrajnon survange? Tiamaniere meditante mi alpaŝis al la groto. Kaj ekvidis, ke en malvarma ombro de ĝia volbo, sur ŝtona benko sidas virino kun pajla ĉapelo, volvita en nigra ŝalo, mallevinte la kapon brusten, la ĉapelo kovris ŝian vizaĝon. Mi jam volis reveni por ne rompi ŝiajn revojn, kiam ŝi ĵetis rigardon al mi.

– Vera! – mi ekkriis senintence.

Ŝi ektremis kaj paliĝis.

– Mi sciis, ke vi estas ĉi tie, – ŝi diris. Mi sidiĝis apud ŝi kaj prenis ŝian manon. Delonge forgesita tremeto trakuris miajn tendenojn ĉe la sono de l’ kara voĉo; ŝi rigardis en miajn okulojn per siaj profundaj kaj trankvilaj okuloj: en ili estis esprimita nefidemo kaj io simila al riproĉo.

– Ni delonge ne intervidiĝis, – mi diris.

– Delonge, kaj ambaŭ ŝanĝiĝis en multo!

– Do, vi jam ne amas min?..

– Mi edziniĝis!.. – ŝi diris.

– Denove? Sed ja antaŭ kelkaj jaroj ankaŭ ekzistis tiu kaŭzo, kaj tamen…

Ŝi ŝirtiris sian manon el la mia, kaj ŝiaj vangoj ardis.

– Eble vi amas la duan edzon?..

Ŝi ne respondis kaj forturnis sin.

– Aŭ li estas tre ĵaluza?

Silento.

– Kiel do? Li estas juna, bona, precipe, verŝajne, riĉa, kaj vi timas… – Mi rigardis ŝin kaj ektimis; ŝia vizaĝo esprimis profundan malesperon, sur la okuloj brilis larmoj.

– Diru al mi, – fine ŝi flustris, – ĉu al vi estas tre gaje turmenti min? Mi devus malami vin. Ekde kiam ni konas unu la alian, vi nenion donis al mi, krom suferojn… – Ŝia voĉo ektremis, ŝi kliniĝis al mi kaj mallevis la kapon al mia brusto.

“Eble, – mi pensis, – vi ĝuste pro tio amis min: la ĝojoj estas forgesataj, sed la angoroj neniam…”

Mi brakumis ŝin forte, kaj tiel ni restis longe. Fine niaj lipoj proksimiĝis kaj kunfandiĝis en ardan, ebriigan kison; ŝiaj manoj estis malvarmaj kvazaŭ glacio, la kapo febris. Tiam inter ni komenciĝis unu el tiuj paroloj, kiuj ne havas sencon surpapere, kiujn oni ne povas ripeti kaj eĉ rememori: signifo de sonoj anstataŭas kaj suplementas signifon de vortoj, kiel en itala opero.

Ŝi firme ne volas, ke mi konatiĝu kun ŝia edzo – tiu lama maljunulo, kiun mi vidis pretere en la bulvardo: ŝi edziniĝis al li pro la filo. Li estas riĉa kaj suferas reŭmatismon. Mi permesis al mi neniun mokon pri li: ŝi estimas lin kvazaŭ la patron – kaj trompos, kiel edzon… Stranga aĵo estas la koro de l’ homo, kaj precipe tiu de la ino!

La edzo de Vera, Semjon Vasiljeviĉ G., estas malproksima parenco de la princino Ligovskaja. Li loĝas apud ŝi; Vera estas ofta gasto de l’ princino; mi promesis konatiĝi kun Ligovskaja’j, amindumi la princidinon por deviigi atenton de ŝi. Tiamaniere miaj planoj neniom malaranĝiĝis, kaj al mi estos gaje…

Gaje! Jes, mi jam postlasis la periodon de la anima vivo, kiam oni serĉas nur feliĉon, kiam la koro sentas bezonon forte kaj pasie ami iun; nun mi volas nur esti amata, amata de tre nemultaj; al mi ŝajnas eĉ, ke por mi sufiĉus nur unu konstanta amo: mizera kutimo de l’ koro.

Tamen unu afero al mi ĉiam estis stranga: mi neniam iĝis sklavo de l’ amata virino; male, mi ĉiam akiris nevenkeblan potencon super ties volo kaj koro, tute ne penante por tio. Pro kio do? ĉu pro tio, ke mi neniam ion aprezas, kaj ke ili ĉiuminute timis ellasi min el la manoj? aŭ tio estas magneta influo de forta organismo? aŭ mi simple ne prosperis renkonti virinon kun persista karaktero?

Necesas konfesi, ke mi, ĝuste, ne ŝatas virinojn kun karaktero: ĉu tio estas ilia afero!..

Tamen vere, nun mi rememoris, ke unu fojon, nur unusolan fojon mi amis la virinon kun firma volo, kiun mi neniam povis venki… Ni disiĝis kiel malamikoj, sed se mi renkontus ŝin je kvin jaroj pli malfrue, povus okazi, ke ni disiĝus aliel…

Vera estas malsana, tre malsana, kvankam ŝi ne konfesas tion; mi timas, ke ŝi havas ftizon aŭ suferas pro la malsano, kiun oni nomas “fiévre lente” – malsano tute ne rusa, kaj en nia lingvo ĝi ne havas nomon.

La tempesto trafis nin en la groto kaj detenis ankoraŭ duonan horon. Ŝi ne devigis min ĵuri fidelecon, ne demandis, ĉu mi amis aliujn de kiam ni disiĝis… Ŝi konfidis sin al mi denove kun la estinta senzorgemo, kaj mi ŝin ne trompos: ŝi estis la sola virino en la mondo, kiun mi ne kapablas trompi. Mi scias, ke ni baldaŭ denove disiĝos kaj, povas esti, por ĉiam: ni ambaŭ iros malsamajn vojojn al tombo, sed la rememoro pri ŝi restos netuŝebla en mia animo. Mi ĉiam ripetis tion al ŝi, kaj ŝi kredas min, kvankam ŝi diras la malon.

Fine ni disiĝis. Mi longe sekvis ŝin per rigardo, ĝis ŝia ĉapelo malaperis post arbustaro kaj rokoj. Koro mia dolore kunpremiĝis kiel post la unua disiĝo. Ho, kiel mi ekĝojis pro tiu sento! Ĉu tio ne estas la juneco, kiu volas reveni denove kun ĉiuj siaj bonkreaj ŝtormoj, aŭ tio estas nur ĝia adiaŭa rigardo, la lasta donaco – por memoro?.. Ridindas pensi, ke de ekstere mi estas ankoraŭ knabo, kvankam la vizaĝo palas, tamen ĝi estas ankoraŭ freŝa, la membroj fleksaj kaj sveltaj densaj haroj bukliĝas, la okuloj brilas, la sango bolas…

Reveninte hejmen, mi surseliĝis kaj galopis en stepon. Mi ŝatas galopi sur arda ĉevalo meze de alta herbo, kontraŭ dezerta vento; avide mi sorbas belaroman aeron kaj strebas per la rigardo en bluan foron, penante kapti nebulajn siluetojn de objektoj, kiuj kun ĉiu minuto iĝas pli kaj pli klaraj. Kio ajn kuŝu surkore, kiu ajna sentrankvilo kunpremu la penson, ĉio distriĝas dum unu minuto; la animo iĝos facila, laco de l’ korpo venkos alarmon de menso. Ne ekzistas virina rigardo, kiun mi ne forgesus, vidante vilajn montojn sub la suda suno, bluan ĉielon aŭ aŭdante bruon de fonto, falanta de unu roko al alia.

Mi pensas, ke la kozakoj, gapantaj sur siaj observ-turoj, vidinte min, galopantan sen bezono kaj celo longe sin turmentis per la enigmo, ĉar verŝajne laŭ la vesto oni opiniis min ĉerkeso[20]. Efektive oni diris al mi, ke en ĉerkesa kostumo rajde mi similas kabardon pli ol multaj kabardoj. Kaj ĝuste, kio koncernas tiun noblan batal-veston, mi estas plena dando: neniu superflua pozumento, valora armilo en simpla prilaboro, felo de l’ ĉapo ne tro longhara, ne tro mallonghara; gamaŝoj kaj ŝuoj estas adaptitaj kun plej ebla precizeco; blanka beŝmeto[21], malhelbruna ĉerkesa mantelo. Mi longe studis selsidon de montaranoj: per nenio oni povas pli flati mian memestimon, ol per agnosko de mia arto rajdi laŭ la kaŭkaza maniero. Mi tenas kvar ĉevalojn: unu por mi, tri por amikoj, por ne estu enue troti sola tra kamparoj. Ili plezure prenas miajn ĉevalojn, sed neniam rajdas kune kun mi. Estis jam la sesa posttagmeze, kiam mi rememoris, ke estas tempo tagmanĝi: mia ĉevalo estis lacega; mi rajdis al la vojo kondukanta el Pjatigorsko al la germana kolonio[22], kien ofte la akva societo veturas al pikniko. La vojo serpentumas inter arbustoj, malsupreniĝante en negrandajn ravinojn, kie fluas bruaj riveretoj sub ombro de altaj herboj; ĉirkaŭe amfiteatras altaj bluaj blokegoj de Beŝtu, Serpenta, Fera kaj Kalva montoj. Descendinte en unu el similaj ravinoj, nomataj en loka lingvaĵo “balkoj”, mi haltis por trinkigi la ĉevalon. Dum la tempo montriĝis survoje brua kaj brila kavalkado; sinjorinoj en nigraj kaj bluaj amazon-roboj, la kavaliroj en kostumoj, formantaj miksaĵon de ĉerkesa kaj niĵni-novgoroda[23]; en la kapo de l’ grupo rajdis Gruŝnickij kun la princidino Mary.

La akvaj sinjorinoj ankoraŭ kredas atakojn de ĉerkesoj meze de la hela tago: evidente pro tio Gruŝnickij super la soldata kapoto pendigis sabron kaj paron da pistoloj. Li estis sufiĉe ridinda en sia heroa vesto. La alta arbusto ŝirmis min de ili, sed tra ĝia foliaro mi povis ĉion vidi kaj diveni laŭ esprimo de iliaj vizaĝoj, ke ilia konversacio estas sentimentala. Fine ili proksimiĝis al la descenda vojo. Gruŝnickij prenis bridon de l’ princidina ĉevalo kaj tiam mi ekaŭdis la finajn vortojn de ilia konversacio.

– Kaj ĉu la tutan vivon vi volas resti en Kaŭkazo? – diris la princidino.

– Kio estas por mi Ruslando? – respondis ŝia kavaliro. – La lando, kie miloj da homoj rigardos min kun malestimo, ĉar ili estas pli riĉaj ol mi, dum ĉi tie – la dika kapoto ne malhelpis al mia konatiĝo kun vi…

– Kontraŭe… – diris la princidino, ruĝiĝante.

La vizaĝo de Gruŝnickij bildigis plezuron. Li daŭrigis:

– Ĉi tie mia vivo fluos brue, nerimarkate kaj rapide, sub kugloj de sovaĝuloj, kaj se dio sendus al mi ĉiujare unu belan virinan rigardon similan al tiu…

Dum la tempo ili atingis min, mi skurĝis la ĉevalon kaj elrajdis el-post la arbusto…

Mon dieu, un Circassien![6]

Por ŝin solene trankviligi, mi respondis france, iom kliniĝinte:

Ne craignez rien, madame, je ne suis pas plus dangereus que votre cavalier[7].

Ŝi konfuziĝis, sed kial? pro sia eraro, aŭ pro tio, ke mia respondo ŝajnis al ŝi aroga? Mi dezirus, ke la lasta supozo estu ĝusta. Gruŝnickij lancis al mi malkontentan rigardon.

Malfrue vespere, tio estas ĉirkaŭ la dek-unua, mi iris promeni al la tilia aleo de l’ bulvardo. La urbo dormis, nur en kelkaj fenestroj flagris flamoj. De tri flankoj nigris krestoj de rokoj, disbranĉaĵoj de Maŝuk, sur kies pinto kuŝis misaŭgura nubeto. La luno estis supreniĝanta en la oriento, malproksime perlis per arĝenta franĝo la neĝaj montoj. Intervokiĝoj de sentineloj alternis kun bruo de varmaj fontoj, ellasitaj por nokto. De tempo al tempo sonora hufofrapo aŭdiĝis en la strato, akompane de knaro de nagaja[24] ĉaro kaj monotona tatara ĉantado. Mi sidiĝis sur benkon kaj mergiĝis en mediton… Mi sentis neceson elverŝi miajn pensojn en amika konversacio… sed kun kiu? Kion nun faras Vera? pensis mi… Trezorojn mi donus por premi ŝian manon en tiu minuto.

Subite mi aŭdis rapidajn nervajn paŝojn… Verŝajne Gruŝnickij… Jes, ĝuste tiel!

– De kie?

– De l’ princino Ligovskaja, – li diris tre grave. – Kiel Mary kantas!

– Ĉu vi scias? – mi diris al li. – Mi vetas, ke ŝi ne scias, ke vi estas signojunkro; ŝi pensas, ke vi estas sengradigito…

– Povas esti! Ĉu por mi tio gravas!.. – li diris distrite.

– Ne, mi tion diras nur tiel…

– Sed ĉu vi scias, ke vi ŝin hodiaŭ terure kolerigis? Ŝi trovis, ke tio estis neordinara arogaĵo; mi apenaŭ sukcesis kredigi ŝin, ke vi estas tiel bone edukita kaj tiel bone konas la mondon, ke vi ne povis havi intencon ofendi ŝin. Ŝi diras, ke vi havas insolentan rigardon, ke vi, evidente, havas plej moŝtecan opinion pri vi mem.

– Ŝi ne eraras… Kaj ĉu vi ne volas defendi ŝin?

– Al mi estas domaĝe, mi ne havas tiun rajton…

“Oh-ho! – mi pensis, – evidente li jam havas la esperojn…”

– Cetere, estas ĝuste por vi pli malbone, – daŭrigis Gruŝnickij, – nun estos al vi malfacile konatiĝi kun ili, – kaj tre domaĝe! Ĝi estas unu el la plej agrablaj hejmoj, kiujn mi scias.

Interne mi ekridetis.

– La plej agrabla hejmo por mi nun estas la mia, – mi diris oscedante kaj stariĝis por ekiri.

– Tamen konfesu, ke vi pentas.

– Kia stultaĵo! Se mi volos, mi morgaŭ estos ĉe la princino.

– Ni vidos…

– Eĉ por fari al vi plezuron, mi amindumos la princidinon…

– Jes, se ŝi volos paroli kun vi…

– Mi nur atendos la minuton, kiam via parolo iĝos por ŝi enua… Adiaŭ!..

– Kaj mi iros vagi… Mi nun neniamaniere endormiĝos… Aŭskultu, ni iru prefere en la restoracion, tie oni ludas… Mi bezonas hodiaŭ fortajn impresojn…

– Mi deziras al vi malgajni ĝisfunde…

Mi iris hejmen.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.