La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


VOJAĜO AL KAZOHINIO

Aŭtoro: Sándor Szathmári

©2022 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

La Edukada Servo
La Librejo
La Titola Paĝo

Parto Unua
1 2 3 4 5 6 7 8
Parto Dua
9 10 11 12 13 14
15 16 17 18 19 20

DEKKVARA ĈAPITRO

La aŭtoro klarigas la strangaĵojn de la konĉo kaj de la namuko. – La maniaĵo de la flavoreluloj kaj de la bluoreluloj, kiu influas ankaŭ la aŭtoron. – La tragika sorto de la Liftmajstro kaj de la Bulmajstro. – La konfuza parolado de la namuko dum la konĉo. – La naiva eksperimento de l’ aŭtoro fiaskas, sed li tamen sukcesas sendifekte forlasi la konĉon. – La aŭtoro vane provas kompreni la strangajn spertaĵojn.

Jam antaŭe mi devas pardonpeti la nekuracistan, laikan Leganton, ĉar post la kapdolorigaj maniaĵoj de la kipu kaj la fozofoj, eĉ alian mi pritraktas. Por senkulpigi min, estu permesata mencii, ke la difektado de la homa parolo per la mufrukoj ne estus komprenebla laŭ ĝia tuta enhavo, se mi prisilentus mian aventuron, suferitan dum la konĉo, kie mi estis, – malgraŭ mia volo, konsiderata namuko, kvankam laŭ mia sperto namuko kaj mufruko estas sufiĉe similsencaj konceptoj.

La Leganto jam scias, ke mi komunikas laŭ originala formo nur la neangligeblajn vortojn, do, ankaŭ ĉi tiuj vortoj signifas specialajn behinajn maniaĵojn.

Konĉo signifas la okazon, se multaj homoj kolektiĝas al iu loko kaj konfuze kriadas. Tial eble ĝi povus nomiĝi kunveno, aŭ kongreso, sed ĝi nature ĝisfunde diferencas de niaj kunvenoj.

Ankaŭ en mia patrio estas kutimo, ke la civitanoj kuniĝante en societoj, laŭokaze kunvenas por plikleriĝi per reciproka interŝanĝo de siaj spertoj. Same estas nomeblaj kunvenoj tiuj de niaj saĝaj parlamentanoj, kie niaj plej eminentaj oratoroj per grandiozaj paroladoj eksplikas al la aŭskultantaro, kiel batali por la plifortiĝo de la paco kaj kristana civilizacio, kontraŭ la danĝeroj, minacantaj flanke de la intrigoj de fremdaj landoj, aŭ flanke de la kontraŭaj partioj.

La bazo de ĉi tiuj kunvenoj estas memkompreneble la prudento, sen kiu estus vana ĉiu oferema penado de niaj oratoroj, ĉu ne?

Sed kiel traduki al la lingvo de mia patrio la konĉon, kies sola celo estas estingi la eble restintan homan prudenton per sensencaj galimatioj?

Post tio jam eble superfluas mencii, ke namuko nomiĝas, kiu dum la konĉo rakontas sian galimation, aŭ, tiun de aliaj prelegante kun papero.

Kiel mi jam menciis, dum la konĉo ĉiuj kriadas samtempe, sed nek la vortoj de la namuko, nek tiuj de la horo (aŭskultantaro mi ja ne povas ilin nomi) havas sencon. Pli korekte, la vortoj mem eble povas havi sencon, sed tion povas imagi nur la naiva observanto, ĉar ili mem tute ne komprenas unu la alian.

Nome, se iu parolas kun behino kaj diras al li ekzemple: “la suno brilas”, la behino komprenas ĝin. Sed se iu diras la samon al li dum la konĉo, povas okazi, ke la behino ekkaptas tranĉilon kaj respondas: “jes, li devas esti mortpikota?”

Eble mia priskribo ŝajnis esti iome konfuza, sed bonvolu konsideri, kiom malfacila estas la priskribo de sistemo, kies plej karakteriza trajto estas la sensistemeco. Mia tasko estas eble komparebla al tiu matematikisto, kiu intencus sentigi per analitikaj funkcioj la kurblinion, desegnitan de infaneta mano.

Unu regulo estas tamen deklarebla: dum la konĉo adiciiĝas ĉiam la stultaĵo kaj neniam la prudento. Strange, la inteligento de la behinoj estas inverse proporcia al la nombro de la ĉeestantaj: multaj ĉeestantoj havas malmultan inteligenton.

Sed mi intencas priskribi jam la konĉon mem, kiun eĉ mi partoprenis. Pro tio mi devas mencii la antaŭajn okazintaĵojn.

Foje mi ekvidis, ke kelkaj behinoj pentras siajn orelojn bluaj, kaj ekvidinte unu la alian ili ekfrotas siajn mentonojn per siaj montrofingroj.

Komence mi ne surpriziĝis inter la multaj behinaĵoj, sed poste mi ekvidis ankaŭ flavorelulojn, kiuj frotis siajn fruntojn per siaj dikfingroj.

Al mi jam ŝajnis, ke tiu manio ankaŭ apartenas al la kipuo, kaj se mi ne malpurŝmiras miajn orelojn, okazos la sama afero, kiel foje, kiam mi devis mian vestaĵon ĉifoni pro la ordono de mia betiko.

Do mi priparolis la aferon kun Zemoki, kaj mi demandis, ĉu ne estus rekomendinde blupentri miajn orelojn?

– Ho, vi malfeliĉulo! – li ekkoleris. – Ĉu vi ankaŭ freneziĝis, same kiel tiuj idiotoj?

Dummomente mi pensis, ke la behina malsano estas sanigebla, aŭ almenaŭ okazas lucidum intervallumoj*, sed mi jam alkutimiĝis neniam konfidi al tiaspecaj iluzioj. Ĉiuokaze mi provizore decidis lasi puraj miajn orelojn.


* Intertempoj de spirita saneco.


Sed post kelkaj tagoj por mia granda surprizo mi ekvidis Zemokin kun flavaj oreloj, kaj alproksimiĝante li fervore frotadis sian frunton per sia dikfingro.

La sceno min plenigis per profunda kompato kaj mi diskrete interesiĝis pri lia farto, sed li respondis per demando:

– Kiel? Ĉu vi ankoraŭ ne flavpentris viajn orelojn?

– Sed ja vi mem diris ne fari tion – mi diris kvietigante.

– Ho, vi kompatinda bivag! – li ridis. – Do vi jam forgesis, ke vi intencis blupentri viajn orelojn, kiel la bluoreluloj, tiuj fiaj krimuloj. Brava konaano, kiu havas senton al la anebaoj, flavpentras siajn orelojn.

Kion mi respondu? Mi provis lin trankviligi, ke mi pripensos la aferon, kaj se mi akiros farbon, mi nepre flavpentros. Poste mi rapide pricc-prucc-is, kaj dum la sekvontaj tagoj mi klopodis eviti la renkontiĝon.

Iutage, post mia laboro mi reiris kune kun mia betiko al la oficejo. La flavŝtoneran skatolon (post kiam la betiko trifoje alfrapetadis ĝin per siaj kuprokuboj) mi fermis en la ŝrankon. Poste la betiko vokis min. Li supreniris al la etaĝo kaj denove revenis. Dume mi devis lin sekvi kaj postporti dornitan seĝon, kies celon mi tute ne konjektis, sed depost tiam mi devis ĉiutage vespere supren-reen portadi la dornan seĝon, irante post la betik. Mi ne interesiĝis pri ties kaŭzo, ĝojante, ke almenaŭ unu idiotaĵo ne konfuzas mian cerbon.

Iafoje, post la seĝportado, mi demetis la dornan seĝon. Mi jam volis adiaŭi per laŭta vake-vake, sed la betiko postkriis al mi:

– Morgaŭ vi partoprenos en granda honoro!

Nature mi frostotremis jam pro la vortoj. Nur balbute mi povis esprimi mian ĝojon kaj interesiĝi pri mia sorto.

– Vi havos la okazon pruvi vian senton al la anebaoj dum la konĉo de la flavoreluloj.

Momente mi sentis akran sinakuzon, kial mi evitis tiel facilanime Zemokion, anstataŭ singardeme ekscii de li la esencon de la flava manio.

Do mi rapide aĉetis flavan farbon, pentris miajn orelojn kaj mi vizitis Zeinokin, al kiu mi jam de malproksime fervorege frotadis mian frunton per mia dikfingro.

Zemoki ĝoje konstatis, ke la prudenta konvinkiĝo fine iluminis mian cerbon. Mi varme dankis lian bonan opinion kaj demandis, kial esence mi flavigis miajn orelojn.

Nature, per tio mi malkaŝis, ke al mia faro nek la konvinkiĝo, nek la prudento havas ian ajn interrilaton. Sed mi jam sufiĉe konis la naturon de la behinoj, mi jam sciis, ke ĉe ili la prudenta konvinkiĝo signifas kunfreneziĝon.

Mia kalkulo praviĝis. Zemoki honoris mian prudenton per tiom da laŭdo, ke jam mi komencis mem pridubi mian sanan cerbon.

Sed min pli interesis la flava danĝero, kaj mi petis lin rakonti ĉiun sciindaĵon pri la konĉo.

Por kompreni la klarigon de Zemoki mi memorigas la Leganton, ke la hinoj nur post preciza priesploro lasas la malsanulon eniri al la behina kolonio, ĉar ekzistas malsanuloj, kiuj imagas sin esti behino, kvankam ili havas nur normalan paranojon, kiu estas ĉe ili sanigebla.

Por tiu severeco instigis la hinojn iu tragika okazo antaŭ kvindek jaroj, kiam du malfeliĉaj paranojuloj estis linĉitaj.

Ekzistas multaj paranojuloj, kiuj krom unusola manio pensadas tute normale, ke la laiko tute ne konjektus la malsanon.

Do la malfeliĉulo ĉi tie, en la kolonio, ekparolis, ke li vidis ĉe la hinoj tre utilan aparaton, nome la lifton. Li rekomendis al la behinoj ekipi siajn pli altajn domojn per lifto, kaj ĝi estos tre bona.

Komence liaj vortoj estis akceptitaj per bonhumora prirido, kaj li estis nomita hino, kiu havas nenian senton al la boeto, kiu postulas de la behino piediri al la etaĝo.

– Kion vi dirus pri tiu sibarita behino, – ili diris al li, – kiu sidante en sendorna seĝo, per ŝnurego tirigus sin al la etaĝo, simile al bruto?

– La lifto alportus putriĝon de la moralo al la homo! – estis la ĝenerala opinio.

Samtempe estis en la kolonio ankoraŭ pluraj tiaj malfeliĉaj paranojuloj, kiuj estis enlasitaj, sen detala priesploro, nur pro siaj deziroj.

Tiel okazis, ke multaj propagandis la ideon de la lifto, eĉ troviĝis, kiuj skribis verkon por reklami ĝin. Krome troviĝis, alia paranojulo, kiu diris, ke li ĉe la hinoj ofte manĝis kazean bulon kaj, kvankam lia sana menso protestas kontraŭ la hinaj stultaĵoj, li tamen devas konfesi, ke la kazea bulo estis bona, kaj li proponis eĉ al la behinoj tiun manĝaĵon.

Sed pro tio jam ekbruis la tuta behinaro. Ili nomis la novan doktrinon juneca senbrideco.

– Fantaziuloj, – ili diris, – kiuj ne volas labori kaj utili al la komuno per siaj fortoj, sed postkuras nerealigeblajn sonĝojn.

Ili skribis longajn traktaĵojn, ke la kazea bulo ne konformas al la homa naturo, kaj ke ĝis nun la kaŭzo de ĉiu malsatmizero estis pruveble la senpripensa konsumado de la kazea bulo.

Pri la lifto kelkiuj skribis, ke ĝi terure lacigas la homon, aliuloj asertis, ke la konao pro la troa komfortiĝo pereus kaj senpoviĝus plenumi siajn majestajn celojn.

– La lifto lacigas kaj sibaritigas! – ili diradis.

– La lifto kaj la bulo malakrigas la menson al la boeto kaj al la anebaoj! – skribis aliaj. – Tiuj malsanaj movadoj ruinigos la konaon kaj viktimigos ĝin al la fia kemonaro.

– Oni intencas ekstermi nin per lifto kaj per kazea bulo – skribis iu, – la demando estas nur, ĝis kiam la prudenta behinaro toleras tiun konspiradon? Jam temas pri nia ekzisto mem. La lifto kaj la kazea bulo jam minacas nian vivon, sed ni ne vekiĝas al nia konscio!

La komfortistoj (tiel nomis sin la partianoj de la lifto kaj bulo) estis deklarataj lamikoj, kaj finfine eksplodis la kolero kontraŭ la du paranojuloj, kiuj ambaŭ estis mortbatitaj.

Ĝis nun la tuta afero estis – laŭ behina vidpunkto, – tute logika kaj klara, konsiderante, ke la tuta afero estis precize renversita kaj starigita super la kapo. La strangaĵoj sekvis nur poste.

Nome, post la linĉado de la du komfortistoj, la doktrino ne nur ne ĉesis, sed eĉ plifortiĝis inter la behinoj. Eĉ pli: kelkaj behinoj adeptiĝis kaj akcentis, ke la malfeliĉaj viktimoj estis la plej grandaj geniuloj de la konao, nur ili ne estis komprenitaj.

Kiam la rakonto de Zemoki alvenis al ĉi tiu punkto, mi jam konjektis, ke ĝi finiĝos per granda stultaĵo, do mi prefere interesiĝis pri tio, kiel ĝi konkludas al la flaviĝo de la oreloj?

La flavoreluloj estas la komfortistoj – li diris – kaj la bluoreluloj estas la stultaj kontraŭkomfortistoj, kiuj ne komprenas la voĉon de la tempoj.

Kiel mi komprenis, ke morgaŭ kunvenos al la konĉo la liftpartianoj por postuli la akcepton de la lifto, kiun – laŭ Zemoki – jam akceptis pluraj elak-betikoj, eĉ ili jam realigis ĝin.

– Ĉu vere? – mi demandis mire – Kial tamen ĉe vi ne troviĝas lifto?

– Sed ja troviĝas! – li respondis kolerete. – Laŭ mia scio eĉ vi mem manipulas per lifto!

Iome mi embarasiĝis, ĉar mi ankoraŭ ne sciis pri tiaspeca mia ofico.

– Kiel? Kion? – mi balbutis.

Zemoki sulkigis sian frunton.

– Do, vi ne kutimis suprenportadi la dornan seĝon al la etaĝo? – li demandis riproĉe. – Kiaspeca beratnu vi estas, se vi eĉ tion ne faras?

– Ha, jes, jes! – mi rapidis lin trankviligi. – Do ĉi tio estas la lifto de la konao?

Kio alia povus esti la lifto, ol lifto?

Kion alian mi povus atendi de ili? Naŭze mi ĉesigis la diskuton, pensante, ke mi jam ĉion komprenas.

Do, mia konjekto pravis.

Tiu malfeliĉa paranojulo estis mortbatita kaj ĉi tiuj, kiuj tute ne havas koncepton pri la lifto, tiel imagas la supren-malsupren irantan seĝon! Tiel deformiĝis la ideo, ĝis la behinoj akceptis ĝin!

Sed la fakto, ke entute ekzistas lift-partio, vekis en mi la penson, ke mi nun havus la okazon ŝtelenporti inter ilin utilan kaj sanan ideon.

Se entute ekzistas liftopartio – mi pensadis – kaj mi asertos al ili, ke mi postulas kune kun ili la realigon de la lifto, eble ili ne mortbatos min, eĉ, se mi postulos la realigon de la vera lifto.

Mi decidis klarigi morgaŭ, dum la konĉo al ili, kia estas la vera lifto. Fine mi havos okazon utili al ili sen vivdanĝero. Mi pripensadis la mekanismon, mi desegnis skizon pri ĝi laŭ mia kapablo kaj prilaboris detalan klarigon por komuniki al ili. Ankoraŭ nun mi miras pri mia tiama naiveco.

La konĉo okazis en la ĉambrego de la infankripliga instituto, kie mi foje transdonis la flavajn ŝtonerojn al la proko.

La flavoreluloj kunvenis kaj pro la reciproka ĝojo fervore frotadis siajn fruntojn.

Post kelkaj minutoj, ĉe la fino de la ĉambrego ekstaris iu behino sur la tablon. Lian korpon kovris ĉifone truita kovrilo. El la truoj pendis sur ŝnuroj koloraj ŝtoneroj kaj insektkadavroj. Li ekfrotis sian frunton, kaj la behinoj ekvakeis per kapdoloriga vekrio.

– Kiu estas tiu? – mi demandis Zemokin, kiu veadis apud mi.

– Iu namuko.

– Kio estas namuko?

– Namuk estas, kies destino estas klarigi la realan veron.

Kiam la kriado ĉesis, la namuko ekparolis.

– Ni nun kunvenis por konduki la konaon for de la mortdanĝero kaj al la vojo de la boeto, savante ĝin el la kirlakvo, en kiun la aĉaj kontraŭkomfortistoj volas ĝin puŝi, por ke ni fariĝu la viktimoj de la kemono.

Al tio respondis ankoraŭ pli granda hurlado.

– Ni postulas nur – daŭrigis la ĉifonulo, – por ekipi la minimume duetaĝajn domojn per lifto. Sed la kontraŭkomfortistoj nin, la plej bravajn konaulojn, nomas hinoj, kaj tiun malnoblan ofendon neniu konscienchava konaulo povas toleri.

Mencii tute superfluas, ke la hurlado denove ekbruis kaj ĝuste pro tio, por mallongigi mian rakonton, sekvonte mi signos la plialtiĝon de la bruo per ekkria signo inter parentezoj. (Nome, ili senĉese hurladis, nur ĝia laŭteco variis).

– Tiuj kunkulpuloj de la kemono (!) ne hontis senhonorigi eĉ la kazean bulon kaj anoncas, ke ni kulpas spiritualaĵon, ankoraŭ pli, dum la ĉeesto de la flava ŝtonero (!), kaj samtempe ili emas forgesi, ke tiu, kiu ne ekkaptas sian piedkarpeon antaŭ la kvadrato, havas nenian rajton avertadi aliajn, ĉar tiu fiago jam estas pruvita al pluraj kontraŭkomfortistoj (!!)

– Do mi povas respondi al tiu intrigado nur per plua postulado de la lifto, sed jam ne nur en la duetaĝajn, sed en la unuetaĝajn, eĉ pli: en la ter-etaĝajn domojn (!!)

– Pri la kazea bulo ni volas diri al niaj atakantoj nur, ke tiu, kiu nomas la bulon spiritualaĵo, tiu estas lamiko, aŭ almenaŭ la spiono de la kemono. La kazea bulo estas bona, donas forton, kaj ni ne nur ne rezignas pri nia postulo, nomi la flavan ŝtoneron kazea bulo (!), sed ni postulas, ekkonu ili fine, ke la flava ŝtonero nutras nin nur sub la glora nomo de la kazea bulo kaj nur tiu donas al ni la veran forton kontraŭ la kemono (!!)

Post tio li saltis teren desur la tablo. La flavoreluloj plenforte vakeis, multaj ĉirkaŭis lin, kaj per siaj dikfingroj ili preskaŭ defrotis la haŭton de lia frunto kio, – laŭ Zemoki – signifis, ke li parolis prave.

Mi jam vidis, ke la kazea bulo havis la saman sorton, kiun la lifto.

Post li sekvis alia, eble ankoraŭ pli ĉifone vestita. Por ne ĝeni la Leganton, mi ne plu uzos la ekkriajn signojn, eĉ tiel estas imagebla la terura kakofonio.

Li komencis, ke li klarigos la ideojn de la granda Liftmajstro. Tiam li eksidis, prenis paperfolion, el kiu li eklegis la skribaĵojn de la malfeliĉa paranojulo.

Nun mi petas la Leganton firme sin apogi, ĉar, kvankam mi inter la behinoj spertis multajn nekredeblaĵojn, tamen, dum la prelego mi plurfoje devis pinĉi mian brakon por certiĝi, ke mi fakte ne sonĝas.

Nome, la teksto enhavis la tute laŭregulan priskribon de la lifto: la lifto estas niĉo, en kiun oni eniras kaj estas suprentirata al la etaĝo per elektra forto kaj, ke ni povas eĉ malsupreniĝi per ĝi sen laciĝo nek piediro.

Se mi ankoraŭ havis iom da pridubo, ke ili ja konas la mekanismon de la lifto, ĉi tiu estus, forigita per la desegnoj, kiujn li poste montradis kaj kiuj tute konformis al la skizoj faritaj de mi.

Sincere mi devis konfesi, ke mi jam nenion komprenis el la tuta afero..

Do, se tiuj konas la ideon de la Liftmajstro kaj tiom furioze adeptiĝas al tiu, kiel do fariĝas dorna seĝo el la lifto, kiun devas suprenporti la kompatinda skatolskuanta beratnuo al la etaĝo kaj reen?

Poste li anoncis prezenti la vortojn de la granda mufruko, de la Bulmajstro.

Mi tuj prenis mian notlibron por servi al miaj kolegoj per la skizo de la sekvantaĵoj. Do, miaj notoj tiurilataj atestas jenaĵojn:

La namuko ekstaris kaj ekkriadis per larĝa patoso kaj per groteskaj grimacoj:

– La kazea bulo estas miksaĵo el faruno kaj kazeo!

Nun li malaltigis sian voĉon. La amaso bruadis.

– Laŭ mia sperto ĝi estas tre bona nutraĵo.

Denove li paŭzis. Poste li forte enspirante suprenlevis ambaŭ siajn brakojn, sulkigis sian frunton kaj ekhurlis:

– Devas esti varme altabligata!

Nun subigante siajn brakojn, li ekfrapis la tablon, kaj dentgrincante li skuis siajn pugnojn al la plafono:

– Ĝi subtenas la forton de la korpo!!

Liajn manplatojn li etendis horizontale kaj per rondigitaj lipoj li flustris:

– Manĝinte ĝin, ĝi okazigas bonan senton...

Nun li refalis al la seĝo. Mi petas la Leganton absolvi min de la priskribo de la ekbruanta orelfenda hurlado. Ankoraŭ nun zumas miaj oreloj rememorante ĝin. Sufiĉas mencii, ke la kriadantoj mallaŭdis la kemonulojn kaj postulis ilin tuj trapiki. Kian interrilaton havas la kazea bulo al la mallaŭdo de la kemonanoj, vi ne min demandu.

Sed la poento nur nun sekvas.

La namuko (la sama, kiu ĉion ĉi finhurlis kaj rondlipis) ekparolis, kiom efike servas la lifto al la gloro de la konao.

– En malnovaj tempoj – li komencis, – la stultaj konservativuloj riproĉis al la Liftmajstro, ke liaj ideoj sibaritigos la konaon, eĉ pli, kaŭzos la pereon de la konao. (Granda rido).

– Jen, mi demandas: kio donas la forton al la konao, kontraŭ la aĉaj kemonuloj? Tio estas la lifto, kiu la beratnuon, – harde trempante lin per la elektra forto de la boeto – suprensvingas al pli superaj sferoj! Kaj ĉu ekzistas pli mirinda anebao ol la subakseligita kazea bulo, kiu donas forton nin reteni de la malpuraĵo de la spiritualaĵo kaj donas forton por forviŝi de sur la muroj la naŭzajn cirklojn de la kemono?

Post tio li forlasis la tablon kaj la amaso ekhurlis en pli streĉita bruego. Sed tio jam estis pli, ol mi povus lasi ĝin senvorte.

Per granda ekkuraĝo mi kubute trapuŝis la amason, suprensaltis al la tablo, post kio ili interesiĝante ekatentis min, kaj mi, per kelkaj improvizitaj vortoj petis priaŭskulti min, ĉar ankaŭ mi mem deziras la lifton kaj pri tiu afero mi volas diri kelkajn vortojn.

Post tio mi ekprovis koncize informi ilin pri iliaj eraroj, spite al ĉiuj danĝeroj.

La elektra forto – mi diris – ne estas komprenenda simbole, sed temas pri reala elektra forto.

– Prave! Prave! – kriadis la amaso.

– La plej plena realaĵo!

– Pereu la aĉaj kemonuloj! – Tiaspecaj interkriadoj flugadis.

– Kaj la lifto – mi daŭrigis, – suprenlevas nin ne simbole, sed ni enpaŝas, kaj ĝi suprenportas nin al la etaĝo.

– Supren al la etaĝo! – ili kriadis. – Pereu la aĉaj kemonuloj!

– Kaj la kazea bulo ne estas flava ŝtonero, sed farunaĵo, kiu estas manĝebla, kaj tiel ĝi donas al ni forton.

– Forton! Forton! – ili kriadis. – Forton kontraŭ la kemonanoj!

– Sed homoj! – mi kriis, – komprenu vi: la Liftmajstro kaj la Bulmajstro parolis ne pri la kemonanoj, sed ili intencis al ni faciligi, ke ni supreniĝu al la etaĝo, kaj manĝigi la kazean bulon por vivteni nin!

– Supren al la etaĝo! Supren, supren! – ili kriis kaj pluraj svingis tranĉilojn. – Ni postulas lifton kaj bulon! Fi, aĉa spiritualaĵo!

Mia pacienco komencis elĉerpiĝi. Senkaŝe mi esprimis mian opinion:

– Do, se vi konas la lifton kaj kazean bulon, kial vi trompadas vin mem per dorna seĝo kaj flava ŝtonero? Komprenu vi: la majstroj volis ne tiajn sensencaĵojn, sed vivon, komforton kaj nutraĵon!

– Nutraĵon! – ili kriadis tranĉilsvingante. – Mortbati la kemonulojn!

La situacio fariĝis jam danĝera, sed ĉi tiu, senlime profunda, kirliĝanta marĉo de la stulteco ekboligis la sangon en miaj vejnoj. Mi jam ne pripensis, ĉu mi estos mortbatata, nur intencis foje senkaŝe publikigi mian opinion. Senatente pri la danĝeroj, mi klopodis ilin superkriadi:

– Vi estas tutaj frenezuloj. Ĉu vi ne pripensas, ke vi tiamaniere ne vivos, sed mizere pereos, vi senprudenta brutaro?

Mi piedfrapis la tabloplaton, ke ĝi fendiĝis.

La furiozo de la amaso nun leviĝis al paroksismo. Ili pikadis siajn tranĉilojn en la murojn, kaj elinter iliaj grincantaj dentoj kvikis la frenezo:

– Ni estas brutaro!

– Ni trapiku la furiozajn kemonanojn!

La mizeraj teruraĵoj de la sceno subite ekmovis en mi grandajn ŝanĝojn. Post unu momento mi transiĝis la kulminon de la kolero, kaj mi eksentis kompreni la internan esencon de la behina animo.

Nome, se sur la pordego de la infero estas surskribite: lasciate, sur la pordego de la behina kolonio plej trafe estus surskribota: vane.

Mi diris al ili kun profunda malestimo:

– Vi pravas. Plej ĝuste vi ekstermu vin, ĝis mortos la lasta konaano, kemonano, komfortisto, kontraŭkomfortisto. Dankos tion la monto, valo, nebulo, sunbrilo, la prudenta vermo kaj la pia tigro.

Mi descendis de la tablo kun la aŭdaco de la profetoj, kaj kunplektinte miajn brakojn sur mia brusto mi firme okulen rigardis la kirliĝantan amason de la frenezuloj.

Kaj tiuj vakeante ĉirkaŭstaris min, ĝojkriis, mallaŭdis la kemonanojn kaj kontraŭkomfortistojn, dikfingre atakis mian frunton kaj ekfrotadis ĝin, ke mia haŭto preskaŭ ekbrulis. Poste ili ŝultrenlevis min kaj kriadis, ke mi estas la plej brava konaano.

Eĉ iu pladplanda betiko ŝovpaŝadis al mi kaj solene ektuŝis mian nazon.

– Brave, kaleb – li diris ekskuante la kuprokubojn sur siaj genuoj, – ĝis nun neniu namuko defendis la konaon kaj anebaojn tiom entuziasme kaj prave kiel vi. Se ni havus multajn simile bravajn konaanojn, ni nepre akven dronigus la aĉan malamikon.

Poste li surpaŝis la tablon, per varmaj vortoj deklaris al mi publikan dankon kaj proponis al la flavoreluloj akcepti mian proponon, nomi sin mem brutaro kaj glui etajn kornojn al siaj fruntoj, por ke ĉi tiu glora simbolo elmontru la boeton, kiu levas la veran komfortiston – t.e. bruton, – super la aĉajn kontraŭkomfortistojn kaj samtempe donas forton kontraŭ la kemono.

Fine li fingromontris al mi kaj alvokis la amason por vakekrii al mi por miaj belegaj vortoj kaj nomi min estonte ĉefbruto.

Mi devis eĉ tion ĉi trasuferi.

* * *

Hejmenveninte min ĉirkaŭdancis la sovaĝa kalejdoskopo de la okazintaĵoj, kaj nur post horoj mi povis por mi elpensi iaspecan komentarion. Do, mi imagas la mensan putradon de la behinoj jene:

La baza elemento de ilia stato estas la malamikado unu kontraŭ la alia, kiu estas nomebla eterna, neĉesigebla bestaĵo, se mi entute povus kompari la, por sia vivo mortigantan, saninstinktan rabbeston al tiuj, kiuj mortigas kontraŭ siaj vivinteresoj.

Ĉiu grupo havas propran ideologion el maniaĵoj, kaj ŝajne laŭ tiuj diferencas unu behino de la alia. Sed tiu estas nur elekstera aspekto. La realo estas, ke ili batalas ne por maniaĵoj, sed ili elcerbumadas la maniaĵojn por la batalo mem. Iu fariĝas bluorelulo nur por diferenci de la flavoreluloj, kaj reciproke. Ili batalas por la batalo.

– Sed tiaokaze kial la multaj doktrinoj kaj disputoj? – demandas rajte la Leganto. – Se la sola vivelemento de la behinoj estas la batalo unu kontraŭ la alia, kial elcerbumi pro tio konaon, kemonon, kontraŭkomforton, boeton, kipuon kaj aliajn fantastaĵojn, kial ne atakas senpere ĉiu al sia najbaro per bastonego sen iu ajn ideologio?

Do, ĝuste tion mi ne komprenas. Sendube, malsame al la besto, ili havas menson por kapabligi sin subpremi siajn sanajn instinktojn kaj klopodi por ĝuste kontraŭvivaj celoj. Tiun ilian kapablon por lukti kontraŭ siaj vivoj ne nur ne povas venki kaj bridi ilia pli bona memo, sed kontraŭe: ili intence evoluigas ĝin en si mem.

Sed eble tion mi ankoraŭ komprenas. Sed kiel pravigi la surmanpaŝadon per doktrinoj, kiuj intencas ĝin legitimi tiel, ke ĝi estas pli komforta kaj pli sana, tion mi jam ne komprenas kaj neniam komprenos.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero pereos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2022 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.