La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


VOJAĜO AL KAZOHINIO

Aŭtoro: Sándor Szathmári

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

La Edukada Servo
La Librejo
La Titola Paĝo

Parto Unua
1 2 3 4 5 6 7 8
Parto Dua
9 10 11 12 13 14
15 16 17 18 19 20

DEKSEPA ĈAPITRO

La aŭtoro estas portata al la ŝtiparo, sed preskaŭ mirakle li liberiĝas, poste li plenumas gravan, sed malĝojigan mision, kiu finiĝas per la tragedia pereo de multaj behinoj.

Poste mi katenite estis elportita al la korto. Antaŭ mi iris la beratnu, alte suprenlevinte la kvadraton. El la monteta deklivo aŭdiĝis sovaĝa hurlado kaj dorsfrostigaj stertoroj. Oni kondukis min al la ŝtiparo, kunligis miajn manojn kaj piedojn kaj surĵetis min, dum la amaso furioze min riproĉis.

Ili hurlis, ke mi agitis kontraŭ la elverŝo de la manĝaĵo por malsatmortigi ilin; alia, ke mi protestis kontraŭ la konfisko de mia spiritualaĵo, per kio mi rabis aliajn; ke mi obstine insistis pri mia malnova, malbona vestaĵo, per kio mi okazigis publikan skandalon; ke mi primokis la kipuon, mi neis la agrablecon de la dornoj, kaj per la frenezaĵoj de la plej diversaj erardoktrinoj mi infektis la puran publikan vivon; en sango, flamo kaj en malpuraĵo mi volis dronigi la benaĵojn de la civilizacio. Ĉirkaŭ mi kirliĝis unusola muĝanta abelujo kaj hurladis.

– Vi agitis kontraŭ la sana menso!

– Vi asertis ronda la cirklon!

– Vi argumentis per viaj okuloj kontraŭ la anebaoj!

– Vi indignigis la spiritualaĵ-donantajn betikojn!

– Vi volis nutri per spiritualaĵo!

– Vi renversis la publikan pacon! Vi instigis al malpaco!

– Vi malkonfesis la doktrinojn de la bikruo!

– Vi donis manĝaĵon al virino!

– Vi ne donis manĝaĵon al virino!

Kaj mi, ferminte miajn okulojn, apartiĝis pri ĉio kaj rezignacie atendis la bonfaran morton, kiu fine savos min de la turmentadoj de tiuj furiozuloj. Malpeziĝante mi ekspiris, kiam fine oni ekbruligis la torĉon. Ridetante mi adiaŭis al la ĉirkaŭe furiozanta hordo, kies hurlado fandiĝis en unusola terura kakofonio kun mort-hurlado, aŭdiĝinta de la deklivo.

* * *

Kaj tiam okazis stranga afero.

Tra la pordo enkuris kelkaj aŭtoj plenaj de gasmaskitaj hinoj. Ili tenis siajn manojn sur ŝpructuboj, kiuj estis muntitaj sur la aŭtoj. El la tuboj vaporis blanka fumo. Ili veturis rekte al la monteto.

Mi ekkriegis per mia tuta forto. La ĉirkaŭstarantoj tuj ŝtopis mian buŝon per siaj manoj kaj sufokadis min, sed feliĉe jam malfrue.

Unu aŭto turniĝis el la vico kaj kuregis rekte al mi.

La apero de la hinoj tuj ŝanĝis la situacion. Ĉiuj ĉeestantoj, sen la escepto eĉ de la betikoj, kaptis siajn dekstrajn piedojn kaj vete hurladis:

– Vake! Vake!

Ili mirinde respektis la hinojn, kvankam ili malamegis tiujn, kio ne ŝajnas paradoksa al tiu, kiu konas la frenezon de la behinoj, al kiuj imponas ne la scio nek bonkoreco, kiel estas kutime inter kulturhomoj, sed kontraŭe, la krueleco kaj la stulta, bruta perforto. Kaj la hinoj havis la potencon super ili.

La hinoj elpaŝis el la aŭto, demetis miajn ligilojn, apogis min sur la aŭton kaj, donante al mi gasmaskon, la aŭto ekiris al la monteto.

Ĉio ĉi okazis kvazaŭ dum momentoj. Mi apenaŭ povis rekonsciiĝi pro la ĝojo, kiu ankoraŭ pligrandiĝis, kiam mi ekkonis inter la hinoj Zatamonon. Mi ne povis plu bridi miajn sentojn. Ridante kaj plorante de ĝojo mi kaptis la savantan manon, tute ne zorgante, ke mia dankemo vekas en li nenian videblan impreson.

Mi plendis kun larmaj okuloj pri miaj suferoj, kaj mi petegis, ke ili min kunportu, ĉar mi tute ne sentas min behino, kaj eĉ nun tremas ĉiu mia fibro pro la teruraĵoj al kiuj mi estis elmetita en ĉi tiu renversita kaj rabiiĝinta mondo.

Zatamon respondis nur, ke ĉi tio estas la neestanta vivo, la kazi, kiun sperti mi nun havis okazon.

Kvankam mi ne tute komprenis, kion li volas diri per tio, sed per pura konscienco mi povis lin certigi, ke ĝis nun neniam mi konvinkiĝis tiel profunde pri la saĝa kaj tolerema majesteco de la kazoo, kiel nun, post la tempo, pasinta inter tiuj rabiaj frenezuloj.

Dume nia veturilo venis al la monteto kaj kuris rekte inter la luktantojn. Ĉi tie la buĉado nun atingis sian kulminon. La sango fluis en riveretoj.

Tie kaj ĉi tie aperis kvadrato aŭ cirklo sur stangopintoj. La tranĉiloj brilis, la sango ruĝis, en la gorĝoj stertoris la sovaĝbesta furiozo aŭ la sango de la tratranĉita laringo. Muĝis, kirliĝis kaj murdis la tuta senbridiĝinta frenezulejo. Teruro min kaptis pro la konscio, ke mi havas same du manojn kaj du piedojn, kiel ĉi tiuj homsimilaj monstroj.

Nun ni ĉiuj surmetis la gasmaskon.

La hinoj kuris inter ilin kun forta gasblovo, krome kelkaj aŭtoj ĉirkaŭumis ilin tiel, ke neniu povis fuĝi.

La sovaĝintaj frenezuloj senkonsciiĝinte per la unua enspiro, unu post la alia terenfalis, sed eĉ dum la falo ili spasme prenis la tranĉilon, iliaj okuloj fulmis kaj la grincantaj dentoj ŝaŭmis ankoraŭ dum la lasta, sovaĝa stertoro.

– Bikru! Racio! Aneba! Buku!

Post la endormiĝo de la lasta, la hinoj elpaŝis, ilin kolektis kaj vestis per trudkiteloj. Tiam mi vidis unuafoje hororiĝi la hinojn, kiam ili malsuprenirante devis paŝi en sangon.

Nun komenciĝis konsilado. Ĉiuj interkonsentis, ke kun ĉi tiuj ne eblas plu eksperimenti kaj plej bone estus ĉiun “ĉesigi”.

Mi intervenis, klarigante al Zatamon, ke verŝajne ne ĉiu murdis memvole. Mi aludis mian propran okazon, kiel ili min devigis kunmarŝi kaj proponis, ke ili elektu la nekuraceblajn el tiuj, kies relativa resaniĝo ankoraŭ estas esperebla.

La hinoj vidis, ke mi, kvankam behin-suspektinda, parolas racie, do ili aliĝis al mia opinio, eĉ demandis min, kian metadon mi opinias taŭga por la distingo.

Kaj mi proponis balotadon: la tuta behina kolonio devas esti balotigata pri tio, kiu deziras la bukuon.

Mi devis detale priskribi la procedon de la balotado, kiun ili ne konis, ĉar ili tute ne povis imagi, ke povus ekzisti vivproblemo, pri kiu la homoj havas diversajn opiniojn: la kompleteco de la vivo ja estas vivebla nur unumaniere. Ili konis nur la sciencajn malsamopiniojn, sed tie la simpla bluiĝo de la lakmuspapero neniigas la kontraŭopinion de cent scienculoj.

Al la hinoj plene plaĉis miaj vortoj, kaj ili decidis, ke konsiderante mian sufiĉe normalan intelekton kaj miajn spertojn akiritajn inter la behinoj, ili komisias min pri la aranĝo de la balotado kaj, por ke nenio okazu en kontraŭnatura maniero, la ĉesigon de la nekuraceblaj ili efektivigos per tiuj mem: la murdemulojn ni kondukos al barita parto de la korto, kaj tie ni ekipos ilin per tranĉiloj, por ke ili mem ekstermu sin.

La Leganto povas imagi mian ĝojon, ke en mia malgaja vivo okazis agrabla ŝanĝo!

Ili kolektis la dormantajn behinojn kaj portis ilin en grandan, fermitan halon, kie dum unu tago ili estis sub severa gardo kaj nur la sekvantan tagon povis reiri en siajn ĉelojn.

Mi estis elportita elinter ili kaj povis denove okupi mian lokon en la belohina instituto, kie mi fine ricevis puran vestaĵon, bone mi banis, mi razis min, mian hirtan hararon tondis la elektra ĉapelo, miaj pedikoj estis ekstermitaj, miajn membrojn, sur kiuj ankoraŭ ruĝis la postsignoj de la ŝnurkateno, oni masaĝis per elektraj maŝinoj, kaj vespere mi kuŝiĝis sata, pura, en silento, en elektre hejtita ĉambro, en mola lito. Neniu min ĝenis, mi devis timi nenion. Mi sentis la plej grandan plezuron, kiam mi senzorge etendis miajn membrojn en la gummatraca lito.

Mi povas diri, ke mi vivis la plej feliĉan tagon de mia vivo.

* * *

Ĉiamaniere mi intencis plenmeriti la estimon de la hinoj, kaj fervore mi aranĝis la balotadon.

La sekvantan tagon mi iris inter la behinojn kun du gasaŭtoj kaj dek hinoj. Nia apero okazis inter granda respekto, ĉiuj betikoj elvenis, siajn kuprokubojn malligis de la genuoj kaj tenante ilin sur la manplatoj, proponadis ilin al ni, kion la hinoj nature ne komprenis, sed mi vidis, ke tio volas esti ia humiliĝo aŭ honoro. Por mi estis granda kontentigo vidi, kun kia humila timo la betiko, kiu iam min tiel kruele kondamnis, etendadas al mi nun sian senvaloran brokantaĵon, menciante per monotona murmurado la bruhuon, anebaon, ketnion, konaon kaj ceterajn idiotajn stultaĵojn. Kiam eĉ flavan ŝtoneron li volis meti sur mian manplaton, mi havis fortan inklinon kapti lin ĉe lia kolumo kaj ŝtopi ilian “nutraĵon” en lian gorĝon, sed mi retenis miajn pasiojn, ĉar mi timis, ke la hinoj havos malbonan opinion pri mi kaj mia kazoa mondkoncepto.

Mi anoncis la ordonon, ke ĉiuj behinoj kolektiĝu. Ili diskuris, kaj post dek minutoj ĉiuj, ĉirkaŭ dumil kvincent malsanuloj, staris ĉirkaŭ ni, kompreneble aparte la konaanoj kaj la kemonanoj, rigardantaj unu la alian kun sovaĝa malamo.

Kaj mi anoncis al ambaŭ flankoj, ke morgaŭ estos balotado pri la buku, kaj ili havos plenan liberecon en siaj internaj aferoj.

Poste ni reveturis.

La sekvantan tagon mi aranĝis la balotadon aparte sur la teritorioj de la konao kaj de la kemono, por ke ili ne povu interbatadi.

Sed la rezulto nin ĉiujn surprizis, ĉar ili preskaŭ senescepte postulis la bukuon, kio precipe min tuŝis malagrable. Nome, la hinoj el tio konkludis, ke la balotado verŝajne estis superflua.

Mi provis paroli kun ili unuope, inter kvar okuloj. Kiam mi demandis, kial ili volas tranĉi la korpojn de siaj homfratoj, ĉiu respondis, ke tia intenco estas malproksime de li, ili volas nur vidi certigita la boeton per la bukuo.

Kaj vane mi diris, ke la boeto vere estas nura vorto kaj la konkreta esenco de la afero estas tamen la vundo, doloro kaj morto, ili respondis, ke ĉio estas tute male.

– La sufero – ili diris, – estas nur epizodo, nur surfaco, dum la boeto estas la esenco, signifo kaj interna enhavo de la aferoj. Kiu tion ne sentas, tiu estas kolorblindulo, kiu vidas nur la surfacon kaj ne havas kapablon koncepti la esencon, kiu subtenas la vivon.

Ili senhezite asertis, ke la esenco estas la subteno de la vivo, por kio estas inde – eĉ morti!

Inter la eldirita vorto kaj iliaj cerboj tute ne ekzistis interrilato.

Do, mi ne plu diskutis, sed anoncis, ke tiuj, kiuj voĉdonis por la interbatado, povos la sekvontan tagon interbatadi tute libere laŭ siaj inklinoj. Ni elkondukos ilin al la monteta deklivo, provizos ilin per tranĉiloj kaj liberigos ilin unu kontraŭ la alia; dum tiuj, kiuj ne intencis interbatadi, povos resti hejme.

Feliĉe mi jam havis sufiĉan okazon sperti ilian nekonsekvencecon, aliel mi estus tre surprizita pro la malkontenta murmurado, kiu sekvis miajn vortojn.

Bedaŭrinde, kiom ajn mi estis kutimiĝinta al ilia nekonsekvenceco, tamen mi ne povis liberiĝi de mia logikemo, ke mi tute ne estus cerbuminta pri la afero. Do ankoraŭ tiam mi serĉis klarigon por ilia malkontento kaj mi opiniis, ke eble la malkuraĝo igas ilin retiriĝi, kiam temas pri la efektivigo de la entuziasmo.

Mi jam tre hontis pri la afero antaŭ la hinoj kaj timis pri mia pozicio pro la multaj malsukcesoj. Post iom da hezito mi tamen konfesis mian necertecon al la gvidanto de la apudstarantaj hinoj por eviti, ke la postvenontaj malsukcesoj ŝajnigu, ke mi tute ne kalkulis pri tio.

Des pli agrable surprizis min, kiam li diris, ke mi verŝajne vane ekkonis ilin, mia cerbo estas tro kazoa por ilin kompreni, pli ĝuste al ili kutimiĝi, ĉar, nature, sancerba homo ne povas trovi sencon en tio, kies esenco estas la sensenceco.

Ĉiuokaze mi decidis atendi la morgaŭon.

Kiel la behinoj interkonsiladis tiunokte, mi ne scias. Eble neniel kaj tiujn surprizojn, kiuj min trafis en la sekvonta tago, mi devas atribui al ilia stranga frenezeco, kies ĉefa karakterizo estas, ke kvankam nenia konsekvenco estas en la behinoj, tamen, mirindmaniere ĉiuj estas sammaniere nekonsekvencaj.

Do, sekvonttage ni elkondukis la interbatemulojn al la monteta deklivo.

Tiuj staris en du strikte disiĝintaj grupoj kaj turnis siajn dorsojn al la alia grupo.

Karakterize estas pri la naiveco de la hinoj, ke ili vidante tion, konsilis al mi manumi laŭvice la grupojn: unue ni disdonu la tranĉilojn al la konao, kaj nur post kiam ili jam ekstermis sin mem, ni disdonu tranĉilojn al la alia grupo.

Mi devis reteni mian ridemon kaj klarigi, ke neniu grupo interbatadas en si mem, ĉar por tio necesas ankaŭ la ĉeesto de la alia. Nature ili ne komprenis tion, demandis, kial ne estas pli facile piki la pli proksime starantan, se ili finfine ĉiuokaze mortpikas unu la alian. Mi deklaris per la supereco de la spertulo:

– Ĉi tiu grupo estas la konao, tiu alia la kemono. Ambaŭ interbatadas nur, se la alia kunestas.

Nur, kiam la hinoj rigardadis unu al la alia, mi konstatis, kiom “sensencan klarigon” mi diris, kvankam post iom da pensado eĉ mi mem devis konvinkiĝi, ke mi diris vere sensencaĵon. Do vere, kial ne komenci la murdadon sur si mem? Do, mi rimarkigis al ili, ke la behinajn aferojn mi povas klarigi nur behine, ili ne pretendu pli el mi.

Post tio niaj aŭtoj ĉirkaŭfermis la behinojn en granda cirklo. Ni disdonis la tranĉilojn, kaj fine mi anoncis, ke la buku estas libera.

Kaj tiam mi mire vidis, ke neniu ekmoviĝis.

Ĉirkaŭe staris niaj aŭtoj, kun ni ĉiuj, ekipitaj per gasmaskoj kaj prete tenataj ŝpructuboj; interne, unu kontraŭ la alia la du malamikaj partioj, proksimume mil behinoj senmove.

Minuto pasis post minuto. La hinoj alrigardis min demandmiene, kaj mi estis en la plej granda embaraso.

Post nelonge inter la kemonanoj viro stariĝis sur elhakitan arbotrunkon kaj ekparolis al la aliaj:

– Vi eble nun opinias, – li diris, – ke la hinoj nin helpas en la akiro de la boeto kaj, ke nun ni havos okazon fari bukuon por la boeto, vivo kaj paco?

– Vi eraras. En niaj ketniaj agoj la hinoj ne vidas la profundan esencon de la vivo, sed ili rigardas tiun sensenca interbatado. Sed kiel ja povus kompreni tia bivaga amaso tion, kion povas enspiri nur la vivanta kaj varma pulmo, en kiu ankoraŭ vivas la sankta respekto de la anebaoj kaj de la boeto, dum la vaka kaj dezerta pulmo malproksime postrestas kaj erarvagadas en la dezertaĵoj. La respekto de la anebaoj kaj de la bikruo estas la rokfirma bazo, kiu donas enhavon kaj celon al nia vivo, kiu distingas la behinon de la senpulmaj hinoj, tiu ŝtale hardas niajn brakojn en la noblaj bukuoj, faras bumbukojn el la filoj de la behaoj, kiuj senhezite oferdonas siajn vivojn por la boeto kaj por la graco de la tranĉilo.

(Bumbuko signifas murdiston, sed mi devas rimarkigi, ke ili havis pri tio diversajn esprimojn laŭ tio, kiun murdas la murdisto, ĉar ili – laŭ sia idiota pensmaniero – ne egale malestimis la murdiston, la bumbukon ili eĉ estimis. Sed pri la signifo de ĉi tiu vorto iliaj opinioj jam estis diversaj, kion mi neniel povas kompreni. Nome, laŭ la konaanoj bumbuko estas tiu, kiu mortigas kemonanon, sed laŭ la kemonanoj tiu, kiu mortigas konaanon.)

Poste li daŭrigis:

– La respekto de la graco de la tranĉilo kaj de la anebaoj estas la fonto de la vivo de la behaoj, sen kiu nia sorto estus morto kaj pereo. (Do, ili firme kredis, ke ili mortus, se ili ne forbuĉadus unu la alian!) Ni flegu do en niaj pulmoj ĉi tiujn plej altajn idealojn, nian firman sindonon al la bikruo kaj al la anebaoj, ĉar ketnia behino vivas aŭ mortas kune kun sia tranĉilo kaj boeto.

Nun sekvis ankoraŭ longa, – sensenca babilaĵo, kiun mi ne volas detaligi, tiom pli, ĉar mi ne povis memorfiksi tiom multajn idiotajn sensencaĵojn.

Mi komprenis nur tiom, ke nun okazis perfido. Li asertis, ke ni primokas la gracon de la tranĉilo, ŝajnigante per nia procedo la noblan buku-on ordinara kaj sencela interbatado kaj nun ni incitas la noblajn bumbukojn unu kontraŭ la alian, kiel la virkokojn en areno. La defendo de la boeto ne estas marioneta teatro, sed la graco de la tranĉilo.

– Behinoj! – li kriis. – Ĉu vi ne vidas, ke ilia celo estas ne, ke ni partoprenu en la graco de la tranĉilo, sed ke ni mortigu unu la alian.

(La homa cerbo ĉesas funkcii! Ĉu la “graco de la tranĉilo” ne estas la reciproka mortigo?)

– Ĉar, li diris, – dum ni, bumbukoj, stulte murdus unu la alian, ties utilon ĝuus nur la lamikoj, kiuj ruze kaj perfide retiras sin de siaj devoj por la anebaoj kaj kiuj atendas nur tion, kiam la bravuloj kaj eminentuloj de ambaŭ behaoj neniiĝos en la buku ĝis la lasta, por ke poste tiuj infektistoj de la konao kaj kemono, interpaciĝinte unuigu la du behaojn. Kaj ĉu vi scias, kio sekvos, se la du behaoj unuiĝos? Ĉesos la behaoj mem! Pereos la trezoroj de la kulturhomaro, kiujn niaj prauloj en cent sangaj bukuoj defendis kaj konservis por ni! Ĉesos la anebaoj, la cirklo, kvadrato, kaj en la koton ili tretos ĉion, kio la homon distingas de la sovaĝa besto!

Koleraj interdiroj eksonis:

– Ni ne lasu la anebaojn!

– Nun jam temas – li daŭrigis, – ne pri tiu aŭ ĉi tiu anebao, sed pri la ekzisto de la anebaoj kaj pri la ordo, sen kiuj la nobla bumbuko havus nenion, por kio estus inde vivi aŭ morti. Nun temas pri la graco de la tranĉilo, kiun ketnia homo devas savi eĉ koste de sia vivo kontraŭ la sangavida detruado de kelkaj furiozaj frenezuloj, ĉar kion valorus, se ni vivus, sed anebao ne ekzistus? Ni nun devas unuiĝi kontraŭ la komuna malamiko, ne ekstermi unu la alian, ĉar tiu estus ne bukuo, sed fia buĉado. Do ni interpaciĝu, ni iru hejmen kaj kolektu la lamikajn perfidulojn, kiuj sin retiris de la belega devo de la boeto kaj nun trankvile rigardus, ke la noblaj bumbukoj kvazaŭ marionetoj, elmetitaj al publika rido, fluigu sian trezoran sangon.

La behinoj akceptis la parolon per ĉielskua aprobo. La du partioj dum momentoj intermiksiĝis kaj kun varmegaj postaĵ-gratadoj voĉdonis amikecon unu al la alia kontraŭ la lamikoj, ĉar ne havas sencon morti, se tio eblas.

La du sovaĝaj malamikoj ĉesis malamikiĝi en momento, kiam minacis la danĝero, ke ili estonte ne povus esti malamikoj kaj tuj interpaciĝis por malhelpi ke iu vere faru pacon. La paco de la behinoj povas servi nur la interbatadon.

Ĉi tiu klarigo sonas tiel komplika, ke mi eĉ ne provas ĝin plu pritrakti. Jam nun, dum la skribado mi sentas, ke ankoraŭ mi mem tute konfuziĝus, se mi provus ĝin plutraktadi.

Nature, la hinoj eĉ unu vorton ne komprenis el la tuta afero. Ili nur vidis, ke la behinoj mem la bukuon ne volas. Sed tiam, kion ili volas? Eĉ mi mem ne komprenis ilin, sed mi antaŭsentis la danĝeron kaj avertis la hinojn, dirante, ke ni surmetu la gasmaskojn.

Apenaŭ post la surmeto de la gasmaskoj venis al ni deputitaro, petante, ke ni lasu ilin hejmeniri, ĉar ili ne volas la bukuon.

La hinoj senkomprene aŭskultis, sed mi rapide klarigis al ili la intencon de la behinoj, kaj jam mi mem proponis la ĉesigon de la tuta societo, ĉar ili estas nekuraceblaj.

Miajn vortojn la hinoj akceptis per iom da malkonsento. Nature, el naiva hina vidpunkto malfacile estas kompreni, kiel povas signifi pli grandan danĝeron, se iuj ne volas interbatiĝi.

Longa interkonsiliĝo komenciĝis. Por mi estis tre strange vidi la hezitantajn hinojn, kiuj cetere estis tiom certaj pri siaj aferoj en la hina vivo, kie preskaŭ tute ne estis imagebla malsamopinio.

Post longa meditado ili decidis, ke ĉiu rajtas hejmeniri, nur ili devas demeti la tranĉilojn.

La dekreto estis akceptata per kakofonia hurlado de protestoj.

El la kirliĝo subite antaŭenpaŝis iu kaj, saltante al mia aŭto, ekhurlis per ŝaŭmanta buŝo:

– Jen estas la perfidulo! Jen, kiu alportis la pereon!

Kaj li kraĉis al mi, ne zorgante pri la gastubo, tenata de miaj manoj, per kiu mi povus lin ĉiumomente senpovigi. Sed mi ne kuraĝis funkciigi la tubon, timante la nekomprenemon de la hinoj.

La vortojn sekvis ĉielskua hurlado. Pugnoj leviĝis kontraŭ min.

– Terenbati la lamikon! For la sangavidan ekzekutiston de la kulturo kaj amo! – ili kriis, sed ne kuraĝis min ataki.

Fine iu ekkriis:

– Kial vi hezitas? Ĉu vi timas de lamik? Lasi lamikon viva estas egala al tio, kiel se ni disrompus niajn tranĉilojn!

Murmuro de hororo estis la respondo. Inundo de riproĉoj flugis al mi:

– Vi estas, kiu malhonorigis la boeton!

– Vi estas, kiu detruis la ketnion!

– Vi demoraligis la bruhuon de la infano!

– Vi estas, kiu malpurigis la bikbamon!

– Vi renversis la pacon!

Kaj la parolanto uzis la ekscitiĝon kaj ĉiujn superkriante hurlis:

– Li estas, kiu uzis la tranĉilon por la plej malnobla afero!

La amaso ekmuĝis. La respondo estis unusola ŝaŭmanta aprobo. Iu eĉ eldiris:

– Por manĝado!

La frenezuloj eksplodis en orelfenda blekado. La oratoro raŭke klopodis superkrii:

– Jes, ja! Ĉu vi scias, kion faras ĉi tiu lamiko per la tranĉilo? Manĝas! Manĝas! Li senhonorigas la civilizacion! Kial vi do hezitas? Jen, estos la vera buku! Antaŭen! Vake!

Kaj li kuris al mi, saltis sur la ŝtupon, levis sian manon al mi, la tranĉilo fulmis, kaj mi sukcesis nur per la parto de la sekundo pli frue ekpremi la butonon de la gastubo.

La gaso erupciis per terura forto, la behinon forblovis desur la ŝtupo kiel pilkon. Svene li etendiĝis sur la tero.

La aliaj tute furioziĝinte pro la sceno, hurlis per ankoraŭ pli infera muĝo.

– Vake! Vake!

Multaj samtempe saltis al mi. Mi apenaŭ povis min defendi per la ŝpructubo. Baldaŭ kuŝis ok frenezuloj svene apud mia veturilo. La amaso por momento silentiĝis.

Nun okazis stranga afero.

En la mezo iu betik etendis supren per unu mano kvadraton, per la alia cirklon, kaj la amaso, kaptante ĉiu sian dekstran piedon, eksplodis en ĉielskua hurlado:

– Vake! Vake!

Larmoj ekbrilis en iliaj okuloj kaj poste, kvazaŭ laŭ donita signo, ili ĉiuj komencis kanti.

Mi devas konfesi, ke la sceno malgraŭ sia tuta groteska idioteco, estis tiom frapanta, ke ĝi eĉ min kortuŝis kvankam mi sciis, ke ĉio direktiĝas kontraŭ mi. Mi timis, ke ilia konduto konkeros eĉ la simpation de la hinoj, ĉar kiel ajn stulta ĝi estis, tamen ĝi ŝajnis edifa. Mi konfesas, ke mi timis same pri mia pozicio, kiel pri mia vivo.

La kanto finiĝis kaj iu ekkriis:

Antaŭen! Eĉ se ni ĉiuj mortos, sed la behaoj kaj la boeto eterne vivos!

Kaj mansvingante sian tranĉilon al mi li ekiris. La amaso, kiel unu homo briligis alten la tranĉilojn kaj lin sekvante ekiris kontraŭ mi.

Mi troviĝis en ega embaraso. Kion mi faru, por ke mi ne perdu la simpation de la hinoj? La armiloj estis tiom malegalaj, ke mi ne nur hontis la amasvenenadon, sed konante la humanan pensadon de la hinoj, mi ankaŭ kredis, ke ili min malhelpos kaj tiam mi estos perdita.

Kaj sur la lipoj de la amaso denove eksonis la kanto kaj ili venis kontraŭ min kun alte etenditaj kvadratoj kaj cirkloj, kiel la prakristanoj iris verŝajne kontraŭ la glavojn de la gladiatoroj. Neniam mi kredis, ke frenezuloj, por sencelaj kaj sensencaj maniaĵoj povas tiel entuziasmiĝi.

Ili estis jam je kelkaj paŝoj antaŭ mi, kiam en mia plena malespero mi ŝprucigis al ili la gason, esperante, ke mi povas ilin fuĝigi.

Sed post la terenfalo de la unuaj, la ceteraj neŝanceleble daŭrigis sian vojon, paŝante laŭ la ritmo de la kanto. Ĉiam pli kaj pli da behinoj sterniĝis sur la tero, sed la amaso venis en ĉiam pli densaj vicoj, transsaltis la senkonsciajn kaj proksimiĝis al mi.

Nun okazis neatendita ŝanĝo. Je mia plej granda surprizo ekmoviĝis la aŭtoj de la hinoj kaj el la tuboj ĉie ekfajfis la gaso.

Ĉio ĉi okazis sammomente, sen ia ajn komando.

La amaso ektime haltis, returniĝis, sed la hinoj ne indulgis. Ili postsekvis la retiriĝantojn, la ringo ĉiam pli malvastiĝis; blanka nebulo superŝutis la placon. La behinoj dum kelkaj minutoj provis rifuĝi, sed la hinoj per gasradioj fermis la elvojon. Tiam la behinoj haltis, denove kolektiĝis meze de la placo kaj denove eksonis la kanto.

Sed la hinoj ankoraŭ tiam ne indulgis. Mia koro kunpremiĝis, kiam mi vidis, kiel senemocie ili blovas la gason al la amaso rezignanta pri la kontraŭstaro. Min konsolis nur, ke la gaso estas nur dormigilo.

La behinoj terenfalis unu post la alia, la kanto pli kaj pli mallaŭtiĝis, subite ekŝanceliĝis ankaŭ la cirklo kaj kvadrato sed jam alia alsaltis, ekkaptis ilin el la manoj de la falanto, etendis alten, sed ankoraŭ tiu baldaŭ ekŝanceliĝis. Tiel ili pasis el unu mano al la alia, ĝis la lasta pikis la stangojn en la teron, kaj la kanto frostiĝis en lia gorĝo.

Sur la placo ekregis silento, kaj miajn okulojn trafluis larmoj.

Sed la vera teruraĵo sekvis nur nun. La hinoj elŝanĝis la gason kaj ankaŭ al mi donis novan maskon. Poste ili superŝutis la amason per nova gaso. Terurite mi vidis, ke la brustoj de la kuŝantoj ĉesas leviĝi kaj malleviĝi. Mi provis kriadi, sed la masko ne lasis.

Post kvin minutoj ili denove ŝanĝis la gason kaj per la nova gaso ili ŝprucadis senorde. Poste ĉiu demetis la maskon. Verŝajne ĉi tiu estis la neŭtraliga gaso.

La nebulo jam estis tiel densa, ke komence mi nenion vidis. Multaj minutoj pasis, ĝis iome klariĝis la aero. Korŝiranta spektaklo aperis antaŭ miaj okuloj: sur du terenpikitaj stangoj brilis la kvadrato kaj la cirklo, dum ĉirkaŭe mil senmovaj kadavroj kovris la teron.

Post la kakofonio de la frenezo peziĝis terura silento sur la placo. Intertempe la hinoj malligis siajn maskojn kaj demetis sen iu ajn vorto. Mian koron premis la silento de la morto. Aŭ tiu de la hina vivo?

Kiam mi povis paroli, mi tuj demandis Zatamonon, kion ili faris. Li respondis, per la kutima senemocia trankvilo, ke ili ĉesigis la behinojn. Al mia demando, kiu donis la instrukcion, li mirante respondis, ke por tio ne necesas instrukcio. Ĉiu sanmensa homo vidas, ke tiuj estis ĉesigendaj.

Poste li klarigis, ke tiu, kiu kun sana korpo ekiras al la morto, estas nekuracebla furiozulo kaj tute senvalora el la vidpunkto de la homaro.

Sendube min tuŝis tre malagrable ĉi tiu rigida pensado sed mi nenion povis fari.

* * *

Poste mi reiris en mian ĉambron kaj enpensiĝis.

Longe mi meditis pri la malfeliĉaj behinoj. Fine mi konkludis, ke ili, kiel ajn terurajn absurdaĵojn faris, ne nur ne konsciis pri la terureco de siaj agoj, (kion cetere oni ankaŭ ne povas pretendi de frenezuloj) sed ili eĉ ne sciis, ke ili fakte faras tion aŭ ĉi tion.

Malfeliĉaj behinoj, ili kuras, kuras, pelas sin mem al celoj imagitaj en la aeron, kiujn atingi ili ne nur ne povas (tio cetere tute ne estus ebla), sed eĉ ne intencas ĉar se ili jam povus ion atingi, tuj ili volas ion alian, pli malproksiman.

La vivo de la behinoj estas absurdo per si mem. Neebliĝo. Eble ia vermo maĉis iliajn nervojn, kiu neebligis al ili la travivon de la vivo: la kontentiĝon, la progreson al la celo. Ilia vivo same ne havis sencon, kiel iliaj vortoj kaj penadoj.

Fakte pli bone estis tiel.

Tiutage mi enlitiĝis kun pezaj sentoj, kaj mi decidis ne plu pensadi pri la aferoj, sed dum la sekvontaj tagoj ripozigi miajn lacajn nervojn.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.