La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


VOJAĜO AL KAZOHINIO

Aŭtoro: Sándor Szathmári

©2022 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

SESA ĈAPITRO

La aŭtoro partoprenas en la publika vivo de la hinoj kaj okupiĝas per kuracista praktiko. – La mirinda kuracista scienco de la hinoj. – La aŭtoro fariĝas senkulpe mortiginto, post kio li forlasas sian postenon. – La hinoj koten tretas la infanan animon. – La aŭtoro fariĝas tekslaboristo, sed la enuo preskaŭ puŝas lin en katastrofon.

Iutage Zatamon komunikis al mi, ke mi jam verŝajne lernis sufiĉe kaj mi povas fariĝi valora ano de la hina socio. Li rimarkis, ke kvankam la strukturo de mia cerbo ŝajnas ne sufiĉe klara kaj verŝajne la perfektecon por la kompleteco de la vivo kiel staton mi ne atingos, tamen mi povas fariĝi utila ano, se mi klopodos pri la praktika vivo.

Li menciis, ke li okupiĝis pri kelkaj certaj behinoj, kiuj, kvankam ili malhavis la kazoan staton, tamen povis plenumi la taskon de la vivo. Ili kompreneble ŝanceliĝadis en siaj agoj, ĉar ilia cerbo malhavis la naturan kompason, sed la lernitaj metodoj tamen formis tiel iliajn agadojn, ke la nekuracista laiko ne povis rimarki la organan mankon, simile, kiel la surdmutulo ellernas la parolon el la lipoj de aliaj, kvankam la voĉon, kiun tiu elbuŝigas, li neniam travivas laŭesence.

Do, li komunikis ke mi jam povas forlasi la hospitalon kaj komenci la vivlaboron.

Do mi estis forsendita kaj mi ektremis pro mia estonto. Mi staris senkonsile, kaj mi demandis, kion mi devas fari. Mi ja ne povas scii, kie estas bezonata laborulo, kie mi povas havi postenon.

Sed li respondis, ke mi iru tien, kien mi volas, kaj ne deziru direktadon. Ĉiu mem scias plej bone sian kapablon kaj enmiksiĝi en la aferojn de la aliaj estus kazi.

Liaj vortoj min ja tute ne trankviligis; kontraŭe, min plenigis la plej granda necerteco. En mia patrio ĉiu diplomo de ĉiu lernejo havas fikse difinitan valoron, la civitano precize scias, al kiu posteno ĝi rajtigas, kiu estas la ĉefulo de tiu oficejo kaj kiu interrilatas amike kun tiu el siaj amikoj. Ĉio havas difinitan kaj klaran vojon; sed kion mi komencu ĉi tie, en la lando de la anarkio, elĵetite al la necerteco?

La unua problemo estis la loĝado. Ĉar la metodon akiri manĝaĵon mi jam sciis, sed pri la loĝcirkonstancoj mi eĉ palan ideon ne havis.

Forlasinte la hospitalon, mi longan tempon vagadis en la ĉirkaŭaĵo, poste mi iris en la arbaron, sed de tie la malvarmeta aero min repelis.

Fine, kolektinte mian tutan energion, mi enpaŝis iun domon. Mi intencis peti iun loĝanton, ke li donu al mi lokon por unu nokto. La hinoj estas facile gastigemaj (gastamaj oni vere ne povas ilin nomi) kaj espereble mi sukcesos akiri tranoktejon, kiel mi jam sukcesis ĉe mia alveno ĉi tien.

Mi malfermis ĉiun pordon. Tiuj estis kompreneble sen seruroj, kaj ĉe mia enpaŝo la loĝantoj eĉ ne turnis sin al mi. Ili neniun priatentas, ĝis la veninto ekparolas. La koncepton de la nedezirinda gasto ili same ne konas kiel tiun de la dezirinda.

La unua, al kiu mi enpaŝis, estis leganta. Mi ne volis lin ĝeni. La dua jam senveste kuŝis en la lito. En du loĝejoj mi neniun trovis hejme. Fine la trian mi petis doni tranoktejon.

– Kial? – li demandis. – Ĉu ne estas neokupita loĝejo?

– Ĉu estas? – mi demandis interesiĝe.

– Mi ne povas scii. Rigardu mem.

– Do, kiu registras la loĝejojn?

– Neniu – li respondis kaj forturnis sin.

Se mi montrus mian belohinan legitimaĵon, eble mi estus ricevanta informon, sed mi ne tro kuraĝis per ĝi demonstracii, ĉar mi estis lasita libera, kiel utila ano de la socio kaj, kiel posten-kandidato, mi ne volis montradi, kion mi ne scias. Mi devas vivi el mia energio, do mi devas ellerni ĉion per mi mem.

Mi senvorte turniĝis kaj trairis la tutan domon.

Nu, ĉiu loĝejo havis loĝanton, aŭ la ekipaĵo montris, ke ĝi estas loĝata. Fine, en la dua etaĝo, sur la pordo mi trovis slipon:

“Mi transloĝiĝis”.

Mi malfermis la pordon. Ankaŭ tie ĉi ĝi estis neŝlosita.

Mi ĉirkaŭrigardis, sed ĉio montris, ke ĝi estas tamen loĝata. Ĉiu meblo, la seĝoj, la lito estis en siaj lokoj. Jen, la lampo, la telefono, ĉio la sama kiel aliloke kaj, kiel en mia unua tranoktejo. Sed tiam kion signifas la slipo?

Mi turniĝadis embarasite. Sed, ĉar mi provizore neniun vidis, mi elturnis la liton el la muro, kiu jam estis pretigita por enlitiĝo kaj mi demetis miajn vestojn. Poste mi iris en la banĉambron por min bani en varma akvo, ĉar mi iom malvarmiĝis en la arbaro.

Jam estis malfrua vespero, mi ankoraŭ atendis la dommastron dum duonhoro, sed mi fariĝis tre dormema kaj ekdormis.

Nur post tagoj evidentiĝis, ke la loĝejo fakte ne havas dommastron kaj ili ĝuste tial surpordigas la slipon, ĉar cetere neniu povus distingi la loĝatan kaj neloĝatan ĉambron.

Matene mi precize trastudadis la ĉambron.

Krom la jam konataj aparatoj mi ekvidis kelkaj butonojn sur la muro. Ĉiu havis surskribon. Unu funkciigis la varmo-regulilon, alia movis la fenestron. Iu butono havis la surskribon: “raporto”.

Mi premis ankaŭ tiun kaj scivole ĉirkaŭrigardis, sed nenio okazis. Post dek sekundoj malantaŭ mi voĉo min ektimigis:

– En ordo.

Mi ekskuiĝis, turniĝis, sed neniu estis apud mi, la megafono parolis el la muro. Mi atendis, kio sekvos, sed nenio okazis.

Tien-reen irante mi pensadis pri mia estonta sorto. La fenestron mi delasis, kaj surprizite mi ekvidis malsupre forŝvebadi centojn da aŭtoj, dum super mi serpentis la supra fervojo. Kaj el ĉio ĉi mi nenion aŭdis! La tuto ŝajnis, kiel senvoĉa filmo. Dume mi tute forgesis pri la megafono.

Nun malantaŭ mi io ekklakis. Mi turniĝis. En la muro malfermiĝis klappordeto, el kiu etendiĝis metalcilindro.

Mi aliris, ĝin ekprenis, post kio ĝi falis en mian manon.

Observante mi ekvidis, ke ĝi estas malfermebla.

Malferminte mi trovis en ĝi du pli malgrandajn tubojn, Unu enhavis lakton, la alia kelkajn pecojn da frukto. Post iom da hezito mi bonapetite tion formanĝis.

Ŝajnis, ke provizore ĉio estas en ordo. Mia malagrabla necerteca sento trankviliĝis. Mi ja povas tiel vivi ĝis iam ajn, kaj mi ne devas miksigi inter ili, kio ŝajnis al mi tre nedezirinda. Oni neniam scias, kiam oni ofendas inter ili la regulojn de la kazoo.

Post mia matenmanĝo mi denove iradis tien-reen, kaj agrablis al mi la sento, ke mi povas vivi senĝene.

Sed post du horoj la afero komencis fariĝi iom enuiga, kaj mi preskaŭ ekĝojis, kiam la pordo malfermiĝis kaj enpaŝis hino.

Li iom surpriziĝis, kaj mi pensis, ke la ĉambro tamen havas loĝanton, sed li poste trankvile paŝis al la muro, eltiris evakuan tubon kaj per tiu purigis la ĉambron. La banĉambron li el alia tubo traverŝis per akvo. La ujon de mia matenmanĝo li remetis en la muron, poste li ekfunkciigis la ventolilon kaj foriris.

Nun mi estis denove ĉirkaŭita per silento, kaj mi daŭrigis la esploradon.

En la muro, malantaŭ alia klappordo, mi ekvidis grandan truon, similan al kamentubo. Malsuprenirante al la partero, mi eltrovis ĝian destinon: ĝi finiĝis en granda kolektujo, en kiun oni enĵetis la malpurajn tolaĵojn kaj el kie la lavistoj ilin verŝajne forportis. Apude, en ŝranko kuŝis la puraj tolaĵoj, elmetitaj por publika uzado.

Reveninte al mia ĉambro kelkan tempon mi ripozis sur la lito; poste enuiĝinte mi eliris al la strato kaj tien-reen promenadis inter la grizaj, monotonaj muroj kaj malgraciaj arboj. Tagmeze mi manĝis en iu manĝejo kaj pripensadis, kiel mi povus pasigi la posttagmezon por agrable eluzi mian liberecon.

Mi planis elvojaĝi al la marbordo.

Alveninte mi plurfoje trairis la bordan promenejon, poste mi suprengrimpis al iu roko. La eterna ondado de la senfina maro igis min dormema. Do, mi dormis unu horon, kaj post la vekiĝo denove min turmentis la problemo, kion fari ĝis vespero.

Spirite malplene kaj senpense mi promenadis denove unu horon, poste mi sidiĝis sur benkon. Pro la enuo mi muelludis per miaj haluksoj; tion mi praktikis alterne antaŭen kaj inverse.

Mi ofte rigardis mian poŝhorloĝon, atendante la vesperon. Mi ekpromenis kaj kalkuladis miajn paŝojn, mezurante la distancojn laŭ plej diversaj direktoj, kaj mi bedaŭris, ke mi ne povis plu dormi.

Vera ĝojo estis por mi, kiam mi sentis malsaton. La manĝo ĉiam estas variaĵo. Mi revojaĝis al la urbo, vespermanĝis, poste hejmeniris kaj en la tomba silento enlitiĝis.

Matene, post matenmanĝo denove venis la purigisto. Ankoraŭ pli surprizite li ekrigardis min ol hieraŭ kaj demandis:

– Se vi havas posttagmezan laboron, kial vi ne diras, ke ni sendu la posttagmezan purigiston?

Mi embarase balbutis ion, ke tial kaj tiel, kaj ke mi forgesis. Li promesis anonci la aferon anstataŭ mi.

Poste mi rapide foriris kaj ĝis malfrua vespero vagadis sencele. Antaŭtagmeze mi sukcesis dormi unu horon sur la riverbordaj ripozlitoj, ankaŭ posttagmeze mi havis dormemon, sed mi jam ne kuraĝis kuŝi, ĉar tiam mi nokte ne povos dormi, kio estus eĉ pli malbona.

Tiel maturiĝis en mi la konscio, ke mi tamen devas serĉi laboron, ĉar la nenifarado ne estas longe tolerebla.

Kiel mi povus min okupi? Mi estas vundkuracisto, do mi intencis akiri postenon en ĉi tiu fako.

La sekvantan matenon mi iris al la hospitalo kaj serĉis la estraron. Sed pri tio neniu sciis. Ili respondis, ke la hospitalo estas por kuraci la malsanulojn.

Al iu hino, ŝajnanta kuracisto, mi deklaris, ke ankaŭ mi estas kuracisto. Mi menciis mian diplomon, akiritan en Oksfordo, sed li ne sciis, kio estas tio. Mi devis malkovri mian devenon kaj ĝisnunan rolon kaj klarigi la signifon de la diplomo, sed tiam li demandis, kiel povis fremduloj konstati mian scion?

– Ĉar, – li diris, – la homo portas sian scion interne. Ĝin elekstere konstati ankoraŭ ne estas eble, sed eĉ ne estas necese, ĉar pri la lerteco, kiun iu ellernis, la lerninto havas la plej kompetentan scion. Cetere al mi ŝajnas, ke mi nenian rilaton havas al ĉi tiuj aferoj, do diru prefere, kion vi deziras de mi mem?

– Mi deziras havi postenon ĉi tie kaj labori.

– Tio estas via afero. Al tio respondu: kion vi deziras de mi mem?

Nun estis mi mem, kiu gapis. Se mi vivus dum dek jaroj inter ili, eĉ tiam mi ne povus ellerni iliajn komplikajn kutimojn.

– Komprenu – mi diris, – mi estas kuracisto kaj mi volas labori.

Li denove respondis, ke tio estas mia afero.

– Ĉu ekzistas ĉi tie nenia sistemo?

– Tio dependas de la fakoj. Ni kuracas ĉiun malsanon per aliaj sistemoj.

Mia pacienco ĉesis. Eĉ la nekomprenemo havas limojn. Mi simple deklaris:

– Mi volas ĉi tie labori. Mi petas, enkonduku min en la ĉi tiean laboron.

Ĉi tiujn vortojn elbuŝigis nur la malpacienco. Tiam mi tute ne pensis, ke per ĉi tio mi trovis la ŝlosilon de la tuta hina vivo.

Mia kolego sen iu ajn surprizo, kaptis mian brakon kaj klarigis la tutan ekipaĵon kaj la kutimojn de la sekcio.

Mi povas aserti ke, – kvankam mi vidis multajn mirindaĵojn ĉe la hinoj, – similan al tiu hospitalo eĉ sonĝe mi ne povas imagi, kaj dum mia kolego min kondukis, mi travivis miron post miro.

Tiu ne estis difinita kirurgejo. Ili klasifikas la malsanojn laŭ tute alia sistemo kaj la sekcio apenaŭ similis al hospitalo.

Nome, ni, pensante pri hospitalo, imagas vicon de blankaj, puraj malsanul-ĉambregoj. Vidante iliajn grandegajn konstruaĵojn ja mi pensis, ke ĉi tie devas kuŝi minimume dudekmil malsanuloj.

Nur poste evidentiĝis, ke la malsanul-ĉambregoj, – aŭ kiel ili nomas: dormo-ĉambregoj – okupas nur tre malgrandan parton de la konstruaĵoj kaj en tiuj estas nur kvar-kvincent malsanuloj.

Tio havas du kaŭzojn: unue, pro la vasta profilaktiko ĉe ili estas multe malpli da malsaniĝoj, due, la pli perfektaj kuracsistemoj pli frue resanigas ilin.

La plejparto de la hospitalo similis prefere al fabriko. Kun mia kolego mi trairis la senfinan vicon de ĉambregoj kaj laborejoj. Ni karakolis tra gumplandaj balkonoj kaj serpentŝtuparoj, poste nin transportis liftoj kaj kurantaj rubandoj en la labirinto de maŝinoj kaj aparatoj.

Tra iu dika vitrotubo kumuluse ruliĝis flava vaporo, sub kaj super ni susuris arĝentkoloraj serpentaj tuboj, zumzumis motoroj, bruegis kompresoroj, ekbrilis signallumoj, dancadis montriloj. El la okulo de ia teleskopforma aparato ruĝa lumstrio balais kurantan rubandon, sur kiu vagadis vaporantaj boteloj. Aliloke super ni forŝvebis metala korbo, – en tiu senmova homa korpo. Antaŭ ĝi malfermiĝis la pordo de grandega metala barelo, el kiu subite bloviĝis blindiga flamo kaj la korbo rekte enportis la homan korpon. Poste la pordo fermiĝis.

Mi estis konvinkiĝinta, ke ĝi estas krematorio kaj kapturniĝe mi devis ekscii, ke ĝi estas desinfektilo, ke la flamo ne estas flamo, sed radiado, kiu ekstermas kelkajn specojn de la virusoj kaj bakterioj, sed ĝi estas por la homaj histoj sendanĝera, ĉar la malsanulo antaŭe estis imunigita.

Ĉi tiuj idiotkondutaj homoj estas minimume je cent jaroj pli antaŭe ol ni. Eĉ la nomojn de iliaj maŝinoj mi ne povis memorfiksi kaj demandi mi ja ne kuraĝis, nur terure ekpensis, kion mi faros ĉi tie tiel, ke mi laboru kaj tamen ne malkaŝu al ili mian senspertecon, ne donante bazon al ilia sensenca nacia fiereco.

Por eviti la honton, mi mensogetis, ke mia speciala fako estas la dentkuracado. Do, la tekniko de la plombado kaj de la eltiro tamen ne povis evolui al tiom mistika sorĉo, ke mi ne povus ĝin ellerni.

Mi devis hontiĝe ekscii, ke dentmalsano ĉe ili tute ne troviĝas, ĉar la manĝaĵo farita en la manĝejoj sub la gvidado de kuracistoj estas ne nur nutraĵoj, sed samtempe profilaktikaj medikamentoj, kiuj malebligas la evoluon de kelkaj malsanoj, inter ili tiun de la dentmalsanoj.

Mi jam cerbumis nur pri la preteksto de la eskapo, sed mia kolego neatendite rimarkis, ke por mi la plej bona okupiĝo estos labori ĉe la dormĉambregoj kaj asisti ĉe la operacioj, kio plej bone konformas al mia kapablo.

Lia rimarko ŝajnis al mi malica kaj estis vere ofenda, sed liaj trajtoj montris nek malicon, nek iun ajn pasion. Kaj mi devis koncedi, ke mi ne povas reiri al la nenifarado kaj mi, – malgraŭ la honto, – akceptis lian proponon.

Ili montris mian ĉambron, mi survestis la blankan surtuton kaj klopodis labori sed ĉiupaŝe mi tamen devis demandi.

Jam la unuan tagon mia kolego demandis min pri mia nomo. Surprizis min, ke ili entute interesiĝas pri la individueco de la laborantoj, sed evidentiĝis, ke nur la fakan gazeton ili volas sendi al mia adreso.

Kiam mi diris mian nomon, li respondis, ke ĝi ne estas nomo; ĉar ĝi havas kun mi nenian rilaton!

Mi estis konsternita, kiel li aŭdacas tion aserti, mi ja tamen pli bone scias, kiel mi nomiĝas, sed li obstine ripetadis, ke la nomo “Gulivero” havas nenian interrilaton kun mi, ĝi estas sensenca konglomerato de literoj, sed li promesis al mi rememorigi mian nomon.

Se la rido ne estus rigardata kiel behinaĵo, nun mi vere povus ridegi, sed li per la plej serioza tono de la mondo, petis informojn pri la dato de mia naskiĝo kaj pri la adreso de mia loĝejo. Poste, transkalkulante mian naskiĝdaton al ilia tempkalkula sistemo, li diris:

– Nu, via nomo estas Zamono Nital.

Mi gapis buŝmalferme al li kaj nur post longa cerbumado mi malkovris la esencon de mia “nomo”: La litero “Z” signifas la personnomon, la sekvontaj la daton de la naskiĝo, la sekson kaj fakscion, la dua vorto signifas mian telefonnumeron, kiu samas kun mia loĝadreso. Do, la hinoj dum transloĝiĝo ŝanĝas ankaŭ la duonon de sia nomo.

Mi miris, ke ili ne havas propran nomon, kaj ili miris, ke ni ne havas propran nomon, nur sensencan konglomeraton de literoj, ne al ni apartenantajn.

– Por kio estas la nomo, – li demandis, – se ne eblas ekkoni el ĝi la personon?

Mi kontraŭdiris, ke el objektivaj datoj ja ne estas ekkonebla la persono kiel individua karaktero. Sed mi povis esprimi tion nur per ĉirkaŭdiro ĉar ili ne havas vorton pri la karaktero. Sed eĉ tiam li respondis, ke mia patrio devas esti tre stranga lando: ĉe ili ja ĉiu homo tutsame enspiras oksigenon kaj sin nutras per karbohidratoj kaj albuminoj.

Kiel malproksime ili staris de la kompreno de la karaktero, same malproksime mi estis de ilia praktika scienco.

Komence mi laboris en la dormoĉambroj, sed mia laboro ne estis pli, ol flegado. La dormoĉambro ĉirkaŭe konformas al la koncepto de nia “malsanul-ĉambrego”. Nun mi ekscii, kial ili nomas ĝin tamen dormo-ĉambrego.

Nome, ili ĉiun malsanulon endormigas, se la malsano estigas doloron. Ili pikas iaspecan elektran nadlon en la nukon de la paciento, per kio li profunde endormiĝas kaj estas vekita nur post la plena resaniĝo aŭ almenaŭ post forpaso de la doloroj. La hinoj simple tradormas la malsanon kaj dum la dormo estas arte nutrataj.

Iam mi portis kormalsanulon en la operacian salonon, kaj mirege mi vidis, kiel lia koro estas elprenita. En la aorton oni kroĉis tubon, kiu kontaktiĝis kun varmigita elektra pumpilo, poste lia korpo estis kunkudrita kaj la pumpilo subtenis tra tagoj la sangocirkuladon. Intertempe lia koro pulsadis en iaspeca fluidaĵo, kiu estis ĉiutage ŝanĝita kaj poste lia koro estis denove reoperaciita en lian bruston.

Mi devis konvinkiĝi, ke mi ĉi tie neniam estos rigardata kiel kuracisto. Kaj eĉ demandi mi hontis, timante, ke mi estos malestimata pro mia mallerteco, eble min trafos ilia justa mokado, kiel tio estas kutima inter kolegoj. Sed al miaj demandoj ili nur klarigadis per senpasia mieno, el kio mi nenion povis ellegi pri iliaj sentoj kontraŭ mi. Al tio, ke malantaŭ la lignaj mienoj estas nenia sentimento, eŭropa homo ja ne povas alkutimiĝi. Esplorante iliajn vizaĝojn, mi senĉese observadis la pasiojn, kaj el ilia malvarma konduto mi pensis, ke interne ili malestimas min. Preskaŭ plena kontrasto al ĝi estis la neimagebla servemo, per kiu mi estis helpata je ĉiu paŝo, sed sen iu ajn bonvola rideto aŭ afableco.

Ilia servemo min tiom erarigis, ke mi eĉ provis kun ili amikiĝi, sed al ĉiu mia provo la respondo estis nur rigida kaj senkomprenema rifuzo.

Ili diris, ke mi indiku precize, kion mi volas, ĉar tio, kion mi konfuze nomas amikeco kaj petas de ili, estas ia speco de nocio, do ne estas donebla.

Vane mi diris, ke mi volas nur, ke iu estu apud mi, kiu min apogas kaj kun mi interparolas, ili demandis, kion tiu faru kaj pri kio parolu. Ili faros ja ĉion, sed mi devas diri pozitivaĵojn pri miaj intencoj.

Kiom ajn mi spertis jam pri ili, mi tamen akceptis iliajn vortojn kiel tiujn de trofieraj aristokratoj, kiuj per ĝentilaj pretekstoj elfermas la sintrudulon el sia rondo. Mi konsideris ilin kiel neesploreblajn diplomatojn, eble ĝuste pro tio, ĉar ni alkutimiĝis, ke la senproblema vizaĝo kovras la plej grandan animan komplikecon.

La scienca kaj socia distanco igis tre ĝena mian, eĉ cetere malagrablan staton. Kiam en la operaciejo senbrue kaj kun horloĝa akurateco briladis la tranĉiloj el unu mano al la alia, mi nur ĉirkaŭsaltadis ilin, kiel servema hundeto, kaj la honto ekbrulis sur mia vizaĝo, kiam en la granda silento tamen eksonis voĉo, ĉar tiu instruis ĉiam nur min.

Kaj vane mi foliumis hejme la fakgazeton, kiun la tubpoŝto precize alportis al mia loĝejo, tiu estis por mi skribita en fremd-planeda lingvo. La tuto konsistis el matematikaj formuloj kaj absolute ne klarigis la efikon de la unuopaj medikamentoj, nur iliajn ĥemiajn formulojn, el kio mi nenion eksciis. Kaj miaj kolegoj similis al sfinkso.

Se ili almenaŭ riproĉus min, ĉio estus pli tolerebla. Sed la senpasia instrua tono, pri kiu mi neniam sciis, kio sin kaŝas post ĝi, la vakua nekomprenebleco de ilia animo tute rompis miajn nervojn.

Tamen ĉion ĉi superis okazaĵo, kiu tute ĝisekstreme renversis mian kristanan kaj humanan mondkoncepton.

Kun mia kolego ni vizitis agoniantan pacienton. Mia kolego esploris la dormantan malsanulon, poste li alvokis alian kuraciston kaj ankaŭ tiu esploris la homon. Fine li prenis ampolon el la ŝranko kaj transdonis al mi por envejna injekto.

Tuj, kiam mi injektis la fluidaĵon, la paciento je mia grandega hororo rigidiĝis kaj plenumiĝis la exitus.

Mi kuregis al mia kolego kun la ampolo en mia mano, asertante, ke ne mi ĝin interŝanĝis. Sed li kun la plej granda anima trankvilo respondis, ke ne okazis interŝanĝo: la stato de la paciento estis senespera kaj oni devis lin “ĉesigi”, do mi nur telefonu al la transporta sekcio.

Mi ekŝanceliĝis. Mi fariĝis murdisto!

Nur balbute mi povis elĝemi, kion la parencoj de la paciento opinios pri tia atenco, sed li respondis, ke al li apartenis nur unu mantelo kaj paro da ŝuoj, kiuj el higienaj kaŭzoj ĉiam estas forbruligataj.

Kaj la homoj mortas sen tio, ke iu ajn faligus pro ili larmon! Neniu konas siajn gepatrojn, ankaŭ la gepatroj ne sian filon kaj la agonianto jam estas rigardata nur balaaĵo, kiun oni devas forigi.

– Do, vi aŭdacas ignori la bazan celon de la kuracista destino? – mi demandis, kiam mi ioma rekonsciiĝis.

– Kiaspecan celon vi pensas?

– La subtenon de la vivo ĝis la plejebla malproksima limo.

Mia kolego interesiĝe alpaŝis min.

– Ĉu en via lando tio estas la celo de la kuracista scienco?

– Kial en mia lando? Ĉie! Alia celo ne estas imagebla.

– Erare. La celo de nia destino estas savi la homaron de la suferoj. Nature, se eblas, ni devas ĉesigi la malsanon, se ne eblas, ĉesigi la malsanulon mem, sendolore, por evitigi al li la superfluajn suferojn kaj al ni la superfluan laboron, kiun ni devus forŝpari de aliaj, pli sukcesemaj kuracadoj.

Jam eĉ tiuj kruelaj vortoj ofendis mian humanan senton, sed mia kolego daŭrigis:

– Kaj krome ekzistas okazoj, kiam la resaniĝo povas nur parte sukcesi kaj okazigus suferplenan pluan vivon. Ĉefe, se la malsanulo perdas malfacile protezeblan korpoparton. Nome, se estus forigata nur lia koro aŭ pulmo, tiuj estas facile anstataŭigeblaj per transplantado aŭ per maŝinkoro, maŝinplumo. Jam eĉ la orelo estas protezebla per maŝinorelo, alkroĉebla al iu ajn funkcianta nervo kaj la surdulo rapide ellernas la novan manieron de la aŭdo. Sed ekzemple la protezado de la okulo estas nun ankoraŭ en eksperimenta stato. La ĝis nun pretigitaj fotoprotezoj estas alkroĉeblaj nur al sendifekta vidnervaro kaj krome, tiuj estas ankaŭ tre pezaj. Ankoraŭ pli malbone, se iu perdas sian piedon kaj devus eterne lamadi per artefarita piedo. Evidente, ni devas tian malsanulon ĉesigi.

Mi tremis pro teruro.

– Mirinde estas, – mi diris, – kiel oni entute kuraĝas enlitiĝi en viaj hospitaloj!

– Kial ne kuraĝi, se li scias, ke post la momento de lia enveno ĉesas liaj suferoj?

– Kaj ĉu la vivinstinkto?

– Vi certe pensas pri la vivinstinkto heredita el la besta pravivo. Tiu atavisma stato ekzistis ankaŭ ĉe ni antaŭ kelkmil jaroj, sed niaj nunaj instinktoj konformiĝis al la nuna medio. Vi menciis, ke ĉe vi ankoraŭ okazas la truiĝo de la dentoj. Vi scias, kiom da doloro ĝi kaŭzas. La malsanulo sentas emon por eltiri ĝin kaj vere, la truiĝinta dento neniam resaniĝas per si mem. Do, logike estus, se la doloron de la trua dento akompanus la ĝua sento de la eltiro. Sed anstataŭ tiu, la malsana dento reagas per akra doloro eĉ pro la ektuŝo, protestante kontraŭ la sole ebla kuracado. Do, en la naturo ja troviĝas kontrastoj kaj malkonsekvencaĵoj.

– Sed la vivinstinkto...

– Tio estis same malkonsekvenca. La malsanulo, jam furioza pro doloroj, tamen persistis al sia vivo.

– Ĉar ĝi estas natura instinkto.

– Jes, kiu estis akordiĝinta al la pramedioj. Sed nia civilizacio transformis nian medion kaj vivkondiĉojn. Se niaj instinktoj direktiĝus eĉ nun al la pramedio, jen, hodiaŭ ĝuste tio estus kontraŭnatura, ĉar pereigus nian vivon la interna kontrasto.

– Kaj tial vi mortigas homon? Jen, la vera kontrasto!

– Tial ni ne mortigas homon. Dum la prastato la homoj devis batali unu kontraŭ la alia por la nutraĵo; sed nuntempe ĝin produktas jam ni mem. Se niaj prainstinktoj ne estus evoluintaj paralele al la civilizacio, tiuokaze ni buĉadus nin mem ankaŭ nuntempe, kiam por la nutraĵo ni devas unu la alian ne mortigadi, sed apogi en la produkto. Ho jes, ni mortigadus unu la alian, eĉ ne sciante kial, per artefarite elcerbumitaj pretekstoj kaj samtempe ni devigus la senespereblan malsanulon al pluaj suferoj. Jen, ĝuste tio estus la kontrasto.

– Ĉu vi aŭdacas paroli pri tiaspeca kontrasto? Vi, kiuj servas la vivon per la ĉesigo de la vivo?

– Ne la vivo kaj morto estas kontrastoj, sed la vivo kaj la suferoj.

– Ĉi-okaze kial entute kuracadi ĉe vi? Se via celo estas sole elimini la suferojn, kial vi ne mortdormigas jam la ĵusnaskiĝinton? Sekvante vian filozofion, oni nepre devas konkludi, ke la plej perfekta esto estas la neesto. En la neesto ja vere ne troviĝas kontrastoj, sed despli en via filozofio.

– Ni faris la vivon sekura kaj abunda, al kiu vivo ja meritas resaniĝi. La malsanulon kondukas al ni lia konsekvenca kaj al la nuna medio akordiĝinta instinkto, ĉar li scias, ke inter niaj kuracaj metodoj estas ankaŭ la morto. Kaj per tio mi respondis al via demando, kiel la malsanulo kuraĝas enlitiĝi en niaj hospitaloj. Sed viaj hospitaloj estas nur atavismaj torturkameroj de iu primitiva epoko. Mi primiras, kiel oni entute kuraĝas enlitiĝi.

Nature, liaj vortoj ne povis min konvinki, kontraŭe, mi pli kaj pli teruriĝis pro la rigida kaj senindulga filozofio, por kiu la vivo de la homo estas neniel pli valora ol tiu de la bruto. Vere, nur senanimaj brutoj povas senvorte toleri la koten-treton de la individua vivrajto.

Eĉ minuton mi ne povis plu resti. Mi elkuris kaj elvojaĝis malproksimen de la urbo kaj tie, kie neniu min vidis, mi ĵetis min altere kaj preĝpetis la Sinjoron de la Ĉieloj, ke li pardonu mian senliman kulpon, en kiun min puŝis ĉi tiu senkora, krimema raso kontraŭ mia intenco.

Sed per ĉi tiu okazaĵo jam vere plenpleniĝis la mezuro. Mi devis elekti alian profesion, kiu laŭeble konformu al mia fako, sed mi tamen ne devu mortigi.

Fine, kiel bonega solvo venis en mian kapon la ideo viziti ilian universitaton, kie mi povas aŭskultadi, kiel pasiva studento. Per tio mi intencis parte plifortigi mian pozicion inter ili kaj forigi la enuon, sed ĉefe min gvidis la ideo, ke reironte al mia patrio, per mia lerteco mi povos fari grandajn servojn al mia patrio kaj al la kristana civilizacio. Nome, se mi povos redoni al la vivo eĉ tiujn soldatojn, kiuj nuntempe estas rigardataj kiel mortvunditaj.

Laŭ miaj kalkuloj, se mi povos nur trifoje plilongigi la vivon de ĉiu mortvundita angla marsoldato ĝis la finfina heroa morto, nia militŝiparo povos estigi per almenaŭ 70 procentoj pli grandan perdon al la malamikoj de mia patrio kaj de la kristana civilizacio.

Mi diris al mia kolego, ŝajnas, miaj scioj bezonas kompletigon, kion mi volas akiri en la universitato kaj mi petis lian aprobon. La respondo denove estis, ke tio estas mia afero. Do, mi anoncis mian foriron, mian postenon transprenis iu hino kaj mi iris al la universitato. Mi venis en grandegan domkomplekson, en kiuj estis unuigitaj ĉiuj lernejoj, kaj mi tute ne povis konstati, kio apartenas al la lernejoj, kio al la cetera domoj de la urbo. Ni estas kutimiĝintaj al tio, ke la kunapartenantaj domgrupoj havas barilon. Nu, la Leganto imagu domgrupon kun ĝardenoj, kiun nek de la trotuaro, nek interne apartigas videbla limo kaj kie ne estas diferenco inter korto kaj strato.

Mi ne sciis, sur kia teritorio mi staris, kiam mi ekvidis man-ĉareton, ŝovatan de viro kaj sur kiu kuŝis vira kadavro sen ia kovrilo.

La vidaĵo min surprizis, sed mi jam estis kutimiĝinta ne trovi pudoron inter la hinoj, do, mi trankviliĝis, eĉ ĝojis ke sekvante la ĉaron, mi trovos la medicinan fakultaton. Do, mi postsekvis ĝin. La ĉaro proksimiĝis al pordo, kiu per si malfermiĝis antaŭ ĝi kaj ni alvenis koridoron. Por mia plej granda surprizo, sur la koridoro mi vidis tute etajn infanojn kaj la hino sen ia ajn emocio traŝovis la kadavron inter ili. Kelkaj infanoj atente alturniĝis kaj sekvis la ĉaron.

Tio jam estis tamen pli, ol mi povis toleri sen konsterniĝo.

Sed ĝi estis nur la komenco. La vera surprizo trafis min, kiam la hino enŝovis la ĉaron en ĉambregon. Tie jam kuŝis sur tabloj tri senvestaj kadavroj, ĉirkaŭitaj per ambaŭseksaj senkulpaj etuloj!

En la gumgantaj manoj de la infanoj briletis tranĉiloj kaj sen ia ajn emocio ili sekcadis la intestojn kaj seksajn organojn de la kadavroj!

Pro la terura vidaĵo haltis mia spirado, kaj tuj mi ekmalamis ĉi tiun tutan, teruregan landon.

Mi turniĝis al viro, kiu klarigadis al la infanoj. Mi demandis, ĉu tiuj infanoj fariĝos kuracistoj, kvankam ankaŭ tio ŝajnis al mi stranga, ke antaŭ la infanetoj oni malkovras en ilia sesa-oka jaro tion, kion la civilizita Eŭropo malkovras nur en dudekjara aĝo al la plenkreska animo.

Mi ricevis la respondon, ke tiuj infanoj ankoraŭ ne lernas fakan sciencon, nur la elementajn konojn, necesajn por la vivo. La medicinstudentoj estas en alia domego.

Mi ne povis ne demandi, kiel do venas la kadavro en infanajn manojn. Al tio li per la plej natura tono respondis, ke la instruo komenciĝas per ĉi tio. La homo devas antaŭ ĉio ekkoni sian korpon, ĉar ni estas sur la mondo por ni mem!

Ĉi tiu bruteca kaj senmorala kotmalpurigo de la senkulpa infana animo plenigis min per tiom da abomeno, ke mi senvorte turniĝis kaj ne estis plu scivola eĉ pri ilia medicina fako. Mi prefere rezignas pri ilia scienco, ol ke mi devu, kvankam nur per pasiva vido, suferi tiun frivolan senhonorigon de la homa animo.

La sekvantaj tagoj pasis denove en senespera enuo. Post la matenmanĝo mi devis foriri el mia loĝejo kaj rifuĝi al la arbaro, sed min ofte repelis de tie la pluvo aŭ malvarma vetero. Tiam la vagado sur la stratoj estis eĉ pli enuiga. Mi estis ĉirkaŭata de dek kaj dekmil homoj, kaj mi staris tute sola.

Mia sola distro estis priatenti mian stomakon: ĉu mi jam povus iom manĝi. La malsato kaj manĝo estis la sola varieco.

Se mi sidis, mi stariĝis, se mi staris, mi sidiĝis kaj senĉese cerbumis, per kio plenigi mian tempon. Bedaŭrinde la plumo taŭgas sentigi nur la fakte okazantajn teruraĵojn, kaj mi ne povas sufiĉe sentigi la enuon, kiam nenio okazas. Certe mi vane klopodus komprenigi ĉi tiun teruraĵon al la Leganto, kiu neniam travivis ion tian en la kolorplena kaj varia angla publika vivo.

Mi estis ekzilita en la nenion. Mi devis min okupi per io, sed tamen mi ne povis miksiĝi en ilian malhumanan kaj krimeman vivon. Mi volis akiri profesion, kiu laŭ sia naturo estas sendependa de iliaj malagrablaj kutimoj kaj kiun sen speciala lerteco mi povas ellerni. Sed ion mi devas fari, ĉar tiel ne estas tolereble.

Ekzistas du profesioj, al kiuj angla homo jam denaske inklinas: la navigado kaj la teksindustrio. La mondo konas nin pri nia navigacio kaj pri niaj ŝtofoj.

Kial tedi la Leganton per detaloj? Tiuj ĉi ja tute ne ekzistas. Ĉi tie la vivo ne okazas, sed simple estas. Se la homo naskiĝis, li estas ĝis la morto, poste estas aliaj.

Mi demandis la adreson de la teksfabriko. (Rimarkinde ĉe ili el ĉia fabriko ekzistas nur unu, sed grandega.) Eksciinte la adreson, mi aliris.

Mi venis en dekduetaĝan, tute vitromuran konstruaĵon, kie al la unua hino mi deklaris, ke mi laboros ĉi tie. (Mi jam estis lerta en la stilo.)

Post tio mi ricevis majstron, kiu portis min per lifto al la sepa etaĝo. Ĉi tiu konsistis el unusola, grandega halo, en kiu funkciis kvin-ses miloj da strangaj, sed tute egalaj teksmaŝinoj, kies klakado kuniĝis en ia muzika sono. Inter la senfinaj vicoj de la maŝinoj estis larĝaj vojoj. Mi paŝadis sur mola gum-planko, la plafono estis porcelansimila surfaco kaj la sunlumo, filtrata tra la laktaj vitromuroj fakte donis la plej perfektan lumigon, kion mi ĝis tiam vidis. La majstro kondukis min al la maŝinoj kaj klarigadis ilian funkcion.

Ĉio iris plej facile. Post unu horo mi ĉion tute ellernis. Mia laboro konsistis nur en la priatento de kvardek maŝinoj. La fadenĉenoj venis el la supra etaĝo tra la plafono al miaj maŝinoj kaj neniam elĉerpiĝis, ĉar supre ili estis postplektitaj per metodo al mi nekonata. Miaj maŝinoj konsistis preskaŭ nur el la tien-reen frapanta bobeno, kaj eĉ tiujn mi ne bezonis ŝanĝi, ĉar senfina rubando ilin alportis de la supra etaĝo al la bobenkesto.

Mi ne scias, kian materion ili uzis, sed dum mia ĉeesto neniam okazis ŝiriĝo de la fadenoj, kvankam la bobenoj kuradis minimume kvinoble tiel rapide, kiel ĉe ni. Ilia klakado superis la laboron de la plej rutina regiment-tamburisto. La preta ŝtofo, siavice, migris tra la planko malsupren al la apreturejo, kie tra la aro de tondaj, lavaj, gladaj, brosaj kaj aliaj maŝinoj ĝi vagadis de etaĝo al etaĝo, poste al la tajlorejo, kie premmaŝinoj eltranĉis la necesajn formojn per unusola premo kaj ili malsupreniĝis al la kudrejo, kie ia maŝino, kiu anstataŭis la kudromaŝinon ĉirkaŭpasis laŭ la randoj de la vestoj kaj kungluis ilin. Ĉi tiu ligilo estis pli fortika ol la kudro.

Al la dekdua etaĝo oni suprenpremis tra tuboj la artefaritan krudmaterialon, sur la partero oni metis sur ŝarĝaŭtojn la pretan varon de la poŝtuko ĝis la vintra surtuto, kaj mi devis atenti nur pri la nedifektiĝo de la maŝinoj kaj ŝanĝi la foruzitajn partojn.

La majstro vidante mian lertecon, puŝis sub min seĝon kaj foriris.

En la senfina halo senvoĉe laboris miaj kunlaborantoj, ĉirkaŭ cent hinoj. Inspektado tute mankis. La laborantoj plejparte sidis, kaj eĉ ĉe la enveno de la majstro ili ne stariĝis, kio ankaŭ pripensigis min, kaj mi tiris malĝojigajn konkludojn pri ilia disciplino, kompare kun mia patrio, kie oni bone scias la valoron de la laborordo kaj disciplino, kaj ĝuste pro tio oni ne pretigas sidlokon eĉ por la trammaŝinisto.

Ĉe ĉi tiuj gravas nur, ke la ŝtofo pretiĝu, por ke ili havu per kio kovri siajn senanimajn korpojn, kaj neniel ili okupiĝas pri la pli altgradaj sociaj celoj, kiuj la homon distingas de la senmensa besto.

Mi devis rideti, pripensante, kiaspeca soldato fariĝus el tia komfortema hino kaj el mia tuta koro kompatis tiun bravaspektan maristleŭtenanton, kiu volus ĉarpenti homon el tia estaĵo.

Do mi devus ĉi tie pasigi mian vivon!

Komence mi ne enuis, ĉar, kvankam mi ne povis demandadi, tamen mi multe ellernis pri ili per nura observado. Jam dum la unuaj tagoj mi eksciis, ke ĉi tie ĉio iras ankaŭ per si mem. Nenie mi vidis centran aranĝon, neniu dividis la laboron kaj tamen ia nevidebla ligilo kunigis la tutan grandan kompozicion al unu preciza horloĝmekanismo, en kiu ne troviĝas unu sola disonanca movo. Neniu laborejo havas superfluan, aŭ malmultajn laboristojn. La materialo ne estas registrata, oni prilaboras tiom multe, kiom la terkulturado kaj minejoj produktas, kaj ĉio tio direktiĝas laŭ la pleniĝo aŭ malpleniĝo de la magazenoj. La laborsferoj estiĝas same laŭ reciproka kunsento. Nek elektado, nek nomiĝo ekzistas, ĉion faras la individuo mem, kaj tamen ne okazas disputo.

Mi ankaŭ ĉi tie demandis, kiel estas konservebla la ekvilibro sen aranĝantaj kaj direktantaj organoj, kaj ili responde demandis, kiel estas konservebla la ekvilibro, se en la laboron de la homo miksiĝas fremda volo. Laŭ ili ĉiu homo havas sian kazoan menson.

La kazoo aperis antaŭ miaj okuloj, kiel sesa senso de la homo, tamen ili neniam menciis kiel senson aŭ kapablon, sed kiel memkompreneblan realaĵon.

– Kial necesus aranĝanta forto? – ili diris. – Se oni scias, kio estas la diferenco inter la lav- kaj teksmaŝinoj, tiu neniam havos la ideon lavi per la teksmaŝino!

Ili tute ne sciis, kion mi demandis.

Sed mia laborejo estis en la urbo kaj mia loĝejo ekstere, apud la hospitalo, do mi devis serĉi novan loĝejon. Jam post la unua tago de mia nova laboro mi ekiris ĝin serĉi, sed en la ĉirkaŭaĵo nenie troviĝis tia malplena.

Fine mi ekhavis savantan ideon. Mi jam iome konis iliajn kutimojn.

Mi eniris proksiman domon, kaj sen ia antaŭparolo mi diris al la tie loĝanta hino:

– Mi volas loĝi ĉi tie. Elloĝiĝu!

(Imagu, miaj Legantoj, ĉi tion en Eŭropo! Sed mi sciis, ke ili ne konas la ordon, do mi bazis sur tio miajn kalkulojn, kaj mi ne eraris.)

Nome, la hino, sen ia ajn surprizo aŭ ofendiĝo, demandis:

– Kial?

– Ĉar mi laboras en la apuda teksfabriko, kaj ĉi tiu loĝejo estas por mi pli proksima.

La hino diris, ke li laboras en manĝejo de la tria strato de ĉi tie, trovis mian proponon kazoo, leviĝis, transdonis la loĝejon kaj foriris, por ke en la tria strato per la sama lakona kaj simpla metodo li eligu iun alian el ties loĝejo.

La elloĝiĝo konsistis el tio, ke en kofreton li enpakis dentbroson, sapon kaj du librojn; la tolaĵojn kaj la litotukon li ĵetis en la truon de la malpuraĵoj kaj lasis tie ĉiun meblon, lampojn, telefonon, vestkroĉilon, gimnastikilojn, ĉar ĉi tiujn li ricevos ankaŭ en sia sekvonta loĝejo. Nur la sapon kaj dentbroson ili forportas pro higienaj kaŭzoj.

Mi devas konfesi, ke la hina vivo havas ankaŭ bonajn flankojn, sed tamen ne ekzistas en Eŭropo tiu sensanga filistro, kiu tolerus tiun medion. Ilia vivmaniero rememorigis al mi la distilitan akvon, kiu ja estas pura, sed per la distilado oni forigis el ĝi ankaŭ la salojn, necesajn por la vivo. Oni trinkas kaj trinkas, kaj ĝi ne kvietigas la soifon.

Post kelkaj tagoj mi denove falis en absolutan enuon. La teksmaŝinoj de la laborejo senĉese muzikis la saman monotonan kanton; miaj kunlaborantoj senvorte faris sian laboron. Se mi demandis ion, rigida, oficiala respondo min frostigis kaj fortimigis. La interparolo estis preskaŭ neebla. Mi faris mian senokazaĵan laboron preskaŭ reflekse, dum la animmortiga, senfina kanto de la maŝinoj sufoke premis miajn nervojn.

Min tedis vagadi sur la senornamaj, dezertaj stratoj, en kiujn ne alportis variecon statuo, kolono aŭ almenaŭ portalo. La stratoj estis signitaj per literoj de la alfabeto: “ab”, “ac”, “ad” ktp. (Memkompreneble laŭ la hina alfabeto). Ĉiu strato estis la sama, kaj ĉiu kondukis precize perpendikle, aŭ paralele al la alia. Iliajn vicojn en regulaj distancoj interrompis parkoj.

Montrofenestron aŭ reklamon ili ne konas, kaj tiuj tute ne havus tie celon. Nur kelkajn pordojn “ornamas” la lakona surskribo “vestaĵmagazeno”, “malvarmaj nutraĵoj” aŭ “elektraj varoj”, sed interne neniu troviĝas krom la forportantoj. (Mi ja ne povas ilin nomi aĉetantoj.)

Tia estis la strato dumtage. Vespere ĝi fariĝis perfekta tombejo. Teatro, kino, gastejo, dancejo ne ekzistas. La alkoholon ili konas nur kiel medikamenton; pri la religio eĉ ĝian esencon ili ne konas, se mi ĝin mencius, certe ili rigardus min behino.

Je la deka horo vespere la stratojn ekkovras infera mallumo. Nokte nenia fabriko funkcias kaj mi devis hejmeniri al la same dezerta loĝejo, kie mi povis maksimume levadi la gimnastikilojn, sed ne havante rivalon, kun kiu mi povus konkuri, ankaŭ tio fariĝis enuiga.

Sekvis someraj monatoj. Iutage mi vidis, ke sur la stratoj multaj iradas tute senveste, nur sur la piedoj ili havas sandalon kaj de sur la ŝultroj pendas manvalizo. La unuan mi rigardis frenezulo; la trian, ke li estas nudisto. Fine, ekkuraĝinte mi demandis iun pri ĉi tiu, sed li tute ne sciis, kion signifas nudismo, kaj pluiris.

Sed tiam, kial ili iras senveste? kiaj obscenaj frenezaĵoj kaj de kia sekto igas ilin konsterni la publikan pudoron?

Fine ankaŭ pri ĉi tiu mi demandis iun, sed verŝajne ankaŭ tiu miskomprenis min, ĉar li respondis, ke la vetero estas varma.

Mi kapskue rimarkis, ke kio ajn estu la esenco de ilia manio, en mia patrio la nudeco estus grave punata. Sed tiam li, gapante per grandaj okuloj demandis, kiel ni povas eviti la nudecon: ni ĉiuj estas ja nudaj sub niaj vestaĵoj.

Lian stultan demandon mi ne taksis inda por respondo, do li foriris kaj mi konvinkiĝis, ke kiom ajn granda estas ŝajne la ordemo inter ili, tamen ne estas eble lasi la civitanojn fari libere laŭ siaj inklinoj, ĉar, – kiel montras la ekzemplo, – sen leĝoj eĉ en la plej memdisciplina socio aperas en la homo la sovaĝeco de la prabesto, kiu plimalpli frue putrigas la kulturon.

Sed post kelkaj tagoj aperis la nudeco ankaŭ en la fabriko. De tago al tago pli kaj pli da laboristoj kaj laboristinoj venis senvestaj, nur kelkaj havis iom da vestaĵo. Feliĉe min neniu devigis sekvi ilian maldecan kutimon.

Ofte mi elvojaĝis al la marbordo, kie sur la belega strando, arego da homoj kuŝis, promenadis aŭ sin banis. Plejparte nudaj ankaŭ tie ĉi. Eĉ pli, multaj vojaĝis sur la tramo en la sama stato. Ilia tuta pakaĵo estis iu rimenligita gum-surtuto kun flanela subŝtofo. Krom ĝi nenion ili kunportis, konsidere, ke manĝaĵo estas ricevebla ankaŭ sur la strando; la fumadon ili ne konis, loĝeja ŝlosilo ne ekzistas. Ĉiu iris sola kaj senvorta.

Kvankam mia prudenta eŭropa intelekto profunde abomenis ĉi tiun obscenan kaj senhonoran kutimon, tamen mi devas konfesi, ke dum la unuaj tagoj min interesis la trasportitaj, freŝaj kaj ŝtale elastaj virinaj staturoj kaj vekis en mi dezirojn. Sed post kelkaj tagoj jam tiom kutima fariĝis al mi la nudeco, ke ĝin mi eĉ ne rimarkis, kaj ili fariĝis ne nur ne pli-dezirindaj, sed ili fakte perdis siajn ĉarmojn. Mi spertis, ke min pli interesas la virinoj, kies korpon kovras la incitplena vualo de la vestaĵoj. La nudeco simple ne havis interesaĵojn, kiu povus inciti la fantazion de la viro.

Sed tiam kial ili senvestiĝas?

Ĉi tio estis la lasta, kio estis por mi novaĵo en Kazohinio. Mi jam plene ekkonis ilian tutan enhavon, kaj post tio mia vivo dronis en la enuo.

Vane mi serĉis libron. Kiel la Leganto jam scias, krom teknikaj, medicinaj, fizikaj kaj ĥemiaj libroj nenio ekzistas. Eĉ koncepton ili ne havas pri tiaspeca verko, kio donus ion al la animo. Eble mi tute ne bezonas diri, ke ili ne havis gazeton, se ne rigardi tia la presaĵon “Teksindustrio”, kiun la tubpoŝto en neregulaj intertempoj portis al mia loĝejo kaj en kiu la laboratorio de la fabriko sciigis la laboristojn pri la evoluo de la produkt-procedoj. Ĝi estis mia sola legaĵo, kiun mi vole-nevole trafoliumis, sed pri kiu mi ankoraŭ pli enuiĝis, ol pri mia vivo.

Mi komencis pli kaj pli malami la hinojn. Iom ankaŭ ĝis nun mi malamis ilin, sed tiu sento nun fariĝis preskaŭ netolerebla. Kiam ili min senvorte preteriris aŭ per la plej oficiala koncizeco komunikis al mi siajn dezirojn aŭ dirindaĵojn, mi havis la nekontraŭstareblan impulson vangenfrapi ilin, nur por ke okazu fine io. Mi serĉis pretekstojn alparoli ilin. Mi demandis la numeron de tramoj, stratoj, ktp, ĉar ili respondas nur pri tiaj aferoj.

Miaj Legantoj, kiuj ankoraŭ nur gustumetis la enuon, tute ne povas imagi, kia estas la absoluta enuo. Ĉe ni oni konas la enuon nur el malsukcesaj somerumoj, kiam la grandurba civitano “ripozigas” siajn nervojn en malgranda, polva vilaĝaĉo kaj jam la trian tagon rekonas, ke pli facile oni povas freneziĝi pro enuo, ol pro ia ajn trolaboro. Sed ĉe ni eĉ en la plej malprogresemaj vilaĝoj okazas io, almenaŭ la dimanĉa diservo, kartludo ĉe la apotekisto, edziĝo, kegloludo, interbatado de kamparanoj en la drinkejo aŭ klaĉo.

Sed ĉi tie nenio okazis. Ne estis amiko, malamiko, ĝojo, malĝojo, rango, riĉulo, malriĉulo, kreado, progreso, do, per unu vorto: varieco. Ni diru jene: vivo. Ĉar kio alia estas la vivo, ol diferenco inter la hieraŭo kaj hodiaŭo, kiam oni atendas ion de la morgaŭo. La ekhalto kaj stagno estas morto.

Zatamon pravis: fakte ĉi tie oni sukcesis elimini la diferencojn kaj kontrastojn kaj ĉion ebenigi. En ĉi tiu “vivo” ne estis promontoro kaj valo, amo kaj malamo, blanko kaj nigro, nur senfina, griza vakuo, super kiu mortante defalas la migranta birdo. Ili eliminis la lumon, ĉar ĝi ekzistas nur kune kun la ombro. Sed kiel do ni vidas, se ĉio estas tutegale luma? Kaj, se ĉio estas silenta, por kio estas niaj oreloj? La vakuo igis min surda, blinda kaj paralizita.

Mi estis tute sola. Nek en la laborejo, nek sur la stratoj iu min alparolis. Mi ne povis ludi eĉ unu kartludon, ili ja ne konas la ludon. Mi pensis, ke mi pentros por mi ludkarton kaj ludos sole, sed kien mi kaŝu ĝin? Ja ĉiutage alvenas la purigisto, kaj se oni ĝin ekvidos, oni min rigardos behino.

Foje, apud la teksmaŝino, forgesinte mian staton, mi ekfajfis valson. Miaj kunlaborantoj ektime alkuris kaj mi rapide silentiĝis. Mi devis priatenti eĉ mian spiradon.

Mi deziris almenaŭ kunloĝi kun iu ajn, nur por ke iu estu apud mi, eĉ se li min ne alparolas; sed neniu loĝas kun la alia en la sama ĉambro kaj mi tute ne kuraĝis mencii mian deziron.

Mia sensocia ĉambro taŭgis nur pro tio, ke mi elploru mian doloron vespere post zorga fermo de la pordo. Mi alpremis mian vizaĝon al la kuseno kaj ploregis, ke mia koro preskaŭ fendiĝis. Sed mi devis atenti, por ke neniu min aŭdu kaj ankaŭ tio ne donis trankviliĝon.

Mi kuradis tien-reen, kiel la sovaĝa besto, fermita en kaĝo, serĉante vivon, aeron. Mi staris tie, en la plej granda karcero, ĉar vane mi estis libera, se la aero ne estis libera ĉirkaŭ mi. Mi velkadis senamike, malplene, en la lando de la nenio, inter la senfina, enteriga kanto de la teksmaŝinoj kaj la tomba silento de mia ĉambro, kaj miaj vivenergioj forvaporiĝis en malplena, senenhava vivo, sen tio, ke nur unufoje mi povus diri, ke mi atingis ion.

Foje mi malvarmumis kaj dum tri tagoj kuŝis en febro, kaj ĉu vi kredas, ĉu ne, mi havis ĝojon per la malsano. Ĉar io okazis, kuracisto alvenis, kiu interesiĝis pri mia stato.

Memkompreneble li proponis min enportigi al la hospitalo kaj en la radia fornego mi resaniĝos dum dek minutoj.

Mi malakceptis; respondante, ke mi estas ankaŭ kuracisto, mi scias, ke mia malsano ne estas grava, ke mi resaniĝos ankaŭ hejme, ke li nur sendu unu kovrilon al mi kaj vizitu min ĉiutage...

Li surprizite esprimis sian miradon, kial mi persistas tian atavisman metodon, kiam mi post duonhoro povus sane reiri al la fabriko, sed fine li konsentis kaj vizitis min krome dufoje.

Kiome mi bezonis iom da amo! Sed ankaŭ mia malsano forpasis, kaj mi fariĝis pli malsana resaniĝinte, ol mi estis en febro.

Malespere mi vidis, kiel pasas unu tago post la alia, formalŝparante la mallongan homan vivon. La tagoj kunfluis grize, mi ne sciis, ĉu du monatoj aŭ du jaroj forpasis. La hinoj je ne havas kalendaron, similan al la nia: ne estis dimanĉo, festtago, jubileo, evento, amuzo, sortobato; unu tago pasis post la alia, grize, malplene, ne estis limŝtono, al kiu la homa animo povus sin apogi.

Iam, ekpensante, ke mi eble devas ĉi tie morti sen unutaga vivo, la ektimo tiel min trafulmis, ke hejmenirante mi ne povis endormiĝi. Mia baraktado komenciĝis hejme per malĝoja plorego, poste la malespero pli kaj pli superregis min tiel, ke mi ne povis plu min bridi. La kusenon, premitan sur mian buŝon saltleviĝante mi disŝiris en terura kolero kaj ŝirante mian hararon, frapante mian kapon per miaj pugnoj mi volis ataki ĉion kaj dispecigi je mil pecoj ĉiun meblon de mia karcero.

Nun ankoraŭ ia grandega animforto min retenis de la senprudentaj agoj, sed mi sentis, ke ĝi estas la lasta ŝarĝprovo de mia anima ekvilibro. Se baldaŭ ne okazos ia ŝanĝo, teruraj aferoj sekvos.

La sekvantan tagon mi apenaŭ povis ĝisatendi la finon de la laboro. Mi sidiĝis sur la rapidvagonaron, tien-reen flugis per ĝi, esperante, ke la rapideco okupos mian atenton. Sed mi devis krome imagi diversajn, multkolorajn bildojn: ke antaŭ mi staras la pordego de la infero kaj mi estas la maŝinisto kaj flugigas al la damno centojn da virinoj kaj infanoj. Mi elkuris al la arbaroj, plengorĝe kriegadis, kie neniu min vidis kaj aŭdis, suprenkuregis, dum mia pulmo kaj muskoloj povis, poste mi kuris kun sovaĝa furiozo al iu arbo kaj pikadis ĝin per mia poŝtranĉilo.

Sed mi sentis, ke ankaŭ tio malproksimigis la katastrofon nur per unu tago.

Triatage mi akiris aŭton el la remizo. Ankaŭ ĝi estis komuna predo. Mi elveturis malproksimen kaj tie, kurigante la aŭton al arbo, mi rompigis ĝin tiel, ke mi falinte al la fenestro, vundis mian vizaĝon. La unua aŭto ekhaltis, la ŝoforo min ensidigis, turniĝis, per freneza kurego portis min en la urbon, kie, dum oni bandaĝis mian etan vundon, la ŝoforo telefonis al la remizo, ke oni reportu la difektitan aŭton. Poste, vidante, ke mi jam ne bezonas lian helpon, li simple foriris.

Eĉ en sia sonĝo ili ne pensus pri tio, ke iu eble tuŝas objekton sen bonvolo aŭ sen lerto, do, sen unu esplora aŭ riproĉa vorto ili min hejmensendis, zorge avertante, ke se mi sentos febron, tuj mi revenu. Kaj mi denove staris sencele, en la muelejo de la surdo, sola, kaj neniu min prizorgis.

Kaj kion ajn mi faris, mi povis ĝin fari nur sola. Kion ajn mi faris, nenio okazis. Vane mi saltis elinter la bridoj tio ne havis sencon, ĉar mankis la bridoj. Kvazaŭ mi pugnobatus la aeron! Kaj mi restis ĉiam sola. Mia seneĥe kriita vivo nenie povis sin alkroĉi. Mi ŝvebis en la spaco, kie ne estis supro kaj malsupro, antaŭo kaj malantaŭo. Nur rigidigite mi baraktis en la nekontentigebla vivsopiro. Sen kontraŭstaro nenio estas akirinda, ne estas travivaĵo, ne estas vivo.

Kaj mi klare vidis, ke inter ĉiuj miaj malsanoj la senamika stato estas la plej terura. Neniu estis, kiu min amus, kiu min prizorgus. Jes, inter ili ne estas zorgoj, sed tiom pli malbone. Mi bezonis iun, kiu mian manon ekprenas kaj min defendas. Jes, vere, tie ne estas malamikoj kontraŭ kiuj defendi sin, sed prefere ili ekzistu. Eble pravas Zatamon, ke la amikeco estas kreebla nur kun la malamikeco, sed prefere ili estu ambaŭ. La spacon oni nepre devas plenigi per io, krei fiksajn punktojn, al kiuj relativiĝu la vivo, la progreso, ĉar la spaco mem estas nenio, ĝi estas netolerebla ĉar ĝi ne estas.

Mi rememoris, ke neniu riskas iri sola en la Saharon. Ne pro la danĝeroj, sed ĉar la homaj nervoj ne elportas la absolutan silenton, kiun kutime oni neniam spertas en la naturo.

Mi bone sentis, ke mia baraktado estas nur la sencela spiregado de la vojaĝantoj en la ascendanta aerbalono, kiu spiregado neniel povas kompensi la maldensiĝon de la aero.

Mi ja devis apogi min al iu, mi devis ekpreni ies manon, ĉar mi klare sentis, kiel mi treniĝas de tago al tago al la rando de la abismo kaj, se mi enfalos, mi ne povos plu saviĝi.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero pereos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2022 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.