La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


VOJAĜO AL KAZOHINIO

Aŭtoro: Sándor Szathmári

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

DUA ĈAPITRO

La aŭtoro vekiĝas en Kazohinio. – Renkontiĝo kun la hinoj, kiuj helpas lin grandanime, sed miskomprenas lian dankemon, kies kaŭzon li ankoraŭ ne povas malkovri. Lia alveno al la stranga ĉefurbo de la hinoj. – Ili traktas malinde la anglan valuton. – La pudorsento de la aŭtoro estas kruele tretata en koton. – Liaj spertoj en la restoracio de la hinoj kaj sur la strato. – Lia gvidanto invitas lin al sia loĝejo.

Kiam mi malfermis miajn okulojn, jam estis denove mateno. La brilaj sunradioj jam sekigis mian vestaĵon, sed pli suferigis min malsato kaj soifo.

Mi ekiris al la interno de la insulo kaj baldaŭ mi trovis belege kulturitajn rizkampojn. Inter la rizkampoj laŭlonge-laŭlarĝe etendiĝis tuboj. Verŝajne per tiuj oni kondukis la akvon por akvumi la parcelojn, ĉar la rizo postulas tre malsekan humon.

Laŭ la parceloj mi piediris jam preskaŭ du horojn, kiam fine mi alvenis al aŭtovojo.

Mi povas aserti, ke mia buŝo kaj okuloj restis malfermitaj pro mirego, vidante tiun grandiozan vojon, al kiu similan mi ankoraŭ ne vidis dum mia vivo. Ĝi estis farita el ia eksterordinare delikata materio. Pli mola ol betono, elasta kiel kaŭĉuko, adhera kiel ŝtonero kaj glata kiel la spegulo. Ambaŭflanke vicoj de fruktarboj, kradoj de kanaltruoj, dekstre eĉ aparta trotuaro en la ombro de senfina aleo. En kvindek jardaj distancoj grandaj ĝardenaj brakseĝoj, tamen ne el kano, aŭ salikbranĉoj, sed el ia stranga, glata materialo. La brakseĝoj estis ĉirkaŭataj de cipresarbustoj. Sur kvaronmejlaj distancoj staris malgrandaj dometoj el betono kaj vitro, sola ĉambro kies interno estis kvin paŝojn longa kaj same larĝa.

Ĉiuj iliaj flankoj konsistis el unusola fenestro ĉirkaŭkuranta la tutan ejon. Nur ĉe la kvar anguloj tenis la tegmenton metalkolonoj. Enrigardante mi vidis inde precizan, sed eksterordinare senornaman tablon kun komfortaj, molaj gumfoteloj ĉirkaŭe. En la angulo estis elektra forno. En Eŭropo mi vidis similajn, sed tute ne tiom luksajn vitroĉambrojn ĉe la tramstacioj de la metropoloj kaj sur promenejoj de luksbanejoj, kien oni rifuĝas dum pluvo. Mian supozon ŝajne pruvis ankaŭ la fakto, ke sur la pordo mankis la seruro.

Laŭ la aŭtovojo, en dudekpaŝaj distancoj, ambaŭflanke staris masivaj, glataj, arĝentkoloraj lampkolonoj tuboformaj.

Iom post iom mi konvinkiĝis, ke mi venis en la parkon de riĉegulo. Tiu belega vojo, la vitroĉambroj, lampoj, neniokaze povas esti publika posedaĵo, ĉar kiel ajn mi rigardis; mi ne sukcesis trovi la signon de difektado aŭ de pornografaj desegnoj. Kaj ankaŭ cetere, ĉiuj ĉi estis faritaj multe pli perfekte, ol estas kutime ĉe objektoj destinitaj por publika uzado.

Mi miris nur pri tio, ke tiu grandega valoraĵo ne havis barilojn. Poste ankaŭ tio estis miriga, ke tiuj belegaj promenejoj etendiĝas apud rizkampoj kaj ne inter florbedoj.

Mi deziris foriri de tie, por eviti la justajn riproĉojn de la posedanto, sed vane mi rapidis, ne estis videbla la vojfino.

Laciĝinte, malsate, soife, mi ĵus falis en brakseĝon, kiam ĝoje mi ekvidis apud mi baseneton kun akvokrano en la mezo.

Bedaŭrinde miaj malkonstruaj instinktoj venkis la devigan respekton de la privata propraĵo kaj malfermante la kranon, mi fluigis en mian manplaton la freŝan akvon kaj avide kvietigis mian soifon.

Ankaŭ la malsato suferigis min kaj la fruktŝarĝitaj arboj, starantaj antaŭ mi, preskaŭ min tiris al si tentante, kaj mi povis savi mian animon nur per tio, ke mi forte rememoris la piajn instruojn de miaj honestaj profesoroj pri la privata posedo kaj pri la rezignemo, kiu estas la ornamo kaj virto de la neposedantoj.

Mi staris jam ĉe la limo de la senesperiĝo, kiam malproksime aperis luksa aŭtomobilo. Ĝiaj delikataj konturoj, palarĝenta koloro kaj senbrua kuro ravis min.

Mi estis konvinkita, ke la grandsinjoro de la bieno mem alvenas, kaj ektime mi saltleviĝis de mia sidloko.

En la unua momento mi volis forkuri, sed poste mi tamen opiniis pli konsilinda paŝi sincere antaŭ li, por ke, se oni min eble arestus, oni ne rigardu min ŝtelisto. Nu, kaj krome, ankaŭ la malsato min pelis.

Do, mi staris vojmeze kaj per la disetendo de miaj du brakoj mi signis mian honestan intencon, ke mi danke akceptus, se ili taksus mian personon inda por haltigi la veturilon.

La aŭto fakte haltis. En granda, malfermita karoserio krom la ŝoforo sidis malantaŭe alia viro.

Ambaŭ havis delikatajn trajtojn, similajn al grekaj statuoj tiel, ke, se la unua ne sidus apud la direktilo, mi ne estus povinta distingi inter la sinjoro kaj la ŝoforo. Longa, rekta nazo, bele arkitaj brovoj, firme fermitaj lipoj, alta frunto kaj rigida, senpasia rigardo estis la karaktertrajtoj de ili ambaŭ, strange pariĝintaj kun saĝa kaj interesiĝema, amikeca vizaĝesprimo. Same strangajn kontrastojn mi neniam vidis unuiĝi sur la sama vizaĝo, kaj tio estis tiom pli eksterordinara, ĉar iliaj vizaĝoj tamen montris nenian disharmonion. Do, ne nur la kontrastoj unuiĝis en ili, sed la disharmonio homogeniĝis kun la harmonio. Kvazaŭ ia regula geometria figuro estus... ridetanta! Min kaptis stranga, malcerta sento.

La ŝoforo ekparolis al mi en ia fremda, mola lingvo, el kiu mi nenion komprenis, kaj per signoj mi provis komprenigi, ke mi volas konversacii ne kun li, sed kun la vojaĝanto, kiun mi konjektis esti certe la terposedanta sinjoro.

La sinjora moŝto komprenante mian deziron eliris el la aŭto kaj paŝis al mi. Nun mi ekvidis, ke li estas precize same vestita kiel la ŝoforo: griza vestaĵo, fasonita el unu peco, kun zono sur la koksoj, strikte butonumita ĉirkaŭ la artikoj kaj maleoloj. La vestaĵo havis grandajn poŝojn, sed estis farita el tre delikata materio. Ŝajne ili uzis ĝin kontraŭ la polvo ĉe aŭtoekskursoj. Krome ili portis malpezan, molan ĉapon, svismanieran, kiun rubando tenis sur iliaj kapoj.

Mi humile kliniĝis kaj levis mian ĉapon en granda arko.

Tuj mi spertis konsternite, ke la sinjoro ne resalutas, nur rigardas embarasite mian etenditan ĉapon, poste li hezite etendas la manon, transprenas la ĉapon, ĝin rigardadas kaj mirante diras kelkajn vortojn, kiujn mi ja ne komprenis. Malfacilege el mansignoj mi komprenis, ke li opiniis, ke mi volas doni al li mian ĉapon.

La situacio estis ankaŭ por mi tre ĝena, kiam mi vidis, ke la saluto havas ĉi tie aliajn regulojn, kiujn mi ne konas, kaj time mi ekpensis, en kiajn ĝenajn kaj malagrablajn situaciojn povos min puŝi la nekono de la etiketo.

Pro tio mi provis klarigi per ĉiuj miaj membroj, ke mi venis el la maro, kie mi naĝe albordiĝis, mi petas lian pardonon, ke mi devas ĝeni lian bienon per mia ĉeesto.

Metinte mian maldekstran manon sur mian bruston mi denove profunde kliniĝis, post kio li tuj paŝis al mi kaj tie, kie mia mano estis; li elbutonumis mian mantelon kaj esploradis mian bruston. Certe li denove miskomprenis kaj pensis, ke eble mia brusto havas ian difekton.

Kiu nur unufoje vojaĝis en lando, kies etiketreguloj estis al li fremdaj, tiu povas kompreni mian embarason, kiun ankoraŭ pligrandigis la fakto, ke ili neniam ridetis. En iliaj okuloj mi vidis nenion krom la objektiva bonintenco. Ŝajnis, ke mi trafis inter korektajn ĝentilhomojn, kiuj komprenas la komikan mallertecon de la fremdulo, ĝentile retenante sian justan ridemon.

Sed la malsato suferigis min pli kaj pli kaj spertante, ke mi atingos tiamaniere nenion, mi fingromontris mian stomakon, kaj per mansignoj mi klarigis mian malsaton.

Ĉi tion ili jam komprenis. Ili rigardis jen unu la alian, jen min kaj mirante fingromontris la arbojn, signante, ke mi rajtas ja deŝiri la fruktojn. La grandanimeco profunde kortuŝis min, mi deŝiris hezitante grandan belegan piron kaj avide mi ĝin formanĝis.

Mi devas konfesi, ke mi tufe ne satiĝis per tiu unu peco, sed mi ne kuraĝis peti permeson por alia piro, esperante, ke ili, vidante mian malsategon, nepre proponos plumanĝi sed vane.

Ho, se mi tiam jam precize konus la cirkonstancojn, mi ne hezitus deŝiri kiom nur mi bezonis, sed bedaŭrinde, tiam mi estis ankoraŭ sensperta.

Tamen mi klopodis interpreti mian dankemon per milda rideto ĉar kliniĝi mi jam ne kuraĝis.

Sed liaj trajtoj restis ankaŭ nun tute senmovaj, kio estis stranga kontrasto kun ilia antaŭa afabla konduto. Ili eĉ rigardis mian vizaĝon kun maltrankvila esploremo.

Ili ŝanĝis kelkajn vortojn inter si, poste komprenigis al mi, ke mi devas sidiĝi en la veturilon.

La honoriga invito tuŝis min tre agrable, mi deziris esprimi mian dankemon, sed mi jam neniel kuraĝis eksperimenti pri tio.

La aŭto ekiris kaj proksimume post duonmejlo haltis. La terposedanto elpaŝis, iris malantaŭ la aŭton kaj, je mia granda surprizo, li malligis de tie faldeblan ŝtupetaron, faritan el arĝentkolora materialo, kiun helpe de la ŝoforo li disfaldis, poste starigis al la lampokolono. La terposedanto suprengrimpis, elŝraŭbis la elektran ampolon kaj anstataŭe enŝraŭbis alian.

Mi miregis, kial li ne farigas ĉi tiun laboron per siaj servistoj, sed mi ankoraŭ ne povis trovi la kaŭzon.

Post kelka tempo ili denove remetis la ŝtupetaron kaj ni pluveturis. Mi ekvidis, ke la sinjoro atente rigardas miajn ĉifitajn vestaĵojn. Mi hontegis pro la maldeca aspekto, kaj ĉiumaniere mi provis klarigi, ke malgraŭ mia intenco mi venis en tian, neniel salon-konvenan staton.

Mi rimarkis, ke li interesiĝas precipe pri miaj rangsignoj sur miaj ŝultroj, kaj mi eluzinte la okazon por pruvi mian honorindan socian rangon, penis klarigi ties signifon: kiom da homoj estis submetitaj al mi kaj ke ĉi tiu militistklaso min rajtigas eble eĉ por eniri la internan kortegon de Lia Majesta Moŝto. Sed mi konvinkiĝis, ke li ne multe komprenis el mia rakonto kaj min ĝenis la konjekto, ke li eble ne taksas min laŭvalore.

Post kvin minutoj ni denove ekhaltis, ili elpaŝis, kaj mi konsternite vidis, ke ili ambaŭ surmetas malpuran mantelon, sur la vojo suprenlevas pezan fermoplaton de kanalo kaj, pendiginte muntkestojn al siaj ŝultroj, malaperas sub la teron.

Ankaŭ mi elpaŝis scivole kaj malsupren rigardante mi konstatis, ke ili muntas kablon.

La aferoj pli kaj pli konfuziĝis en mia cerbo. Jam ŝajnis, ke ne la sinjoron terposedanton mi renkontis, kaj mi hontegis mian antaŭan humilan konduton.

Sed, se ili estas nur servistoj, mi tute ne povis kompreni, kiel ili aŭdacis proponi al mi la fruktojn de sia mastro.

Post duonhoro ili denove suprenvenis, remetis la ilojn kaj ni ekiris.

Post tiaj okazaĵoj, kompreneble, mi sidis sur la kanapo senmove, rigide kaj multe malpli humile ol antaŭe, sed mia konduto tute ne interesis ilin.

Post kvaronhora vojaĝo mi tamen devis denove ŝanĝi mian opinion, ĉar mi konvinkiĝis, ke tiu grandega teritorio neniel povas aparteni al unu posedanto.

Sed tiam, kian celon servas la tuta mirinda teknika ekipaĵo? Mi povis tion klarigi nur per strategiaj kialoj, ĉar nur la grandioza ideo de la patriotismo kontraŭ la fremdaj patriotoj kapabligas la homon fari tiajn grandegajn konstruojn. Sed tiaokaze miaj kunvojaĝantoj tamen ne estas simplaj servistoj.

Mi provis demandi per mansignoj, kial la vojo estas farita tiom precize, sed verŝajne mi estis denove miskomprenita, ĉar li respondis, ke tial, por ke ĝi ne estu skua.

Post la rizkampoj sekvis tritik-, terpom- kaj legomparceloj. Kelkloke aperis sveltaj, betonaj akvoturoj, akvummaŝinoj, pumpiloj, poste kelkaj homoj direktadis strangajn, grandajn, arĝentkolorajn maŝinojn. Tiuj terkulturistoj portis la saman vestaĵon, kiel miaj kunvojaĝantoj. Kelkloke jam vidiĝis eĉ domoj.

La unuan domon mi opiniis somerdomo de ia ekstravaganca granda sinjoro. La domo ne estis granda, sume havis eble du-tri ĉambrojn, sed estis eksterordinare preciza, perfekta, solida kaj atestanta pri alta kulturo. La muroj havis glatan surfacon kun palflava naturkoloro, sed ne estis farbitaj. La domo havis platan tegmenton, grandegajn, kvar-kvinpartajn fenestrojn, larĝan terason kaj sunbanan tegmentpromenejon. Ĉirkaŭe bele aranĝitaj arboj, arbustoj, sed florojn mi ne vidis. Eĉ kamentubon ne havis la domo, sed antaŭ la teraso estis banbaseno kun akvokrano, hamako kaj kelkaj gimnastikiloj.

Post tio mi ekvidis plurajn, tute similajn vilaojn.

Ni denove haltis, La ŝoforo descendis, malfermis ian kranon, starantan apud la vojo kaj tiris flekseblan tubon de tie ĝis la benzinujo de la aŭto.

Nature, mi kredis, ke ĝi estas benzinputo, sed mankis ĝia mastro, el kiu fakto mi opiniis tamen, ke ĝi estas akvoputo. Sed li senĝene komencis pumpi la fluidaĵon kaj ankaŭ ĝia odoro pruvis benzinon.

Mi neniel povis kompreni, kiel ĝi estas gardata kontraŭ la ŝtelistoj. Nenie estis videbla gardisto, la fonto eĉ ne havis registran aparaton kaj sur ĝia pordo mankis la seruro.

Ni pluvojaĝis. Post kelkaj minutoj ni troviĝis, sen ia enkonduko en urbo.

Sekvis unu kaj duetaĝaj domoj. Ĉiu laŭ la sama stilo, kiel tiuj sur la kampoj. Komence mi miradis, sed poste la granda unuformeco vekis en mi manksenton. Post tiom riĉa ĉirkaŭaĵo mi atendis buntajn, turajn palacojn. Mi atendis scivole, kiel belegaj estos la publikaj konstruaĵoj, katedraloj, teatroj kaj mondumaj dancejoj kun siaj kolonaroj, la grandaj vendejoj kun lumreklamoj, sed mi ne vidis unu solan el tiuj.

Sed ni renkontis des pli multajn aŭtojn kaj elektrajn tramvagonojn. Tiuj kuradis preskaŭ senbrue kaj kun tia rapideco, ke mi miris, kiel ni povis eviti karambolon.

Ĉe la stratanguloj ni trakuris super- kaj subvojojn, krome, jen super, jen sub ni galopis elektraj rapidvagonaroj kun terura rapideco kaj preskaŭ tombsilente. Baldaŭ mi konstatis, ke la radoj de la vagonaro ne estas el fero, sed el ia stranga, senbrua materialo.

Sed precipe surprizis min, ke la multegaj homoj, kiujn mi vidis iri perpiede, per aŭtoj, per trajnoj, ĉiuj tre similas unu al la alia kaj ĉiuj estas preskaŭ unuforme tiel vestitaj, kiel miaj kunvojaĝantoj. La sola diferenco estis, ke super la vestaĵo kelkaj portis grizan surtuton, kiu similis al kapuĉo, ĉar havis ĝi nek kolumon, nek brustan elfleksaĵon. Ili plejparte iris nudkape, nur malmultaj portis ĉapon, sed ĉapelon mi neniam vidis. La ŝuoj ne havis kalkanumon, aspektis faritaj el unu gumpeco, havis aerumajn truojn kaj estis kunkroĉitaj per unu kroĉilo. La Leganto povas imagi, kiel silente iradis la homoj kaj veturiloj sur la gumvojoj.

Eĉ pli: la virinoj estis same vestitaj, kiel la viroj. Komence mi opiniis, ke mi vidas nur virojn, ĉar ankaŭ ilia frizaĵo estis la sama: ronde tondita, glate kombita; mi eĉ ne povas ĝin nomi frizaĵo. Nur post longa atento malkovris pli mola trajto, pli delikata, facila movo, kiu estas virino inter la multaj egaluloj.

Anstataŭ luksaj vendejoj mi vidis kelkajn pordojn kun strangaj surskriboj, sed sen feraj rulkurtenoj, kvazaŭ ili tute ne estus vendejoj, sed privataj loĝejoj kun strata enirejo. La literoj de la surskriboj estis strangaj tute simplaj geometriaj formoj, sed nenie troviĝis montrofenestroj, nur grandaj, kvarangulaj fenestroj, kadritaj per la ofte viditaj, palarĝentkoloraj metalkadroj, el kiu metalo estis farita ĉio ĉi tie.

Nun nia aŭto haltis, mia gvidanto descendis kaj manvokis ankaŭ min.

Mi desaltis, la veturilo forkuris kun la ŝoforo, kaj ni iris al la tramstacio.

Mi tre hontis, ke mia gvidanto elspezos por mi. Tiom pli mi hontis, ĉar en mia poŝo troviĝis kompreneble nur angla valuto.

Tamen mi prenis mian monujon kaj transdonis unufuntan bankbileton, esperante, ke li nepre povos ŝanĝi ĝin en la borso.

Bedaŭrinde, la bankbileto estis tre malseka kaj ĉifita: Mia gvidanto longe turnadis ĝin inter siaj fingroj, observadis ĝin, demandis ion per signoj, el kio mi nenion komprenis kaj fine li redonis.

Nun mi ne sciis, ĉu li faris tion el kavalireco, aŭ ĉu li estas ofendita, ĉar mi ne donas pli bonaspektan bankbileton. La dubo min afliktis, sed mi ne havis multan tempon meditati, ĉar la trajno alvenis kaj ni enpaŝis.

Mi ekvidis komfortajn kaŭĉukajn sidlokojn. Krom tiuj ĉio estis el arĝentkolora metalo, vitro kaj el bakelit-simila materialo. Mi devis konstati, ke mi neniam vojaĝis en tiel komforta kaj bone risortita vagono.

La homoj el- kaj enpaŝis senvorte, en, por mi neimagebla silento kaj kun rapida akurateco. Mi venis inter mirindan popolon!

Sed malgraŭ ĉiu mirado, tiu maŝineca konduto estis iom deprima. Nenie unu rideto, unu ĉarma saluto. Ĉiu sidas kun skulptrigida vizaĝo kaj silentegas.

Eĉ pli surprize estis, ke la vagono ne havis konduktoron. malgraŭ tio, la vagono ekiris precize, ĉar la maŝinisto vidis el spegulo la enpaŝantojn. Ankaŭ monkolektujon mi ne vidis. Fine mi opiniis, ke ĉiu ĉi tie vojaĝas per abonkarto. Sed mi ne povis koncepti, kiel oni kontrolas, ĉu la vojaĝantoj ĉiuj pagis la abonmonon. Kiel ajn mi cerbumis, mi ne trovis ankoraŭ la klarigon de la problemo. La situacio fariĝis pli mistera.

Sed ĉi tio estis nur la komenco.

Nun ni alvenis riveron, kies ambaŭ bordojn kovris ĉirkaŭ cent jardojn larĝaj parkoj kaj malantaŭ ili la jam milfoje ripetitaj supermodernaj vilavicoj. Ŝajne ĉi tie estas ĉiu riĉega maljuna fraŭlo. Ŝajnis kvazaŭ la tuta urbo estus maksimume dudekjaraĝa. Mi vidis nenion sur unusola ŝtono de la urbo, kio estus memoriganta al la pasinteco kaj eĉ unu konstruaĵon mi ne vidis, pri kiu mi povus konsenti, ke ĝi arte ĝuigis miajn okulojn. Mi povis nur primiri la riĉecon kaj komforton.

Nun ni elvagoniĝis kaj per aŭtomata ŝtuparo malsupreniĝis. Ni troviĝis en stacio de subtera fervojo. Post momento, kun fulma rapideco, sed tute senbrue, enkuris trivagona trajno. Ĝi haltis per forta bremsado. En tiu momento la pordoj de ĉiuj tri vagonoj dissaltis kaj ni enpaŝis kune kun la ceteraj atendantoj. La lasta pasaĝero fermis kuntirante la pordon kaj la vagonaro ekiris.

Ĉi tiu vagonaro eĉ maŝiniston ne havis! Poste mi eksciis, ke ĉi tie funkcias ĉio aŭtomate. Ĉe halto la pordoj malfermiĝas per si mem, post ilia fermado la vagonaro ekiras ankaŭ per si mem. Precizaj aŭtomatoj zorgas eviti la karambolojn, plenumi la regulitan rapidecon kaj la vojaĝtempon.

Ni trasusuris tunelon sub la rivero, poste, aliborde suprenkurante, ni leviĝis super la domojn. Ni flugis senhalte ĉirkaŭ kvin minutojn kaj nia trajno siblis pro la terura rapideco. Malsupre domarego, parkoj, ĝardenoj, stratoj kirliĝis, apud ni strangaj signalaj kaj direktilaj aparatoj preterfulmis kaj ĉe vojkurbiĝoj la reloj kliniĝis flanken tridek gradojn tiel, ke la trajno eĉ tiam kuris per plena rapideco, kaj ni preskaŭ gluiĝis al la sidlokoj pro la centrifuga forto. Mi ektime pensis, kio okazus, se en la kurbiĝo la trajno haltus pro difekto.

Fine ni haltis, mia kondukanto manvokis min kaj ni elpaŝis. Mia kapo turniĝis, ĉirkaŭ mi kirliĝis la mondo, sed li tenis forte mian manon, tiris min sur moviĝantan trotuaron, kiu kuris laŭmaniere de senfina rubando. De ĉi tie ni transpaŝis sur alian kaj poste la trian rubandon, ĉiu iris iom pli rapide ol la antaŭa. La tria havis benkojn, kie ni sidiĝis.

Tiel ni vojaĝis kvaronmejlon. Mi vidis la domojn denove desupre. Kiel se mi estus en kampo aŭ parko: sur preskaŭ ĉiu domo estis kreskaĵoj: herbo, arbustoj, eĉ legomoj kaj fruktarboj. Surprizis min, ke neniu domo havas kamentubon.

Poste ni stariĝis, kaj tra la rubandoj ni alvenis paŝon post paŝo al la fiksa trotuaro. Apud ni pretersiblis la fulmvagonaroj, unu post la alia.

Nun ni alvenis al senĉese moviĝanta lifto, kiu mallevis nin al la tero.

Mi asertas, ke de mia albordiĝo mi ne havis simile trankvilan senton kiel nun: post la aro de tien-reen kurantaj maŝinmonstroj mi staris sur certa tero.

Nun ni iris kelkajn paŝojn piede, eniris flankstraton kaj haltis antaŭ pordo, kiu havis strangan surskribon.

Post la mansigno de mia kondukanto mi enpaŝis, laŭetikete demetis mian ĉapon. La pordo malfermiĝis antaŭ ni per si mem kaj post ni same fermiĝis.

Interne sur arego de bretoj kuŝis mil kaj mil vestaĵoj, precize la samaj, kiajn portis ĉiu homo ĉi tie.

En la vendejo (aliel mi ne povas nomi ĝin) estis neniu.

Mia gvidanto nun prenis mezurilon, mezuris mian alton, ĝis la ŝultroj kaj la larĝon de mia talio, prenis vestaĵon el la etaĝero kaj metante ĝin antaŭ min, mansignis, ke mi ĝin survestu.

En ĉi tiu momento enpaŝis tri homoj: unu viro kaj du virinoj. Ili parolis mallonge kaj poste simile komencis elektadi vestaĵojn.

Mi disfaldis la vestaĵon kaj trovis en ĝi ankaŭ ĉemizon. Pro la novaj vizitantoj mi demandis mian gvidanton, kie troviĝas la vestiĝ-ĉambreto, sed li ne komprenis min. Poste mi povis tiel komprenigi min, ke mi fingromontris al la sinjorinoj, imitis la vestadon, poste montrante al la pordo, mi montris, ke mi volas vestiĝi aliloke.

Post miaj gestoj mia gvidanto paŝis al unu el la sinjorinoj, kelkajn vortojn diris al ili (rimarkinde, ke iliaj vortoj estas tre simplaj kaj facile prononceblaj) kaj poste revenis kun la sinjorino.

Mi ĝentile kliniĝis kaj manetende min prezentis.

– Mia nomo estas Gulivero – mi diris kun plejeble afabla rideto.

Sed ankaŭ la virino rigardis mian vizaĝon kun tiu stranga mirado sen ia rideto, prenis mian etenditan manon, embarase ĝin turnadis inter siaj manoj, rigardadis, observadis kaj senkomprene ĝin ellasis.

Konvinkite, ke mia gvidanto denove miskomprenis mian deziron, mi denove fingromontris la sinjorinon, la pordon kaj la vestaĵon. Tiel mi provis min komprenigi, post kio ili kapjesadis, min kaptis, eltiris tra la pordo al la strato kaj tie okazis tiaspeca afero, kiun mi eĉ rakonti hontas.

Ĉar la sinjorino tie, sur la publika, trafiksvarmanta strato elbutonumis kaj demetis mian jakon, poste ŝi surgenuiĝis sur la trotuaro kaj elbutonumis mian pantalonon!

Mian vizaĝon inundis la ruĝo de nepriskribebla honto, kaj mi kuntiris mian pantalonon kun kriego de abomeno. Mi klarigadis ĉiumaniere, ke mi estas terure miskomprenita, ke mi neniam kuraĝus deziri tian servadon de iu sinjorino.

Sed ili sen ia ajn kompato mansignadis, ke mi devas ĉiuokaze demeti mian pantalonon. Mi kriadis, balbute mikse hispane, portugale kaj germane, klarigante, ke angla ŝtatano ne povas toleri tian honton sur sia persona honoro, kaj ke tio estas same la honoro de mia nacio. Mi minacis ilin per diplomatia revenĝo, sed ĉio vane, ĉar ili ne komprenis.

Jam multaj homoj haltis, kelkaj demandadis, kaj tra mia cerbo fulmis la terura ekscio, ke mi estas sola, neniu min savos. – Kio ankoraŭ sekvos? – mi pensis pri la minaca futuro kaj miaj malbonaj antaŭsentoj post mallonga tempo pruviĝis veraj.

Nome, ili interkonsiliĝis per kelkaj vortoj, poste kelkaj kaptis min kaj malgraŭ ĉiuj miaj protestkrioj, fikstenante miajn manojn kaj piedojn, kuŝigis min sur la straton, kaj la menciita sinjorino detiris mian pantalonon.

Mi krie vokis policiston per mia tuta forto, sed vane. Neniu kompatis min, nur stulte ili gapis pri la malhonorigo de ilia malfeliĉa homfrato.

Poste sekvis mia ĉemizo kaj kalsono, kaj mi staris nuda, honto por ĉiuj, meze de la kirlado de aŭtoj, tramoj kaj piedirantoj.

Sed sur la vizaĝoj de la ĉirkaŭstarantoj mi vidis nur miradon kaj konfuzon.

Nun la sinjorino intencis surmeti al mi la novan ĉemizon, sed tiam, per terura fortostreĉo, mi sukcesis liberiĝi. Mi elŝiris la ĉemizon el ŝiaj manoj kaj, per unu mano kaŝante miajn hontindajn partojn, rapide mi ĝin survestis.

La aliaj, vidante ĉi tion, delasis min kaj transdonis la vestaĵojn, kiujn mi samrapide survestis. Miajn malnovajn vestaĵojn mi lasis tie, nur el ĝiaj poŝoj mi transpakis la enhavon.

Mia vizaĝo hontbrulis kaj, ekkaptinte la brakon de mia gvidanto, mi petegis, kiel eble rapide malaperi el tiu loko.

Post kelkmomenta interkonsilado li akceptis mian proponon kaj ni ekiris. Nun mi gvidis lin, mi rapide entiris lin en flankstraton, tie konfidante min denove al lia prizorgo.

Mia koro frapegis en mia gorĝo pro la barbareco, hontiganta la tutan homan kulturon. Ŝajne la homa vivo kaj libereco ĉi tie havas nenian defendon, almenaŭ ĝis nun mi ne vidis policiston. Nenie troviĝis homo ekipita per revolvero aŭ bajoneto. Kiel do povas ĉi tiuj dormi trankvile?

Kaj mi ja havis mian propran opinion pri iliaj virinoj, kiuj faras tiun obscenan kaj senmoralan agadon sen ia ajn hontemo. La deckondutaj kaj bonmoraj sinjorinoj de mia patrio neniam povus fari similajn frivolaĵojn.

Kaj eĉ tiaokaze ne sur la publika strato!

Lando de la frenezuloj kaj malĉastulinoj! Terura estas la nura penso, ke ĉi tie ĉiu virino estas aĉetebla por malmulta mono!

Sed mi devas konfesi, ke la vestaĵo estis eksterordinare delikata kaj malpeza. Mi neniam sentis min tiel komforte kaj facile. La plej delikata skota ŝtofo eĉ malproksime ne estas kun ĝi komparebla.

Eĉ konjekton mi ne havis, kioman straton ni iras. Ĉiu estis same larĝa, borderita per arboj kaj arbustoj, kaj ĉiu havis tute unuformajn domojn, nur la trafiko diferencigis ilin unu de la alia.

Nun mia kondukanto enirigis min tra alia pordo, havanta surskribon. Eĉ la pordoj estis ĉi tie unuformaj: vitra pordo, sur kiu mankas la seruro kaj kiun oni tute ne bezonis puŝi, ĉar antaŭ ni ĝi malfermiĝis per si mem. Ĝi estis direktata per nevidebla radio. Mi longe cerbumis, kiel ĝi estas ŝlosebla, sed mi ne povis malkovri.

Mi provis demandi, kial ĝi ne estas ŝlosebla, sed ankaŭ tion li miskomprenis, ĉar li respondis, ke tiam ĝi ne povus malfermiĝi.

Mi troviĝis en grandega gastejo, kiu etendiĝis sur la tuta partero de la domo. Nur en la malantaŭa flanko estis ĉambro, barita per vitromuro, malantaŭ kiu blankvestitaj homoj manipulis kun nekonata celo arĝentkolorajn maŝinojn. Sendube ĝi estis kuirejo, sed nenio similis al la ekipaĵo de niaj kuirejoj. Mi vidis grandajn tenujojn kaj multegan tubretaron kun klapoj, manometroj, misteraj elektraj aparatoj, kiuj skribis ondliniojn sur larĝaj paperrubandoj. Fluidaĵkolonoj balanciĝis en U-formaj vitrotuboj. Sur iu tabulo, malantaŭ rondaj fenestroj misteraj signallumoj ekbriladis, tamburo rotaciis rapidege kaj aliaj maŝinmirakloj faris siajn regulitajn laborojn.

En la ĉambrego apud multaj malgrandaj tabloj staris seĝoj ankaŭ kun gumsidloko. La muroj estis tegitaj per buterflava, porcelansimila materialo. Estis surprize, kiom larĝaj vojoj estas inter la tablovicoj tiel, ke kvankam granda amaso ĉeestis, neniam estiĝis tumulto.

Mirinda silento regis, mi aŭdis nur la tintadon de la manĝiloj.

Ni ŝvebis antaŭen kiel fantomoj inter du tablovicoj sur la sponga gumtapiŝo kaj sidiĝis apud la unua neokupita tablo.

Nun mi ekvidis, ke apud la tabloj, sur la alia flanko, moviĝas senfina rubando malrapide kaj sur tiu, en egalaj distancoj pasadas arĝentkoloraj skatoloj, manĝiloj kaj glasoj.

Mia gvidanto simple levis du skatolojn el tiuj kaj la unuan metis antaŭ min. Komence mi ne sciis, kion fari per ĝi, sed mia gvidanto malfermis la sian, prenis kuleron el la rubando kaj komencis kuleradi la enestantan manĝaĵon. Mi sekvis la ekzemplon.

Kaj mi jam fakte ne sciis kiel opinii pri ĉi tiuj strangaj homoj, kiuj estas jen brutaj jen ĝentilaj kaj servemaj.

Kaj kiam mi gustumis la nekonatan, kaĉsimilan manĝaĵon, mi ekkriis pro ekstazo.

Ĝi estis io eksterordinara. En ĝia gusto estis unuigita la peza aromo de la perdrikrostaĵo kun facila acideto de mustardo. Enestis la odoro de la arbaro, la simfonio de la elfluanta suko de la plej delikata piro, la ebrio de pezaj vinoj kaj la freŝiga sobreco de la fontakvo. Mi povas aserti, ke per ĝi mi prenis en min la tutan vivon.

Kaj nur nun mi eksciis, kiom malsata mi estas: ĝis nun la okazintaĵoj forturnis mian atenton de mia malsato, kvankam mi manĝis dum du tagoj nur unu piron.

Mi kaptis avide la kuleron, kaj en kelkaj momentoj mi enstomakigis la tutan enhavon de la skatolo.

Mia gvidanto senvorte prenis la malplenan ujon kaj, starigante ĝin en la mezon de la tablo, malsupre premis butonon, post kio la tablo malfermiĝis, la skatolo malleviĝis kaj poste la truo denove fermiĝis. La konturo de la klappordo apenaŭ estis videbla sur la glata vitrosurfaco.

Vidante mian malsaton, mia gvidanto prenis de la rubando alian skatolon kaj ĝin metis antaŭ min.

Tiom da grandanimeco min ege kortuŝis Mi bedaŭris profunde miajn antaŭajn pensojn. Mi balbutis emociite kelkajn dankvortojn, kaj larmoj aperis en miaj okulo.

Vidante tion, mia gvidanto kliniĝis al mi kaj rigardis mian vizaĝon per evidenta maltrankvilo. Mian kapon li subite prenis inter sian manplatojn, ĝin turnis al la lumo kaj observadis kun sulkigita frunto.

Poste li ekstaris.

– Elu! Elu! – li kriis.

Unu el la ĉeestantoj leviĝis, venis al mi, mia gvidanto diris al li kelkajn vortojn, montradis al mia vizaĝo kaj la alia prenis el sia poŝo burseton.

El la burseto li prenis etan pumpilon, per kiu li tuŝis al mia okulo kaj enpumpis miajn larmojn, poste ŝprucigis ilin en miniaturan botelon, kiu proksimume havis grandecon de kvarona colo.

Nun li subtiris mian palpebron kaj skrupule esploris mian okulon, el kio mi vidis, ke li devas esti kuracisto.

La ektimo denove min kaptis kaj denove min tentis la terura suspekto, ke mi trafis inter frenezulojn.

Mi volis lin konvinki, ke mia okulo havas nenian malsanon. Forviŝinte miajn larmojn, mi ekridetis, sed tio okazigis nur novan sensacion.

Ili interkonsiliĝis per kelkaj vortoj, post kio la kuracisto foriris, kaj mi residiĝis kun konfuzaj sentoj por manĝi la duan porcion, sed kun multe malpli da apetito.

Mi tamen sentis, ke mi devas multe danki al ili, malgraŭ iliaj stultaĵoj. Mi ekmemoris, ke miajn vestaĵojn li eĉ ne povis pagi, ĉar mi forkuris kaj, por ke mi ne estu sola, li prefere venis kun mi, riskante, ke li estos police persekutata kiel ŝtelisto kaj ankaŭ nun li regalas min. Mi intencis ĉiuokaze rekompenci liajn elspezojn.

Mi jam spertis, ke niajn banknotojn li verŝajne ne konas, sed feliĉe mi havis kelkajn orajn kaj arĝentajn monpecojn. Malplenigante mian monujon mi transdonis al li la tutan metalan enhavon.

Li longe ilin rigardadis, turnadis, per signoj demandis, kion li faru per tiuj kaj mi fingromontris al la kuirejo, sed li metante la monon en sian buŝon, montris per penaj maĉgrimacoj, ke el tiu ne eblas kuiri manĝaĵon. Mi dubis, ĉu lin igas moki lia kavalireco, aŭ ĉu absolute li ne konas nian monon. Mi penis klarigi ĝian celon, sed tio estis tre malfacila kaj fine mi tute rezignis kaj remetis la monon en mian monujon.

Nun mia gvidanto mansignis, ni leviĝis kaj foriris. Mi supozis, ke li ĵetos la prezon de la tagmanĝo en iun aŭtomaton. Mi intencis tion ĝisatendi kaj tiam klarigi plejeble reale la esencon de mia mono, sed mi devis konstati, ke li ankaŭ nun ne pagis!

Mi jam estis plena de scivolo pri ilia vivmaniero, sed ne estis eblo konversacii.

La tempo estis ĉirkaŭ la sesa, sur stratoj ekbrilis multegaj lampoj, sed la lumo estis tiom kaŝita, ke ni moviĝis preskaŭ sen ombro. La lumo estis nek blanka, nek flava, sed simila al la sunlumo: dissterniĝanta, klara, trankviliga inundo da lumo. Mi sentis, kvazaŭ estus taglumo, vesperiĝe, antaŭ sunsubiro kun ties mola, trankviliga efiko.

Ni piediris ĉirkaŭ dek minutojn en la sama uragana trafiko, kiel antaŭ-tagmeze. Apenaŭ mi povis rimarki la formojn de la preterflugantaj maŝin-veturiloj, tiom rapide ili trafulmis. Sed mi neniam vidis tiom da strangaj veturiloj. Unu havis longan, rondan basenon, la ŝoforo eĉ ne estis videbla, el la alia etendiĝis longaj levilbrakoj al ln ĉielo, alia malfermegis antaŭen gigantan metalbuŝon. Troviĝis eĉ tia, kiu havis radojn ankaŭ supre kaj povis kuri krome sur sia dorso.

Kelkfoje super ni preternaĝis granda, torpedosimila korpo, ĉie sekvante dratkondukilon, havante kun tiu tamen nenian videblan interrilaton. Ĉie ekbrulis signallumoj kun nekonata celo, kaj kelkloke la homoj malaperis en la teron, kune kun la trotuaro.

La homoj sur mutaj vojoj kaj en sensonaj ŝuoj, la veturilo se eble eĉ pli silente, sed ĉiu kuregis. La muta fantoma danco de la maŝinoj strangmaniere neniigis mian sekuran senton. Ŝajnis, ke la gravitacia forto malaperis, kaj restis nur la preterflugo de la senbrua rapideco. La tuto impresis tiom neverŝajne, kvazaŭ ĝi reale ne ekzistus; aŭ almenaŭ mankus la pilastro al kiu ĝi sin devus apogi. Kaj ankaŭ la vizaĝoj estis tiom strange fremdaj: el ilia nekutima proporcieco verŝiĝas samtempe bonvolo kaj repuŝa nealproksimeblo.

Mi pensis subite pri miaj kamaradoj, kun kiuj mi pasigis tiom da ĉarmaj horoj en la klubo kaj kiuj de tiam jam eble kuŝas en la profundo de la Oceano, en siaj akvotomboj. Mia koro sufokiĝis, kaj mi sentis grandan bezonon pri vivanta homo, pri amiko, al kiu mi varme parolus, kaj al kiu mi rakontus miajn impresojn. Ĉar, – strange, – pri ĉi tiuj mi havis la impreson, kvazaŭ ili ne estus vivantaj, kvazaŭ malantaŭ tiu perfekteco ne estus enhavo.

Kaj irante tra la stratoj en mi vekiĝis ankaŭ alia sento, kaj ĝi pli kaj pli fortiĝis, sed pri ĝia vera esenco mi ankoraŭ ne povis fari opinion.

Mi sentis nur, ke estus tre bone min ĵeti antaŭ altaron, ke mi ekkriu kaj preĝu dankon por mia feliĉa saviĝo al la Eternulo.

Aŭ eble ne por tio? Mi tute ne sciis. Estis interese, ke mi, kiu hejme ne estis tre religiema, nun subite opiniis kompreni la tutan originon de la religio kaj ĉiujn en ni kaŝiĝantajn radikojn. Jes, ĉiu fariĝas religiema en danĝero, kiam ĉiuj teraj helpoj ŝajne malebliĝas. Sed mi jam estis trans la danĝeroj kaj tamen... Kial do? Mi ne sciis.

Mi serĉis preĝejon, kie mi povus malpezigi mian koron sen tio, ke kuracistoj gapus buŝmalferme pri miaj larmoj.

Per mansignoj al la ĉielo mi provis demandi mian gvidanton pri la preĝejo, sed li, same per signoj trankviligis min, ke ne pluvos. Do ankaŭ tion li miskomprenis, kiel preskaŭ ĉiun senchavan demandon.

Mi ne multe prizorgis mian fiaskon, pensante, ke mi mem nepre ekkonos la preĝejon, sed vane mi serĉis. Ĉiu domo estis senespere unuforma, senornama kaj kiu scias, en kiu estis enpremita la preĝejo inter ĉi tiuj, senkonsole egalaj ŝtonskatoloj?

Nun ni haltis antaŭ pordo, kiu same malfermiĝis antaŭ ni.

Ni enpaŝis, eniris lifton, kiu levis nin al la dua, plej supra etaĝo. Elpaŝante el la lifto, ni venis sur vitromuran verandon, kies ĉiuj fenestroj estis suprenlevitaj kaj tra ili videblis la malantaŭa ĝardeno. Tie etendiĝis ĉirkaŭ kvindek jardojn longa kaj same larĝa parko, malantaŭ kiu sekvis alia domo sen ia barilo. Sur la ĝardenvojoj estis komfortaj gumlitoj, diversaj laŭboj kaj ĉio belege lumigita.

Sur la gumlitoj multaj kuŝis, sur la vojoj multaj iradis, sed ĉiu – nur sola kaj muta. Nenie societo, nenie trimembra grupo, nenie gaje ridanta, intima angulo aŭ disputanta duonrondo.

En la ĝardeno ŝvebis ebriiga odoro de tilioj kaj koncerto de griloj. Nekompreneblaj homoj! Jen, ili amas la kreskaĵojn kaj kuŝas sur la herbaĵo, iliaj fenestroj estas grandaj, la domoj havas larĝajn, sunlumajn terasojn, en la ĝardenoj ĉie troviĝas la kutima banbaseno: ĉio ĉi estas la karaktertrajtoj de la homo, havanta koron. Sed tiam kial ĉi tiu malsociema rigideco? Kial ili ne estimas unu la alian per afablaj vortoj, per varma amikeco?

Ni paŝis el la verando al ĉambro, kies lampoj ĉe nia enpaŝo ekbrilis. Mia kondukanto premis butonon, post kio la fenestroj malleviĝe fermiĝis.

La muroj estis la same buterflavaj, kiel en la restoracio. En la ĉambro estis tri seĝoj, unu kanapo, unu fotelo, kvarangula tablo, tamen nenio el ligno, sed el la ofte vidita, bakelitsimila materialo. La pavimo same, sed eĉ postsignojn de tapiŝo aŭ kurteno mi ne vidis. Apud la fenestro elektra hejtilo, kovrita per truita lameno kaj en la angulo telefono, elektra horloĝo kaj kelkaj aparatoj, pri kies celo mi eĉ ideon ne havis. En la muro estis libroj malantaŭ kelkaj forpuŝeblaj, vitrosimilaj fenestroj. Kiel la ŝrankoj, ankaŭ la lito estis konstruita en la muro, kiu laŭ butonpremado elturniĝis kaj post returniĝo ĝin aŭtomate purigis kaj turniĝadis ventolilo lokita en la muro.

Poste ni iris en la banĉambron. Mi ne tedas la Leganton per la enuiga detalado, li jam povas imagi la esencon el la antaŭaj vortoj. Mia dommastro senvestigis sin antaŭ mi sen ia prudeco, ekzemplo, kiun devis sekvi ankaŭ mi por puriĝi sub la duŝo en la apuda banĉambro, kio donis el mi tre agrablan farton.

Poste li elprenis litotukon, kaŭĉukan kusenon kaj ceterajn litaĵojn el la mura ŝranko, pretigis tre komfortan liton al mi sur la tero kaj mansignis, ke mi povas enlitiĝi.

Mi devas konfesi, ke mi estis iom ofendita, ke li kuŝigas la gaston sur la teron. Kvankam lito estis sufiĉe mola (la gummatraco estas same mola sur kio ajn ĝi estas lokita), tamen, tia konduto prilumigis iome malfavore la edukitecon de mia majstro. Mi povis lin senkulpigi nur pro lia muntista profesio, sed tiaokaze kiel mi povas klarigi ĉi tiun multekostan loĝejon kaj meblaron?

Tiom da ĝentileco tamen estus atendebla eĉ de elektra muntisto, ke li, jam nur pro la formaleco, proponas la liton al sia gasto. Li nepre povis scii, ke mia ĝentileco neniel permesus akcepti la liton. Ĝemante mi ekmemoris pri mia amata patrio, kie la homoj estas ĉiuokaze multe pli delikataj, ĉarmaj, kavaliraj, kaj la dommastro proponas al sia gasto ĉiam la plej bongustajn pecojn de la manĝaĵo, bone sciante, ke tiu nepre rezignos kaj elprenos la plej malbongustajn.

Do, mi enlitiĝis, dum mia mastro prenis diversajn risortajn kaj pezajn gimnastikilojn kaj eliris al la teraso por fortigi siajn muskolojn.

Post kvaronhoro li revenis, la lampon estingis kaj enlitiĝis.

La ekscitaj travivaĵoj ankoraŭ longe ne lasis min dormi. Ankaŭ cetere mi ne kutimas tiel frue enlitiĝi. Mi konjektis, ke mia mastro tamen apartenas al la pli bonstataj burĝoj, sed ĉi-okaze, kial li ne havas serviston? Aŭ almenaŭ kial li ne edziĝas?

Mia unua tago en Kazohinio finiĝis kun amaso da nesolvitaj problemoj kaj mi atendis ekscite tie la morgaŭon por ricevi respondon al tiuj demandoj.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.