La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


VOJAĜO AL KAZOHINIO

Aŭtoro: Sándor Szathmári

©2022 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

La Edukada Servo
La Librejo
La Titola Paĝo

Parto Unua
1 2 3 4 5 6 7 8
Parto Dua
9 10 11 12 13 14
15 16 17 18 19 20

DEKSESA ĈAPITRO

Nun ni alvenas al la plej malĝojiga ĉapitro de la aventuroj de la aŭtoro, kiam el la behinoj eruptas la furiozatako, nomita bukuo. – La aŭtoro preskaŭ fariĝas ĝia viktimo. – La parton pri la bikruo publikigas ba aŭtoro nur kun rezervo.

Post kelkaj tagoj, matene, tre multaj kunvenis en mia proksimo, pri kio mi ĝojis; ĉar ĝi signifis almozon.

Iu el ili paŝis sur benkon kaj faris parolon al la ceteraj. Li asertis, ke la celo de la kona estas vivi en paco kaj frateco kun la kemonanoj, certigi la pacon kaj amon, subteni la sekurecon de la familia fajrujo sur ambaŭ flankoj kaj reciproke apogi unu la alian.

La Leganto eble miras pri la raciaj vortoj, sed mi, aŭdante tiujn, jam ektremis, suspektante malbonon.

Mi ja ne sciis ankoraŭ, kion tio signifas, sed laŭ miaj spertoj mi estis konvinkita, ke ne tion, kion ĝi fakte signifas. Ĝi sonis danĝere prudente kaj paceme.

Kaj mi denove pravis.

Post kelkaj minutoj alproksimiĝis timigaspekta procesio.

Multegaj behinoj venis en kvinopaj vicoj, kaj ili paŝadis laŭtakte, kio en la behina senordeco estis jam en si mem surprize. Sed eĉ pli surprize estis, ke ĉiu en mano tenis tranĉilon, per kiu ili post ĉiu dua paŝo piksvingis al la tero kaj kriadis:

– Zuk!... Zuk!... Zuk!... Zuk!...

Apud ili paŝadis iu, ankoraŭ pli ĉifona figuro ol la ceteraj behinoj, frapsonigante per grandega tondilo kaj kelkfoje ekkriis ion al la amaso, pro kio ili orelfende salutbruis kaj tranĉilsvingante kriadis:

– Huuu!... Huuu!... Huuu!...

La procesion ĉirkaŭkuradis alia arlekena figuro, tenante ladskatolon kaj disdonadis el ĝi flavajn ŝtonerojn per furioza fervoro.

Kiam ili pli alproksimiĝis, mi povis pli detale observi la parolanton. Senkaraktera, stulta vizaĝo, preskaŭ senfrunta. La progresinta basedov-malsano terurigis el liaj ŝvelantaj okuloj, al kiu similis ankaŭ lia antaŭstaranta mentono. Nome lia malsupra dentvico tiom elstaris, ke li ne povis ĝin kuŝenfermi, pro kio liaj vortoj apenaŭ estis kompreneblaj, kvankam mi jam konjektis, ke eĉ mia vivo povas dependi de tio, kiome mi povas kompreni la okazintaĵojn.

Fine, kiam ili ĵus pretermarŝis nur kelkpaŝe de mi, sukcesis mi kompreni liajn vortojn:

– Lundo, mardo ĵaŭdo, merkredo... Lundo, mardo, ĵaŭdo, merkredo!...

Gape mi rigardis al li. Do, ĉu ili salutbruis pro tio! Ĉu ili entuziasmiĝis pro tio!

Subite mi sentis manon sur mia ŝultro. Turniĝante mi ekvidis du tranĉilajn behinojn apud mi. La unua ekparolis:

– Kion vi faras ĉi tie?

– Mi almozpetas – mi respondis. - Sed diru, kiu estas tiu kun la tondilego?

– Tiu estas la tranĉilbetiko. Ĉu vi ne vidas ilian duoblan tranĉilon?

– Kion signifas tranĉilbetiko?

– Ke li estas la plej saĝa betiko.

– Plej saĝa? Kial?

Ĉar li partoprenigas nin en la graco de la tranĉilo.

– Se li estas la plej saĝa, kial li ne diras: merkredo – ĵaŭdo?

– Tiel ĉiu povas diri. Li scias, kiel ni akiru la gracon de la tranĉilo, kaj li ĉiam pravas. Kaj eĉ cetere: nun estas bukuo, kaj tio bezonas eksterordinarajn prizorgojn. Sed ni parolu pri la temo: ĉu vi havas legitimaĵon por korpuzado?

– Kiooon?

– Do, vi ne havas. Tiam vi rajtas partopreni en la paclaboro.

– Kiamaniere?

– Vi ekprenas tiun – kaj li enmanigis al mi tranĉilon, – vi venas kun ni al la monteta deklivo, kaj tie vi certigas la pacon kaj civilizacion.

– Kiel?

– Ke vi pikas la kemonulojn kaj ili pikas vin.

Nur nun lumiĝis al mi la tuta teruraĵo de la situacio. Tiuj malfeliĉuloj nun iras fakte por mortigi. La furioziĝo, nomita bukuo, pri kio mi jam ofte aŭdis, sed mi ne povis kredi ĝian realaĵon, nun fakte erupciis inter ili.

Mi rapide deklaris, ke mi provizore ne intencas uzi mian rajton, sed li alkriis min:

– Mi diris jam, ke vi rajtas partopreni en la bukuo!

Poste li piedbatis min kaj ĵetis min en la vicon.

Mi ekprovis protesti, sed subite ĉiuflanke tranĉiloj turniĝis al mi, kaj la vortoj frostiĝis en mia gorĝo.

Do, okazis tio, kion mi neniam povis imagi pri mi. Mi devis enviciĝi kaj senproteste marŝadi kun la furiozuloj al la hekatombo. Ankoraŭ pli, por kompletigi la paroksismon, mi devis je ĉiu dua paŝo tranĉilpiki al la tero kaj kriadi:

– Zuk!... Zuk!... Zuk!...

Kaj se la birdkapa fantomo kvikis al ni la ĵaŭdo-merkredon, mi devis respondhurli:

– Huuu! Huuu!... Huuit!...

Mi priskribas tiajn aferojn kun la plej profunda honto. Neniam mi estus kredinta, ke min, la oficiron de la angla militŝiparo povos tiom profundenigi la perforto de la frenezuloj. Sed la hontigo tute ne finiĝis per tio.

Nome, la birdkapa inkubfiguro foje alpaŝis min kaj liajn ŝvelintajn okulojn fulmante al mi, ordonis, ke mi komandu la hurladon. Kiam li eldiris la merkredon, mi devis signi per mia tranĉilo, kaj la amaso komencis huuui.

Do, ne sufiĉis, ke mi devis kunfreneziĝi, sed eĉ mi devis frenezigi aliulojn, aliokaze mi estus mortpikota.

Mia vizaĝo hontbrulis kaj mi decidis post mia ebla reveno al mia patrio tuj abdiki mian oficiran rangon. Mi sentis min malkuraĝa kanajlo, kiu terurite de la minaco de iu birdkapa monstro, kapablis enmarĉiĝi en la plej malhelan frenezon kaj kunkulpiĝi al la plej fia krimo de la mondo. Tiaspeca homo ne rajtos plu malpurigi la oficiraron de la militŝiparo per sia ĉeesto.

Sed reveninte mi tamen ne abdikis. Ties kaŭzon la Leganto baldaŭ komprenos. Nome, post kelkaj minutoj mi tamen sukcesis rekonsciiĝi el mia fistato.

Post kelkminuta marŝado ekaperis la monteto, kaj tuj frostiĝis la sango en miaj vejnoj pro la ekvidita teruraĵo.

Surmonte la konaanoj kaj kemonanoj tranĉilsvinge kaj ŝaŭmbuŝe kuregis unu al la alia, kaj baldaŭ dolorigis miajn orelojn la sovaĝbesta hurlado de la furiozuloj el la tuta frenezulejo.

La malsanuloj senbride piedbatis, ŝiris, pikis kaj tranĉis unu la alian, kaj neniu ekzistis por haltigi la buĉadon!

Nur tio mankis al mi, malfeliĉulo! La Leganto povas imagi, kion mi sentis, devigate perei mizere kaj buĉadi aliajn por sencelaj frenezaĵoj, kiuj havis nenian, interrilaton al la racia menso. La teruraĵoj subite rekonsciigis min.

Mi ekprovis klarigi al ili, kian teruran agon ili faras, sed ili mire turnis sin al mi:

– Kiel? Ĉu vi eble volus resti en vivo, kiam vi havas okazon morti en la bukuo per tranĉilo? Ĉu vi preterlasus ĝui la gracon de la tranĉilo, la plej ĉefan ĝojon, por kiu sole estas inda naskiĝi? Ŝajnas, ke vi havas nenian kapablon, al la boeto!

Ili jam ofte devigis min al ĉiaspecaj fiaĵoj, sed al ĉi tiu teruraĵo jam nenia potenco povis min devigi. Mi firme deklaris, ke mi ne povas fari la postulitajn aferojn, kaj mi ne volas perei sencele kaj sensence.

– Bivag! – ili hurladis. – Ĉu por vi la boeto estas sensencaĵo? Bridu vian langon, ĉar vi dolore bedaŭros, se vi insultas la boeton kaj la konaon!

La tranĉiloj denove alfulmis min kaj mi tamen petis ilin, lasu min prefere plu almozpeti, mi ne intencas ofendi la gracon de la tranĉiloj kaj de la kona, mi deziras al ili ĉion plej bonan, ili nur lasu min eliĝi, mi volas nur vivi en paco, trankvilo kaj feliĉo, kaj mi deziras la saman al ĉiu konaano.

Mi ricevis terurajn mallaŭdojn kaj multajn batojn. Ili nomis min bruligisto, frenezulo, hino, sangmana ekzekutisto de la homaro, de la bikruo, de la boeto kaj de la homa civilizacio. Bivag, kiu havas nenian senton al la gloraj anebaoj.

Ili koleriĝis ĉefe, pro tio, ke mi deziris pacon, trankvilon kaj feliĉon al ĉiu konaano.

– Al ŝtiparo la lamikon! – ili kriadis. – Nur tio mankas, ke li, per fia senmoraligo venenu la sanan socion kaj renversu la ordon!

Alia diris, iru mi al la kemonanoj kaj per mia putriga senmoraligo tie mi renversu la ordon kaj trankvilon, sed ne ĉi tie, kie ĉiu volas nur pacon kaj juston.

Ĝoje mi proponis iri kaj diri la samon al la kemonuloj, ili ridegis kaj diris, ke tiam la kemonanoj min mortbatos kaj cetere, por tio mi tute ne plu havas eblon, ĉar nun estas bukuo, kaj same pri mia korpo, kiel pri mia spirito, nun disponas ties posedanto, la konao.

Kiam mi asertis, ke la posedanto de la korpo estas la individuo mem, ili alkriis al mi, ke mi ne laŭtigu tiajn erardoktrinojn, ĉar estas ĝenerale sciate, ke mia posedaĵo estas nur la vestaĵo, kiun mi portas sur mia korpo. Se iu forprenas mian vestaĵon, tiu estos punata, sed mia korpo ne plu estas mia posedaĵo, ĉar la korpo kaj spirito ne estas la individuo mem, sed aferoj, kiujn la konao kaj bikruo pruntedonis al mi por esti iu enigotaĵo en la vestojn, signifantajn mian individuon.

Ĉirkaŭe jam ĉiuj kriadis lamikon kaj postulis, ke mi, kiel la malamiko de la publika paco kaj civilizacio, estu portata al la betiko.

Mi konstatis, ke ĉi tie jam ĉiu vorto estas vana. Plej bone estos, se ili ekstermos unu la alian, nur mi povu resti vivanta. Mi deklaris, ke mi ne volas ilin malhelpi en la bukua paclaboro, eĉ pli, mi elkore deziras la plej efikan laboron de ambaŭ partioj (en tiu mi tute ne mensogis), nur min, mizeran bivagon lasu vegeti en la sengloreco.

Sed ili jam ekkaptis min kaj trenis al la betiko.

Sur mia dorso abunde frapadis la batoj, torento de mallaŭdoj inundis al mi, sed mi, dum ĉi tiu mallonga vojo, anime fortiĝinte tute transformiĝis.

Ne! Neniam povas ekzisti potenco de ia ajn furiozo, kiu min povus devigi al tia sensenca, sovaĝbesta interbuĉado!

Min plenigis la memkonfido, pro tio ke mi fine sukcesis rekonsciiĝi el la malkuraĝa humiliĝo kaj laŭ heroa maniero, spitante eĉ la martirmorton, per suprenlevita kapo, mi fine sukcesis kontraŭstari al la malsancerba krimo de la kanajlaro. Min trapenetris la scio, ke mi fine kondutas inde al oficiro de la glora angla militŝiparo.

Mi estis trenata ĝuste al la betiko, ĉe kiu mi postenis kaj kiu lasttempe elĵetis min. Nature, li tuj konstatis, ke mi estas lamiko kaj kondamnis min al morto sur ŝtiparo.

En la argumentado de la verdikto ofte sonis la vortoj “ekstremisto”, “malpaciganto”, sed same “moderulo” kaj “bonintenca”. La Leganto eble konjektas, ke ili nomis moderuloj kaj bonintencaj tiujn, kiuj volis ĉesigi la interbuĉadon; ekstremistoj kaj malpacigantoj tiujn, kiuj sur la monteto kun sovaĝa furiozo elpikis la okulojn unu al la alia kaj dancis en la haladzantaj intestoj de siaj homfratoj.

Ne!

Ili komprenis ĝin tute inverse!

Nun ili donis al mi beratnuon, kiu min ne batis, sed ekparolis senfine pri ĉiuspecaj konfuzaj aferoj, kiujn mi nature ne komprenis, eĉ tion ne, kial mi devis ĉion ĉi aŭskulti. Mi nur rimarkis, ke ofte aŭdiĝis en la parolo la bikruo, kiu kompreneble ankaŭ nun estis la kaŭzo de ĉiuj malbonaĵoj. Min kaptis ne la gardistoj, sed la mano de la bikruo. La bikruo konstruas ekstere la ŝtiparon, ktp. Ĉar jam ĉio estis al mi tute egala, mi kuraĝis spiti la ridindiĝon kaj senĝene demandis, kio estas la bikruo.

– La bikruo estas la plej betika betiko – li respondis.

– Do, ĉu li estas homo?

– Li ne plu vivas, sed vivis.

– Kaj kial vi nomas lin la plej betika betiko?

– Pro liaj senlime saĝaj instruoj.

Mi ektremis jam pro la nura vorto. Kia frenezaĵo povas esti tio, kion la behinoj nomas saĝeco! Sed pro kuriozo mi tamen demandis.

– Kion li instruis?

– Tion, ke la tranĉilpiko ne estas ĝojo, sed sufero, ke ni naskiĝis por la vivo kaj ne por la morto, kaj tial estas malpermesite piki. Li diris, ke ne ekzistas betiko, sed ni ĉiuj estas egale homoj, ke ne la flava ŝtonero nutras, sed la spiritualaĵo, kiun la bikruo nomis manĝaĵo kaj ke kiu forprenas tiun de ia aliaj, vane tiu portas la bilevojn, ĉar li estas vere nur hipokritulo kaj poŝŝtelisto. Li diris, ke ni devas vivi en paco, trankvilo kaj feliĉo, sen behaoj.

La Leganto kompreneble viŝadas siajn okulojn kaj ne volas kredi. Nun imagu, kiel akceptis mi ĉi tiujn vortojn! Mi ne volis kredi al miaj oreloj.

– Kiel? – mi demandis mirege.

Sed la beratnu diris la saman ankaŭ duafoje.

– Do, li ja estis lamiko! – mi kriis.

– Kiel vi povas diri tian insulton pri la plej betika betiko? – li konsterniĝis.

– Ĉu fakte vivis tia homo, kaj vi ne ĵetis lin sur ŝtiparon?

– Nu... nu... kio koncernas... ni fakte ĵetis lin tien, ĉar tiam ni ankoraŭ ne komprenis lin, sed post lia glora martira morto ni ĉiuj akceptis liajn instruojn, kaj de tiam ni ĉiuj vivas laŭ lia spirito.

– Tial do vi tenas sub viaj akseloj la flavan ŝtoneron? Tial do la manĝaĵon vi forprenas de la malsatulo? Tial do vi pikas la kemonanojn? – mi demandis konsternite.

– Ĉion ĉi ni faras por lia gloro kaj defendo.

– Kial? Ĉu tial, ke eble la kemono estas malamiko de la bikruo? Ĉu vi ne opinias, ke eĉ tiam tio estas frivola karikaturo de la tezo, ke piki estas malpermesite?

– La kemonanoj ne estas malamikoj de la bikruo, ili respektas lin same.

Mia spirado nun ekhaltis. Mi kredis, ke mi sonĝas. Mi devis ekpinĉi mian brakon.

– Sed diru, malfeliĉulo, – mi kriis tremante – kial do vi faras ĉiujn ĉi abomenaĵojn?

– Por la defendo de la bikruo, por ke ni efektivigu liajn doktrinojn.

– Kaj la kemonanoj?

– Ili volas la samon.

(Parenteze mi rimarkas, ke ĉi tion mi komunikas al la Leganto jam nur kun rezervo, ĉar mi konfesas, ke pri tio jam ne nur li, sed ankaŭ mi mem dubas. Kvankam miaj vojaĝnotoj atestas la menciitajn, kaj ankaŭ mi mem klare rememoras pri la vortoj, tamen la afero jam tiom superas ĉiun cerban difekton, ke eĉ pri la frenezuloj mi ne povas ĝin supozi kun trankvila konscienco, kaj mi ĝin atribuas prefere al la delirsonĝoj de mia cerbo, kiun konfuzis miaj suferoj kaj la frenezaĵoj. Se mi tamen ĝin publikigas, mi faras tion nur por la kompleteco kaj por tio, ke, se la parto pri la Bikru estis nure halucinacio, ĝi povu servi kiel uzebla noto al la nervokuracistoj, pristudantaj la nervostatojn similajn al mia tiama situacio.)


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero pereos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2022 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.