La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Antaŭen  


VOJAĜO AL KAZOHINIO

Aŭtoro: Sándor Szathmári

©2022 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

UNUA PARTO

Gulivero inter la Hinoj

UNUA ĈAPITRO

La patrio de l’ aŭtoro estas minacata de danĝeroj. La aŭtoro decidas dediĉi siajn servojn. – Li estas postenigata sur la krozoŝipon Invincible kaj ekiras al Ŝanghajo por defendi la kulturon. – Renkontiĝo kun la italaj militŝipoj. – La ŝipo estas submarigata per torpedo, sed la aŭtoro feliĉe albordiĝas.

La leganto, kiu dediĉis al miaj antaŭaj verkoj – malgraŭ ilia modesta valoro – bonvolan priatenton, nun certe surprize ekscias, ke mi, – post tiom da aventuroj kaj grava sufero – denove ŝipvojaĝis al la oceanoj.

Ankaŭ mi povas aserti, ke nun, reveninte el Kazohinio kaj pripensinte la travivitajn suferojn inter la hinoj, sed precipe inter la behinoj, mi havas tute la saman konvinkon.

Ĝuste pro tio, – ne por senkulpiĝo sed nur por klarigo – estu permesite al mi mencii, ke ĉi-okaze min instigis al la vojaĝo ne nur mia malbenita aventurama sango, sed ankaŭ la destino de Granda Britio kaj de la kristana civilizacio. Kaj mi demandas la kulturitan Leganton: ĉu ekzistas ia ajn pli deca destino por angla ŝtatano, ol marŝadi sub la standardo de Lia Majesta Moŝto kaj servi la grandiozajn ideojn de la humaneco kaj de la kristanismo kontraŭ iliaj obstinaj malamikoj?

Eble meritas ian senkulpigon la fakto, ke mia vojaĝo al Kazohinio gvidis min al tute nekonataj provincoj kaj rezultigis tiel eksterordinarajn travivaĵojn, kiajn neniu el miaj homfratoj spertis antaŭe. Sed precipe la ekkono de la behina malsano vekis en mi la esperon, ke mia vojaĝo ne estis tute senfrukta kaj ke mi, per la priskribo de miaj travivaĵoj, tamen povas iome utili al mia patrio kaj al la kuracista scienco, laŭ miaj modestaj kapabloj.

Mi konjektas, ke la Leganto kelkfoje akceptos mian rakonton kun dubo kaj ĝuste pro tio mi jam nun deklaras, ke mi en mia priskribo ĉiam klopodis persisti al la severe objektivaj faktoj.

Tamen mi tute ne estos surprizita, se kelkaj partoj de mia jena libro okazigos pridubon. Kazohinio situas tiom malproksime de mia patrio kaj de la eŭropa civilizacio, ke la tieaj kutimoj, kaj precipe la behina malsano ĉe ni estas tute nekonataj kaj, – se mi ne estus vidinta tiujn per miaj propraj okuloj, – eble mi ne povus kredi tiujn. Nun, kiam mi finlaborinte miajn vojaĝnotojn tamen mi publikigas jenan libron, tiu fakto pruvas nur mian neĉesigeblan nostalgion al la objektiva verdiremo, kiu – eĉ malgraŭ la minaco de la pridubo – tamen instigis min al la priskribo de la veraj okazintaĵoj.

* * *

La homaro, savita el siaj pekoj skribis la 1935-an jaron, kiam la kabineto de Lia Majesta Moŝto venis al la konkludo, ke ĝi devas plej verŝajne deklari defendmiliton kontraŭ Italio.

Kredeble mi ne bezonas klarigi al la Leganto, ke la kaŭzo de la disopinioj estis la malamika konduto de Italio kontraŭ la libereco de la etiopia popolo.

Italion gvidis en tiu agado sendube la intenco pli vastigi sian nacian grandecon kaj tian intencon povas akcepti ĉiu angla ĝentilhomo nur kun respekto, eĉ de la malamiko. Por eviti, ke la Leganto min akuzu pri neobjektiveco, mi rapidas deklari, ke tion rekonis ĉiu honesta ŝtatano de Granda Britio. Precipe profundan impreson faris en niaj animoj la entuziasmo oferemo de la itala ĉefpastraro, kiam ili donacis al la altaro de la patrio sian monon, valorajn pastorbastonojn kaj juvelŝtonajn orkrucifiksojn por aĉeti tankojn, bajonetojn kaj brulbombojn por la noblaj celoj.

Kortuŝite ni legis entuziasmajn episkopajn epistolojn en kiuj ili ne ĉesis kuraĝigi per stimulaj vortoj la kamparanojn, la spicistojn, la pasteĉfritistojn, fiŝistojn, doklaboristojn, almozpetulojn, ŝafistojn, glaciaĵistojn kaj kandelfaristojn sen ras- kaj klasdiferenco, ke ili iru en la tranĉeojn por disvastigi inter la nigruloj la kulturon kaj la puran kristanan civilizacion, dum la pastraro senĉese preĝos hejme al la Savinto kaj al la Sankta Virgulino de Loretto, por ke la favoro de la ĉieloj subtenu iliajn armilojn por ilia nobla destino.

Ni volonte rekonis ankaŭ la mirindan sinoferon de la italaj soldatoj, kies heroan kuraĝon kaj ceterajn honestajn virtojn ĉiu fidela kaj firmkaraktera brita ŝtatano devas imiti kiel brilan ekzemplon. Kompreneble sub angla flago kaj kontraŭ la italoj.

Do, mi emfaze ripetas, ke ekzistis nenia disharmonio inter mia patrio kaj Italio pro la kielo de la aferoj. Nur la kialo okazigis kelkajn bedaŭrindajn disonancojn.

Nome, Italio pravigis sian abisenan agadon per la argumento, ke ili intencas liberigi la abisenojn de la subpremado kaj disvastigi inter ili la kulturon. La evidenta malvereco de ĉi tiu argumento devas ridigi ĉiun prudente pensantan homon, antaŭ kiu estas konataj la falsaj bombastoj, uzataj de la sagaca diplomatio de aliaj landoj.

Mi ne volas peki per la eraroj de la antaŭjuĝoj, kiel tiuj vojaĝantoj, kiuj ne hontas supermezure troigi la gloron de siaj patrioj sub la masko de scienca priskribo. Tamen, eĉ gardante la devigan respekton al fremdaj landoj kaj ankaŭ la regulojn de la ĝentila modesteco, mi povas rimarki, ke tiu aserto de la italia diplomatio estas nur falsado de la aferoj kaj tia eraro, kian angla ŝtatano neniam farus.

Nome, estas afero evidenta kaj ĝenerale sciata, ke la oferpena, sed nobla laboro, liberigi la tropikajn popolojn kaj disvastigi la kulturon ĉiam estis la honora tasko de Anglio. Por pruvo estas sufiĉa mencii la multajn koloniojn de Malantaŭa Hindio ĝis la buroj, kiujn popolojn liberigis mia patrio el la subpremo per la kosto de malfacilaj bataloj.

Kaj, kvankam anglan ĝentilhomon ne interesas la materiaj rilatoj de la aferoj, tamen mi ne povas prisilenti tiun mian opinion, ke Italion verŝajne influis en sia decido krom la kulturo kaj la libereco ankaŭ la kafoplantaĵoj kaj naftokampoj de Etiopio.

Tial la ministerio de Lia Majesta Moŝto decidis, ke post la aprobigo de la kontraŭitalaj sankcioj ĝi deklaros defendmiliton kontraŭ Italio.

Por certigi la eŭropan ekvilibron kaj pacon, urĝe estis senditaj en Egiption kelkaj divizioj, ekipitaj per aeroplanoj, tankoj, flamĵetiloj kaj brulbomboj kaj al la Mediteraneo estis senditaj kelkaj grandaj militŝipoj, akompane de torpedorompŝipoj kaj submarŝipoj.

Tion la itala gazetaro kompreneble akceptis kun granda malkonsento, asertante, ke nian patrion influis eble, krom la menciitaj celoj, ankaŭ la posedavido, kaj ke Anglio envias al la malriĉa itala popolo eĉ tiujn kelkajn abisenajn minejojn kaj petrolfontojn, kiuj – kvankam ili tute ne interesas la italojn, – tamen estas menciindaj, kiam temas pri angloj.

Eble la detalaĵoj jam tedas la Leganton, sed mia severa decido estas persisti ĉe la objektiva vero kaj ĉiam laŭtigi mian modestan voĉon, kiam ajn trafas neinda kalumnio nian patrion, ĝiajn militŝipojn, tankojn, aeroplanojn kaj ĝenerale ĉiujn grandiozajn kreaĵojn, kiuj distingas la homon de la rabobestoj.

Do, por ke mi ne perdu la fadenon de mia rakonto, en la sama tempo okazis, ke la krozoŝipo “Terrible” de Lia Majesta Moŝto, kiu ankris sur la ĉinaj akvoj, estis hejmenvokita por esti sendata al la Mediteraneo kaj anstataŭe estis komandita la malnova kaj kaduka krozoŝipo “Invincible” por reprezenti per sia ĉeesto la standardon de Lia Majesta Moŝto kaj la justajn pretendojn de mia patrio.

Sed ankaŭ la tasko de la Invincible ne estis facila, ĉar la interesoj de mia patrio estis minacataj ankaŭ oriente de la japana disvastiĝo, eĉ pli, la ĉina popolo ribeladis kontraŭ la koncesiaj zonoj, reprezentantaj la kulturon kaj civilizacion, por kies defendo la Invincible devis deĵori en Ŝanghajo.

Mia patrio estis decidinta sekurigi la civilizacion ankaŭ oriente, sed tion nun malhelpis la itala konflikto, kiun Japanio fervore fruktuzis kaj ankaŭ ĝi mem komencis sekurigi la civilizacion en norda Ĉinio, provizore en harmonio kun la regularo de la Ligo de la Nacioj kaj kun Ilia ŝatata patrio.

Do, la Invincible devis anstataŭi la Terrible, parte ĝuste pro ĝia kadukeco, por ke, se eble la japanoj ĝin dronigus, la malgajno ne estu tro granda kaj ni ne devu rigardi tiun agadon malamika, evitante tiel la superfluan konflikton.

La intenco estis severa militsekreto, sed iom post iom ĝi fariĝis konata inter la maristoj, kiuj pro tio unu post la alia petis libertempon aŭ translokigon. Post la rifuzo de tiuj petoj ili dizertis unu post la alia.

La ministraro devis uzi alian metodon, ĉar estis timinde, ke la trude surŝipigata soldataro dizertos en Ŝanghajo. Do, ili promesis duoblan salajron al la soldatoj kaj altsuman vivasekuron.

Mi servis tiutempe sur la krozoŝipo Trafalgar, kiel ĥirurgo, kaj foje mi menciis la aferon al mia edzino.

Mia edzino, kiu estis ĉiam la ideala modelo de la edzina fidelo kaj de patrino, kiu laŭmaniere de fervora kaj virta vivkunulino, neniam laciĝis min senĉese admoni per siaj konsoloj kaj stimuladoj pri miaj edzaj devoj, – tuj komprenis la situacion kaj instigis min senprokraste peti translokigon al la Invincible.

Ŝi klarigis entuziasme, ke en Ŝanghajo mi ne havos elspezojn, ne povos pasigi miajn posttagmezojn kun miaj sentaŭgaj amikoj en la klubo, nek facilanime malŝpari mian monon per dominoludo, sed mi povos ĉion hejmensendi por subteni mian ŝatatan familion. Eĉ pri la sorto de mia familio post mia morto mi ne havos zorgojn, ĉar krom la pensimono, ankaŭ la abunda vivasekuro donos sufiĉan fundamenton al ŝi kaj al mia familio, por ke ili gardu mian memoron laŭ mia rango.

La noblaj vortoj de mia milda kaj amata edzino kaj la alvoko de mia adorata patrio same instigis min peti mian translokigon al la Invincible; kion mi fakte ricevis post unu semajno.

Post unu plua semajno jam okazis ankaŭ la ekveturo. Mia edzino toleris la dolorojn de la adiaŭo kun animforto, konvena al patriotino tiom, ke eĉ al la haveno ŝi ne akompanis min por min ne malĝojigi superflue per siaj larmoj; sed por plifortigi sian dolorantan animon, ŝi rapidiris al sia modistino, provi la robon, menditan por la postmorgaŭa kvinhora teo de sinjorino eric Palmer, el mia unua duobla salajro.

Cetere la ekiro okazis sen ia sensacio. Je la 4-a oktobro, post apenaŭ duonhora enŝipiĝo, la Invincible levis la ankron kaj post kelkaj ĉapsvingadoj kaj triobla hip-hip-hura, ni navigis al la maro.

Jam je la oka de oktobro ni traveturis la Ĝibraltaran markolon. Post pluaj kvar tagoj ni venis al Malto, kie ni enŝipigis oleon kaj nutraĵon, sed jam la saman tagon ni pluiris kaj je la 14-a ni alvenis al la Sueza kanalo, tra kiu, krom ni, ĝuste tiam pasis pluraj italaj transportŝipoj, akompanataj de kelkaj torpedo-rompŝipoj kaj de la kirasa krozoŝipo “Il Duce”, kiu nomiĝis antaŭe “Liberta”, sed pro la postulado de la dankema popolo, liberigita de la malnova, subpremanta reĝimo, oni rebaptis ĝin, kion la noblanima kaj altruista diktatoro, malgraŭ sia tuta modesteco, ne povis malhelpi.

La ĝojon de la renkontiĝo kun la italaj militŝipoj ni manifestis reciproke laŭ la plej ĝentila maniero. Ni ambaŭ surmastigis la standardon de la alia nacio, klinis la propran flagon kaj pafis solenajn kanonsalvojn, parte por interpreti niajn amikajn sentojn, parte, ke la alia vidu, ke ni havas municion.

Mi ne volas tedi la Leganton per la priskribo de nia vojaĝo sur la Ruĝa Maro, kvankam precipe apud Adeno, ni ĝuis kelkajn mirinde belajn panoramojn. Mi daŭrigas la priskribon, ĉe la momento kiam ni alvenis la Hindan Oceanon.

Nia vojo kondukis longe laŭ la ekvatoro, ĉar ni devis atingi la celon de la vojaĝo sen ia sensacio kaj tiel ni klopodis laŭeble eviti la kutimajn ŝipliniojn. Nia sekvanta stacio estis Singaporo, al kiu ni devis veni per ĉirkaŭiro de la insulo Sumatro.

Nia ŝipo tranĉis la ondegojn de la Hinda Oceano jam de ok tagoj kaj ni jam esperis alveni al Ŝanghajo sen ia akcidento. La ŝipestro sin preparis inde reprezenti per nia ŝipo la anglan kulturon, kaj pro tio li tuj enkarcerigis du maristojn en malluman ĉelon kaj unu alian li minacis per militjuĝistaro, ĉar ili ne frotis siajn mantelbutonojn dece brilaj kaj ili ne tenis la pafilon sufiĉe streĉe ĉe la parada inspektado.

Ĉio iris en la plej bona ordo. Ni jam briligis la kanontubojn, la muroj estis farbitaj, kaj fine ni aspektis tiel timige, kvazaŭ ni estus ĵus venintaj el la doko, kie ni estis tute modernigitaj.

Vespere, ĉirkaŭ la sepa horo mi staris apud la mezferdeka kupolo. Apud mi kontente frotadis siajn manojn mia amiko ŝipleŭtenanto kaj el la ŝipanaj ĉambroj sonis monotona kanto, akompanata de harmoniko kaj kastanjeto. Ia malnova kanto, lernita en Barcelono. (Por ke la lerta leganto ja ne akuzu nian bravan oficiraron pri neglektemo, mi rapidas rimarkigi, ke tiam ankoraŭ ne eksplodis la hispana civilmilito, sekve mia patrio ankoraŭ eĉ ne subskribis la kontrakton pri neinterveno).

Subite, sen ia ajn antaŭsigno, mi sentis akran ekpuŝon. Niaj helicoj retrotiris la ŝipon per plena kontraŭvaporo. Mi aŭdis senordan kriadon kaj kuradon.

Timigite mi ĉirkaŭrigardis kaj subite mi ĉion komprenis. Sur la mara surfaco alproksimiĝis longa streko kun terura rapideco. Dum momento mi esperetis, ke ĝi eble preterkuros la pruon, sed vane.

Mi havis nur tiom da tempo, ke mi povis min terenĵeti en la angulo apud la kajuto kaj en la sekvanta momento jam terura puŝego ĵetis min al la kontraŭa muro kaj mi preskaŭ surdiĝis pro la tondrego.

Mia kapo zumzumis pro la granda frapo kaj nur manpiede mi povis elrampi. Apud mi kuŝis mia amiko leŭtenanto, kovrita de sango kaj laŭte ridegis:

– La stultuloj!... La stultuloj!... – li sufokiĝadis. – Nun ili nepre kredas, ke ili faris bonan kapton! Kiel ni superruzis la sentaŭgulojn? Bonege estis briligi la dekcolajn tubojn!... Oni devas krevi de la rido!

Li estus ankoraŭ daŭriginta, sed intertempe li mortis, kaj mi rapide grimpadis al la poŭpo, kiu ankoraŭ elstaris el la maro. Iu maristo ankoraŭ ĵetis post ni en la savboaton kelkajn savzonojn, alia sukcesis enĵeti ĉirkaŭ kvardek funtojn da konservaĵoj, sed poste ni rapide surakviĝis kaj forremis, por ke ni evitu la kirlakvon, estiĝantan sur la loko de nia ŝipo.

Mi ne volas tedi la Leganton per la detalaĵoj. Ankaŭ sen tio li povas imagi, kiel ni pasigis la sekvantan mallumegan nokton malsupre, sur la suda hemisfero, malproksime de ĉiu ŝiplinio kaj kiom afliktis nin, kiam je la dua post noktomezo ne venis plu respondo al nia kriado, kaj ni devis konstati, ke ni perdis la kontakton kun la ceteraj boatoj.

Sencele, konfuze ni remadis ĝis mateno kaj, kiam la suno leviĝis, ni vidis nenion krom akvo kaj akvo.

Maljuna maristo persiste asertis, ke en ĉi tiu regiono ekzistas marfluo, en kiun ni eniĝis per nia stulta remado, kaj tiel ni venis ankoraŭ pli profunden.

Senesperiĝinte mi malbenis mian aventureman sangon, kiu post tiom da sufero, denove min logis al la maro, kaj preĝe mi petis la senlime kompateman Sinjoron de la Ĉieloj, ke nur unufoje ankoraŭ Li savu min kaj mi neiam plu surŝipiĝos.

Mian malesperon mildigis nur la certa scio, ke mia adorata edzino kaj familio heredos nomon de heroo, kiu sur la ĉefa placo de Southampton, gravurite en ŝtono montros al la fremdaj ŝtatanoj la lokon, kien ili devas meti la florkronon. Post la interpaciĝo nepre alvenos eĉ la marministro de tiu ŝtato, kiu nun nin torpedis kaj li oferos entuziasmajn frazojn pri la gloro de nia heroismo. Ĉi tiu scio plenigis nin ĉiujn per fiereco. Ni konvinkiĝis, ke angla patrioto ne povas pli multe deziri de la vivo kaj ni atendis kun suprenlevitaj kapoj kaj kun kantado nian glorplenan malsatmorton.

Nome, la konservoj je la kvara tago elĉerpiĝis. Ni malfermis la lastajn du skatolojn tagmeze, eltrinkis la lastan guton da akvo, kaj ni pretiĝis al malsatmorto.

Sed feliĉe, ĉe sunsubiro, ni trafis en uraganon, kiu iom post iom pli fortiĝis kaj fine iĝis tiel furioza, kiel eĉ la plej maljunaj maristoj ne rememoris. Eĉ mi mem povas ĝin kompari nur al la monzun-ventego, kiu kaptis min apud la Molukka-insuloj dum mia vojaĝo al Brobdingnag.

Kun malfirmaj koroj ni ĉiuj surkroĉis la savzonojn kaj post duonhoro, kiam la savboato malaperis en la ondoj, mi provis miajn ŝancojn kun la zono ĉirkaŭ mia talio.

Post plua duonhoro la uragano eksilentis. Uzante la okazon, mi klopodis min fiksi per la ŝnuroj de la zono.

Kiam fine ektagiĝis, mi vidis neniun ĉirkaŭ mi, sed kun tiom p1i granda ĝojo de mia malfirma koro, je la distanco de du mejloj aperis antaŭ miaj okuloj la bordkonturoj de insulo.

Mi eknaĝis, streĉante mian tutan restintan forton. Al miaj brakoj donis novan forton la scio, ke mia nomo, en ŝtonon gravurite anoncos mian heroan morton kaj eĉ dum mia vivo! Ankoraŭ pli: mi neniam vidos mian adoratan edzinon!

Post kvarhora terura fortostreĉo fine mi sukcesis atingi la bordon, kie pro la ekstrema laco, mi tuj terenfalis kaj endormiĝis.


<<  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero pereos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2022 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.