La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


VOJAĜO AL KAZOHINIO

Aŭtoro: Sándor Szathmári

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

La Edukada Servo
La Librejo
La Titola Paĝo

Parto Unua
1 2 3 4 5 6 7 8
Parto Dua
9 10 11 12 13 14
15 16 17 18 19 20

DEKDUA ĈAPITRO

Nun ni konatiĝas kun pli grava stadio de la behin-malsano: kun la kipu. – Malsamopinio inter Zemoki kaj Zeremble kaj ĝiaj sekvoj. – La manieroj de la malbonigo de la seĝo. – La superŝnuristoj. – Iu behino predikas la sanan cerbon. – Ni ekscias, ke la kipuo estas por la pulmo. – Disputo pri la brusto de la virino kaj pri la papili-bilevoj. – La historio de iu fama mufruko.

Por ke oni ekkomprenu la kipuon, antaŭe al la Leganto mi devas rakonti malĝojan historion, al kiu estis oferita mia delikata vestaĵo ricevita de la hinoj.

Mi devas rememorigi la Leganton, ke jam ĉe mia alveno min surprizis, kiajn mizeraspektajn vestaĵojn portas la behinoj. Ĉiuj vestaĵoj estis traŝiritaj en kelkaj lokoj tiel, ke jam ĉe la plej malgranda venteto ili frostotremis. Krome ili surpendis la plej diversajn objektojn: ŝtonojn, skarabkadavrojn, dentoskrapilojn, ostojn, ktp. La celon de ĉi lastaj mi ne komprenis, sed iliaj mizeraj ĉifonoj vekis en mi malgraŭ mia tuta naŭzo kompaton. Mi pensis kun iom da riproĉo pri la hinoj, kiuj, – kiel mi tiam opiniis, – tiel avare vestas ilin, ankoraŭ pli, eĉ la kudrofadenon ili envias al la malfeliĉuloj. Mi timeme pensis pri la tempo, kiam ankaŭ mia pura kaj sendifekta vestaĵo eluziĝos, kaj ankaŭ mi mem vestiĝos kiel almozpetulo.

Sed provizore kun la agrabla kaj fiera sento de la riĉeco mi portis inter ili mian vestaĵon. Mi sentis min vera kinostelo, vidante la okulojn post mi turniĝintajn kaj aŭdante la interflustradojn, kiuj sekvis miajn paŝojn.

Ĉi tiu sensacio poste tamen fariĝis al mi iom ĝena, Ĉar ĝin akompanis la konsciencriproĉo, kiun ĉiu bonintenca homo sentas, se lian riĉecon sekvas la avida rigardego de la malriĉuloj.

Multe mi cerbumadis, kiel eblus helpi pri la ĉifoneco, de kiu ankaŭ Zemoki ne estis escepto. Sur liaj genuoj kaj sur la maldekstra sidvango oscedis grandaj truoj, de tiuj pendolis la ĉifonaj ŝiraĵoj de la drapo.

Foje mi fakte menciis al li mian bedaŭron kaj esprimis mian kompaton al la malriĉaj, ĉifonitaj amasoj.

Zemoki kunsente kapjesis, deklaris, ke por la vestado de la amasoj ankaŭ la betikoj faras ĉion fareblan, sed la problemo estas tre grava, ĉar bedaŭrinde la publiko ne povas akcepti pli multan vestaĵon, ĉar ili havas tre malmultan.

Mi sentis iom da konfuzo kaj deklaris, ke la fakto, ke la homoj havas malmultan vestaĵon, jam per si mem pruvas ke ili povus akcepti ankoraŭ pli multan, sed li respondis, ke tio pruvas ĝuste la malon, nome, ke ili ne povas akcepti pli. Por ke la amaso ricevu vestaĵon, antaŭe estus necese, ke ili jam havu multe. Tio estas nerefutebla ekonomia tezo, kiun en la Nutra kaj Vivdona Oficejo elkalkulis homoj pli saĝaj ol ni.

Sed li tamen konfesis, ke multaj homoj iradas en mizeraj vestaĵoj, kaj aldiris:

– Ankaŭ vi ne povos estonte iradi en tia plorinda maskaĉo.

Mi tute ne estis preparita al tia respondo, sed Zemoki klarigis, ke mi povas maksimume hejme restadi en tia vesto, sed kiel beratnu, mi ne povas iri tiel inter la homojn, ĉar tian portas nur la tre malriĉaj homoj kaj eĉ tiuj nur por tre malpuraj laboroj.

Mi ne volis kredi al miaj oreloj, sed li duafoje diris la samon kaj decide deziris, ke mi tratranĉu mian veston.

Mi firme kredis, ke el li parolas nur la envio. Superece mi respondis, ke mi dankas, sed por mi estas taŭga ankaŭ la sendifekta vesto, sed Zemoki tre serioze kaj bonkore konsilis ne fari el mi frenezulon; beratnu devas ja zorgi, ke li aperu en bona vestaĵo.

Al tio mi respondis, ke mia vesto estas bona, ĉar ĝi estas sendifekta, kaj li pruvadis, ke tute kontraŭe: la tratranĉita vestaĵo estas pli bona, ĉar ĝi estas kipu, kaj ĝuste pro tio ĝin portas pli multaj homoj.

Nature mi ne estis tiom facile trompebla. Superece, eĉ kun iom da moko mi opiniadis pri la kipuo, post kio Zemoki rigardis min per profunda malestimo kaj ŝultrolevante foriris.

Mi pensis la aferon tute aranĝita, sed post kelkaj tagoj mi ricevis novan alvokon el multe pli grava loko.

Nome, tiam mia betiko mem atentigis min, ke mi klopodu tranĉadi mian veston, ĉar oni postulas de beratnu, ke li adaptiĝu al la prudentaj reguloj kaj ne vestiĝu kiel idioto.

Do, mi denove devis konstati, ke en la vivo ne estas okazo en kiu oni povas sin izoli de la frenezo. Ili venas post la homon kaj lin devigas kunfreneziĝi.

Nun estis riskita mia posteno, mia ĉiutaga pano, do, kvankam dolorkore, mi devis fuŝi miajn vestojn.

Dum du tagoj mi esploradis, kiel aspektas la vera kipuvesto, sed mi vidis preskaŭ tiom da manieroj da distranĉado, kiom da behinoj estis en la kolonio.

Fine mi konstatis, ke la plej multaj eltranĉis la drapon sur la maldekstra brusto kaj sur la dekstra sidvango kaj pendigis sur la kolumon hirundan plumon kaj majskarabon.

Do, inter pezaj ĝemoj ankaŭ mi tranĉis mian bonan veston, kaj min konsolis nur la scio, ke per tio mi almenaŭ certigas mian ĉiutagan panon kaj mian pozicion inter ili. Tiu scio iome trankviligis min kaj alitage, kiam mi en mia “kipu”-vestaĵo aperis antaŭ Zemoki, mi jam gaje lin pricc-prucc-is kaj afable ridetante montris mian kostumon atendante la efikon.

Sed Zemoki por mia plej granda surprizo ekridegis:

– Ho, vi malfeliĉa bivag, kiel vi povis tiom fuŝi vian veston?

Eĉ haltis mia spiro, kaj mi povis nur balbute elbuŝigi, ke ĝuste li diris antaŭ kelkaj tagoj, ke mi devas tiel fari, kaj espereble mi ne estas nur viktimo de malsprita ŝerco.

Je tio li eĉ pli forte ridegis kaj diris, ke mi verŝajne nenion konjektas pri la kipu. Nome, ĉi tiu tranĉado tute ne estas kipu, ĉar ĉi tiun tranĉmanieron jam ĉiuj portas!

Tiel mi ekkonis, ke nek tio estas kipuo, kion ĉiu portas, nek tio, kion neniu portas. Eĉ pli: kio hieraŭ estis kipu hodiaŭ ne plu estas.

Mi estis nur scivola, kio estas do la kipuo?

Do, post la difektado de mia vesto, en tia murdema humoro mi grumbladis dum kelkaj tagoj, kaj mi revadis pri tio, per kiaj elektitaj turmentoj mi ekzekutus Zemokin se iam la sorto lin donus al miaj manoj.

Post kelkaj tagoj mi foje sidis sur benko, kiam Zemoki kaj Zeremble alvenis kaj per amika pricc-prucc sidiĝis apud mi.

Mi ĝene diris kelkajn ĝentilajn vortojn pri la vetero, je kio ili enue respondadis, kaj poste la parolo transiris al la dornumo de la seĝo.

Tial mi devis elkroĉiĝi el la diskurso kaj mi sentis, ke apud ili mi estas nur tolerata bivago.

Dum iom da tempo mi ĝene silentis, sed fine mi senkuraĝe demandis, kial entute la seĝo devas esti dornumita?

– Ĉar tio estas kipu – ili respondis.

– Sed kio estas kipu? – mi demandis, kaj mi decidis, ke nun mi ne lasos min subpremi, sed per logika menso mi kondukos la aferon, ĝis fine mi ilin pelos en konfuzon.

– Kipuo estas, kio estas agrabla – ili respondis en la plej natura tono de la mondo.

Post tio mi postulis klarigi, kio estas por ili agrabla. Al tio ili lakone respondis:

– Tio, kio estas kipuo.

Mi devis konvinkiĝi, ke ĉi tiujn homojn oni ne povas konfuzi. Nome, ilia cerbo estas libera de la brido de la logiko, kiu retiras la gvidrimenon antaŭ la eraroj kaj kreas interligon inter la aŭditaj vortoj kaj la funkcio de la cerbo.

Mi tamen denove postulis klarigi, kian sencon havas la dornumo de la seĝo, sed li respondis same per demando:

– Ĉu por vi estas tute egale, ĉu vi sidas sur glata aŭ sur dornplena seĝo?

– Tute ne. Ĉar sidi sur glata seĝo estas pli agrable.

Zemoki amuzate ridis pri miaj vortoj, humorplene pugnobatis mian dorson, rimarkis, ke mi estas bonhumora knabo, nur mi devas priatenti, ke mi ne malkaŝu mian bivagecon al aliaj.

Tio jam estis pli multe, ol mi povis toleri. Ke mi tamen ne esprimis tute senĝene mian opinion, kaŭzo por tio estis nur, ke intertempe en mia cerbo ekbrilis grandioza venĝa ideo.

Dece dankante la instruon mi hejmeniris kaj tie mi sekrete fiksis kelkajn lignajn dornojn sur mia seĝo. La sekvantan tagon mi atendis la okazon ensidigi Zemokin. Mia intenco estis eĉ, por la pli granda efiko, lin enpuŝegi dum la ĉeesto de atestantoj.

La sorto estis je mia helpo, ĉar mi trovis Zemokin kaj Zeremblen kune en la korto. Mi elkore invitis ilin en mian ĉambron, kion ili fakte akceptis, kaj kun humorplena interbabilado ni iris al mia hejmo.

Hejme mi atendis, ĝis Zemoki venis antaŭ la dornumitan seĝon, kaj tiam mi subite puŝpremis lin sur la “kipu”-on.

Li dolorplene ekhurlis, kaj mi elkore ridegante demandis, ĉu estas bongusta la sido en la kipu?

Zemoki saltleviĝis, ekrigardis la seĝon, kaj je mia grandega surprizo nun li komencis ridi.

– Ho, vi bivago... vi bivago... – li balbutis singultante pro ridego. – Nature, ĝi pikas, se ĝi ne estas kipuo. Vidu! – li sin turnis al Zeremble, – laŭ li ĉi tio estas kipuo!

Zeremble alrigardis, kaj nun ili ambaŭ ekridis. La muroj ŝanceliĝis, kaj sur miaj lipoj frostiĝis la venĝplezuro.

– Kial? – mi demandis konsternite.

– Kial! Ĉu vi ne vidas, ke ĉi tiuj dornoj estas senkoloraj? Ho, mia amiko, oni devas ĝin pentri laŭ kipua maniero.

– Kaj tiam ĝi ne pikas?

– Kiel ĝi povus piki? La vera kipuo ne pikas. La vera kipuo lulas, ĉar ĝi estas kolora! Sed ho, kial mi klarigas tion al bivag!

Mi jam tute konfuziĝis, kaj tiuj ridegis plenbuŝe. Sur miaj lipoj balanciĝis kolera respondo, sed momente mi ekpensis, ke eble ili signas per la “pentro” ion alian, per kio oni moligas kaj komfortigas la dornojn. Mi singarde demandis:

– Kaj kiel oni devas ilin pentri?

La vizaĝo de Zemoki ŝanĝiĝis je emfaze serioza.

– Nu, aŭskultu: ĉi tiujn ĉe la rando ruĝe kaj la mezajn blue.

– Tio ja estas stultaĵo! – mi deklaris kun profunda konvinkiĝo.

– Vi pravas! – kriis al mi Zeremble, kaj pro la mirego mia mandiblo defalis.

– Vi pravas! – li daŭrigis plilaŭtiginte sian voĉon. Vi havas pli da kapablo por la kipuo.

Mi ne sciis kion diri. Momente mi pensis, ke lia cerbo kontraŭ espero resaniĝis.

– Tio estas vere stultaĵo, – li daŭrigis. – Ĉar oni devas la randajn pentri blue kaj la centrajn ruĝkolore.

Mi konvinkiĝis, ke ĉi tie ne ekzistas helpo, kaj mi eksilentis.

Sed tiuj akre ekdisputis, citis la majstrojn de la kipuo, kaj post kvin minutoj ili sin ĵetis unu al la alia, ŝirante kaj batante sin reciproke. Al Zemoki rompiĝis du dentoj, la kapo de Zeremble ŝvelis kiel aerbalono kaj, kvankam intertempe ili frakasis sur siaj kapoj en pecojn ankaŭ mian “kipu”-seĝon, disŝiris mian litkovrilon en ĉifonojn kaj tretrompis la pordon de mia ŝranko, tamen mi povas firme aserti, ke dum mia ĉi tiea restado ĉi tiuj estis por mi la unuaj agrable pasigitaj minutoj.

Sed mia agrabla sento ne longe daŭris. Kiam mi poste restis sola, min kaptis timo, pensante, ke foje ankaŭ mi mem povos esti la pasiva subjekto de tia kipu-disputo, kaj tiam, – mi opiniis, – se eĉ la kompetentuloj de la kipuo estas tiel draŝataj, kion oni faros al mi, malfeliĉa bivago?

Tial mi decidis, ke kiom ajn vandala kutimo estas la kipuo, mi ellernos la esencon de la kipu. Mi jam sciis, ke ĝi estas sencela kaj stulta, sed mi ankoraŭ kredis je la ekzisto de ia sistemo.

Mi komencis tiel, ke mi klopodis kunveni kun la majstroj de la kipu. Demandadi mi ne kuraĝis, sed mi solvis tiel la problemon, ke dirante ĝeneralaĵojn, mi flate laŭdis ilian laboron, kio – laŭ mia sperto – estas tre efika metodo kaj ekirigas la amikecon. La laŭdanton ili ne priridas, eĉ se li diras (laŭ ili) stultaĵojn.

Sed ĉiu majstro komencis per tio, ke li mallaŭdis la alian kaj pruvadis ke oni devas difekti kaj fuŝtranĉi la seĝon ne tiel, kiel la alia faras, ĉar ne tio estas la vera kipuo.

Kaj, fakte, ĉiu rigardis nur sian propran galimation kipu, kaj ĉiu difinis ĝin diverse, kvazaŭ la diskuto temus pri aferoj, starantaj ekster ilia volo, kiel ekzemple la evoluo de la rasoj, aŭ la grupiĝo de la elektronoj. Sed la kipuo estas kreita de ili mem, kaj la plej harstariga estas ke, dum ili tute precize konis la evoluon de la rasoj kaj la elektronojn, pri siaj propraj elcerbumaĵoj ili havis nenian komunan, unuecan aŭ precizan ideon. Ĉu ne estus pli facile elcerbumi unusolan ideon?

Jam tiutempe mi konjektis, ke mi neniam ellernos la regularon de la kipuo, ĉar ĝi absolute ne ekzistas; nur tion mi ne povas kompreni ĝis hodiaŭ, sur kiu bazo ili tamen povas diskuti pri ĝi dum tagoj?

Ankaŭ la ceteraj vivreguloj de la behinoj estas ja amaso da frenezaĵoj neekzistantaj en la realo, sed ili estas almenaŭ reguloj. Sed la regulojn de la kipuo neniu sciis, kaj oni tamen devis ilin sekvi, kvazaŭ ili ekzistus. Do, la kipu signifis ne nur neestantajn aferojn, sed eĉ tion oni ne sciis, kiamaniere tiuj ne ekzistas. La afero aspektis, kvazaŭ ili estus kreintaj la kipuon por tio, ke oni povu trovi eraron eĉ en tiu homo, kiu ellernis ĉiun regulon de ilia surkapen starigita vivo. Plej ĝuste mi povus diri, ke la kipuo estas duagrada kretenaĵo.

Eble tute ne necesas diri, ke tiun duagradan malsaniĝon de la cerbo ili ne nur rimarkis, sed ili eĉ rigardis la kipuon la plej supera manifestiĝo de la homa menso kaj estis tre fieraj pri ĝi!

Kaj se iu dirus ĉe kipudisputo, ke multe pli grava estus la konstruo de komforta seĝo, la malkovro de la serumo de la tuberkulozo aŭ la enflikado de iu trua domtegmento, tiun li nomus malklera kaj idiota bivag.

Ili estis fakte konvinkitaj, ke la kipu estas la ĉefa celo de la vivo kaj la kreantaj sciencoj estas destinitaj nur subteni nian vivon por la “ĝuoj” de la plialtgrada kipuo.

Tiu ĉi malsano amarigis ĉiun branĉon de la vivo kaj malebligis ankaŭ la validiĝon de la tekniko, kuracado kaj ceteraj utilaj sciencoj.

Ekzemple ili boris malgrandajn truojn tra la kulero tiel, ke la supo elfluis. La ortangulan formon de la klinko ili rektigis en linion tiel, ke oni povis la pordon malfermi nur prenante ĝin per ambaŭ manoj. En la fenestrojn ili enmasonis grandajn ŝtonojn tiel, ke por la sunradioj apenaŭ restis malgranda truo, eĉ pli, la tamen restintan vitran surfacon ili enŝmiris per diverskoloraj ŝmiraĵoj.

Kaj ili malbonigis ne nur la objektojn, sed ĉiun oportunan funkcion de la vivo. Se la behin iris al sia celo tiel, ke post ĉiu kvina paŝo li eksaltis kaj turnis ĉirkaŭ sia akso, ankaŭ tio estis specimeno de la kipuo. Multaj eĉ akompanis ĝin per monotona, konfuza hurlado. Kaj fine, se por la komuniko de la pensoj ili uzis ne tiujn vortojn, kies signifo konformas al la komunikaĵo, sed konfuzan galimation, kiu havis nenian interrilaton al la temo, ankaŭ tio nomiĝis kipuo.

Sed miaj Legantoj apartenas plejparte al la kulturita laika publiko, kiu serĉas en mia verko prefere la priskribon de la ekzotaj landoj por plivastigi sian etnografian kaj geografian scion, postulitajn de la civilizacio, dum la nervokuracistaj analizoj malpli interesas ilin.

Do anstataŭ superflue elmontri mian modestan psikiatrian scion per la analizo de la kipuo, mi preferas provi la simptoman priskribon, pli interesan por la laika publiko, nome, kian seĝon la unuopaj kipumajstroj opiniis esti kipuo.

Mi jam menciis, ke la plej multaj fiksis pintajn konusojn en la seĝojn, sed ankaŭ tie ĉi dividiĝis la opinioj: unu grupo fiksis tiujn en la dorsapogilon, alia asertadis, ke oni devas tiujn najli en la sidplaton. Estis, kiu puntigis la manapogilon de la seĝo, ke oni ne povis ĝin preni per la mano, kaj ĝi pikis la brakon, la alia najlis noditajn ŝnurojn sur la sidplaton, pro kies nodoj oni ne povis sursidiĝi.

Sed estis iu grupo, kiu asertis, ke la seĝo estas nur tiam bona, kiam ĝi estas simpla.

Sed ho, ne pensu la Leganto, ke ties cerbo saniĝis kaj volis pretigi normalan seĝon sen nodoj, dornoj kaj puntoj! Tute ne! Por ili la simpleco signifis, ke unu desegis de la seĝo la dorsapogilon, alia la piedojn, tria demetis la sidplaton, kiuj estis laŭ ili nur “komplikaĵo” kaj “afektaĵo”. La kvara diris, ke ĉio tio ankoraŭ ne estas sufiĉe simpla, la perfekta kipuo estas atingebla nur per la forigo de ĉiu parto de la seĝo. Unu el tiaj majstroj fiere montradis sian ĉambron, en kiu estis nenio kaj al la demando de la mireganta vizitanto li diris:

– Blanka seĝo en blanka aero.

La du grupoj tamen konsentis en tio, ke la seĝo estas por si mem kaj kiu faras seĝon nur por sursidi, kiel sensenta besto, tiu estas bivago.

– La seĝo por la seĝo! – ili diris facilgeste.

Cetere mi ĝenerale spertis, ke ju pli racie sonis iu ilia opinio, reale ĝi estis des pli freneza, kion la Leganto baldaŭ spertos.

Nome, tamen troviĝis tria grupo, kiu deklaris, ke la seĝo estas por ke ni povu komforte sidi, do ni ne metu noditajn ŝnurojn sur la sidplaton.

Ĉu ne, kiel racie ĝi sonas? Kaj nun mi petas la Leganton, ke li apogu sin fikse!

Ĉar tiuj, kiuj nomis sin superŝnuristoj, el ĉi tiu tute korekta premiso venis al la konkludo, ke oni devas la nodojn ligi ne per la ŝnuro, sed per – aero!

– Ĉar, – ili diris, – la kipuo estas pli altgrada afero, sekve ĝi havas nenian interrilaton kun la utilaj objektoj. La kipuo estas alia kaj la seĝo estas ankaŭ alia, kaj la kipuo devas esti tute sendependa de la seĝo, por ke ĝi manifestiĝu en sia absoluta pureco.

Ĉi tiuj stariĝis sur la placoj, siajn okulojn ekstaze suprenturnis kaj per siaj manoj tuttage faris gestojn kvazaŭ ili ligus nodojn. La amaso rigardis ilin kun pia respekto, multaj ĵuris, ke ili vidas la nodojn, kiu ne vidis tiun ili nomis malprogresema bivag kaj asertis, ke tiuj nodoj superas ĉiujn ĝisnunajn. Tamen ekzistis kelkaj, kiuj priridis la tutan aferon, deklaris ĝin esti frivola kaj sensenca ĉarlatanaĵo, akuzis la superŝnuristojn per dekadenco, sed por eviti, ke la Leganto denove kreu al si falsan opinion, mi rapidas diri, ke tiuj estis ŝnurpartianoj kaj opiniis, ke la nodo estas tamen bona nur, se ĝi estas ligita per ŝnuro, kaj sur la seĝo ĝi penetras en nian postaĵon.

Simila trompiĝo trafis min ne malofte. Tia okazo estis ekzemple, kiam iu kipu-majstro diris al mi per tre serioza tono:

– Kiujn vi vidas ĉi tie ĵonglaĉi ĉirkaŭ la kipuo, ĉiuj estas frenezuloj kaj ĉarlatanoj. La sego estas destinita, por ke ni sidu, kaj tiam ĝi estas bona, se ĝi estas komforta. La nodoj kaj dornoj same ne taŭgas sur ĝi, kiel sur la aero.

Mi esprimis mian varman kunsenton kaj demandis, kiel la behinoj kondutas kontraŭ li, havanta tian kuraĝan kaj veran opinion.

Li respondis, ke la behinoj lin rigardas bivag pro lia opinio.

Mi preskaŭ plorante falis al lia kolo. Varma, amika konversacio evoluis, ni kune mallaŭdis la tutan frenezulejon, ĝis li foje kontraŭ atendo deklaris:

– Plej kipua estas, kio estas utila, ĉar la kipuo estas la utileco mem.

Tiam min komencis kapti ĝena sento de la disonanco. Mi time demandis:

– Do, se ne ekzistas kipuo sendepende de la utileco, kial necesas la aparta esprimo: “kipu?”

– Ĉar la kipuo ekzistas kaj naskiĝas kune kun la homo.

– Sed tamen, se la kipuo estas la utileco mem! -mi kontraŭdiris. – Ĉar ĉu ne, kian sencon havus ĉi tiu frazo: “la plej animala estas, kio estas besto?”

– Kipuo ekzistas kaj devas ekzisti – li daŭrigis obstine: Mi konsilas al vi legi multe, kaj vi komprenos, ke ĝin ni bezonas, ĉar ĝi estas la plej altgrada manifestiĝo de la homa menso, ĝi estas tio, kio faras la vivon vivo. Sen kipuo ni ne povus vivi.

Mi eĉ dufoje demandis, sed pruviĝis, ke li diris kipuon. Ne vitaminojn kaj ne albumenojn. Ili firme kredas eble, ke ili sen kipuo mortus pro beribero aŭ skorbuto.

Liaj vortoj efikis al mi kiel malvarma duŝo kaj per ĝentila grato de postaĵo mi rapide adiaŭis. Sed li ne regratis, ĉar li deklaris, ke la tuta ketni estas idiotaĵo; jam venis la tempo de la puriga revolucio, kiu donos novan, racian ketnion al la mondo, kiam la homoj ne gratas la postaĵojn unu al la alia kiel frenezuloj, sed senceremonie diros: “Racia menso, vake!” kaj ekfrotas sian frunton per la dikfingro.

Mi rememoris denove pri tiuj hororplenaj sonĝoj, el kiuj mi klopodis vekiĝi, sed mi nur transvekiĝis al eĉ pli hororplena.

Ĉi tiuj malfeliĉuloj ekde jarcentoj faras nenion alian, ol luktante kun siaj sonĝataj inkuboj, vekiĝi el unu sonĝo al la alia, el sufero al sufero, kiu diferencas de la antaŭa nur laŭ ekstera koloro, kaj ili neniam deskuos la katenojn de la sonĝo. Lunatikaj erarvagantoj, kiuj neniam povos fariĝi homoj.

Kaj nun la Leganto imagu mian situacion inter tiuj, kiu do mem ne scias la sencon de la vortoj faritaj de ili mem en la aeron, vortojn, kiujn ili komentis laŭ mil manieroj, parolante pri ili dume, kiel pri vere estantaj aferoj. Tiu stranga decideco, kun kiu ili parolas pri siaj ĥimeroj, vere embarasas la aŭdanton, ĉar ili predikas per tia facileco kaj entuziasmo, ke la sanmensulo kredus, ke ili parolas pri io, kaj li eĉ hontas, ke ĉion ĉi li ne konas, li balbutas kaj decidas lerni. Komence tian senton havis ankaŭ mi, nur post longa tempo mi ekkonis, ke ĉio ĉi fakte ne havas sencon kaj eĉ etinfano, havante ne konfuzitan cerbon, scias multe, multe pli, ol ili, kiuj la konon de la artefaritaj fiksaj ideoj – kies sencon ili tute ne konas, – rigardas nepra kondiĉo de la klereco.

Estas imageble, kiel mi sentis min en tia socio, kie la sumon de la duoble-du oni diras jen kvin, jen tri kaj laŭ ĉiaspeca regulo alie kaj alie, sed nur nepre ne kvar. La malfeliĉa sancerbulo provas tion sekvi, por ke li ne estu ekskomunikata, sed li estas senpova, ĉar li konas nur unu regulon: la naturan veron, kiun li povas elkalkuli per siaj fingroj, sed kiun aldiri estas terura kulpo. Kaj neniam li scias, kiel li devas aserti la aferojn en ĉi tiu momento.

Tia malfeliĉulo baraktas en eterna necerteco, ĉar kiel ajn li penadas, li ne povas ellerni la plej gravan: forgesi la aritmetikon.

Ofte mi petis de Zemoki ian direktigon, el kiu minimume mi povus ekkoni kiel kompreni la kipuon, kial ĝi entute ekzistas kaj kiel utilas, ĉar, se ĝiaj reguloj jam ne havas argumenton, ĝia ekzisto tamen devas havi ian kaŭzon. Sed li mansvinge aranĝis mian demandon.

– La kipuo estas instinkto, naskiĝinta kun la homo mem. Tiu, kiu naskiĝas sen tio, estas bivag, al kiu estas vane provi klarigi.

(Kvankam foje mi jam rimarkis, denove mi ripetas, ke tio ne pravas. La behina malsano ne estas heredebla. Mi povas firme aserti el mia propra sperto, he kvar-kvinjaraj infanoj, kies instinktoj, do iliaj varmo, – malsato, – soifo – kaj ceteraj sentoj estis sanaj, montris nenian interesiĝon al la dornita seĝo. Vidante la nodojn, ili aperigis nenian reagon, dum samtempe ili manetendis al la buterpano per videbla ĝojo kaj dum malvarma vetero ili sidiĝis per si mem apud la fornon. El la behina malsano la infano heredas nur la inklinon, kiu nur per longdaŭra, intenca infektado evoluas al malsano en la skoro kaj dum la vivo, pasigita inter la behinoj.)

Do, pri la kipuo mi sciis nur tiom, ke ĝiajn regulojn difinas ĉiu grupo alie, eĉ mi parolis ankaŭ kun tia homo kiu diris, ke “la kipuo estas la homo mem”. Mi devas mencii ankaŭ tiun strangaĵon, ke al la kipuo havas interrilaton ankaŭ tiaj aferoj, kiuj eĉ laŭ ili havas al ĝi nenian interrilaton.

Ne konsterniĝu la Leganto, mi kalkulis pri tio, ke la konfuzeco de miaj vortoj la Leganton jam igas dubi eĉ pri mia propra menso. Sed ĉi tiu specimeno de iliaj frenezaĵoj jam estas tiel konfuza, ke mi povas ĝin ankaŭ difini nur konfuze. Miajn vortojn mi povos komprenigi eble pli bone per ekzemplo.

Zemoki rakontis iam al mi, ke li aĉetis per multa mono seĝon, kiun li rigardis kipuo, kaj eĉ surskribita estis la nomo de certa kipumajstro. (Verŝajne mi jam ne devas rimarki, ke la behinoj la difektadon de la seĝoj ne punis sed ili eĉ klopodis, ke ankaŭ iliaj seĝoj estu difektitaj kaj por la difektanta ago de tiaj “kipu-majstroj” ili eĉ pagis.)

Nu, post iom da tempo pri la seĝo de Zemoki malkovriĝis, ke ĝin difektis ne tiu certa kipu-majstro, sed alia, kiu nur surfalsis la nomon. Post tio Zemoki kaptis la falsanton kaj lin trenis al la betiko, kiu grave punis lin, ĉar li – trompis!

Nu, mi jam sciis tiom, ke pri la kipuo oni preskaŭ povas diri, ke ĉiu behino havas pri ĝi alian opinion. Sed Zemoki ja vidis la seĝon antaŭ la aĉeto, ĉu ne? Do, se oni povus paroli almenaŭ pri individua kipu-opinio, li nepre devis scii, ĉu la kipueco de la seĝo meritas la prezon, aŭ ne. Tamen li koleriĝis ne tial, ke ĝi ne estis sufiĉe kipu, sed nur tial, ke ĝi estis farita de alinoma behino.

Do verŝajne ankaŭ la nomo apartenas al la kipuo. Mi ankaŭ demandis, kiel devas soni la kipua nomo kaj kian nomon oni devas surskribi al ia dornsistemo, por ke oni ne estu punata, sed li min priridis kaj nomis min bivag tiel, ke eĉ hodiaŭ mi ne scias, ĉu la sono aŭ la vicordo de la literoj de la nomo influas la kipuon de la sego.

Mi timas, ke mi troŝarĝas la paciencon de la kulturita kaj prudenta Leganto de Granda Britio per la priskribo de ĉi tiu malsano, kiu feliĉe furiozas nur en landoj ekzotikaj, tiom malproksime situantaj de Eŭropo, ke miaj kunpatrianoj neniel devas timi ties enportadon, tamen mi devas ankoraŭ rimarki, ke la kipu-malsano fuŝis ne nur la objektojn, sed eĉ la parolon.

Mi jam foje menciis pri tio: nome, se iu por komunikado uzis ne tiujn vortojn, kiuj konformas al la komunikaĵoj, sed konfuzan galimation, kiu havas nenion komunan al la temo, oni eĉ tion nomis kipu.

Kompreneble la Leganto demandas, kiel eblas fuŝi la behinan parolon, kiu jam estas en si mem amaso de ĥimeraĵoj.

Nu, dum ilia normala parolo sonis tiel, kvazaŭ oni parolus pri io, la celo de la kipu-parolo absolute ne estis komuniki ion. Kiuj parolis tiamaniere, tiuj nomiĝis mufruk-oj kaj same ne estis mort-batitaj, kiel la kipumajstroj, eĉ pli, ili estis estimataj kaj iliaj sensencaĵoj estis presitaj, kaj ili ricevis por tiuj monon.

La surpapere presitajn vorto-konglomeratojn ili nomis enspiro, por ĝin distingi de la “normalaj” skriboj. Kial ĝuste enspiro, tion ni baldaŭ vidos.

Foje Zemoki kaj Zeremble legis la “enspirojn” de iu tia mufruko, en kiu li komparis la bruston de la virino al artiŝoko boligita en lakto, al malva radiko kaj al papiliaj bilevoj, do, al ĉio tia, al kio la virina brusto havis nenian interrilaton. Ĉefe la lasta rikoltis grandan sukceson, ĉar ĝi estis plej malproksime ne nur de la virina brusto, sed ankaŭ de la realo, konsidere, ke la papilio ne havas bilevojn.

La Leganto tute ne povas imagi, kiel serioze ili diskutis pri ĉi tio, cerbumante, al kio estas plej simila la virina brusto.

Fine mi, kun mia malfeliĉa racia kapo volis helpi al ili kaj diris:

– La brusto de la virino estas eble plej simila al la brusto de iu alia virino.

Ili ekrigardis unu al la alia, kaj poste eksplodis granda ridego, dirante, ke tio havas nenian sencon, tio eldiras nenion, ĉar tio estas – simple la vera fakto!

Do, tio havas nenian sencon, kio diras la veran fakton!

– Sed tiam kial vi parolas aferojn, pri kies malvereco vi mem estas tute konvinkitaj?

– Ĉar tiel ĝi estas kipuo.

Eĉ imagi mi ne povis, kiel eblas dum horoj disputi kaj rompi la kapon por fine elcerbumi ion, kio absolute ne estas respondo al la problemo. Se tio estas la kipuo, tiam mi tute ne scias, kial la kipuo estas necesa. Mi eĉ eldiris, ke la sana cerbo ĉion ĉi rigardas idiotaĵo.

– Ho, vi bivag! – ili diris. – Ĝi estas enspiro, kiu estas ne por la cerbo, sed por la pulmo!

Kion alian mi povus respondi, ol ke por la pulmo estas nur la oksigeno, kaj la vortojn akceptas nur la ĉeloj de la cerbo, sed vane mi menciis mian kuracistan diplomon akiritan en la oksforda universitato, tamen ili eĉ priridis min, nomis min denove bivago, kaj poste ili deklaris, ke mi absolute ne komprenas la vibrojn de la pulmo; mi fermu mian buŝon kaj klopodu prefere lerni, ĉar mi estas stulta, kiel iu senpulma hino.

Eble eĉ mencii ne necesas, ke la hinoj spiradas kun pulmo same, kiel iu ajn alia homo. Frenezaĵo estas supozi vivantan homon sen pulmo!

Do oni verŝajne emus akcepti, ke la kipu-parolo estas tio, kio ne estas vera, do estas ne por la cerbo, sed por la pulmo. Tamen eĉ en tio ili estas nekonsekvencaj. Nome, la plej mirinda kaj por eŭropano la plej fantazia estas tio, ke se iu sukcesas elcerbumi ian nerealan kaj sensencan vortkonglomeraton, ili tamen ne diris, ke ĝi estas kipu, ĉar ĝi estas nevera kaj sensenca, sed ili ekkrias: “Kian veron li diras!” aŭ: “kiaj sencplenaj, vortoj!” Nekredeble!

Zemoki emfaze konsilis, ke volante evoluigi mian pulmon, mi studu la “enspirojn” de la mufruk, legata de ili.

Interese estas, ke ĉiam, kiam mi devis nei ian evidentan veraĵon, ili ĉiam rekomendis al mi la librojn.

Ties kaŭzon mi devas klarigi:

En la prudenta Granda Britio la libro estas por tio, ke ĝi plivastigu nian scion kaj akrigu nian intelekton, dum ĉe la behinoj la libro servas tre strangan celon, nome tiun, ke ĝi malakrigu la intelekton kaj kredigu la kontraŭon de ĉio tio, kio estas al la sana intelekto memkomprenebla vero. La hontado de la manĝo, la ŝtonerteorio, la respekto de la boeto, de la bilevoj kaj de la kvadrato same ne povus disvastiĝi sen libroj, kiel sen la skoro.

Mi tamen decidis studadi la enspirojn de la menciita mufruko kaj iom post iom mi eksciis jenon:

Ĉi tiu homo, kiam li ankoraŭ vivis inter la hinoj, lernis la kuracistan fakon. Jam en sia dudeka jaro li faris surprizon per siaj nenormalaĵoj. El la elektra izolrubando li eltranĉis striojn kaj surgluis tiujn al la dorso de sia vesto kaj eĉ al siaj haroj. Li elrompis ĉiun trian denton de kombilo, la kripligitan kombilon pikis en pecon de argilo, la tuton ŝtopis en ŝuon kaj starigis sur sia tablo.

Super lia bankuvo de sur la plafono pendis grandbuŝa blua botelo, kiun li hejmenportis el la universitata laboratorio. (Ĉe ni tio estus nomata ŝtelo, sed en la libera ekonomio de la hinoj mi ne povas uzi tiun vorton.) En la botelo estis kuglolagro, sekigita oranĝa ŝelo kaj kadavro de lacerto.

Sian poŝtukon li konsekvence lavadis en la supa plado kaj la petrolon li eltrinkis.

Jam ĉi tiuj estus sufiĉaj ĉe ni, ke li estu transportata por urĝa kuracado, sed la hinoj, kiuj nur en la plej esceptaj okazoj miksas sin en la privatan vivon, ne reagis al tiaj “malgravaj” simptomoj, parte, ĉar tiuj ne estis danĝeraj al la publiko, parte, ĉar ili pensis, ke li havas per tio ian celon.

Ili konsideris la aferon pli serioze nur, kiam lia malsano jam ĝenis ankaŭ aliajn en ties laboroj, kaj li fariĝis danĝera por la publiko.

Nome, iuvespere, sur la marbordo li haltigis hinan virinon kaj komencis klarigi al ŝi, ke la lunradioj havas albumenon kaj vitaminon, kiuj la homojn nutras kaj satigas.

La virino haltis kaj respondis, ke ŝi ne apartenas al la nutraĵesplora laboratorio kaj volis pluiri.

Sed la mufruk ne lasis ŝin.

– Tio ne koncernas la nutraĵesploron, – li diris ekscitite kaj komencis plu klarigi la radian vitaminon. Li eĉ firme asertadis, ke la lunradioj enhavas la nutrajn materiojn nur dum la samtempa ĉeesto de la virino.

– Do, komuniku ĝin al la radiologia aŭ optika instituto – respondis la virino kaj volis ekiri.

Sed la mufruko ŝin kaptis, laŭte asertadis, ke ĉio tio ja koncernas la virinon kaj li jam komencis paroli pri tio, ke ia odoro de la rezedo la homon suprenlevas de la tero kaj, ke la objektoj transformas sian materian estadon, kiam la luno leviĝas.

La virino, kiu estis konvinkita, ke la homa vorto havas bazon, haltis, notis liajn vortojn kaj ŝi mem raportis pri la afero al la koncernaj institutoj.

Tie oni esploris la lunradion per hina ĝisfundemo, sed ne trovis en ĝi vitaminon, eĉ dum la ĉeesto de virina korpo. Iun homon ili pesis sur analiza pesilo ĝis la milona parto de la miligramo kaj poste starigis apud li rezedon, sed kompreneble ili trovis nenian malpeziĝon. Same fiaskis ilia esploro pri la materia mekanismo de la objektoj.

Ĉar la mufruk ne anoncis sin en la institutoj, ili sciigis pri la rezulto la kuracistan fakultaton de la universitato, kie oni alvokis lin pli detale klarigi siajn spertojn pri siaj tezoj.

Anstataŭ respondo, li parolis pri tio, ke la kunfunkcio de la homaj organoj havas memstaran estadon, kiu laŭesence estas koloro, kiu dum la daŭro de la vivo pli kaj malheliĝas kaj je la tempo de la morto tute nigriĝas. Ke la homa sono havas guston: tiu de la suĉinfano estas acideta, tiu de la viro estas sala kaj tiu de la virino iom oranĝ-gusta.

Kaj kiam ili petis paroli pri la temo, li respondis: – ĝisfine mi parolis ĝuste pri tiu.

Vidante, ke la situacio ne estas plu duba, ili kaptis lin kaj portis al la behina kolonio, kie lia sanstato pli kaj pli malboniĝis kaj li akiris pli kaj pli da respekto inter la behinoj.

Do, mi devis legi la skribaĵojn de tiu ĉi mufruk.

Liaj libroj temis parte pri la boeto, parte pri la spiritualaĵo konsumita de la virinoj.

Pri la boeto li asertis, ke ĝi estas arbo el odoro, kies radikoj penetras en la pulmon kaj sur kies branĉoj la kona suprengrimpas; supere zumzumas la ombro de la Suno kaj malsupre bojas nigraj puloj.

Aliloke li asertis, ke la kunfunkcio de la organoj estas arko inter la naskiĝo kaj morto, sur kies pinto la sopirado de la pulmo muzikas kaj ĝi estas nenio alia ol lunfalĉilo, kiu ŝvebas sur la fadenoj de la spiritualaĵo, konsumita de la virinoj, dum malsupre, en plado giganta, tempeste ondas nigra lakto. (Laŭvorte ĉi tiel!)

Tio jam transpaŝis la limon de mia toleremo. Mi kolere ĵetis la libron al Zemoki, demandante, kion li diras al tio? Li ĝin tralegis kaj vere entuziasmiĝis.

– Admirinda! – li ekkriis. – Kiel precize li vidas la vivon kaj la realon! “Ĝi ŝvebas sur la fadenoj de la spiritualaĵo konsumita de la virinoj!” Admirinda!

Li preskaŭ svenis pro miro.

Mi same.

Sed mi ankoraŭ ne finis la historion de la mufruko.

Nome, iam aperis libro de li kun la titolo: “La vivo de la homo”, kies formo same kiel ĝia enhavo profunde diferencis al liaj ceteraj libroj. Inter aliaj li deklaris, ke la patrina lakto estas blanka, la montengrimpanto laciĝas kaj la tre maljuna homo estas malforta.

Zemoki kaj Zeremble plurfoje tralegis ĝin kaj longe cerbumadis pri ĝia senco. Dum horoj ili provadis eltrovi, sed malgraŭ ĉiu penado ili ne venis al konkreta solvo. Fine ili deklaris, ke la lastatempaj enspiroj de la mufruk fariĝas ĉiam pli konfuzaj.

Laŭ mi la enspiro havis tre evidentan sencon, kiun mi eĉ komunikis al ili, sed ili per naŭza mansvingo silentigis min.

Sed samtempe aro da junaj behinoj deklaris, ke ili tre bone povas kompreni la mufrukon kaj kiu lin ne komprenas, tiu estas bivago kaj lia cerbo maljuniĝis.

Sed miaj antaŭaj spertoj min singardemigis, kaj mi ne kuraĝis laŭtigi mian kunsenton. Mi jam konjektis, ke malantaŭ la sobre sonantaj deklaroj kaŝiĝas des pli frenezaj ĥimeroj.

Kaj tiu mia konjekto fakte pruviĝis. Nome, ili ĉiuj pensis alian kaj alian enhavon sub la deklaroj pri la patrina lakto, montengrimpado kaj maljunegulo, sed mi neniam eksciis kian, kaj eĉ ili ne komunikis tion, nur diskreteme deklaris, ke tio estas destinita al la pulmo kaj ne eblas komuniki per vortoj.

Ekzemple, se iu tia junulo ekvidis dornitan seĝon, jene li ekkriis:

– Ho jes, montengrimpi estas malfacila!

Se iu el tiaj junuloj alimaniere tranĉadis sian vestaĵon, tion li klarigis jene:

– Ho, jes, la patrina lakto blankas!

Kio estas la interrilato inter la aferoj, tion nature, miaj Legantoj demandu ne de mi. Ĉe la behinoj la vortoj ne bezonas logikan interligon.

La afero jam nun sonas sufiĉe komike. Kial mi tamen okupiĝas tiel longe per tio, ties kaŭzo nur nun evidentiĝas.

Nome, Zemoki foje renkontiĝis kun la mufruk kaj demandis lin, kio estas la senco de siaj enspiroj.

Tiam okazis surpriza afero.

Nome, intertempe revenis la sana cerbo de la mufruko, pri kio la behinoj nature nenion sciis. Li respondis jene:

– La senco estas precize tio, kion mi skribis.

Zemoki dummomente konfuzite buŝmalfermis. Kiel li poste al mi deklaris, tiam li ankoraŭ suspektis nenian malbonaĵon kaj li serĉis eĉ sub la lastaj vortoj iun “sencon”, sed poste li tamen demandis honteme:

– Kiel kompreni ekzemple, ke la patrina lakto estas blanka?

– Tiel, ke ĝi estas fakte blanka, – diris la mufruko, same, kiel la montengrimpado estas malfacila kaj la maljunegulo estas malforta. Sed tion ĉiu scias!

En Zemoki ekhaltis la spirado, li rapide adiaŭis kaj sekvontatage li rakontis la tuton al Zeremble.

Ili multe cerbumadis pri la respondo, sed fine ili venis al la konkludo, ke jam tamen devas ekzisti iaspeca difekto. Do, ili kuris al la junuloj kaj rakontis la tutan okazintaĵon.

Tiuj akceptis la komunikaĵon per furioza bruego, deklaris la tutan aferon fia kalumnio. Zemoki kaj Zeremble estis preskaŭ linĉitaj kaj fine oni ekkaptis ilin kaj trenis al la mufruko.

Alveninte la junuloj prezentis la aferon, petante, ke la mufruk mem deklaru sian opinion pri ĉi tiuj obskuraj friponoj kaj klarigu sian manifeston pri siaj enspiroj.

Tiam okazis la katastrofo.

Nome, la malfeliĉa mufruk nesingardeme ripetis sian respondon, diritan al Zemoki kaj li provis ĝin pruvi per sia medicinista praktiko inter la hinoj, ke la patrina lakto estas blanka kaj la maljunegulo estas malforta!

La amaso furioze ekbruegis, ili ĵetadis liajn librojn al lia kapo, ili postulis repagi la prezon kaj kriadis, ke se li perdis sian cerbon, li ne enmanigu la plumon!

La respekto de la perdo de la logika asociado de la ideoj iom rememorigis min pri unu superstiĉo de la obskura mezepoko: kiam oni honoris la epilepsion kiel sanktan ekstazon kaj nomis ĝin “morbus sacer”, t.e.: sankta malsano.

Sed rilate al la behinoj, kiom multe pli logika estis eĉ la mezepoka Eŭropo, kiu malgraŭ siaj multaj superstiĉoj, tamen bone sciis, ke la epilepsio estas malsano, kaj eĉ por momento ĝi ne malleviĝis tiel malalten, ke ĝi respektu en tiu la plej supran manifestiĝon de la homa menso.

Nun la Leganto povas vidi, kial mi ĉe la komenco de ĉi tiu ĉapitro nomis la kipuon duagrada idiotaĵo.

Sed mi kredas, ke el ĉi tio jam tro sufiĉas la menciitaj aferoj ĉar jam mia propra kapo turniĝas ĉe la nura priskribo de la kipuo. Nu, imagu la Leganto, kiu en la racia Eŭropo ĉion ĉi ne aŭdis eĉ laŭ famo, kion signifis por mi ĉi tion travivi!


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.