La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


VOJAĜO AL KAZOHINIO

Aŭtoro: Sándor Szathmári

©2022 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

La Edukada Servo
La Librejo
La Titola Paĝo

Parto Unua
1 2 3 4 5 6 7 8
Parto Dua
9 10 11 12 13 14
15 16 17 18 19 20

DEKUNUA ĈAPITRO

La aŭtoro venas en la skoro-n. – Ni konatiĝas kun la manieroj de la deformigo de la pensado. – La behinoj falsas la geometrion. – La konflikto de l’ aŭtoro pro la infana bruhuo, kiun li senintence ruinigas.

Verŝajne post ĉio ĉi mi jam ne diras novaĵon, komunikante, ke ilia malsana cerbo same ne indulgas la infanojn, eĉ pli, ĝuste la senkulpan animon de la infano ili infektas per la plej groteskaj mensogoj.

Por ke ni bone komprenu la sekvontaĵojn, mi devas rimarki, ke la malsano de la behinoj havas tre klare la karakteron de la infekta epidemio, tamen, kiel kuracisto, kiu same en la oksforda universitato (en la Reĝina Kolegio), kiel dum mia dekdujara praktiko akiris iom da modesta sperto pri psikiatrio, mi povas firme aserti, ke tiu stranga malsano ne estas heredebla. Pli precize, el la behina malsano estas heredebla nur la inklino, sed tiu neniam eksplodus per akutaj simptomoj sen malutilaj perfortagoj.

Sed, – kiel la Leganto jam scias, – la behinoj ne toleras inter si la raciecon kaj, kiel ili volis trudi la frenezon ankaŭ al mi, same, la sancerbe naskiĝinta infano ne havas kontraŭ ili helpon kaj savon.

Neniu povas sin fortiri de la spirita kadukigo kaj, kiam la infano jam ellernis paroli, ili tuj metas siajn manojn sur lian animon kaj klopodas konfuzi lian klaran vidon en kio – mi devas konstati, – ili akiris fakte grandegan rutinon. Iliaj metodoj estas preskaŭ mirindaj pro sia sagaco kaj mi devis ofte primiri, vidante, ke se ĉi tiun grandegan fervoron ili uzus ne por kadukigo, sed por utila klerigo de la infano, ili verŝajne estus la plej perfekta socio de la mondo.

Estas preskaŭ konsterne, kiel grandan energion ili malŝparas por tiu celo. La infanoj estas sendataj en specialan kadukigan instituton, kie oni ripetadas antaŭ ili la plej fantaziajn malverajn elpensaĵojn, ĝis la sendifekta, natura intelekto de la infano konfuziĝas, ĝis li vidas ĉion laŭ falsa aspekto kaj se li jam perdis sian naturdonitan logikon, ili nomas lin: skorobehino.

Miaj Legantoj povas imagi, kiom maltaŭga estas tia skorobehino en la vivo, kaj mi kuraĝas aserti, ke en racia socio ili tute ne estus uzeblaj en ia ajn profesio.

Nur imagu ties sekvon, se tiaspeca skorobehino, kiu la manĝaĵon rigardas malestiminda fiaĵo, havus postenon en nutraĵvendejo. Aŭ, kian malutilon farus en tajlorejo tiuj, kiuj taksas pli altvalora la veston ĉifonigitan kaj pezigitan per ŝtonoj ol la sendifektan kaj komfortan formon, se ne mencii la interbatadojn, kiuj eksplodus, ĉar unu tablo estas ronda, alia kvadrata.

Nu, mi devas deklari, ke ili ne nur ne forigis la skorobehinojn el la postenoj, sed ili rigardis ilin pli taŭgaj, ol la klarajn kaj nedegenerintajn cerbojn, kaj ju pli konfuzajn imagojn havis la skorobehino pri la mondo, des pli grandan respekton li ricevis kaj des pli altrangajn postenojn li akiris. Kaj en kiu homo ankoraŭ briletis la fajrero de la klara logiko, tiu estis eksigita, kiel neuzebla. Kaj tio estis ankoraŭ la pli milda konsekvenco, kio okazis, se li nur ne laŭtigis sufiĉe la lernitajn malveraĵojn, sed se li provis laŭtigi la naturan realon, tiam li estis eĉ punata.

Mi ofte cerbumis, kio sekvus, se la prudentaj hinoj ne zorgus pri ili, kaj mi venis al la konkludo, ke ĉi tiu surkapen starigita socio malsatmortus en tre mallonga tempo, ja mortbatus sin mem. Absurde estas deklari militon al la naturo kaj matematiko. Mi povas aserti, ke nur vidinte la ŝtatestrojn de la behinoj, povas la eŭropa homo vere estimi kaj taksi sian prudentan patrion kaj ties saĝan registaron.

Mi rememoras, kiel multe indignis la kulturita kaj humana loĝantaro de mia patrio pri la intenca kripligo de la piedoj de la ĉinaj virinoj. Mi ne scias, kiel ili opinius eksciante, ke la mondo havas parton eĉ pli malluman ol la malluma Azio, kie ne la piedoj de la homo, sed lia kapo, eĉ pli, lia diodonita sana cerbo estas kripligata, ĝis ĝi fariĝas neuzebla! Ĉar per kriplaj piedoj oni ankoraŭ povas vivi, sed, se la piedo, mano, lango kaj ĉiuj niaj organoj servas kriplan cerbon, la vivo povas esti nur aro da groteskaj kaj sencelaj suferoj, post kio la morto venas jam kiel saviĝo.

Mi koncedas, ke tiuj malfeliĉuloj sentas la suferojn kaj ĝojon inverse, sed ĉu estas imagebla korpo, kies sano plifortiĝus per la malestimo de la manĝado kaj per la malsatado?

Prave demandas la Leganto, kiel mi scias ĉion ĉi? Tiel, ke mi, bedaŭrinde, eĉ persone devis konatiĝi kun la instituto de la skoro.

Jam en la kvara tago de mia beratnua posteno, la betiko sendis min al la skoro, por ke mi tie disdonu la flavajn ŝtonerojn inter la infanoj.

Preninte al mi la ladan ŝtonerskatolon mi ekiris. Mi alvenis domon, kiu estis ĉirkaŭita de alta barilo. Ĝi jam estis konstruita de la behinoj, do, la Leganto povas imagi, kiel mizere ĝi aspektis.

Kio unue montriĝis al mi sur la korto, tio estis longa ligno-konstruaĵo, enhavanta ĉirkaŭ kvindek latrinajn niĉojn. Mi konjektis, ke tie minimume estas mil infanoj internigitaj, mi nur ne sciis kie, ĉar mi vidis entute nur malgrandan, stalsimilan konstruaĵon krom la latrinoj.

Enpaŝinte tien, mi vidis ĉirkaŭ kvindek geknabojn, kaj ankaŭ tiuj sidis dense unu apud la alia. Pli multaj eĉ ne estus havintaj lokon, kaj la aero estis preskaŭ netolerebla.

Super la enirejo estis brila kvadrato. Enirinte, ĉirkaŭe sur la muroj pendis bildoj, kies signifon mi ne povis kompreni. Sur la unua kuŝis behina kadavro kun eligitaj intestoj kaj sur ĝi dancis alia, furioza behino. Sur la alia bildo kuŝis surtere homo, kies kapo estis frakasita. El lia kapo fluis la sango. Li ridetis kaj sub ĝi estis surskribite: “Ho, kia plezuro!.”

Sur la apuda bildo ia aĵo estis kovrita per tuko, sub kiu videblis la rando de la plado por manĝaĵo kaj estis surskribite: “Fi!”. Mi vidis bildojn pri kripligitaj mebloj kaj vestaĵoj: al iu seĝo mankis unu piedo, en ĝia dorsapogilo estis enigita malrekta najlego. La mezo de alia tablo estis truita kaj sur ĝi staris stango de balailo, sur kies pinto pendis stumpa argilpoto, granda kalkŝtono kaj mortinta rato. Surskribite estis: “Kipu”.

Inter la infanoj iradis la proko kun fajrerantaj, koleraj okuloj. Tiu estis plenkreskulo, kies profesio estis ripetadi la malveraĵojn al la infanoj, ĝis ili fine kredis tiujn. Ilia metodo rememorigis min pri mia malnova konatulo, kiu dresis sian hundon tiamaniere, ke li ĵetis al ĝi paperpeceton kaj se li diris: “Ho! kiel bona!”, la hundo devis ĝin kapti kaj gluti. Sed se li ĵetis peceton da viando kaj diris: “Fi, kiel malbona!”, la hundo devis sin forturni. (Parenteze mi demandas, kio okazus al la hunda socio, se ĝi estus gvidata de tiaj hundoj?) Sed eĉ sonĝe mi ne povis imagi, ke tia rezulto estas atingebla ankaŭ per la pensanta homa cerbo. Tamen estas verŝajne, ke la behinoj, kiuj tra jarcentoj sisteme kadukigis siajn cerbojn, jam denaske estas inklinaj al la behina malsano.

Kiam mi enpaŝis, la proko tien-reen paŝadis inter la infanoj kaj kelkfoje ekkriis:

– Kricc!

Ĉe tiu vorto la infanoj saltleviĝis, metis sian maldekstran manplaton sur la mezon de la dorso, la dekstran manon ili traŝovis sub la maldekstra genuo kaj kaptis la maldekstran orelon.

Je mia demando, kial necesas trudi al la infanoj tiajn neordajn pozojn, mi ricevis la respondon, ke la infanoj devas esti kutimigitaj al la – ordo!

Poste li kriis ion al la infanoj, je kio la tuta grupo sin turnis al mi kaj dolore ekveis vake-vakeon.

Kaj mi malfermis la ladan skatolon kaj transdonis al la proko la flavajn ŝtonerojn.

Li ĝin transprenis kaj la ŝtonerojn ŝutis sur la tablon, poste li foriris kaj revenis kun plado, kovrita per tuko. Mi vidis, ke sub la tuko estis la plej delikataj frandaĵoj.

Tiujn li demetis apud la ŝtoneroj kaj unu post la alia elvokis la infanojn. Kiu etendis la manon al la frandaĵo, ties manon li bastonbatis tiel, ke ĝi tuj bluiĝis, kaj la ceteraj infanoj devis lin minaci per siaj pugnoj kaj kriadi: “Kave!” Kiu manetendis al la ŝtoneroj, ties postaĵon li ekgratis, dum la infanoj afable ridetis kaj diris: “ketni!”

Post la disdono de la ŝtoneroj li komencis paroli al la infanoj pri tio, ke ege ni devas estimi ĉi tiun donacon, kiun la behinoj elbatalis al si per tiel multa kaj granda sangofero.

Kaj li rakontis longan historion pri la estinto de la behinoj, kiun mi konigas nur skize al la Leganto.

Li rakontis, ke la estinto de la behinoj dividiĝas en tri ĉefajn epokojn: komence estis la primitiva aŭ kruela epoko, poste venis la transira, aŭ duonkruela epoko, kaj poste sekvis la hodiaŭa, aŭ perfekta epoko.

Antaŭ longaj jarcentoj, dum la primitiva aŭ kruela epoko, la butukoj tiranis, trompis kaj rabadis la popolon. De la kolo de la butukoj pendis sur ŝnuro malantaŭe granda huffero kaj la popolo ne nur ne mortbatis, sed eĉ estimis ilin. (Ĉe tiuj vortoj la infanoj laŭte ekridis). La belki tiam okazis tiel, ke la homoj ĉe renkonto ŝovis sian fingron en la orelon de la alia, (la infanoj ridis eĉ pli laŭte), kaj ili rigardis kipu, se oni kudris diversajn flikojn sur la teksaĵon (la infanoj ŝanceliĝis pro ridego).

Sed sekvis certa behino, nomita Zeĉeĉe, kiu nomis la butukojn malnoblaj ĉarlatanoj, la ketnion kaj kipuon trompaĵo kaj manio. Li deklaris, ke la putrinta reĝimo de la butukoj devas esti detruota kaj li postulis la reĝimon de la racio.

La butukoj lin ekkaptis kaj senhaŭtigis vivantan. Sed Zeĉeĉe jam havis multajn adeptojn, kaj dum kvindek jaroj verŝiĝis la sango. Fine la zeĉeĉistoj forigis la butukojn kaj transprenis la regadon de la behinoj. Nun komenciĝis la transira, aŭ duonkruela epoko.

Sed la paco ne longe daŭris, ĉar la novaj registoj, kiuj nomis sin batakoj, same komencis turmenti kaj tirani la popolon, kiel la butukoj. Ili forprenis ĉion kaj nenion donis al la popolo. Desur iliaj zonoj pendis sur drato granda plumbopeco, kaj la popolo ne nur mortbatis, sed eĉ estimis ilin. (La infanoj ĉe tiuj vortoj preskaŭ eksplodis de la ridego). La belki estis, ke la homoj gratis la genuojn unu de la alia, kaj se iu ŝmiris sur la tolaĵon diverskolorajn malpuraĵojn, tiu nomiĝis kipu. (La infanoj jam ruliĝis sur la tero).

Kaj tiam venis Zaĉaĉa la granda, kiu nomis la batakojn ĉarlatanoj, pri la ketni kaj kipu kuraĝe deklaris, ke ĝi estas trompaĵo kaj manio kaj postulis la reĝimon de la racio.

Zaĉaĉa estis kaptita de la batakoj, lia ventro estis distranĉita, liajn intestojn dumvive eltiritajn oni ĵetis al la hundoj, kaj poste liaj adeptoj estis ekstermataj per la plej sagaca krueleco. (Ĉe tiuj vortoj la infanoj ekploris).

Sed la adeptoj de Zaĉaĉa pli kaj pli multiĝis, sekvis sesdekjara sanginundo, dum kiu plurajn batakojn oni kaptis, poste ilin kunligis, iliajn dentojn unuope elrompis, iliajn langojn elbruligis, kaj poste ili estis laŭlonge trapikitaj per stango. (La infanoj saltante aplaŭdis kaj ĝojis).

Kaj fine la zaĉaĉistoj venkis. Ĉi tie komenciĝas la hodiaŭa, aŭ perfekta epoko, dum kiu la regadon faras la elak betikoj, de sur kies genuoj pendas honorindaj bilevoj, kiuj per sia prudento certigas la reĝimon de la racio. Kaj de tiam ĉiu ricevas el la flavaj ŝtoneroj, ĉu betiko, beratnu, proko, ĉu nur simpla akvumisto aŭ skoro-infano. (La infanoj saltante vakeis).

Li parolis ankaŭ pri certa Zuĉuĉu, kiu hodiaŭ forte agitas kontraŭ la ordo kaj trankvilo: li aŭdacas nomi la honorindajn betikojn fariseaj poŝŝtelistoj, li ribeligas kontraŭ la perfekta ketni kaj kipu, li postulas, ke oni dornplenigu ne la seĝon, sed la ŝrankon, ke la belki okazu per la ektiro de la orel-lobo kaj la registara potenco estu transdonita al la bitekoj, kaj ĉion ĉi li faras en la nomo de la racio, kvankam estas evidente, ke tiajn aferojn povas aserti nur freneziĝintaj furiozuloj, kiuj pli-malpli frue gajnos sian indan punon. (La infanoj abomenis, kaj skuante la pugnon ili postulis elbruligi la okulojn de Zuĉuĉu).

Mi povas aserti, ke eĉ la plej ekstrema fantazio de Grand Guignol ne elpensis ankoraŭ pli abomenan terurdramon ol tiu, kiun ĉi tiuj rabiuloj reale efektivigis. Kaj anstataŭ kraĉinte pro memnaŭzo en la tubon de revolvero, pafi al si en la kapon, ili eĉ ĝojis, ke ili ĉion ĉi faris kaj ke ili sukcesis ĝin elbatali. (Kion elbatali? Neniu sciis, ili nur diris: la perfektan epokon).

Ankaŭ mi havis kelkfoje terurajn sonĝojn kaj okazis, ke mi sciis, ke mi sonĝas. Tiaokaze mi kolektis mian tutan forton kaj penadis vekiĝi. Post longa fortostreĉo mi fakte sukcesis vekiĝi al alia sonĝo, kiu alportis eble eĉ pli terurajn bildojn ol la unua. Kaj nur post longa tempo mi eksciis, ke ĝi estas ankaŭ sonĝo, kaj denove mi fortostreĉis kaj transvekiĝis al la – tria. Kaj ĉe ĉiu vekiĝo mi kredis; ke ĝi estas la definitiva kaj senduba maldormo.

Sed tiuj neniam vekiĝos.

Mi diras, ke dum la tuta terura rakonto mi tremis de frosto kaj profunde konvinkiĝis, ke la plej bela kaj plej nobla savo estus, se iu per unusola pugnofrapo forviŝus desur la serena vizaĝo de la kosmo ĉi tiun putran ulceron.

Poste mi demandis al Zemoki, kial ili difektas la senkulpan animon de la infanoj per tiaj teruraj abomenaĵoj. Li respondis, ke tial, por ke la infano pliriĉiĝu en sia moralo kaj kapabliĝu sekvi la pasintajn okazaĵojn kiel ekzemplon!

Sed ni reiru al nia temo.

La proko finis sian rakonton kaj deklaris, ke nun estos pritraktata la fendologio, pri kio parolos al ili la honorinda beratnu.

Mi ektimis, pensante, ke mi mem devas produkti iaspecan kolosan stultaĵon, dum kio mi nepre estus konfuziĝonta, sed feliĉe aliel okazis.

La infanoj ekstaris, ili grupiĝis al du partoj kaj la mezajn benkojn lasante malplene, ili sidiĝis ĉe ambaŭ randoj de la ĉambrego.

Nun envenis du beratnuoj kaj la proko foriris.

Je la enpaŝo de la beratnuoj la infanoj komencis pugnobatadi siajn fruntojn kaj vakeis tiom dolore, ke la fremdulo, nekonanta la cirkonstancojn, jure povus kredi, ke patromurdantoj bedaŭras kaj pentofaras siajn krimojn.

Nun la du beratnuoj staris antaŭ la du grupoj kaj sammomente ekparolis.

La unua parolis pri tio, ke tiu homo, kiu trinkas akvon, super kiu traflugis vesperto, perdas la grandboeton. Kun tia homo amikiĝi estas malpermesite, ĉar li infektas eĉ tiun, kiu parolas kun li. Precipe malpermesite estas trinki el lia glaso.

La dua klarigis, ke dum plenluno oni rajtas nur retroiri kaj ne rajtas amikiĝi kun antaŭeniranta homo, ĉar tiu infektus nin. La ŝuon de tiaspecaj homoj oni devas forbruligi.

Ambaŭ deklaris, ke la alia parolas impertinentajn mensogaĵojn, kies vortojn aŭskulti estas malpermesite, ĉar ĉiuj vortoj estas veneno. Poste ili ambaŭ deklaris:

– Ho infanoj, estu vi piaj!

Al tiuj vortoj ambaŭ grupoj de la infanoj ekbruis, vespomaniere ili tumultiĝis, atakis unu la alian kaj furioze interbatadis. Ili rompis la glasojn unu de la alia, perforte detiris kaj disŝiris la ŝuojn de kelkiuj kaj intertempe ofendis unu la alian per tiom maldecaj kanajlaj esprimoj, kiujn mi ne povas komuniki al la Leganto.

La du beratnuoj rigardis la teruran scenon sen iu ajn emocio, kaj fine, por mia plej granda surprizo, ili brak-enbrake foriris kun la plej granda amikeco.

Mi staris senmove, kaj per malfermita buŝo mi gapis al ili.

Nur post la pordfermiĝo mi povis ekmoviĝi. Mi postkuris ilin kaj tremvoĉe demandis, kial ili parolis tiajn aferojn al la infanoj, kiuj okazigis la teruran scenon.

Ili rigardis al mi, kvazaŭ mi estus veninta el fremda planedo.

– Ni devas nobligi la karakteron de la infanoj – diris la unua, cetere ni ĉiuj fariĝus nekulturitaj kanibaloj.

Pro mia konfuziĝo mi apenaŭ povis elbalbuti, ke post ĉi tiuj vortoj mi jam tute ne komprenas la interrilaton inter iliaj prezentadoj kaj la nuna bona amikeco.

Ili ridetis.

– Ni servas ambaŭ al la sama nobla celo, se eble sur diversaj vojoj – li diris. – Sed nun ni devas adiaŭi, ĉar ni rapidas.

Feliĉe alvenis la proko, kiu revenigis min al la infanoj.

Li antaŭ ĉio ektiris la orellobon de iu infano, ĉar li eligis la langon al alia knabo. La proko avertis ilin al mildeco kaj al estimo de niaj homfratoj, li nomis la knabon sentaŭga bubo, al kiu vane parolas la bonkora beratnu.

Poste li deklaris, ke nun estos pritraktata la geometrio.

Komence mi ne sciis, kiel tia serioza kaj ekzakta scienco venas ĉi tien; mi tamen trankviliĝis, ke mi fine aŭskultos ian klarsencan aferon. Baldaŭ ĉio evidentiĝis.

Ili pritraktis la cirklon, sed jam komence mi preskaŭ svenis pro mirego, ĉar li asertis, ke la cirklo havas du fokusojn kaj la sumo de la radio-vektoroj estas konstanta, kio, – ĝenerale sciate – estas la karakterizo de la elipso,

La vorto jam balanciĝis sur miaj lipoj por korekti lian eraron, kiam li rimarkis, ke la cirklo havas ankoraŭ unu regulon, nome, ke estas malpermesite diri pri ĝi, ke la punktoj de la cirkonferenco situas de la centro en la sama distanco.

Mi jam tute konfuziĝis. Do, se li scias kio estas la cirklo, kial estas malpermesite nur korekte paroli pri ĝi?

Tiel mi ne plu kuraĝis interrompi lin, nur sekvontatage mi demandis al Zemoki, kiu klarigis ke aserti pri la cirklo, ke ĝi estas ronda, estas tial malpermesite, ĉar ĝi estas la insigno de la kemonanoj. Kaj kiam mi pruvadis mian pravon per la geometriaj faktoj, kiuj tamen estas neŝanĝeblaj, li respondis, ke ne nur geometriaj faktoj ekzistas en la mondo, sed ankaŭ anebaoj, kaj tio estas pli grava fakto. Fidela konaano ne rajtas aserti la cirklon ronda.

Ili publike neas simplajn geometriajn faktojn, kiujn ĉe ni scias kaj publike asertas eĉ la eta infano. Kaj la plej interesa estas, ke ili mem tion ne faras pro konvinkiĝo, eĉ pli, ilia konvinkiĝo estas tute alia, sed ili tamen neas, ĉar: “tiel oni devas diri.” La homoj mensogas eĉ ne por aliuloj, sed por si mem, kaj tio radikiĝas tiel forte en ili, ke ili mortbatus tiun, kiu kuraĝus laŭte esprimi tion, kion ĉiu scias.

Mi ankaŭ demandis al Zemoki, ĉu li mem kredas ĉion ĉi, post kio li konfesis, ke li ne kredas, sed al la popolo tamen necesas tiel instrui la aferojn, ĉar, kvankam li mem estas inteligenta homo, se la profana amaso lernus la cirklon ronda, tio kaŭzus la plej danĝeran renversiĝon. Mi demandis, kial. Sed li ne povis doni klarigon. Li parolis pri iaspecaj rokfirmaj aferoj, pri ia fundamento, pri idea apogilo, pri iaspeca ordo, kiu devas esti sekurigata kaj kompreneble pri la bruhuo, kiun la behino ja havas, do, pri ĉiuj tiaj aferoj, kiuj nenian interrilaton havas kun ĉi tiu simpla geometria fakto, sed eĉ unu vorton mi ne aŭdis pri la demandita afero mem kaj vane mi petis klarigi la temon, li diris, ke li parolis ĝuste pri tiu, nur mi ne komprenis.

Sed ni reiru al la skoro. Post la elipsologio la infanoj elmetis kajerojn kaj la proko ordonis priskribi la cementfabrikadon.

La infanoj eksidis, skribis, kaj post dek minutoj la proko kolektis la kajerojn, trafoliumis ilin kaj fine elektis iun.

Ĉi tiu estas la plej bona – li diris kaj donis la kajeron al mi.

Mi komencis ĝin legi, sed mi mirege vidis, ke la infano tra du folioj skribis nur ĉi tiujn du vortojn: “vake betik, vake betik, vake betik...” ktp.

Mi pensis, ke mi eraris, mi refoliumis la kajeron, sed tie mi jam vidis pli malnovajn skribaĵojn kun tiaspecaj titoloj: “La flegado de la katara malsanulo”, “Priskribo de la planedoj de la sunsistemo”, “La kalkulo de la surfaco de la triangulo.” Post la titoloj sekvis ĉie la senfina ripetado de la vakebetik tra paĝoj, kiun nur kelkfoje interrompis tiaj frazoj: “vake kona!”, “fimortu kemono!” aŭ “fi, spiritualaĵo!”

Neimagebla!

Poste li klarigis al la infanoj strangajn fremdajn vortojn, kiuj tamen ne signifis iliajn maniojn, sed la objektojn de la ĉiutaga vivo: la tablo, seĝo, domo, mano, piedo, do, ĉiu objekto..

Mi miris, kial necesas instrui lingvon, kiun neniu parolas. Al mia demando la proko respondis, ke skorobehino ja devas tion scii. Kompreneble mi denove demandis, kial li devas scii, sed li denove respondis, ke tial ĉar la ne-skorobehinoj ne scias la skoro-lingvon.

Poste li klarigis multegajn stultaĵojn: se ni iras apud iu, kiu estas pli ol sep jarojn pli juna ol ni, ni devas teni nian manplaton sur nia nuko; sur la korto ni devas iri piedpinte, sed en la ĉambro ni demetas unue la kalkanon. Li klarigis, je kiu tago de la monato ni devas antaŭenkombi nian hararon kaj je kiuj tagoj ni rajtas porti blupentritan ŝuon.

Kiam mi demandis la kaŭzon de tiaj reguloj, li respondis, ke tiaj estas necesaj, ĉar la ne-skorobehinoj ne kondutas tiel.

Post mallonga tempo la proko deklaris, ke ĉiuj povas foriri, kaj ni kune kun la infanoj forlasis la kripligan instituton.

Sur la korto mi pardonpetis, ĉar mi devis momente flankeniri. Mi volis enpaŝi al unu el la niĉoj, sed la proko saltis al mi kaj, ekkaptinte mian manon, kriis:

– Kion vi volas, malfeliĉulo?

Mi devis senkaŝe nomi mian bezonon laŭ ĝia nomo, sed li min ne enlasis.

– Sed eksciu, ke tie estas farataj nur aĉaj funkcioj!

Embarase mi respondis, ke mi havas scion pri la aĉa destino de tiuj niĉoj, sed ni ĉiuj estas tamen homoj kaj mia veziko jam streĉiĝas ĝis krevo.

– Mi diras ĝuste pro tio – li kriadis plu. – Ĉu vi scias, por kio estas tiuj niĉoj? Por la spiritualaĵo!

Tiel mi eksciis, ke ĉiu infano havas apartan niĉon, kaj ili rajtas manĝi la tagmanĝon nur tie, enfermiĝinte.

Kaj kiam mi interesiĝis pri ties kaŭzo, li menciis denove la ketnion. Per kio alia ili argumentus la kutimojn neargumenteblajn per racio, ol per fantasmagorioj, imagitaj en la aeron? Ĉar ĝi estas ketni! Ĝi estis regulo, sed neelkalkulebla kaj stulta. Idiota elcerbumaĵo, sen ia ajn reala bazo, kion mi per angla vorto eĉ proksimume ne povas traduki.

Mi ĉirkaŭrigardis senkonsile en la plej granda embaraso kaj volis demandi, kie estas ĉi tie la latrinoj, kiam mi senatende ekvidis naŭzan spektaklon.

La elvenintaj infanoj sur la korto unu post la alia elbutonumis siajn vestaĵojn kaj antaŭ la okuloj de la proko, sen ia ajn hontemo, malplenigis siajn vezikojn. Mi volis ĝuste konsternite atentigi la prokon, la vorto jam balanciĝis sur miaj lipoj, kiam mi ekvidis, ke la ekzemplon de la infanoj ankaŭ li sekvas sen ia ajn skrupulo.

Mi forturniĝis pro honto kaj ne povis reteni mian opinion pri ilia malbelega konduto, sed li tute ne ĝenis sin en sia funkcio, eĉ mire demandis, kial tio estus hontinda?

– Ĉar tiel postulas la deco! – mi respondis, sed kompreneble angle.

– Kio estas deco?

Verdire mi embarasiĝis, serĉadis la vortojn, kaj mi devis rekoni, ke ĉi tiuj malfeliĉuloj eĉ por la deco ne havas vorton. La Leganto povas imagi, en kia malfacila situacio mi troviĝis, sed eĉ proksimume mi ne povis traduki ĝin al la lingvo, kiu pretiĝis vere nur por aferoj, neestantaj en la naturo.

Karakteriza estas pri ili, ke kiam mi tamen provis ĉirkaŭdire klarigi la decon, li respondis, ke ĝi povas esti nur stulta manio sen ia reala bazo.

Kion alian mi povis atendi de frenezuloj?

Naŭzite ĝis la profundo de mia animo, mi rapide diris pricc-prucc kaj foriris, por ke hejme, aranĝonte miajn necesaĵojn, mi enfermiĝu en mia ĉambro kaj ĝis la morgaŭa “laboro” liberiĝu de iliaj frenezaj torturoj.

Sed la sorto, aŭ pli ĝuste, la frenezo ne lasis, ke mi finu la hodiaŭan tagon nur per tiom da aventuro.

Ĉar, kiam mi elpaŝis tra la pordo, infano, dum ludo, rifuĝante de sia kunulo kuregis kaj per tuta svingo karambolis kun mi. Mi kolere lin riproĉis.

– Malfermu viajn okulojn, fileto!

La infano senkomprene gapis al mi.

– Kion? – li demandis.

– Viajn okulojn! Rigardu antaŭen, se vi kuras!

– Kio estas miaj okuloj?

Mi jam volis lin insulti, ĉar mi kredis, ke li volas min nur inciti, sed la infano petis kun la plej serioza mieno, ke mi klarigu al li, kio estas la okuloj.

– Tiuj du brilaj kugloj super via nazo – mi diris montrante.

– Kaj kial mi malfermu ilin?

– Por ke vi vidu!

– Ĉu vidi per la smeraldoj? – li demandis mirege.

Nun mi jam vidis, ke la infano ne konas siajn okulojn, kaj malgraŭ mia kolero mi klarigis per kelkaj vortoj, ke ili ne estas smeraldoj, sed okuloj per kiuj ni vidas, sed la infano nur ridis, poste subite turniĝis kaj kuris al la proko.

– Vake, vake, – li kriis ekscitite. – Tiu homo diris, ke la smeraldoj estas okuloj kaj mi devas vidi per ili!

Mi jam ne plu ĝenis min per li, mi volis ekiri al mia vojo, sed la proko per kelkaj impetaj paŝoj saltis al mi, ekkaptis mian brakon, flankentiris min kaj tie min riproĉis en ekscitita tono.

– Kial vi ruinigas tiun senkulpan etulon?

– Ĉu mi ruinigas?

– Ne neu! La infano scias ne per si mem, ke li havas okulojn, kaj li devas vidi per tiuj! Tion li povis lerni nur de vi!

Surprize mi staris. Mi tute ne neis, ke mi diris tion, mi nur demandis, kial tio estas ruinigo?

Li rigardis al mi eĉ pli konsternite.

– Ĉu laŭ vi ne estas ruinigo, se la infano ekkonas siajn organojn antaŭ sia tempo? Ĉu ne estas ruinigo, se li ekkonas, kion oni devas fari per ili?

Kontraŭ tio mi plej intense protestis, deklarante, ke tia falsa metodo havas nenian sencon. La infano pli-malpli frue ekkonos, por kio estas la okuloj, la organojn oni tamen ne povas uzi por aliaj celoj. La destinon de la organoj ni ne kaŝi, sed plej eble frue malkaŝi devas al la infano. El la kaŝado la infano gajnas nur danĝerojn.

– Ho, vi aĉulo! Ĉu al vi ne estas danĝero, se la malforta burĝono malfermadas siajn okulojn kaj volas vidi per tiuj?

Mi jam ege koleriĝis kaj ne povis min bridi. Mi konsilis al li, se li estas frenezulo, li kuracigu sin, sed ne molestu sur la publika strato normalcerbajn homojn. Vorto sekvis vorton, el la preterpaŝantoj multaj kolektiĝis ĉirkaŭ ni, al kiuj mi plende rakontis la aĉan insulton, sed ĉu miaj Legantoj kredas aŭ ne, ili ne silentigis mian insultanton, sed min riproĉis atake, kaj mi povis rifuĝi nur per rapida kuro elinter la frenezuloj. Kaj ili ankoraŭ tiam kriadis post mi, ke mi detruas la bruhuon de la infano!

Poste mi demandis ankaŭ al Zemoki la kaŭzon de tiu idiotaĵo, sed li parolis denove pri ordo, ketni, plantaĵo, kaj fundamenta ŝtono, nur al mia demando mi ne ricevis respondon, kaj mi ankoraŭ hodiaŭ ne scias, kiel mi tiam pekis, sed verŝajne en mia situacio ĉiu racia angla ŝtatano troviĝus en la sama necerteco.

Tiu konstanta necerteco kaj timego naskis en mi tre strangan senton, kiu nature, en la sana Granda Britio estas nekonata, kaj ĝuste pro tio estu al mi permesate, ĉefe por miaj nervokuracistoj-kolegoj, ĝin mencii, kiel psikologian noton.

Nome, iom post iom min penetris la sento, ke mi mem estas la senvalora, sentaŭga frenezulo. Ke devas ekzisti io, kion la behinoj ĉiuj konas, nur mi ne kapablas ellerni, ĉar tiu kapablo mankas en mi. Kvankam interne mi sentis spiton kontraŭ la idiotaĵoj, tamen iom post iom mi jam komencis kredi, ke tiu spitemo estas nur la kaŝado de mia senkapablo kaj ĝi estas laŭesence nur mia malestimo al mi mem.

Por ilustri tiun senton, eble mi povas kompari al tiu, kiel se oni longe rigardas de ponto la riveron. Post iom da tempo oni iluzias, ke la rivero estas la fiksa punkto kaj oni moviĝas. Ĉe mia alveno, kiam mi vidis ilian memturmentan stultecon, min ankoraŭ plenigis iom da memfido, mi estis konvinkita, ke mia racia helpo nenie estas tiel bezonata, kiel en ilia medio.

Sed mi devis sperti, ke ju pli publikutilan veraĵon mi diris, des pli akrajn atakojn mi ricevis kaj, eĉ se ili laŭokaze ne suferigis min, unu aferon mi neniam povis akiri: ke ili komprenu la duoble-duon. Naturajn faktojn, kiujn eĉ la seninteligenta animalo per si mem scias, ĉi tiuj neniam povis encerbigi. Al miaj vortoj la respondo estis ĉiam nur ĝisnaŭza ripetado de maniaĵoj kaj neestantaj fantasmagorioj. Inter la aŭdita vorto kaj ilia cerbo absolute ne estis interligo.

Ĉi tiu senespera senfrukteco, la obstina kaj neĉesigebla vortodraŝado, sed ĉefe la furioza persekuto de la sana cerbo ennervigis en min la senton, ke la malklera, malgranda kaj stulta estas mi mem. Kien ajn mi paŝis, mi ĉiam karambolis kun fantomoj, dum la logiko kaj la memkompreneblaj naturaj veraĵoj ĉi tie tute ne estis bazo de la penskomunikado.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero pereos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2022 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.