La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


VOJAĜO AL KAZOHINIO

Aŭtoro: Sándor Szathmári

©2022 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

La Edukada Servo
La Librejo
La Titola Paĝo

Parto Unua
1 2 3 4 5 6 7 8
Parto Dua
9 10 11 12 13 14
15 16 17 18 19 20

DEKKVINA ĈAPITRO

La aŭtoro konatiĝas kun la plej stranga manio de la behinoj – kun la reguloj de la manĝado de la virinoj. – Ni ekkonas ankaŭ la kuriozan kutimon de la grandrustoj. – La aŭtoro estas preskaŭ tradraŝata ĉe la ŝukko. – Li senĉese ofendas la manĝregulojn de la virinoj, kaj pro tio li travivas multajn misaventurojn kaj suferojn.

Sed ni reiru al mia posta sorto, en kiun nun miksiĝis la konatiĝo kun virino kaj kio – mi povas diri – preskaŭ kaŭzis mian pereon.

Iliaj virinoj estis ĝenerale tre naŭzaj. Ekzemple iliaj dekstraj orel-loboj estis plejparte detranĉitaj. Nur imagi estas terure la doloron, kiun ili devis travivi kaj eĉ pli terure estis rigardi tiujn monstrajn kaj kriplajn figurojn. Sed kiel ajn nekredeble, tiuj virinoj estis stumpitaj ne de murdistoj aŭ sangavidaj furiozuloj, sed ili mem igis sin stumpigi; ankoraŭ pli: ili eĉ pagis por tio, ĉar ankaŭ tio estis rigardata kiel kipuo. Kaj la viroj ne nur ne forturnis sin de ili pro naŭzo kaj kompato, sed kontraŭe, ili pli ŝatis la senorellobajn virinojn.

Kaj ili ne nur detranĉigis siajn orellobojn, sed krome klopodis per ĉiaj neimageblaj fiaĵoj fuŝi la naturan belecon de la korpo. Ili pentris siajn nazojn blanka per kalko, siajn sidvangojn bluigis per viskoza kaj fetora farbo kaj lasis ilin senveste, dum sur siajn stomakojn ili ligis dikajn kusenojn. Siajn buŝojn – kiel ni jam scias, – ili kovris senĉese per poŝtuko.

Tiu virino, kiun mia malfeliĉa sorto portis en mian vivon, nomiĝis Zukrula, kaj mi ekkonis ŝin sur la ŝukko.

Tiatempe mi ankoraŭ ne sciis la signifon de la ŝukko, nur Zemoki ĝin menciis iam kaj konsilis iri al la ŝukko, ĉar ĝi estos tre interesa.

La sekvan tagon mi fakte eliris kun Zemoki kaj Zeremble, kaj dumvoje frapis miajn okulojn, ke ĉe la trunkoj de la arboj estas starigitaj multaj, tute trarustiĝintaj ladplatoj, kiujn hieraŭ mi ankoraŭ ne vidis tie.

Mi demandis, kial oni ne forigas tiujn el la vojo, ĝi ja eble povas iun vundi.

Al miaj vortoj responde mi ricevis tre riproĉplenajn rigardojn.

– Eksciu – respondis Zemoki, – ke ĉi tiuj estas la grandrustoj, kiuj estas ekspoziciitaj nur ĉe solenaj okazoj.

Mi nenion sciis, kio estas la grandrustoj, nur tiom mi komprenis, ke mi denove kompromitis min, do multe pli mallaŭte kaj respekte mi interesiĝis pri la esenco de la grandrustoj.

Evidentiĝis, ke ankaŭ ĝi estas aneba.

– Mi ne estas fanfaronema – diris Zeremble, – sed mi povas al vi diri, ke mia ladplato jam antaŭ okdek jaroj truiĝis pro la rusto.

Kaj li fiere ĉirkaŭrigardis.

Poste Zemoki aldiris, ke sur lia ladplato la rusto estas jam du fingrojn dika.

Mi jam estis tre scivola, kaj por eviti la kompromitiĝon, laŭ miaj malnovaj spertoj mi flate laŭdis la grandruston de Zemoki, kvankam mi ne havis konjekteton, kia ĝi estas.

Tiu metodo fakte malfermis iliajn korojn, dumvoje ili rakontis la historion de ĉiu ladplato.

Apud la grandrusto de Zeremble mi devis longe stari, ĉar li atentigis min pri ĉiu truo. Ĝi estis sendube en mizera stato kaj de la disfalo savis ĝin nur, ke ĝi estis surnajlita al tabulo. Zemoki siavice mezuris la dikon de la unuopaj grandrustoj per mezurilbastono, kaj se iu estis nur harfadene pli maldika ol la sia, tiun li nomis tute nova, uzebla peco kaj ege mallaŭdis ĝin. Pri unu el tiuj li diris, ke ĝia posedanto prefere povus farigi el ĝi pladon por sia spiritualaĵo, pro kio eĉ Zeremble time ĉirkaŭrigardis kaj admonis lin al la ketnio.

Sed Zemoki troviĝis en plena impeto. Pri sensacie dika rusttavolo li denuncis, ke ĝi estas falsaĵo: la posedanto nur algluigis la rustpecojn al la lado. Li esprimis sian miron, ke la posedanto tiam ne estas punita pro rustfalsado.

Pri alia li diris, ke ĝi eĉ ne estas la propraĵo de la ekspozicianto; tiu nur rapide betikiĝis kaj dank’ al sia betika rango aĉetis ĝin de malriĉiĝinta rustposedanto.

– Tamen – li diris, – ĉiu scias pri li, ke li ja ne naskiĝis ĉi tie interne, sed antaŭ dudek jaroj li ankoraŭ laboris ekstere, inter la hinoj, kiel simpla altfervoj-konstruisto, liaj fingroj ankoraŭ nun estas kalaj pro la cirkelo. Sed, bedaŭrinde, ne eblas procesi kontraŭ li, ĉar li sidas en la Rustmezura kaj Registra Oficejo.

Li estis ege konsternita, ke la afero de la Publika Rusto estas konfidita al tiaj uloj. Tamen li ne forgesis emfazi, ke en lia familio (t.e. en la familio de Zemoki) jam lia praavo estis enportita, kiam li formanĝis sian ŝuon, kaj li estis ankaŭ ĉi-interne tre eminenta homo. Nome li mem elbatalis, ke la behinoj portu la flavan ŝtoneron sub la dekstra akselo; anstataŭ la maldekstra. Lia avo unu kemonanon senhaŭtigis viva; dum semajnoj li ŝmiris siajn orellobojn per ties grasaĵo, pro kio multaj lin admiris, sed li havigis al si ankaŭ enviulojn, kiel tio jam estas kutima en la vivo de grandaj homoj. Lia patro estis granda scienculo, unu el la fondintoj de la elipsologio, ĉar estis li mem, kiu demonstris, kial la cirklo estas elipso por la konao, per kio li grandrezulte kunefikis por veki la specialajn rasajn sciencojn, dormetantajn en la sino de la konao.

Tiel interparolante ni venis al la ŝukko. Tie estis ĉirkaŭbarita placo, kaj ekster la bariloj jam staradis multaj homoj.

Ni apenaŭ pasigis tie kelkajn minutojn, kiam subite kuris sur la placon du furiozrigardaj behinoj kun teruraj bastonegoj. Sen ia ajn enkonduko ili ekbategis la kapon kaj dorson unu al la alia, kaj post minuto jam fluis la sango kaj la haŭtoj ĉifone pendis de ili.

Mi kriis pro helpo, kaj ankaŭ la amaso hurlis per senkohera voĉo, sed neniu iris disigi ilin. Fine mi mem ensaltis tra la barilo, sed la ceteraj kaptis min kaj ŝire fortiris. Kaj vane mi postulis bridi la du furiozajn kontraŭulojn, ili respondis, ke tio estas ŝukko; kaj mi fermu mian buŝon.

Dum mi disputis kun la maniuloj, la kranio de unu el la luktantoj frakasiĝis kun akra krako; ia amaso ekhurlis kuris sur la placon, ĉirkaŭstaris la mortiginton, vakeis, la pantalonon sur lia postaĵo gratĉifonis, ĝis fine, pro la sangoperdo kaj la troŝarĝo de la koro ankaŭ li terenfalis.

Kaj kiam mi indigne demandis de la ĉirkaŭstarantoj, kiel ili povas toleri tian barbaran solvon de la disopinioj, ili respondis, ke tiuj ne estas malamikoj, sed tio estas ŝukko kaj celas la evoluigon de la sano. Kaj vane mi menciis mian kuracistan diplomon, akiritan en la oksforda universitato, demonstrante, ke la homo kun rompiĝinta kranio estas malpli sana ol la sendifekta, kaj nur frenezuloj frakasas la kranion unu al la alia, eĉ estis ili mem kiuj ekkoleris. Leviĝis pugnoj, kaj mi certe ne estus evitinta la linĉadon, se mi ne rapide forkurus.

Tiamaniere mi ekkonis la esencon de la ŝukko. Nome se iu mortbatas sian homfraton, tiu estas punata. Sed se li antaŭe eldiras la sorĉvorton: ŝukko, li liberiĝos de la puno!

Ĉe la behinoj ĉio dependas sole kaj nure de la vortoj!

Kaj estis ankoraŭ feliĉe, ke ne tiu estis punata, kiu ne emis frakasi sian kapon sub titolo ŝukko.

La leganto verŝajne opinias la lastan frazon malforta spritaĵo kaj ridetas pri miaj vortoj. Bedaŭrinde mi devas neniigi ankaŭ ĉi tiun ĝojon, ĉar, jes ja troviĝis ankaŭ tia sorĉvorto kiu, se la murdanto ĝin eldiris, ne nur liberigis lin de la puno, sed ĝuste tiu estis punata, kiu ne volis mortigi. Tiu vorto estis la bukuo. Sed pri tio nur poste.

Laŭ mia opinio mi faras plej ĝuste, se mi metas nenian komenton pri ĉi tiu simptomo de ilia malsano, despli, ke tuj poste mi miksiĝis en multe pli gravajn aferojn, kiuj fine laŭvorte pereigis min.

Nome, inter la publiko de la ŝukko mi ekvidis ĝisskelete malgrasiĝintan, preskaŭ ŝanceliĝintan virinon. En ŝia mano tremis la poŝtuko, kiun ŝi tenis sur sia buŝo.

Malgraŭ mia tuta naŭzo mi tamen ekkompatis ŝin. Ŝia senforto estis tiom kompatinda, ke mi – jam nur kiel kuracisto, – ne povis ŝin rigardi senvorte. Iome embarase mi serĉis la vortojn, kiel mi povus al ŝi proponi pli abundan nutriĝon sen la ofendo de la ketnio. Fine mi decidis, anstataŭ penaj eksperimentoj proponi al ŝi parton de mia spiritualaĵo laŭ kavalira maniero.

Do, mi alpaŝinte proponis, ke mi bonkore transdonas al ŝi mian hejme estantan spiritualaĵon por konsumi ĝin.

La leganto tute ne povas imagi, kian riproĉon mi ricevis responde. Ŝi nomis min bivag, kiu eĉ ideon ne havas pri la ketnio; kaj ŝi demandis, kion mi imagas, kia virino ŝi estas; espereble mi ne opinias, ke ŝi faras tiun naŭzaĵon.

– Ĉu vi parolas pri la manĝado? – glitis el mia buŝo.

– Fi! Bivag! – ŝi terurkriis, – kiel vi imagas, ke mi povus pensi pri tiaspecaĵoj. Kaj almenaŭ ne tiel vi dirus!

Sed vidante ŝian mizeran staton kaj evidentan malsaton kiun ŝi ne povis kaŝi, mia plej primitiva humana sento diktis, ke transpaŝante la regulojn mi mildigu ŝian malsaton. Do mi diris al ŝi:

– Kiel ajn ni parolas, la vero estas, ke ni ĉiuj konsumas spiritualaĵon. Ankaŭ mi estis jam malsata kaj ĉiuj aliaj. Konvinkiĝu, ke mi volas nur bonon al vi.

Ŝi krie min riproĉegis, kion mi imagas, ĉu ŝi bezonas tiun abomenaĵon? Neniam dum ŝia vivo ŝin deziris, ĉar ŝi ne estas ia tiaspeca virinaĉo, kaj tion mi devas ekscii. Kaj eĉ krome, ketnia homo devas ĉi-okaze ne fari tiel, sed demandi: “Ĉu vi deziris la bikbamon?” kaj ne insulti sendefendajn virinojn per tia malhonora propono.

Nun mi faris malfeliĉan paŝon. Nome tia obstineco de la stulteco kolerigis min, kaj mi ne cedis pri la vero. Mi komunikis, ke mi estas kuracisto, kaj mi konsilis al ŝi rigardi en spegulon: ŝi vidos, kiome montriĝas sur ŝiaj trajtoj la malsato, kaj tio tute ne estas honto; ĉar ni ja ĉiuj kutimas manĝi; kion sufiĉe pruvas la fakto, ke ni vivas.

Mi konjektis, ke ŝi ofendiĝos, sed mi jam ne multe prizorgis ĝin, finfine mi nenion perdas, kaj ŝi nur gajnas per mia konsilo.

Sed eĉ sonĝe mi ne povus imagi la sekvontaĵojn.

La virino preskaŭ sufokiĝis pro indigno; senvorte ŝi malfermadis sian buŝon. Post kelkaj momentoj ŝi plenforte ekkriadis por helpo.

Kure alvenis la gardistoj, al kiuj ŝi mensogis, ke mi atakis ŝin, kaj ke mi intencis forpreni ion de ŝi, sed ŝi nature ne malkovris, kion, nur parolis pri iaspeca sia plej kara trezoro, kvankam ne eĉ unupecan valoron ŝi kunportis.

Tia superlativo de la impertinento kolerigis min, kaj mi deklaris, ke mi tute ne volis ion ajn forpreni de si, sed male: mi volis partoprenigi ŝin en la ĝuo de la spiritualaĵo.

Nun sekvis mia plej granda surprizo.

La gardistoj plenbuŝe ekridis pri miaj vortoj, deklaris, ke ĝuste pri tio temas, kaj portis min al la betiko, kiu kun granda indigno punis min per dusemajna karcero, ĉar “mi volis doni manĝon al virino!

Mi ne volis kredi al miaj oreloj kaj pro surprizo unu sola protesta vorto ne venis el mia buŝo; mi staris, kiel trafita de apopleksio kaj ne sciis, kio okazas. Mi jam longe estis en la karcero, sed nur post horoj mi povis aranĝi miajn pensojn tiome, ke mi rekonsciiĝis, ke mi fakte estas en karcero, kiel poŝŝtelisto. Kaj kial? Ĉar mi estis bona kaj sanmensa.

Post mia liberiĝo mi indigniĝe plendis al Zemoki, sed li anstataŭ komprenemo priridis min, nomis min bivag kaj admonis min pri la ketni.

Kvankam min kolerigis la aroganteco de maniulo, mi klopodis pacience finaŭskulti liajn vortojn, esperante, ke per la ricevotaj “scioj” mi povos almenaŭ ŝirmi min kontraŭ similaj danĝeroj.

Mi povas aserti, ke tute fantaziaj aferoj evidentiĝis.

Mi jam sciis, ke la manĝado estas konsiderata maldeca afero; sed neniam mi povus imagi, kiom komplikitaj maniaĵoj alkroĉiĝas al ĝi ĉe la virinoj.

Nun mi eksciis ekzemple, ke la kusenoj sur la stomako kaj la poŝtuko sur la buŝo estas portataj, ĉar ambaŭ organoj havas rilaton al la manĝado.

La buŝon ankaŭ mencii estas malpermesata. Oni devas ŝajnigi, kvazaŭ virino tute ne havus buŝon.

El eŭropa vidpunkto sonas nekredeble tio nur, ke oni konsideru honto sian naturan kaj honestan vivfunkcion, sen kiu ni tute ne vivus, sed la komplika maniero, laŭ kiu la virinoj devis tiun kaŝi jam superas ĉiun fantazion. Renkontiĝante viro kaj virino ambaŭ interparoladis tiamaniere, kvazaŭ ili tute ne havus ideon pri la ekzisto de la buŝo, kvankam ambaŭ sciis, ke ĝi ekzistas kaj ke tion bone scias ankaŭ la alia. La buŝon ili menciis nur en neeviteblaj okazoj kaj eĉ tiam nur parafraze, per artefaritaj pseŭdonomoj, konformaj al la ketnio, nomante ĝin foje vizaĝmezo, foje pensfloro, kvankam ĝi havis ĝuste tiom komunan al la penso, kiom la spiritualaĵo, pri kio oni devis kontesti eĉ, ke ĝi estas manĝata de homoj, sed oni devis ĝin pritrakti, ke ĝin forportas la cikonio. Nature ĉiu sciis, ke ili mensogas. Kial tamen oni devis diri tial, miaj legantoj ne demandu de mi, ĉar ĉi tie jam ekhaltas kaj fiaskas la homa menso.

Kaj la malfeliĉaj virinoj kunportadis kun si mem ĉi tiun naŭzan malpuraĵon de la deviga mensogo tra siaj tutaj vivoj kaj dum sola momento ne eksonis en ili la protesta voĉo de la honto kaj de la honesta moralo.

Mi, kiu nur priskribas tiujn, ofte pripensadis, ĉu entute estas deca publikigi tiaspecajn fiaĵojn? Nome, inter miaj legantoj nepre troviĝos multnombre la moralaj kaj puranimaj filinetoj de mia patrio, kiuj edukiĝinte en la sana eŭropa civilizacio ĉiam lernis, ke la mensogo estas malmorala afero kaj kiuj nepre ne povos legi ĉion ĉi sen ruĝiĝo. Por mia senkulpigo mi mencias nur, ke mi ne povas kaŝi mian justan patriotan fierecon, rememorante pri la senhontaj behinaj virinoj.

Pri la manio de la poŝtuk-portado mi povas rakonti fantazian okazon.

Foje iu virino aperis sur la korto per nekovrita buŝo. Miaj legantoj ne imagas, kia skandalo eksplodis! La ĉirkaŭstarantoj ruĝiĝe forturniĝis, manplatkovris siajn okulojn, la virinoj kriade diskuris. Fine alvenis ia gardistaro kaj forportis la virinon. Sed plej interesa estis la argumentado: ili diris, ke la virino – freneziĝis!

Mi nur deziris scii, kio estas la bikbamo, pri kiu la virino parolis kaj kiun mi estus devinta al ŝi mencii. Sed post tiom da kompromitiĝo mi jam ne kuraĝis demandi. Por mi estis certa, ke ĝi estas ankaŭ iaspeca elcerbumita stultaĵo, sed mi havis nenian emon doni bazon al la primoko kaj hontiga superemo de Zemoki. Ili priridas tiun, kiu ne konas iliajn fantazie fabrikatajn vortojn, kiuj signifas nenaturajn imagitaĵojn. Male, se iu ne sciis, kiu estas la ekliptiko aŭ la pankreaso, tiun ili rigardis respektplene, ĉar la nescio donas noblan aspekton.

Do, por ekscii sen ridindiĝo, kio estas la bikbamo, post mia liberiĝo mi denove vizitis la menciitan virinon, kaj antaŭ ĉio mi pardonpetis pro mia bivaga konduto, kaj poste mi demandis, ĉu ŝi deziris la bikbamon?.

La vizaĝo de la virino evidente plimildiĝis, ŝi deklaris, ke ŝi kvarias miajn vortojn, ŝi ne enoas pro mi, kaj la bikbamon ŝi deziris.

Tiamaniere mi sukcesis konatiĝi kun ŝi. Mi eksciis, ke ŝia nomo estas Zukrula. Ni iris promeni, poste ankaŭ Zemoki akompanis nin. La interparolon, se konsideri mian senspertecon, oni povas diri sufiĉe glata. Mi klopodis elekti tiajn temojn, pri kiuj mi konjektis, ke ili situas trans la malhelpaĵoj de la ketnio, kipuo kaj ceteraj maniaĵoj. Kompreneble ĝuste tiel mi kompromitis min jam ĉe la komenco.

Nome, kun naiva kapo mi aŭdacis elbuŝigi ĉi tiun tute sensignifan frazon.

– La ĉielo estas blua.

(Mi pensis, en ĉi tio ja ne povas esti danĝero.)

Zukrula emfaze respondis:

– Jes, ĝi estis blua.

Ankaŭ nun ĝi estas blua – mi respondis naive, je kio la respondo estis neniiga riproĉrigardo. Mi ruĝiĝis, Zemokin mi flankenvokis sub iu preteksto por demandi lin pri la afero, sed li ne atendante mian demandon, akre min riproĉis, kiel mi aŭdacas, paroli antaŭ virino en estanta tempo?

Tiel evidentiĝis, ke dum la parolo inter viro kaj virino oni devas diri ĉiun verbon en estinta tempo. Per estanta tempo oni rajtas paroli nur kun tia virino, kiu jam demetis sian buŝtukon antaŭ ni. Kaj per tio, ke mi alparolis per estanta tempo, mi ŝin malhonorigis, ŝajnigante ŝin, kvazaŭ ŝi jam estus demetinta antaŭ mi la buŝtukon.

Reirante mi klopodis obei ĉi tiun regulon, sed mi povas aserti, ke la deviga uzo de la estinta tempo ofte embarasas, ĉar mi ofte ne scias ĉu vere temas pri la estanto aŭ pri la estinto. Tute ne ideon mi havis, kial ili tamen faras. Ĉu la homa lingvo ne estas por tio, ke ni komuniku reale estantajn aferojn sen miskompreno?

Sed apenaŭ ni komencis daŭrigi nian konversacion, Zemoki denove flankentiris min kaj kolerete demandis, kial mi diras al la virino senĉese Zukrula kaj kial mi ne nomas ŝin Zajkubu?

– Ĉar ŝi nomiĝas Zukrula – mi respondis simple.

– Nu, diru nur Zajkubu.

– Ŝi mem diris, ke ŝi estas Zukrula.

– Ho, vi bivag! – ridis Zemoki. – Ŝi diras tiel, ĉar la ketni ne permesas ke ŝi mem nomu sin Zajkubu, sed vi nomu ŝin tiel.

Iu alia eble estus freneziĝinta en mia stato, kaj ankaŭ mi mem rekonis nur tiam, kiom multe eltenas la homo, se li devas. Ni reiris, kaj la plua interparolo daŭris laŭ tiu regulo.

Zukrula iom post iom iĝis denove bonvola al mi, kaj poste ŝi min petis, ke mi palpu kun ŝi bujpiffon.

Mi ektime rigardis al Zemoki, nesciante, kiaspeca nova kaptilo min embuskas, sed li kun trankviliga okulsigno respondis, ke mi nur palpu senĝene.

Per tio kompreneble ne estis aranĝita la afero kaj, kvankam balbute, mi devis konfesi mian senspertecan pri la bujpiffo, kio igis Zukrulan al malestima lipmovo, kaj ŝi rimarkis, ke la hodiaŭa vira generacio verŝajne ricevas plejparte nur teorian edukon, kiu ne konformas al la postuloj de la praktika vivo.

Fine Zemoki venis al mia helpo kaj klarigis la aferon.

La bujpiffo konsistas el tio, ke la viro kaj virino kuntuŝas la fingropintojn laŭ diverse regulita kaj ritma ordo. Jen la polekson de la viro kun la ringfingro de la virino, jen la ringfingron kun la etfingro, jen la ringfingron kaj etfingron kun la montrofingro de la virino, ktp., kaj kelkfoje ili fingromontras al la buŝo unu de la alia.

La bujpiffo havas multajn variaĵojn, la sola komune, gesto estas la buŝmontro, kiu troviĝas en ĉiu variaĵo, sed ili hontas tion. Ili mencias ĝin nur kiel fagmak-figuron. Tute mi ne scias, kial ili hontas ĝin, kaj se ili hontas, kial tamen faras.

Mi eksciis ankoraŭ, ke oni kutimas palpi la bujpiffon eĉ laŭ la ritmo de muziko. Tiu fakto estis al mi tre oportuna, – ĉar kiam mi pruviĝis tre sentalenta lernanto, mi senkulpigadis min, ke mi certe pli bone povus ŝin palpadi laŭ la ritmo de muziko.

Pro tio ili proponis – iri al la monteta deklivo por promeni. Ni ekiris. Tiam Zukrula subite esprimis sian deziron, ke ŝi ege emus havis malhelbrun-flugilan papilion kun bluaj strioj. Post longa serĉado mi sukcesis kapti al ŝi unu, sed ĝi ne konformis al ŝia gusto, ĉar ĝi estis malhelbruna kun bluaj strioj, dum ŝi pli dezirus bluflugilan kun strioj malhelbrunaj, kiun, ties flugilojn detranĉinte kaj puntiginte, ŝi algluus al la haroj de sia broso, kaj tio estus tre bona. Ŝi ja ĉiam deziris tian viron, kiu plenumas ĉiun ŝian deziron, fortan kaj despotan, kiu skurĝas sian virinon, se ŝi ne obeas.

Poste ŝi ekpensis, ke ŝi emus vidi ĉielarkon, kies arko estas malsupre kaj la piedoj supre, kaj ŝi ne komprenas kial estas la tekniko, se eĉ tion ĉi oni ne povas efektivigi. Ke bone estus kuri sur varmega neĝo kun etenditaj brakoj, bone estus ĉion-ĉion elparoli dum unu spiro, sed sen vortoj, ĉar tiu estas la vera parolo kaj ni atingos la perfektecon nur tiel, se ni ne parolas kaj se ni pentras nian frunton flava, kaj kiel mi opinias pri tiu scienculo, kiu nun malkovris la solvon de ĉiuj integralekvacioj, ĉu estas vere, ke li kutimas kovri sian spiritualaĵon per ruĝviolkolora kvadrata tuko, ĉar mi eksciu, ke li tre imponas al ŝi, kaj unu ekzempleron de lia artikolo ŝi portas en sia poŝtuko antaŭ sia vizaĝmezo.

Surprizite mi aŭskultis la konate sonantajn vortojn, kiuj tiom strange diferencis de la ĝisparoksismaj frenezumoj de la behinoj. Ankoraŭ pli, mi ekkonsciis pri tio ke la babilado, kapricoj kaj ideoj de Zukrula estas por mi vera freŝiĝo, ĉar tiuj klare rememorigis al mi ĉarman babiladon kaj etajn problemojn de la sinjorinoj de mia ŝatata patrio kaj la milvarian muzikon de la rava virina animo, kiu faras la belan sekson tiom ekscita, problema kaj dezirinda, kaj kiu incitas la viron persiste ĉassekvi la belan birdeton por ŝin ekkapti kaj por solvi la nodon de la rebuso, trovi la realan kaj konkretan enhavon, kiu tiom ekscite kaŝas sin inter la trioloj kaj fugoj de la flirtantaj humormoduloj, aŭ almenaŭ ni kredas, ke ekzistas kio sin kaŝas.

Mi asertas, ke en tiu momento mi ne sentis min tro fremda, eĉ pli, iom post iom mi senĝeniĝis dum la babilado, konstatante, ke ĉe la behinoj, kvankam ĉiun kutimon kaj instituciojn ili starigis kap-al-sube, la virinan animon tamen ne povis devojigi el ĝia natura kaj vera estado.

Bedaŭrinde mia ĝojo ne longe daŭris, ĉar foje Zukrula subite demandis:

– Mia etfingro estis pli maldika ol mia polekso, ĉu ne?

(Nature, tio estas komprenenda en estanta tempo.)

Kvankam la demando estis sufiĉe ridinda, mi jam estis alkutimiĝinta, kaj anstataŭ rido mi serveme esploris ŝian manon kaj ŝin certigis kun pura konscienco, ke ŝia etfingro “estis” fakte pli maldika.

Post tio Zukrula saltleviĝis kaj malestime min rigardmezuris:

– Bivago! – ŝi kriis kaj aldonis:

– Kaj la bikbamon mi ne deziris! – Tiel oni tute ne povas paroli pri!

Kaj ŝi forkuris.

Mi gapis al Zemoki idiote, sed li tute ne atendante mian demandon, atake min riproĉis, ankaŭ li nomis min bivag kaj minutoj pasis, ĝis li tiome povis trankviliĝi, ke mi povis peti de li klarigon.

Tiel mi eksciis, ke la viro havas elementan devon deklari la etfingron de la virino pli dika ol la polekso. Kiu ne tiel diras, tiu kulpas kave-aferon.

La racia leganto nepre opinias, ke tio havas ian naturan bazon: ili iamaniere maldikigas la polekson, aŭ io alia. Mi devas deklari, ke tio estas eraro. Iliaj fingroj estas tute similaj al niaj, sed iu elcerbumis, ke la dika etfingro estas fiero kaj, kvankam ĉiu sciis, ke tian manon neniu havas, tamen oni devas tiel aserti, eĉ pruvi, trude dokumenti kaj batali kun la virino, kiu persiste asertas ĝin pli maldika, dum la viro pli dika. Kaj pri tio ili diskutas dum horoj, kaj la virino sentas sin feliĉa, kvankam ŝi bone scias, ke la viro mensogas.

Dum aliaj homoj estimas unu la alian per verdiro, ĉe la behinoj la mezuro de la estimo estas ĝuste tio, kiel grandan mensogon diras unu al la alia.

Por ke la frenezo pleniĝu, mi mencias ankaŭ tiun regulon de ia ketnio, ke ĉi tion oni rajtas nur aserti pri virino, kun kiu ni ĝuste parolas. Dum ties ĉeesto ŝin aserti pri fremda virino estas la plej granda ofendo al la ĉeestanto.

Sed la problemo de la bikbamo min scivoligis ege. Tial mi sekvontatage denove elserĉis Zukrulan, mi denove pardonpetis, deklarante, ke ŝi misaŭdis miajn vortojn mi ne diris pli maldika, sed pli dika.

Mi jam duoble mensogis, do Zukrula senkoleriĝis, kaj mi urĝante demandis, ĉu ŝi deziris la bikbamon?

Zukrula denove iĝis bonhumora. Ŝi deklaris, ke tiamaniere estas jam ĉio ja alie, kaj la bikbamon ŝi denove deziris.

Poste ŝi venigis min kaj Zemokin al iu betiko, kiu ligis la telerojn al siaj plandoj, poste ilin malligis. Ĉi tion li faris trifoje, poste li ĵetis varmigitan kuprokubon en akvon; la akvon li duone eltrinkis, la kubon li volvis en truitan tukon, per tiu kapenfrapis nin ambaŭ, poste la kubon li denove elvolvis kaj petis de mi monon.

Mi trovis la sumon iom multa, sed interne mi ne kuraĝis protesti, nur elveninte mi menciis al Zemoki, ke la betiko povus peti iom pli malmulte por tiel mallonga bikbamo, sed Zemoki bonvole klarigis, ke la monon mi ne donis al la betiko, sed al la bikru. Mi akre protestis, dirante, ke la bikru estas koncepto, kaj al koncepto ne eblas pagi, kaj cetere, mi vidis per miaj propraj okuloj, ke la monon transprenis la betiko, sed Zemoki riproĉe min silentigis, ĉar tion diri estas kave, kaj mi denove argumentas per miaj okuloj, forgesante, ke krom la okuloj estas anebaoj kaj tiuj estas pli gravaj. Do, mi devas por ĉiam noti, ke la monon mi donis al la bikru.

Kompreneble mi tute ne sciis, kio estas la bikru, mi konjektis entute nur, ke ĝi estas koncepto por resumi ĉion malbonan: se mia manĝaĵo estis konfiskita, ĝin forportis la bikru; mian monon mi pagis al ia bikru. Se iu ajn mortis en malsano, lin mortigis ne baciloj; sed la bikru. Se iu falis de la tegmento, tiun depuŝis la bikru. Kiam min Zemoki incitis bati la kemonanojn, mi devis scii, ke min incitis ne li, sed la bikru. Mi devis sin nutri per ŝtonero anstataŭ manĝaĵo pro la bikru. Pro la bikru ni devis vakei al la betiko, akvumi la herbon, bruligi la vestaĵon. Kaj ĝenerale, la kap-al-subigon kaj netolereblecon de la vivo ili atribuis al la bikru, kies destino estas seniĝi de respondeco la bacilojn, fajron, akvon, konfiskantojn kaj ĉefe la betikojn. La leganto jam povas imagi, kiel furiozis ĉi tie ĉiu malbonaĵo kaj malsano, kie oni ne povis aŭ ne rajtis rimarki la simplajn kaj okulfrapajn kaŭzojn, kiujn ĉe ni bone scias eĉ la etinfano.

Ĉio, kio okazis ĝis nun, estis nur ridinda stultaĵo. Sed nun sekvis tragika ŝanĝo.

Post la bikbam ni adiaŭis de Zemoki per varma pricc-prucc, poste Zukrula min kaptis, kurante hejmentiris, tie, ferminte la pordon, ŝi demetis de sia buŝo la poŝtukon kaj sufokiĝante de ekstazo tremvoĉis:

– Donu por manĝi, paĉjo, miaj okuloj streĉiĝas de malsato! Ĉi tien la manĝaĵon, ŝtopu ĝin en mian buŝegon, en mian stomakon, por ke mi fine satiĝu!

Eĉ la sango frostiĝis en miaj vejnoj. Tiom ŝi diboĉis en la malpermesitaj vortoj, ke mi, kiu jam alkutimiĝis al la ketnio, time elkuris, por ke mi ne estu denove enkarcerigota.

Kaj Zukrula postkuris min, kriegante kun insultaj mallaŭdoj.

Mi rifuĝis, ŝtopante miajn orelojn, por eviti la akuzon, ke mi eĉ nur aŭskultis tiujn terurajn vortojn.

Miaj legantoj ne imagas, kio sekvis.

Mi estis portita denove al la betiko, kiu kondamnis min por unumonata karcero, ĉar mi ne donis manĝaĵon al virino!

Nome, – kiel mi poste eksciis, – la bikbamo ĉe ili signifas, ke ĉion, kio antaŭe estis honto kaj malpermesaĵo, nun oni devas fari, kaj reciproke, kio antaŭe estis ketnio, nun fariĝas kave!

Se miaj legantoj entute kredas ĉi tiujn frenezaĵojn, certe tenas siajn ventrojn per la manoj pro la rido, legante la komikajn aventurojn de normalmensa homo inter la frenezuloj. La komikan guston al tio donas la paradoksa situacio, ke mi el mia tuta forto volis sekvi la frenezajn regulojn per mia malfeliĉa normala menso por eviti ilian indignon, kaj ĉio sukcesis tute inverse, ĉar la esenco de ilia frenezo estas ĝuste tio, ke eĉ laŭ siaj frenezaĵoj ili ne estas konsekvencaj.

Post unu monato, reliberiĝinte, mi ĉiuokaze volis ĉion ekscii pri la manĝreguloj de la virinoj.

De tiam mi pli atente studadis la virinojn.

Iam mi vidis unu, kiu min preterirante, por momento, ŝtelmove, por ke neniu vidu, forlevis sian poŝtukon de antaŭ sia buŝo, el kio mi konkludis, ke ŝi estas malsata, ŝi nur ne kuraĝas tion diri malkaŝe.

Mi tre ĝojis pri la okazo, esperante, ke de ŝi mi, povas multe ekscii. Do, mi akompanis ŝin, kaj ĉirkaŭdire mi demandis, kion ŝi opinias pri la spiritualaĵo. Tiam ŝi urĝe min flankentiris kaj per senkaŝaj vortoj flustris, ke ŝi estas fakte malsata kaj ŝi estus feliĉa, se ŝi povus konsumi parton de mia spiritualaĵo.

Mi devas konfesi, ke la vortoj min tre agrable surprizis. Kun mia stulta kapo mi pensis, ke mi sukcesis trovi la unuan normalcerban homon, kies vortoj havas logikan interrilaton kun la reala mondo.

Per mildaj vortoj mi ŝin invitis kaj kondukis en mian ĉambron, bonkore senkovriligis antaŭ ŝi mian restintan manĝaĵon, ĉe kiu ŝi altabliĝis, demetis sian poŝtukon kaj ekmanĝis ĝin per videbla bonapetito. Ŝi eĉ plurfoje laŭtigis sian raviĝon pro la bonegaj manĝaĵoj, kiajn povas nur mi doni. Mi ridete dankis ŝian entuziasmon, sciante, ke la manĝaĵoj estis nur la normala ĉiutaga hina tagmezmanĝo.

Foje la virino sian buŝon tute malferminte, leviĝis, kaj tiel ŝi proksimiĝis al mia vizaĝo. Ŝajnis, kiel ŝi volus enbuŝigi mian nazon.

La neatendita ŝanĝo iom surprizis min, ektime mi retiriĝis, kaj ŝi per same miranta vizaĝo residiĝis al sia loko.

– Do, ĉu vi ne volas enrigardi en mian gorĝon? – ŝi demandis.

– En vian gorĝon? Kial enrigardi vian gorĝon?

Ŝi kapbalancis.

– Vi estas stranga viro. Aliuloj ofte postulas malfermadi mian buŝon post ĉiu gluto.

Mi rimarkis, ke mi tute rezignas pri tiaspecaj pretendoj, ĉar laŭ mia opinio la manĝado estas por la satiĝo.

Ŝi daŭrigis la manĝadon kaj dume rakontis, ke foje ŝi ĉe iu viro formanĝis tutan anseron, kaj poste ŝi asertadis per petolema rideto, ke ŝi povas eĉ pli manĝi kaj se mi intencas iam ajn manĝigi virinon, nur alvoku mi ŝin kaj mi ne kredu al aliaj virinoj, ĉar neniu el ili povas tiom multan mian manĝaĵon konsumi kaj eĉ ne per tiom bona apetito.

Mi ĉion promesis al ŝi, post kio ŝi donis sian adreson kaj krome ŝi rakontis pri la menciita viro, ke ŝi devis pro lia postulo la anseron manĝi kun ĉokolado kaj ne nur malfermadi sian buŝon, sed krome post ĉiu gluto grincadi siajn dentojn.

Min turmentis jam forte disonancaj sentoj, sed mia vera surpriziĝo sekvis nur poste. Nome la virino rimarkis, ke kvankam ŝi tiam devis multe manĝi, ŝi eĉ enspezis multe. Li estis vere kavalira viro.

Post tio ŝi viŝis sian buŝon per la telertuko kaj – petis monon!

La neatendita turno tiom surprizis min, ke nur balbute mi povis protesti, dirante, ke ŝi satiĝis ja per mia spiritualaĵo, kaj ŝi havas nenian rajton krome eĉ postuli pagon.

Ŝi subite ruĝiĝis pro la kolero, furioziĝis, min insultis per ĉiaj fivortoj, nomis plej granda friponaĵo, ke ŝi oferas al mi sian vizaĝmezon kaj mi rifuzas doni la devigan kompensaĵon, kvankam ŝi petis relative malaltan prezon por la manĝado.

Ĉu miaj legantoj kredas, aŭ ne, tiel okazis!

Vane mi pruvadis, ke ŝi havas nenian rajton peti ankoraŭ kroman pagon por sia plezuro. Ju pli mi provis argumenti per la racia menso, des pli ŝi iĝis kolera.

– Vi senvalora bivago! – ŝi kriis. – Mi envenas al vi, mi lasas min satigi, kaj fine vi volas forvaporiĝi kun la mono? Nu atendu, vi ricevos pro tio!

Vorto sekvis vorton, mi estis certa, ke ŝi ne kuraĝos disfamigi sian satiĝon en mia loĝejo kaj mi lasis al mi libera la proteston de mia racia menso. Nature mi denove eraris en miaj kalkuloj.

Nome, la virino, kun terura hurlo ŝirmalferminte la pordon forkuris.

La sekvontan tagon mi estis denove invitita al la betiko, kiu deklaris, ke denove venis akuzo kontraŭ mi: mi ne pagis al virino, kiun mi manĝigis.

La akuzo min konsternis. Mi tute ne neis, ke mi donis al ŝi spiritualaĵon, ja ĝuste tion mi uzis kiel argumenton, ke mi certe ne povas ŝuldi al ŝi ankoraŭ kroman monon.

Al miaj vortoj la betiko senatende laŭte ekridis.

Mi stulte ĉirkaŭgapis, eĉ ne konjektis, kio ridinda estas en tio, kaj mi aldonis, ke la virino mem deklaris, ke ŝi estas malsata kaj, se mi, kompatante ŝian turmentan malsaton, kontentigas ŝian apetiton, kiel ŝi aŭdacas danki mian bonvolon per financaj postuloj?

Post tio la betiko eĉ pli laŭte ridis, li nomis min amuza frenezulo kaj baldaŭ ĉiuj ĉeestantoj skuiĝis pro la ridego.

Ĉi tio jam fine eligis min el mia trankvilo, mi rimarkis, ke la afero estas multe pli mizera ol ke oni povus pri ĝi ridi kaj mi deklaris, ke mi – en la konscio de mia pravo – nun jam prezentas kontraŭpretendon kaj mi mem postulas la prezon de la plezuro, al kiu mi havas minimumo tiom da rajto, kiel ŝi.

La ridego, kiu nun eksplodis, preskaŭ disĵetis la murojn; longajn minutojn daŭris, ĝis la betiko rekonsciiĝis kaj forviŝinte siajn larmojn, deklaris, ke li jam delonge ne ridis tiel bone, sed la afero estas multe pli serioza, ol ke ĝi estus aranĝebla per rido kaj la leĝo estas tamen leĝo, kiun li devas plenumi, ĉar sen tio renversiĝus la ordo kaj la prudenta civilizacio.

Ĉu la leganto kredas aŭ ne, mi estis denove enkarcerigita!

Kaj dum unu semajno mi povis cerbumi, kion propre mi kulpis.

Post mia elliberiĝo mi plendis mian aventuron al Zemoki, sed ankaŭ li priridis min. Kaj ĉefe ridis pri tio, ke mi kredis al la virino, ke ŝi estas malsata, kvankam mi devus scii, ke tiaj ne pro malsato petas spiritualaĵon. Vane mi asertadis, ke la virino mem petis manĝaĵon, li respondis, ke ĝuste el tio mi povus scii, ke ne la spiritualaĵon ŝi deziras, nur monon, ĉar kiu estas vere malsata, tiu ne eldiras tion!

Sed per tio jam pleniĝis. Tiun dancon inter ovoj mi ne povis plu toleri. Neniam mi sciis, kiam falos sur mia kapo la Damokles-glavo, pendanta super mi.

Ho, kiomfoje mi deziris, kiel bone estus, se ankaŭ mia cerbo konfuziĝus, por ke mi similu al tiuj kaj ĉiam mi precize sciu, kiam mi devas diri la blankan nigra kaj kiam flava! Sed kiu kun sana cerbo, klare vidas la blankan, ties klara vidkapablo estas por li tiel konfuzema, ke li neniam povas laŭregule mensogi kaj li pereos, ĉar jen li kulpas kontraŭ la ketnio, jen li ofendas la bikbam-on, jen li detruas la bruhu-on de la infano. Ho, kiom pli feliĉaj estas la frenezuloj, kiom beataj estas la behinoj kaj kiom pli feliĉaj estas la ŝtatanoj de la glora Granda Britio, kiuj vivas inter – al ili tute similaj – serenaj kaj sammensaj kunŝtatanoj!

Post mallonga tempo oni sciigis min, ke mi, pro la serio de miaj skandaloj, perdis mian postenon.

Nur ĉi tio mankis al mia tragedio! Mi kuradis tien-reen petis Zemokion por helpo, sed jam ankaŭ li turnis sin de mi pro miaj “friponaĵoj”. Post kelkaj tagoj mi estis eĉ eligita el mia ĉambro, kaj mi povis ekiri al la granda mondo.

Mi reiris al la betiko kaj preskaŭ preĝe mi petis, ke se mi jam estas senigita je mia spiritualaĵo, mi estu almenaŭ ankaŭ mortigota, ĉar tamen estas nerefutebla matematika vero, ke ĉiu havas vizaĝmezon por akcepti la spiritualaĵon. Tion mi ne povas demeti kun mia profesio kaj kiel mi sentas, mi mortos.

Sed la betik min konsolis, dirante, ke en la mondo estas nur unu veraĵo: la kona, kiu estas aneba, sed se mi volas rericevi mian vivon, mi feliĉe vizitis la ĝustan homon, ĉar li estas ĝuste pro tio, ke li donu nutraĵon al la mizeruloj kaj erarvagantoj.

Larme mi balbutis kelkajn dankplenajn vortojn kaj li siavice petis min alporti tiun grandan skatolon desur la bretaro, sur kiu estas surskribita la nomo de la bikru.

Kiam mi ĝin alportis, li prenis el ĝi flavan ŝtoneron, kelkfoje tuŝis per ĝi la flankon de la skatolo kaj poste ĝin transdonis al mi, ke mi metu ĝin sub mian akselon.

Min konsternis la senkora cinikismo, ke ankoraŭ nun li havas emon fari senspritan ŝercon pri sia homfrato, peteganta pri sia vivo. Bedaŭrinde mia sendefenda situacio ne permesis konforme respondi.

Anstataŭe mi devis honthumile surgenuiĝi kaj retenante mian koleron, petegi, ke li donu al mi krom la anebaj ankaŭ spiritualaĵon min nutri, por ke mi subtenu mian vivon.

Sed la betiko, anstataŭ moliĝo, saltleviĝis kaj fulmokule kriegis al mi, ke mi ne aŭdacu aserti pri la spiritualaĵo, ke ĝi nutras, kaj precipe mi ne diru tian aĉan vorton en la proksimo de la flava ŝtonero, ĉar li devos tre severe puni tian blasfemadon kontraŭ la anebaj.

Nur kiel malforta pledo mi ekprovis mencii, ke ni ja ĉiuj konsumas la spiritualaĵon, ankaŭ la elak-betikoj, ili eĉ pli multan.

Ĉi tio pereigis min. Li deklaris, ke la betikoj – kiel tio estas publike sciata, – ne uzas spiritualaĵon kaj aldonis, ke li zorgos pri mi tiel, ke mi tion ne dankos. Poste kaptinte mian kolumon, li elĵetis min tra la pordo.

Mi longe tremis pro senpova kolerego. Malsate, senokupe, mi vagadis sencele, ĝis mi fine devis rifuĝi al la lasta rimedo: mi sidiĝis sub arbo kaj almozpetis.

Tiel mi vivis dum unu semajno. Ankaŭ la noktojn mi tradormis tie, kovrite per miaj ĉifonoj kaj tremante pro malvarmo. Kaj la noktoj fariĝis pli kaj pli malvarmaj kaj eĉ laŭorde laviĝi mi ne povis. Mi ekhavis pedikojn kaj skabiojn, kaj neniu min prizorgis. Tago post tago mi malgrasiĝis kaj malfortiĝis pro la malsato.

Iutage mi ekhavis savan ideon. Mi ekmemoris pri la okazo de tiu virino pro kiu mi perdis mian oficon. Mi decidis sekvi ŝian ekzemplon, per kio oni povas tre facile akiri manĝaĵon kaj monon.

Do, la unuan virinon mi flankenvokis kaj konfidence mi flustris, ke mi estas malsata kaj mi volonte konsumus kelkan manĝaĵon por relative malalta sumo.

Sed tiu subite furioze ekkriegis, multaj kunvenis ĉirkaŭ mi, al kiuj ŝi duonsvene rakontis la okazon.

Teruraj aferoj sekvis, per kies priskribo mi ne volas ŝarĝi la nervojn de la leganto. Estu sufiĉe, ke post kvin minutoj mi sangkovrite sterniĝis sur la tero.

Evidentiĝis, ke la manĝado por mono estas valida nur por la virinoj, la viroj estas el tio fermitaj. Kaj la leganto ege eraras se li opinias, ke min linĉis la virina sekso, konspirinta por siaj interesoj. Kontraŭe: la viroj estis tiuj, kiuj plej forte min batis kaj plej forte ĝuste tiu, kies manĝaĵon kutimas formanĝi tiu virino. Kvankam tuta mondo min disigis de tiu malfeliĉa homspeco, tamen mi elkore bedaŭris ĉi tiun mizeran, kompatinde idiotan kaj trompitan virsekson, kiu defendas sian, humiligon kaj ekspluaton.

Nome, mi ja devas rimarki, ke ĉi tiuj mizere idiotaj viroj ne nur ne ekkonas siajn trompitecojn, sed kontraŭe: la viro sen ia ajn dubo kredas al sia virino, ke li estus trompita nur se la virino formanĝus ne lian propran manĝaĵon.

Sed tiun mi jam eĉ ne eksperimentas pruvi, prefere mi daŭrigas mian, historion, ĉar miaj suferoj eĉ nun ne pleniĝis.

La sekvantan tagon paŝis al mi oficiala homo, komunikis, ke Zukrula faris akuzon kontraŭ mi, ĉar mi petis manĝaĵon de alia virino, kaj verŝajne mi ricevos gravan punon.

Miregante mi demandis, kial, je kio li respondis, ke tion rajtus doni sole Zukrula, ĉar ŝi estis kapofrapita per la kuprokubuto.

Ĝojplene mi diris, ke mi volonte akceptas la manĝaĵon ankaŭ de Zukrula; mi eĉ proponis, ke asociiĝu, kvar-kvin virinoj, kiuj nutros min unu post la alia, sekve de kio, po unu el ili havos pli malgrandan ŝarĝon. Sed li abomenante deklaris, ke tio estas absurda, ĉar ja Zukrula estis kapofrapita.

Mi proponis, ke oni kapofrapu ankaŭ la ceterajn, post kio li rigard-mezuris min kun profundega naŭzo kaj diris, ke mi verŝajne senmoraliĝis plej profunde en la abismon, kaj mi meritus, ke oni bruligu min sur ŝtiparo.

La sekvantajn tagojn mi jam pasigis en la muta letargio de la duonfrenezo, kaj mi pensis, ke io pli malbona jam ne povas sekvi.

Bedaŭrinde ankaŭ pri tio mi eraris.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero pereos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2022 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.