|
La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
![]() TRADUKARTOAŭtoro: Venelin Mitev |
©2026 Geo
|
"Kiel spirita agado, per kiu oni transigas literaturajn, sciencajn kaj teknikajn tekstojn de iu lingvo en alian, la tradukado devigas la personon, kiu okupiĝas pri tiu laboro, respekti specialajn postulojn devenantajn de la esenco mem de la tradukista laboro" - tio ĉi estas la unua punkto de la Ĉarto de Internacia Federacio de la Tradukistoj aprobita en 1964.
La tradukisto ĉiam devas fari sian laboron kun sento de eksterordinara respondeco, sendepende de la esenco de la rilatoj aŭ kontraktoj ligantaj lin kun tiuj kiu uzos la tradukon.
La tradukisto ne devas akcepti interpreton de la teksto, kun kiu li ne estas konsenta aŭ kiu estas kontraŭ la normoj de lia profesio.
Ĉiu traduko devas ĝuste esprimi la penson kaj la formon de la originalo, ĉar la ĝusteco estas kaj morala, kaj jura devo de la tradukisto.
La ĝusta traduko tamen ne povas esti identigata kun laŭvorta traduko, ĉar la ĝusteco de la traduko ne esceptas necesan klarigon, por ke oni eksentu ankaŭ en la alia lingvo kaj en alia lando la formon, atmosferon kaj profundan sencon de la verko.
La tradukisto devas bone koni la lingvon, de kiu li tradukas, kaj regi plene la lingvon, en kiun li tradukas.
Li devas havi vastan universalan kulturon kaj koni sufiĉe bone la materialon, kiu estas objekto de lia laboro, kaj sin reteni de tradukado de tekstoj, kiuj estas ekster la kardoj de lia sperto.
La tradukisto estas devigita sin reteni en sia profesio de ĉiaj agoj de nelojala konkuro; li pli speciale ne devas konsenti pri monrekornpenco pli alta ol tio, kio estas aprobita per la leĝoj, aliaj ordonoj, normoj aŭ tarifoj dekretitaj de la koncema profesia organizajo.
Entute, li devas nek voli, nek konsenti labori en kondiĉoj, kiuj humiligas lin kaj lian laboron.
10. La tradukisto devas respekti la interesojn de la persono uzanta la tradukon, kaj pri li devas esti pfofesia sekreto ĉiuj faktoj, kiujn li eksciis pere de la konfidita al li traduko.
Ĉar la tradukisto ne estas aŭtoro de la verko, li havas specialajn devojn rilate al la aŭtoro de la originalo.
Li estas devigita peti la aŭtoron de la originalo aŭ la personon, kiu izos la tradukon, permesi tradukon de la verko, kaj li devas same respekti ĉiujn aliajn rajtojn de la aŭtoro de la originalo.
EN LA SAMA ĈARTO ESTAS MENCIITAJ ANKAŬ LA RAJTOJ DE LA TRADUKISTO:
Ĉiu tradukisto en sia laboro utiligas ĉiujn rajtojn de la ceteraj intelektuloj aprobitajn en la lando, kie li laboras.
La traduko, kiel spirita ago, utiligas la defendon, kiun la juro rekonas al la verkoj de la spirito.
La tradukisto estas portanto de l' aŭtora rajto por sia traduko kaj pro li havas la samajn rajtojn, kiujn havas la aŭtoro de la originalo.
La tradukisto utiligas ĉiujn moralajn kaj materialajn rajtojn, kiujn oni rekonas al iu aŭtoro.
Dum sia tuta vivo la tradukisto rajtas rekonon, ke li estas kreinto de la verko, el kio eblas konkludi ke; la nomo de la tradukisto ĉiam devas esti menciita klare kaj sur videbla loko ĉe ĉiu publika uzado de lia traduko; la tradukisto rajtas kontraŭstari ĉiun misprezenton, kripligon aŭ iun ajn alian ŝanĝigon de lia traduko; la eldonistoj kaj aliaj personoj, kiuj uzas la tradukon, ne povas fari kiajn ajn ŝanĝojn en la traduko sen anticipa konsento fare de la tradukisto; la tradukisto rajtas malpermesi ĉiun maldignan uzon de sia traduko kaj entute kontraŭstari ĉiun damaĝon, kiu povas tuŝi lian honoron kaj lian aŭtoritaton.
18. La tradukisto rajtas absolute permesi publikigon, prezenton, retradukon, adapton kaj aliajn ŝanĝigojn de sia traduko, entute uzadon de la traduko en kia ajn formo.
19. La tradukisto rajtas ricevi monrekompencon por ĉiu publika uzado de sia traduko.
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2026 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.