La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


VOJAĜO AL KAZOHINIO

Aŭtoro: Sándor Szathmári

©2022 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

La Edukada Servo
La Librejo
La Titola Paĝo

Parto Unua
1 2 3 4 5 6 7 8
Parto Dua
9 10 11 12 13 14
15 16 17 18 19 20

DEKTRIA ĈAPITRO

Preciza regulo pri tio, kiam estas la behinoj konsekvencaj. – Strangaj spertoj de la aŭtoro pri la kvadrato kaj pri la brulanta domo. – La humoristoj de la behinoj, nome la fozofoj kaj iliaj deklaroj. – Kion nomas la behinoj kreaĵo? – La saĝuloj de la behinoj, la makruoj kaj ilia malĝoja sorto. – La aŭtoro preskaŭ eldonas siajn vojaĝnotojn.

Ofte mi menciis, ke oni ne povas sin orienti en la pensmaniero de la behinoj. En ilia naturo estas nur unusola certeco, nome, ke ili nenion asertas laŭ la realo, sed tute kontraste.

Tamen unu fakto havas ofte ne nur unu, sed multajn kontrastojn, kaj oni ja vere ne povas scii, kion oni devas diri el la multaj malveraĵoj. Kiel mi jam menciis, la sana cerbo scias nur tion, ke la blankan koloron ĝi ne rajtas aserti blanka, sed neniam scias, kia koloro estas direnda.

Tamen ekzistas okazo, kiam la behina opinio estas elkalkulebla, nome je faktoj, kiuj havas nur unusolan kontraston.

Kiel mi jam foje menciis, tiaspeca estas la sufero, kies sola kontrasto estas la ĝuo. Ĉi-rilate mi preskaŭ ĉiam povis senerare kombini, kaj se mi estus pasiginta pli da tempo inter ili, mi per mi mem ja estus eltrovinta, ke la dorna seĝo kaŭzas ĝuon, dum la sido en risortita fotelo estas sufero. Aŭ, se iu kemonulo deŝiras la orellobon de iu konaano, tio estas ĝuo, sed la konsumado de la spiritualaĵo estas sufero.

Nu, same certe kunapartenantaj kontrastoj estas la seriozeco kaj la rido, pri kiu ĝuste nun mi intencas skribi kelkajn vortojn en ĉi tiu ĉapitro. Fakte, la behinoj ridis ĉiam pri la tute seriozaj, senchavaj, saĝaj aferoj kaj kontraŭe, tiuj aferoj, kiujn ili nomis seriozaj kaj profundaj, la eŭropanon estus ridigintaj.

Pri tiu regulo min konvinkis iu mia malfeliĉa aventuro.

Nome, foje mi sur la korto ekvidis ekterurite kurantan homon. Li kuris rekte al mi kaj kriadis:

– Helpon! La danĝero enpenetris!

Eĉ mi mem ektimis, pensante, eble lafo ekfluis de sur la monteto, aŭ inundo superŝutis la kolonion.

– Kio okazis? – mi demandis ekscitite.

– Tie... tie... – li spiradis, – trans la angulo... aĉa atencanto... malbenita bruliganto...

– Kio? Kion li faris? – mi urĝigis lin.

– Per kreto...

– Per kreto?

– Jes! Li desegnis diagonalon en la kvadraton!

Mi ne povis reteni la ridon, kiu eksplodis el mi.

– Lamik! – li kriis per profunda malestimo kaj helpkriadante forkuris.

Sed post unu minuto aro da behinoj kun fajre fulminantaj okuloj kuris redirekten kaj monten-valen persekutis la malfeliĉulon, kiu senhonorigis la kvadraton.

Aliokaze, post mia laboro mi promenadis ĉe la fundo de la korto, kaj mi ekvidis fumon serpenti el sub la tegmento de iu domo. Sube, ĉe la angulo fajretis la restaĵoj de bruliga torĉo. Evidente, la domo bruliĝis ne per si mem.

Necesis urĝa helpo, antaŭ ol la vento forportos la fajron al la brulemaj fuŝdomoj de la behinoj. Mi ekkuris kaj kriadis:

– Helpon! Incendio!

Mi pensis, se iu neniaĵo ekmovas tiom grandan amason, tiam la vera danĝero, la vera incendio, ekmovas milojn.

Fakte, granda konaaro kuris al mi.

– Kio okazis? – ili demandadis.

– Tie... tie... – mi spiradis. – Iu bruliginto...

– Kion li faris? – demandadis ili ekscitite.

– Ekbruligis domon.

Ĉi-momente flamego erupciis el la domo.

– Sed kial la danĝero? – ili demandadis.

– Ĉu ne estas danĝero, se la domo brulas?

– Tie estas loĝejo de kona-ano!

– Des pli grava estas, por ke ni helpu!

Sed ili nun atakis min mem.

– Kiel vi aŭdacas primoki la domojn de la konao? – ili kriadis. – Fermu la buŝon, ĉar vi malbonfartiĝos!

Nature, la domo disbrulis ĝis polvo.

Mi konsternite menciis la aferon poste al Zemoki, sed tiu anstataŭ konsterniĝo priridis min kaj diris, ke mia sinteno povis esti komika, sed alifoje estos bone, se mi ne renversadas la trankvilon de la kona per senbaza kriado, ĉar la konsekvencoj povus esti malĝojaj al mi.

– Ĉu senbaza kriado? – mi demandis mirege. – Kial senbaza kriado, se la domo brulas?

– Interne de la kona la domo neniam povas bruli, ĉar tiuj estas el ŝtalo kaj konstruiĝis sur roko!

Mi ne komprenis, kiel povas diri tion ĝuste behino, kiu jam povis sperti, kiajn mizerajn kabanaĉojn ili konstruas el koto kaj lignotabuloj, kiuj estas veraj fajroĝermoj. Sed kiam mi asertis, ke mi ĉeestis kaj vidis la kanan tegmenton kaj la fajron, li jam severe minacis min, ke mi ne rajtas aserti tion, ĉar mia aserto jam estas renverso de la publika ordo, bruligado, kaj li atentigis min pri iu leĝoparagrafo, kiu severe punas la bruliganton.

Mi konvinkiĝis pri la sensenco de la plua disputo. Mi simple encerbigis al mi, ke bruligisto estas tiu, kiu krias incendion.

Sed per tio iluminiĝis en mia kapo la tezo, kiun mi jam menciis. Nome, la bruliganto kaj estinganto estas unusolaj kontrastoj unu de la alia, do, en ĉi tiu okazo la behina pensmaniero estas elkalkulebla.

Mi demandis Zemokan, ĉu ekzistas libro, kiu temas pri la pensmaniero de la behinoj.

Lia vizaĝo ekbrilis, li laŭdis min, ke mi finfine interesiĝas pri la sancerba pensado, kaj li proponis tralegi la verkojn de kelkaj fozofoj, el kiuj mi ekscios tre seriozajn kaj gravajn aferojn.

Post tio min vere interesis la verkoj de la fozofoj. Kvankam mi konjektis, ke mi spertos nur frenezaĵojn, sed mi tamen pensis, ke mi povas servi al la scienco jam nur per la kompleta kono de la simptomoj de la behina malsano, do mi ekkomencis pristudi la fozofajn skribaĵojn.

Mi povas firme aserti, ke mi neniam devis penti mian pristudon. Ĉiuj humoristoj de Eŭropo kune, ne povas eltrovi tiom amuzajn stultaĵojn, kiom la fozofoj.

La unua libro, kiun mi enmanigis, estis tre malnova verko sed ĝia aŭtoro estas ankaŭ nun altestimata, ĉar, – kiel ili diras, – li konstruis la bazojn de la sana pensado.

La libro asertis, ke la behinon levas lia cerbo mem super la bestojn, kiuj senemocie englutas la muŝon anstataŭ pripensadi, kiom da piedoj la muŝo havas, sed la behinon la laŭregula pensado senerare kondukas eĉ al ties elkalkulado.

Lian metodon li nomis paŝadismo kaj li asertis ĝin senerara, per kiu oni povas solvi ĉiun tian problemon, kiun ni per niaj limigitaj sentorganoj neniam ekkonus.

Ekzemple la nombron de la muŝpiedoj tiel eblas elkalkuli:

paŝo: La muŝo estas besto.

paŝo: La besto moviĝas.

paŝo: La moviĝo bezonas piedojn.

paŝo: La destino de la piedoj estas malhelpi la renversiĝon.

paŝo: La muŝo ne renversiĝas.

paŝo: Por ke iu korpo ne renversiĝu, necesas tri fiksaj punktoj.

paŝo: Do, la muŝo havas tri piedojn.

Traleginte ĉi tiun parton, mi rimarkigis al Zemoki, ke la nombro de la muŝpiedoj estas ekkonebla simple per la maniero, ke ni ekkaptas la muŝon kaj kalkulas ĝiajn piedojn.

Zemoki priridis mian proponon, nomis min bivag kaj aldonis:

– Similajn proponojn faris eĉ aliaj, sed ili tute ne havis koncepton pri la fozofologio kaj estas tre ordinaraj homoj kion pruvas tiu nura fakto, ke iliaj konkludoj estis tute eraraj. Preskaŭ senescepte ili asertis, ke la muŝo havas ses piedojn, kio, – kiel vi legis – estas tute kontrasta al la scienca rezulto, deduktita per la sana cerbo.

Poste mi legis la libron de alia fozofo, nome de Zum.

Lia baza tezo sonis jene:

“La behino ne havas menson.”

La kulturita Leganto eble inklinus al la supozo, ke ĉi tiu behino escepte tamen havis menson. Tial mi rapidas komuniki lian originalan spiritan produktaĵon. Nome, li klarigis sian tezon jene:

– La ĵus naskiĝinta behino nenion scias pri la mondo. Nur ekvidante la unuan ŝrankon aŭ hundon, li ekscias pri ĝia ekzisto. Li devas enflamigi sian fingron, por ke li ne plu manetendu en la fajron. Do, la tuta menso estas nura konglomerato de memoraĵoj, kolektiĝinta el la ekstera mondo, kaj nenia penso estiĝas el la behino mem. Do, evidente estas, ke la behino ne havas menson.

Zemoki plej emfaze rekomendis al mi iun alian fozofon, nome Zantimon, kiu plej profunde konis la puran intelekton. Li deklaris – tute kontraŭe al Zum, – ke la behino havas nure menson, sed nek manon, nek piedon, nek kapon. Eĉ pluirante, li starigis sian tezon, kiu sonas jene:

“Neniu estanta estas, kaj nur tio estas, kio ne estas.”

Mi devas peti la Leganton, ke li ne troŝarĝu jam antaŭe siajn ridmuskolojn, ĉar la pruvo nur nun sekvos.

– Niaj sentorganoj – diras Zantim, – estas falsemaj, kaj ni ekkonas la mondon tamen tra tiuj. Sed ĉi tiel ni neniam ekkonos, ĉu la glacio estas vere malvarma, ĉar – kvankam ni sentas ĝin per niaj manoj malvarma, – povas esti ke ĝi laŭesence estas varma, nur ni nomis tiun senton malvarma. Same ni neniam ekkonos la pulon (kiun Zantim nomis pro scienceco dingas) pri kiu ni ne scias, ĉu ĝi pikas nin aŭ karesas, ĉar ĝi mem pikas nin kaj ne ni ĝin. La pikadon ni sentas nur tra niaj sentorganoj, kiuj ja estas falsemaj. La pikadon, (kiun li nomis lakone kategorialattributim – perativus) sentas laŭ ĝia esenco (t.e. anteapudad-adversice) nur la pulo mem, ĉar ĝi ne la pikadon sentas, sed pikas.

– Sed – daŭrigis Zantim, – la pulo estas en la spaco, kaj la pikado okazas en la tempo. Sekve la spaco kaj tempo estas nur konceptoj, imagado de nia menso por lokigi en tiuj la dingason kaj la pikadon, sed en si mem nek la spaco nek la tempo ekzistas.

Sekve, – ĉar ĉio ekzistanta estas en la spaco kaj tempo evidentiĝas se ĉi tiuj ne ekzistas, ke entute neniu ekzistanta estas, nur la imagado ekzistas, kio nek en la spaco, nek en la tempo estas, do neniel estas.

Li eĉ pluiris. Li eĉ deduktis, ke la anebaoj estas, ĉar tiuj ne ekzistas kaj, ke oni devas subpremi la popolon por ke la popolo vivu libere.

Sed mi konjektas, ke ĉi tiuj idiotaĵoj jam pli kolerigas ol amuzas la Leganton, kiu en la kulturita Eŭropo eĉ ne povas imagi, kiom alte la behinoj taksis tiujn simptomojn de la paralizo.

Do mi devas deklari, ke la behinoj altetaksis tion, ĝuste, ĉar ili ne komprenis. Ili diradis:

– En tio estas la vera profundeco. Zantim estas tiom profunda menso, ke lin eĉ la plej saĝaj homoj ne povis kompreni.

Ankaŭ tial ili altetaksis, ĉar ili povis ĉian opinion apogi per Zantim. Nome, kelkuloj asertis, ke la spaco kaj la tempo ekzistas kaj Zantim ĝuste tion intencis diri, asertante, ke la spaco kaj la tempo ne ekzistas. Ĉar, se tiuj ne ekzistas, tiuj devas ekzisti, ĉar li mem diris, ke nur tio estas, kio ne estas. Nature, la kontraŭuloj neis la ekziston kaj diris, ke la spaco kaj tempo eble ekzistas, sed ne estas, ĉar, – laŭ iliaj vortoj – inter “esti” kaj “ekzisti” estas granda diferenco.

Sed kial dolorigi nian kapon per tio? Sufiĉas, ke depost Zantim pasis jarcentoj kaj de tiam la maniuloj de la behinoj ĉiuj la tezojn de Zantim kapenĵetadas unu al la alia.

Sed ĉiun ĉi galimation komunikas nur mi mem en ĉi tia simpla kaj komprenebla formo.

Mi devas peti la Leganton, ne konsideru miajn nunajn vortojn primoko, ĉar mi fakte komunikis ĝin rilate al la originala teksto multe pli kompreneble kaj simple. Nome, la plej karakteriza trajto de la originalo estas, ke Zantim eĉ la plej simplajn aferojn, kiel sento, pensado, pulo, frottuko, hajlo aŭ tero mallumigis malantaŭ komplikaj, per granda laboro elcerbumitaj vortoj, por ke lia teksto fariĝu pli fozofa.

Kaj troviĝis homoj, kiuj pasigis siajn tutajn vivojn per tiaspeca sensenca cerbumado, sen krei unusolan pinglon, aŭ konstrui unusolan etan kokostalon. Post tio jam estas tute nature, ke la behinoj menciadis tiujn jene:

– Zum estas granda kreanta genio!

Aŭ:

– Zantim estas granda konstruanta intelekto!

Sed bedaŭrinde, mi eĉ tion ne povas diri, ke la behinoj opiniis tute unusone pri tio.

Foje, mi renkontis la jam menciitan prokon, kiu okupiĝis en la infankripliga instituto per la behinigo de la infanoj. Mi estis konvinkita, ke tiu terurpostena estaĵo, en kiu, – laŭ sia posteno – devis koncentriĝi ĉiu mallumaĵo de la behina menso, nepre devas opinii pri la fozofoj per granda estimo.

Tiom pli mi surpriziĝis, kiam mi al mia ĉi-rilata demando deklaraciis jene:

– Zantim estas stulta papermaĉulo kune kun ĉiuj fozofoj. Saĝa homo nur priridas tiujn stultaĵojn, kiujn ili paperen ŝmiraĉis.

Mi devis konfesi mian plenan kunsenton kun admiro, mi nur petis lin argumenti sian opinion.

– La realan vivon – li diris, – oni ne povas elcerbumadi apud skribotablo. Se mi estus betiko, mi devigus ĉiujn ĉi ĉarlatanajn sentaŭgulojn al iu utila laboro.

Jam iome suspekteme mi petis lian opinion, kiel kompreni la realan vivon kaj la utilan laboron. Mia singardemo pruviĝis ĝusta, ĉar li daŭrigis:

– Ĉi tiuj inkmanaj nenifaruloj ne vidas, kiel nin minacas la danĝero flanke de la kemonuloj kaj se ni ne akrigas senĉese niajn tranĉilojn, la sorto de la kvadrato malesperiĝos. Do, la reala vivo postulas unuigi kaj efektivigi niajn fortojn por la defendo de la kvadrato. Sed la fozofoj sibaritigas la junularon kaj flankenigas ilian atenton de la graco de la tranĉilo.

Do, se iu behino kritikas la stultaĵojn de alia behino, tio estas nur por diri ankoraŭ pli grandan stultaĵon.

Post tio oni eble kredas, ke la “kulturan vivon” de la behinoj signifis unusole la arlekenaĵoj de la fozofoj, kaj ili havis nenian saĝulon.

Mi devas deklari, ke ili tamen havis saĝulojn. Sed kian kompatindan sorton ili devis suferi!

La Leganto jam scias, ke tiu, kiu publikigus pravajn kaj inteligentajn tezojn, tiu estus ekskomunikata kaj punata. Ĝuste pro tio nur tre malmultaj saĝuloj povis eviti la punon.

– Sed kiel tamen? – povas demandi la Leganto. – Se la behinoj havis saĝulojn, ili jam ne povis esti behinoj.

Do, mi devas klarigi, ke inter ili troviĝis preskaŭ sancerbaj homoj, kiujn ili dividis al du grupoj: La unuan specimenon ili nomis makruoj kaj priridis iliajn vortojn, la dua specimeno nomiĝis lamikoj, kaj ili estis linĉitaj aŭ bruligitaj sur ŝtiparo. (La pluan sorton de la lastaj mi ankoraŭ pritraktos).

La saĝulo tiel fariĝas makru, ke ia lia saĝa vorto estas foje miskomprenita, priridita kaj de tiam li preskaŭ libere rajtas publikigi siajn opiniojn.

Kelkaj saĝuloj kompreninte tiun konduton de la behinoj, intence rifuĝis al la makrua stato. Ili ne tranĉadis siajn vestojn laŭ kipua maniero, sed ili survestis tute normalan, sendifektan vestaĵon, kiu jam mem vekis gajan ridon. Ili estis konsideritaj maniuloj kaj kion ajn ili diris, reeĥis la rido.

La makruoj havis eĉ pli grandan kuraĝon. Se ili volis deklari ian eksterordinare saĝan kaj danĝeran aferon, ili surmetis tintilan ĉapon, la fingron ili buŝenŝovis, kaj buŝrande ili elfluigis la salivon. Kaj la behinoj gajride aŭskultis ilin, la vortojn ili notenskribis kaj donis al la nutristino por ĝojigi per tiuj la plorantajn etinfanojn.

Do, la sorto de la makruoj estis pli bona ol tiu de la lamikoj, sed nur, ĉar ilia rekompenco estis la malhonesta vivo anstataŭ malhonesta morto. La behinoj ridante dorsenpugnis ilin, petante diri iaspecan idiotaĵon. Kaj se la makru respondis: “turniĝu al la betiko”, tio jam sufiĉis por eksplodigi la ridon kaj ricevi denove bonhumoran dorsbaton.

Iu tia fama makru, nomita Zolter, estis enlasita la domon de iu kruela orelbetiko. Tiu orelbetiko estis unu el la plej teruraj plagoj de la behina kolonio, kiu per siaj dungitaj murdistoj elrabis kaj persekutis la malfeliĉajn behinojn. Malsato kaj pesto ekstermadis la popolon. Do ne estas mirinde, ke la behina historio nomas lin: “Konstruanta kaj pandonanta, granda Sanigulo.”

Tiu monstro tamen enlasis al si la menciitan makruon, kiu – laŭ samepokaj notoj – tre bone amuzis lian dommastron. Foje li, ekvidinte la orelbetikon, laŭte vakevakeis, sed li ekkaptis anstataŭ sia piedo, sian poŝon.

Demandite de la orelbetiko, kial li tion faris, li respondis:

– Apud tia poŝŝtelanta fripono mi devas ekkapti mian monujon.

La orelbetiko ekridegis tiome, ke liaj bilevoj dancis.

La makru nomis la orelbetikon rabista bandito, patromurdisto, infan-malĉastigulo kaj ventrotranĉanta furiozulo, esperante ke dum la ridoj, io tamen vekas la pensadon de la betiko, sed vane. Kaj la orelbetiko nomis lin la dio de la amuzado, kunportis lin ĉien kun si kaj priridis lin de mateno ĝis nokto, sed – feliĉe, aŭ malfeliĉe al la makruo, – neniam komprenis la sencon de la vortoj.

Kelkuloj senkaŝe priskribis la stultaĵojn kaj aĉaĵojn de la behina vivo, sed la konauloj kredis la vortojn rilati al la kemonuloj, la kemonuloj pensis pri la konauloj. Kaj kvankam ĉiuj priskribitaj fiaĵoj furiozis inter si mem same, kiel inter la alia beha ili neniam pensis, ke la skribitaĵoj povas rilati ankaŭ pri ilia propra vivo. Se iu makru diris: “La betikoj estas fiaj krimuloj”, ili rimarkigis: “Nu, li bonege esprimis sian opinion al la kemono.”

Iu makru, nome Zift, senkaŝe priskribis ĉiun kanajlaĵon kaj teruraĵon de la behinoj. Lian libron pritraktadas nuntempe la prokoj en la skoro por klarigi al la infanoj, kiamaniere oni povas skribi gajajn komikaĵojn.

Iu saĝulo, nome Zadaĉ skribis, ke la behina vivo restos poreterne senkonsola sufero kaj neniam estos esperebla, ke ĉi tiu malbenita raso iam ajn moligus siajn memfaritajn suferojn. Tiun saĝulon la behinoj nomis: “La Granda Konsolanto” ĉar – kiel ili diris, – “li instigis nin al penado kaj fido pri la pli bona estonto”.

Verdire, la legado de la libro de Zift vekis min ekkoni mian devon, ke post mia hejmenveturo ankaŭ mi devos publikigi miajn spertojn en Kazohinio, per kio mi nepre servos utile al la scienco kaj same al la publiko.

Do, mi komencis kompili miajn vojaĝnotojn. Helpe de Zemoki mi sukcesis akiri skribmaŝinon. Kompreneble la afero estis grava sekreto, do mi diris al li, ke mi intencas malkovri la fiaĵojn de la kemono per vasta pritraktado.

Sur la skribmaŝino troviĝis nature nur behinaj literoj, kaj mi intencis post mia hejmveturo angligi la tekston.

Do mi komencis mian laboron. Mi priskribis la prudentan kaj trankvilan perfektecon de la hinoj, kiu tiam, en tiu idiota medio ŝajnis al mi eĉ multe pli pura kaj majesta ol nun, observante ĝin el la kulturita Eŭropo. Poste mi priskribis la farizean popolsuferigon de la betikoj, la stultaĵojn de Zemoki, la sencelan interbatadon de la behaoj pro la anebaoj, la infankripligon en la skoro kaj ĉiujn memsuferigojn, per kiuj ili netolerebligas siajn vivojn.

Nature, Zemoki ofte interesiĝis pri mia laboro, kiun mi evitis per la preteksto, ke ĝi ankoraŭ estas en komenca stato. Mi decidis skribi ankaŭ por li kelkpaĝan stultaĵon pri la fiaĵoj de la kemono por kontentigi lin mem.

Bedaŭrinde mi lasis ĉi tiun al la fino kaj tiel okazis, ke mia laboro sensekretiĝis.

Nome, sur mia pordo la seruro rompiĝis pro la jam menciita interbatado kaj krome, ili ne kutimas antaŭ enpaŝo frapetadi la pordon.

Tiel okazis, ke foje Zemoki sen ia ajn antaŭsigno, per laŭta pricc-prucc enpenetris, ĝuste meze de mia laboro.

Mi ekprovis rapide malaperigi la skribaĵojn, sed per tio mi tiom pli vekis lian scivolemon. Vane mi protestis, li eltiris el miaj manoj kaj komencis ĝin legi. Mi balbute asertadis, ke ĉio ĉi estas nur skizo, kiu bezonas tutan tralaboron, kaj mi ne deziras legigi mian skribaĵon en tia stato. Li respondis, ke li devas tiom pli nepre tralegi ĝin, ĉar li havas devon al mi kaj al la anebaoj, por helpi min en la tralaboro.

Do, Zemoki profundiĝis en la legadon, kaj mi kapitulacis antaŭ mia sorto, pretigante min al la ŝtiparmorto.

Li jam ĉe la unua paĝo demandis, kial mi komencas la verkon per la hinoj?

Denove mi respondis, ke ĉio, kion li nun legas estas nur enkonduko por pli bone komprenigi la fiaĵojn de la kemonuloj, kiujn mi priskribos nur poste.

Zemoki malĝojmiene plulegis la ĉapitron pri la pura kaj klara, trankvila vivo de la hinoj. Ofte li elblovis gravajn gemojn en la aeron, kaj fine li rimarkigis, ke la suferoj de la senespera vivo de la hinoj ankoraŭ ne estis priskribitaj per tiel tremiga stilo.

Nun li plufoliumis al la behina parto. Miaj dentoj klakadis kaj angore mi pensis pri mia malfeliĉa familio. Do, mi estis pretiĝinta al ĉio, escepte al tio, kio sekvis.

Tuj li konstatis, ke en mia skribaĵo rolludas ĉefe la konaanoj. Al tio mi jam tute ne povis respondi, nur ruĝiĝis kaj fermis miajn okulojn.

Kaj kiam li plulegis, lia vizaĝo pli kaj pli ĝojiĝis. Pli poste li simple traridis la paĝojn.

Komence mi pensis, ke eble li ne komprenas, sed evidentiĝis, ke li ĉion tre bone ekkomprenis. Li ofte interrompis la legadon kaj esprimis, kiom trafe mi opinias pri la multaj frenezaĵoj.

Fine li ekstaris, per longaj paŝoj rapidiris en la ĉambro tien-reen kaj fine alpaŝinte min, ekstaze ekgratis mian postaĵon.

– Grandioze vi alŝmiris al ili! – li kriis. – Ĉi tiun libron ni devas eldoni!

Mia gorĝo spasmiĝis. Ne unu sonon mi povis eligi, kaj la mondo kirladis ĉirkaŭ mi. Kaj Zemoki plukuradis tien-reen, daŭrigante la laŭdadon. Foje subite ekhaltis li kaj demandis:

– Mi legis eĉ mian nomon. Ĉu vi emus komuniki, kiun homon signifas ĉi tiu nomo?

Komence mi pensis, ke li postulas rehonorigon pro sia persona ofendiĝo. Finfine ja, ĉiun stultaĵon, priskribitan sub lia nomo, li mem diris, publikigis, faris! Sed li demandadis min tiom amikeme kaj interesiĝeme, ke mi devis konvinkiĝi pri lia tuta naiveco. Fakte li ne ekkonis sin mem!

La subita ŝanĝo malgraŭ sia fantazieco tamen estis por mi ĝojiga, ĉar mi devis eviti la koleron de Zemoki. Pro mia embaraso mi povis diri nur tion, ke lia nomo estas memkompreneble simbolo, sed mi ne emas malkaŝi, kiun homon ĝi signifas.

Tiam li provadis eltrovi. Li konjektis iun beratnuon, kaj poste li konjektis, ke la kaŝita homo devas esti altrangulo, se mi ne kuraĝas lin nomi, do li serĉadis, kiun betikon ĝi povas signifi.

– Tutegale! – li finis la pensadon. – La libro estas bona, kaj ni devas ĝin eldoni!

Ĉe tio jam revenis mia voĉo.

– Sed la betiko! – mi diris. – Kion mia betiko diros pri la afero?

– Nenion! Li amuziĝos pri ĝi.

– Sed pro la graco de Dio, ĉu vi ne legis, kion mi skribis pri mia propra betiko? Mi nomis lin pladplanda farsulo, popoltrompanta poŝŝtelisto, stulta simio, al kiu oni vakeas nur, ĉar li estas betiko, sed valoras nenion!

– Nu, – li respondis, – eĉ vi mem scias, kiel stulta simio li estas. Kiel vi imagas, ke li ekkonos sin mem en via libro? Li kredos, ke vi pritraktas iun kemonan betikon, aŭ, ke ĉio ĉi koncernas nur la transiran, aŭ duonkruelan epokon. Se li tamen demandos vin pri tio, eĉ vi respondos al li tiel kaj finite!

Li ankoraŭ longe entuziasmiĝis, esprimis sian ĝojon, ke mi tiel vidalvide, malkaŝe kaj kuraĝe publikigas ĉiajn idiotaĵojn de tiu sociaĉo.

Verŝajne, ĉi tio estis mia plej granda surpriziĝo inter la behinoj. Eĉ unu vorton mi ne komprenis el la tuto.

Fine li ekstaris kaj adiaŭis dirante, ke li rapidas al iu vestaĵĉifonanta majstro, ĉar morgaŭ li iros al la jubileo de iu betiko, kie li devos diri la gratulan oracion, kaj pro tio li devas kipuigi sian vestaĵon. Krome li petis de mi kelkajn flavajn ŝtonerojn por subakseligi tiajn ĉe la betiko kaj entuziasmiĝe forkuris.

– Cetere la libro devas esti eldonota – li rekriis el la pordo. – Vi ekvidos, kiel ridaĉos tiu stulta simio pri la libro, kaj ni pri li!

La propono estis alloga, sed post kelkminuta pripensado mi konvinkiĝis, ke ĝuste pro tio ĝi ne meritas eldoniĝi. Ĉu estus imageble, ke la legado de mia libro nur ere plisaĝigus ilin, aŭ plitolerebligus ilian vivon ĉe tiel granda nekomprenemo? Ĉu eldoni mian libron, indan al pli bona sorto, por farigi ĝin objekto de idiota ridado de rabiaj frenezuloj?

Kaj se ĝi tamen estus komprenota? Ho, pri mia tiaokaza sorto eĉ paroli mi ne kuraĝas!

Ĝuste pro tio mi restis ĉe mia originala intenco, hejmenporti mian libron al la kulturita Granda Britio, kie la publiko, kune kun la honestaj gvidantoj de mia patrio, certe bone amuziĝos pri la frenezaĵoj de la behina socio kaj precipe pri la senlima stulteco de Zemoki.

Tiel mi sukcesis eviti, ke mi fariĝu makruo, la objekto de la publika prirido.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero pereos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2022 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.