La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


VOJAĜO AL KAZOHINIO

Aŭtoro: Sándor Szathmári

©2022 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

TRIA ĈAPITRO

La aŭtoro estas observata de kuracistoj. – Li estas lokita en hospitalo inter la belohinoj kaj estas instruata pri la hina lingvo. – Krome li ekkonas la koncepton de la kazoo, kiu estas la fundamenta principo de la lando, pli ĝustadire: ĝia stato.

Mi vekiĝis matene je la sesa. Sub la duŝo mi puriĝis, poste mia mastro paŝis al la telefono kaj interŝanĝis kun iu kelkajn vortojn. Poste ankaŭ mi estis alvokita. Mian vizaĝon li tenis antaŭ ia lenso kaj kelkajn minutojn ili interparolis per la telefono.

Poste li mansignis kaj ni ekiris. Sur la strato la lifto denove suprenlevis nin super la domojn, poste la moviĝanta trotuaro transportis nin al la stacio de la rapidfervojo kaj tie, enpaŝinte vagonaron, ni preterflugis super la urbo.

Nun mi jam atentis pli vigle, sed mi povis malkovri nenian variecon. Nenie turo, kolonaro, eĉ elstaran domon mi ne vidis. Eĉ tombejo ne troviĝis.

Poste ni venis super fabrikojn, almenaŭ tion montris la speciala aranĝo de la domoj, la alsupraj tegmentfenestroj, la reloj, serpentantaj sur la korto kaj kelkaj pli altaj domoj, sed ili havis nek kamentubojn, nek barilojn.

Nur post longa tempo mi eksciis, ke tie ĉio estas farata per elektro. Tiu movas la maŝinojn, kuiras la manĝaĵojn, bakas la panon, tiu hejtas la ĉambrojn, purigas, lavas kaj ventolas. Ili konas la flamon nur el la laboratorioj.

Poste ni alvenis kampon, kie la vagonaro iris sur digo. Ni venis inter montojn kaj arbarojn.

Nun antaŭ ni aperis granda komplekso de palacoj. La vagonaro tie kuris sub la teron kaj per forta bremsado haltis.

Ni elpaŝis. Apud ni brilis alia vagonaro kun tute aliformaj vagonoj, el kiuj multaj elpaŝis. Kelkaj havis bandaĝitan brakon aŭ vizaĝon, alia kuŝis sur portebla lito. Mi vidis, ke mi venis en hospitalon.

Ni enpaŝis lifton, kiu nin portis rekte al la halo de unu konstruaĵo.

Nun mia gvidanto kondukis min tra koridoro kaj fine, enpaŝinte ĉambron, mi troviĝis meze de strangaj maŝinoj.

Inter la aparatoj iradis homo, kiu post nia enveno paŝis al ni. Mia gvidanto montrante al mi, parolis kelkajn vortojn kaj la alia sidigis min sur seĝon.

Nun mia gvidanto sin turnis kaj foriris. Min turmentis duboj, ĉar mi ne sciis, ĉu li definitive forlasis min, aŭ revenos, sed mi trankviliĝis, ĉar li ne adiaŭis, kaj mi estis konvinkiĝinta, ke mi ne restos sola kun homo, kiu eĉ tiom ne scias pri mi, kiel mia gvidanto.

Mia nova prizorganto, kiu – kiel poste evidentiĝis, estis kuracisto, sidiĝis vidalvide al mi, observis miajn pupilojn, frapetadis miajn genurefleksojn, poste starigis min antaŭ nekonatan maŝinon.

Sur blanke emajlita, larĝpieda kolono staris granda, plata disko, sur tio ronde aranĝitaj, skaligitaj fenestroj. El la kolono etendiĝis kelkaj flekseblaj metalaj brakoj. Ĉe la fino de la unua estis metala telero, sur la alia nadlo, sur la tria suĉilo kaj aliaj iloj. Super la plato montriĝis brilantaj metalaj pintoj. La maŝino similis al iu centbraka hinda di-skulptaĵo.

La kuracisto denove mansignis al seĝo, kaj mi eksidiĝis kun konfuzaj sentoj. Mi observis precipe suspekte la brakon, sur kies fino estis la nadlo.

Kaj la kuracisto ekprenis ĝuste tiun. Sur mia ŝultro li malfermis la vestaĵon, kaj la nadlon li enpikis en mian muskolaron.

Mi jam intencis protestadi pro la tute superflua torturo, kiam mi havas nenian malsanon, sed ĉi-momente mi mutiĝis pro la surprizo. Nome, mi sentis nenian doloron, kvankam la kuracisto tute ne anestezis antaŭe.

Gape mi rigardis la strangan aparaton. En tiu momento, malantaŭ ties fenestroj ekbrulis lumstrioj, kiuj komencis balanciĝadi supren-malsupren, ofte ŝanĝante siajn kolorojn.

Nun la kuracisto tiris aliajn brakojn kaj fiksigis ilin al mia frunto, tempio kaj dorso. La lumstrioj denove ekbalancadis, supre, el la maŝino, el la metalpintoj fosforadis radiado, poste la lumstrioj ekhaltis. Tiam eksonis sonorilo, el la maŝino antaŭenserpentis longa, per signoj plenskribita paperrubando, kiun la kuracisto deŝiris kaj observis per lupeo.

Nun la ĉambro subite mallumiĝis kaj sur la vidalvida vitromuro aperis printempa kampo. La teron kovris mirinda floraro kaj ĉiu floro estis senescepte blanka. La kampon hirtigis milda vento kaj kiam ĉi tiu venteto trafis mian vizaĝon, mi ĝuis per plena pulmo la freŝan, printempan odoron. El la arbustoj sonis la kanto de birdoj.

Sed tiu granda blankeco iom post iom ŝanĝiĝis. La kampo vestiĝis komence flave kaj poste blue, fine traiĝis al tute neverŝajna, ultramara koloro. Tiam subite fariĝis ruĝa.

Samtempe el la arbustoj antaŭenpaŝis blankvestitaj viroj kaj virinoj kaj ili trairis la scenejon per malrapidaj paŝoj. Iliaj korpoj balanciĝis, iliaj brakoj svingadis laŭ takto, kaj eĉ la birdkanto pulsis laŭ tiu ritmo. La sceno enhavis iom el la danco, sed estis multe pli simpla kaj natura.

Post miaj antaŭaj, sufiĉe deprimataj sentoj ĝi estis ĉiuokaze freŝiga kaj interesa spektaklo. Mi primiris la perfektan plastikecon de la figuroj kaj la odoron, kiun ĉe ni ankoraŭ oni povis per nenia teknika ekipaĵo estigi en la kinoj. Krome komence la spektaklo donis al mi difinite bonan artan ĝuon. Sed bedaŭrinde, la belan apoteozon konfuzis iom da misaranĝo, kiu grave malaltigis ĝian artan valoron kaj efikis la esprimon de aroganta diletantismo.

Nome, la florkampo dispeciĝis al parceloj: bluaj, flavaj kaj ruĝaj kvadratoj amasiĝis unu apud la alia, poste ili intermiksiĝis, kvazaŭ ili luktadus, kaj la pulsado de la birdkanto fariĝis iom post iom tiel artefarita, ke mi elĵetiĝis el la bela humoro.

Ĉion tion superis la fakto, ke al la birdkanto intermiksiĝis fremdaj sonoj, similaj al aŭto-sireno, krome intersonis eĉ krakaj kaj fajfantaj muzik-instrumentoj. La vestaĵoj de la aktoroj same ŝanĝiĝis: la malpezaj, printempaj vestaĵoj fariĝis pezaj, peltoborderitaj, vintraj manteloj kaj poste aperis sur tiuj kupraj zonoj, de kiuj pendis brilantaj, bluaj juvelŝtonoj kaj fine en la printempan odoron miksiĝis tute ne alapartenantaj odoroj. Mi flaris menton, eteron, eĉ sulfuron.

Nun, – mi devas konfesi, – mi komencis jam ne kompreni la aferon. Sed mi ne havis multe da tempo cerbumi, ĉar la ĉambro lumiĝis, la bildo malaperis, ventoliloj sible eltiris la odoron, la maŝino zumzumadis, el tiu elvenis nova paperrubando, kiun la kuracisto deŝiris kaj priobservis.

Nun denove mallumiĝis.

Sur la muro aperis la bildo de oranĝo. Poste apude alia, tria, kvara, ktp. Samtempe blovetis al mi tiom agrabla oranĝodoro, ke mia buŝo pleniĝis per salivo, kaj mi ekhavis grandan apetiton por ĝi.

Baldaŭ, kiam kunmetiĝis granda amaso de oranĝoj, ili komencis ordiĝi laŭ rektaj linioj kaj fine staris antaŭ miaj okuloj unusola muro el oranĝoj.

Nun la oranĝoj kunfandiĝis unu en la alian, la limoj malaperis kaj restis nur la koloro, kiel la muro estus farbita al oranĝkoloro. Ĉi-momente eĉ la odoro malaperis.

La koloro transiĝis al pli kaj pli lumhela tono, poste ricevis lakan brilon kaj fine tiom brilegis, ke tiun efikon nenia nia farbo povus akiri.

Sed nun subite eklumiĝis la ĉambro, la maŝino zumzumadis, elverŝis novan paperrubandon, kiun la kuracisto priobservis kaj mi sidis senkonsile, ĉar mi havis neniun konjekton, kian sencon havas la okazintaĵoj, kial oni faris tion kaj kio estis la interrilato inter la scenoj sur la muro.

Nun denove mallumiĝis.

Sur la muro maldekstre aperis homo. Li ellaciĝinte falsidiĝis sur seĝon, ekviŝis sian frunton.

Samtempe, dekstre aperis alia homo kaj eksidiĝis. Nun aperis antaŭ ambaŭ homoj tabloj, sur tiuj la samaj manĝaĵ-skatoloj, kiujn mi mem vidis en la restoracio.

La unua homo rapide malfermis sian skatolon, avide pretiĝis al la manĝo sed li eĉ ne povis trempi sian kuleron, kiam la aliulo alpaŝis, forprenis la skatolon kaj – elverŝis la manĝaĵon!

La neatendita atako surprizis min, sed pli frue, ol mi povus aranĝi miajn pensojn, la atakanto residiĝis al sia loko kaj sur la tablo aperis alia skatolo. La malsatulo denove malfermis ĝin, sed la alia alpaŝis kaj denove elverŝis.

Tiu agado jam kolerigis min kaj mi nur primiris la paciencon de la malsatulo, ke la atakanto denove povis fari lian atencon sen iu ajn revenĝo.

Sed ankoraŭ tio ne estis ĉio. La sceno ripetiĝis eĉ triafoje! La nekredebla impertinenteco indignigis min, ke mi jam emis alsalti kaj revenĝi la aferon anstataŭ la kompatinda, stulte malkuraĝa figuro. Plej volonte mi emus diri tiam al li mian sinceran opinion pri lia malkuraĝa konduto.

Sur la tablo jam aperis la kvara skatolo. La malsatulo malfermis ĝin, post kio la atakinto denove ekstaris kaj alpaŝis.

Tio jam estis pli, ol mi povis toleri. Mi sentis, ke, se la malsatulo ankoraŭ nun ne vangofrapos lin, mi ekkrevos.

Sed ĉi-momente jam ekstaris la malsatulo mem. Mi atendis per streĉegitaj nervoj la grandan, malpezigan vangofrapon. Sed okazis io tute alia.

La malsatulo ekkriis:

– Elu! Elu!

Pluraj homoj enkuris la scenejon; ili ĉirkaŭstaris la atakinton kaj igis eksidi al sia loko. Kaj nun okazis afero, kiu povus esti ĉio, krom la solvo de la drama problemo.

Nome, la malsatulo malfermis la skatolon de la atakinto kaj – manĝigis lin! Li kuleris la manĝaĵon kaj enverŝadis en la buŝon de la alia. Intertempe la ceteraj firme tenis la atakinton. La malsatulo senĉese klarigis ion al li, sed sen ia ajn tremo en sia voĉo. Kaj kiam ili jam manĝigis la tutan porcion, eklevis lin; tri homoj forkondukis, kaj fine la malsatulo sidiĝis al sia propra porcio kaj ekmanĝis.

La ĉambro denove eklumiĝis, sed mi havis grandegan manksenton. El tiu historio ne nur mankis la restarigo de la drama ekvilibro, sed ankaŭ ĝi renversis mian ĝeneralan moralsenton.

Mi ne asertas, ke oni devus elverŝi ankaŭ la manĝaĵon de la atakinto, – do ĝi estus sencela perdo de valoro, sed almenaŭ li estus punita laŭ la dramaj reguloj, por ke li malhavu emon future al similaj perfortaj agadoj!

Aŭ, se temas pri malkuraĝa loĝantaro, kiu retiriĝas de la interbatado, li devus esti minimume portata al policisto por ke li malantaŭ la kradoj havu okazon cerbumi pri la reguloj de la deca konduto. Sed manĝigi lin?!

El tiu historio tute mankis la egalpezo, la trankviliga rehonorigo; ĝi estis elreliĝinta, flankenŝoviĝinta kaj duonstata.

Kial la tuto? Kaj kial mi devis rigardi la tuton? Mi konjektis ĝin esti psikoteknika pristudo. Sed kial trudi al la viktimo historion, kiu staras ekster iaspeca logiko kaj sistemo? Kion oni povas konstati el tiaspeca afero?

La kuracisto eltiris la nadlon el mia dorso, deŝiris la paperrubandon, observis ĝin kaj premis butonon. La aerŝanĝilo fajfis.

Du aliaj homoj enpaŝis, ili manvokis min kaj tra retoj de koridoroj ni venis en grandan parkon, kie ni iris en parteran domon.

Ni venis en malaltan ĉambron, kie mi devis ĝis nudo senvestiĝi kaj sidiĝi en seĝon. Eksidante mi ekvidis kun teruro sur ĝiaj manapogiloj la kuprajn lamenojn, similajn al tiuj de nia ekzekutseĝo, kaj mi firmiĝis en la terura konvinkiĝo, ke mi falis en la manojn de iu malamiko de mia patrio. Miaj suspektoj ŝajnis ankoraŭ pli pruviĝi, kiam ili klopodis meti sur mian kapon grandan metalĉapelon, kiu pendis sur elektra kondukilo el la plafono kaj el kies interno sonis susurado.

Ekkriante mi saltleviĝis kaj volis elkuri, sed ili ambaŭ saltis al mi, ekkaptis min, premis sur la seĝon, premis la ĉapelegon al mia kapo kaj per rimenoj alligis min fortike.

Mian vizaĝon inundis la ŝvito de la teruro, ĉiulingve kriegante mi protestis, mi piedbatis kaj mordis, sed kontraŭ la superforto mi estis senpova. Fine, elĉerpiĝinta mian forton, mi fermis la okulojn, rekomendis mian animon al la Eternulo kaj rezignis la luktadon.

Nun iu homo fermis sur la muro elektran konektilon kaj mi sentis, ke ĉiu mia haro stariĝas. Tiam mi atribuis la aferon al la timego, sed poste evidentiĝis, ke ĝin okazigis la statika elektro, kondukita en min. El la ĉapelego zumzumadis mallaŭte kraketado, poste ili demetis ĝin de mia kapo, miajn manojn ili liberigis, kaj mi konstatis kun granda ĝojo, ke mi ankoraŭ vivas!

Kiam mi karesis mian kapon per miaj manoj, ĉio klariĝis: mi estis tondita. Nun mi havis la saman, rondan, senfrizaĵan hararon, kian la ceteraj. La tuta tondado apenaŭ daŭris kvin sekundojn.

Jam mi atendis multe pli trankvile la sekvaĵojn.

Nun mia seĝo ekmoviĝis, transportis min al alia ĉambro, kie alia ĉapelego estis muntita al mia kapo, kiu baldaŭ estis inundita per varmeta akvo, poste mia hararo estis lavita per rotacianta broso, kaj post kelkaj momentoj, kiam la ĉapelego estis demetita, mia hararo jam kuŝis seke kaj kombite.

De tie mia seĝo portis min tra akvobaseno, en kiun mi estis mergita ĝis la kolo, poste ventolilo blovis al mi varman aeron kaj fine mi vojaĝis tra grandega vitra tubo, en kiu briletis violkolora lumo.

Poste mi estis tute malligita, ili donis al mi tute novan vestaĵon, sed laŭ la sama fasono, kian mi ricevis en la urbo. Fine mi estis kondukita al komforta, pura ĉambreto, ili klarigis, ke ĝi estos mia hejmo kaj lasis min sola. Cetere la ekipaĵo de la ĉambro estis la sama, kian mi vidis ĉe mia gvidanto. Tio trankviligis min, ĉar mi jam timis, ke ili rigardas min pro mia antaŭa bedaŭrinda miskompreno nenormalulo. Ŝajnas, ke la esplorado konvinkis ilin pri mia sana cerbo.

Sed kio nun okazos?

Mi ne havis longan tempon meditadi. Post kelkaj minutoj enpaŝis homo, kaptis mian brakon kaj diris: “ba”. Poste fingromontris mian piedon. “Bo” – li diris kaj signis, ke mi rediru.

Jen, ili intencis min instrui pri sia lingvo, kio estis por mi granda ĝojo. Mi jam povis esperi, ke fine lumiĝos al mi ĉiuj, ĝis nun nesolvitaj problemoj.

Nun li montris al si mem:

– Zatamon, – li diris.

Mi komprenis... Ĝi estas lia nomo.

Mi ne tedas la Leganton per la ceteraj detalaĵoj, sufiĉas, ke mi pasigis la sekvantan tempon per lingvolernado, kaj post unu monato mi jam parolis ĝin perfekte.

Rimarkinde, ilia lingvo estas mirinde simpla kaj tre facila. Ilia alfabeto havas tridek literojn: dekkvin vokalojn kaj dekkvin konsonantojn. El niaj konsonantoj mankas la “r”, “q”, “x” kaj la “c”. Kontraŭe: ili havas pli multajn vokalojn ol ni. Ekzemple ekzistas elgorĝe prononcata “i”, ia voĉo inter “a” kaj “o”, ktp.

Ĝenerale ili havas tre komfortan lingvon. Mankas la pli malfacilaj kaj la duoblaj konsonantoj el la vortoj kaj post konsonanto ĉiam sekvas vokalo kaj reciproke. Eĉ la formoj de la literoj estas tute simpligitaj: horizontalaj, oblikvaj kaj vertikalaj linioj, staranta kaj kuŝanta elipso, nia “v” en kvar situoj, rondaj kaj deltoidformaj literoj ktp. Unuvorte: ĉiuj estas geometriaj figuroj kaj konvenas tre karakterize al la tiea medio.

Ili uzis literojn eĉ por la nombroj. Ĉiu cifero havas du signojn: unu vokalan kaj unu konsonantan, el kiu la leganto jam verŝajne konjektas, ke ili uzas ne la dekan, sed la dekkvinan nombrosistemon. Ekzemple la signo de unu estas “E” kaj “L”, tiu de 12 estas “I” kaj “M”, tiu de 14: “U” kaj “Z”. Mi citas nur la ciferojn, kies litersignoj troviĝas ankaŭ en nia alfabeto. Tiu tre mallongigas la nombrojn, same en skribo, kiel en eldiro, nome ili esprimas la nombrojn per la alterna sekvigo de vokaloj kaj konsonantoj. Ekzemple la nombro 3331 estas skribita en la dekkvina nombrosistemo jene: 14-12-1 kaj ili skribis kaj eldiris tie “ZIL”, kiel el la ĵusa priskribo la Leganto povas kontroli.

Por la mezuro de la tempo ili ne uzis la horon kaj minuton, sed la tago estis dividita al 50,625 partoj (la kvara potenco de 15). Tiu tempoparto estis iom pli longa ol la sekundo. Ekzemple la momenton, kiun ni esprimas jene: “je la 6-a, 32 minutoj kaj 11 sekundoj”, ili esprimis simple jene: “KALAZ”, kiu signifas la nombron de la tempopartoj, pasintaj depost noktomezo. Poste mi ekkonis, kiom facile estas tiel enmemorigi la telefonnumerojn.

Iliaj vortoj estas tre mallongaj kaj mi havis la impreson, ke eĉ sian lingvon ili kreis laŭplane, ĉar la plej ofte uzataj vortoj estas la plej mallongaj. Krome la karaktero de la vortoj estas konstatebla el ilia komenca litero, ĉar ekzemple la substantivoj komenciĝas per “b”, kiel la menciitaj “bo” kaj “ba”, la personnomoj komenciĝas per “z”, la adjektivoj per “k” kaj la vokalo servis esprimi la verbojn kaj agadojn. Tio, ke la karakteraĵo de la vortoj estis ĉe la komenco, faris la parolon pli komprenebla, ĉar la atento dividiĝas en la vorto pli bone ol ĉe ni, kie la sufiksoj amasiĝas ĉe la fino de la vortoj.

Ĉe ili la akcento esprimas pli multe ol niaj lingvoj, kiuj krom la ordinara akcento konas nur la demandakcenton. Ili uzas apartan akcenton, se la parolanto konsilas, alvokas, jesas aŭ neas. Ankaŭ la vortordo estas varia kaj la interŝanĝo de du vortoj donas alian sencon al la frazo.

Kaj ĉio ĉi estas tre facile ellernebla, ĉar ilia gramatiko ne havas escepton.

Sed la plej grava diferenco estas, ke ilia lingvo klopodas komprenigi ne nur la konceptojn, sed ĉefe la intencon.

Ekzemple: en niaj parlamentoj ofte estiĝas akra disputo pri tiu temo, kiu apartenas al la dekstra, kiu al la maldekstra flanko, kiu estas la adepto de la patriotismo, kiu de la diktatorismo, aŭ de la liberalismo. Nu, en ilia lingvo, la sennombra variaĵo de la vortoj, de la vortovico kaj akcento, la sufiksoj esprimas ne tiaspecajn konceptojn, kiel diktatorismo, liberalismo, patriotismo, ktp, sed la intencon, la atingendan celon de la agado. Ĝuste pro tio, ili tute ne havas esprimojn por tiaspecaj konceptoj, sed des pli ofte mi aŭdis ĉi tiujn du vortojn: kazoo kaj kazi.

Konsidere, ke la Leganto ankoraŭ tre ofte renkontos ĉi tiujn du vortojn, mi devas ilin pritrakti iom pli vaste.

Neniu el ili du povas esti tradukita al iu ajn eŭropa lingvo. Nome, se ili diris pri iu afero, ke “ĝi estas kazoo”, tio signifis sam-specan, kiel ĉe ni dirante: “ĝi estas laŭleĝe, justeca”. Sed nur ĉirkaŭe. Ekvidu ni nur, pri kio ili aplikis ĉi tiujn vortojn!

Kazoo estas inter la kavalireco, lojaleco, toleremo, memfido kaj justeco, sed estas adekvata al neniu el ĉi tiuj. Ĝi signifas ian ĝeneralan justeman intencon, sed estas tradukebla per neniu vorto, ĉar ekzemple ĉe ni la unuŝilinga trinkmono, donita al la kelnero estas rigardata kiel kavalireco, dum ĉe ili ĝi ne estus kazoo, ĉar ĝi estus la tropago de io. Kaj la kazoo same ne identas kun la lojaleco, ĉar en ĉi tiun koncepton jam miksiĝas ankaŭ la cedemo, dum en la kazoo ili ne konas la voĉon de la koro. Ĝi estas severe matematika koncepto por la egaleco de la servado kaj reservado. Kiel ĉe ni estas la fizika tezo pri la ago kaj reago.

Ekzemple, se iu, kiu faras pli malfacilan laboron, manĝas ankaŭ pli multe, tio estas por ili kazoo. Se iu tial manĝas pli multe, ĉar lia stomako deziras multe, ankaŭ tio estas kazoo. Se la malsanulo, kiu ne laboras, deziras pli delikatajn manĝaĵojn, ankaŭ tio estas kazoo.

Ankaŭ tio estas kazoo, se iun minacas danĝero kaj la aliaj, lasante siajn laborojn, helpas al li, sed ĝis kiam li fakte bezonas helpon.

Mi povas aserti, ke mi pasigis longan tempon, ĝis mi povis ellerni ĉi tiun vorton. Por pli bone konigi ĝin al miaj ŝatataj Legantoj, mi provas ĝin proksimumi per jena difino:

Kazoo estas la klara prudento, kiu vidas antaŭ si, laŭ matematika rektlinio, kiam kaj kiel ĝi devas ion fari, por ke la individuo akiru la plej altan bonstaton per la socio.

Do, racie dividi la laboron, ripozon, dormon, sporton, manĝadon, konduti al niaj homfratoj tiel, ke ĉiu produktu pli multe, tamen sen malutilo de la sano. Se iu laboras malpli multe, ol li kapablas, tio jam ne estas kazoo, ĉar la mankantan parton devas plenumi alia, kiel pluslaboron kaj tiu estas farebla nur per korpa malutilo. Ni ne forgesu: la kazoo havas ne individuan, sed komunan, ĝeneralan sencon: kio por aliaj ne estas kazoo, tio ne estas kazoo ankaŭ por mi.

Strange, la kazoo ampleksas ankaŭ la individuan kapablon. La pli kapabla homo pli produktas por la sama reservo. Ĉi tio ŝajnas ĉe ni maljusta, sed ĉe ili ĝi estas same memkomprenebla, kiel tio, ke la pli perfekta maŝino devas pli produkti per la sama hejtmaterialo. Ĝi ja kapablas ĉi tiom kaj ĝi estas konstruita ĝuste pro tio!

La kazoo ampleksas ankaŭ la helpon al la homfrato, kiu tion bezonas, ĉar, – mi ripetas, – ĝi havas ne individuan, sed ĝeneralan sencon. Se estus necese, haltus la laboro de la tuta urbo por savi unusolan homon. Kaj estas plej mirinde, ke, – kiel ni poste vidos, – la kazoo havas nenian sentimentan karakteron.

Ĝi estis aplikita eĉ al aferoj, kiuj havis nenian interrilaton kun la homa socio. Ekzemple, se la leporoj formaĉadis la arbojn, tio estis konsiderata ankaŭ kazoo, sed se la lepora patrino formanĝis siajn filojn, tiu jam ne estis kazoo! Kiu povus ĝin kompreni?

Ĝia antitezo estis la kazi. Ekzemple, se iu elprenas novan vestaĵon el la magazeno, kiam la malnova ankaŭ estas uzebla. Aŭ, se iu malhelpas la agadon de sia homfrato sen ia deviga kaŭzo, ekzemple superflue paroladas pri temoj, kiuj nek al li, nek al la alia signifas ian utilon. Aŭ, se iu deklarus pri ĝardena seĝo, ke sur ĝi alia homo ne rajtas sidi, eĉ, se ŝi estas vaka.

Ni supozu, ke iu sidas sur ĝardena seĝo kaj ne estas aliloke neokupita loko. Iu alvenas kaj petas transdoni la seĝon, sed la sidanto rifuzas. Nu, la rifuzo estas kazoo, se la sidanto estas la pli laca, kontraŭokaze ĝi estas klaazi.

Kiam mi, dum mia lernado atingis ĉi tion, la tuta afero ŝajnis al mi iom konfuza kaj necerta. Mi demandis Zatamonon, kiamaniere ili povas eviti la okazon de kaziaferoj.

– Kazoa homo faras nur kazoajn aferojn. – li respondis

– Ŝajnas, – mi diris, – ke vi ne komprenis mian demandon. Kiel scias tiu, kiu volas sidiĝi, ke li estas la pli laca?

Li mire min ekrigardis.

– Se li petas la lokon, nepre li estas la pli laca!

– Sed kiel li scias tion?

– Ĉar tia estas la kazoo!

Mi jam vidis, ke ni ne komprenas unu la alian.

– Sed kiel li povas vidi en la internon de la alia?

– Mi jam diris – respondis, – ke la kazoo estas tiel. Ekzemple: ekzistas speco de formikoj. Se unu el tiuj trovas mielon, ĝi plensuĉas sin per la dolĉaĵo. Se ĝi poste renkontas alian formikon, kiu ne trovis mielon kaj estas pli malsata ol ĝi, tiam ili kunmetas siajn buŝojn kaj la sata formiko transdonas al la malsata tiom da mielo, ke ili fariĝu egale sataj. Nu, el kio scias la sata formiko, ke la alia estas pli malsata kaj el kio scias ambaŭ, kiam ili fariĝis egale sataj?

– Nu, el kio do? – mi demandis per forta scivolo, ĉar mi esperis, ke per ilia perfekta scienco malkovriĝas antaŭ mi sekretoj, kiuj ĉe ni estas ankoraŭ nesolvitaj problemoj de la naturo.

– EI tio, ke la pli sata transdonas mielon al la pli malsata, kaj ili fariĝas tiam egale sataj, kiam ili disiĝas.

La stulta respondo min surprizis. Mi atendis de li tute ne tian. Sed kiel ajn mi demandadis, mi ne povis lin elkonduki el ĉi tiu filozofia cirklo, fermita en si mem. Kaj li finis ĉiun sian frazon per la vortoj: “La kazoo estas tia.” Do, mi ne plu esploris, pensante, ke mi ekkonos ĝin per mi mem.

Ili nomas sin hinoj, kio eble konformas al la vorto “homo”, sed kiel ĉiu ilia vorto, ankaŭ ĉi tiu havas interligon kun intencoj kaj celoj, kiel la Leganto baldaŭ vidos.

Ĉar se ies konduto ne konformas al la tezoj de la kazoo, tiu jam ne estas nomita hin, kaj por ties nomo ili havas diversajn vortojn laŭ tio, ĉu li faras la kaziajn agadojn el mallerteco, aŭ nevolo. La mallertuloj estas nomataj belohinoj, la obstinuloj behinoj, kaj tre interesa estas ankaŭ ilia opinio pri ĉi tiuj.

La koncepto de la belohinoj proksimume konformas al tio, kion ni signas per la vorto: “neinstruata”. Do, al ĝi apartenas la infanoj kaj kiuj komencas novan profesion. Ili estas senditaj al lernejoj por esti edukitaj, sed tie oni apenaŭ uzas devigon kaj eĉ tion nur en la unuaj jaroj de la infanaĝo. Nome, ili havas la konvinkiĝon, ke per klara cerbo neniu faras kaziaĵojn.

El tio sekvas, ke ilia edukado radikale diferencas de tiu ĉe ni, ĉar dum ĉe ni la ĉefa celo de la lernejo estas eduki la infanon fariĝi virta kaj honesta ŝtatano, por ke lia spirito estu inklina al la belaj kaj noblaj aferoj, inter ili ĉio ĉi estas nekonata koncepto kaj la lernejo estas nenio alia, ol la fontoj de fizikaj, kemiaj, higienaj kaj teknikaj scioj.

Kompreneble mi demandis Zatamonon kiel estas atingebla la evito de kaziaj aferoj nur per teknikaj scioj. Al tiu demando li respondis:

– Ne estas imageble, ke iu ajn, havante teknikajn sciojn kaj klaran cerbon, tamen intencus manĝi la elektran lampon.

Mi ja kontraŭdiris, ke ne pri tio mi parolas, sed pri tio, kiel eblas direkti la moralan intelekton de la homo sen ia instruo de moralaj reguloj. Li respondis:

– Kian sencon havus lerni, kion ni rajtas kaj kion ni ne rajtas manĝi? tio havus plie malutilon: unue ĝi komplikus la edukadon, ĉar ni devus krom la vitro mencii ankaŭ la ŝtonon, feron, nikelon kaj ceterajn pli aĵojn, due, ĝi eĉ ne estus taŭga atingi la celon, ĉar al homo, kiu aŭdas nur regulojn kaj ne konas la esencon de la aferoj, mankas la aŭtomata kompaso, kaj li neniam povas agadi per si mem. Kaj cetere, la spirito estas ĉies privata posedaĵo, naskita kune kun li, el kiu la tiaspeca edukado forprenus ion, kvankam la celo de la edukado estas ne forpreni, sed aldoni. Kaj fine, ĝi estus tute superflua, ĉar, kiel mi jam diris, se klarcerba homo ekkonas la veran situacion, tiu neniam manĝus vitron eĉ sen malpermeso. La malpermeso devus esti instruata nur al frenezuloj, sed por ili ja vane.

Mi vidis, ke mi estis denove miskomprenita kaj mi rimarkis, ke mi ne parolis pri la manĝo de la vitro, sed pri la evito de la kaziaj vivmaniero kaj agadoj, sed li responde ripetadis nur:

– Mi klarigis ĝuste tion.

Tiom mi jam povis konstati, ke la kazoo havas nenian rilaton al la moralo, ĉar la kazoo mem eĉ ne estas lernata, sed ĝi signifas ian talentan staton kaj ĉiu, kiu ĝin havas kaj lia cerbo estas sana, tiu nepre plenumos ĝin per si mem. Ili inter si eĉ ne menciis la kazoon, kiel ni ne paroladas pri la alfabeto, sed mi, la fremdulo, tiom pli ofte ĝin aŭdis, ĉar, kiel neinstruita, mi ĉiupaŝe koliziis kun ĝi dum mia tiea vivo.

En la sekvontaĵoj la Leganto vidos, kiom granda problemo estis al mi la kazoo, kies esenco mem estas sufiĉe konfuza kaj ŝajnis al mi senkonsekvenca, kaj tiom pli mi ne komprenis, kio tamen konservas tiel firme tiun mondkoncepton en iliaj spiritoj.

La afero estis tiom pli stranga, ĉar ili mem ne rigardis ĝin mondkoncepto, sed asertis, ke la kazoo estas la efektivo de la ekzistanta mondo. Kaj inverse, la kazi signifas ne malmoralon, pekon aŭ maldecon, eĉ ne malĝustan mondkoncepton, sed ion tiaspecan, kian ĉe ni la vorto: “absurdo” do, kio kontraŭdiras al la fizikaj faktoj. Mi povas diri, ke la tuto estis tre stranga, ĉefe, kiam mi konatiĝis kun la ceteraj reguloj de la kazoo, ĉar, – la Leganto vidos, – la kazoo etendiĝas trans la justema vivmaniero al multaj ceteraj aferoj, kiujn mi jam rigardis maljustaj kaj ŝokaj.

Post tio jam estas pli komprenebla ilia opinio pri la tria grupo, pri la behinoj, do, kiuj scias la natursciencajn efektivaĵojn kaj tamen faras kaziajn aferojn. La hinoj rigardas behino ne nur tiun, kiu manĝas vitron, sed ankaŭ tiun, kiu starigas pli lacan homon desur la benko, aŭ kiu eĉ lace stariĝas de la benko por transdoni sian lokon al malpli laca homo. Same behino estas, kiu laboras pli multe, aŭ malpli multe, ol li povas sen sia malutilo, kiu formanĝas la manĝaĵon de la alia aŭ donas sian al alia, kvankam li mem estas pli malsata ktp.

La Leganto nepre rimarkos el ĉi tio, ke la vorto “behin” unuigas en si du konceptojn. Ĉar tiu, kiu formanĝas alies manĝaĵon, ĉe ni estas pekulo kaj kiu la sian transdonas al nemeritulo, tiun oni rigardas frenezulo. Ili siaflanke esprimas ambaŭ konceptojn per unu vorto: “behin”, sendiference, ĉu la behino malprofitigas sin mem, aŭ la alian.

Do, ni vidas, ke ili dividas la homojn laŭ iliaj kvalitoj en tri klasojn. Tamen la diverseco de la vortoj signifas ne nur tion, ke la behinojn ili rigardas alispecaj homoj, sed ili fakte rigardas ilin nehomoj, kvazaŭ temus ne pri homoj, sed pri alispecaj naturkreaĵoj.

La behinoj estis cetere fermitaj tute aparte, kiun lokon mi ne scias kiel nomi: interniga lagero, aŭ frenezulejo, el kie ili neniam rajtis elveni al la homa publika vivo.

Feliĉe mi estis rigardata nek frenezulo, nek pekulo, sed nur instruota belohino.

La Leganto jam povas kompreni ankaŭ la nomon de ilia lando. Kazohinio signifas: la lando de la homoj, kiuj konas la puran esencon de la homa estado.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero pereos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2022 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.