La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


VOJAĜO AL KAZOHINIO

Aŭtoro: Sándor Szathmári

©2022 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

SEPA ĈAPITRO

La aŭtoro konatiĝas kun hina virino, en kiun li intencas konstrui animon. – Liaj eksperimentoj fiaskas. – La aŭtoro estas denove portata al la hospitalo.

En tia humoro krepuskis la mateno de mia sekvanta tago. Post la laboro mi rapidis al la marbordo, kie mi faris longajn promenojn. Ĉirkaŭe svarmis la senbrua, amorfa amaso de la hinoj en tiu nedeĉifrebla stranga, senorda ordego, kiu tute memorigis min al formikejo.

Kiam mi vidis ilian saĝe atentan rigardon, malgraŭ miaj ĉiuj ĝisnunaj spertoj vekiĝis en mi nova kaj nova sopiro alproksimiĝi. Tio hodiaŭ eĉ pli forte min instigis, sed kiam la vorto jam venis al mia lango, ĉiam detenis min la angoro, ke ankaŭ hodiaŭ mi estos malakceptita, ŝiriĝos la trostreĉita kordo de miaj nervoj, kaj mi faros ian stultaĵon.

Mi jam trairis dekfoje la promenejon, kaj jam vesperiĝis, kiam la amara sento forpelis min el ilia medio. Por rifuĝi de la tento kaj de la katastrofa rifuzo, mi suprenkuris la rokon.

La aero estis varmeta kaj ŝarĝita per odoroj, la Luno majeste leviĝis el la ondoj kaj rompiĝinte sur tiuj en mil pecojn, ĝi dancis la dancon de la nimfoj. La maro kun sia eterna muĝo karesis la bordon kaj sur la rokoj, dividiĝinte en mil perletojn, refalis, kiel fea vualo. Malproksime la akvo luladis strangajn birdojn kaj la grilo ĉirpis sub longbuklaj arboj. Mian koron plenplenigis la ebria sopiro, la volo al la vivo, dum la hinoj senvorte promenadis solaj, sidis, aŭ kuŝis, eĉ rigardon ne ĵetante al la disvolviĝinta poezio de la naturo.

En tiu momento ekveis en mia koro la konscienco, ke trans tiu grandega akvo, malproksime miaj amikoj en la klubo ĉasadas pri la Jollie Joker, en la Hyde-parko oratoroj eksplikas siajn ideojn, sinjorinoj en feaj tualetoj rapidas al la teatro kaj sur la stratoj ekfulmantaj lumoj reklamas la novajn stelojn de la kino.

La sento de la senpoveco premtordis mian koron. Mi saltleviĝis. Kelkajn momentojn mi ankoraŭ luktis kun mi mem, sed mi jam estis malforta. Mi konvinkiĝis, ke la soleco ne estas plu tolerebla.

Mi malsuprenkuris de la roko kaj el mia animo jam tute malaperis la antaŭa angoro.

Sur la strando jam maldensiĝis la promenantoj.

Sur iu benko kuŝis virino. Altfrunta, serena Afroditevizaĝo, kies ĉarmon eĉ pliigis la unupeca, malpeza vesto. Mi alproksimiĝis. Ŝi ekparolis:

– Ne starigu min. La apuda benko estas vakanta.

– Ne kuŝi mi volas – mi diris decide. – Mi volas interparoli.

Ŝi tuj leviĝis.

– Kion vi deziras?

Mi fingromontris al la maro.

– Ĉu vi vidas la maron? Ĉu vi ne sentas la vesperon? Ĉu vi ne sentas ĉion ĉi agrabla?

Oni estas tre kripla kun tiu mankhava vortaro, en kiu troviĝas nur tiaj neperfektaj vortoj por la majestaj kaj ravaj aferoj. Ĉe ili estas ĉio nur kazoo kaj kazi, de kiuj mi jam satiĝis ĝis super mia gorĝo tiel, ke mi jam sentis min malsana eĉ aŭdinte ilin. Mia animo flugetis en la supraj sferoj de la sopiro kaj mia lango lamiris, katenite al ilia kripla lingvo.

– Jes – ŝi respondis, – agrabla. Kion vi deziras?

– Kion mi deziras?! – mi diris senpacience. – Nenion! Varmecon! Mi volas al vi proksimiĝi!

– Ĉu al vi estas malvarme?

– Tute ne.

– Do, kial vi diras tamen?

Vidante la malplenajn okulojn mi rememoris, kiam antaŭ la vestmagazeno virino detiris mian pantalonon, kaj mi estis konvinkita, ke ĉi tie ĉiu virino estas aĉetebla.

Sed kie estas eĉ la mono en ĉi tiu dezerto? Kiom da ĝojo estis hejme aĉeti donacon al la ĉasta kaj belanima knabino, kiom ĝojplena sento estis senigi nin de io kaj oferdoni ĝin al la amata karulino kaj ĝui, kiel ŝia koro pleniĝas per amo al ni. Sed ĉi tie ĉio estas preta, ĉio estas komuna predo, ne estas mono, ne estas donaco, oferdono. Kial amas la viro kaj kial la virino?

– Mi pensas pri ne tia varmeco – mi diris. – Mi volas simple vian proksimecon. Mi emas aŭdi vian voĉon...

– Kial? – ŝi interrompis.

– Por via voĉo mem. Mi volas havi iun, kun kiu ne pro neceso, sed por plezuro mi paroladas pri etaj stultaĵoj por pliagrabligi la vivon.

– Kiel vi opinias, ke la vivo pliagrabliĝus se per sensenca parolado ni senigas ĝin de ĝia senco?

Sed mi jam ege soifis la belon kaj ĝojon.

– Diru – mi respondis per tremanta voĉo, – ĉu vi ne sentas kelkfoje, ke vi bezonas iun, kiu vin ŝatas, kiel trezoron, al kiu vi povas rakonti la aferojn agrablajn kaj malagrablajn al vi? Iun, kies persono estas al vi pli agrabla ol la aliaj? Mi ege bezonas iun, al kiu mi povas min kroĉi, kun kiu mi kunkliniĝus por babili mallaŭtajn vortojn kaj kies vortoj akvumus mian soifon. Rigardu la Lunon: dividiĝinte en mil pecojn ĝi luliĝas sur la akvo; rigardu la milionojn de la steloj, la vesperon, la maron, la senfinan nokton, kiu pelas la homojn unu al la alia kaj malfermas la korojn...

– Mi ne komprenas – ŝi interrompis. – Tute ne daŭrigu. Sed, se vi jam ĉeestas, vi povus aranĝi mian deziron.

Miaj membroj denove ektremis. Pli kaj pli mi sentis, ke ĉi tiu trompiĝo estos fatala kaj la interna streĉo krevigos siajn digojn.

– Disponu pri mi – mi diris tremante.

– Vekiĝis mia deziro kaj ankaŭ krome, mi devas ankoraŭ naski du infanojn. Ĉu vi estas kapabla por seksa laboro?

Mi gapis al ŝi senkomprene. Mi ne volis kredi al miaj oreloj.

– Ĉu mi ne parolis pri tio sama – mi demandis.

– Ne – ŝi respondis instrue. – Vi parolis pri la maro, steloj, luno kaj nokto. Sed mi deziras kontentigon.

Mi konsterniĝis. Ĉion mi atendis, nur tion ne. Kaj kvankam mi estus devinta danci pro ĝojo, tamen mi sentis ian strangan, agacan guston malantaŭ la aferoj. Iamaniere min ne kontentigis tiu subita efektiviĝo. Sian spontanan sindonon mi sentis simila al tio, kiam mi eksciis, ke al iu krutega pinto de la Alpoj, al la turista sonĝo de mia junaĝo, oni konstruis dentradan fervojon.

Ho, kiom pli dolĉa estis la kiso, kiun mi sorbis iam desur la lipoj de niaj ĉarmaj knabinoj, kun kiuj ni antaŭe parolis pri teatro, modo kaj nur post semajnoj ni ektuŝis la temon, dume ni ambaŭ ruĝiĝis, parte pro la honto, parte pro la deziro.

Kiom dolĉe kaj ekscite estis atingi la malproksiman, malfermi la ŝlositan kaj ekkapti la rifuĝantan kapreolon, ĝis fine la knabineto, post longa protestado, okulferme ĝemetis: “Ne... ne...” kaj obeis. Kiel eblas ami sen tia dolĉa luktado?

Sed la deziro min instigis, ja de tiom longa tempo mi soifis la belon, ke por mi eĉ la panero estis reĝa donaco. Kaj por ne perdi eĉ ŝin, mi komencis klarigi, ke tio, kion mi deziras, ne nur ne estas la mala, sed ĝuste la pli kompleta kaj pli perfekta formo de ŝia celo.

Zolema (poste mi eksciis ŝian nomon) demande min alrigardis, mi karese aligis ŝin al mia flanko kaj daŭrigis:

– Imagu, ke la suno sur la ĉielo nur lumigus sed ne varmigus.

– Sen la sunvarmo la vivo ne estus ebla!

– Ĉu ne? – mi diris entuziasme. – La vivo estas vivebla nur laŭ sia senmanka kompleteco, ĉar kia ajn ĝia elemento mankas, ĉesas la vivo.

Ĉi tion ankaŭ Zolema konsideris perfekta kaj logika tezo, kiu tute konformas al la kazoo kaj mi ĝojis, ke mi trovis ponton al ilia kirasa animo. Mi ekparolis pri la altira forto, kiu varmigas la korojn kaj alproksimigas la homparojn unu al la alia.

Kiu povus priskribi mian ĝojon, vidante, ke Zolema aŭskultas miajn vortojn per brilaj okuloj! Ŝia atentema vizaĝo pli kaj pli proksimiĝis al la mia, ŝi spiradis pli kaj pli rapide, dum fine...

Sed tio ne estas tiel simple priskribebla! Okazis io simila al tio, kiam la ŝnurego estas jam metita sur la kolon de la kondamnito kaj subite alvenas la amnestia dekreto.

Eĉ hodiaŭ mi ne scias kiel okazis sed niaj lipoj kuniĝis!

Kaj Zolema ne malobeis...

Eĉ ne nur ne malobeis, sed mi mem devis peti ŝin flankeniri ien ajn..

– Kial? – ŝi demandis.

– Povas veni iu.

– Ĉiu povas veni ĉi tien. Faras nenion.

– Sed mi ne volas vidigi nin. Mi volas resti kun vi sole.

– Kial?

Mia sango arde pulsadis, mi tute ne emis komenci novajn pritraktadojn. Mi petis ŝin veni kun mi sur la rokon, kie oni ne vidas nin, krome mi ne povas plenumi ŝian deziron.

Zolema montris iun proksiman domon.

– Prefere ni eniru tien.

Mi konsentis, sed urĝigis ŝin. Alvenante ŝi kondukis min en tute ĝeneralaspektan domon, kies loĝejoj estas ĉi tie tute egalformaj. En la loĝejo sidis iu hino apud la tablo kaj vespermanĝis. Zolema sidiĝis sur seĝon, la hino eĉ ne turniĝis al ni.

Kelkaj minutoj pasis en plej perfekta silento. Fine mi demandis:

– Kion ni atendas?

– Por ke li finu la manĝadon. Evidente li estas pli malsata ol ni, ne estus kazoo interrompi.

Vole-nevole mi devis atendi. La minutoj pasis en nervostreĉa malrapideco. Fine la hino ekstaris kaj komencis aranĝi la manĝilaron, sed tiam Zolema jam ekparolis:

– Foriru dum kelkaj minutoj.

Tiu nur nun turniĝis al ni.

– Kiam mi revenu?

– Mi scigos vin. Sidiĝu sur la benkon apud la pordo, en la ĝardeno.

La hino foriris, Zolema deklinis la liton el la muro, malligis siajn robojn kaj, sen iu ajn enkonduko, ŝi ĵetis sin al miaj brakoj per tiom da ardo, ke mi devas eviti la detalan priskribon.

En ĉi tiu momento mi sentis, ke la tuta mia ĝisnuna luktado kaj suferado estis nur inkuba sonĝo, ĉar jen, mi ektrovis la ŝtonon de la filozofoj, la panacea magna-n, la Animon! Ĉiu guto de mia sango fariĝis unusola ĝojkrio. Ĉe la fino de la malluma tunelo svarmis la lumo al mi per reĝa brilego. Svarmis la sonoj kaj gustoj de la mateniĝo, kaj en mia koro ektintis la fluge muĝanta simfonio de la vivo.

* * *

Bedaŭrinde mia ĝojo ne longe daŭris.

Post kvaronhoro ni foriris. Zolema komunikis al la hino, sidanta sur la benko, ke li jam povas reiri.

Mi demandis, kiu estis la bonkora dommastro. Evidentiĝis, ke ŝi eĉ ne konas lin, ŝi vidis lin nun unuafoje!

– Do, kiel vi kuraĝis min enkonduki kaj lin elsendi?

Ŝi alrigardis min.

– Vi mem volis, ke oni ne vidu nin kaj vi mem volis resti sole kun mi!

– Kaj li forlasis sian hejmon tiom simple; pro unu alvoka vorto?

– Nature. Vi aŭdis, ke mi petis lin.

Senmove mi gapis.

Sed Zolema menciinta la malfruiĝon de la vespero, deklaris sian volon hejmeniri.

Mi ja proponis akompani ŝin, post kio ŝi demandis, kial mi ne iras al mia propra loĝejo. Klarigante, ke mi akompanas ŝin nur ĝis loĝejo, ŝi deklaris, ke havas nenian sencon fari superfluajn vojojn krom la necesaj.

Ĉi tiu respondo ekruligis en mi la lavangon de la problemoj. Se tion diras alia hino, mi konsideras tion kiel simptomon de ilia frostoplena anima vakuo, sed post la antaŭaĵoj mi ekkonis Zoleman tute aliel.

Do, ŝi ne kuraĝas sin montri kun mi! Eble ŝi havas iun viron!

Mi profunde rigardis en ŝiajn okulojn, petis ŝin konfesi sincere, kial ŝi ne volas esti akompanata.

– Kial vi akompanus min, se ni jam ne bezonas unu la alian?

Bedaŭrinde, la naiva sincereco, per kiu ŝi ĉi tiujn vortojn eldiris, konvinkis min pri la situacio kaj samtempe frostigis mian antaŭan entuziasman fantazion.

Sed mi ne lasis ŝin. Mi sentis, ke Zolema estas al mi la lasta eksperimento, kaj mi ne povas ellasi de mi ĉi tiun manon. Per malfacila koro mi devis returniĝi al la malnova sistemo, al mia belohina legitimaĵo. Mi neniam malŝatis pli naŭze paperon, ol ĉi tiun inversan morto-atestilon, kiu pruvas al la mortintoj mian kompatindan vivantan staton.

Sed tiam mi ankoraŭ kredis, ke Zolema estas tiu, en kiu mi ektrovos ĉion, se mi ne senesperiĝos tro frue.

Tiel Zolema restis kun mi, atendante miajn demandojn por instrui min.

Mi plektis miajn brakojn en la ŝiajn kaj ŝin rekondukante sur la marbordon, mi rakontis per brilaj vortoj pri la belega sentimento, kiu ĉe ni nomiĝas amo kaj kiu estas la krono de la boneco kaj sindono.

Ŝi respondis, ke tio en tia formo ŝajnas iom konfuza, mi priskribu detale, en kio manifestiĝas la sindono en la amo. Ŝi petis konkretaĵojn, kaj mi klarigis, ke ni, sekve de eknaskiĝinta sentimento, donas al la trovita parulo ĉiun nian eston kaj havon kaj dediĉas nin tute al tiu.

Tion Zolema nomis tre maljusta metodo, ĉar – ŝi diris, – Per kio meritis la amato gajni de ni pli multe ol aliaj? Vane mi diris, ke la amato donas al ni same ĉion sian, vane mi klarigis, kian plezuron kaŭzas la reciproka donaco, ŝi konkludis nur, ke laŭ tio du homoj asociiĝas por forpreni ion de aliaj kaj doni ĝin al si reciproke.

– Erare! – mi respondis. – Eĉ la plej malriĉaj homoj faras same, kiuj evidente ne forprenas de la aliaj, kion ili donacas unu al la alia.

Al tio ŝi respondis, ke tiel despli ne havas sencon la donaco, ĉar – ŝi diris, – kion ni gajnus, se ŝi donus siajn vestojn al mi kaj mi la miajn al ŝi?

– La esenco ne troviĝas en la praktika valoro de la objektoj – mi provis klarigi, – sed en la amo, kiu akompanas la donacon kaj kiu plenigas nian animon per enhavo.

– Nun mi jam tute ne komprenas. Se mi demandas, kial estas la amo, vi mencias donacon de objektoj, se mi demandas, kial vi devas donaci, vi reiras al la amo. Sed kie estas la origina punkto, tiu fiksaĵo, kiu faras ilin ambaŭ logikaj kaj necesaj?

– Mi jam vidas, ke vi ne komprenas. La amo ne estas matematika ekvacio, kiun oni povas dedukti.

– Kial do vi okupiĝas pri ĝi?

– Ĝuste tial, ĉar ĝi ne estas simple deduktebla. Sed lasu, ke mi rakontu ĉion. Ĉe ni kun la homo naskiĝas iaspeca manksento, kiu similas al la malsato kaj se ni ĝin ne kontentigas, ĝi malsanigas nin.

– En la magazenoj...

– Ne interrompu! Tio ne estas en la magazenoj. Tion povas doni nur vi. Ne rigardu per tiel miregantaj okuloj! Nur vi povas doni. Tiamaniere, ke vi kondutas al mi bone, karesas mian hararon, brakumas min kaj parolas pri ĉio.

– Pri kio mi parolu?

– Pri ĉio. Vi demandos: ĉu ne alvenis nia printempo?

– Nun estas somero.

– Sed por ni printempo.

– La parolo servas nur por komuniki estantajn aferojn. Kiel ni povus komuniki tian, kia ne estas?

– Sed ĝi estas. Vi ankoraŭ eble ne komprenas, sed iam, se vi eble povos alproksimiĝi al mi, vi kredos. Nu, ne saltu tiel abrupte al mia brusto, tio en si mem havas nenian sencon. Ĉio devas kreiĝi per si mem.

Zolema promesis, ke se dependas de ĝi mia resaniĝo, ŝi ĉion faros kaj ŝi petis, ke mi, kiel kuracisto, detale priskribu, kion kaj kiel ŝi devas fari, pri kio kaj kiom ŝi devas paroli kaj ĉu ne estas eble ĉion ĉi ellabori per unu fojo por tuta monato, ĉar tiam ŝi havus pli da tempo por ripozi.

– Ne daŭrigu! – mi respondis kolerete. – Tio devas veni el interne.

Amara gusto plenigis min; en la antaŭan, belan ebrion miksiĝis disonanco, sed mi tamen konjektis, ke ŝi certe amas min, eble subkonscie. Ja de kie ŝi povus koni la nomon de la amo, se ŝi ankoraŭ tute ne aŭdis ĝin? Sed mi sciis nenion certan. Ŝi ŝajnis al mi mistera kaj tio des pli instigis min. Subite mi eksentis, ke mi estus kapabla devigi Zoleman al amo eĉ per bato.

Por retrovi mian perditan humoron, mi iris kun ŝi flanken de la vojo. Ni suprengrimpis la rokon, kiu etendiĝis super la maron. Sur ties elstaranta pinto ni sidiĝis sur la freŝa herbo.

Ĉirkaŭe silenta nokto, malsupre murmuris la maro, kies ebriigan, salan odoron mola venteto karesis al mia vizaĝo. Ĉirkaŭ ni lekantoj balancis siajn kapetojn. Krom ni neniu estis en la ĉirkaŭaĵo. La hinoj jam plejparte hejmenvojaĝis. La nudaj kruroj de Zolema tuŝis la miajn. Mia humoro revenis.

Subite mi ĉirkaŭbrakis kaj levante sidigis ŝin en mian sinon. Kiam mia mano tusis ŝian bruston, mi sentis, ke ŝi spiradas pli rapide. La ebrio denove min ekkaptis.

Deŝirante lekanton mi fiksis ĝin sur ŝian bruston. Ŝi silentis, nur ŝia koro frapadis pli rapide.

Etendante mian manon al la Luno, mi komencis okulferme, mallaŭte kanti la barkarolon de Offenbach.

Eĉ du-tri taktojn mi ne povis kanti. Zolema ekscitite interrompis min:

– Ĉu vi fartas malbone?

– Ne. Mi kantas.

– Kio estas tio?

Mi denove elreliĝis. Eĉ tion mi devis klarigi. Sed eble tamen estas en ili kapablo por la belo kaj noblo, nur ŝi ne konas, ja ŝi neniam aŭdis tiujn. Ĉu eble mi povos savi animon el la dezerto kaj ĝi fariĝos la mia?

Mi komencis klarigi la esencon de la kanto. Mi ekiris el la kromata gamo.

Ŝi ne povis kompreni, kian sencon havas la tuto, kial ni nomas muzikaj tonoj nur tiujn, kiuj havas inter si certajn rilatojn laŭ vibronombroj, kaj kial necesas tiel distingi la tonojn.

Kaj fine, kompreninte la strukturon de la muziko, ŝi ekkriis:

– Sed tio ja ne ekzistas!

Jen, kio estas la ĝenerala respondo ĉe ili. Ŝi ne povis kompreni, kial ni kreas aĵojn neekzistantajn en la realo (ĉi-okaze la gamon) nur, por ke ni plu kreu el ĝi alian.

– Kian sencon havas ia grupigo de la tonoj laŭ artefaritaj reguloj? – ŝi demandis.

– Ĉar la muziko estas bela.

– Kaj kion signifas bela?

– Arta.

– Vi klarigas unu sensencan vorton per la alia, kion vi verŝajne bezonas tial, ĉar neniu el ambaŭ havas interrilaton al la realo. Kion vi profitas el la arto?

– La arto estas por si mem kaj nur senkultura homo povas meti la kontraŭdiron, ke la arto ne havas ekzistorajton, ĉar ĝi ne estas manĝebla. Se ĝi ŝanĝiĝus al buterpano, ĝi jam ne estus arto.

– Nur la homo estas por si mem, kaj ĉiu aĵo kreita de la homoj povas esti nur por la homoj. Ĝuste tiu estas senkultura homo, kiu kredas, ke estas inde perdaĉi nian tempon per okupiĝo pri aĵoj estantaj por si mem, eĉ pli, adapti al ĉi tiuj eĉ la homan vivon.

– Vi opinias tion nur, ĉar vi ne estas edukita al la arto, ĉar oni ne inokulis vin per ĝia trasento.

– Eduki la homon devas nur la nerealaĵoj. El la fajro oni eltiras la manon eĉ per si mem, kaj nur edukita tiel iu kredus, ke la ŝtono estas nutra.

Pri la muzika gamo ŝi opiniis, ke ĝi similas al tio, kiel se ni kulturus frukton pro ĝia koloro, aŭ ni volu gustumi la sunradiojn. La voĉo estas por komuniki niajn pensojn, ne por ke ni konstruaĉu el ĝi neargumenteblajn sistemojn kaj sur tiu bazo ni konstruu eĉ alian neekzistantan etaĝon: la muzikon, pri kiu ni pene okupadas kaj diskutas, ĉu la pritraktata muzika komponaĵo konformas al la reguloj, fabrikitaj de ni mem, kiuj verdire eĉ ekziston ne havas, ĉar ili estas imagitaj.

Mi pacience lasis ŝin paroli, ĉar ŝi ja ankoraŭ nenion scias. Mi denove komencis mian belan, animkonstruan laboron. Mi rakontis pri la muzikinstrumentoj. Pri la violono ŝi ankoraŭ aŭskultis, sed jam ĉe la trumpeto ŝi rimarkigis, ke ni verŝajne ne konas la sonobtuzigajn potojn, kiuj eĉ la plej orelŝiran bruegon mallaŭtigas ĝis tolerebla.

Do, mi estis denove ĉe la komenco. Nun mi devis klarigi, ke ni intence muzikas, kio iris tre malfacile en ŝian kapon. Fine, kompreninte, ŝi profunde ekmeditis.

– Do, ĉu ne estas sufiĉa en la fabrikoj la bruo de la maŝinoj, vi funkciigas krome eĉ specialajn brumaŝinojn?

Mi deklaris, ke oni muzikas ne en la fabrikoj, sed post la laboro, ĉefe en silentaj parkoj sonas la placorkestro, per kies revigaj melodioj freŝiĝas la koro.

Tion ŝi jam absolute ne volis kredi. Ŝi diris, ke pereigi la silenton de la parkoj per brumaŝinoj estas barbarismo, simile al tio, kiel se oni starigus inter la arbustoj de la promenejo fum-farajn maŝinojn anstataŭ ĝoji pri la bona aero.

– Tiamaniere – ŝi diris, – vi nepre tiom deflankiĝis de la realo al la labirintoj de vi faritaj, ke ne nur la neekzistantan vi rigardas estanta, sed eĉ la estantan vi kredas esti neestanta.

– Kiel tion mi komprenu?

– Ekzemple, ke morti estas pli bone ol vivi, ke la malsato estas agrabla...

– Tiajn stultaĵojn vi ne supozu pri ni! – mi kriis sed ŝi daŭrigis:

– Ke la febromalsanulon oni devas meti sur glacion, ke nian ŝuon ni devas plenigi per pikaj najloj, al la soifanto doni vitriolon, ke ni devas nian seksan laboron fari ne kun tiu, kiu havas tempon kaj inklinon, sed laŭ artefaritaj reguloj, ke la socio de la hinoj estas ne por tio, ke ni ĉiuj satiĝu, sed por ke ni mortu kaj malsatu pro ĝi.

Malgraŭ tuta ŝia malvarmeco kaj fremdeco mi pli kaj pli sentis, ke mi amas Zoleman. Mi komencis sperti, ke mi batas rigidajn murojn per miaj pugnoj, sed tio estis almenaŭ gimnastiko al miaj sekiĝintaj nervoj, kion mi tiom longe atendis kaj ĝuste tio vivigis la fajron en mi. Ŝia konduto iom rememorigis la malvarmecon, kiun simulas deckondutaj kaj honestaj knabinoj montrante nekomprenemon, plifortigante tiel la sopiron en sia, jam elektita parulo, devigi lin fari al ili proponon. Ĝuste tial mi altiriĝis pli forte. Ŝi estis mia kaj tamen ne mia, do mi devis ŝin akiri, atingi la malproksiman, malfermi la ŝlositan, peli la forkurantan. Tiam mi ankoraŭ ne konjektis, ke inter ili ne estas malproksima, fermita kaj forkuranta.

Mi eĉ menciis mian tiaman opinion al Zolema, kiu respondis, ke verŝajne ĝuste tial restas por ni fermite kaj neatingeble malproksime la perfekteco, ĉar ni emas peli nur la malproksiman kaj neatingeblan kaj nia emo daŭras nur, ĝis ni fakte povas ĝin atingi. En tiu momento ŝi fariĝas neatinginda kaj malplena, ĉar ni kuras ne pro la celo, sed pro la kurado mem. Ŝi esprimis eĉ sian konjekton, ke eĉ la proksiman intence ni imagas malproksima, por ke ni ekzercu per tio niajn malsaĝajn kutimojn.

Tiam mi ankoraŭ ne kredis al ŝi, nur sentis, ke io mankas, sed mi ne sciis, ke ĝuste tial mankas, ĉar mi ŝin jam atingis.

Mi volis ŝin konatigi per nerekta vojo kun la delikataĵoj de la koro. Mi rakontis, kian perfektecon kaj ĝojplenan trankvilon donas la scio, ke ni havas animan kunulon, kun kiu ni unuiĝas kaj ĉe kiu ni trovas komprenon.

Zolema min atente aŭskultis kaj poste demandis, kiel ni nomas en nia lingvo la – komprenon. Ĉar – ŝi diris, – se niajn seksajn organojn ni nomas kompreno, kiu vorto esprimas la komprenon mem kaj kial ni emas nomi ion per alia vorto.

Mi konsterniĝis.

Neniam vortoj maltrafis la celon tiel, kiel la miaj. La Leganto, kiu laŭ la antaŭaj ĉapitroj rigardas la hinojn eble strangaj, sed esence bonkoraj kaj ĝentilaj karakteroj, certe apenaŭ imagas, kiom da malĝentilaj kaj krudaj trajtoj kaŝiĝas malantaŭ la ŝajne klaraj, altfruntaj Afroditovizaĝoj. Mi povas deklari, ke en la liverpulaj marist-drinkejoj mi ne trovis tian obscenbuŝan velmajstron, kiu povus konkurenci kun la “pli ĉarma” sekso de la hinoj.

Mi provis klarigi, ke la kompreno ne samas kun tio, kion ŝi pensas: ĝi estas la koncepto de la unuiĝo de la animoj, el kio ŝi plue opiniis, ke laŭ tio la vorto “animo” signifas la seksajn organojn.

Kaj fine, kiam mi tamen sukcesis komprenigi la veran situacion, ŝi profunde kompatis niajn virinojn, kiuj do vivas mizeran vivon inter senescepte frenezaj viroj kaj responde al ŝiaj sopiroj ili ricevas nur neestantajn kaj stultajn fantasmagoriojn.

– Do ĉe vi – ŝi diris, – se iu virino honeste kaj sincere alvokas la preterirantan viron por seksa laboro, – vi, anstataŭ ŝin kontentigi laŭ la reala vivo de la estanta mondo, – paroladas al ŝi pri “koro”, “amo”, “anima kunulo” kaj pri aliaj, malice elcerbumitaj brutaĵoj.

Tiuj kanajlaj vortoj min kolerigis, kaj nur mia bona edukiteco rememorigis min, ke mi staras kontraŭ virino. Do mi devis kontentiĝi per tio, ke mi klopodis priskribi la moralon de niaj patri-filinoj laŭ la vera situacio.

Mi klarigis, ke nur nekulturita virino povas tiome perdi la moralan bazon, ke ŝi preferu la korpajn instinktojn al la animaj celoj.

Post iom da paŭzo ŝi demandis, ĉu miaj gepatroj apartenis al la kulturitaj, aŭ al la nekulturitaj homoj.

Kvankam la demando tute ne sonis laŭ la plej ĝentila formo, mi klopodis senindigne klarigi, ke miaj gepatroj idiĝis el la plej bonaj familioj, do ilia bona edukiteco estas neniel pridubebla.

Nun ŝi demandis, kiel nia raso plimultiĝas. Eksciante, ke same, kiel ili, ŝi miregis kaj nun jam ne komprenis la antaŭaĵojn.

En Zolema min plejmulte suferigis, ke ŝi neniam ridetis al mi. Mi klopodis atingi tion kaj la konscio pri la senfrukteco, pri mia senpovo min malesperigis. Nur nun mi ekkonis la esencon de la senespera amo: la amanto verdire volas havi ne tiun unu virinon, sed atingi per ŝi la idealon kaj lin pelas en senprudentajn agojn nur tio, se li ne povas en tia direkto fleksi la amatan virinon.

Min premis demando, kiun mi jam estis devinta mencii, sed mi tre hontis. Mi sentis min malaplomba kaj infaneca apud ŝi, kiel ĉiu, kiu donas sian tutan koron kaj dum li humiliĝas kaj petegas, la respondo estas nur klabobatoj de objektivaj sobraĵoj. Mi povis pensadi nur laŭ mia eŭropa cerbo kaj klarigi al mi ĉi tiun malvarme senperan malfermiĝon de la virino, do la Leganto ne miru, ke mi imagis malantaŭ la aferoj aliajn kulisojn. (Sen kulisoj kaj farboj ni ne povas imagi la mondon.) Vekiĝis en mi la ĵaluzo. Eble ŝi havas viron – mi pensis, – la instinkto ja ne pereis en ili kaj absurde estus, se kun ĝi ankaŭ la altiriĝo ne ekzistus ĉe ili en ia formo.

Ni ekiris hejmen. Longe mi iris senvorte apud ŝi. Sed kiam ni venis al la tramstacio, tamen eliĝis el mi la demando:

– Diru: ĉu vi ne havas intiman interrilaton?

– Kiel tion kompreni?

– Kun viro.

– Alvenas la tramo, envagoniĝu!

Do, ŝi havas sekretojn, kiujn ŝi ne volas al mi komuniki!

Dum ni envagoniĝis, mil suspektoj trakuris mian cerbon. La plej aventurajn aferojn mi imagis kaj decidis ne lasi ŝin eviti la respondon. Post la elvagoniĝo ĉion ŝi devos konfesi.

Kaj Zolema tuj post la sidiĝo, por mia plej granda surprizo, tute trankviltone kaj laŭte komencis rakonti, kun kiuj kaj kiam ŝi faris “seksan laboron”, rimarkante, ke la plej multon de la nomoj ŝi jam forgesis aŭ tute ne sciis.

Tiujn vortojn ĉiu aŭdis ĉirkaŭ ni. Mia vizaĝo hontbrulis pro la publika malhonoro, kaj la vortoj kiel sagoj pikadis mian koron. La okulojn mi mallevis por ne vidi la ĉirkaŭsidantojn, plej volonte mi estus droninta sub la teron, kvankam en la tuta tramvagono nenia vizaĝo turniĝis al ni.

Unue mi provis silentigi ŝin per palpebruma signo, sed tion ŝi ne komprenis, do mi devis ŝin peti per vortoj por ne daŭrigi, post kio Zolema en la sama momento, sen iu ajn surprizo silentiĝis kaj eĉ unu pluan vorton ne diris.

Sed post la elvagoniĝo eruptis el mi la riproĉo. Mi senkaŝe deklaris, ke ŝia konduto estis tre maljusta kontraŭ mi kaj, se ŝi volas min helpi, ŝi ne faru plu tion.

Nun ŝi ne komprenis la komencan parton. Ŝi diris, kial mi demandis, se mi ne deziras respondon. Eksciinte, ke mi protestas nur pro la publikeco, ŝi deklaris, ke ŝi jam tute ne komprenas, kial necesas sekvi tiel komplikajn regulojn, kiuj havas nenian sencon. Fine ŝi trankviliĝis, ke mi estas kuracisto kaj petis min priskribi la kuracistan metodon, kion kaj kiel ŝi devas fari, kaj ŝi agos laŭ tio.

Kompreneble per tio eĉ pliakriĝis en mi la sento de la senpovo kaj, por eviti ŝiajn pluajn batojn, mi rapide adiaŭis, petante ŝin nur, ke ni ĉiutage renkontiĝu, kion ŝi promesis kaj ni disiĝis.

Mi ja konjektis ion, ĉar ili jam ofte senkaŝe deklaris, ke por ili individueco kaj individuaj ligiloj, do amo tute ne ekzistas, aŭ se tiel diri, ilia amo apartenas al fremda mondo, kien mi neniam povos aliri. Sed tiam mi ankoraŭ ne povis tion imagi same, kiel ni ne povas imagi estaĵojn, kiuj varmiĝas de malvarmo, grasiĝas de malsato aŭ malgrasiĝas de manĝo.

Al mi ĉio ŝajnis senlogika kaj neimagebla, kaj vane mi klopodis ĉi-nokte, turniĝadante en mia lito, aranĝi la cirkonstancojn en unu kompleta kaj organe kunligita tuto, ne sukcesis, simile al tio, kiel ankaŭ la kolorblindulon vane konvinkas la instruo pri la ekzisto de la koloroj, li neniam alproprigos tion sente, neniam havos pri tio intuicion.

La postan tagon ni renkontiĝis sur la marbordo. Malfacile ekiris nia parolado, sed mi jam ne povis reteni miajn sentimentojn. Per ekscititaj vortoj mi plendis, ke mi ne dormis.

Mi petis, ke ŝi, se ŝi jam ne konas la amon, almenaŭ faru por mia bonstato tion, kio estas farenda en tia okazo. Ŝi karesu, brakumu min kaj ĉefe ŝi ne serĉu alian viron.

Responde ŝi demandis, kial mi nomas la amon kunsento, se mi ŝin volas ne apogi, sed malhelpi en la vivo. Konklude ŝi opiniis, ke se ni en Eŭropo tiel kondutas al la amata virino, tiam la neamatan ni verŝajne malhelpas en ĉiu seksa laboro.

La vortoj min profunde ofendis. Tremante pro ekscitiĝo, mi petis ŝin ne plu tiel paroli. Mi promesis, ke mi klopodos tute plenigi ŝian memon, por ke ŝi, ĉion trovante ĉe mi, trankviliĝu kaj por ke mi superfluigu por ŝi la pluan serĉadon.

Sed tion ŝi jam tute malkonsentis.

– Vi mem deklaris, – ŝi diris, – ke vi estas malsana, do, se la amo estas fakte kunsento, tiam vi devas min apogi, por ke mi trovu pli taŭgan viron por mi, ol vi mem.

– Silentu! – mi kriis, kovrinte miajn orelojn per manplatoj. – Vi ne komprenas... ne komprenas! Absolute ne komprenas, do almenaŭ ne parolu pri tio.

Sed ŝi deklaris: kontraŭe, ŝia devo estas instrui la belohinon, krome havus nia kunesto nenian sencon.

Kaj ŝi jam komencis klarigi, ke mia metodo estas ne nur miaflanke kazia ago, sed mi intencas plue devigi ŝin al kaziaj agoj, se mi deziras, ke ŝi rifuzu la viron, kiu alvokus ŝin al seksa laboro.

Mi ne plu povis min bridi. Miaj lipoj tremegis kaj subite, perdinte mian prudenton, mi plenforte vangenfrapis ŝin.

Zolema metis sian manon sur sian vizaĝon kaj mirege min rigardis.

– Ho! – ŝi diris. – Tio ja doloras? Kial vi tion faris, se mi ne petis?

Mi ne plu eltenis, mi forkuris. Zolema eĉ per unu vorto min ne revokis. Mi sciis, ke inter ni ĉio finiĝis. Mi estas en karcero, inter grizaj, rigidaj muroj, kie mi vane kriadas, ne estas komprenemo.

Mi tute ne konjektis, kio sekvos ankoraŭ. Mia cerbo ŝiriĝis en cent pecojn. Mi malamis Zoleman, ŝia abomeninda objektiva certeco min ekstreme kolerigis. Mi pensadis inter febraj inkub-imagoj, kiel mi povus ŝin ofende humiligi, kvankam mi jam sciis, ke tio ne eblas, ĉar ilia malpleneco estas neofendebla. Poste, sen ia ajn transiro, mi malamis min mem, kial mi ne povas, komprenante la situacion, tiri la konsekvencojn kaj ne pensi, aŭ almenaŭ ne tiel pensi pri ŝi.

Mi jam ne scias, ĉu la nostalgio al mia patrio pelis min en la sekvanta tago al la marbordo, aŭ la subkonscia amdeziro, la pasio, kiu revenigas la homon ĝuste al la plej malĝojmemoraj lokoj.

Kaj tiam subite kaj senatende mi ekvidis Zoleman. Mia koro saltis ĝis la gorĝo, kaj mi ne sciis kion fari. Fine por eviti la honton kaj ĝenan situacion, mi volis rapide malaperi, sed ŝi postkuris kaj min postkriis, ke mi haltu.

Ruĝa de la honto kaj embaraso mi haltis, kaj ŝi per la plej indiferenta tono deklaris, ke ŝi alvenis en la kutima tempo kaj estas je mia dispono.

Kun mallevitaj okuloj kaj per ĉirkaŭdiroj mi demandis, ĉu ŝi fakte ne koleras, sed ŝi same trankvile petis min klarigi, kial mi ekbatis ŝin.

El ŝia tono sentiĝis, ke ŝi ne koleras, kaj tute ne supozas, ke mi batis ŝin pro kolero. Por ili la kolero estas kazi, kaj ĝin ili rigardas same absurda, kiel ĉe ni tion, se iu scienculo en siaj kalkuloj intence skribus 5, kiel la rezulton de 2 × 2. Tiu aŭ eraras aŭ estas freneza. La kolero kiel la naturajn aferojn falsanta afero, estas por ili same nekomprenebla, kiel la amo.

– Kial vi batis min? – ŝi demandis.

– Ĉar mi vin amas – mi respondis singultvoĉe.

– Ĉe vi oni batas, kiun oni amas?

Pene mi klarigadis, ke tiu amo estas alia, el kio ŝi konkludis, ke ŝi tamen devas resti ĉe mi, pri kio mi tre ĝojis, kvankam ŝi tion diris nur, ĉar ŝi konsideris sia devo kuraci min el la “malsano”.

Post kelka meditado ŝi deklaris, ke en mian kuracmetodon verŝajne enŝoviĝis eraro, ĉar de kiam ni tiel eksperimentas, mia stato ne nur ne proksimiĝis al la kazoo, sed eĉ malproksimiĝis de tiu. Do prefere mi konfidu min al ŝi, kaj ŝi konigos al mi la “realon”, la laboron, la tezojn de la kazoo, sume la “sanajn” aferojn. Ŝi petis, ke mi vizitu ŝin en ŝia laborejo, kie mi vidos, kiel multaj interesaĵoj troviĝas en la kreanta laboro kaj kiel superflue estas okupiĝi pri tiaj sencelaj kaj malutilaj aferoj.

Certe, ja mi mem estus jam preferinta, ke almenaŭ, se mi jam ne vidas homojn ĉirkaŭ mi, mi povus demeti mian homan esencon, por ke mi blindiĝu, surdiĝu, ĉar tiel, en tia atmosfero, mi ne plu eltenos kun homa koro.

La sekvan tagon mi vizitis la laborejon. Ĝi estis longa, mallarĝa domo, el kiu ambaŭflanke branĉiĝis malgrandaj apudkonstruoj. Mi estis kondukata tra la koridoro de la longa konstruaĵo. Sennombraj pordoj estis, unu apud la alia. Fine mi enpaŝis tra unu.

Zolema staris dorsturne al mi kaj manipulis en longa trogo, kiu de maldekstre venis tra la muro el la apuda ĉambro kaj dekstre transiris al ĉambro alia.

Post mia enpaŝo ŝi turniĝis kaj signis per siaj kaŭĉukgantaj manoj, ke mi proksimiĝu.

Mi aliris, mia rigardo trafis la trogon, kaj pro abomeno mi ekŝanceliĝis.

Tie, interne kuŝis vira kadavro, parte jam dissekcita. Sur lia kranio mankis la hararo, lia buŝo estis ambaŭflanke tranĉita ĝis la oreloj tiel, ke lia mandiblo estis falinta ĝis la brusto. Liaj dentoj ĉiuj elŝiritaj kaj tiu grandega, malfermita buŝo, kun la teruraj vundoj ĉirkaŭe sur la loko de la dentoj aspektis, kvazaŭ pro sufero, superanta ĉiujn inferojn, eksplodus el ĝi dolorkrio apokalipsa.

Sur ĝia korpo la haŭto estis laŭlonge distranĉita ekde ĝia mentono: aperis la ripoj kaj la intestoj.

Unu el ĝiaj okuloj estis elmetita. La alia min rigardis per larĝe malfermita hororo. Mi devis flankenturniĝi. Mi ekkaptis Zoleman:

– Kion vi faras tie?

– Mi preparas la okulojn – ŝi diris per la sama indiferenta objektiveco, krom kiu alian mi ne aŭdis ĉi tie, inter la lignohomoj.

– Vidu kaj atentu – ŝi daŭrigis. – Se iu mortas, ĉi tien li estas transportata. Ĉi tio estas la kadavro-industriejo. La kadavro estas unue observita dum tri tagoj por eviti la ŝajnmorton. Poste ĝi ricevas injekton, por ke ĝi ne vekiĝu, se ĝi tamen estus vivanta. Tiel ĝi venas sub prilaboron. En la apuda konstruaĵo estas prilaboritaj la bovoj, porkoj, ktp, transe la fiŝoj, pli transe la kortbirdaro. El ilia korpo fariĝas plejparte nutraĵoj por la manĝejoj. La homsekcado estas pli simpla, ĉar ĉi tie mankas la buĉado. Ĉi tien venas la kadavroprodukto de la hospitaloj. La materio produktiĝas plejparte pere de malsanoj, aŭ per maljuniĝo, do ĝi ne estas taŭga por nutrado. Sed despli ĝi taŭgas por kuracaj kaj industriaj celoj. Mi laboras en la homa sekcado, kaj mia tasko estas eligi la okulojn kaj cerbon kaj transportigi tiujn al la apuda konstruaĵo.

– Jen, vidu, ŝi diris, kaj malgraŭ mia tuta abomeno ŝi devigis min alrigardi. – Mi prenas ĉi tiun malgrandan diskosegilon elektran, nun mi tranĉas la haŭton sur la tempio, jene... sub ĝi malfermas la ostojn per la elektra segilo, jene... kaj la okulo facile eliĝas per kelkaj tranĉoj. Antaŭe per mansegilo tiu ĉi laboro daŭris kvin minutojn, nun la tuto bezonas tri minutojn kaj pli malmulta osto polviĝas. Nome, la osto estas tre utila materio. Oni fabrikas el ĝi glumaterialon kaj medikamenton.

– Do vidu, jen, kiel oni devas eligi la okulon – kaj preninte ĝin en sian manon, ŝi montris al mi. Precize izoli de la mov-muskoloj tiel, ke eĉ la vid-nervo ne estu sur ĝi.

El la manoj de Zolema rigardis al mi homo, kaj mi tremegis pro teruro. Mi estus volinta fuĝi, jam estis sur miaj lipoj, ke mi tion diros, sed ŝi daŭrigis:

– Kompreneble vi nun volas demandi, por kio oni uzas la okulon. Mi klarigos. Jen, mi metas ĝin sur ĉi tiun rubandon, nun mi premas ĉi butonon. Jen, la rubando ekmoviĝas, la okulo malaperas en la muro kaj transiras al la apuda ĉambro, kie ili kolektiĝas en ujo. Ĉiutage oni malplenigas la ujon, kaj en la sama ĉambro ĥemiisto prilaboras. Nome li ekstraktas el la vitrokorpo la substancon, kiu miksite en la manĝaĵon de senapetituloj, redonas la apetiton.

– Ĉu ili scias, el kio fariĝas ilia medikamento?

– Kompreneble! Tiaj elementaj konoj de la natursciencoj estas ĉe ni instruataj jam al la etinfanoj.

– Kaj ili rehavas per tio la apetiton?

– Jes. Tre efika medikamento. Sed atentu. La plej multajn partojn de la kadavro oni uzas por transplantado ĉe malsanuloj. Krome, en la diversaj organoj troviĝas multaj utilaj materialoj, kiuj en formo de injekto refortigas la malfortiĝintan organismon. La haŭton oni eĉ uzas en la ledfabriko por ledaj objektoj, el la intesto pretiĝas bonaj ŝnuroj, el la grasaĵo fariĝas sapo kaj nutraĵ-ekstrakto, el la cerbo...

Mi ne povis plu elteni. Mi interrompis:

– Kaj vi faras tion tiel senemocie? Ĉu vi ne malbonfartas?

– Super mia kapo funkcias ventolilo – ŝi diris kaj suprenmontris. – Kie oni prilaboras la intestojn, tie oni portas eĉ gasmaskon.

Mi rigardis per abomeno ĉi tiun tielnomitan virinon.

– Ĉu la hinoj tiel respektas la homon? – mi demandis per obtuza riproĉo.

– Tiel! – ŝi diris fiere. – Eĉ unu atomo ne perdiĝas. Kiel oni prilaboras la homon ĉe vi?

Mi klarigis al ŝi la entombigan ceremonion, la funebron de la familio, nigran veston, larmojn, pastron, funebran veturilon, sonorilegon, ĉerkon, la enterigon, tomban monumenton kaj la ĉiujaran pian rememortagon, kiam la dankemaj parencoj starigas kandelon kaj floron sur la tombo de la amata mortinto.

Mi sukcesis nur tre malfacile klarigi la aferon, kaj kiam mi jam ĉion rakontis, eĉ tiam ŝi ne tute komprenis. Dum mi parolis, ŝi senĉese min ĝenis per siaj demandoj. Pri la sonorilego ŝi kredis, ke ĝi estas eksperimento por veki la mortinton, la pastron ŝi rigardis kuracisto, kaj ĉiam ŝi serĉis ian celon: kial oni deŝiras la floron: la deŝirita floro ja sekiĝas kaj ne povas kreskigi semojn! Kial ni lumigas per kandelo, se la elektro estas pli bona? Kial ni ne funebras somere en blankaj vestoj, kaj se ni jam tamen portas nigran, al kiu utilas tiu: ĉu al la mortinto, al la pastro aŭ al la parencoj kaj kiel?

Mi devis trifoje ripeti, sed ŝi nur levadis nekompreneme la ŝultrojn: – kio estas la celo? ŝi demandis pri ĉio.

Mi klarigis pri la honorigo al la mortinto: respekto al lia vivpasinteco.

– En la mortintoj estas nur ĥemiaj valoroj – ŝi respondis, – kiujn vi ne respektas, ĉar vi ilin forĵetas, ne konsiderinte, ke la mortinto, enterigita tiel, estas minacata per la terura sorto de la ŝajnmorto. Ĝuste vi ne respektas viajn mortintojn.

– Ni respektas ne la ĥemiajn valorojn – mi kriis, sed tion, ke li iam vivis, ke li estis homo, kiu laboris, amis kaj utilis al la aliaj!

– Vi faras denove aferojn, kiuj ne estas, kaj eĉ tion vi faras renverse. La laboron de la homo oni devas respekti dum lia vivo, kaj ni respektas ĝin tiel, ke ni ĝin rekompencas per bona nutraĵo, loĝejo, vesto kaj komforto, sed vi mem diris, ke ekzistas ĉe vi homoj, kiuj tre malbone vivas, kaj ĝuste tiuj vivas malbone, kiuj laboras plej multe. Do vi nek dum la vivo nek post la morto respektas la homon laŭ ĝia merito.

Mi vidis kreski inter nin terurajn abismojn, kiujn mi neniam povos trairi. Iom post iom ŝi metamorfozis antaŭ mi. Ankoraŭ hieraŭ min erarigis ŝia perfekta homa staturo ja beleco, dum nun mi komencis ŝin vidi moviĝanta aŭtomato. La bildo ŝanĝiĝis. Mi jam komprenis, ke mi havas interrilaton nur kun homaj korpoj, sed en tiuj ne troviĝas eĉ ero de homo. Plej ĝuste mi povus ilin nomi pensantaj objektoj. Kaj fine mi tute trakomprenis, ke Zolema kaj la ceteraj ne estas ia stranga speco de homoj, sed simple ne homoj. Ili estas io alia.

Nun eklumiĝis al mi, kie troviĝas la animo, kiun mi vane serĉis ĝis nun.

Nenie!

Nun mi ekkomprenis, ke la animo ja povas tute manki.

Sed tiaokaze kiuj, pli korekte kioj estas tiuj ĉirkaŭ mi? Kaj kio tamen subtenas ilian socion?

Mi demandis jam nur el scivolemo:

– Kial vi ne elektis pli virinan profesion?

– Ĉu ne tian mi faras? – ŝi diris mire. – Iam pro neceso, oni sendis min en la suĉinfan-edukejon, ĉar mankis sufiĉaj viraj laboristoj. Ankaŭ mi same levadis la litojn, la akvo-sitelojn, portis malpurajn vestaĵojn al la lavejo, frotpurigis, gladis, kiel la fortaj viroj, sed mi ne longe kapablis. Mi vizitis la kuraciston por konsilo. Li deklaris, ke mi ne estas taŭga por tio kaj mi devas serĉi virinan laboron. Tiam mi venis ĉi tien.

Dum Zolema parolis, ŝi malgrandiĝis antaŭ miaj okuloj al nekredebla distanco. Mi vidis du objektojn: Zoleman kaj la buŝmalferme gapantan kadavron, kiu ne plu havis okulojn. La du objektoj pli kaj pli kunfluis, kaj la diferenco neniiĝis.

Mi mallonge diris, ke mi jam lernis sufiĉe, mi ne bezonas pli, kaj mi foriris. Mi nek dankis ŝian instrulaboron, nek salutis ŝin adiaŭe, ili ja ne konas tion.

Sed el la pordo mi rerigardis. Zolema staris dorsturne, kaj ŝi daŭrigis sian laboron, kvazaŭ ŝi neniam estis min vidinta. En la momento, kiam ŝi plenumis al mi sian laboron, difinitan de la kazoo, nenio plu ligis ŝin al mi. Kvazaŭ mi neniam estus vivanta.

Homoj, kiuj laboras kune dum dek-dekkvin jaroj, povas vivi tiel unu apud la alia, ke eĉ sento de la plej malgranda ligilo ne elkreskas inter ili. Matene ili envenas sen saluto kaj eklaboras, tagmeze ili foriras kaj se iu, post dekdekkvin jaroj iras al alia posteno, same sen adiaŭo li malaperas el la vivo de la aliaj.

Min trafulmis la sento de terura senpovo. Mi estas vive enterigita inter la mortintoj, sur ĉi tiu insulo, kies atmosferon vane spiregas la vivsoifanta pulmo. Kaj ne estas rifuĝo. Mi sekiĝos ĉi tie sen aero kaj vivo, por ke fine oni min enportu ĉi tien kaj Zolema sen ia emocio eltranĉu miajn okulojn, kies rideto kaj larmoj signifis al ŝi nur fremdan, nekonatan ekzotaĵon kaj por ke poste mia kadavro pluiru en la trogo, ĝis oni distranĉos ĝin je eroj, kaj la ĥemiistoj kunmetu ilin al “uzeblaj” materioj sur la bazo de la “kazoo”.

Kaj en Zolema eĉ tiam ne ekvibros unu sola rememoraĵo, ja eĉ iliaj gepatroj, prauloj estas nekonataj, fremdaj objektoj por ili, kiuj estas aŭ estis, sed ili ne eksentas eĉ eron de la ligilo.

La aero premegis min per terura pezo, mi preskaŭ sufokiĝis. Subite mi sentis kapturnon. De mia kolo la vestaĵon mi ŝiris per unu tiro. Mi ekŝanceliĝis.

Mi ekkapte apogiĝis al la pordfosto. Zolema sciis, ke mi estas ankoraŭ tie, sed ŝi eĉ ne pensis turniĝi. Ĉiu estas konvinkita, ke la alia faras ĝuste, kaj ĝis tiu ne ekparolas, neniu lin prizorgas.

La mondo turniĝis ĉirkaŭ mi, miaj piedoj senfortiĝis, miaj genuoj ekfleksiĝis. Mi ekkaptis seĝon, sed vane. Kune kun la seĝo mi teren-falis kaj sterniĝis sur la planko.

Pro la bruo Zolema turniĝis. Per unu saltpaŝo ŝi jam estis apud mi.

– Ĉu vi fartas malbone? – ŝi demandis.

– Ne! Lasu! mi krietis. – Lasu min sola! Forportu vin! Vi ĉiuj forportu vin! Lasu min putri sola.

Ŝi staris embarasite. Ŝi ekiris reen, sed denove turniĝis kaj venis al mi. Poste vidante miajn larmojn kaj taŭzitajn trajtojn, ŝi ekparolis:

– Vi tamen fartas malbone. Kial vi diras la aferojn tiaj, kiaj ne estas? (Ili ne havas vorton por la mensogo.)

Post mallonga hezitado ŝi demetis per rapida gesto sian mantelon, elkuris kaj post kelkaj sekundoj revenis kun siaj du kunlaborantoj.

La unua transprenis ŝian laboron, ili ambaŭ min ekprenis, suprenlevis per tiom da delikateco, je kiom nenia animhava homo estus kapabla. Eĉ sian spiradon retenante ili portis min al la korto, kie jam staris aŭto, en kiun mi estis enmetita. Zolema sidis apud mi, ŝi malfermis sur mia brusto la vestaĵon, verŝis en mian buŝon ian freŝigan fluidaĵon, kaj ni ekveturis.

Post kelkaj minutoj ni haltis. Ekstere du viroj nin atendis kun portlito. Ili singarde min ellevis, kuŝigis sur la portliton kaj transportis al la tie atendanta speciala elektra tramvagono. Ĝi estis la speciala transportvagono por malsanuloj. Ili kuŝigis min sur mole risortita gum-lito, kaj la vagono ekiris, kion mi vidis nur tra la fenestroj, ĉar nenia bruo aŭdiĝis, kaj movon mi ne sentis.

Zolema apude starante kliniĝis super min, kovris min, zorgeme atentis pri ĉiu mia movo, kaj mi denove eklarmis. Mian brakon mi etendis al ŝi, mi volis ŝin brakumi, sed mia brako dumvoje refalis. Ja ĉio vana! Terura scio vidi ĉirkaŭe homojn kaj scii, ke ĉio estas trompiĝo. La amo ne estas amo, la boneco ne estas boneco, la korpoj interne estas malplenaj, kaj mi estas tute sola.

Min ekskuis senespera, furioza plorego, miaj larmoj flukovris mian vizaĝon.

Ŝi alportis vaton kaj sorbigis miajn larmojn. Poste ŝi malfermis ian kranon, el kiu venis freŝiga arbara odoro.

Post dek minutoj ni alvenis al la hospitalo. Ĉi tie mi jam estis atendata per portlito, oni min suprenportis per la lifto en iun ĉambron, kaj tie mi kuŝiĝis.

Al mi enpaŝis kuracisto. Zolema komunikis, de kie mi estas enportita, menciis, ke mi estas belohino kaj aldonis:

– Okaze de morto vi nepre sendu ankaŭ la diagnozon, ĉu la cerbo estas uzebla, aŭ ni devas ĝin forĵeti.

Ŝi turniĝis kaj foriris. Neniam plu mi vidis ŝin.

Mi preskaŭ eksplodis pro ploremo, sed mi ne kuraĝis plori. Mi diris, ke min kaptis nur pasema sveno, sed mi jam sentas min tute sana kaj por pruvi tion, kolektinte mian tutan forton, mi ekstaris.

La kuracisto min esploris, englutigis kuleron de eksterordinare malbonodora oleo kaj transsendis min al la belohina sekcio, kie mi enlitiĝis.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero pereos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2022 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.