La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


VOJAĜO AL KAZOHINIO

Aŭtoro: Sándor Szathmári

©2022 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

KVARA ĈAPITRO

La aŭtoro estas ellasita al la urbo, kie li spertas tre strangajn aferojn. – La hinoj absolute ne konas la monon, tamen ili estas riĉuloj. – La diskuto de l’ aŭtoro pri la mono kaj pri la produktado. – Li ekkonas la stratojn, parkojn, la manĝejon kaj la bibliotekon. – Lia fiaska esploro pri la historio kaj moralo de la hinoj.

Do mi, kiel modesta lernanto, aŭ laŭ ili “belohin”, estis minacata de la danĝero, ke malgraŭ mia diplomo, ricevita de la oksforda universitato, mi estos, por mia honto, envicigita al iu malsupra lernejo.

Kvankam mi devis sperti ilian pli perfektan natursciencon, tamen mi, kiel fidela filo de mia patrio, bone sciis, ke en la mondo ekzistas ne nur rigidaj faktoj, sed ankaŭ patriotaj devoj kaj tiel mi singardeme evitis antaŭ ili rekoni ilian pli vastan scion, por ke mi ne donu senbazan kaŭzon al ilia vana nacia fierego.

Do, por eviti tian maljustaĵon, mi ĝentile menciis al Zatamon mian diplomon, kiu malgraŭ mia tuta modesteco, tamen pruvas iom da lernado kaj scio. Kaj mi ne forgesis mencii, ke la ignoro de tio signifus ankaŭ malestimon al mia patrio.

Sed Zatamon respondis, ke la lernado estas ĉies privata afero: ĉiu scias mem, kian sciencon li ne konas. Mia belohina stato signifas nur tion, ke mi povas ion ajn demandi de iu ajn, kaj la demandito respondos.

Tiel mi eksciis, ke mi eĉ ne estas ligita al la hospitalo. Mi povas iri ien ajn en la urbo, nur mi devas kunporti la legitimaĵon pri mia belohina stato, ĉar sen tiu mi ne ricevus respondon al ĉiu mia demando.

Ĉi tiu respondo iome surprizis min kaj ĵetis antaŭ mi ankoraŭ pli da mallumo al mia, jam eĉ sen tio ne tro delikata ĝentileco. Zatamon ĉi koncerne diris nur, ke la superflue demandantan la hinoj rigardas behino.

Pro tio mi ankoraŭ pli miradis, kaj mi demandis ĝian kaŭzon, sed lia respondo min trankviligis.

– Nome la behinoj – li diris – ofte haltigas la preterirantojn kaj ekparolas pri la plej diversaj neestantaj, do kaziaj aferoj.

Nun li elprenis sian notlibron kaj el tiu legis kelkajn partojn:

– Ekzemple iu behino asertis, ke ni ne rajtas manĝi la prunon, sed ni devas ĝin meti sur la ŝrankon kaj rigardadi. Kiam aliaj demandis la kaŭzon, li respondis: “Ĉar ĝi estas blua.” Iu alia asertis, ke la arboj kutimas paroli, kiun lingvon komprenas nur la adeptoj. Tria diris, ke la homo devas suferi, ĉar tio kvietigas la malsaton. La kvara postulis, ke tiuj, kiuj lin renkontas, metu siajn manojn sur siajn ventrojn. Kvina portis sur sia kapo dratan ringon anstataŭ ĉapo kaj al ĉiuj deklaris, ke ĝi estas al li pli konvena, ĉar li estas tiamaniere pli alta ol la aliuloj.

Mi gaje ridetis pri la stultaĵoj kaj trankviliĝis. Mi jam vidis, kion li celas kaj ankaŭ mi trankviligis lin, ke mi neniam havis inklinon al la frenezo.

Li skribis la legitimaĵon, kaj mi decidis eliri al la urbo.

La unua surprizo estis de tiu ekskurso, ke la hinoj ne havas monon.

Mi jam rimarkis dum mia unua vojaĝo per ilia fervojo, ke mia gvidanto ne pagis, sed tiam mi ankoraŭ ne povis imagi, ke la mono povas tute manki.

Nu, tion mi tuj eksciis, kiam mi venis al la stacio de la subtera fervojo.

Mi estis konvinkita, ke la fervojoj de tia kulturita urbo akceptas ankaŭ la fremdan valuton, do, miaj okuloj serĉis la kason. Kiam mi ĝin nenie vidis, mi intencis demandi la unuan hinon, sed mi devis ekscii, ke malgraŭ mia fervora lernado, mi ne konas la nomon de la mono kaj de la kaso. Interese estas, ke tiu manko ĝis nun ne sentiĝis al mi.

Tamen mi sciis, ke mia patrio ĉiam ludis gravan rolon en la disvastigo de la kulturo kaj humaneco, kies brila pruvo estas niaj kolonioj kaj la internacia disvastiĝo de niaj tiafakaj vortoj, do mi turniĝis al la unua hino kaj diris:

– Money! Business!

Je mia plej granda miro, li ne komprenis. Do, mi elpreninte mian monujon, montris al li metalmonon kaj klarigis en lia lingvo, ke mi intencas ĝin ŝanĝi je la ilia, sed li respondis, ke ili ne havas tian.

Mi staris senkonsile kaj demandis, kiel mi povas tamen envagoniĝi, sed li simple turniĝis kaj min forlasis. Mi jam volis kolere protesti kontraŭ la senbaza fierego, kian eĉ en Hispanio mi ne vidis, sed mi subite ekmemoris pri la vortoj de Zatamon kaj elprenante mian legitimaĵon, mi montris ĝin al li.

La hino tuj ŝanĝiĝis kaj detale, preskaŭ trobabilante rakontis ĉiun teknikan detalaĵon de la envagoniĝo. Ke post la malfermiĝo de la pordoj, mi devas enpaŝi, sidiĝi, ktp. Mi deklaris, ke mi ne estas idioto, mi demandas, ĉu mi devas doni al iu tiaspecajn metaldiskojn, por ke la vagonaro min portu.

Sed li respondis, ke kiu ne konas la detalaĵojn de la envagoniĝo, tiu ne estas nepre idioto, sed kiu scias, ke la vagonon movas elektro kaj tamen intencas ĝin ekmovi per metaldiskoj, ties sana menso jam estas iome duba kaj de tiu konvinko lin retenas nur mia belohina legitimaĵo.

Mi devas konfesi, ke mi multe penis, ĝis mi komprenis la absolutan mankon de la mono. Mi sciis ilian lingvon kaj tamen mi ne povis konversacii kun ili, ĉar iliaj sociaj rilatoj tiom diferencas de la niaj, ke je miaj demandoj ili parolis kutime pri tute aliaj aferoj.

La trajno alvenis, ni enpaŝis, kaj mia unua demando estis, kiamaniere ili faras la trafikon de la varoj.

Evidentiĝis, ke ĉio okazas sen mono. La fabrikoj kaj la agronomio produktas la varojn, sed neniu ricevas salajron. La varoj kuŝas en la magazenoj, kiel publika rabaĵo, el kiu ĉiu forportas tiom multe, kiom li volas. Mi tute ne imagis, kiel ili povas subteni la ordon en tiu anarkio.

Imagu miaj Legantoj, kio okazus, se niaj fervojoj transportus senpage kaj sen konduktoro la pasaĝerojn. Se ne konsideri la nepran bankroton, ne estus tiom multaj vagonoj en la mondo, kiuj povus plenumi la multobliĝintan trafikon.

Mi demandis, ĉu ne okazas ĉe ili, ke la homoj sencele kaj superflue vojaĝas tien-reen.

– Ne – li respondis, – tio jam estus kazi.

– Sed tiamaniere, sen konduktoro, tio tamen facile povas okazi!

Kompreneble mi devis klarigi, kio estas la konduktoro, je tio li respondis, ke ĝuste tio estus kazi, se iu homo estus sur la tramo nur por vojaĝi sencele kaj superflue tien-reen, kvankam la vagono povas iri ankaŭ sen li.

Mi devis denove klarigi, ke la konduktoro devas malhelpi ĝuste la sencelajn kaj superfluajn vojaĝadojn, al kio la homoj havas fortan inklinon.

– Sed kial ili farus? – li demandis. – Ja ĉiu havas okazon pasigi sian tempon per utila profesio.

– Nu, ekzemple, por ke ili, anstataŭ laboro, eliru inter la montojn, tie sidiĝu kaj vidu agrablajn pejzaĝojn.

Mi volis diri belajn, sed ili ne havas vorton eĉ por tiu ĉi koncepto, same, kiel por la turismo.

– Kiel povus esti agrabla – li respondis, – se iu kun elripozitaj muskoloj, nenifare sidus en la arbaro? Kiu ne laboras, al tiu ne estas agrabla la ripozo.

– Nu, ne por sidi, sed ni supozu, por suprengrimpi al la monto, por ke tie lin bonfartigu la vido de la ĉirkaŭaĵo kaj de la floroj.

Eĉ por la ĝuo ili ne havas vorton.

Li ne komprenis. Pro tio mi rakontis, ke ĉe ni ekzistas, kiuj ne laboras kaj la degeneriĝon de la muskoloj evitas per sporto, el kio li konkludis, ke ili faras verŝajne malfacilan spiritan laboron kaj deklaris, ke por tiuj ankaŭ ili disponas pri publikaj sportsalonoj kaj arbaraj refreŝigejoj.

Sed neniel li povis kompreni, kial tiuj, kiuj eĉ spiritan laboron ne havas, ne staras apud la maŝinoj aŭ puŝas manĉaron, kiam tio estas multe pli racia kaj interesa, ĉar ĝi havas utilon, ĉar ĝi estas efektivaĵo, dum la sporto, farata por ĝi mem, estas nur imagita laboro, pala surogato de la vivo, el kiu tiuj malfeliĉuloj estas forbaritaj.

Mi rimarkis, ke en la plezuroj de la vivo partoprenas ĝuste tiuj, kiujn ni nomas riĉuloj kontraŭ la malriĉuloj kaj la riĉuloj faras nenian laboron.

– Kaj kiuj estas nomitaj riĉuloj kiuj malriĉuloj?

– Tiuj vortoj signifas la dividiĝon de la mono. Riĉulo estas al kiu venas multa mono, malriĉulo, kiu havas malmultan.

– Kaj laŭ kia bazo dividiĝas la mono?

– Laŭ tio, kiu estas riĉulo, kiu malriĉulo.

Li deklaris, ke tio estas iom konfuza kaj embarasa. Li postulis iaspecan “naturan ekirpunkton” kaj eĉ post longa klarigado li komprenis nur tiom, ke ĉe ni kelkaj havas multan, aliaj malmultan monon. Post iom da cerbumado li ekkriis:

– Laŭ ĉi tio mono ne ekzistas!

– Kial ne?! – mi demandis surprize.

– Kio ne estas en la naturo, tio tute ne ekzistas.

Kaj vane mi montris mian monon, li nur pli konvinkiĝis pri sia aserto, ĉar, – li diris, – kiam ajn li petis monon, mi povis montri nur paperon, oron, aŭ arĝenton, sed neniam monon.

Mi neniam ŝatis la malspritajn vortludojn kaj nur mia ĝentileco detenis min esprimi mian opinion. Tial mi precipe demandis lin pri tio, kiel ili funkciigas la interŝanĝon de la varoj.

Li respondis, li ne scias, kial ni devus interŝanĝi ekzemple niajn jakojn, la lia estas ja same bona por li, kiel la mia al mi, sed, se tio estus necesa, kian rilaton havas al tio la mono.

– Ĉar la mono plifaciligas la interŝanĝon – mi respondis – kaj akcelas la ekonomian progreson.

Post tio li tuj ŝanĝiĝis, el sia poŝo li prenis notlibron kaj petis min pritrakti la aferon pli vaste, ĉar li intencas komuniki la utilajn lernotaĵojn al la kompetentaj ekonomiaj faktoroj.

Mi estis je lia servo tiom pli volonte, ĉar mi bone sciis, ke per la konigo de la pli progresintaj institucioj de mia patrio mi plialtigos ties gloron.

Mi detale klarigis, ke la monon eldonas centra banko en diversaj pecoj. El tiu ricevas ĉiu homo laŭ sia merito kaj ĝi estas samtempe legitimaĵo partopreni proporcie en la fruktoj de la komuna laboro. Mi rakontis la avantaĝojn de la mono, ke ĝi estas ŝanĝebla al iu ajn varo kaj tiamaniere ĝi ebligas en la varoj laŭplaĉan elektadon. La mono ebligas ŝanĝi la valoron de niaj venditaj aferoj en laŭplaĉa tempo; en laŭplaĉa divido aŭ per fojo, ktp.

Li esprimis la opinion, ke la interŝanĝo tamen ne povas plifaciliĝi per tio, se, kuniginte tion kun la monŝanĝo, ni duobligas la laboron. Sed, – li diris, – tio tute ne estas grava; li estas scivolema prefere pri tio, kiel la mono akcelas la produktadon.

Mi klarigis, ke tiamaniere multaj etburĝoj, kiuj aparte havas malmultan monon, povas unuiĝi kaj fondi fabrikon kaj nome tiel, ke ili aĉetas akciojn.

– Kaj kio estas tio? – li demandis.

– Tio estas alia grandioza inventaĵo de la homa cerbo. Alia papero, kiu estas donata kontraŭ la mono.

– Nu, tiel do la laboro de la interŝanĝo triobliĝis. Kie nun estas la faciligo?

– Tie, ke tiuj paperoj ekfunkciigas la fabrikadon.

Li rigardis min suspekte.

– Kiel vi opinius, – li demandis, – se mi asertus, ke mi povas de ĉi tiu sidloko stariĝi nur tiel, se mi antaŭe transdonas al vi unu folion el mia notlibro? Ĉu ne, tio havas nenian rilaton al la efektivaĵoj, sekve ĝi estas neestanta afero.

Min konsternis tia naiveco, sed mi klopodis reteni la ridemon. Sed vane mi klarigis, kiel la mono funkciigas la laboron, li respondis obstine, ke li jam komprenas la aferon, sed ŝajnas, ke ni ne komprenas, ĉar la sola kondiĉo de la ekfunkcio de la laboro estas laŭ ĉiu prudenta cerbo la ekfunkciigo mem de la laboro kaj tute ne la senfina interŝanĝado de la paperaĵoj, kiuj esence eĉ ne ekzistas en la realo kaj domaĝe estas inventi.

Mi dokumentadis, ke la mono reale ekzistas kaj ties brila pruvo estas la pasinta mondkrizo, kiam la produktado preskaŭ tute neniiĝis.

– Kaj kial? – li demandis.

– Ĉar ne ekzistis sufiĉa mono.

Post tio li denove demandis, kial ni eltrovas tian aferon, kiu ne ekzistas.

Mia pacienco jam elĉerpiĝis, indignite mi silentiĝis, kaj ankaŭ li ne plu demandis. Mi pensis, ke li estas ofendita.

Sed post kelkminuta silento li ekparolis per la sama, indiferenta tono:

– Kaj kiel vi povas certigi, ke malgraŭ la mono ne okazu kaziaj agadoj?

– Kiel mi komprenu tion?

– Tiel, ke neniu forprenu la propraĵon de la alia kaj nenies propraĵo estu forprenata de la aliaj?

Mi miris, kiel povas ĉi tion demandi ĝuste li, ĉe kiuj la varoj estas publika rabaĵo por ĉiuj kaj ĝuste pro tio tute ne povas ekzisti la koncepto de la propraĵo. Mi klarigis, ke ĝuste la mono certigas la socian ekvilibron, por ke ĉiu sciu, kio estas lia propraĵo.

Sed li klarigis per la plej naiva tono, ke li jam scias, kio konfuzas nian klarvidon. Kiam la riĉulo donas monon por la varoj, li havas la senton, kvazaŭ li ekvilibrigus ion kaj eĉ, se li jam malproksimen transpaŝis sian propran parton, li ankoraŭ kredas, ke li restis inter la limoj de la kazoa ekvilibro.

Li ege kompatis niajn riĉulojn, kiujn ni senigis de ilia klarvido, kiuj ne rajtas labori, ni devigas ilin forkonsumi la propraĵon de aliuloj, pro kio la produktado malgrandiĝas kaj la mizero kreskas.

Mi akre protestis kontraŭ tio. Mi diris, ke ĝuste niaj riĉuloj subtenas la fabrikojn kaj funkciigas la produktadon, per kio ili donas panon al multaj malriĉuloj.

Tion li denove ne komprenis kaj mi klarigis, kiom grandan profiton signifas al la lando la homo, kiu havas multan monon. Kontraŭe, se iu envenas al ni el eksterlando sen mono, ni malpermesas al li labori, por ke li ne forprenu la panon de la aliaj.

Dum mi parolis, li esploreme rigardis mian vizaĝon kaj poste, anstataŭ respondo, denove li petis mian belohinan legitimaĵon. Multfoje li tralegis ĝin malkonfide kaj deklaris, ke mi jam verŝajne trolaciĝis de la hodiaŭa lernado; pli bone estus nun iri al la aero iom refreŝiĝi.

Mi akre protestis. Mi deklaris, ke mi ja posedas la tutan klarecon de mia cerbo kaj, ke tion, ke la diritaj ne estas stultaĵoj, pruvas, ke ĉio ĉi estas fakto kaj vero en la plej progresinta ŝtato de Eŭropo.

Sed li ne respondis.

Min kolerigis la fieraĉo kaj min retenis nur mia gasta situacio tuj postuli rehonorigon pro la ofendo.

Do, ni vojaĝis senvorte kaj alveninte la riverbordon mi laŭhazarde elvagoniĝis.

Mi iris al la surborda larĝa parko, kiu estis samtempe tipa ekzemplo de pedanta prizorgo kaj de neglekto. Spegulglate gladitaj ŝtoneraj vojoj kun arĝentkoloraj lampkolonoj, promenoj borderitaj kelkloke per subterigeblaj muroj kaj multaj gum-sidlokaj seĝoj.

Aliflanke mi nenie vidis skulptitajn fontanojn kaj statuojn. Sur la herbejo kune kun la herbo kreskis la sarkindaĵo, la arboj estis nur neglekte tonditaj, kaj eĉ postsignoj ne estis videblaj de ornamfloroj. Sed la aero estis bonega.

Malgranda surfaco estis ĉirkaŭita per ŝnuro. Interne, inter la herboj, vidiĝis kelkaj junaj arboplantaĵoj. Apud la ŝnuro estis tabulo kun la surskribo:

“Ne estas utile enpaŝi ĉi tien.”

Iuloke mi trovis grandan senarbejon. Sole tie ĉi mi vidis tonditan herbon.

La senarbejo estis duonronde borderita per komfortaj, sunbanaj ĝardenlitoj, sur kiuj kelkloke sidis aŭ kuŝis homoj. Ĉirkaŭe estis kelkaj gimnastikiloj kaj elektraj maŝinoj, kies celon mi ne konis.

Sed plej interesa estis la meze staranta bufedo. Kranoj donis malvarman lakton kaj freŝigajn trinkaĵojn. Apude malvarmiga ŝranko, interne paperskatoloj, en ili diversaj kompaktaj manĝaĵoj.

Kaj la hinoj vice eniris, manĝis, ekprenis paperglasojn kaj trinkis, sed nenie troviĝis servista kaj kontrolista personaro.

Sur la sunbanaj seĝoj kuŝis duonvestitaj hinoj. La senmastra bufedo kaj la tuta medio vekis en mi la saman intiman impreson, kiel la rizkampoj ĉe mia alveno: kvazaŭ ĉui ne estus en publika placo, sed estus invitita al la ĝardenfesto de regalema grandsinjoro. Mi povas aserti, ke por miaj eŭropaj okuloj estis tre stranga vidi tian socion, kies ĉiu membro estas riĉa, ne havante unu pencon. Kvazaŭ la tuta socio estus unu familio sen financaj problemoj, sen skribitaj reguloj, sen limita teritorio, sen zorgoj pri la postenoj. Familia rondo, kie la familianoj libere iradas, se necese, helpas unu al la alia en la hejma laboro kaj ĉiu ĉerpas el la tablomeze starigita plado sian parton. Mi sentis varman, afablan kaj familian humoron, kompareblan al nenia homa sociordo.

Kaj al ĉio ĉi akre kontrastis la plena silento de la homoj.

La nova, freŝa impreso de la komuna, libera predo ravis ankaŭ min, kaj mi enstomakigis glason da fruktosiropo, sed mia bona edukiteco detenis min trouzi ilian regalemon. Mi sentis apud mi la ĝentilan dommastron, kiu, kvankam li – dece al ĝentilhomo – proponas la manĝaĵon; tamen ne tre ŝatas la trofrandeman gaston.

Starante apud la bufedo, mi rigardis la mutan iradon de la hinoj. Nekomprenebla kontrasto karakterizis la tuton. Tiu mirinda zorgemo pri la homoj, kiu ŝajnas montri la plej altan gradon de la varma, familia sento kaj tamen, ke ĉiuj estas fremdaj unu al la alia, ke eĉ unu saluton mi ne aŭdis. Unu simple ne ekzistis por la alia.

Mi intencis interparoli kun iu el ili por demandi pri ĉi tiu afero. Fine mi alparolis iun.

– Ŝajnas, ke ni havas belan veteron – mi diris afable.

Li alrigardis min, dummomente li staris hezite, poste, ne trovante min inda por respondo, min forlasis.

Ilia konduto estas decide ofendema. Sed mi ne havis multan tempon meditadi, ĉar ĉi-momente venis venteto kaj tuj miaj okuloj kunfermiĝis dolorplene. Eniris sablero kaj kiel ajn mi frotadis, mi ne povis ĝin forigi.

Klininte mian kapon, mi staris blinde, kiam dekstre kaj maldekstre du manoj kaptis miajn brakojn. Kiel tra miaj obstine kunfermiĝantaj palpebroj mi povis vidi, du hinoj min ekprenis kaj komencis min gvidi.

Tiom da ĝentileco tre kortuŝis min, kaj mi balbutis hezite kelkajn dankvortojn, kio estis despli malfacila, ĉar mi tute ne sciis la tiaspecajn vortojn.

Mi pensis, ke min ili gvidos al akvokrano, sed tiom pli granda estis mia surprizo, kiam elveninte al la strato, ili haltis, alvokis la unuan aŭton, min ensidigis kaj senvorte malaperis. La aŭto turniĝis kaj forportis min per granda rapideco.

Apenaŭ mi havis tempon por demandi, kien ni iras, kiam la aŭto jam haltis, la ŝoforo elhelpis min, kondukis en domon, kie li min transdonis al iu tria, kaj ankaŭ li malaperis.

Ĉi tiu kondukis min en ĉambron, plenan de kuraciloj, sidigis min en seĝon, post kio venis la kvara, kiu levis miajn palpebrojn, elmetis la sableron, poste diris: “preta” kaj ankaŭ tiu malaperis.

Mi staris en la kuracejo sola, senkonsila kaj ne sciis, kio devas ankoraŭ okazi.

Post ĉirkaŭ dekminuta atendo min tedis la afero kaj mi demandis de la unua renkontito, ĉu mi devas ankoraŭ fari ion alian, sed kiel ĉiu ĝis nun, ankaŭ ĉi tiu respondis ne al la demando, sed deklaris, ke tio estas mia afero kaj foriris. Post tio ankaŭ mi eliris el la domo.

Do, mi estis denove sur la strato, kaj kiam mi trapensis la antaŭaĵojn, la tuto ŝajnis al mi kvazaŭ aŭtomato, kiu kaptas la enĵetitan objekton: unu brako donas ĝin al la alia, la radoj ĝin purigas, kunfaldas, poluras, rulpremas, ĝis fine elfalas la preta varo, sed la tutan procezon estigis nek la objekto, nek la aŭtomato. Ĝi simple okazis.

Pasante tra iliaj stratoj mi esploris pli detale iliajn ekipaĵojn. Je kvindek-paŝaj distancoj estis publikaj telefonoj en niĉoj, konstruitaj en la murojn; ili funkciis kompreneble senpage. Mi vidis multajn magazenojn, kies enhavon anoncis surskribo kaj en kies interno ĉiaspecaj varoj, de dentpasto ĝis dinamomaŝino, kuŝis senmastre, sed en la plej granda ordo kaj ĉiu forportis tiom multe, kiom li volis.

Mi vidis poŝtoficejon. Sed nur pakaĵojn oni enportis por ekspedigi. La pakaĵojn oni ne nur ne registris en notlibroj, sed la plej multaj objektoj tute ne estis envolvitaj. Ekzemple, de komplikita mikroskopo pendis slipo, sur kiu estis skribita la adreso. La hino ĝin metis sur la tablon kaj foriris. Krom la ekspedantoj neniu ĉeestis en la oficejo.

Malantaŭe mi vidis du pordojn kun la surskribo: “direktigejo”. Sub tiu alia tabulo: “interne okazas spirita laboro”, kiu ĉe ni estus skribita: “eniro malpermesita”.

Post dekminuta atendado la tablo, ŝarĝita per pakaĵoj ekmoviĝis kaj tra la pordo pasis en la direktigejon, dum tra la alia pordo malfermiĝinta elvenis alia, malplena tablo. Tiamaniere sendube mankis la tumulto de la vicestarantaj ekspedantoj, sed mi neniel povis kompreni, kiel eblas plenumi tiom grandan trafikon sen notoj, kvitancoj kaj kontrolo.

Kvankam tre malfacile estis ilin paroligi, tamen min kuraĝigis ilia antaŭa servema konduto kaj mi demandis iun ekspediganton pri la afero.

Li respondis, ke se oni registrus ĉiun sendaĵon en libro, tio ja ne helpus, sed malhelpus kaj malrapidigus la trafikon.

Moke mi demandis, ĉu ne okazas ĉe tia facilanima manipulado, ke pakaĵo inter dubaj manoj malaperas?

Sed li respondis tute seriozmiene, ke laŭ delonge pruvita fizika leĝo la materio neniam malaperas.

Denove mi havis la senton, ke ankaŭ ĉi tiu parolas pri aliaĵoj, sed poste mi spertis, ke fakte ili ne konas la ŝtelon. Tio plenigis min per sincera admiro kaj ankoraŭ pli mistera ŝajnis al mi ĉi tiu tuta, seneduka moralo, por kies konservado la teknikaj scioj en si mem neniokaze povas esti sufiĉaj. Io nepre devas esti malantaŭ la kulisoj, sed kio estas tio kaj kiel mi ĝin ekkonu?

Mi demandis, kiel oni alpoŝtigas la leterojn kaj telegramojn kaj tiam malkovriĝis, ke ĉiu loĝejo havas sian propran tubpoŝtkondukilon, per kiu la leteroj alvenas la centron kaj de tie estas plusendataj al la tubo de la adresito. Li rimarkis, ke tiu procedo estas tre komplikita (por mi ĝi estis mirinde perfekta) – kaj ke sekvontjare estos funkciigataj pli modernaj tubskatoloj, kiuj jam havos propran direktantan mekanismon, per kiu la skatolo trovas per si mem la adresiton. Cetere ili korespondas tre malmulte. La sciigojn peras plejofte la telefono. Se la serĉita numero ne respondas, la vokanto tamen enparolas la sciigon, kiun alia aparato fiksas sur metalrubando kaj reparolas en laŭplaĉa tempo.

Sed mia stomako atentigis min pri la tempo de la tagmezmanĝo, do, enirante la plej proksiman manĝejon, mi senĝene altabliĝis kaj prenis mian manĝaĵon desur la kuranta rubando.

Post kelkaj minutoj ankaŭ iu alia sidiĝis vidalvide al mi, dum mi meditadis ĝuste pri tio, kion faras ĉi tie la homoj tuttage, se ankaŭ ĉi tie ne estas servistaro. Mi jam ekkonis ĉe ili la senkelneran sistemon, sed nun aperis nova problemo. Mi cerbumadis pri tio, kiel estas eviteblaj la ekonomiaj katastrofoj, se la homon de ĉie eligas la maŝino. Mi ekmemoris, kiel granda zorgo estas por nia registaro la okupigo de la senlaboruloj. Kiel multajn oficojn oni konservas nur el socialaj kaŭzoj kaj de kiom multaj maŝinoj devas esti la funkcio malpermesita, por ke ni certigu la panon por la ŝtatanoj. Kiom multaj perlaboras sian panon tiamaniere, ke ili kiel kelnero, kasisto, policisto, pastro, provoso aŭ soldato partoprenas en la nacia laboro. Kiom fruktodona estas la ekzisto de tiuj institucioj kaj terura estas la nura penso, kio okazus, se tiuj postenoj ĉesus, kaj la milionoj da homoj senlaboriĝus. En la industrio ja furiozas eĉ sen tio la senlaboreco.

Alparolante mian tablokunulon, mi mencis al li ĉi tiujn aferojn, sed li respondis, ke ne estas utile per superflua babilado malŝpari la tempon.

Kiom neantaŭkalkulebla estas ilia servemo! Iom post iom mi spertis, ke se mi demandas ilin pri iliaj sociaj institucioj, ili eĉ troe min orientas pri ĉio, sed se mi mencias miajn individuajn pensojn, aŭ se mi ekparolas pri niaj hejmaj institucioj, ili eĉ ne taksas miajn vortojn indaj al respondo. Sed min incitis la problemo kaj montrante mian belohinan legitimaĵon mi sukcesis lin paroligi.

Do mi demandis, kiel povas tiom multaj homoj vivi nur el la produktantaj profesioj. Li miregis pri mia demando kaj nur post trifoja ripeto li kredis, ke mi demandas fakte pri tio.

– Sed eĉ nun mi ne komprenas – li respondis, – kial necesas demandi pri tio. Se malpli multaj estus la produktantoj, nepre devus malpliiĝi eĉ la produktaĵo, sekve, ĝuste pro tio ni vivus malpli bone.

– Sed ĉu ne forigas la maŝinoj la homojn el la fabriko?

– Ni konstruas inter niaj maŝinoj tiom larĝajn vojojn, ke ni povas komforte preterpaŝadi.

– Vi ne komprenis ĝuste. La maŝino anstataŭas la laboron de multaj homoj, pro kio multaj homoj superfluiĝas, kaj pro tio la produktaĵo fariĝas parte nekonsumebla.

– Ni konstruas la maŝinojn ĝuste pro tio, ke ni havu ilojn por produkti pli multe. Aŭ kiel estas imageble, ke ni tial fabrikas vestaĵojn, por ke ni ne estu vestitaj?

– Sed kiel povas en la industrio labori tiom multaj homoj? – mi demandis.

Ĉi tion li denove ne komprenis.

– Ĉiu homo laboras tiom multe, kiom li povas per sia kapablo – li respondis. – Se laboras pli multaj, ili produktas pli multe. Kio limigus la nombron de la produktantoj?

– La troprodukto. Ĉu ne minacas ĉe vi la danĝero de la troprodukto?

Li demandis, kio estas tio kaj mi rakontis la mondkrizon, la bankrotojn, la amasajn maldungojn, sekve de ili la superfluon de la varoj kaj la ĝeneralan mizeron.

Li igis min plifoje ripeti mian rakonton, ĉar eĉ unu vorton li ne komprenis. Fine, kiam li iom tamen komprenis, li asertis, ke mi nepre observis ion malbone en mia patrio, ĉar mia rakonto havas grandajn mankojn kaj la menciitaj konceptoj havas nenian logikan interrilaton.

– Ĉar – li diris, – kiel estus imagebla la ekzisto de tia socio, kie la sufokiĝo estus kuracita per la malpliigo de la aero? Kaj eĉ cetere, la superflua komplikado de simplaj aferoj montras la realaĵojn en falsa aspekto, dum sancerba homo klopodas prefere al la ekkono kaj ne al la mallumigo de la aferoj.

Mi akre protestis pro tia ofendema pritraktado de mia patrio, sed li anstataŭ respondo denove petis mian legitimaĵon, dubante tralegis ĝin plurfoje, poste ĝin redonis kaj diris, ke mi jam verŝajne laciĝis pro la lernado kaj rekomendinde estas promenadi kelkajn horojn en la freŝa aero.

Sed mi ne lasis min tiel facile ignori, akre protestis pro la frivola tono, postulis doni al mi la necesajn informojn, fine, ja, kiel mi scias, ĉiu devas respondi al la demandoj de la belohino.

Je mia energia postulado, li emis daŭrigi la konversacion, nur rekomendis, ke ni eble parolu en mia intereso pri “pli facilaj” temoj.

Sed min ofendis la aroganta ignorado kaj akre mi deklaris, ke ĉiuj ĉi aferoj, kiuj ŝajnas al li tre komplikitaj, en mia patrio estas publike konataj eĉ de la plej mallerta stratbalaisto.

Tiel mi revenis al la antaŭa temo. Al mi ŝajnis absurda, ke ĉe tiagrada maŝinigo de la ekonomia vivo la loĝantaro povu havi okupon en la industrio, kiam ankaŭ tiom multaj oficoj mankas. Do, mi opiniis, ke ili produktas por eksporto. Mi demandis pri tio, sed evidentiĝis, ke ili tute ne konas la navigacion. Li deklaris, ke sur la maro nenio kreskas, kial do tien iri?

Mi menciis al li, kiom progresigas la eksterlanda negoco la komunan bonstaton kaj kiom utile estus al ili eksporti buteron, grenon, farunon kaj aliajn aĵojn en mian patrion, per kio ili povus akiri grandan provizon de valora angla devizo.

Mi ricevis la surprizan respondon, ke ili satiĝas ne per tio, kion manĝas aliaj!

Neniel mi povis kompreni, kiel ili ne malsatmortas ĉe tia grandega malhavo de la ekonomia kapablo.

Sed post tio mi jam devis konstati, ke ĉiu plua diskuto estas senutila, ĉar inter ni etendiĝas ia granda abismo, kaj la animo de la hinoj havas ian misteran sekreton, sen kies solvo mi neniam povos komprenigi al ili miajn pensojn.

Do, mi leviĝis kaj foriris. Mi longe pensadis, kiel mi povus ekkoni ilin sen interparolado. Ĉar kiun ajn mi demandis pri ia ajn temo, mi ricevis konstante fremdajn kaj strangajn respondojn, sed ĉiam mirinde kongruajn. Ŝajne ili ne havis individuecon. Sed despli incitis min la problemo, kiaspeca spirito estas, kiu konservas en ili ĉi tiun mirindan disciplinon, kia ĉe ni eĉ en la armeo ne estas imagebla.

Fine mi venis al la konkludo, ke mi informiĝos per legado.

Mi volis havi ian etnografian libron, el kiu mi povas pli vaste studadi iliajn kutimojn kaj karakteron.

Mi haltigis la unuan hinon kaj demandis, kie mi povus akiri libron, kiu pritraktas la naturon, vestojn kaj ĝenerale la vivmanieron de la loĝantaro. Per tia ĉirkaŭskribo mi volis esprimi la etnografion.

Responde li rimarkis, ke mi menciis tre multajn, diversajn temojn, ĉar ĉi tio apartenas parte al la anatomio kaj la funkciologio de la organoj, parte al la teksindustrio.

Vidante, ke ankaŭ ĉi tiu min ne komprenis, mi nur demandis, kie mi trovos bibliotekon.

Li estis tuj preta al mi servi, donis la adreson, sed el tio mi ne multe komprenis. Kiam li sciiĝis, ke mi estas fremda en la urbo, tuj li proponis akompanon. Ni sidiĝis sur tramon kaj li gvidis min ĝis la biblioteko.

Mi venis en grandegan, rondan, preĝejsimilan halon, kies murojn kovris en ĉirkaŭ tridek-jarda alteco unusola rondira amasego da bretoj, sur tiuj centmiloj da libroj. Antaŭ la bretoj, en diversaj altoj pendis malgrandaj balkonoj. Sur ĉiu balkoneto estis seĝo kaj eta tablo. En la plej multaj balkonoj legis hino. Baldaŭ mi ekvidis, ke tiuj balkonoj ankaŭ moviĝas. La hinoj direktis ilin sur horizontalaj kaj vertikalaj reloj, konstruitaj inter la bretaro kaj tiamaniere ili venis al la dezirita libro.

Interese mi havis la senton, ke ĉi tie estas granda bruo. Tamen nur la foliumado aŭdiĝis kaj neniel estis pli da bruo, ol en niaj bibliotekoj. Sed ilia publika vivo estas tiom silenta, ke mi miris, ke ankaŭ ĉi tie estas nur same silente.

Kelkloke inter la libroj anoncis grandliteraj surskriboj la opajn fakojn: “Etiletero”, “Celulozo”, “Albumino” kaj aliloke: “Nervokuracado”, “Stomakŝanĝado”, “Metamorfozigo de elementoj”, “Grenaŭtomatoj”, aŭ: “Profundenvidiloj”.

Mi pensis, ke mia gvidanto fakte miskomprenis min kaj ke mi venis en la bibliotekon de la kuracistoj kaj teknikistoj, kvankam mi volis ekkoni la hinojn kaj iliajn kutimojn.

Feliĉe, meze de la ĉambrego mi ekvidis tablon kun la surskribo: “Informoj”. Apud ĝi sidis iu hino.

Alpaŝinte mi ripetis al la hino mian deziron, sed ankaŭ li respondis la samon, kion mia gvidanto.

Mi konvinkiĝis, ke tiamaniere mi neniel prosperos kaj mi devas komenci mian studadon ĉe iu alia fako, el kiu mi same povos ekkoni ilian vivon.

Mi decidis studadi ilian historion, kaj mi menciis, ke mi deziras tian libron, kiu pritraktas la okazintaĵojn de la pasinta tempo.

Li respondis, ke tio estas tre relativa kaj nedefinita temo. Ekzistas libro, kiu temas pri la geologio, alia kiu pritraktas la evoluon de la rasoj, aŭ de la nervosistemo, de la digestorganoj aŭ de aliaj.

Mi diris, ke ne tion mi deziras, sed tion, kiu pritraktas la pasintan tempon de la homoj.

Mi devis ripeti, sed ankaŭ duafoje li ne komprenis kaj min petis, ke mi nomu similteman libron.

Nun mi montris mian belohinan legitimaĵon; deklaris, ke mi estas fremdulo, ne konas ilian literaturon, do mi povas nomi nur la librojn de Eŭropo.

Por ekzemplo mi menciis al li la verkojn de Froude kaj Green el la historio de mia patrio, sed li petis min rakonti ion el iliaj enhavoj.

Mi parolis pri la epoko de Henriko VIII. Pri la edziĝo kun Anjo Boleyn, pri la bataloj de la reformacio, pri la ribeliĝo de la nordaj provincoj, pri la ekzekuto de Tomaso Morus, la episkopo de Rochester, Anjo Boleyn kaj Katarina Howard, pri la luktado de la reĝo, de la parlamento, de la princo de Norfolk kaj Cromwell, pri la disputoj de la transsubstantiatio, de la celibato, de la meso kaj de la konfesado.

Nature, la tuta rakonto ŝajnis al li nekredebla, sed mi jam estis alkutimiĝinta, ke li demandadis ĉe ĉiu frazo: kial do ili faris ĉion ĉi?

Sed kiam mi finis, li miris pri tio, ke mi parolis pri la pasinto, kiel pri io efektiva kaj fine malkovriĝas ke ĉio ĉi ne estas.

– Sed estis! – mi respondis.

– Eble vi pravas, sed tiu vorto jam havas en si la fakton, ke ĝi ne estas. Kian sencon havas sin okupi pri imaginaraj aferoj? Nur la nuntempo ekzistas kaj se ni okupiĝas krom la nuntempo ankaŭ pri neekzistantaj aferoj, kial vi malŝparas ĝuste por la pasinta tempo tiel superfluan laboron? Sammaniere vi povus desegni geografiajn kartojn de neestantaj planedoj.

Mi rimarkis, ke ni ĉerpas el la pasinto multan utilan sperton por direkti nian agadon dum la estonto.

– Ĝi estas simila al tio, kvazaŭ post la matena vekiĝo ni englutus laksigilon, ĉar en nia sonĝo ni traŝarĝis nian stomakon per multa manĝaĵo, malgraŭ, ke ni post la vekiĝo estas malsataj.

Tiel malkovriĝis, ke ili tute ne havas historion. Ĉiu rememoras nur la tempon, travivitan de si mem. Kaj el la prauloj postrestas por la idoj nenio krom kion ili kreis, ia nova ĥemia procedo, konstruaĵo, maŝino, sed pri ties eltrovinto scias neniu.

Do, mi trafis ree en la sak-straton. Kion alian mi ankoraŭ ekprovu? Mi jam spertis, ke ili ne havas beletristojn. Mi pene cerbumis, kian fakon elekti por klarigi al mi ilian vivon kaj mondkoncepton.

Mi petis pri filozofiaj verkoj, sed li denove demandis, kio estas tio. Kaj kiam mi parolis pri la homa pensado kaj pri ties reguloj, li direktis min senhezite al la nervokuracado, el kiu evidentiĝis, ke ili filozofion tute ne havas. Tiu fakto vere min surprizis; konsidere, ke ilia tuta vivo konsistis el la variado de la koncepto de la kazoo kaj kazi, el kio ĉiu normala cerbo estus konkludanta al filozofema nacio.

Mi demandis, kial ili eĉ unu vorton ne skribas pri ilia ĉefa problemo de sia vivo. Mi menciis, kiom multaj verkistoj kaj el kiom multaj vidpunktoj klopodas ĉe ni pritrakti la moralon, la moron, la diajn leĝojn kaj la juston.

– Tio, kio ekzistas – li respondis, – ne bezonas pritraktadon kaj disputon. Kian sencon havus ekzemple pritraktadi, ke la cirklo estas ronda? Kaj se oni pritraktas ian geometrian figuron jen kiel rondan, jen kiel kvarangulan, tio povas okazi nur tiel, ke la pritraktata figuro tute ne ekzistas, ĉar, se ĝi ekzistas, ĝi povas esti nur tia, aŭ alia.

Min jam ege tedis la senfruktaj diskutoj kaj mi petis ian ekonomian libron, sed li demandis, kian produktan fakon mi bezonas. Mi klarigis, ke mi deziras informiĝi pri la socia sistemo de la produktado, sed li denove respondis, ke la sistemoj estas diferencaj laŭ la fakoj. Oni produktas alisisteme la tritikon kaj aliel la rizon, alimaniere oni teksas la ŝtofon.

Baldaŭ evidentiĝis, ke ankaŭ tia ne ekzistas. Ili simple ne havas ekonomian sociordon, same, kiel filozofion, leĝaron, ŝtatadministradon, religion kaj beletristikon.

Mi miregis kaj ne povis imagi, kie mi serĉu ilian vivon. Mi jam ne mirus, se malkovriĝus, ke ankaŭ ili mem ne ekzistas.

Fine mi decidis legi nervokuracistajn librojn, esperante ĉerpi el la pli oftaj nervomalsanoj kelkajn konkludojn pri ilia anima vivo.

Do, mi sidiĝis en iu malgranda balkono kaj post la teknikaj instruoj de la informisto suprenleviĝis ĝis la alto de ĉirkaŭ tri etaĝoj kaj ekserĉis inter la libroj.

Sed el la titoloj mi ne multe komprenis. Iliaj fakesprimoj estis ankoraŭ ne konataj al mi. Fine mi laŭhazarde elprenis libron kaj ĝin malfermis. La titolo de la unua ĉapitro estis: “elektronfluo, strukturologio de pensado.” Sed krom la titolo mi komprenis nenion. Ĝi pritraktis la ĉelojn la internajn fortojn en ili estiĝantajn. Poste sekvis la kalkuloj pri elastaj kunfrapiĝoj kaj osciladoj, sepmilionoble pligrandigitaj mikroskopaj fotografaĵoj, pri kies signifo mi eĉ konjekton ne havis, ĥemiaj formuloj kaj poste senfina aro da matematikaj deduktoj.

Plufoliumante mi trovis alian ĉapitron: “Cerboteknologio kaj nervomuntado.” Mi vidis la fotojn de strangaj mezuraparatoj, homojn, kiuj portas sur la brusto aŭ kapo malgrandajn metalskatolojn, pinĉilojn, tranĉilojn, eltiritajn kaj transplantitajn nervofibrojn. Poste sekvis paĝoj el maldikaj metallamenoj, kiuj estis plenplenaj per miopige malgrandaj kvadratoj kaj la tuto vibris en kunfandiĝanta malpur-griza koloro. Subskribite, la vorto, por mi nekonata: “Bomeli”.

Mi devis malleviĝi al la informisto kaj peti lian klarigon. Li alpaŝinte al mia tablo, suprenturnis ĝian dekstran parton kaj de tie elleviĝis aparato, simila al mikrofotografilo. La libron li enŝovis ĉe la demandita paĝo en la aparaton, kaj mi devis enrigardi tra iu lenso.

Mi ekvidis homan cerbon en vitra ujo, en kiun estis pikitaj multaj nadloj. Maldekstre blua lumstrio ĵetis lumon al tiu, ĉirkaŭe estis diversaj montrilaj aparatoj.

Nun la informisto premis butonon, kiam la montriloj ekmoviĝis, la cerbo iom post iom ricevis ruĝan koloron, poste aperis homa mano, kiu enverŝis la enhavon de iu botelo en la vitran ujon, la cerbo regajnis sian komencan koloron kaj la montriloj resaltis al siaj komencaj statoj.

Nature, mi komprenis nenion el la tuta sceno kaj ĉefe mi trovis nenion en la libro, kio estus interrilata kun ilia animo. Kaj vane mi klarigadis al la informisto, ke mi deziras ekscii ion pri iliaj pensaj, sentaj kaj ideologiaj cirkonstancoj, li respondis, ke ni pensas kaj sentas per nia cerbo do, same pri la estiĝo, kiel pri la kupliĝo de la pensoj, ĉiuj necesaj matematikaj formuloj estas troveblaj en la unua ĉapitro.

– Nature, – li daŭrigis – se vi volas studi ankaŭ la radiumadon aŭ la superelektronan metamorfozon de la pensoj, tiam via libro ne sufiĉas.

Kaj precize li klarigis, kien mi devas leviĝi, el katalogo li legis al mi aron da titoloj, ke mi jam kapturniĝis pro la inundo de la nekonataj vortoj kaj haltigis lin.

Mi sentis min fakte en vakuo. Evidentiĝis, ke inter ni du mankas la interliganta ponto kaj eĉ esprimi mi ne povas mian volon. Longe mi serĉis la ĝustan esprimon, sed por la animo ili ne havas vorton kaj se mi estus parolinta pri koro, ili certe direktus min al la breto de la “sangcirkulado”.

Post kelkminuta pena cerbumado mi rezignis pri ĉia espero, senvorte turniĝis kaj forlasis lin.

Elveninte mi iradis kelkan tempon tien kaj reen. Poste mi alparolis hinon kaj interesiĝis pri bildekspozicioj...

Li respondis, ke en ĉiu libro troviĝas bildoj kaj demandis, kian fakon mi deziras studi. Responde mi rimarkis, ke mi serĉas pentritajn bildojn, sed el la gapaj okuloj mi vidis, ke ankaŭ li volas min forlasi, do mi rapide montris al li mian belohinan legitimaĵon.

Mi devis klarigi, kia estas la pentrita bildo. Kiam li komprenis, li diris, ke ni verŝajne ne konas la pli perfektan formon de la bildfarado, la fotografon.

Vane mi argumentis, ke la pentrado estas pli perfekta, ĉar ĝi figuras ne nur la surfacon, sed ankaŭ la enhavon kaj esencon de la aferoj, li respondis, ke ili estas ankaŭ en tio pli perfektaj kaj el liaj vortoj mi divenis, ke li parolas pri la Rentgen-radioj. Li parolis krome pri iu nekonata afero, kiu vidas en la profundon de la tero kaj pri aliaj strangaj maŝinoj, kiuj malkovras al la homaj okuloj la internan strukturon de la materio.

En tiu punkto ni tre malfacile komprenis unu la alian. Mi intencis esprimi, ke la aferoj havas sentan esencon: tiun impreson, kiun ili vekas en nia animo, sed li rimarkis, ke aŭ la aferoj vekas en ni impreson, kongruan al siaj esencoj kaj ĉi-okaze la fotografio estas pli perfekta, aŭ en ni estiĝas pri ili deformiĝinta bildo, kaj tiam la difekto troviĝas ne en la aferoj, sed en ni.

Mi klopodis ilustri antaŭ li la diversajn impresojn de la pentristoj, kiuj ne deformas la esencon de la aĵoj, sed, pli vere, volas pliproksimiĝi al ĝi. Sed li persiste asertis, ke la esenco de ia aĵo ne povas esti diversa kaj se estiĝas pri ĝi tamen diversaj impresoj, tiam, krom unu sola, ĉiuj ceteraj devas esti evidente falsaj. Li konsilis, ke la objektojn, kiuj havas por mi dubajn esencojn, mi portu al la ĥemia aŭ fizika instituto, kie mi ricevos pri ili precizan analizon.

Lace mi mangestis kaj deklaris, ke mi ne plu bezonas informojn, post kio li foriris.

Do, anstataŭ la solviĝo, la problemoj iĝis pli kaj pli konfuzaj.

Sed per ĉio ĉi mi eĉ pli incitiĝis por ekscii ilian sekreton. Antaŭ miaj okuloj interkroĉiĝis la dentradoj de mirinda mekanismo, kiuj plenumis sian laboron ĉe tia grado de precizeco, kian esprimi mankas la homa vorto. Tamen, kiel ajn mi serĉis, mi ne sukcesis trovi la risorton, kiu movas la tuton. Mi fakte sentis min kiel Keppler aŭ Pasteur, kiuj, ekkoninte la mirindajn Leĝojn, paŝon post paŝo konvinkiĝis pri la ekzisto de la Leĝdonanto, kiu tamen samtempe pli kaj pli malproksimiĝis de la sentoj. Lia voĉo mutiĝis en la dornarbusto, liaj okuloj ne ekbrilis en la fulmo, lia voĉo ne tondris inter la nebuloj kaj kovriĝis malantaŭ des pli densan mallumon, ju pli luma iĝis lia ekzisto.

Mia cerbo febre pulsis, kaj jam fakte pravis tiuj, kiuj konsilis al mi ripozon. La hodiaŭa lernado amasigis en mi tiom da problemoj, ke mi devis dormi je tio.

Mi petis la unuan hinon montri la altfervojon. Tiu servoprete alkondukis min, kaj mi ensidiĝis.

Hejmenvojaĝante mi tamen kunskribis kelkajn demandojn, decidante ke mi ĉion ĉi demandos al Zatamon. Li ja tamen estas nervokuracisto, kiu okupiĝas pri la animaj aferoj kaj ankaŭ min konas deproksime.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero pereos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2022 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.