|
La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
![]() TRADUKARTOAŭtoro: Venelin Mitev |
©2026 Geo
|
La unua traduko en Esperanton el la bulgara belarta literaturo aperis en 1902 en revuo "Rondiranto" (n-ro 2). Ĝi estas la rakonto "La unua kiso" de P. N. Daskalov, nun jam tute forgesita aŭtoro. La traduko estis farita de T. Kanev.
La studado de la bulgara literaturo en Esperanto estas afero malfacila kaj respondeca. La esploranto ĉiam devas atenti pri la historiaj kondiĉoj, en kiuj aperas la tradukoj, kaj ankaŭ pri la regantaj estetikaj kaj ideaj konceptoj en la literaturo, kiuj sendube influas ankaŭ elektadon de la tradukotaj verkoj. Krom tio, la nesufiĉe profunde pripensitaj konkludoj, ofte faritaj surbaze de la disvastigiteco de la verkaro de iu aŭtoro, povas esti malveraj, ĉar ĉe la elekto de l'aŭtoro kaj de lia verko elmontriĝas la estetikaj, ideaj kaj politikaj konceptoj de la tradukinto, kiuj tre ofte estas kompleksaj kaj malkonsekvencaj. Alia kaŭzo: en la pasinteco la longeco de la rakontoj de iuj bulgaraj verkistoj ne donis eblecon al la tradukistoj kaj redaktoroj publikigi tiujn prozaĵojn pro manko de loko en la tiamaj malgrandaj revuoj, malgraŭ iliaj belegaj enhavo kaj stilo. La rakontoj de tiuj aŭtoroj aperis precipe en apartaj libroj, sed tio ja estas malfacila afero.
Post la apero de "Internacia Kulturo", "Nuntempa Bulgario", "Paco" kaj aliaj revuoj la demando pri tradukado de longaj rakontoj jam estis pli bone solvita.
Aliaj aŭtoroj, kiel Todor Vlajkov, Miĥalaki Georgiev kaj Anton Straŝimirov, laŭ iliaj temaro kaj lingvo "pure bulgaraj", estas malfacile kompreneblaj por eksterlandaj legantoj, tial ili estas la plej malofte tradukitaj verkistoj.
Krome, la esploranto devas atenti ankaŭ pri iuj aliaj flankoj de la tradukarto: ofte sur la paĝoj de niaj revuoj, precipe en la pasinteco, aperis rakontoj de verkistoj triagradaj kaj ne elstaraj en la bulgara literaturo nur pro tio, ke ili havis amikojn-tradukistojn. Dume, restis neprezentita al la fremdlanda leganto la verkaro de aliaj, pli bonaj kaj pli interesaj aŭtoroj.
Ne estas sensignifaj en la historio de la bulgara literaturo, tradukita en Esperanton, ankaŭ tradukoj, kiuj pro iuj kaŭzoj ne estis presitaj, sed en la pasinteco estis vaste popularaj inter la esperantistoj, estis deklamitaj dum vesperaj kunvenoj kaj literaturaj matenfestoj. Aliaj tradukoj, aperintaj delonge en fremdaj revuoj, pri kiuj bedaŭrinde ni ne disponas, devas ankaŭ esti elserĉitaj kaj studataj. Ekzemple, jam en 1899 G. Atanasov per sia traduko de "Avo Joco rigardas" de Ivan Vazov partoprenis en literatura konkurso de la Franca Esperanto-Asocio kaj gajnis trian premion, sed ĉu ie aperis la traduko, ĝis nun ni ne scias.
Tie ĉi ni kontentiĝos studi la ĉefajn kaj la plej gravajn flankojn de la esperantigita bulgara literaturo.
Konsiderante la historian atmosferon kaj la evoluon de la bulgaraj prozo kaj poezio, dum kiuj naskiĝas, formiĝas kaj stabiliĝas la Esperanto-tradukarto en Bulgario, ni povas paroli konvencie pri KVAR PERIODOJ en ĝia evoluo.
La UNUA PERIODO komenciĝas de 1902 kaj finiĝas kun la fino de la Unua Mondmilito. Ĝi koincidas kun la periodigo de la historio de la bulgara literaturo kaj sin karakterizas per la jenaj pli gravaj trajtoj: reganta tendenco en la literaturo estas la realismo (Ivan Vazov, Aleko Konstantinov, Pejo Javorov, Kiril Hristov, Elin Pelin, Georgi Stamatov, Penĉo Slavejkov k.a.), sed ankaŭ vastiĝas popolismo (Todor Vlajkov, Hristo Maksimov, Miĥalaki Georgiev k.a.), simbolismo (Teodor Trajanov, Dimitar Bojaĝiev, Nikolaj Liliev, Ljudmil Stojanov, Dimĉo Debeljanov, Emanuil Popdimitrov, Ĥristo Jasenov,- Ivan Andrejĉin k.a.); jam naskiĝas la tiel nomataj proleta poezio kaj prozo (Georgi Kirkov, Dimitar Poljanov k.a.). Tiu ĉi abundeco de tendencoj en la bulgara literaturo reflektiĝas ankaŭ en la tradukata literaturo.
La plej gravaj por la historio de la bulgara esperantista tradukata literaturo estas la jenaj tradukoj: de Ivan Vazov ("Ĉu li venas?", trad. Kr. Sivriev - 1907, "Bulgaraj Rakontoj" (tri eldonoj - 1910, 1913, 1923), trad. Atanas D. Atanasov - ADA, "Kristnaska donaco" kaj "Paŭlo Fertigo", trad. G. Atanasov - 1910, "Avo Joco rigardas", trad, Ĥr. Ĥaralambiev - 1907 k.a.); de Aleko Konstantinov ("Tempi passati", trad. T. Kanev - 1902, "Feliĉan novjaron", trad. G. P. Zografski - 1903, "Pro multe da saĝo", trad. G. P. Zografski - 1903 k.a.); de Elin Pelin ("Agla plumo", trad. Ĥ. T. Rjafiovski -1907 kaj Angel Ivanov - 1911, "Fraŭlo", trad. Ĥ. Baĉvarov - 1908, k.a.); de Georgi Stamatov ("Ĉirkaŭ la Novjaro", trad. Ivan Krestanov - 1909, "Vilao apud la maro", trad. Ivan Krestanov - 1912 k.a.); de Petko Todorov ("En la urbo de l'amo", trad. Kr. Sivriev - 1903, "Fabelo", trad. ADA - 1912 k.a.); de Dobri Nemirov ("Blindulo", trad. T. Kanev - 1910).
Ĝojiga estas la fakto, ke jam tiam elkreskis tri el la plej grandaj tradukistoj la estontaj akademianoj Ivan Krestanov (1890-1966), Atanas D. Atanasov ADA (1892-1981) kaj Petar Jordanov (1884-1952).
La tri sinsekvaj fatalaj por Bulgario militoj baldaŭ rompis la supreniron de la movado, ĉesis la aperado de ĉiuj Esperanto-revuoj; ĉesis ankaŭ la tradukado. La jaroj 1913-1918 estas "morta zono" ne nur en la bulgara literaturo ĝenerale, kiel karakterizas la kritikisto Georgi Bakalov, sed ankaŭ en la esperantista tradukarto. Oni devis atendi la finon de la Unua Mondmilito kaj la eliron de Bulgario el la unua nacia katastrofo por denove eklabori.
Post la milito komenciĝis la DUA PERIODO (1919-1944). Ĝi estas la plej streĉa kaj malfacila por la tradukistoj. Ĵus restabiliĝinta, la Esperanto-movado estis starigita dum la tagoj de sanga sufoko de la ribelo en septembro 1923 kaj dum la jaroj de la batalo por libero, antaŭ multaj kaj seriozaj elprovoj.
Dum tiu ĉi periodo aperis tradukoj de "La fonto de la Blankpiedulino" de Petko R. Slavejkov (trad. ADA - 1921), "Paisij" de Ivan Vazov (trad. P. Jordanov - 1921), "Nedisiĝeblaj" (trad. St. Ĝuĝev - 1922) kaj "Sanga kanto" de Penĉo Slavejkov (trad. II. Silvestriev - 1927), "Armenoj" de Pejo Javorov (trad. Iv. Dobrev - 1921), "Legendo pri la malĉasta princino" de Dimĉo Debeljanov (trad. St. Ĝuĝev - 1925) kaj aliaj verkoj de aŭtoroj, kiuj jam antaŭ la Dua Mondmilito estis rekonitaj kiel klasikuloj de la bulgara literaturo.
Dume, komenciĝis tradukado de iuj el la novaj poetoj kaj beletristoj: Elisaveta Bagrjana, Jordan Jovkov, Svetoslav Minkov, Hristo Smirnenski, Geo Milev, Georgi Karaslavov, Angel Karalijĉev, Georgi Rajĉev...
En 1931 aperis en apartaj libroj la poemo "Septembro" de Geo Milev (trad. Ĥristo Gorov kaj David Sasonov) kaj la verskolekto "Tra la ventego" de Ĥristo Smirnenski (trad. Asen Grigorov, Atanas Lakov, Ĥristo Gorov). En 1932 aperis la libro de Georgi Karaslavov "Ĉe posteno", tradukita de Asen Grigorov, Hristo Gorov kaj Atanas Lakov.
La plej gravaj tradukitaj libroj en tiu periodo, krom la jam cititaj, estas jenaj: Jordan Jovkov - "Elektitaj rakontoj" (Asenovgrad, 1938), trad. Hr. Iskrov, Kruco kaj David Sasonov, "Patro kaj filo kaj aliaj rakontoj" (Parmerend, Nederlando, 1938), trad. Hr. Iskrov, kaj la rakontoj "La lupino" kaj "Lukto ĝis morto", trad. G. Ĥarŝev - 1940, 1941: Elin Pelin - "Fratoj" (Sofio, 1921), trad. G. Fandakov, "La familio Gerak" (Sofio, 1924), trad. ADA kaj "Kvar rakontoj" (Sofio, 1939), trad. ADA, kaj la rakontoj "En la transa mondo", trad. Sim. Hesapĉiev - 1932 kaj "La senviva kampo", trad. G. Ĥarŝev - 1925; Aleko Konstantinov: "Baj Ganju" (Loveĉ, 1941), trad. Cano Todorov Ignev kaj P. Lalovski, kaj la rakontoj "La Niagara akvofalo", trad. Ivan Krestanov kaj "Gardu nin, Dio!", trad. G. Sapunĝiev - 1929" Svetoslav Minkov: "La fantaskopo" (Sofio, 1939) trad. N. Vasilev, kaj multaj rakontoj tradukitaj de Geo Ĥarŝev; Ivan Vazov: la libro "Novaj Bulgaraj Rakontoj" (Sofio, 1928), trad. G. Atanasov; Angel Karalijcev: la libro "La ponto" (Sofio, 1939), trad. N. Vasilev, kaj la rakontoj "La ŝtonponto de Rosica", trad. N. Vasilev - 1938, kaj "Miĥail la Majstro", trad. Dim. Ivanov - 1930; Georgi Stamatov: la libro "Nuntempaj Rakontoj" (Leipzig, 1922), trad. Ivan Krestanov kaj "La vilao apud la maro" (Peking, Ĉinio, 1934), trad. Ivan Krestanov; Nikolaj Rajnov: la libroj "La fajro-lango" (Sofio, 1938), trad. Geo Ĥarŝev, "Batalo. Rakontoj" (Sevlievo, 1940), trad. At. Nikolov kaj rnultaj fragmentoj el "La libro de la enigmoj", trad. St. Ĝuĝev (1922), ADA (1923), D. Borisov (1923), Palmin (1924), Ivan Krestanov (1925), Mimozo (1926); Georgi Rajĉev: la rakontoj "Regino Neranza" (fragmento el romano), trad. G. Donĉev - 1925, kaj "Unua neĝo", trad. St. Maserov - 1932; Ljudmil Stojanov: "La mizerikordo de Marso", trad. St. Maserov - 1931; Orlin Vasilev: "Estas malfrue", trad. L. M. - 1937, kaj multaj aliaj.
De la Esperanto-tradukoj de kelkaj aŭtoroj estis faritaj tradukoj en multajn naciajn lingvojn. Bonega ekzemplo estas la retradukado de rakontoj de Georgi Stamatov en ĉinan kaj japanan lingvojn.
Do, ni konvinkiĝas, ke malgraŭ la malfacilaĵoj, kiuj malhelpis la tradukistojn dum la dua periodo, la bulgara Esperanta tradukita literaturo ĉiam serĉis kaj trovis vojojn - leĝajn kaj malleĝajn - por propagando de nia literaturo en la tuta mondo.
Post 1944 komenciĝas la TRIA PERIODO en la historio de la bulgara Esperanta tradukita literaturo. Ĝi diferencas de la dua ne nur laŭ la temaro kaj la elekto de tradukataj verkoj, ne nur laŭ la kvalito de la tradukoj, sed ankaŭ laŭ multaj novaj signoj, per kiuj karakteriziĝas la Bulgara Esperanto-Movado ĝenerale. Neniam antaŭe la movado havis tiajn bonajn materialajn kondiĉojn por stabiliĝo kaj disvastiĝo.
La komenco de l'aperado de "Internacia Kulturo" (1945-1950, red. Asen Grigorov) estas brila momento en la historio de la bulgara Esperanta tradukita literaturo. En "Internacia Kulturo" aperis multaj ĉefverkoj el nia prozo kaj poezio bone tradukitaj kaj bele ilustritaj - "Ridinda ploro" de Ĥristo Botev, trad. A. Grigorov, "Fabelo pri la ŝtuparo" de Ĥristo Smirnenski, trad. L. Marikin, "Andreŝko" de Elin Pelin, trad. Sim. Hesapĉiev, "La adventisto" de Pavel Vejinov, trad. Dim. Zlatarski - Miti, kaj multaj aliaj.
Komenciĝis aperado same de multaj apartaj libroj kun rakontoj, romanoj, poemoj. La plej gravaj eldonoj estas: "Avo Joco rigardas" de Ivan Vazov, trad. K. Georgiev - 1946, "Elektitaj rakontoj" de Elin Pelin, trad. Sim. Hesapĉiev - 1948, "La alia Ameriko" de Svetoslav Minkov, trad. G. Harŝev - 1948, "Vagabondoj" de Ivan Vazov, trad. Iv. Kovaĉev -1949, "Sub la jugo" de Ivan Vazov, trad. Sim. Hesapĉiev, Sim. Simeonov, St. Kiraĝiev, k.a. -1959, "Bofilino" de Georgi Karaslavov, trad. Sim. Simeonov kaj Asen Simeonov - 1959, "Bulgara prozo", enhavanta 20 rakontojn - 1960, nova eldono de "Tra la ventego" de Ĥristo Smirnenski -1950, "Elektitaj Versaĵoj" de Nikola Vapcarov - 1960, "Apostolo de Libereco" de Mercia Makdermot, trad. Nikola Aleksiev - 1980, "Vilaĝo Borovo" de Krum Velkov, trad. Asen Grigorov - 1983, "La glacikovrita ponto" de Ljuben Stanev, trad. Asen Grigorov - 1984, "Bulgara nuntempa poezio kaj prozo" (antologio 1985), "Elektita verkaro" de Hristo Botev, trad. Ivan Dobrev kaj Ivan Sarafov -1986, "Rakontoj" de Jordan Jovkov, trad. Ĥr. Gorov, V. Oljanov, Asen Simeonov, Stefka Ĥristova, Lidia Raeva, Krastju Georgiev k.a. - 1986, "Ŝtelisto de persikoj" de Emilian Stanev, trad. Nikola Uzunov kaj Petar Todorov - 1986, "Tra la ventego" de Ĥristo Smirnenski - 1986, "Homoj, antaŭen!" de Penju Penev, trad. Nikola Pilev, Nikola Uzunov, Asen Grigorov k.a. - 1986, "Milda fifro jam eksonis" - bulgara popola ampoezio, trad. Ljuba Bojaĝieva - 1986, "Kantoj de motoroj" de Nikola Vapcarov, trad. Asen Grigorov, Canko Murgin, Simeon Simeonov, Hristo Gorov, Violin Oljanov, Nikola Pilev k.a. - 1987, "Nesto de birdoj", antologio, trad. Nikola Pilev, Nikola Uzunov, Penju Stojanov k.a. - 1987, "De bordo al bordo" de Elisaveta Bagrjana, trad. As. Grigorov, V. Mitev, N. Pilev, N. Uzunov, C. Murgin k.a. - 1988, "Tango" de Georgi Karaslavov, trad. Petar Todorov kaj Nikola Uzunov - 1988.
Speciale pri la tria periodo mi dezirus diri ankoraŭ kelkajn laŭ mi gravajn vortojn.
Lastatempe multaj gesamideanoj ofte kritikas la tiamajn estraranojn de Bulgara Esperanto-Asocio pri tio, ke dum la kvardek kvin socialismaj jaroj post 1944 la agado de la asocio estis forte ligita kun la agado de la reganta dum tiuj jaroj komunista partio. Jes, principe ili havas rajton kaj estonte la historiistoj de nia movado devas detale kaj heneste pritrakti tiun ĉi problemon. Sed mi tuj diros mian propran opinion: ĉu vi povus imagi kio povus okazi, se la gvidpostenojn en nia asocio dum tiu periodo ne okupis Nikola Aleksiev kaj Hristo Gorov, kaj ĉefloke de BEA estis iuj dogmuloj kun limigita intelekto, karieristoj kaj servantoj de la reĝimo? Feliĉe, ili ambaŭ estis personoj kun grandega sperto en la soci-politika vivo, kun aŭtoritato sur la kampo de la kulturo, kun veraj, kaj ne elpensitaj meritoj, kaj pro tio ili ne timis diri ĉiam siajn opiniojn kaj defendi la asocion de ies ambicioj kaj atencoj.
Rilate al la eldonpolitiko de la asocio mi ankaŭ tuj diros, ke ne estos tute honestaj tiuj, kiuj eble estonte provos meti ĉion en la saman "potegon". Kiel ĉiuj orienteŭropaj totalismaj registaroj, la tiama bulgara reĝimo ankaŭ uzis ofte kaj efektive la ligojn de la Esperanto-Asosio por siaj propagandaj celoj eksterlande. Pro tio ĝi neniam avaris, kiam temis pri eldono de libroj kaj revuoj "konatigantaj la fremdlandanojn kun nia socialisma lando". Jes, vere estas, ke konsiderante "la direktivojn de la gvidanta partio" BEA estis devigita presigi ankaŭ "verkojn" de kaj pri "karaj gvidantoj" aŭ de duagradaj "progresemaj verkistoj", sed paralele kun tio - dank' al konstantaj subvencioj - la asocio sukcesis proponi al la legantoj en Bulgario kaj eksterlande dekojn da klasikaj kaj nuntempaj aŭtoroj per iliaj plej karakteraj poemoj, rakontoj, noveloj, romanoj.
Jen pro tio ĝuste dum tiu ĉi periodo en Bulgario elkreskis generacio de sindonaj esperantistoj, pri kiuj la tradukarto fariĝis ne simple hobio, sed eĉ profesio. Ĝi estas generacio de talentuloj, iuj el kiuj povis estiĝi famaj naciaj verkistoj aŭ rekonitaj majstroj de originalaj Esperanto-verkoj, sed ili dediĉis sian talenton kaj energion al la tradukarto, konsiderante ĝin treege grava por la evoluo de la lingvo kaj de la belarta Ijteraturo. Tiamaniere ili praktike pruvis la opinion de Kabe, ke "la lingvo profitas pli multe per tradukado ol per libera verkado". Ĉar, insistis Kabe, la originala verkisto ĉiam povas iel "eltiri sin"; li simple ne uzos malfacilajn esprimojn.
El tiu ĉi brila stelaro reliefiĝas la nomoj de kvar grandaj bulgaraj Esperanto-poetoj: Dimitar Zlatarski-Miti (1903-1989), Asen Grigorov (1903-1985), Ĥristo Gorov (1908), Violin Oljanov (1919).
Abunde naturdotita, Miti estis instruisto, historiisto, botanikisto, etnografo, arkeologo, folkloristo, pentristo, desegnisto, restariganto, aŭtoro de multaj originalaj poemoj en Esperanto. Tamen li faris ankaŭ ne multajn, sed majstrajn tradukojn de verkoj de niaj eminentaj poetoj, inter kiuj estas Nikoia Vapcarov.
Asen Grigorov, kiu okupiĝis pri tradukado de belarta literaturo dum pli ol ses jardekoj, donis al ni modelajn tradukojn de verkoj de poetoj-simbolistoj, de Ĥristo Smirnenski, Nikola Vapcarov, Elisaveta Bagrjana, Valeri Petrov, Dora Gabe, Blaga Dimitrova kaj de multaj aliaj. Kaj tion ĉi li faris paralele kun verkado de belegaj poemoj, redaktado dum 15 jaroj de revuo "Nuntempa Bulgario", gvidado de la Literatura Rondo.
Ĥristo Gorov, kiu komencis sian poeziverkadon en 1929 kaj estas aŭtoro de tiaj verkoj kiel la ampleksa poemego "Poemo de l'plugisto" (eldonita en Leipzig en 1930), "Fabelo pri l'rivero (1931), "Patrino akuzas" (1966), "Vizio" (1984) k.a., de multaj dokumentaj kaj rememoraj verkoj en bulgara lingvo, tradukis poemojn de Ĥristo Smirnenski, Geo Milev, Nikola Vapcarov, Elisaveta Bagrjana, Asen Razcvetnikov, Sergej Rumjancev kaj de aliaj poetoj kaj ankaŭ rakontojn de Jordan Jovkov, Georgi Karaslavov k.a.
La ĉarma lirikisto Violin Oljanov, kies poemoj "Albatranoj" (1938), "La Dolomitoj" (1960), "En la montaro" (1964), "La pordo fermiĝas" (1963), "Amiko" (1976) jam eniris antologiojn kaj legolibrojn, kvankam ne tre produktiva, li faris elegantajn tradukojn de klasikaj kaj nuntempaj poetoj -Ĥristo Smirnenski, Ĥristo Jasenov, Emanuil Popdimitrov, Dobri Jotev k.a. Ni ne forgesu, ke tion ĉi li faras paralele kun siaj multaj okupoj kiel akademiano, aŭtoro de lernolibroj kaj legolibroj, gvidanto de kursoj ktp.
Tradukado de belarta literaturo fariĝis konstanta okupo ankaŭ de du aliaj bulgaraj Esperanto-poetoj: Simeon M. Simeonov (1899-1989) kaj Canko Murgin (1921).
Preferitaj aŭtoroj de S. M. Simeonov estis la nacia poeto Ivan Vazov, la lirikisto Dimĉo Debeljanov, Ĥristo Jasenov, Elisaveta Bagrjana, Elin Pelin, Emilian Stanev, Angel Karalijĉev, Georgi Karaslavov.
Canko Murgin, kiu estas bone konata antaŭ ĉio kiel historiisto de la Esperanto-movado en Bulgario kaj esploranto de la Zamenhof-heredaĵo, paralele kun siaj originalaj poemoj tradukis poemojn de Nikola Vapcarov, Ĥristo Smirnenski, Aleksandar Gerov, David Ovadia, Vatjo Rakovski, Stanka Penĉeva k.a.
Specialan lokon en la bulgara esperantista tradukita literaturo okupas Ivan Dobrev (1838-1970), kies traduko de la tuta poezio de Ĥristo Botev en 1925 egalas al vera heroaĵo, se ni konsiderus la nivelon de la tiama Esperanto-Movado en nia lando, manko de bonaj vortaroj ktp. La fakto, ke liaj tradukoj estas presigataj sen iaj ajn ŝanĝoj ĝis nun kaj ke ili sonas ĉiujare dum la tradicia deklamkonkurso de Botev-poezio en urbo Vraca, brile atestas pri iliaj altaj kvalitoj. Ivan Dobrev tradukis ankaŭ poemojn de Pejo Javorov, Nikola Vapcarov, Veselin Hanĉev, Dobri Jotev k.a.
Kaj alian specialan lokon mi destinas al Kiril Draĵev (1903), fondinto de la fama Bulgara Esperanto-Teatro, kiu speciale por ĝi tradukis multajn ĉefajn dramverkojn bulgarajn kaj mondajn. Inter ili estas "Casantoj pri oficoj" de Ivan Vazov, "Akridoj" kaj "Virina regno" de St. L. Kostov, "La megero" de Anton Straŝimirov k.a.
Dum la lastaj tri jardekoj en Bulgario elkreskis bonegaj tradukistoj de prozo kaj poezio, kiujn ĉi tie mi ne gradigos laŭ signifo sed nur mencios ilin alfabete: Dimitar Ĥaĝiev, Ekaterina kaj Ljubomir Mihajlov, Kunĉo Valev, Ljuba Bojaĝieva, Lidia Raeva, Nikola Pilev, Nikola Uzunov, Nikola Stranĝanski, Petar Todorov, Rosica Georgieva, Stefka Hristova, Tonka Dimitrova, Veneta Baleva...
En 1988, kiam la blovo de la sovetia renovigo atingis ankaŭ Bulgarion, el la medioj de la intelektuloj esperantistoj komencis klare vidiĝi malkontento pri la stato de la Movado kaj iom post iom plifortiĝis la kritiko kontraŭ la malfavoraj pri la Bulgara Esperanto-Asocio ligoj kun la komunista reĝimo. Tiel la tutasocia agado eniris en tre respondecan kaj streĉan fazon, kiu postulis de la gvidantoj kaj aktivuloj, membroj kaj simpatiantoj de BEA, superan mobilizon kaj aferecon. Tiun ĉi ekmovon oni eksentis ankaŭ en la eldonejo de la asocio. Revuo "Bulgara Esperantisto", komence time, sed tre baldaŭ jam kuraĝe, publikigis tradukojn de verkoj, kies aŭtoroj tiutempe estis konsiderataj de la reĝimo kiel nepublikindaj, ĉar ili havis la kuraĝon kontraŭstari al la totalisma sistemo. En 1988 aperis en aparta libro elektitaj versaĵoj de Hristo Radevski, honora prezidanto de la persekutata Klubo pri Demokratio unuiganta malkontentulojn. La libro estas titolita "Amo mia", kaj la traduko estas farita de Venelin Mitev.
En 1990 la firmao PRES-ESPERANTO eldonis bonege ilustritan libron de Radoj Ralin, konsiderata dum pli ol tridek jaroj kiel "ĉefdiablo" de la bulgaraj disidentoj. La libro estas titolita "Bonvolu, je via dispono", kaj la traduko estas farita ankaŭ de Venelin Mitev.
Guste tiutempe, de 1988, komenciĝis la KVARA PERIODO en la evoluo de la bulgara Esperanta tradukita literaturo. Ni esperu, ke ĝi estos multe pli fruktodona ol ĉiuj antaŭaj kaj ke ununura strebo de ĉiuj tradukistoj estos prezenti al la legantoj la plej valorajn el belarta vidpunkto verkojn de la moderna bulgara literaturo.
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2026 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.