La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


TRADUKARTO

Aŭtoro: Venelin Mitev

©2026 Geo

La Enhavo

ĈU ĈIU KAPABLAS TRADUKI?

La tradukarto ofte estis subtaksata, ironiata, kritikata kaj insultata de diversaj personoj en diversaj landoj. La itala proverbo "Traduttore-traditore", kiu asertas, ke la tradukanto estas trompulo, perfidulo, ankaŭ nun estas de tempo al tempo uzata. Kaj kion diri pri tradukado en Esperanton, kiu precipe havas multajn malamikojn!

Kompreneble, la originalo ĉiam restos pli bona ol la verko tradukita pro tio, ke ĝi simple estas originalo. Sed kiom da homoj scipovas fremdajn lingvojn? Kaj se ili scipovas fremdajn lingvojn, ĉu ili regas ilin ĝis tia grado, ke povas libere legi librojn de Heine aŭ Stendal, Petrarca aŭ Cervantes, Puŝkin aŭ Mickiewicz, Ibsen aŭ Rabindranat Tagore? Jen pro tio la tradukarto ekzistas de antikveco kaj ekzistos, ĝis kiam oni verkas poezion kaj beletron.

Novaj gesamideanoj, kiuj intencas pruvi siajn fortojn en la kampo de la tradukarto, ofte min demandas kiajn, laŭ mi, kvalitojn devus posedi la tradukanto.

La unua nepra kondiĉo estas POEZIA TALENTO. Iuj eĉ asertas, ke por traduki poezion oni mem devas esti poeto. Simila estis la opinio ekzemple de Byron. Kaj vere, en la kultura historio de ĉiu popolo estas grandaj verkistoj, kiuj okupiĝis ankaŭ pri tradukado de beletra literaturo kaj donis al la legantoj belegajn modelojn de reverkitaj en alian lingvon mondfamajn verkojn. Sed estas ankaŭ bonegaj tradukistoj, kiuj ne verkis originale. Mi opinias, ke sufiĉas citi la nomon de Georgi Miĥajlov, brila tradukisto de francaj simbolistoj kaj poemoj de Edgar Poe. Lia loko en la historio de la bulgara kulturo ne estas pli malmulte honora ol la lokoj de grandaj poetoj, ĉar jam kelkajn dekjarojn liaj tradukoj kontribuas al la evoluo de la bulgara poezio.

En la traduka Esperanto-literaturo en Bulgario simila ekzemplo estis nia samideano Ivan Dobrev. Li mem ne estis poeto, sed tradukis bonege la tutan poezion de Ĥristo Botev, kaj liaj tradukoj en bulgaran lingvon de poemoj de Vladimir Majakovski jam delonge estas rekonitaj kiel modelaj.

Ljubomir Ognajnov-Rizor (1910-1987), fama bulgara literatura kritikisto kaj tradukisto de Sekspiro kaj Heine, skribas en sia studo "Fundamento de la tradukarto" (1947): "Ne estas tute vere, ke oni devas esti poeto por traduki poezion. La poezia talento de la tradukisto estas reprodukta, samkiel la talento de la aktoro; ĝi ne estas talento por memstara verkado... Sed tiu ĉi specifa poezia talento devas esti vere poezia. Se iu intencas traduki verkojn de Sekspiro sen ardi en lia fajro, li farus pli bone, se komencos traduki gazetartikolojn; tie li eble estos bona tradukonto. Eble. Ĉar ankaŭ tie necesas arda koro."

La dua nepra kondiĉo estas PERFEKTA SCIPOVO DE LA DU LINGVOJ - el kiu kaj en kiun li tradukas. Alimaniere li estos sklavo de la vortaroj kaj ne ĉiam sukcesos doni al si precizan kalkulon pri la influo de la kunteksto, pri la socia kaj emocia signifo de la vortoj.

La tria kondiĉo estas PROFUNDA KONO NE NUR DE LA BELARTA LITERATURO, sed ankaŭ de la ĝenerala politika kaj ekonomia historio de la lando, ĝia kultura evoluo, filozofiaj konceptoj de tradukotaj aŭtoroj, ilia detala biografio.

Antaŭ ol komenci labori la tradukonto devas bone prepari sin. Miroslav Malovec en sia artikolo "Pri traduka arto", publikigita en 1987 en revuo "Paco", rekomendas jenan skemon por laboro kaj mi tute konsentas kun li:

Unue, vi bezonas akiri kvalitan eldonon de la tradukota libro.

Due, tre atente tralegu ĝin ne nur kiel simpla leganto, sed kiel tradukonto, bone atentante la esprim-rimedojn de la aŭtoro, substrekante per krajono interesajn kaj problemajn iokojn.

Trie, tralegu ankaŭ aliajn verkojn de la aŭtoro.

Kvare, tre zorge analizu la esprimilojn de la aŭtoro, lian bildigan metodon kaj provu serĉi adekvatajn rimedojn en la tradukiingvo.

Kvine, se iu kvalito de la originala lingvo estas netradukebla, serĉu taŭgan kompenson, per kiu vi almenaŭ parte anstataŭigus la netradukeblan trajton de la originalo.

Analizante la laboron de tre bone konataj al mi Esperanto-tradukistoj kaj bazante min sur mia propra multjara laboro, mi ankaŭ, kiel Ljubomir Ognjanov-Rizor komparus la bonan tradukiston kun bona aktoro. Jes, ĉar li ripetas malproprajn vortojn kaj frazojn, sed en la momento, kiam li ripetas ilin, la vortoj kaj la frazoj fariĝas liaj. Li akcentas, faras paŭzojn, altigas kaj malaltigas voĉon, revivigas la skribitan tekston kaj emocias la publikon. Se ekzistas spirita ligo inter li kaj la aŭtoro, lia teksto sonos konvinke. Sed se mankas tiu ĉi ligo, la spektanto aŭ la leganto sentos odoron de ŝvito, li perceptas la vanan penon, la falson... Ve al tiu aktoro, ve al tiu tradukinto!

Komparo inter la profesio de la tradukisto kaj la profesio de la aktoro faris ankaŭ la fama ĉeĥa teoriisto Jiri Levi en sia libro "Tradukarto" (1963): "La traduko kiel verko estas arta reprodukto, la traduko kiel proceso estas originala verkado, la traduko kiel arta kategorio staras ĉe la limo inter la reprodukta arto kaj la originala verkado. Tiurilate el ĉiuj artoj la tradukado estas plej proksima al la aktora arto..."

Kiel peranto, kiel mediumo inter la aktoro kaj fremdlingva publiko la tradukisto portas en si ion de la aktoro, li estas tipa "homo ludens" - laŭ la termino de Johan Hoisinha. Pro tio la difino de Denis Diderot pri la komediisto en lia fama studo "La Paradokso de la Aktoro" validas ankaŭ pri la tradukisto: "La aktoro estas tia majstro kaj kreinto, kiaj estas ĉiuj majstroj de la belarto, sono, peniko... Li estas memstara interpretanto de la dramverko, de la tragedio; en ilin li enportas ion de si mem. Sur la scenejo li ne estas simpla interpretanto, li estas vera kreanto..."

Mi estas konvinkita, ke la tradukisto devas esti preta de tempo al tempo fariĝi malgranda perfidulo rilate al la teksto por savi la tuton. La plej grava kondiĉo estas, ke li vere donas al si precizan kalkulon, ke ekzistas tiu "tuto" kaj ke per malgranda perfido ĝi, la tuto, devas esti savita. Tio signifas, ke eĉ perfekta scipovo de la lingvo ne sufiĉas kaj en ia senco ne estas la plej grava. Iu kruda eraro aŭ neglekto ridigos plebanon, sed ili estas facile korekteblaj kaj montras nur momentan distriĝon en entrepreno kun gigantaj dimensioj. Ĉar la tradukado fakte similas al verkado de originala literaturo kaj eĉ pli. Oni postulas, ke la tradukisto estu samtempe kaj Napoleono, kaj lia plej proksima intendanto, havu la aglan rigardon de la unua kaj la manian bagatelemecon de la alia. Li devas regi ne nur la lingvon, sed ĉion starantan malantaŭ tiu ĉi lingvo. Li devas aneksi tiun ĉi mondon al alia, tute diversa mondo transportante ĉiun nuancon, akcenton, aludon, tonalecon. Li devas fini tiun ĉi tre penigan, nelaŭpovan, sed malgraŭ ĉio tre interesan, allogan operacion, sen meti sin en antaŭan lokon, sen surrajdi la ĉevalon. Li devas konsideri por sia plej granda triumfo la fakton, ke la leganto eĉ ne rimarkis lin.

Ne estas multaj tiuj, kiuj povus permesi al si la plezuron okupiĝi nur pri tradukado de belarta literaturo. Mia bona amiko, kiu dum pli ol tridek jaroj tradukis en bulgaran lingvon verkojn de multaj usonaj kaj anglaj aŭtoroj, ŝatas ripeti: "Mi ne estas tiel riĉa por okupiĝi nur pri tradukado". Ankaŭ en Bulgario la honorarioj estas mizeraj kaj oni ne povas vivteni sin per tradukado. Tial la tradukistoj kutime praktikas aliajn profesiojn. Asen Grigorov kaj Ivan Dobrev estis oficistoj, Atanas Lakov redaktis priagronomiajn librojn, Nikola Aleksiev, Violin Oljanov kaj Donĉo Hitrov estas ĵurnalistoj, Petar Todorov kaj Nikola Uzunov estas inĝenieroj ktp.

"Tiu ĉi laboro - skribis en 1990 en revuo "Panorama" (Milano) la italaj verkistoj Carlo Frutero kaj Franco Luccentini - estas treege valora. Jen pro tio la cinikaj eldonistoj ĉiam pagas tro malmulte por ĝi. Ili scias, ke ili parolas kun asketo, kun tute senprofitema heroo, kiu pretas doni ĉiun propraĵon kontraŭ peceto da pano kaj kiam la epika entrepreno jam estas finita -malaperi en la mallumon, anonima kaj sublima. La tradukisto estas la lasta vera vaganta kavaliro de la belarta literaturo."

KIEL TRADUKI - ĜUSTE AŬ LIBERE?

Jen demando tre ofte diskutata en la tuta mondo. Mi tamen opinias, ke la praktiko jam donis sufiĉe klaran respondon. Kaj ĝi estas la jena: POR ALTKVALITA TRADUKISTO NE EKZISTAS NETRADUKEBLAJ TEKSTOJ KAJ NESUPEREBLAJ BAROJ; la tradukisto devas fari ĉion eblan, konsulti multajn vortarojn kaj informajn librojn, provi, se necese, dekojn da variantoj de la sama verso, sed finfine li devas maksimume proksimiĝi al la originalo.

Traduki estas laŭ Plena Vortaro: "transigi iun tekston aŭ konversacion de iu lingvo en alian, anstataŭigante vortojn kaj esprimojn de la unua lingvo per samspecaj vortoj aŭ esprimoj de la alia."

Do, laŭ tiuj vortoj la tradukado estas tre facila afero. Tamen la praktiko de ĉiuj, kiuj dediĉis sin al tiu laboro, pruvas, ke ĝi tute ne estas facila; male, ĝi estas longa, pena batalo kontraŭ la teksto kaj ĝia konteksto por REVERKI - ne transigi - ILIN DE LA NACIA LINGVO EN ESPERANTON.

F.Faŭlhaber en sia libro "Esperanta Mozaiko" (Amsterdamo, 1966) komparas la laboron de tradukanto kun la laboro de tajloro, kiu devas transformi la kostumon de dikulo por maldikulo, de longulo por mallongulo aŭ inverse. Kaj li daŭras: "Dum tiu laboro foje restas al li peco da ŝtofo, alifoje la ŝtofo ne sufiĉas, kaj li devas aldoni ŝtofon kiel eble plej similan. Laŭ tio, ĉu oni povas aŭ ne povas rimarki, ke Petro portas la vestojn de Paŭlo, oni povas konstati, ĉu la tajloro bone aŭ malbone faris sian laboron. Same pri tradukado: oni ne povu rimarki tra la traduko la originalan Hngvon."

La fama Esperanto-poeto Poul Thorsen verkis jenan versaĵon:

Tradukoj kaj virinoj
konfirmas jam sen finoj:
malofte la fidelaj
samtempe estas belaj.

Iam mi aŭskultis de fama nia tradukisto jenan opinion: la tradukisto de belarta literaturo ofte estas terura muzikisto deziranta plenumi je fluto melodion, kiu estas verkita por violono.

En iomete aforisma formo la angla teoriisto Savery prezentas en ses dilemoj la problemojn de la realigo de adekvata (egalvalora) traduko de belarta verko:

1. La tradukanto laŭeble devas konservi la vortojn de la originalo.

La tradukanto devas interpreti la ideojn kaj la bildojn de la originalo.

2. La traduko devas esti legota kiel traduko.

La traduko devas esti legota kiel originalo.

3. La traduko devas respeguli la stilon de la tradukinto.

La traduko devas respeguli la stilon de la originalo.

4. La traduko devas esti legota kiel teksto samtempa al la originalo.

La traduko devas esti legota kiel teksto samtempa al la tradukinto.

5. La tradukanto devas nenion aldoni aŭ forigi.

La tradukanto povas aldoni aŭ forigi ion.

6. La traduko de poeziaĵoj devas esti farita en versoj.

La traduko de poeziaĵoj devas esti farita en prozo.

Sed ni revenu al la postulo, ke la tradukota verko devas esti antaŭ ĉio adekvata al la originalo.

Tamen kion do signifas ĝusteco?

ĜUSTECO TUTE NE SIGNIFAS TRADUKI PER SKLAVECA LAŬVORTECO VORTON POST VORTO, IMITI LA VORTORDON KAJ LA MELODION DE LA ORIGINALO. Ĉiu lingvo havas proprajn leĝojn kaj propran vivmedion, kiujn oni devas ĉiam antaŭvidi. Kaj pro tio la tradukisto devas strebi al tio, ke lia traduko sonu kiel verkita rekte en Esperanto teksto, kiel vera belarta literaturo kun ĝia riĉa bildeco kaj figureca stilo.

"La proksimeco al la originalo konsistas ne en laŭvorteco, sed en konservado de la spirito de la verko - diris la granda rusa literatura kritikisto Belinski. - La bildo kaj la frazo ne ĉiam estas en la videbla konformo (kongrueco) al la vortoj, necesas, ke la interna vivo de la tradukita frazo estu konforma al la interna vivo de la originalo."

Alia granda rusa teoriisto de la tradukarto, Kornej Ĉukovski, skribas jenon en sia libro "Supera Arto" (Moskvo, 1963): "Ĉiu epoko indas la tradukon, kiun ĝi daŭras toleri, kaj ankaŭ la tradukon, kiun ĝi admiras." Post longaj historiaj kaj teoriaj ekskursoj, post multaj konkretaj observoj li konkludas, ke la nocio "ĝusteco" estas ŝanĝebla kaj ke "ĉiu epoko kreas propran imagon pri tio, kion signifas ĝusta traduko."

Ĉiuj disputoj post la apero de nova traduko de iu verko, precipe poezia, devenas de la karaktero mem de tiu ĉi historie kaj socie kondiĉita homa agado. La tradukado de poezio - pli ol ĉiu alia arto - portas en si "ĝermaĵon de maldaŭreco (transireco)", ĉar ĝi dependas ne nur de la tempo de la originalo, sed ankaŭ de la tempo, en kiu ĝi, la traduko, estas farita. Ĉiu nova generacio reinventas laŭ sia maniero la mondon, la arton, la belartan literaturon. Ĉiu nova traduko estas nova tralego de la originalo. Ne estas hazarde, ke la tradukadon oni ofte difinas kiel senfinan proceson kaj iuj eĉ opinias, ke ĉiu generacio devus retraduki sian tutan bibliotekon.

Do, en la senfina proceso de alproksimiĝo al la originalo estas la "eterneco" de la poezia traduko. Kaj ĉar la proceso estas vere senfina, ne povus ekzisti lasta traduko de iu ajn verko. Kaj ĝuste de tie devenas la diversaj principoj de tradukado dum diversaj epokoj.

Sed ni ne forgesu, ke ĉe la tradukado krom la aŭtoro proektiĝas ankaŭ la individueco de alia persono, kun liaj specifikaĵoj kaj psiko. Ĉu ni rajtas postuli, ke la tradukisto, por konservi la absolutan ĝustecon de la originalo, rezignu pri si mem? Se ni serĉas absolutan ĝustecon ni, laŭ mi, devas rezigni tradukadon. Sed kiel diris la fama rusa poeto Valerij Brjusov, "transigi poeziaĵojn en alian lingvon estas neeble, sed estas ankaŭ neeble rezigni tiun revon." Almenaŭ ĝis kiam estas diversaj lingvoj kaj homoj, kiuj ne povas libere uzi ilin. Iam oni atingas plenvaloran tradukon pere de malproksimiĝo de la formala ĝusteco... Tio, kio ne estas ebla rilate al la aparta elemento, estas ebla rilate al la kompleksa tuteco.

Sed eble ni jam profundiĝis en iom abstrakta teorio kaj por iomete distri vin mi proponas al vi tralegi konvenan humuraĵon verkitan de brazila humuristo Markos Vasconcelos:

HUMURO

LA INTRIGO

Prezidanto: Diru al Lia Ekscelenco, ke la popolo de mia lando estas kortuŝita pro tiu grava vizito kaj esperas ke lia restado en nia lando estos agrabla kaj profitiga, fortigante ankoraŭ pli la amikecajn rilatojn, kiuj kunligas la du fratajn patriojn.

Interpretisto: La Prezidanto bonvenigas vin kaj garantias, ke li mobilizos la tutan sekurecan aparaton por eviti atencon kontraŭ Via Ekscelenco.

Vizitanto: Diru al via Prezidanto, ke mi dankas la prizorgojn, sed survoje de la fluĝaveno ĝis tiu ĉi palaco, mi observis kontraŭ mi nenian antipation kiu pravigus pli ampleksan mobilizon. Male, mi vidis la plej fratecajn demonstraciojn de la popolo, pro kio mi kortuŝite dankas.

Interpretisto: Lia Ekscelenco dankas viajn komplimentojn, redonas ilin kaj samtempe petas detalojn pri la sekurigaj procedoj.

Prezidanto: Ni estas plene protektataj de sekurigaj agentoj. Trankviligu Lian Ekscelencon - la popolo tute ne estas malamika al li. Ni ankaŭ rimarkis la plej sincerajn demonstraciojn de estimo survoje al tiu ĉi palaco.

Interpretisto: La Prezidanto bedaŭras informi al vi, ke la demonstracioj de simpatio rimarkitaj survoje al tiu ĉi palaco estis faritaj de soldatoj en civilaj vestoj, dank' al la speciala komplezo de la Ministerio pri Defendo. Li ankaŭ informas, ke li disponigis al vi du sekurecajn agentojn.

Vizitanto: Tiel, ŝajnas al mi ke du agentoj ne sufiĉas.

Interpretisto: Lia Ekscelenco ankoraŭ insistas pri la sekureca aparato.

Prezidanto: Diru al Lia Ekscelenco, ke tiu ĉi nacio estas tute sub la kontrolo de siaj estroj, kaj ke ni estas civilizita popolo, kiu respektas la ordon kaj leĝon. Iu ajn manifestacio kontraŭ honoraj vizitantoj, kiel Lia Ekscelenco, farita de apartaj individuoj, estos abortigitaj de kvindek specialaj agentoj. La timo de Lia Ekscelenco estas tute senbaza.

Interpretisto: La Prezidanto bedaŭras, sed ne povas disponigi pli ol du agentojn. Sed li garantias, ke li liveros al Via Ekscelenco armilon por via persona protekto kaj la koncernan port-permeson.

Vizitanto: Tiukaze, kvankam konsternite, mi estas devigata peti personan protekton al la Ambasado de mia lando.

Interpretisto: Lia Ekscelenco diris, ke li petos personan protekton al la Ambasado de sia lando.

Prezidanto: Diru al Lia Ekscelenco, ke tia sinteno estos konsiderata kiel ofendo al mia popolo. Mi insistas, ke la timoj de Lia Ekscelenco estas tute senfundamentaj. Ni ne estas sovaĝuloj.

Interpretisto: La Prezidanto diris, ke estus pli bone ne plu efektivigi la oficialan programon, ol peti protekton krom tiun de la du agentoj.

Vizitanto: Mi konsideras tiun decidon kiel ofendon al mia lando. Ni venis en amika vizito. Ĝi ne plu daŭros!

Interpretisto: Lia Ekscelenco diris ke, tiel, la vizito ne plu daŭros.

Prezidanto: Do, tiu afero estos ekzamenata de la diplomatiaj aŭtoritatoj.

Interpretisto: La Prezidanto informas do al Via Ekscelenco ke, feliĉe, la pordo de eniro servas ankaŭ por foriro!

Tradukis: Aloisio Sartorato


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2026 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.