La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


VOJAĜO AL KAZOHINIO

Aŭtoro: Sándor Szathmári

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

DUA PARTO

Gulivero inter la Behinoj

NAŬA ĈAPITRO

Ĉi tie ni venas al la plej malfacilaj tagoj de la aventurplena vojaĝo de l’ aŭtoro, kiujn li pasigis inter la behinoj. – Ĉi tiu ĉapitro pritraktas la strangaĵojn de la unua tago.

La sekvantan tagon denove min vizitis Zatamon kaj diris, ke la afero detale estis pritraktita: li petis la opinion de la savista kuracisto, demandesploris Zoleman kaj laŭ la rezulto de tio ĉi ne estas malhelpo, ke mi eniru inter la behinojn.

Liaj vortoj min iom surprizis, kaj mi rimarkis, ke mi miras pri tia severeco. La hinoj ja ne kutimas influi la individuajn decidojn, kaj ĉiu homo faras laŭ sia opinio.

Zatamon diris, ke ĉi tio estas la sola deziro, kiu ne estas plenumebla laŭ la volo de la individuo, ĉar, – laŭ liaj vortoj, – ekzistas cerbomalsanuloj, kiuj pro manio imagas sin behinoj, kvankam la malsano estas nur “simpla” paranojo, kiu estas kuracebla, kaj ilia opinio ne estas alia, ol la ordinara fiksa ideo, kiam la malsanulo ekzemple kredas, ke li estas el vitro, aŭ imagas sin korktirilo. Tiujn “pli facilajn” okazojn oni devas reteni al la grandaj perturboj de la behina vivo, kaj ĝuste pro la gravaj sekvoj de tiu decido ili esploris miajn simptomojn tiom detale.

Liaj vortoj denove igis min rideti, kaj mi certigis, ke mi ĉion eltenos.

Nun li stariĝis, kaj ni ekiris.

Ni trairis la parkon, kaj post mallonga tempo ni staris antaŭ alta muro.

Ĉe la pordo ni devis sonorigi. Jen, estis la unua pordo, sur kiu mi vidis seruron. Je mia demando li klarigis, ke inter la behinoj okazas multaj strangaj aferoj. Ili uzas la objektojn por aliaj celoj, ol tiuj estas farataj. Ili ofte postulas superfluajn aferojn, kaj se la postulon oni rifuzas la vizaĝo de la behino strange deformiĝas, lia voĉo similiĝas al tiu de la meleagro, li kriadas, eĉ, se oni staras al li tute proksime; ili superflue rompas rompeblajn objektojn, ankoraŭ pli, ili ofte ekbatas iun, kvankam neniu petis tion. Verŝajne tio signifas pli gravan stadion de la malsano. Tial sur tiu pordo estas bezonata tiu stranga mekanismo, kies eco estas, ke nur per konvena instrumento ĝi estas venigebla en malfermeblan staton.

Kaj kiam la pordo malfermiĝis, li prenis la ŝlosilon el la manoj de la pordisto kaj klarigis ĝian funkcion, rimarkante, ke ĝin planis la inĝeniera sekcio de la hospitalo.

Ĝi estis la plej simpla pordega ŝlosilo kun glata ŝlosilflugilo. Ĉe ni malŝlosus tiun pordon eĉ la plej mallerta ŝtelisto.

Mi aŭskultis la vortojn kaŝride, kaj ĝojplene mi atendis la renkontiĝon kun la unua behino.

Ho, se tiutempe mi estus sciinta, ke tute male: mi venas en la plej teruran frenezulejon de la mondo; ke en mia vivo sekvas ĉapitro, pri kiu la nura rememoro kunpremas mian koron!

Ni enpaŝis kaj venis al longa koridoro. Apud fenestro staris homo en kompatinda vestaĵo. Sur lia vesto faŭkis grandaj truoj, kaj kelkaj partoj pendis de li ĉifone. Ee mia elveno li rigardis min per kuntiritaj brovoj.

– Ĉu vi vidas, diris Zatamon, – sur lia kapo estas longa tranĉo.

Mi ektime alrigardis, sed mi vidis nur la meze diskombitan frizaĵon, kiu igis min ĝoji. Unua signo de homa anima kulturo!

Li kondukis min en ĉambron, en kiu staris lito, tablo, seĝo kaj ŝranko. Plejparte konstruitaj en la muro. Poste li lasis min sola.

Ĉirkaŭrigardante mia unua ekvido estis, ke kvankam la loĝejo estis sufiĉe normala, tamen ĉiu objekto estis en multe pli eluzita stato ol ĉe la hinoj. Eĉ pli, sur kelkaj mebloj mi konjektis malkovri la postsignojn de intenca difektado.

Precipe mizera estis la stato de iu elektra kuirforno. Ĝiaj lamenoj estis dense truitaj, la kroĉiloj rompiĝintaj, la duono de unu piedo mankis kaj estis apogita per brikoj.

Sed nun ĉio ĉi ne interesis min. Mi volis ekkoni mian novan patrion.

Mi eliris al la korto. Mi vidis antaŭ mi grandan teritorion, kiu estis borderita parte per muroj, parte per konstruaĵo. Ĝia fino apenaŭ estis videbla. Iuloke en la fono leviĝis monteto, surkreskita de arbustoj. Bela, suna vetero estis, multaj homoj promenadis. Ĉi tie mi vidis unuafoje homojn en grupoj. Ilia vesto estis same en pli-malpli ĉifona stato, kion mi tiam atribuis al la malzorgemo de la hinoj, kaj mi tiom pli simpatiis kun la behinoj.

Sub arbo iu homo starigis akvoglasojn sur la tablo, li verŝis pli-malpli da akvo en ilin kaj ekfrapadis sur ili kanton. La ceteraj ĉirkaŭstaris, kelkaj kantadis kaj – ridis!

Post la terura dezerto tio signifis al mi veran refreŝiĝon. Mi alkuris preskaŭ flugante pro ĝojo. Do, tamen!

Mi elektis la unuan.

– Mi estas Gulivero, – mi diris ridetante, liberiĝinte, kaj mi etendis al li mian manon.

Li seriozmiene turniĝis al mi.

– Pricc-prucc – li diris, kaj sian montrofingron li metis sur sian nazon.

Tiajn vortojn mi ne konis, kaj ili tute ne povis troviĝi en la hina vortaro, kie nek la litero “r” ekzistas, nek du konsonantoj sekvas unu la alian. Kaj tiu movo per ia montrofingro!

Malvarmo trakuris mian dorson. Eble li tamen estas frenezulo? Kvankam li aspektis antaŭe tiom normala! Kion nun fari? Se mi forkuros, eble li furioziĝos.

Vidante mian embarason li ekridegis.

La histeria ridego frostigis la sangon en miaj vejnoj, kaj mi rigardis tremante al la pordo, kiu neŝanĝeble malfermiĝis malantaŭ mi.

En mia embaraso mi serĉis ian pretekston por lin trankviligi. Ian kaŭzon, kial mi lin alparolis.

– Mi volis nur demandi, – mi diris, – kiam kaj kie ni manĝos?

Sur liaj lipoj subite frostiĝis la rido, kaj li tuj turnis al mi la dorson. Ankaŭ la ceteraj malestime forturniĝis.

Uzante la momenton, mi rapide malaperis. Dum kelka tempo mi rigardis ĉiudirekte kaj serĉis okazon alparoli pli normalan homon, ĉar mi nepre volis ekkoni mian strangan medion. En mi mem mi grave riproĉis Zatamonon, ke oni min enportis sen ia informo. Tamen mi konsentis, ke se ĉi tie ja vivas animhavaj homoj, la hinoj certe ne povis min ĝuste informi.

Mi vidis, ke mi povas min konfidi nur al mia propra povo. Mi nepre devis ion ekscii pri ili.

Iu sidis sur benko kaj legis libron. Post mallonga hezito mi lin alparolis:

– Ĉu mi ĝenas vin per mia demando?

Tiu metinte sian fingron sur la nazon, diris:

– Pricc-prucc – kaj ridetis.

Do, ankaŭ ĉi tiu! Miaj genuoj kunfrapiĝis pro angoro. Mi staris senkonsile.

Sur liaj lipoj frostiĝis la rideto, kaj li turnis al mi la dorson.

Sed mi nepre devis paroli kun ili, mi ja nenion sciis kaj estis en la plej granda necerteco.

– Mi estis ĵus enportita – mi diris petante, – mi estas senspertulo. Mi petas, respondu al mi. Kial vi diras priccprucc kaj forturniĝas?

Tiu subite moliĝante turniĝis al mi.

– Ho! Mi ne sciis. Tiam la okazo estas ja alia. Mi komprenas. Do, mi instruos vin. Pricc-prucc estas belki.

– Kio? – mi demandis embarase.

– Belki, – li respondis senhezite, dum mi ŝtele rigardis kiel rifuĝi, – vi ja ne komprenas tion, ĉar vi ne scias, kio estas la ketni.

– Ketni?

– Ketni. Se oni diras, pricc-prucc, vi devas rediri tion kaj meti vian fingron sur vian nazon, kaj tio estas la belki, Kaj la belki estas ketni. Se vi ne faras tion, vi ne kondutas ketni-maniere, kaj oni kompreneble enoos pro vi.

– Enoos?

– Nature! Ĉu oni tute ne enous, se iu kondutas ne laŭ ketnia maniero? Kiel vi imagas?!

– Nature, nature – mi diris trankviligante – kaj kio estas tio?

– Jes. Ankaŭ pri tio vi ne scias. Do, kiam mi rerigardis en la libron, per tio mi montris, ke mi interne enoas pro vi. Atentu, ĉar vi eĉ riskas, ke vi estos batata, se vi ne estas ketnia homo.

– Se mi ne diras “pricc-prucc”?

– Nature! Kial vi miras? Ĉu ne memkomprenebla?

– Kaj se mi diras “pricc-prucc”?

– Tiam oni ridetas kaj gratas vian postaĵon, post kio vi regratas lian. Tio signifas, ke vi ambaŭ ne enoas unu pro la alia, kaj vi ambaŭ estas ketniaj homoj.

– Tio ja estas kretenaĵo! – mi diris ekkolere.

Li kuntiris siajn brovojn.

– Mi vin admonas ne paroli tiel pri la ketnio, ĉar vi estos elmetita al la plej grava enoo. Mi scias, ke vi estas ĵusveninto, sed ellernu la ketnion, kiu levas nin super la eksteran bivag-amason.

– Bivago?

– Bivago. Ĉar ili kondutas kiel bivag. Se ni belki-as al ili, ili ne priatentas. Eĉ se ni gratas ilian postaĵon, ili nur gapas idiote. Ili tute ne havas koncepton pri la ketni.

Nun li gratis mian postaĵon, kaj mi devis regrati lian! Por ke mi pruvu mian sanan cerbon!

La Leganto verŝajne koleretas pro la multaj behinaj vortoj kaj akuzas min pri neglektemo, aŭ eble pri gravmiena fanfaronemo, ĉar mi ne diras ilin en angla traduko. Do, mi jam komence devas deklari, ke la netradukitaj vortoj konformas al nenia vorto en la angla lingvo. Ili ĉiuj reprezentas tiajn specialajn maniojn, kiuj estas tradukeblaj al nenia kulturlingvo, ĉar tiuj konceptoj ĉe ni absolute ne ekzistas.

Por klarigo imagu la Leganto, ke iu pikas sian fingron per pinglo, forsvingas ĝin kaj ŝovas en sian buŝon. Tiu movo havas ordinaran anglan nomon: doloro. Sed se iu sen iu ajn normala kaŭzo metas sian fingron sur sian nazon kaj tion nomas belki, kiel mi traduku tion al la lingvo de la sancerbaj civitanoj de mia patrio?

Nun alia homo proksimiĝis al la benko. Stranga figuro estis la kompatindulo. Desuper liaj genuoj, ligite per ĉenoj, pendis du pezaj kupraj kuboj, kiuj ĉiupaŝe dolorige frapiĝis al liaj kruroj, pro kio li paŝadis nur tre malrapide. Mi kompatis la malfeliĉulon.

Mia konatulo subite saltleviĝis, sian dekstran piedon kaptis per sia mano kaj dolormiene vekriis: vake! vake!

Tiu haltis, kun senlime serioza grimaco ekskuis la kuprajn kubojn sur la gamboj kaj diris afable ridetante:

– Kiel via nazo kreskas, kaleb?

– Vake, daŭre.

El ĉi tio mi vidis, ke la ekkapto de la piedo kaj la vake estis ne esprimo de doloro, sed ia nova frenezaĵo. Sed por ke oni ne rigardu min bivag, ankaŭ mi saltleviĝis, kaj metante mian fingron sur mian nazon mi diris:

– Pricc-prucc.

Responde mi ricevis profunde riproĉan rigardon. Mia konatulo ekpugnis mian kokson kun tima embaraso, post kio, eĉ pli embarasite, mi ekgratis la postaĵon de la kuprokubulo.

La kuprokubulo malestime trarigardis min de la kapo ĝis la plando kaj intencis pluiri, sed mia konatulo saltis antaŭ lin, kaj metinte sian dekstran manplaton sur sian kapon petegante klarigis:

Elak betik! Ho, kvari al la bivago! Ĵus envenis la senvalorulo kaj ne scias, kio estas la ketni!

La kuprokubulo konsiderinde mildiĝis, per amika rideto ektuŝis la nazon de mia konatulo kaj poste la mian.

– Tio estas ja io alia – li diris gracplene. – Kiel via nazo kreskas, kaleb? – li demandis min.

Mi gapis idiote, mi volis diri, ke ĝi ne kreskas, sed mia konatulo denove kokspugnis min, do mi preferis silenti. La kuprokubulo foriris, kaj mia konatulo denove kaptante sian dekstran piedon vekriis vake-vakeon kaj hurlis tiel, ke mi jam volis helpi lin, sed li forpuŝis min.

Mi larĝe malfermis buŝon kaj okulojn, kaj miaj piedoj radikiĝis en la teron.

Kiam la kuprokubulo jam sufiĉe malproksimiĝis, li turniĝis al mi kaj kolere riproĉis min:

– Kiel vi aŭdacis diri pricc-prucc al betiko, vi bivag!

– Ĉu ne vi mem tion instruis? – mi balbutis.

– Sed al betiko! Ĉu vi ne vidis sur liaj kruroj la bilev-ojn?

– Ĉu la kuprajn kubojn?

– Tiuj ne estas kupraj kuboj, tiuj estas bilevoj!

– Do, ili ne estas el kupro?

– Nu... nu... – li diris ĝenate, – eble se ni esploras el tiu vidpunkto... ili eble estas el kupro, sed oni ne rajtas tion diri.

– Kaj kial ne, se ili estas tamen el kupro? – eksplodis el mi.

– Ĉar vi devas ekscii, ke ili ne estas el kupro! – li kriis. – Ili ne estas el materio, ili estas anebao! Pri tio oni ne rajtas diri, ke ili estas materio, ĉar ili estas nur la materia simptomo de la estado de la bikruo, kaj oni ne rajtas eĉ pripensadi, ĉu ili estas el materio aŭ ne.

Mi tute ne havas ideon pri tio, kio estas la anebao kaj bikruo, sed, ke la kubo estis el materio, tio estas certa. Kia frenezo estas nei tion, kion oni vidas per siaj okuloj!

Jam nun anticipe mi rimarkas, ke neniam, neniu diris pri la bilevoj ke ili estas el materio. Iam mi vidis seruriston, kiu ĝuste tiam poluris du bilevojn, kaj ankaŭ li estis konvinkita, ke li havas inter la manoj esence nenion; pli ĝuste, ke ili estas la materia simptomo de la estado de la bikru, kiu estas nek videbla, nek palpebla, kvankam ĝi troviĝis inter liaj manoj, kaj li ĝin vigle palpadis.

Pro tiuj vortoj min kaptis angoro. Mi demandis ŝajne trankvile:

– Kaj kio estas la bilevo?

– Ĝi signifas, ke ĝia portanto estas betiko.

– Kio estas la betiko? Kion li faras?

– Nenion! Betiko! Kaj la betiko estas elak! Ĉu vi komprenas? kaj al elak-ulo la belki estas ne pricc-prucc, sed kiel mi faris: vi kaptas per la mano vian piedon kaj veas: “Vake! Vake!”, signife, ke via piedo doloras, ĉar vi ne rajtas porti sur ĝi bilevojn.

– Ĉu pro tio, ĉar mi ne portas bilevojn? – Mi tute konfuziĝis. – Ĝi ja dolorus ĝuste, se mi portus ilin!

– Silentu! – li diris time ĉirkaŭrigardante. – Mi volonte instruas vin, sed vi almenaŭ ne metu min en ĝenajn situaciojn. Do, ion tian vi ne rajtas diri!

– Fi! – mi kriis ekkolere. – Espereble vi ne intencas al mi imagigi, ke miaj piedoj doloras, ĉar mi ne portas bilevojn, kiuj ilin batadus? Eĉ la plej primitiva sana cerbo protestas kontraŭ tia afero!

– Mi konsilas je via propra intereso – li diris severe, – ke vi ne parolu tiel. Ekzistas aferoj, pri kiuj ne eblas disputo aŭ apelacio al la sana cerbo, ĉar tiuj estas anebaj aferoj, kaj ĉiu ja scias, ke ni ĉiuj tre volonte portus la bilevojn, ĉar la betiko estas elako!

– Prefere mi ne estu betiko kaj elako – mi diris kun profunda konvinkiĝo, post kio li ekridis.

– Ho, vi bivag! Malfeliĉa sensciulo! Mi konsilas diri nenion tian, ĉar la ceteraj vin priridegos! Kaj, se vi persiste asertados viajn stultaĵojn, eble oni eĉ koleriĝos kaj diros al vi: lamiko, kaj vi estos elmetita al tio, ke vi devas lin tuj trapiki per tranĉilo.

– Ĉu pro tio, ĉar oni diras “lamiko”?

– Memkompreneble!

– Kiu devigas min pro tio trapiki lin per tranĉilo?

Li rigardis min kompate.

– Ĉu vi tolerus, se iu dirus al vi “lamiko”?

– Kial mi ne tolerus, se mi havus pro tio nenian malutilon?

– Komprenu fine: ĉar tiu vorto estas borema! – li diris kun senlima soleneco.

Tio jam eksplodigis el mi la ridon.

– Nu, ili nur diru tion trankvile! Estu ĝi borema! Min tute ne incitas. Fino!

Li preskaŭ svenis pro konsterniĝo.

– Do, ĉu vi fakte estus faranta, ke vi ne ekkaptas la tranĉilon, se iu vin nomas lamik? – li demandis minace.

La rido frostiĝis sur miaj lipoj. Mi vere komencis ektimi.

– Kial? – mi demandis. – Kian danĝeron signifus al mi, se mi ne tranĉilpikas iun?

– Kian danĝeron? Ho, vi kompatinda fremdulo! Do, ĉu vi ankoraŭ ne konas la konsekvencojn?

– Ne. Absolute ne. Klarigu jam!

– Nu, atentu. Se vi ne ekkaptas tranĉilon okaze de borema, la behinoj kunsidas, konceptas protokolon kaj deklaras vin tranĉil-nekapabla!

– Kaj kion tio signifas al mi?

– Kaj tio signifas, ke – (nun li iome retiriĝis kaj sian montro-fingron puŝis al mia brusto) – ke poste eĉ vin ne tranĉilpikos aliuj!

Li metis siajn manplatojn sur sian kokson kaj atendis la efikon.

Unu minuton mi buŝmalferme gapis, poste denove erupciis el mi la rido.

Mi vidis, ke ĉi tie oni rajdadas sur kretene kunportitaj vortoj: antaŭ ĉi tiu vorto oni humiliĝas, de la alia naŭziĝas, sed la ĉefa kvalito de ĉiu vorto estas, ke ili havas nenian interrilaton al la realo.

Mia konatulo, kolere mansvingis:

– Vi havas nenian kapablon pri la ketnio! Atentu, ĉar, se mi ne instruos vin, vi estos elmetita al la plej granda enoo!

Mi jam konjektis, ke la enoo signifas malestimon, koleron aŭ ion similan, al kiu povas ligiĝi eĉ la tranĉilo, do mi prefere retenis ja proteston de mia menso kaj revenis al la temo.

– Diru, kial la betikon interesis la kreskado de niaj nazoj?

– Ne la betikon, sed la elak-betikon!

– Vi mem diris betikon!

– Jes, mi diris, sed se vi diras, por vi li estas elak-betiko. Mi sidis sur ĉi tiu benko antaŭ vi.

Mi estis firme decidinta bridi mian sanan cerbon.

– Bone – mi diris ŝajne tute trankvile, – do, kial lin interesis la kreskado de niaj nazoj?

– Unue lin ne interesis, ĉar betikon ne interesas la aferoj, li nur demandas. Due, eĉ se ĝi lin interesus, li demandas nur pro kutimo. Sed atentu: vi ne rajtas demandi pri la nazo de la betiko, nur li pri la via. Tio estas la ketnio.

Mi jam satiĝis per la ketnio. Mi intencis paroli pri pli sanaj aferoj.

– Diru: kiel oni kutimas ĉi tie manĝi? Kiel ni ricevas la manĝaĵon?

Li terure ektremis. Siajn manplatojn li metis sur sian buŝon kaj angore ĉirkaŭrigardis.

– Pst! Ne diru tian bivagaĵon! Vi devas diri: “Kiam kaj kiel ni ricevas la spiritualaĵon?”

– Spiritualaĵon? Ĉu ĉi tie oni ne manĝas?

– Pst! Pst! Almenaŭ ne tiom laŭte!

Li sidiĝis pli proksimen kaj flustre klarigis:

– La spiritualaĵo estas la sama, kion vi demandis, sed tiel diri estas malpermesate, ĉar tio estas kave.

– Do, la manĝaĵon oni ne rajtas nomi manĝaĵo, ĉar vi elpensis la vorton “kave”. Unu sensence faritan vorton vi pruvigas per la alia, kaj vi fabrikas amase tiajn konceptojn imagitajn en la aeron. La vivon vi konfuzas en labirinton kaj malfaciligas, kaj la homo, kiu ne dancas tiun ĉi ĥimeran dancon de Vito, pro tiu vi “enoas”. Do diru: ĉu inter vi ne troviĝas inteligenta homo, kiu senindulge frakasus tiun stultegan mondon kaj manifestus ne ni vivas por la vortoj, sed la vortoj estas por la vivo?

Li jam rigardis min kompate.

– Mi intencis helpi vin – li diris. – Mi mem pardonas viajn vortojn, ĉar mi estas komprenema homo, kiu ĉiam diris, ke la malbonaj agoj ne devas deveni nepre el malbona intenco, sed ilia kaŭzo povas esti ankaŭ la nescio. Vi atakis tiom forte la anebaon, ke pro tio ĉiuj estus enoantaj kaj nomus vin lamiko, eĉ vi ricevus gravan punon.

– Punon? – mi diris konsternite. – Do, al kiu mi volis malutili? Ĉu ne mi volis nur plifaciligi por vi la vivon? Mi volis liberigi vin de la idiotaĵoj, kiuj superflue malfaciligas la vivon, kaj ĉu vi eĉ enoas pro mi?

– Ne plu diru idiotaĵojn! – li kriis kun fajrerantaj okuloj.

Mi ektimis. Anstataŭ ke ili dankus la helpon, ili eĉ persekutas tiun, kies sana vido volas plibonigi iliajn vivojn. Ion tian fakte povas fari nur frenezuloj.

Ĝenerala kutimo estis inter ili, ke ili postulis unu de la alia ne la bonecon kaj moralecon, sed kelkajn devigajn mensogojn. La neo de la materiala ekzisto de la kuprokubo estis pli grava devo, ol tio, ke neniu mortpafu la apude starantan homon.

Do, mi konsilas al ĉiu, kiu venos inter la behinojn, ke li neniokaze provu esti bona kaj helpema, ĉar ilia plej karakteriza trajto estas, ke ili facile ekkaptas la gorĝon de la sancerbulo.

Do, mi preferis cedi kaj li daŭrigis:

– Prefere vi danku, ke via bona sorto vin kondukis al mi. La aliaj jam delonge estus vin portantaj al la betiko. Sed mi ne volas pri vi supozi malbonvolon, kaj malgraŭ viaj akraj atakoj ankoraŭ nun mi emas kredi, ke vi pliboniĝos per la ellerno de la ketni, ĉar vi nun ne konscias pri la terureco de viaj vortoj. Nu, pricc-prucc.

– Pricc-prucc – mi diris, metante mian fingron sur mian nazon, pro kio li evidente ĝojis. Ni reciproke gratis la postaĵon unu de la alia, kaj mi forrapidis.

La Leganto verŝajne rimarkis, ke mi uzis jam tiajn vortojn, kiuj ne ekzistas en la hina lingvo, kiel la bon- kaj malbonintenco, puno, rido, ĝojo, ktp. Tiuj estis ankaŭ por mi tute novaj, sed la sencon mi eltrovis el la frazoj, kaj mi donas ilin en angla traduko. Mi komunikas nur tiujn vortojn en siaj originalaj formoj, kiuj signifas reale neekzistantajn aferojn, do en lingvo, farita de la prudento, ne povas ekzisti vorto pri tiuj.

Mi intencis atente ĉirkaŭstudadi mian novan patrion, do mi ekiris al la korto.

Post la longa, “L”-forma konstruaĵo, mi vidis kelkajn grenej-similajn konstruaĵojn, pri kies destino ankoraŭ mi nenion sciis, sed tiom mi jam vidis, ke ili troviĝas en tre neglektita stato. Mi pensis, ke la behinoj ne scias konstrui.

Tiom pli mi estis surprizita, kiam malantaŭ tia domo mi vidis masonistan trabaron, kiu kovris sufiĉe bone aspektantan, konstruatan domon.

Sed la vera surpriziĝo sekvis nur nun.

Unu angulo de la konstruaĵo trans la trabaro jam estis preta, kaj la alia grupo de la laboristoj ĝin detruadis per hakpioĉoj!

Mi ne komprenis la interrilaton kaj, preninte al mi kuraĝon, demandis iun laboriston por kia celo servas la konstruaĵo.

Li respondis, ke ĝi estos loĝejo por la behinoj.

– Kial do vi detruas la pretan parton?

Por ke ni ne estu senloĝejaj.

Mi gapis pro mirego. Plurfoje mi ripetis la demandon, sed li respondis ĉiam, ke la konstruita domo devas esti detruata, ĉar, se ĝi restus staranta, la homoj estus senloĝaj.

– Mi tute ne komprenas – deklaris mi fine.

– Mirinde – li respondis suspekteme esplorante mian vizaĝon. – Ĝi ja estas klara eĉ por la lasta skatolskuanto.

– Skatolskuanto? Kio estas tio?

La masonisto nun demetis la hakpioĉon kaj faris unu paŝon al mi.

– Ĉu eĉ tion vi ne komprenas? – kaj en liaj okuloj ekbriletis stranga lumo.

Mia tuta korpo frostotremis.

– Sed jes... nature... mi balbutis teruriĝante, kaj subite mi turniĝis kaj forkuris. Feliĉe, la malsanulo min ne sekvis.

Nun jam senhalte mi rapidis en mian ĉambron, sed eĉ tie mi ne sentis min sekura, ĉar ĝi ne havis seruron sur la pordo.

Mi lasis la pordon malferme, por ke mi bone vidu la preterirantojn. Mi timis ĉion, kio sekvos, sed mi volis vidi ĉion por ke mi laŭeble restu malproksime de ili kaj sen skandaloj ellernu tiom, kiom estas necesa por eviti la insultojn.

Kiam mi kaŝe sidis en mia ĉambro, post kelkaj minutoj en la muro per si mem dekliniĝis malgranda tablo, kaj post tio tra la klappordo oni ŝovis sur ĝin pladon da manĝaĵo, kaj poste la pordo denove fermiĝis.

Do, la problemo de la manĝaĵo feliĉe solviĝis dank’ al la ĉionzorgaj hinoj, kaj mi bonapetite ekmanĝis. Ĉi tie mi ja vane demandus, ĉiuj estus konsternite forturniĝintaj aŭdante pri la “spiritualaĵo”, kaj mi eble mortus de malsato pro la “ketni”.

Post kelkaj minutoj preteriris virino sur la koridoro. Ŝi haltis antaŭ la malfermita pordo kaj ĵetis al mi rigardon. Ŝi tenis poŝtukon antaŭ sia buŝo (mi tiam ankoraŭ pensis, ke ŝia dento doloras), sed ankaŭ tiel mi rimarkis, ke ŝi ridetas.

Sed ĉio ĉi daŭris nur unu momenton, ĉar kiam ŝia rigardo trafis la manĝaĵon, ŝi ekkriis, svenis kaj terenfalis.

Mi saltleviĝis por helpi ŝin, sed jam aliaj, ekscitite demandis unu la alian, kio okazis, kaj kiam unu el ili ekvidis sur mia tablo la manĝaĵon kaj en mia mano la kuleron, li kriegis al mi kun furioza mieno:

– Se vi spiritualaĵas, fermu la pordon, vi bivag!

– Oni devus eltranĉi la pulmon de tia ulo! – diris la alia.

El ie aŭdiĝis mallaŭta grumblo:

– Lamik...

La sango frostiĝis en miaj vejnoj. Jen la vorto, pro kiu mi devas tuj piki, nur mi ne scias kial. Miaj fingroj hezite manipulis per la tranĉilo.

Ekstere murmuro de konsterniĝo. Oni serĉis la grumblanton kaj rigardis min, kion mi faros.

– Tion oni tamen ne rajtas diri – ekparolis unu.

– Li rajtas diri, kion li volas – diris la alia.

– Ne rajtas.

– Rajtas!

– Kiu diris lamik?

– Vin ne koncernas la afero! – kaj li turniĝis al mi:

– Kia beha vi estas: kona aŭ kemon?

La mondo turniĝis antaŭ mi, kaj mi sciis nur, ke mi ion devas respondi por eviti la danĝeron, ĉar ĉi tie ĉio dependas de la vortoj.

– Kona – mi diris aŭdace.

La vorto faris miraklon. La situacio tuj aliformiĝis. La amaso, kiu ĝis nun senescepte volis min formanĝi, disiĝis en du partojn. Unu parto intencis tuj disŝiri min, la alia parto, sub la gvido de la antaŭa demandanto, staris antaŭ mia pordo kaj klopodis ilin repuŝi. Sovaĝa blekado ekmuĝis, kaj baldaŭ eksplodis akra interbatado.

Mi pensis pri la svene kuŝanta virino, pri kiu ĉiuj forgesis. Mi petis ilin krie, ke ili ne tretu ŝin morta, sed ŝi malpli forgesis pri si mem, ĉar ricevinte la unuan piedbaton ŝi interrompis sian svenon kaj forkuris, kio min ne malpli surprizis, ol ĉiuj ĝisnunaj strangaĵoj.

Kaj sur la koridoro ĉiam pli kaj pli multaj miksiĝis en la batalon. Iu el miaj defendantoj tiel puŝiĝis al la pordo, ke ĝi klakante elŝiriĝis el siaj ĉarniroj, la vitrotabuloj tintante defalis, mi estis premita en angulon, kaj eĉ helpon mi ne povis voki, ĉar eble ĝuste per tio mi ofendas ian anebaon, aŭ similan. Verdire mi pleje deziris, ke ambaŭ partioj ekstermu unu la alian ĝis la lasta frenezulo, sed almenaŭ tiuj pereu, kiuj min volas bati.

Mia ĉi lasta deziro feliĉe plenumiĝis, ĉar post ĉirkaŭ kvinminuta vivriska batalo miaj atakantoj venkite forkuris kun sovaĝa hurlado.

Mia defendanto spiregante envenis al mi, sed vidante la manĝaĵon sur la tablo, li ruĝiĝante forturniĝis.

Kvari, kvari – li diris, kaj elirante li provis fermi la pordon, pro kio ĝi simple elĉarniriĝis kaj disfalis.

Nun mi, kaptite de subita ideo, ĵetis la litkovrilon sur mian manĝaĵon, kio fakte subite solvis la situacion. Mia vizitanto afable ridetante revenis kaj metante sian fingron sur sian nazon, spiregadis varman pricc-pruccon kaj post reciproka grato de niaj postaĵoj, estiĝis inter ni tre amika humoro.

Mi havis definitive la senton, kiel dum sorĉista prezentado, kiam la sorĉisto diras: “hokus-pokus”, kaj el la cilindra ĉapelo elflugas kolombo. La spektanto nur ne scias, kiaspeca rilato estas inter la hokus-pokus kaj la kolombo.

Malgraŭ la konfuza situacio mi klopodis konduti laŭ ĝentilhoma maniero. Kelkvorte mi pardonpetis, ke mi ne povas esprimi la agrablan senton pro liaj agoj, sed sincere konfesante mi estas fremdulo, kaj en la hina lingvo al tio ne troviĝas esprimo.

Nur poste mi ekkomprenis, kian danĝeron povus kaŭzi mia sincereco, ĉar per tio mi konfesis ja tion, ke mi tute ne havas ideon pri la esenco de la kona, kaj mi tamen deklaris min kona antaŭ kelkaj minutoj.

Sed la behina kolonio estas la patrio de la surprizoj.

Nome, mia vizitanto anstataŭ riproĉo, per gaja rideto esprimis sian ĝojon, ke mi jam komence konfesis min kona, kio pruvas, ke mi tuj trasentis la boeton, kiun la kona donas.

Mi jam nun anticipas, ke pri la esenco de la boeto, mi neniam akiris ian ajn konon, same, kiel ili mem. Kio ĝi estas, neniu scias, ili nur diskutas, ĉu la kona, aŭ la kemon donas la veran boeton. Ĉirkaŭ tiu problemo elformiĝis la du partioj, aŭ mi ne scias, kiel nomeblaj grupoj, kiuj senĉese kverelas.

Mia nova konatulo klarigis, kiel oni nomas tiun senton, kiun ni havas, kiam nia malamiko kuŝas sur la tero aŭ kiam nin maljuste batas plifortulo; kion ni sentas kontraŭ tiuj, kiuj batalas kune kun ni, kian senton vekas la ekvido de la spiritualaĵo aŭ kion ni sentas kontraŭ betiko aŭ bivago.

Tiamaniere mi multon lernis, kiel ekzemple la vortojn ĝojo, ĉagreno, danko, gloro, malvenko, konsterniĝo, respekto, ktp. Mi komprenis, ke la kvari signifas specon de pardono, ketni estas vivregulo, kave estas simila al honto, sed ankaŭ tiuj ne tute konformas al la traduko kaj la ceteraj absolute ne havas respondaĵojn en la angla lingvo. Kion signifas la vake, elak, betik, bilev, lamik, borema, boeto, bivag, tion mi nek tiam, nek poste eksciis, vane mi demandadis. Ankaŭ ili tute ne sciis, nur klarigadis, ke ekzemple malrespekti la anebaojn estas malpermesata, ke oni devas humile konduti kontraŭ la betikoj, sed pri la esenco neniu sciis ion kaj eĉ demandi estis maldeca, ĉar tiam oni rigardis min suspekte.

Ĝuste tio karakterizas iliajn vortojn, ke oni ne nur ne rajtas pridubi ilian verecon, sed eĉ pripensi estas malpermesite. Oni devas nur kredi, sed ili ofte eĉ ne diras, kion kredi, nur kredi.

La situacio forte rememorigis min pri niaj frenezulejoj, kie oni same sentas la ĝojon, dankemon, amon, malamon respekton, sed unu ĝojas, se li blupentras sian nazon, alia adoras anserplumon, alia indigne atakas la trian, se tiu ne volas trifoje kliniĝi antaŭ la akvokrano kaj diri “abrakadabra”, sed se tiu diras la abrakadabron, li ricevas mankison.

Kaj tiaspecaj abrakadabroj ĉi tie troviĝis multegaj, ekzemple la vorto “kona” mem.

Nome, mia defendanto, kiu cetere nomiĝis Zemoki, trankviligis min, ke mi ne timu, kaj se mi estas ie ajn minacata de atako, mi nur ekkriu: “vake kona!”, post kio multaj, apartenantaj al la kona, venos min helpi, kiuj ĉiuj estas bravaj kaj heroaj behinoj, dum la partianoj de la kemono estas aĉuloj, kiuj malamas la konaanojn, sed li ne povis diri kial. Li diris nur, ke la kemonanoj kredas, ke la kemono donas la veran boeton, kvankam estas ĝenerale sciata, ke ekster la kona eĉ paroli oni ne povas pri vera boeto. Ĉiuj erarvagadas, kiuj ne rekonas tion. Tial mi devas malami la kemonanojn.

Poste, per neatendita ŝanĝo, mi ricevis la instrukcion, se mi ekvidos cirklon desegnitan sur la muro, mi forgratu ĝin, kaj al ĉiu loko mi klopodu desegni kvadraton. Cetere, se iu kiu desegnas kvadratojn sur la muroj, estas atakata de la kemonanoj, mi ne hezitu tuj helpi al li, ĉar ni devas kunlabori por la defendo de la kvadrato kaj, se necese, eĉ nian vivon oferi por la anebaoj.

Mia nova amiko adiaŭis per varma pricc-prucc, kaj mi intencis iome refreŝigi mian konfuzitan kapon.

Mi malfermis la fenestron, poste mi volis varmigi mian malvarmiĝintan manĝaĵon, kiu estis vera problemo, ĉar la kaduka elektra kuirforno ne volis funkcii.

Sur ĝia rompiĝinta kroĉilo mi sukcesis tiom riparadi per mia poŝtranĉilo, ĝis fine ĝi emis varmigi, sed tiam ĝiaj rompiĝintaj piedoj kolapsis. Fine mi laŭcirkonstance sukcesis ilin apogi; mi varmigis mian vespermanĝon (la pordon mi kurtenis per la litkovrilo), kaj, konsiderante la kondiĉojn, mi bonapetite satiĝis. Feliĉe, tiam mi ankoraŭ ne sciis, kiel mia kuirforno fariĝis tiom kaduka.

La Leganto eble trovas amuza la idiotaĵojn apenaŭ kredeblajn en Eŭropo. Eĉ ĉe ni ofte okazas, ke la frenezulo formanĝas sian poŝtukon, aŭ sin imagas kazea kuko, aŭ malpaciĝas kun la alia, ĉar tiu ne kredas, ke la kolbaso estas reĝa sceptro, tamen, ĉe ni eĉ inter la frenezuloj ne estas imageble, ke por neekzistantaj aferoj ili per pena cerbolaboro faru sensencajn vortojn, pro kiuj, kaj pro sensencaj geometriaj figuroj, la tuta frenezulejo pereigus kaj ekstermus unu la alian.

Do, la Leganto plenrajte povas dubi pri mia verdiremo kaj supozi, ke eble mi aŭdacas por facila efekto kolorigi mian vojaĝ-priskribon per aferoj, kiuj eble ne tute konformas al la vero, laŭ la metodo de kelkaj vojaĝantoj, kiuj por fanfaroni per siaj geografiaj kaj etnografiaj konoj kaj fidante je la malfacila kontrolebleco de siaj rakontoj, ofte trouzas la kredemon de la legantaro. Mi timas, ke la dubo de la Leganto eĉ kreskas dum la sekvontaĵoj; tial mi deklaras, ke mi multfoje trarigardis miajn vojaĝnotojn, kaj mi skribis en mian libron prefere pli malmulte ol kiom estis la efektiva vero.

Sed tio estas certa, ke post la vesperiĝo de la unua tago mi ĝemante rememoris pri la “teruraĵoj” dum la “stagnanta” vivo inter la hinoj. Mi estis soifa je okazoj, nu, mi do ricevis ilin, mi nur povu elteni per nervoj!


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.