La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


VOJAĜO AL KAZOHINIO

Aŭtoro: Sándor Szathmári

©2022 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

La Edukada Servo
La Librejo
La Titola Paĝo

Parto Unua
1 2 3 4 5 6 7 8
Parto Dua
9 10 11 12 13 14
15 16 17 18 19 20

DEKA ĈAPITRO

La aŭtoro aliĝas al la konao, kies signifo ankoraŭ ne estas klara al li. – Lia spiritualaĵo estas perforte forprenata. – Li ricevas strangan postenon. – La groteska teorio de la behinoj pri la nutreco de la ŝtoneroj. – Ni ekscias la signifon de la vorto “lamik”. – La strangaj ekonomiaj opinioj de la behinoj. – La fendologio.

Post kelkaj tagoj Zemoki enpaŝis en mian ĉambron kun mieno radianta de la ĝojo kaj tutkore gratante mian postaĵon li sciigis, ke min trafos granda ĝojo. Je miaj ekscititaj kaj ĝojplenaj demandoj mi ricevis la respondon, ke mi estas akceptita en la konao.

La respondo min iome malvarmigis; malcerte mi demandadis pri ĝia praktika valoro, sed mi ricevis denove la respondon, ke esti konaano estas granda feliĉo, ĉar tio donas la veran boeton. Kaj al la demando, kio estas la boeto, li respondis, ke la akiro de la boeto estas ĝojo kaj feliĉo.

Do, per tio mi denove ne iĝis pli saĝa, kaj anstataŭ feliĉo mi sentis konfuzon, sed tion mi ne kuraĝis tre laŭte publikigi. Jam nun mi rimarkas, ke la boeto estas same senenhava vorto, kiel la ketni: ia ago estas ketni, ĉar oni devas ĝin fari tiel, kaj inverse: tial oni devas ĝin fari, ĉar ĝi estas ketni. La plej ĉefa karaktertrajto de iliaj konfuzaj stultaĵoj estas ĝuste tiu circulus vitiosus, tiu argumentado per si mem, malhavanta la fiksan punkton, per kiu ĝi alkroĉiĝus al la koordinatoj de la reala vivo.

Do mi tiel elmetita al iliaj kapricoj, ne tre kuraĝis diskuti, sed eĉ simulante ĝojon, mi demandis singarde, kiel mi devas konduti por akiri la favoron de la boeto.

Zemoki min trankviligis, ke li ĉion aranĝos, kaj foriris.

Poste li revenis kun iu alia amiko, kiu – kiel mi eksciis – nomiĝis Zeremble.

Zemoki kaj Zeremble vokis min por plenumi mian adeptigon. Ni trairis sur la granda korto kaj enpaŝis en malproksiman konstruaĵon, tra pordo, kies supra parto estis tiom kovrita de lignotabuloj, ke ni devis kliniĝi. Mi eĉ ne konjektis, kial ĝi estis farita tiel.

Nun ni venis en tre strangan ĉambron, kie eĉ unu meblo ne estis en tiu loko kaj stato, kiel ĝi devus esti. Mi vidis tablon, el kiu restis nur ĝia framo, sen la supra tabulo, sed ĝi havis dorsparton, simile al la seĝoj. El la malplena framo sur ŝnuroj pendis flavaj ŝtoneroj. Sur la dorsparto vidiĝis la makuloj de diversaj farboj, el kiuj tiriĝis defluaj strioj ĝis la tablo.

Alia tablo staris renverse, kun la piedoj supre, kaj la piedoj estis kovritaj per stranga litotuko, sed kiu jam estis uzebla nek por litotuko, nek por tablokovrilo, ĉar ĝi estis plene truita kaj tra la truoj estis tra- kaj traplektita dika bastoŝnuro, sur kies finoj pendis flavaj ŝtoneroj.

Malantaŭ la tablo staris seĝo. La rando de ĝia sidplato estis breĉita kaj pintigita tiel, ke la femuroj de la sursidanto estis en la plej granda danĝero; ĝi havis trioble tiel grandan dorsapogilon ol kiel necesas, kaj ankaŭ tio estis senorde skulptita, kaj sur la sidplato dornoj estis fiksitaj, ke oni eĉ sursidi ne povis.

Entute la ĉambro faris la impreson, kvazaŭ ĉio estus ruinigita de vandaloj, aŭ kvazaŭ mi estus veninta en la hejmon de furiozantaj fantomoj.

Mian koron kunpremis angoro kaj abomeno, kaj min turmentis malbonaj antaŭsentoj. Time mi demandis Zemokion:

– Kio okazis ĉi tie?

Zemoki miris per grandaj okuloj, komence li ne komprenis mian demandon, kaj nur malfacile mi eksciis, ke la ruinigon faris ne malamika armeo, sed la posedantoj mem. Al mia demando, kial ili tion faris, li respondis.

– Ĉar tiel ĝi estas kipu.

Do, alia nova vorto, eltrovita por pruvi per tiu alian stultaĵon. Nome, mi jam avertas la Leganton, ke li ne serĉu ian ajn sencon en ĉi tiu vorto. Ankaŭ ĝi estis unu el tiuj sensencaj vortoj, kies signifon neniu scias, sed por kiu devis ĉiu suferi, mizeriĝi kaj vivi en malkomforto.

La ekscio, ke la ruinigon faris ili mem, eĉ plifortigis mian malbonan antaŭsenton pri mia estonto.

Post kelkaj minutoj en la fono malfermiĝis pordo, kaj tra ĝi enpaŝis stranga homo. Desur liaj genuoj pendis la jam menciitaj kuprokuboj, do ankaŭ li estis betiko. De sur liaj ŝultroj pendis granda, akrakolora teksaĵo, kion kun iom da bonvolo oni povus rigardi pluvmantelo kaj verŝajne ĝuste tial ĝi estis plene truita, senorde entranĉita kaj plenpendigita per vitrorompaĵoj, por ke eĉ por tiu celo ĝi ne estu uzebla.

Nun la betiko ligis sub siajn plandojn du grandegajn ladajn telerojn, paŝis antaŭ min kaj murmurante nekompreneblajn vortojn, ekbatis mian kapon per malplena lada kuglo.

Mi, vidante, ke la ĉeestantoj tute ne ridis pri la groteskaĵoj, ne kuraĝis ekridi. Ili rigardis la tutan scenon kun kortuŝa soleneco kaj ekkriis vake-vake, kiam la telerplandulo aperis.

Post la fino de la manipulo ĉiu ĉirkaŭis min, gratis mian postaĵon kaj tre ĝojis, ke mi iĝis kona kio, laŭ ilia aserto, estas granda ĝojo, ĉar mi tiel sukcesis akiri la veran boeton.

Ankaŭ mi ĝojis, ke ĝi tiel facile finiĝis, ĉar post la antaŭaĵoj mi atendis multe pli malbonajn aferojn. Bedaŭrinde mia ĝojo estis tro frua, kiel la Leganto baldaŭ vidos. Sed mi ne volas rompi la kronologian vicordon.

Elveninte de la betiko, mi jam ne povis reteni mian rideton. Nome, mi rememoris pri mia fileto, kiu ĝojis kaj ĉarme aplaŭdis, se li ricevis frandaĵon, kaj mi imagis la konfuzoplenan vizaĝeton, kiun li estus montrinta, se mi dirus al li: “Ĝoju fileto, vi fariĝis kona kaj vi sukcesis akiri la veran boeton!” Evidente, li havus la plej malbonajn konkludojn pri la cerbo de sia patro. En kia mallumo vivas la plenkreskuloj rilate eĉ al la infanoj de la glora angla ŝtato!

Dumvoje mi serioze demandis Zemokin, kian profiton mi havos el tio, ke mi iĝis kona. Mi postulis, li diru fine ion pozitivan, ne menciadu ĉiam nur la boeton.

Iliaj freneziĝintaj cerboj tiom senkorpiĝis en la fantasmagorioj, ke li komence tute ne komprenis la esencon de mia demando. Li asertadis, ke la anebaoj, al kiuj apartenas la kona, boeto, ketni, kipu kaj ceteraj fantomoj, ĉiuj estas pozitivaj realaĵoj, ĉar ili subtenas la homaron kiu sen ili ne povus vivi. Kiu ne trasentas la anebaojn, tiu estas bivago, al kiu eĉ klarigi estas vane. Li deklaris ankoraŭ, ke la bivago estas perdita homo, en kiu mankas la enhavo.

Nur post longa penado mi sukcesis lin tiri sur la grizan, sed certan fundamenton de la reala vivo, ĝis fine li elbuŝigis la unuan konkretaĵon:

– Estonte ankaŭ vi rajtos partopreni en la bukuo.

– Kio estas buku?

– Vi rajtos batadi la kemonanojn, se ili sur la muroj desegnos siajn aĉajn cirklojn, aŭ se ili malhonorigas la kvadraton.

– Kiel oni povas malhonorigi geometrian figuron?

– Tial, ke oni forviŝas ĝiajn pintojn, aŭ desegnas en ĝi diagonalojn.

Mi troviĝis en iom da embaraso.

– Nu, kaj poste? – mi demandis post iom da paŭzo.

– Kia “nu kaj poste”? Aŭ ĉu vi povus toleri, ke en la kvadraton oni desegnu diagonalojn?

Se konfesi sincere, mi ja estus kapabla por tio. Sed el la tono mi konjektis, ke pli konsilinde estas respondi per neo, do mi klopodis protesti kontraŭ tia kalumnia supozo. Mi deklaris, ke mi tuj eltretus la intestojn al tiu, kiu desegnas diagonalojn en la kvadraton. Tio evidente restarigis mian ekŝancelitan reputacion. Zemoki trankviliĝinte deklaris ke mi estas brava homo, kvankam mi tute ne konjektis kial. Almenaŭ tiom mi eksciis, ke mi estas inda por tio, ke la betiko ektuŝu mian nazon, kio estas, laŭ ili, tre bona afero kaj kiu okazas nur kun tre bravaj konaanoj.

Min multe pli interesis la interbatado, kiel nova danĝero, sed kiam mi demandis pri ĝi, li respondis:

– Ĝi ne estas interbatado, ĝi estas bukuo.

– Antaŭe vi diris, ke mi devas bati la kemonanojn kial ĝi ne estas interbatado, se ni devas bati unu la alian?

– Ne unu la alian, sed la kemonanojn.

– Kaj, la kemonanoj la konaanojn.

– Jes.

– Nu, kial ne unu la alian?

– Ĉar ni batas ne nin mem, sed la kemonanojn. Tio ja estas io alia. Ĝi ne estas interbatado, sed bukuo, kiun trapenetras la boeto. La interbatado estas aĉa afero, kiun ketnia homo ne faras, dum la buku estas por tio, ke ĝi faru la homon pli bona kaj nobla kaj evoluigu la solidarecon kaj la reciprokan respekton.

Mi demandis ankaŭ duafoje, sed evidentiĝis, ke mi bone komprenis. Ĉi tiuj firme kredas, ke ili tiel estas solidaraj kaj tiel respektas unu la alian, ke ili per bastonegoj draŝas al si reciproke la kapon.

Minutojn daŭris, ĝis mi sukcesis aranĝi miajn pensojn. Ne tial kvazaŭ dum sola momento mi dubus pri la valoro de miaj privilegioj, sed la plej grava problemo por la sana cerbo estas kontraŭ la maniuloj tiel sin esprimi, ke oni lin ne mortbatu kaj tamen li parolu logike. Ankaŭ poste min ofte endanĝerigis tiu eco de la sana cerbo, ke ĝi povas nur rekte iri facile kaj se ĝi provas lami, terenfalas. Vere, la behinoj ofte aperis al mi kvazaŭ talentaj, ke ili scias lami tiel rutine.

Do, ankaŭ nun mi respondis, ke el la vidpunkto de la kona eble plej oportune estus tiel venĝi sin je la aĉaj kemonanoj, ke ni tute ne zorgas pri la kvadrato. Ili nur stumpigu ĝin kaj endesegnu diagonalojn laŭplaĉe. Se ni ne reagos, ili mem krevos pro kolerego.

Zemoki kaj Zeremble konsternite rigardis unu al la alia kaj deklaris, ke nur mia nescio povas min senkulpigi ĉar la cinika ofendo de la anebaoj estas granda peko, kaj per miaj vortoj mi elmetis min al la suspekto, ke mi kunsentas kun la kemonanoj.

La senfrukta penado vere muelis mian cerbon. Nur malfacile mi povis bridi mian ribelantan sanan cerbon, kaj mi promesis, ke mi klopodos alproprigi la kapablon pri la anebaoj.

Mia plej granda zorgo estis kiel eviti la minacantan interbatadon, do mi demandis:

– Kiel komenciĝas kutime la buku?

– Tiel – respondis Zemoki, – ke la aĉaj kemonanoj enpenetras niajn ĉambrojn kaj frakasas niajn elektrajn kuirfornojn, post kio ĉiuj bonmoralaj konaanoj same enpenetras al la kemonaj ĉambroj kaj disrompas iliajn kuirfornojn. Sed okazas kelkfoje ankaŭ tio, ke la impertinenta sinteno de la kemonanoj provokas nian justan indignon kaj trudas al ni la bukuon. Tiam ni frakasas iliajn kuirfornojn, kaj poste ili la niajn.

Konsterniĝe mi eksciis, kial mia kuirforno estas en tiom kaduka stato. Mi ankoraŭ demandis, kial oni devas fari tiun reciprokan teruran detruon.

– Nu, oni ja devas defendi la familian kuirfornon! – li respondis per la plej natura voĉo.

Post tio ni disiĝis, kaj mi enlitiĝis kun premaj sentoj. Fine mi decidis, ke mi estonte simple ne miksiĝos inter ilin, sed tiel, sendependiĝinte de ili, sen danĝeroj mi pasigos la duonjaran eksperimentan tempon, post kio mi liberiĝos. Feliĉe, ekstere ankoraŭ ekzistas la prudentaj hinoj, kiuj ĉiutage endonas mian manĝaĵon, do, mi enfermiĝinte en mia ĉambro, pasigos en la korto nur la plej necesan tempon, kaj eĉ tie mi ne kontaktiĝos kun ili.

Ho, se mi tiam antaŭsentus la sekvontaĵojn, verŝajne ne estus veninta al miaj okuloj tiu trankviliga dormo, kiu baldaŭ min kaptis!

Ĉar la frenezo de la behinoj estas la plej terura el la danĝeraj epidemioj. Dume ĉe ni oni konas nur la hazardan infekton, ĉe la behinoj mi devis ekkoni la intencan infekton. Nome, oni ne povas de ili sin izoli, ili iras post la homo kaj devigas lin kune freneziĝi. Vane provas la sana cerbo la izoliĝon, vane oni promesas al ili, ke li silentos malgraŭ sia ĝusta sento kaj rigardos sen helpa vorto ilian memmortigan frenezdancon. La frenezumo estas ĉi tie ĝenerale deviga regulo. Kaj se temus nur pri la kredo de la anebaoj kaj ceteraj maniaĵoj, oni povus transnaĝi la tuton per tio, ke oni senĉese jesas al ĉiu afero.

Sed ilia frenezo kaŭzas konkretajn fizikajn suferojn al la anoj, el kiuj ne estas rifuĝo, kiel mi jam la sekvantan tagon devis sperti malĝoje.

Ĉar la postan tagon, post kiam tra la muro mi ricevis mian tagmanĝon, apenaŭ mi alsidiĝis, kiam Zemoki enpaŝis kun ĝojradianta mieno, akompanate de du aliaj kunuloj kaj komunikis, ke min trafis denove granda ĝojo.

Sur mia frunto elgutis terur-ŝvito pro la nova granda ĝojo, kaj ne senmotive, ĉar Zemoki deklaris, ke la konsilantaro de la betikoj permesis al mi partopreni el la boeto kaj deponi mian spiritualaĵon.

Poste li ligis tukojn sur la okulojn de siaj kunuloj, kiuj palpiris al la manĝaĵo, tiun kovris per alia tuko kaj simple forportis.

Konsternite mi rigardis post ili, mi volis diri, ke mi ne povas resti malsata, sed ĉiu vorto pri la manĝado estas kave, pro kio ili indigniĝas. Do, mi balbute kaj ĉirkaŭdire klarigis al Zemoki, ke sen spiritualaĵo – laŭ mia opinio, – mi devos morti.

Zemoki bonvole respondis, ke la spiritualaĵo – laŭ ĝenerala scio – estas nur ŝarĝo por la vivo, dum la boeto por la honestaj kaj virtaj konaanoj estas ne ĉagrenaĵo, sed senfina ĝojo, mia spiritualaĵo nun ja venas al la betiko, per kio ĝi puriĝos senmakula kaj ŝanĝiĝos en la substancosimilan manifestiĝon de la ekzisto de la bikru. Per tio do mi servas la konaon, la ketni-on, la kipu-on, – do, se mi partoprenas en la favoroj de la boeto, ĝi signifas plezuron kaj honorigon al mi mem.

Mi devas konfesi, ke tiu plezuro min ne tute kontentigis, ĉar temis pri mia vivo.

Mi ne lasis Zemokin foriri, sidigis lin kaj petis lin eltrovi rimedon, ke mi povu partopreni ankaŭ en la favoro de la spiritualaĵo; fine tamen ne estas refuteble, ke ĉiuj homoj kulpas per tio.

La intima kunesto malligis ankaŭ la langon de Zemoki kaj li flustre konfesis al mi, ke bedaŭrinde eĉ li mem kutimas ĉiutage kulpi spiritualaĵon, kaj li promesis esti je mia helpo, nur petis min diskrete gardi liajn antaŭajn vortojn.

Mi certigis lin pri mia diskretemo, post kio ni detale pritraktis la aferon, kaj li konsilis, ke mi, volante partopreni, en la spiritualaĵo, faru ian utilan laboron, ĉar mi tamen ne povas deziri, ke la betikoj nutru min senpage.

Pri tio mi ege miris, ĉar ĝenerale estas konate, ke la spiritualaĵon donas la hinoj, do, ĉi tie ĉiu vivas senpage kaj, se ni tamen serĉas distingon inter pago kaj senpageco, tiam nur la betikoj povas esti senpage vivantaj, ĉar ili simple forprenas mian spiritualaĵon.

Kiam mi komunikis ĉi tiun mian opinion, mi ricevis responde tian riproĉon, kvazaŭ mi mem estus forprenanta ilian spiritualaĵon. Li deklaris, ke tute male: kiel la abeloj sian mielon ricevas de la abelkulturisto, same ni ricevas de la betikoj nian spiritualaĵon.

Mi ne povis kredi al miaj oreloj, mi pensis, ke li erarŝanĝis la vortojn, sed, kiel evidentiĝis, ili fakte kredas, ke la abelkulturisto donas la mielon al la abeloj, kaj pro tio ni ĉiuj ŝuldas dankon al niaj betikoj, kaj mi nur pripensu, kio okazus, se iutage la betikoj ĉesigus siajn funkciojn kaj ni ĉiuj mortus pro la malsato.

Al tio mi respondis, ke mi mem vidis per miaj propraj okuloj, ke la spiritualaĵon donas la hinoj, sed li responde konsilis pli atenti pri miaj vortoj kaj ĉesigi la argumentadon per miaj okuloj, ĉar vera konaano ne povas diri tiujn kaveajn aferojn. Ni devas kredi, ke la spiritualaĵon donas la betiko kaj ankaŭ, cetere, la homo havas ne nur okulojn, sed ankaŭ bruhuon kaj ĉi tiu estas pli grava.

La bruhuo signifas same neestantan aferon. Kompreneble la lingvo servas priskribi nur konceptojn, kiuj havas ian estantan esencon, do, mi povas nenion diri pri ĝia esenco, mi priskribos nur tion, kiam ili ĝin uzas:

La bruhuo estas la fina kaŭzo de la tuta kontraŭnatura mondkoncepto kaj vivmaniero.

Ekzemple, la difektado de la seĝo estas bezonata, ĉar ĝi estas kipu. Vakeon vekrii estas necesa, ĉar ĝi estas ketni, la kvadraton malhonorigi estas malpermesite, ĉar la kvadrato estas aneba kaj, se la sana cerbo demandas kial entute necesas la ketni, kipu kaj anebaoj, tiam ili respondas: “Ĉar la homo havas bruhuon”. Do la bruhuo bezonas ĉian tian aferon, kiu por la homo mem tute ne estas bezonata.

Laŭ ĉi tio estas memkomprenebla la supozo, ke la bruhuon kiel prakaŭzon ni traduku per paranojo, sed la malsano de la behinoj superis la simptomojn de la paranojo kaj ankaŭ, cetere, ili parolis pri la bruhuo ne kiel pri stato, sed kiel pri io estanta, eĉ pli; kiel pri io samtempe estanta kaj neestanta. Nome, se mi demandis, kiel aspektas la bruhuo, ili konsternite rigardis min, nomis min bivag, sed ĝian formon ili ne povis priskribi.

Do Zemoki proponis bonvole, ke li helpos al mi akiri utilan okupiĝon, kaj ĝis tiam li donos al mi iom el sia spiritualaĵo.

Post kelkaj tagoj li fakte kondukis min al iu betiko, kiu, konsidere al la persono de Zemoki, akceptis min tre afable. Mi klopodis, prenante mian dekstran piedon, superkriegi eĉ Zemokin per la vake-vake-veado, post kio li nomante ankaŭ min kaleb, interesiĝis pri la kreskado de mia nazo kaj favore deklaris, ke li estas ema doni al mi oficon de beratnu, kvankam multaj bravaj konaanoj konkuras pri tiu posteno, eĉ tiaj, kiuj per mortobato de pluraj kemonanoj pruvis siajn kapablojn koncerne la anebaojn.

Per tio mi okupis mian postenon.

Tion, kion mi devis fari, mi priskribas kun hontruĝa vizaĝo. Mi konjektas, ke miaj sampatrianoj min malestimos, ĉar mi, estante angla ŝtatano, tamen tiom profunden mergiĝis. Nur tial mi ne povas prisilenti la okazintaĵojn, ĉar mia firma intenco estas ĉion rakonti, rekte, sincere, konforme al la realo, dece al angla ĝentilhomo, eĉ se la verdiremo malutilas al mi.

Por mia senkulpigo mi mencias nur tion, ke mi estis devigata fari tion, krome mi estus elmetita al la malsato. Por trankviligi miajn samlandanojn, mi deklaras krome; ke mi neniam forgesis mian honoran devon al mia patrio, pro kio mi, en mia senhonora stato neniam malkaŝis mian devenon al la behinoj kaj, se mi pri tio estis demandita, mi ĉiam deklaris min esti amerika ŝtatano.

Esperante ke mi sukcesis iom repacigi miajn amatajn samlandanojn, per mia korekta konduto, mi provas priskribi mian postenon. Tiu konsistis el du taskoj: la unua estis, ke en ĉiu tria tago oni pendigis al mia kolo strangan pecon de teksaĵo, truitan ĝis ĉifoniĝo, kaj mi devis ĉirkaŭporti brilan kvadraton sur la korto, dum antaŭ mi iris telerplanda betiko kun lada skatolo inter siaj manoj, kaj ĉirkaŭ mi oni ludis kanton per muzik-instrumentoj. Ia aparato disblovis malbonodoran gason, kaj fine mi devis ĵeti unu tre bonan vestaĵon en fajron.

Mia dua tasko estis la disdono de la flavaj ŝtoneroj. Mi scias, ke la Leganto jam antaŭe ridas kaj nekredeme akceptas miajn vortojn, sed, se mi volas persisti je la vero, mi tamen devas priskribi ĝin. Krom mia veremo min instigas al tio ankaŭ mia entuziasma patriotismo, ke per la konatigo de la stultaĵoj de ĉiu tiu senkultura kaj idiota hordo mi instruu miajn sampatrianojn al la respekto de la prudenta Granda Britio.

Do mia laste menciita tasko konsistis el tio, ke mi devis kolekti flavajn ŝtonerojn, kiujn en difinitaj tagoj mi portadis en la jam menciita lada skatolo, laŭte tintigante per skuado. Poste la betiko paŝis apud mi kaj, dufoje ekfrapante ties flankon per elmetita ŝtonero, mansignis, ke mi disdonu la enhavon. Kaj mi malfermante ĝian fermoplaton, donis al ĉiu po unu pecon. La homoj pro tio deliraj pro ĝojo kaptis siajn dekstrajn piedojn per la mano, vakevakeis kaj kaŝinte la flavajn ŝtonerojn sub siaj akseloj, disiris.

Kvankam jam tiu farso mem estas tre komika kaj superas la plej groteskan karnavalon, tamen la plej komika estas la klarigo: nome, tiuj malfeliĉuloj kredis, ke la flava ŝtonero tenata sub ilia akselo estas nutra, eĉ ili estis konvinkitaj, ke ĝi subtenas la vivon, la homan korpon, kaj ili benis pro tio la betikojn. La manĝon, kiel ni scias, la publika opinio malestimis kaj hontis, kvankam ja ĉiu manĝis. (La vorto “spiritualaĵo” servis por narkoti ilian konsciencon.)

Sed ilia manio ne elĉerpiĝis per tio. Aldoniĝis eĉ la kredo, ke nur tiu ŝtonero estas nutra, kies skatolo estis tuŝita de la betiko. Kiam mi ĝin kolektis, tiam ĝi ankoraŭ ne estis nutra.

Kaj ĝi nutris nur sub la akselo. Ili ĝin ne nur ne englutis, sed jam tuŝi ĝin per la buŝo signifis malhonorigon de la ŝtonero. Ĉe ili eĉ la ŝtonero estis malhonorigebla, ĉar, kiel ni scias, la manĝado kaj la buŝo estis hontindaj aferoj. Mi mem vidis juĝan proceson, kiam iu behino estis akuzita, ke kun flava ŝtonero sub sia akselo, li manĝis buterpanon. Kaj la juĝistoj tute seriozmiene priaŭskultis aron da atestantoj, sed tiuj refutis, ke la afero tiel estus okazinta. Tamen la akuzito estis kondamnita, ĉar pruviĝis, ke li, kun la flava ŝtonero sub sia akselo, menciis la buterpanon, per kio la ŝtonero jam estis malhonorigita. Ĉar estis regulo, ke tiam estas malpermesite eĉ pensi pri la spiritualaĵo.

Sed la frenezo de la subakseligo de la ŝtonero min tre incitis, kaj foje mi riskis antaŭ Zemoki la opinion, ke eble ĝi tamen ne estas nutra. Por pruvo mi argumentis, ke neniu vivanta estaĵo en la mondo nutriĝas ĉi-maniere. Sed Zemoki klarigis, ke ĝuste tiu fakto pruvas la ŝtonerteorion, ĉar la homo havas bruhuon, do li ne apartenas al la vivantaj estaĵoj de la mondo, kaj li kompreneble havas tute aliajn bezonojn.

Mi respondis, ke laŭ tio, kiel mi ekkonis en la universitato de Oksfordo la anatomion de la homo, ĉiu nia organo, de la stomako ĝis la haroj, bezonas nutraĵojn kaj ne flavajn ŝtonerojn.

Sed Zemoki min atentigis, ke mi denove argumentas per miaj okuloj kaj spertoj, kio ne estas konsilinda, kaj li insiste min avertis eviti singarde la pridubon de la ŝtonernutriĝo, ĉar tiu estas ankaŭ aneba, kaj la behinoj estas tre ĝeniĝemaj koncerne sian bruhuon kaj similajn insultojn, ili jam ofte sange venĝis al pluraj lamikoj.

Jen mi denove aŭdis la danĝeran vorton “lamik”, pro kies mencio mi devas kapti tranĉilon, kaj pri kies signifo ankoraŭ tiam mi ne havis konjekton.

En tiu momento Zemoki dolorplene ekhurlis vakevakeon, kaj alrigardante mi vidis proksimiĝi mian propran telerplandulon, antaŭ kiu iris alia behino kaj per verŝilo akvumis la herbaron.

Kompreneble ankaŭ mi ekkaptis mian piedon per la mano, kaj ni ambaŭ vetkriadis, ĝis la arlekena figuro malaperis. Poste mi demandis, kial oni akvumas la herbejon antaŭ mia betiko, sed li povis nur respondi, ke ĉar li estas betiko. Al mia demando, kial la betiko bezonas la akvumadon de la herbejo, li same respondis: “Ĉar li estas betiko.”

Mi gapis al li senkonsile, kaj li klarigis, ke ekzistas ankaŭ pli elakaj betikoj, antaŭ kiuj akvumadas eĉ du-tri behinoj. Ĉar ili estas – betikoj.

Mi jam kuraĝis nur tre mallaŭte kaj timeme esprimi mian opinion, ke la akvumo estas eble tamen ne la plej utila laboro.

– Rekonu – li respondis, – ke vi ne rajtas tion aserti!

– Kial?

– Ĉar vi estas beratnu, kaj beratnu ne rajtas tion diri.

Do ne tial, ĉar ĝi ne estas vera, sed ĉar mi estas beratnu!

Nu, mi preferis silenti kaj nur daŭrigi la disdonon de la flavaj ŝtoneroj.

Pli poste mi sukcesis konatiĝi eĉ kun pli fantaziaj okupiĝoj. El tiuj mi mencias nur pri la “Rost-Mezura kaj Registra Ofico”, al kiu mi ankoraŭ revenos en sekva ĉapitro.

Inter la strangaj postenoj mi devas mencii la figurgardistojn. En la korto, sur la pinto de iu lignokolono polurita lada kvadrato estis dratfiksita. Sub tiu senĉese, alterne nenifaradis du behinoj, kiuj prigardis, por ke ne provu iu ajn impertinenta kemonana fripono, ŝtonĵete aŭ per maldecaj esprimoj senhonorigi la ladaĵon.

Laŭ sana cerbo plej oportune estus ĵeti la tutan ladan brokantaĵon al la rubaĵo, por ke ne estu kion ŝtonĵeti kaj gardi, sed nature, mi jam ne kuraĝis tiel rektan kaj sinceran opinion laŭtigi. Do, mi foje demandis al Zemoki nur tion, ĉu ne estus pli bone prefere doni ian laboron al la gardistoj, kio pli utilus al la kona. Zemoki indignite min saĝigis, ke ili faras por la gloro de la kona la plej honestan kaj utilan laboron.

Mi silentiĝis kaj klopodis laŭtigi mian konvinkiĝon, ke tia honesta estimo de la laboristoj ankaŭ por mi estas tre agrabla.

Sed vane, inter la behinoj ne eblas aserti ion sen la ofendo de iaspeca fantomo, ĉar nun mi tial ricevis riproĉon, ĉar mi nomis la figurgardistojn laboristoj.

Cetere mi ricevis por mia laboro monon, kies ekziston mi jam tute forgesis inter la hinoj. Mi devis porti la monon al la Nutra kaj Vivdona Oficejo, kie mi povis aĉeti manĝaĵon, sed malpli multan, ol kiom mi antaŭe ricevis de la hinoj, ĉar ĝian plej grandan parton formanĝis la betikoj. Ridinde, la plej realajn okupiĝojn mi vidis propre ĉi tie, en la Nutra kaj Vivdona Oficejo. Tiuj ĉi almenaŭ manipulis per estanta materialo, kvankam en aĉa kaj malica maniero.

Do mia nutrado estis multe pli malbona, kaj tiel mi ekkonis la alian koncepton, pri kiu mi inter la hinoj samtiel forgesis, kvazaŭ ĝi tute ne ekzistus sur la mondo: la materiajn zorgojn. Post ilia revivigo mi denove komencis atenti la aferojn el materiala vidpunkto, ĉar, dum mia manĝaĵo ne estis forprenita, mi tute ne pensis pri tio, kiel la aliaj nutriĝas.

Nun mi eksciis, ke inter la behinoj estas multaj malsatantoj, de kiuj oni konfiskas eĉ iliajn vestaĵojn, eĉ oni elĵetas ilin el iliaj ĉambroj, kaj multaj tranoktas sub la ĉielo. Mi ripetas: oni ne povas rifuĝi de la frenezo de la behinoj. Oni ne povas sin izoli, ĉar ili iras post la homo, konfiskas lian manĝaĵon, vestaĵon, kaj vane oni cedus kaj dirus: “bone, konfisku ĉion, nur lasu, ke mi vivu ermite en iu parto de la korto kaj tie mi kulturu por mi terpomon kaj frukton.” Ankaŭ tio estas malpermesita. La sola rimedo estas por la vivo, se oni enmiksiĝas kaj aktive partoprenas en ilia memmortiga rabio.

La libereco de la privata vivo absolute mankas. Ili kaptas la homon, prirabas, turmentas, ĉiutage devigas lin malkonfesi sian sanan spiriton kaj li ne havas unu solan minuton de ripozo, ĉar la frenezulejo senĉese kirliĝas ĉirkaŭ li, svingante skurĝon pelas lin suferi.

Kiel mi jam menciis, ili konfiskis eĉ la vestaĵon. Ties unu parton foruzis la betikoj, alian parton ili truis kaj tranĉadis ĉifona, ĉar nur tiel ili povas ĝin “uzi”. Krome mi eĉ devis – kvankam kordolore, – en ĉiu tria tago ĵeti en la fajron unu tutan vestaĵon; dum mi tenis altleve la kvadraton, la betiko skuadis la ŝtoner-skatolon kaj la amaso hurlis vake-vakeon.

La behinoj ricevis nur uzitajn vestaĵojn, kaj ankaŭ tiun ili devis porti longajn jarojn, dum oni bruligis kaj tranĉadis antaŭ iliaj okuloj la tute novajn, delikatajn vestaĵojn, ĉe kiu procedo ili vake-vakeis, ĉar ili kredis, ke sen tia detruado ili iradus senvestaj!

Mi volis foje tiel senkaŝe diri mian opinion al Zemoki, sed pro miaj malagrablaj spertoj mi demandis nur, kio necesigas la forbruligon de la vestaĵo sub la kvadrato.

– La boeto – li diris. – Per tio ni akiras la emanantajn radiojn de la bikru por la buku kontraŭ la kemonanoj kaj la cirklo.

Mi ne povis ne rimarki, ke ĉi-okaze mi tamen ne opinias oportuna la bukuon, sed por ke mi evitu la akuzon, ke mi kunsentas kun la kemonanoj, mi rapide aldiris, ke mi volas pravigi nek la kemonanojn, nek la konaanojn, sed mi opinius plej oportuna, se ne estus kvadrato, nek cirklo, se ili ne kverelus pro la vortoj, se ne estus necese konfiski spiritualaĵon kaj vestaĵon sub la titolo de la boeto, se ambaŭ behaoj interpaciĝus, ĉesus la konceptoj de la anebaoj kaj la behinoj kunlaborante povus produkti pli multan spiritualaĵon, kaj ĉiu povus pli bone vivi kaj ankaŭ la betikoj ne havus malpli multe, sed eĉ ilia parto pliiĝus.

Ĉu miaj Legantoj kredas aŭ ne, nun ili atakis min plej furioze. Ili certe pli facile tolerus, se mi kunsentus kun la kemonanoj, sed la sanan pensadon ili ne eltenas. Li konsilis, ke mi bridu mian langon. Ĉar miaj vortoj danĝere similas al tiuj frenezaĵoj, kiujn predikas kelkaj impertinentaj aŭdaculoj, sed kiuj estis vive bruligitaj.

Al mia demando, kial tio estas krimo, li respondis:

– Nu, ĉu por vi ne estas sufiĉe granda krimo puŝi la mondon en sangon, flamon kaj mizeron?

Li deklaris, ke tiujn doktrinojn disvastigas nur frenezaj bruligistoj por detrui la boeton, ketnion, kipuon kaj ĉiujn grandiozajn fruktojn de la civilizacio, kiuj nun nin feliĉigas. Kaj, se mi deziras scii, kiuj estas ĉi tiuj aĉaj bruligistoj, mi eksciu, ke ili estas la lamikoj!

Jen mi eksciis la signifon de tiu vorto, kiu estas ĉe ili la maksimumo de la honorinsulto kaj pro kiu mi tuj devas piki per tranĉilo. Do la sanan cerbon ili nomis lamiko, kion mi jam antaŭe konjektis, sed pri kio nun mi certiĝis definitive.

Mi eksilentis kaj cerbumis, kiel mi povus tamen helpi pri ilia kompatinda mizero, ne insultante samtempe iliajn mempereigajn frenezaĵojn.

Fine mi diris, ke mi tute ne intencas ofendi la anebaojn: restu do la kvadrato kaj la buku, sed oportuna estus sendi la multajn beratnuojn, akvumistojn kaj konfiskistojn al la kamparoj; kulturi grenon, mielon kaj fruktojn, per kio ili povus akiri pli multan spiritualaĵon.

– Ne eblas – diris Zemoki, – ĉar, se la beratnu ne portos la kvadraton kaj la akvumisto ne akvumos, ili ambaŭ perdos sian spiritualaĵon.

Mi devas konfesi, ke el tio neniun vorton mi komprenis. Mi pensis, ke li eble ne scias, pri kio mi parolis, kaj por komprenigi mian ideon, mi komencis paroli pri alia ekzemplo. Mi diris, ke se iam ĉiu behino ricevus ordonon konstrui domon, multe pli da domoj kreiĝus ol nun, kiam multaj homoj kunloĝas en la sama ĉambro kun pluraj aliaj, eĉ ekzistas, ke iuj tranoktas sub la ĉielo.

Zemoki anstataŭ respondo brakplekte min kondukis al la domo, kiun mi vidis en la tago de mia alveno kaj el kiu unu parto estis konstruata, la alia detruata.

– Ĉu vi vidas? – li diris. – Kiel saĝe zorgas la konao pri tio, ke ĝiaj anoj havu loĝejon?

Ankaŭ la problemo de tiu stranga domo boris mian kapon per granda scivolo, do, uzante la okazon, mi demandis, kial, se ĝi servos por loĝejo, oni detruas ĝian alian parton. Sed li respondis same, kiel tiam la masonisto:

– Por ke ĝi ne estigu senloĝejecon.

Malkuraĝe mi rimarkis, ke pri la senloĝejeco helpas ĝuste la estado de la loĝejo.

Mi ne scias, kio estis tiam en mi tiel amuza, sed Zemoki komencis ridegi pri miaj vortoj, nomis min malfeliĉa bivag kaj deklaris, ke mi verŝajne ne konas eĉ la elementojn de la scienco de la loĝeja ekonomio. Tiuj aferoj, kiuj al mi aperas tre komplikaj, ĉe ili estas memkompreneblaj eĉ por la lasta akvumisto.

Mi klopodis gardi mian trankvilon, kaj ĝentile mi petis, ke li klarigu al mi la sciencon de la behinoj pri la loĝeja ekonomio.

Zemoki sidigis min sur benkon kaj komencis paroli.

Li rakontis, ke iam ankaŭ la behinoj konstruis domojn, baze de la falsa ideo ke tio malgrandigos la loĝejan mizeron.

Sed la materiala justo kompreneble postulis, ke el la senloĝuloj ricevu loĝejon nur tiuj, kiuj partoprenis en la konstruado. Tial al la konstruantoj oni donis ĉiumonate bele presitan legitimaĵon, por kiu ili rajtis loĝi dum unu monato.

Kompreneble komence ili vane ricevis legitimaĵon, ankoraŭ ne estis sufiĉaj domoj kaj nur malmultaj povis ricevi loĝejon, sed ĉe la progreso de la konstruado, pli kaj pli el ili venis sub tegmenton. Do, provizore ĉio ŝajnis esti en ordo.

Sed kiam la programo de la konstruado finiĝis, la loĝantojn oni devis unu post la alia elloĝiĝi sur la korton, ĉar ili jam ne laboris konstrue, do ili ne povis ricevi novajn legitimaĵojn.

Tiel ekkonis la scienculoj, ke la konstruado estigas senloĝecon.

Mi provis kontraŭdiri, kial oni postulis de la konstruantoj novan legitimaĵon, se la domoj jam pretiĝis, kial oni ne lasis ilin konstante loĝi.

Zemoki respondis, ke tio estus maljusta kaj ke lamikeco estus postuli loĝejon por homo, kiu jam ne konstruas. Sed li konsentis, ke la problemo estas tre komplika kaj pro ĝia solvo la kona dungas multajn scienculojn kun bonega salajro, kiuj tage kaj nokte cerbumas pri tio. Tiuj jam sukcesis fiksi la sciencan tezon de la loĝeja ekonomio, kiu estas jena:

“La loĝejo elloĝigas la homon.”

Sed la solvon oni ankoraŭ longe ne malkovris, ĉar la problemo estas dilema: dum la daŭro de konstruo ekzistas legitimaĵo, sed ne ekzistas loĝejo, post la finiĝo de la konstruo ekzistas loĝejo sed jam ne ekzistas legitimaĵo. Komence oni provis tiun solvon, ke oni konstruigis eĉ pli multajn loĝejojn kaj intertempe la konstruantoj povis resti en siaj lokoj, sed tiel estiĝis ĉiam pli kaj pli multaj loĝejoj, pri kiuj oni nenion povis fari.

Do ĉiu konjektis tiom, ke la loĝejkonstrua laboro estas nur tiel komun-utila, se per ĝi ne kreiĝas loĝejoj. Tiel oni eltrovis, ke la homojn oni devas laborigi, sed la loĝejojn tuj poste detrui, por ke oni evitu la katastrofan senloĝejecon.

– Sed tio verdire ne estas konstruado! – mi diris.

– Kompreneble ne! Nur tio mankus! Estas la saĝa prizorgo de la kona pri siaj anoj, ke ĝi donas detruan hakpioĉon en la manojn de la homoj, por ke ili ne restu senloĝaj. Tial ni devas estimi la konaon.

Pli kaj pli mi konvinkiĝis, ke ĉi tiujn homojn ia mistika forto forpuŝas de la realo kaj logiko. Vere, ili volas esti frenezaj. La realo estas ja tiel simpla kaj luma kaj la frenezaj delirdancoj estas ŝarĝoj muelantaj korpon kaj animon kaj tamen ĉi lastan ili elektas.

Mi devas pardonpeti de la regnanoj de la civilizita angla ŝtato, ke mi ilin tedas per la priskribo de tiaj idiotaĵoj, nur senkulpigu min la klopodo kompari tiujn stultaĵojn kun la inteligenteco de mia patrio, kiu tiaĵojn ne nur ne akceptus, sed eĉ ne komprenus. Per tio mi volas instrui miajn ŝatatajn sampatrianojn altetaksi kaj estimi la anglan ekonomian sciencon kaj la vivoformantan forton de la angla tero.

Por pruvi tion mi volas mencii ankoraŭ alian tian farsaĵon de la behina ekonomia pensado kaj matematika senscio, kies legado nepre plenigas niajn ŝatatajn sampatrianojn per la fiera konscio de la spirita supereco. Tio estas la sekvontaĵo:

En la kolonio vivis mil ducent kona-anoj, kiuj ricevis samtiom da manĝa porcio. La Nutra kaj Vivdona Oficejo kompreneble konfiskis ĉion, sed la betikoj donis al la popolo nur tiom da mono, ke ili povis reaĉeti nur naŭcent porciojn. Tricent porcioj do superrestis. Ĉi tiujn aĉetis la betikoj kaj iliaj proksimuloj, ĉar ili ricevis multe pli da mono.

Tio estas nur aĉa kaj malhumana agado, tamen mi nun volas paroli ne pri tio, sed pri ilia matematika senkapablo.

Nome, iam estis decidite, ke la salajro de la popolo estos malaltigata. Tio fakte okazis kaj en la sekvonta tago ili povis anstataŭ naŭcent, aĉeti nur 750 porciojn kaj la restintajn 150 porciojn ankaŭ la betikoj ne aĉetis, ĉar ili havis ankaŭ nur unu stomakon.

La popolo kapturniĝis kaj ŝanceliĝadis pro malsato, la manĝaĵoj kunamasigite putris en la Nutra kaj Vivdona Oficejo. En la sancerba Eŭropo jam ĉi tio sola estas nekredebla, sed ankoraŭ pli stranga estis la decido de la betikoj, kun kiu ili volis aranĝi la problemon.

Ĉu ne, sancerba homo tiaokaze, konvinkiĝinte pri sia eraro, disdonus la restaĵon inter la malsatuloj aŭ plialtigus la salajron de la popolo?

Ne! Kiel ajn nekredeble sonas, la betikoj tamen ordonis, ke la restintan manĝaĵon oni devas elverŝi!

Tian vandalan detruon mi mem ne volis kredi, ĝis per miaj propraj okuloj mi vidis la elverŝon de la manĝaĵo. Vidante tion mi konsilis al ili, ke, se jam ili ne scias kion fari per la spiritualaĵo, prefere ili ne konfisku ĝin de la behinoj. Sed ili klarigis, ke tion oni ne povas fari, ĉar tio estus rabado kaj signifus perfortan intervenon en la individuan vivon, sed la libereco de la individua vivo estas la fundamenta tezo de la behina civilizacio!

Cetere li avertis min, ke mi gardu min de tiaj lamikmanieraj vortoj.

Tamen la kulmino venas nur nun! Kiam mi demandis kial ili elverŝas la restintan manĝaĵon, ili respondis, ke tial, ĉar ĝi estas tro multa!

Sed eĉ nun ni ne atingis la pinton!

Nome, ili estis tute konvinkiĝintaj, ke ili malsatas tial, ĉar ili havas tro multan manĝaĵon! Kaj pro siaj propraj stultaĵoj ili malbenis ne sin mem, sed la cirkonstancojn kaj la plenigon de siaj stomakoj ili esperis de la pliboniĝo de tiuj.

Jen estis do la behina matematiko!

Post ĉio ĉi verŝajne ne estas surprizo, se mi rakontas, ke same malamike ili staris kontraŭ la natursciencoj. Pli ĝuste, ili konis la ĥemion kaj fizikon, sed ili ne kuraĝis konfesi sian scion.

– Kiel tio eblas? – demandas verŝajne la Leganto, kiu en la civilizata Eŭropo estas kutimiĝinta, ke la sciencaj konoj estas ne nur ne honto, sed gloro.

Verdire ankaŭ mi mem ne povas tion kompreni kaj anstataŭ vastaj filozofadoj mi prefere konigas sen komentaroj la fendologion.

La ekziston de ĉi tiu stranga doktrino mi eksciis tiel, ke foje, kiam mi staris en la korto, iu behino retropaŝadante alproksimiĝis kaj al mi puŝiĝis. Li tiel tretis mian piedon, ke mi eksiblis pro la doloro.

Kaj li sen ia pardonpeto daŭrigis sian retroiradon.

– Bonvolu eble rigardi antaŭen! – mi murmuris grumble, sed tiu stoike respondis:

– Hodiaŭ estas plenluno.

Mi ne sciis, pri kio li parolas, kaj mi eĉ ne estus pli zorginta pri li, sed samtage mi vidis retropaŝadi almenaŭ ducent homojn, kiuj pro nenia prezo estus farintaj unu paŝon antaŭen.

Fine mi demandis Zemokin, kiu aŭdante la aferon, elkore ridegis kaj trankviligis min, ke mi ne zorgu pri tio: ili estas maniaj idiotoj, kiuj kredas, ke se ili dum plenluno ne retropaŝadus, ili perdus la grandboeton.

Mi vere surpriziĝis kaj per sincera ĝojo mi devis konstati, ke tiu estis la unua inteligenta opinio de Zemoki. Sed mia ĝojo tuj estingiĝis, ĉar Zemoki deklaris:

– Kompreneble el tio eĉ unu vorto ne estas vera, ĉar kiel ĉiu inteligenta homo scias, – la sola regulo de la grandboeto estas, ke oni ne trinku akvon, super kiu traflugis vesperto.

Mi jam ne kuraĝis ridi, mi nur plu demandis, kaj dum nia interparolo malkovriĝis jenaj fantaziaj aferoj:

La behinoj ĝenerale kredas, ke la nuboj kelkfoje frostiĝas ŝtonrigidaj. Tiam desupre ilin atakas iu tre stranga estaĵo kaj ilin disfendas. La sono de la fendiĝo estas la tondro.

Pri la figuro de tiu stranga estaĵo la opinioj estis diversaj. Eĉ ĝia agregateco ne estis klara antaŭ ili kaj kelkaj asertis, ke ĝi fendas la nubojn per siaj kornoj, dum laŭ aliaj tio okazas per ĝiaj piedoj. Pri tio daŭris grandaj disputoj, sed forte eraras la Leganto, se li kredas, ke eĉ unu sola el ili povis subteni sian opinion per pozitiva argumento. Se mi demandis, kial ĝi estas tiel, ĉiu respondis, ke tial, ĉar kiu ĝin klarigas alimaniere, tiu perdas la grandboeton. Kaj tion ĉiu timis.

Kompreneble ankaŭ pri la grandboeto ili ne havas difinitan imagon. (Mia ĝenerala sperto estis, ke ĝuste pri tiuj konceptoj kiujn ili mem elcerbumis ili scias nenion. La gravitan rapidiĝon ĉiu konis, la grandboeton neniu. Imagi oni povas kiel ajn. Kial ili ne imagis almenaŭ unuforme)? El iliaj klarigoj mi povis kompreni tiom, ke la perdo de la grandboeto estas iaspeca malsano, sed tamen ne tia. Eble mi povus nomi ĝin plago, sed kial ĝi estas plago, ankaŭ tion ili ne scias. Ofte ili diris pri iu aŭ alia, ke “tiu jam perdis la grandboeton”, sed ĉe tiuj mi povis konstati nek materialan mankon, nek sanan difekton. Tial al la Leganto, kiu provas cerbumadi pri la danĝeroj de la perdo de la grandboeto, mi rapidas deklari, ke ĉio vana. Iliaj vortoj ne havas sencon, ili timas nur la vortojn mem.

Despli estis surprize por mi ekscii, ke la kornpartianoj jam ofte mortigis homon pro siaj teorioj kaj longe batalis, por ke la homoj imagu ne tiun, sed ĉi tiun imagaĵon. Troviĝis eĉ tiaj homoj, kiuj malgraŭ la tranĉiloj tenataj ĉe ilia brusto kuraĝis deklari, ke la nubfendulo tondras ne per sia korno, sed per sia piedo, kaj anstataŭ prudente cedi ili preferis morti. Kian sencon havis trudi tiaspecajn cerbludojn ankaŭ al la aliaj, tio estas same enigmo por la sana racio, kiel tio, kian sencon havis la tuta afero.

Malgraŭ ĉia ĝisnuna nekredeblaĵo mi tamen devas deklari, ke mi ankoraŭ ne atingis la finon. Nome – kaj nun sekvos la kulmino, – tiuj homoj bone konis la esencon de la tondro! Kiam mi provis klarigi al Zemoki, ke la tondro estas la sono, kiu sekvas la elektran transfajreradon, li certigis min, ke tio estas konata al ĉiu behino.

Mi demandis, kial ili tamen parolas pri la nubfendulo.

– Ĉar la nubfendulo ekzistas – li respondis.

Kiam mi atentigis lin pri la kontraŭdiro inter liaj vortoj, li respondis, ke mi verŝajne havas nenian kapablon por la fendologio, kio ja estas grava morala manko. La fendologio estas tial vero, ĉar oni ĝin devas tiel diri kaj la homo estas racia estaĵo, do li devas konsideri la aferojn ne nur laŭ ties rigida realeco, sed li devas strebi pli alten. Kiun ne trapenetras la vereco de la fendologio, tiun nenio distingas de la senmensa besto, kiu senpense paŝtiĝas sur la herbejo kaj laŭ blinda instinkto elkuras el la ekbrulanta stalo.

Mi rimarkis, ke ĝuste tio, ke ni estas raciaj estaĵoj, postulas, ke ni klopodu trovi ĝustan imagon pri la aferoj, sed li severe min riproĉis, ke la ĝusta imago de la aferoj estas tiu, kiun instruas la fendologio, ĉar la homo tiun bezonas.

Per zorgema trapensado pri miaj oksfordaj studoj mi tamen ne povis rememori pri ia ajn tezo, laŭ kiu la homa organismo bezonus fendologion, sed finfine mi ne intencis komenci senesperan disputon kun la maniuloj. Anstataŭe mi demandis, kial ni bezonas ĝin.

– Ĉar tiu formas la behinon al behino! – li respondis fiere.

Pri la vereco de tiu aserto ankaŭ mi mem estis profunde konvinkiĝinta, mi nur ne sciis, kial fanfaroni per tio? Sed li eksplikis, ke la fendologio estas firma punkto, sur kiu la ŝanceliĝanto ĉiam povas sin apogi, kiu defendas la homojn kontraŭ la duboj kaj gvidas lin al sekura haveno. La individuo same kiel la socio bezonas firman apogan punkton, sen kiu ni erarvagadus en la mallumo kaj sen helpo. Kaj sen tiu pilastro ruiniĝus ankaŭ la socio.

Pri la firmeco kaj neceseco de ĉi tiu punkto mi ja havis iom da dubo, sed por ne danĝerigi mian pozicion per senfrukta disputo, mi prefere petis lin klarigi, kiel rilatas la fendologio al la retroirado.

Tiel mi eksciis, ke pri la ecoj de la nubfendulo ili havas same diversajn imagojn, kiel pri ĝia formo.

Unu grupo proklamis, ke la nubfendulo vivas en groto kaj senĉese ridetas. Tion ili predikis kiel eternvalidan veraĵon kaj ankaŭ la betikoj ĝin toleris, eĉ aprobis.

Alia grupo asertis, ke la nubfendulo kelkfoje koleras, nome tiam, kiam iu behino dum plenluno ne retropaŝadas. Tiu behino perdas la grandboeton. Kompreneble ankaŭ ĉi tio estis eternvalida veraĵo: ili instruis ĝin en la lernejoj al la infanoj, kaj la betikoj ĝin aprobis.

Laŭ la tria grupo oni rajtas iri iel ajn dum plenluno, malpermesite estas nur trinki akvon, super kiu transflugis vesperto ĉar male la nubfendulo koleras kaj la behino perdas la grandboeton.

Kaj ĉiuj tri, akre inter si kontraŭdiraj elcerbumaĵoj estis aprobitaj de la betikoj kiel eternvalidaj veraĵoj. En la sama tempo, de la samaj betikoj!

Sed nur nun venas la kulmino!

Nome, ĉion ĉi la betikoj ne nur toleris, sed tute apogis. Sed se iu behino aŭdacis aserti, ke pri la ecoj de la nubfendulo neniu scias ion certan, ke mankas unueca opinio, do oni ne kreu al si necertajn imagaĵojn, sed restu sur la fizike malkovritaj partoj de la naturo, tiun homon ili deklaris lamik, liajn doktrinojn nomis infektaĵo kiu renversas la civilizacion kaj la disvastiganto estis grave punita! Ili eĉ deklaris, ke ankaŭ tiu perdas la grandboeton, kiu priaŭskultas la falsan doktrinon.

Petege mi petas la Leganton, ke li ne ĵetu planken la libron! Ĉiun vorton mi skribas el mia vojaĝa notlibro. Ne ricevu mia animo la gracon de la Ĉielo, se mi eĉ unufoje mensogas.

La plej groteska okazaĵo de mia beratnua ofico estis sendube la bilevumado de la orelbetiko, en kiu ankaŭ mi devis partopreni, por ke mi tintigu la ladskatolon de la flavaj ŝtoneroj.

Kiel ajn nekredeble sonas tiu historio, tamen mia vojaĝlibro ne estus kompleta sen ties priskribo.

Do la bilevumado de la orelbetiko okazis tiel, ke sur la oreloj de iu betiko oni pendigis du, terure grandajn, sur ĉenoj pendantajn kuprokubojn, poste du behinoj ekkaptis liajn piedojn kaj manojn kaj tiel balancante traportis lin en la korto, kie kolektiĝis ĉiu malsanulo de la frenezulejo. El liaj oreloj pendolis la kuprokuboj, kaj li tamen ridetis. Kune kun mi marŝis multaj akvumistoj kaj poste venis farsaj karikaturaĵoj. Estis iu, el kies nazo pendis longa ŝtupo, alia, kiu tenis sur sia etendita mano truitan brikon kaj ĉiuj ili estis troŝarĝitaj per amaso da ĉifonitaj delikataj vestaĵoj, dum ĉirkaŭe la duonveste ĉifona amaso de la malsanuloj furiozis kaj hurlis, multaj jen ekkuŝis sur siaj ventroj, jen suprensaltadis, kelkaj terenfrapadis siajn ŝuojn kaj poste alten ĵetadis tiujn, dum el la gorĝoj gargaris senartikaj, simiosimilaj blekoj.

Ĉiumomente mi timis, ke ili nin mortbatos, pri kio mi cetere tute ne estis miranta. nur poste mi eksciis, ke la amaso hurlis ne pro indigno, sed pro ĝojo!

Kaj kiam mi demandis, kio ĝojinda troviĝas en tia malbela kaj abomena primoko de la natura homa digno, ili respondis:

– Nu, orelbetiko estas nur unu kaj li estas bilevumata nur en ĉiu oka jaro!


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero pereos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2022 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.