La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


VOJAĜO AL KAZOHINIO

Aŭtoro: Sándor Szathmári

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

KVINA ĈAPITRO

La aŭtoro parte ekkonas la sekreton de la hinoj. -El ĉi tiu ĉapitro malkovriĝas, ke la hinoj havas nenian ŝtatorganizon. – La stranga “opinio” de Zatamon pri la justeco, amo, animo kaj beletristiko. – Malfacila ŝakludo kun Zatamon. – Konfuza klarigo pri la kazoo.

Zatamon jam ne tro zorgis min. La lingvon kaj la fundamentajn konceptojn de la hinoj mi jam ekkonis kaj pri la ceteraj mi estis konfidita al mi mem. La sekvontan tagon li ne vizitis min, nur triatage li alvenis, kio estis por mi tiom pli konvena, ĉar mi povis dume aranĝi miajn pensojn.

Mi estis konvinkiĝinta, ke sur la insulo regas tre demokrata, parlamenta estraro. Kiun ajn mi demandis pri miaj devoj, oni diris nur, ke mi povas fari laŭ mia plaĉo. Ĉi tie regis stranga miksaĵo de libereco kaj disciplino, kies interrilato provizore estis enigmo por mi.

Konsidere, ke min interesis precipe ĉi tiu problemo, mi demandis Zatamonon antaŭ ĉio pri ilia ŝtatorganizo. Sed kiam mi demandis, mi devis antaŭe rakonti al li, kio estas ĉe ni la ŝtatorganizo, kio la demokratio, kion signifas la diktaturo, parlamentismo, la elektado, nomado, ktp.

Mi emfazis per entuziasmaj vortoj la tradician parlamentan kaj demokratan regadon de mia patrio, sistemon, kiu ĉiam certigas al la popolo la rajton influi la fluon de sia propra vivo.

Kiam mi alvenis ĉi tien, Zatamon demandis, kian celon havas influi la fluon de la vivo. La vivo estas ja por tio, ke ĝi fluu, ne por ke ĝin oni influu.

– Por tio, – mi respondis, – ke oni certigu la liberecon.

Sed ĉi tion mi povis esprimi nur per ĉirkaŭdiro. Mi parolis al li pri la ĝeneralaj homaj rajtoj kaj pri la socia ekvilibro, sed li respondis, ke la libereco ne povas esti tio, kia mi ĝin klarigis, ĉar, se oni ĝin influas, ĝi jam devas ĉesi. Kaj nenian rilaton al la realo havas tia lando, kie la ekvilibro estas esprimata per tia sentimenta, do neekzistanta vorto, kia la libereco.

Por pli klare lumigi la koncepton de la ekvilibro, validan ĉe ni, mi menciis ĝian plej brilan formon, la justofaron, kiu per la justa puno de la krimoj restarigas la ekŝancelitan ekvilibron kaj certigas la trankvilan, pacan vivon.

Nun trafis min la surprizo!

Li neniel povis kompreni, kia diferenco estas inter krimo kaj puno. Eĉ post longa klarigado li konjektis inter ili nur kronologian diferencon kaj ne komprenis, kial ni faras diversajn vortojn por la sama koncepto, kiuj diferencas nur en sia kronologia vico, ke antaŭe estas la krimo, poste venas la puno, sed ĝi same povus esti ankaŭ inverse: antaŭe farus la juĝistoj kaziajn aferojn kaj per tio la krimuloj ricevus rajton “restarigi la ekvilibron” per la farado de aliaj kaziaj aferoj.

– Al mi ŝajnas – li daŭrigis, – ke laŭ via opinio la kazoo kreiĝas tiel, ke ni faras samtempe ne unu, sed du kaziajn aferojn; dum laŭ ĉiu sobra pensado, la duobligo de la kaziaĵoj nur plifortigas ilian kazian karakteron.

Vane mi asertis, ke la juĝisto punas nur pro devo kaj pro kazoa intenco al la celo de la komuna paco kaj socia trankvilo por ke li malpliigu la krimojn, li respondis, ke la krimuloj apartenas same al la homaro, kiel la juĝistoj, do ankaŭ ili estas ni mem.

– Aŭ kion vi opinius, – li diris, – se evidentiĝus pri la paseroj, ke ili kutimas reciproke detrui la nestojn unu de la alia? Ĉu vi akceptus la pledadon, ke tion faras ne la paseroj, ĉar tiu, kiu duafoje detruas neston, faras ĝin jam post la unua detruo? Kaj fine, kion vi opinius, se mi asertus, ke la reciproka detruo estas la certigo de la paca kaj trankvila vivo?

Pezan akuzon mi sentis piki el liaj vortoj, kiam li diris:

– Ne estas sufiĉe, ke vi krimas, vi eĉ punas ĝin!

Tiel evidentiĝis, ke ili havas nenian ŝtatorganizon. Ili konas nek la regadon, nek la parlamenton.

– Nur malsanaj cerboj bezonas diskuti pri siaj aferoj – li diris. Bone scias ĉiu sancerba homo, kion li bezonas, do li iras al la magazeno, elprenas, kaj se la provizaĵo de la magazenoj malpliiĝas, tion ekscias la fabrikoj kaj kompensas. Kial diskuti pri tiu afero?

Do, ili havas nek parlamenton, nek leĝojn kaj pri la justico ili eĉ konjekton ne havas. Ĉio iras laŭ sia vojo. Mi ne povis imagi, kiel eblas vivi sen direktantaj organoj kaj li siavice miris, kiel ni povas vivi en tia necerteco, ke aro da homoj, kiuj – laŭ li – havas nenian rilaton al la produktado, senĉese interbabiladas kaj ĝenas la produktadon.

Nun mi paŝis al la alia parto de la problemo, al la granda mistero. Al la demando de la senleĝa disciplino. Mi demandis:

– Diru: ĉu ne estigas mison la manko de la reguligo de la homaj funkcioj?

– Kiel mi komprenu?

– Ekzemple, iu praktika homo, kiu lerte kapablas eluzi sian utilon eltrovas, ke li bone vivos laborante malpli kaj manĝante pli multe.

Li respondis preskaŭ kolere (se ili entute konus la koleron).

– Kiel li vivus pli bone? Se ni filozofus tiel, la produkto estus ne pli, sed malpli multa, sekve ni manĝus ne pli, sed malpli multe, kio tute ne estus pli bona. Sed kial vi nomas praktika kaj utilkapabla ĝuste tiun malkapablulon, kiu eĉ la plej simplajn matematikajn tezojn ne kapablas kompreni?

Mi sentis profundan respekton al ili, ĉe kiuj la honesto kaj la altruismo tiom naskiĝas kune kun la homo. Mi volis konfesi mian estimon, sed ankaŭ pri tio mankas la vorto. Nun mi miris, kiel do povas tiel honesta esti ilia ŝtato, se eĉ vorton ili ne havas pri tio. Mi povis nur angle diri, ke ŝajne ĉi tie ĉiuj estas honestaj kaj bonkoraj kontraŭ la aliaj.

Kompreneble mi devis klarigi la vortojn. Kiam li min – kvankam malfacile – komprenis, li esprimis la opinion, ke en nia patrio verŝajne troviĝas ankaŭ la malo de tiaj homoj. Ĝi estas tre verŝajna inter homoj, kiuj kreas apartan voston por tiu, kiu la matematikon komprenas laŭ ties ĝusta senco.

Mi gapis al li konsternite.

Ne nur leĝoj ĉe ili ne certigas la honeston, sed ili tute ne scias, kio ĝi estas. La dentradoj interkroĉiĝas kun la plej ekzakta perfekteco, nenie okazas ekpuŝiĝo, nenie troviĝas grincanta lagro en la socia mekanismo kaj ĉion ĉi tenas en ekvilibro nur la komuna animo.

Mi intencis demandi lin pri la psikologiaj motivoj, sed memorinte pri mia librara fiasko, mi devis konsterne ekscii, ke ili ne havas koncepton pri la animo, ĝuste pri tio, kio ŝajnas plej lume brili ĉe ili sur la tuta mondo.

Sed tiam de kie venis ĉio ĉi kaj kio subtenas ĝin en ili?

Balbute kaj kortuŝite mi konfesis mian miradon. Mi sincere deklaris, ke mia cerbo fiaskis.

Mi rakontis kiel multaj, diversflankaj kaj zorgemaj institucioj certigas ĉe ni la normalan fluon de la socia vivo, ke la leĝo, mono, justofaro reguligas la interŝanĝon de la varoj kaj eĉ plue, la infanoj dum longaj jaroj estas edukitaj pri moralo, bono kaj honesto, dum ĉe la hinoj nure la animo, la komuna spirito kuntenas la tuton kaj tamen pli perfekte.

Min kaptis vera oratora impeto parolante pri tio, ke mi tamen ne vidas la komunan fonton de ĉiuj ĉi aferoj: kie estas tiu animo, de kie ĝi venas kaj kio inokulas al ili ĉi tiun miraklon?

Li petis min pli detale priskribi la koncepton de la animo.

Mi respondis, ke la animo estas tiu abstrakta koncepto, kiu kapabligas la homon por bonfarado kaj kreado. Por ekzemplo mi menciis, ke ankaŭ ĉe ni ekzistas hospitaloj kaj aziloj por la maljunuloj.

– Kaj kion vi opinias – mi diris -, kio igas la homojn konstrui hospitalojn? Nu, tio estas la animo.

– Hospitalon konstruas la masonisto per maŝinoj kaj betono – li respondis. – Kiel miksiĝas ĉi tien la koncepto de la animo?

En la unua momento mi koleretis pro lia nekomprenemo. Sed mi ekmemoris pri mia iama klinika okazo: oni forigis la katarakton el la okuloj de iu sesjara knabeto, sed li tamen ne povis ekkoni la figurojn eĉ post semajnoj. Li klare vidis sian patrinon, sed tamen li eksciis nur el ŝia voĉo, kie ŝi staras.

Nome, en la cerbo de la infano ankoraŭ mankis la interrilato inter la bildoj kaj ties konceptoj. Li devis lerni la vidon ĝis monatoj, ĝis li povis finekzerci la interrilatojn.

Nun mi kredis, ke mi komprenas ĉion. Ĉi tiuj homoj edukiĝis en la rigidaj realaĵoj, do ili sentas la animon ne tiel, kiel ni. Eble per aliaj sentorganoj, ne per siaj cerboj, ĉar ilia cerbo kapablas percepti nur la palpeblajn kaj gustumeblajn aferojn.

Mia nuna tasko estas do la sama, kiu kun la vidigita knabo: mi devas konduki lin al la interrilato de la faktoj kaj la animo. Li certe havas koncepton pri ĝi, la kazoo estas ja la plej kompleta animo! Mi ellaboris veran strategian planon kaj mi demandis:

– Kial vi konstruas hospitalon?

– Ĉar ekzistas malsanuloj kaj maljunuloj. Por kio alia ni konstruus? Kial iras viaj malsanuloj al hospitalo?

Mi ne komprenis, kiel ĉi demando venas ĉi tien.

– Ĉar ili volas resaniĝi.

– Nu, kaj kiel vi povas demandi, kial ni konstruas hospitalon? Por ke ili resaniĝu!

Kompreneble mi ne estis venkita per tia banala aforismo kaj mi decidis ne lasi lin el miaj manoj.

– Tio estas nur la nuda celo – mi respondis. – Sed ne la kaŭzo. Helpi niajn homfratojn kapabligas nin la animo, kiu estas la ligilo, pleniganta la interspacon inter la faktoj de la malsano kaj de la konstruado. Se diri ekzemplon, ĝi estas simila al la mortero inter la brikoj, sen kiu disfalus la muro. Do, ĉi tiu instigas nin al helpo. Ĉu vi jam komprenas, kion mi volas ekscii?

– Nun ankoraŭ malpli mi komprenas. Kial devas ekzisti interspaco? Se ĉe vi ne estas senpera kohero inter la malsano kaj la konstruado, sed interiĝas fremda koncepto, ĉi tiu ne kunligas, sed disigas ilin same, kiel ĝuste la mortero estas heterogena materio inter la brikoj; kaj la fakto, ke io bezonas glumaterialon, dokumentas nur pri ĝia disfalema karaktero. La cemento ne bezonas glumaterialon, estante per si mem unusola kompaktaĵo kaj ĝuste tial ĝi estas pli perfekta.

– Ho, la homa animo ne estas fremda materialo, sed la tuta enhavo de nia vivo! Kial dezirus resaniĝi la malsanulo, se lia vivo ne havus animan celon? Kaj la esenco de la helpo estas ne la sensenta betono de la hospitalaj muroj, sed la animo. Ne sufiĉas la pinĉilo, medikamento kaj bandaĝo, la ĉefafero estas la animo de la helpo, kiu estas la sola motoro de tiu kaj kiu estas pli saniga ol la sanigiloj. Kaj por kio ni vivus sen enhavo? Kian sencon havus resaniĝi por la monotona ĉiutaga manĝado, dormo kaj laboro, se nin ne ligus al niaj homfratoj la amikeco, amo, interesiĝo, se ĉiuj ĉi radiadoj de la animo ne varmigus kaj interesigus nian vivon kaj ne donus al la malsanulo deziron resaniĝi por vivi?

Nature mi devis ĉion parafrazi tiel, ke la interligajn animajn kroĉilojn mi komparis al la fortolinioj de la magneto. Post longa klarigado li deklaris:

– Nia korpo konsistas el atomoj, tiuj difinas niajn dezirojn, ĉar tiuj estas la reala mondo. Cetere ne estas imagebla, ĉar aliel ne povas ekzisti. Nome pri tiuj konceptoj, kiujn vi komparis al la fortlinioj de la magneto, post miaj detalaj demandoj vice evidentiĝis, ke tiuj estas nek atomoj, nek vibrado, sekve tiuj estas neekzistantaj aferoj. Kaj kio ne ekzistas, tio ne estas.

Terura estis tiu rigida pensado, kies malvarmega atmosfero frostigis min. Tamen li petis daŭrigi mian rakonton, ĉar – kiel li diris, – tamen devas miaj vortoj enhavi ian realan sencon, nur mi ne povas esprimi.

Do, anstataŭ senfrukta ideologia disputo mi ekparolis pri mia patrio. Mi rakontis, kiel altvalora estas la bona amiko, kiu estas konfidebla eĉ en la danĝero, se ni bezonas defendon kontraŭ la malamo de niaj malamikoj. Kiom dolĉigas nian vivon la amikeco, la amata edzino aŭ la varma familia rondo. Kia feliĉo estas dum malvarmaj vintraj vesperoj ĉirkaŭsidi kun amatoj la fornon. Kristnaske, ĉe la festotago de la amo aĉeti donacojn al ili, aŭ ĉe aliaj festotagoj inviti niajn amikojn, en kies rondo povas disvastiĝi sprita babilado pri teatro, arto, pri etaj okazaĵoj kaj kiom beligas la vivon, se ni ilin regalas.

Mi kompreneble devis aparte klarigi la amikon, malamon, edzinon, feliĉon, teatron, arton kaj regalon. Ĝoje mi vidis, ke Zatamon aŭskultis miajn vortojn tre atente, prenis notlibron kaj pri mia rakonto skribis notaĵojn al si. Mi jam komencis esperi, sed fine li deklaris, ke inter miaj vortoj li kredas malkaŝi kelkajn kontraŭdirojn.

– Mi esperis – li diris, – lerni ion de vi, ĉar vi parolis pri ia kunlaboranta helpo, kiu ŝajnis montri al lerta matematika intelekto, sed mi eraris. Ĉar en via lando la kazoajn aferojn oni rigardas validaj nur por apartaj grupoj, kio pruvas, ke ĝi jam ne estas kazoo, ĉar kontraŭ aliaj vi ĝin ne plenumas. Se vi favoras iujn, kiujn vi imagas al vi pli proksimaj, tio estas farebla nur, se vi por la aliaj donas malpli aŭ nenion. Konklude same la aferoj, donitaj al la amikoj, kiel la aferoj, nedonitaj al la eksterstarantoj, tute konformas al la koncepto de la kazi. Viaj amikoj ja ne ricevas la donaĵojn pro bezono aŭ bazo de la ekvilibro, sed – almenaŭ tiel mi komprenas el viaj vortoj, – sole tial, ĉar vi inventis la kazian koncepton: “amikeco.”

– Kaj koncerne la vorton “amo” – li daŭrigis, – laŭ mia opinio vi intencas per ĝi signi ke al la homoj, starantaj ekster certa malvasta grupo, vi devas malpli korekte konduti, ol ili meritas laŭ sia natura ekzisto. Sed ĉi-okaze kial vi nomas la saman koncepton alifoje per la vorto: “malamo?”

Min konsternis la nekomprenemo kaj mi komencis klarigi la diferencon, sed li persistis ĉe la aserto, ke kio estas trans la reciprokeco kaj ekvilibro, tio estas kazi kaj ne havas sencon ĝin dissolvi je du diversaj vortoj. Kaj se ni donas diversajn sencojn al tiuj du vortoj, tio pruvas nur nian konfuzan vidon.

– Aŭ – li daŭrigis – kial oni devas estimi la edzinon kaj amatinon super la valoro de ŝia natura ekzisto? Ĉiuj virinoj havas ja la samajn organojn! Krome, laŭ mia opinio, vi faras diferencon ankaŭ inter la infanoj laŭ tio, ĉu ili devenas el via semo aŭ el tiu de aliulo, kvankam ankaŭ infanoj el fremda semo devenantaj ekzistas tute same, sed vi la antaŭajn infanojn nomas viaj “propraj”, kvankam ĉiu persono estas nur la propraĵo de si mem, ĉar lia vivo naskiĝis al li mem, ne por la generinto. Kaj al tiaj infanoj vi alportas kristnaske donacojn, dum al la ceteraj ne. Krome ĉi tiun agon vi aspektigas tiel, ke vi donas trans la ekvilibro kaj reciprokeco kaj eĉ pli, vi emfazas tion antaŭ la infano, kiel ion tre justan, kio estas duoble kazi. Nome, la infano same havas rajton pri sia propra parto el la komunaj bonaĵoj, kiel ĉiu alia kaj malĝuste estas ŝajnigi, kvazaŭ la infano ĝin ricevus de ni, kaj eĉ sen rekompenco.

Sed li ĉefe malpravigis la kristnaskon, el kio li opiniis, ke ni devas pli malami niajn homfratojn je aliaj tagoj. Vane mi klarigis, ke la kristnasko estis kreita ne por la malamo, sed por la amo, li persistis, ke la amo jam supozigas la ekziston de malamo, kiel la lumo la ombron kaj nur tie povas kreiĝi por ĝi aparta vorto, kie ekzistas ankaŭ ĝia kontrasto, ĉar tio, ke ni iun amas, jam enhavas en si mem, ke kontraŭ la aliaj ni devas konduti malpli utile, do, la amo estas jam per si mem kazi kaj alportas kun si la konfliktojn, koliziojn, putriĝon, zorgojn, malsaton, lavangsimilan akumuliĝon de kaziaj aferoj kaj per tio la ruiniĝon de la produktado kaj de la komuna bonstato.

Li opiniis, ke verŝajne ĉe ni estas multaj behinoj, kiuj, kvankam ili scias, kiom malĝuste ili agas, tamen klopodas pli manĝi, malpli labori kaj transŝovi la laboron al aliaj, ĉar ili estas inokulitaj per la veneno de la amo.

Li ne komprenis, kial ni nomas utila ĝuste tian staton, kiam ni havas malpli multe el la laboro kaj pli multe el la manĝaĵo. Niaj organoj bezonas ekvilibron kaj la troŝarĝo estas egale malutila, ĉu la muskolojn ĝi trafas aŭ la stomakon.

Mi jam vidis, ke tiamaniere li neniam lernos la esencon de la amo, do mi menciis, ke ni, eŭropanoj estas ĉiuj la adeptoj de granda profeto, kiu antaŭ dumil jaroj deklaris, ke ni devas sendiference ami ĉiun nian homfraton, do la amo devigas ne nur kontraŭ malvastaj grupoj, sed kontraŭ la tuta homaro.

Mi rakontis, kiel bela kaj plezura igas nian vivon ties sekvado, la religia kredo, kiu plibeligas nian animon, ĝin plenigas per plezuro, kiu konsolas kaj donas azilon kontraŭ la sortbatoj, kiel edifa estas la konscio pri la senlima mizerikordo, kiu donas apogon al la animo.

– Ĉu ne estus pli simple sekurigi la vivon jam de komence? – li demandis.

– Kiel tiu demando rilatas al la temo?

– Sekurigi kaj fari ĝin pli elkalkulebla.

– Sed kial?

– Por ke vi ne devu rifuĝi el la malcerto al la malcerto. Konfuzaj kaj sencelaj kaŭzoj estigas nur konfuzajn kaj sencelaj “efikoj”.

Kompreneble per tio mi ne fariĝis pli saĝa. Mi respondis, ke lia respondo estas multe pli konfuza ol nia vivo, kiun la ĝenerala leĝo de la amo starigis sur firmajn fundamentojn, kaj kunligis la tutan homaron.

Li respondis, ke miaj novaj vortoj kontrastas kun la aliaj, diritaj pri la amo, sed li estas certa, ke inter tiuj du la antaŭa diris la veran situacion, ĉar, se la amo estus deviga kontraŭ ĉiuj niaj homfratoj, ĝi jam ne estus nomebla amo, same, kiel se la tuta surfaco de la tero suprenleviĝus al la alto de la Himalaja montaro, neniu asertus pri la tero, ke ties ĉiu punkto estas montpinto, sed oni nomus ĝin ebenaĵo kaj ni eĉ ne havus apartan vorton pri la montpinto. Tamen li opinias, ke tiu profeto verŝajne estis hino, en kiu ekzistis la kazoa stato, nur ni ne komprenis la instruitajn matematikajn tezojn kaj faktojn, verŝajne tial, ke ni havas animon, kiu konfuzas la komprenon, kaj anstataŭ simple konsciiĝi pri liaj vortoj kaj transnaskiĝi al la stato de l’ kazoo, ni serĉas en liaj vortoj “konsolon”, “belon”, kaj “plezuron”. Evidentas, ke tiamaniere ni neniam havos vivon.

Kontraŭ tio mi akre protestis. Mi deklaris, ke la esenco de la homo tamen ne estas lia mano, piedo aŭ stomako, sed lia interna memo kaj la animo sin nutras per la belo kaj varieco, kiujn ĝi same bezonas, kiel la stomako la manĝaĵon.

Ĉi tion li diris tute nekomprenebla kaj petis min klarigi, kio estas la belo, kiun la animo bezonas kaj kio estas esence la animo, kiu bezonas ĝuste tiajn aferojn, kiajn la homo mem ne bezonas, dum mi tamen asertas, ke la animo estas la homo mem. Ĉar, – li diris, – mi klarigis ĝin antaŭe kiel glumaterialon de la agadoj, sed li konjektas, ke ĝi estas ne nura disigilo, kiu ŝoviĝas inter la faktojn de la efektiva mondo, sed ĝi havas ian memstaran estadon kaj ŝajnas esti tre konfuza afero. Ĝi kondutas kiel vivaĵo, mi atribuas al ĝi nutradon kaj digeston, sed tamen mi ne povas priskribi ĝian formon.

Nevole mi devis rideti. Mi rememoris pri iu el miaj malnovaj pacientoj. Tiu venis al la militŝiparo kiel mallerta doklaboristo. La bubo estis tre stulta, kaj lia militinstruo kaŭzis multan zorgon al liaj superuloj. Dum lia kuracado ankaŭ mi mem okupadis min pri lia instruo. Longe mi rakontis al li pri la glora destino de la angla militŝiparo, pri la brila pasinto de la Unuiĝinta Reĝlando, kaj mi priskribis, kiel dolĉan nutron ricevas nia animo el la tradicioj.

Fine, kiam mi demandis, ĉu li jam scias, kio estas la tradicio, li respondis:

– Ĝi estas eble ia pudingo.

Nun mi havis proksimume la saman taskon kontraŭ Zatamon.

Por klarigi la sencon de la animo, mi menciis al li la plej eminentajn verkojn de la beletristiko: Hamleton de Shakespeare, Anna Karenina de Tolstoj kaj la Kreutzer-Sonaton, la Ferfabrikiston de Ohnet, la Sinjorinon de Kamelioj de Dumas, Per-Ginton de Ibsen kaj entute la klasikajn verkojn, kiuj penetras en la plej profundon de la homa animo, suprenportante kaj elmontrante la sekretajn risortojn de la kaŝe kirliĝantaj pasioj, precize analizante la misteron de la sekretplena Memo, la memkonfliktojn kaj subkonsciajn inhibiciojn, kiuj ofte disigas unu de la alia eĉ la plej serenajn animojn, pelas ilin al disonancoj kaj katastrofoj, eĉ pli, – kiel Raskolnikov, – al la murdo, sed sammaniere ilin interpacigas kun la malamiko kaj eĉ kun la morto. Mi akcentis, kiel profunda kaj preciza estas la milflanka karakterizo de la individueco de Anna Karenina, kiel granda travivaĵo estas ekvidi la tragedion de nia animo en la animbatalo, kiun doktoro Faŭsto aŭ Per Gint luktas kun si mem.

Li atente aŭskultis miajn vortojn kaj fine deklaris, ke ni verŝajne pereas en la abismo, kreita de ni mem, ĉar anstataŭ, vidante la aferojn laŭ ilia klara realo, ni simple vivus, ni prefere ebrie erarvagadas en la labirinto de inkubaj problemoj, fermitaj en si mem. Li esprimis la opinion, ke la animo estas iu terura malsano, kiu konfuzas ĉion kaj malhelpas la elformiĝon de la kazoa egalpezo. Li nur miris, kial la animon, kiel ion fuŝitan kaj konfuzitan, ni devas senĉese analizi tra longaj libroj, anstataŭ, ke ekkoninte ĝian senutilon, ni forĵetus ĝin kaj serĉus alian aferon, per kiu ni povus vivi.

– Ankaŭ ĉe ni okazas, – li diris, – ke la fabrikado de la metilalkoholo, vitriolo aŭ celulozo fuŝiĝas. Malbone fabriki ĉiujn ĉi oni ja povas laŭ cent kaj cent manieroj, sed ni rigardus frenezulo tiun, kiu dediĉus sian vivon por priskribi, kia estas la malbona celulozo, laŭ kiom da manieroj ĝi povas malboniĝi kaj por kiom multaj celoj oni ne povas uzi ĝin. Niaj libroj enhavas nur la fabrikadon de la bona celulozo, pri kio ĉe vi eĉ unu linio ne estas skribita. Sed ĉefe mi ne komprenas, kial vi nomas kreaĵo kaj verko tion, se iu forŝparante de la kreado sian laboron, misuzas sian vivon por la analizado de malbonaj kaj maljustaj aferoj.

Mi vane protestis kontraŭ la aserto, ke tiuj estas malbonaj kaj maljustaj aferoj. Mi jam vidis, ke por ĉi tiuj homoj nur la pudingo estas nutraĵo, do mi jam intencis respondi nur al la demando, kial oni skribas la librojn.

Mi diris, ke ili estas skribitaj por distro, kiu bonfartigas la homon, do ni ĝin bezonas. Al la demando, kio estas la distro, mi menciis la legadon, ludon kaj babiladon. Kompreneble li deklaris, ke ankaŭ ĉi tiuj estas kaziaj aferoj.

– Ĉe vi eĉ la babilado estas kazi? – mi demandis surprizite.

– Ne estas tia la necesa interparolado. Sed kiel mi konjektas, vi parolas pri la parolado, farita por si mem, kiu, ĝuste tial, ne povas tiel bonfartigi la homon, kiel la kreanta laboro.

– Sed dum la postlabora tempo!

– Tiam ni bezonas ripozon. Aŭ kion vi opinius pri la homo, kiu alveninte laca al sia celo, sidiĝus, sed eĉ sidante movus laŭ paŝado siajn piedojn? Ĉu tio estus agrabla? Kaj por kiu tamen agrablas, tiu same devus trovi agrabla la superfluan, kiel la necesan paroladon, eble ĉi lastan eĉ plie kaj serĉus la okazon foruzi sian tempon de la neceso al la superfluo, dum la aliaj okupiĝas pri la necesaĵoj, kaj produktas, kio jam ne estas kazoo. Se ni taksas la superfluaĵojn valoraj, tio estas la ĝermo, el kiu naskiĝas la kaziaj aferoj, kiujn vi nomis belo, distro, beletristiko kaj ceteraj sensencaĵoj.

Mi vidis el ĉio ĉi, ke propre li ne komprenas, pri kio temas, kaj mi rimarkis, ke radike diferencas la tempo ŝtelita for de la laboro kaj la freŝiga distrado, kiun oni faras post honesta laboro kaj tiu akcelas ĝuste fortigi la laborkapablon de la korpo kaj cerbo. Sed li obstine ripetis: – El la kulto de neestantaj aferoj estas gajnebla nure malutilo, ĉar ni mem vivas en la estanta mondo.

Mi longe cerbumis pri ekzemplo de distro, kiu eĉ el la vidpunkto de la kazoo ne estus akuzebla. Fine mi menciis la ŝakludon, kiel la distron de la animo, kiu al neniu estigas malutilon.

Mi desegnis la ŝaktabulon, poste sur malgrandaj paperpecoj la figurojn, kaj mi klarigis la regulojn, kio – mi emfazas, – estis malfacilega tasko. Neniam mi havis tiel neinstrueblan lernanton. Kiam mi klarigis jam tri fojojn, ĉe la kvara li denove demandis:

– Sed kio estas la celo?

– Elmeti la reĝon de la kontraŭulo – mi diris kaj komencis denove klarigi.

Fine, post multaj ŝultrolevadoj, li konsentis ludi. Mi antaŭenpaŝis per peono kaj fingromontris, ke nun sekvas li. Li simple prenis mian reĝon, metis ĝin flanken de la tabulo kaj demandmiene min alrigardis.

– Kaj kian sencon nun ĝi havas? – li demandis stultmiene.

Mi kolereme ĝin remetis.

– Tio ne eblas tiom simple!

– Vi vidas, ke ĝi eblas!

– Sed vi devas plenumi la regulojn! Tiamaniere ĝi kompreneble ne havas sencon. Se vi ludas laŭregule, vi vidos ĝian sencon.

Ni komencis denove la ludon, kaj malfacile ni eĉ finis ĝin. Nature mi venkis.

– Kaj nun? – li demandis.

– Nun mi estas la venkinto.

– Kio estas tio?

– Mi gajnis.

Longe li pensadis. Evidente li ankoraŭ nun ne komprenis.

– Kaj kio estas tio? – ekvoĉis fine.

– Ke mi venkis.

– Vi klarigas unu vorton per la alia, kion vi verŝajne bezonas tial, ĉar neniu el ili ambaŭ havas rilaton al la realo.

Li ne kapablis kompreni, kial ni faris – laŭ liaj vortoj – tiel longe kaj artifike la nenion, kiu eĉ tiam ne havus sencon, se mi estus jam komence elmetinta lian reĝon. Kaj li konkludis, ke ankaŭ nia tuta privata kaj publika vivo devas konsisti el komplikado de la nenio, ĉar niajn agojn direktas imagitaj idoloj. Se ni valorigas la nenion kiel realaĵon, el tio povas elkreski nur mizero, konfliktoj kaj akumuliĝo de kaziaj aferoj, kiuj ĉiuj devenas verŝajne el la malsano, kiun mi nomas animo kaj sentimento, kaj kiu nin retenas de la kreado.

Min afliktis la aroganta tono kaj mi kontraŭdiris, ke ĝuste la animo estas la naskinto de la kreitaĵoj. Tiu estas, kiu nin flugigas, tiu la homojn suprenlevas de la griza humo kaj instigas al kreado.

Argumente mi menciis la pentradon, laŭdante la ravan grandiozecon de Mona Liza, la katedralojn, skulptaĵojn, la tombajn monumentojn, ornamajn marmorfrontojn de la publikaj palacoj, sed li obstine ripetadis.

– Ĉio ĉi tio pruvas, ke vi foruzas vian energion de la kreanta laboro, ĝi elbalancas kaj flankenreligas ĝin. Nur tion mi ne komprenas, kiel vi povas nomi flugilo la jugon, kiu malhelpas vin en la facila travivo de la vivo, kiu pelas vin al erarvojoj, al la labirintoj de problemoj kaj al sensencaj konfliktoj? Ĉi tiu ŝargo ne nur ne levas, sed vin malhelpas en la progreso kaj vin premas malsupren, sed ne al la tero, kiu estas la sola, vera tereno de la vivo, sed sub la teron, kie vi ŝanceliĝadas en la mallumo kaj ne povas elgrimpi al la simpla, sunluma realo. Ties rezulto estas la multaj sortbatoj, malamo, mizero, beletristiko, necerteco, donaco, subpremo, amo, mensogo, pentraĵoj kaj ĉiuj tiuj vivŝarĝoj, kiujn vi rakontis.

Kaj mian tutan rakonton li rigardis nur dokumento pri tio, ke la sola maniero travivi la vivon estas la kazoo, la kunlabora helpo, kiam ĉiu laborante por unu komuna celo, dediĉas sian vivon al la komuno.

– Ĉi tion – li daŭrigis, – vi nature signas per amo sinofero kaj per aliaj strangaj, kun la realo ne kunligitaj vortoj, kvankam tiuj vortoj estas unue neestanta konceptoj, due, iliaj rezultoj estas rekta kontrasto de la serena kazoo, kiu estas la sola maniero de la reala utilo kaj kiun vi ne konas.

Ĉi tiun akuzon mi jam absolute ne povis lasi sen refuto. Mi deklaris, ke en mia patrio ĉiu ŝtatano dediĉas sian vivon al unu komuna celo, ĉar ĉiu scias, ke per la perdo de la patrio perdiĝos ĉio. Mi menciis kiel la plej grandiozan ekzemplon de la komuneca ideo la armeon, rakontante la batalojn de niaj prauloj, per kiuj ili fondis la nunan mondhegemonion de mia patrio.

Zatamon dum iom da tempo atente min aŭskultis, sed sur lia vizaĝo pli kaj pli videbliĝis iaspeca maltrankvilo kaj fine ekstarante li deklaris, ke la hodiaŭa lernado verŝajne troŝarĝis mian cerbon, ĉar mi jam eĉ ne povas kompreni liajn vortojn, kaj miaj lastaj vortoj jam ne nur al la realo ne havas rilaton, sed eĉ inter si ne havas interligon.

Sed mi ne lasis min ekhalti. Denove mi komencis klarigi al li la majestan taskon defendi la patrion. Fine mi sukcesis komprenigi, ke troviĝas okazoj, kiam la civitano devas oferi sian vivon por vivan teni la patrion.

Post tio li demandis, kio estas la patrio.

Mi diris, ke ĝi estas la komuno, do la sumo de la civitanoj. Sed tiam li jam miajn komencajn vortojn ne komprenis kaj demandis, kiel ni povas vivi sume kaj komune tiel, ke ni unuope ĉiuj mortas.

Mi senesperiĝe, mansvingis, el kio li konkludis, ke mi devas esti tre laca.

Li intencis foriri. Vane mi asertis, ke ĉio, kion mi rakontis, estas plene konforma al la reala vivo. Vane mi asertis, ke ankaŭ mi profesias per la kuracado de vundoj kiujn antaŭe faris aliaj, li respondis, ke miaj vortoj fariĝas pli kaj pli kontraŭdiraj, kaj mi nepre observis ion malprecize en mia patrio.

Mi plenforte insistis reteni lin. Mi promesis al li ĉion klarigi, kaj tiam li nepre komprenos min.

Zatamon residiĝis.

– Sed kial vi ĉion ĉi faras? – li demandis.

– Ĉar ni kapablas senti.

– Ni havas la samajn sentorganojn, kiel vi kaj tamen ni ne faras.

– Ĉar vi sentas la lumon, varmon, voĉon, sed la beaton ne.

– Kio estas do tio, kion vi nomas beato?

– La kontentiĝo de la animo.

– Do tion ke la animo satiĝas?

– Ian tiaspecan aferon.

Li ekcerbumis.

– Ĉu via animo satiĝis dum nia ŝakludo?

– Ho jes, ĉar mi venkis. Nu, vi ekzemple ne sentas la ĝojon en tia afero.

– Kaj kiel vi sukcesas fari, ke ambaŭ ludantoj venku?

Malgraŭ mia deprimita humoro mi ekridetis.

– Kiel vi imagas tion? Ludo estas por ke ni ĝin ludu ne por, sed kontraŭ unu la alia.

– Kaj ĉu la malvenkanta ludanto estas ankaŭ beata?

– Tute ne. Tiu estas malbeata. Sed aliokaze ankaŭ li povas esti venkanto.

– Kaj kial malbeatigi la duonon de la ludantoj?

Ĉi demando – sincere konfesante – iome konfuzis min, kaj mi devis forte koncentrigi miajn pensojn por komprenigi la situacion.

– La afero estas jena – mi komencis. – La beato signifas al la animo iaspecan energio-akiron kaj kiel ĉiu energio, eĉ tiu devenas el ia nivel-diferenco: el la sukcesoj, kiujn akiris mi kaj ne aliuloj.

– Ekspliku tion pli kompreneble!

Por klarigi mi menciis al li la kutimajn ordenojn ĉe la militŝiparo, mi rakontis pri la potenco de la faraonoj, pri la trezoroj de la maharaĝoj, kaj poste mi ekzempligis ankaŭ la poŝtmark-kolektadon.

– Kaj nu, – mi diris fine, – kian sencon havus la ordenoj, se sur ĉiuj brustoj pendus la samaj ordenoj? Kio bonfartigus la hindan maharaĝon, se ĉiu havus tute samkvantan diamanton aŭ la poŝtmark-kolektanton, se ĉiu havus Maŭritius-poŝtmarkon?

Li kapneis.

– Ŝajnas, por la beato necesas la malbeato ne de unu homo, sed tiu de tre multaj.

– La beato, kiel energio, estas proporcia kun la akirita nivelo, kiu estas mezurebla nur per la situa rilato al tiu de aliaj. La ulo estas des pli beata, super ju pli multajn homojn li leviĝas, kaj tiu tute ne estas aliel imagebla. Sed ĝuste la deziro de la beato estas la risorto, kiu nin instigas al kreado kaj laboro. Sen tiu ni eĉ nun grimpadus sur la arbobranĉoj, kiel antaŭ jarmiloj.

Li deklaris ankaŭ tion tute nekomprenebla kaj konkludis, ke la beato estas ankaŭ neatingebla fantomo.

– Ĉar, – kiel li diris, – sekvas el la esenco de la aferoj, ke super ĉiujn homojn povas leviĝi maksimume unu homo, do la ceteraj estas memkompreneble ĉiuj malbeataj.

Li esprimis la opinion, ke la beato eĉ ne povas ekzisti, ĉar, se ĝi ekzistus, ĝi jam ĉesus esti.

– Kiel kompreni tion? – mi demandis.

– Ĉiuj viaj fiksaj ideoj ĉesas ekzisti en la minuto de la efektiviĝo, kaj viaj imagitaj celoj, – kiujn vi kutimas nomi kulturaj klopodoj – diferencas de la realaj celoj ĝuste laŭ tia esenco. La malsatulo suferas nur tiom longe kiam li estas malsata, sed satiĝinte li sentas feliĉon, kaj lian feliĉosenton ne malaltigas la fakto, se aliuloj ankaŭ satiĝis, ĉar la stomakon kontentigas ne la malsato de aliaj, do, ne la koncepto de la niveldiferenco, sed la materia realeco de la satiĝo. Sed via animo nutriĝas nur el la malsato de aliaj. La admiralo fariĝus malbeata, se ĉiu fariĝus admiralo kaj la poŝtmark-kolektanto forbruligus sian kolektaĵon, se iu bonintenca registaro, – kiu intencus akiri ĝeneralan beaton, – sukcesus doni al ĉiuj civitanoj Maŭritius-poŝtmarkon. Same, kiel la ĝeneraligo de la amo signifus ties ĉeson kaj ties transformiĝon al la kazoo, samtiel ĉesus la beato, se ĉiu povus atingi ĝin. Ĝuste tial estas senfrukta la klopodo de viaj filozofoj por elpensi la ŝtaton de la komuna beato. Do, ĉu estas imagebla tiaspeca afero, kiu estas nur ĝis ĝi ne estas?

Mi intencis interrompi liajn vortojn, sed li daŭrigis:

– Sed ni pripensu, ĉu entute materiale povas esti kontentigeblaj la kulturaj bezonoj? Nome, la klopodo de via animo estas neniam la helpo, sed la elrabado de aliaj, ĉar nur tiu donas niveldiferencon. Sed la stomako de via animo estas truhava sako, kies plenigo ne estas ebla. La amplekso de nia reala stomako estas strikte difinita. Ne povas eniĝi pli, ol difinita kvanto de manĝaĵo kaj la troŝarĝo de la stomako estas same dolora, kiel la malsato. Ni malbonfartas same en la varmo, pli ol dudekkvar celsius-gradoj kaj malpli ol dekok gradoj, sed viaj kulturbezonaĵoj ne havas, supran limon. Se viaj reĝoj veturas en oraj kaleŝoj kaj portas diamantornamajn vestaĵojn (kio estas jam per si mem nenecesa), ili tamen ne permesas al la popolo uzi sian restintan laborenergion por la bonfarto de la fizika ekzisto de la popolo mem, sed ili konstruigas piramidojn por si mem, aŭ militiras kontraŭ la aliaj popoloj por subjugigi ilin kaj mizerigi ilin al la celo de la nivela diferenco. La animo instigas vin ĉiam nur por piedpremi kaj ne por helpi unu la alian kaj eĉ pli: tute sencele, ĉar la celo estas ja neatingebla.

– Vi nomas la beaton iaspeca satiĝo. Do, nur la korpa satiĝo estas atingebla, sed tio des pli perfekte. Se tiu estus via vivcelo, super-fluiĝus ĉe vi la juĝisto, policisto, soldato, kaj la varoj povus esti eksponataj sengarde en la magazenoj al laŭplaĉa bezono, ĉar por kazoa homo havas nenian sencon eluzi la laborforton de aliaj por krei al si mem superfluajn objekton kaj tiel malpliigi la fortojn, kiuj kreas la necesajn objektojn.

– Iam vi asertis, – li daŭrigis – ke la mono certigas la justan dividon de la varoj. Tute male: oni devas certigi nur la nejustan dividon de la varoj per la antaŭa divido de la aĉetilo. La realaj celoj estas facile atingeblaj sen la perforta regulado de la divido, ĉar niaj korpaj vivceloj estas vere malgrandaj, nur la fantomo de la beato de la animo pelas vin al interbatalaĉoj. La animo estas la baza kaŭzo de la senĉesa rabado kaj batalo.

Mi ne volis lasi senvoĉe ĉi falsan aspektigon de la animo kaj kontraŭdiris, ke ni povas atingi la animan beaton ne nur per la leviĝo super aliajn, sed ankaŭ per la memhumiliĝo kaj per la rezigno je la tera bonfarto. Por ekzemplo mi menciis la budaismon, kiu klopodas ĝuste por komplete venki la materiajn dezirojn. Mi menciis la joganojn, kiuj ne portas lanan vestaĵon, kaj ili povas ĝis semajnoj resti sen nutriĝo, dum ili suprenleviĝas per la flugiloj de la animo de sur ĉi dezirŝarĝata tero al ĉielaj sferoj.

– Mi ne primiras – li respondis, ke la animo estas tiom konfuza kaj en si mem disharmonia afero, tiom pli ne, ĉar inter la beato de la maharaĝoj kaj joganoj konstatas diferencon nur vi, kiuj kredas esti kontraŭtezoj ankaŭ la amo kaj malamo.

Daŭrige li deklaris, ke estus pli bone, se la jogano ne flugetadus, sed li restus sur la tero kaj senĝene nutriĝus per la viando de la sankta bovino. Ĉar, – kiel li diris, – nenia flugetado povas ŝanĝi nian fizikan ekziston, kaj el la vidpunkto de la kazoo estas same malutile, ĉu ni kripligas nian propran korpon aŭ tiun de aliaj, ĉar ĉiuj korpoj estas konformaj kaj realaj.

– La fakto, – li daŭrigis, ke la animo pelas vin super aŭ sub aliajn, pruvas, ke ĝi ne estas por la egalpezo kaj harmonio, sed ĝuste el tiuj, kiuj vin malekvilibrigas.

Li trovis karakteriza, ke maharaĝoj vivas ĝuste tie, kie la animoj de la joganoj flugetas en la alto, dum ili malsatas kaj iliajn korpojn mordadas pedikoj.

– Nia korpo konsistas el atomoj – li ripetadis – kaj tiun fakton ne povas ŝanĝi ia ajn anima flugetado. Por kazia intenco eble ni povas imagi, ke ni bezonas ne aeron kaj nutraĵon, sed malsaton kaj diamantojn, eĉ povas atingi renversiĝon de nia ĝojo al kontraŭnatura stato, kion vi prave nomas beato por distingi ĝin de la laŭnatura ĝojo, sed tamen vi ne povas aliformigi vian pulmon kaj digestajn organojn. Sed tio tute ne necesas, ĉar la postuloj de nia naturo estas tre facile kontentigeblaj, dum la kreado de la diamanto, piramido kaj ora kaleŝo estas ege malfacila, kaj ni povas ĝin fari nur por la malutilo de nia pulmo kaj stomako.

Li povis trovi nenian diferencon inter la vivoj de la maharaĝo kaj de la joganoj. Li nomis ambaŭ malsanaj.

– Do, kiel vi opinias entute pri la animo – mi demandis, ĉar la disputo iom trolongiĝis, kaj mi jam intencis aŭdi la koncizan rezulton.

– La animo estas malsano, ĉar ĝi staras disonance al la korpo. Ĝis kiam vi ne povas la korpon biologie transformi kaj akordigi al ĝi. La animo ĉiam okazigos nur vian ruiniĝon.

Dum kelkaj momentoj mi luktis kun mi mem, mi intencis respondi kolere, kvankam mi sciis, ke mi nenion atingos per tio. Ke mi tamen sukcesis min bridi, tio estis dankebla nur al tio, ke mi ekkonsciis, ke nia disputo jam flankeniĝis de la temo, kaj pri la plej grava demando eĉ nun mi ne ricevis informon.

Li jam estis ĉe la pordo, kiam mi postkriis, ke mi deziras ricevi respondon nur pri unu demando.

Zatamon sin turnis, kaj mi demandis:

– Respondu: kio subtenas en vi la kazoan spiriton? Se ĉe vi ne estas justofaro, leĝo, edukado, kio tamen subtenas tion, kion vi nomas kazoo kaj ekvilibro?

– Kio subtenas la ekvilibron? La ekvilibro mem. Nur diferencaj pezoj ekbalancas la pezilon!

Do, li intencas denove eviti la respondon! Kaj per tiom facila aforismo! Tiu obstineco iom post iom vekis en mi la suspekton, ke li eble ja ne estas nekomprenema kiel li ŝajnigas, sed li kaŝas antaŭ mi zorge fermitajn sekretojn. Sed mi jam decidis ne lasi al li elgliton. Li nepre devas respondi al mia demando aŭ deklari, ke li ne volas malkaŝi la sekreton.

– Ĉu vi emas respondi al mia demando, aŭ ne? – mi donis al li la rektan demandon.

– Kion vi esence ne komprenas?

– Mi ne komprenas ĉi tiun perfektan kunlaboron! Ĉi tie neniu havas deviantan, individuan celon. Kiel estas imagebla la senleĝa leĝo, la senmorala moralo? Kie estas la forto, kiu certigas la cirkuladon laŭ la orbitoj?

– Mi ne scias – li respondis, – kiel eblas tion demandi. Kio igas la planedojn rondiri laŭ elipsaj orbitoj? Ĉu ne la planedoj mem, kies mas-gravito efikas tiel?

Poste li parolis pri tio, ke ankaŭ la gravitado ne estas io memstara, sed ĝi estas la planedo mem, sekve ĉio, kio okazas, tial okazas tiel, ĉar ĉio, kio estas, ekzistas. Poste li daŭrigis:

– Forto estus nur bezonata, se ni volus ŝanĝi la orbitojn, ĉar forton bezonas nur la elbalancigo de la ekvilibra stato. Ĉi tiun forton efikas ĉe vi la animo. Vi rigardas la kazoon ŝtalforta leĝo de la kunlaboro kaj esploras la leĝdonanton, kvankam ĝi simple nur estadas. Kompleta ordo povas deveni nur de io estanta per si mem, ĉar tion certe plenumas ĉiu afero. En la fiziko tiun oni nomas “la vojo de la plej malgranda kontraŭstaro”, kia estas ekzemple la perpendiklo por la libere falanta substanco. Ĉiu leĝdono estas per si mem malutila interveno, kiu signifas debalanciĝon, ĝermon de eraroj kaj necertecon, do: kazion.

– Eble ni ne parolu per kosmaj metaforoj, – mi diris, – ĉar tio deflankigas nian diskuton. Mi deziras informojn pri via socia sistemo.

– Vi parolas, kvazaŭ la homo ne estus ero de la kosmo. Laŭ vi la realo estas metaforo kaj mi jam tute ne miras, ke inverse vi rigardas viajn neestantajn problemojn estantaj realaĵoj.

– Kiel kompreni tion? Ĉu vi eble volas per tio diri, ke la gravitado kaj la kazoo...

– Jes, ili samas. Ankaŭ la homo vivas en la kosmo, do la kazoo ne estas leĝo aŭ kutimo, sed la realo mem de la kosmo, kun kiu ĝi esence identas. Ĉio kio ekzistas en la mondo ekzistas laŭ la kazoo, ĉar la kazoo estas la ĝenerala realo. Kio estas ekster ĝi, tio ne ekzistas, ĉar ĝi estas kazio, kiu estas la neesto.

Longe mi pensadis pri liaj vortoj. Dece al korekta ĝentilhomo, tiujn mi volis ne refuti, sed kompreni. Mi denove trapensadis ĉiujn liajn frazojn, sed ju pli mi cerbumadis, des pli konfuzaj ili ŝajnis al mi.

Fine mi devis konvinkiĝi, ke iliaj doktrinoj estas nure kriplaj sensencaĵoj, tute nekompreneblaj por la logika, angla pensmaniero, kaj mi povas aserti, ke ĉiu kulturita civitano de mia patrio estus konkludinta la samon.

El la tuta konversacio mi ekkonis nur, kio mankas ĉe ili kaj al kio ili estas senkapablaj. Ege malmulte por kompreni la sekreton de la hina vivo.

Mi decidis provizore rezigni pri la esploro, konfidante la solvon de miaj problemoj al la tempo kaj al miaj personaj spertoj.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.