|
La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
![]() TRADUKARTOAŭtoro: Venelin Mitev |
©2026 Geo
|
Ni jam parolis, ke ne eblas traduki laŭvorte kaj samtempe fidele, ĉar la fideleco ne baziĝas sur vortoj, sed sur esprimitaj ideoj. Tamen rompi la laŭvortecon senbezone estas ankaŭ eraro. La principo de neceso kaj sufiĉo validas ankaŭ ĉi tie.
"La vera stilo Esjgeranta - skribis d-ro Zamenhof en "Lingvaj Respondoj" - estas nek slava, nek germana, nek romana, ĝi estas - aŭ almenaŭ devas esti - nur stilo simpla kaj logika".
Tiaokaze Henrik Seppik aldonas en sia "La Tuta Esperanto": "Kio do estas logika, simpla kaj klara, tio estas bona; kio estas nelogika, komplikita kaj malklara, tio estas malbona, kvankam oni eble ne pekas kontraŭ gramatikaj reguloj. Por havi bonan, elegantan kaj internacian stilon, oni devas bone koni la lingvon kaj ĝian spiriton, oni devas havi la kapablon pensi logike kaj rektlinie kaj oni ne rajtas blinde imiti sian gepatran lingvon."
Ĉiu tradukisto devas scii, ke li devas prezenti ne sin mem, sed la tradukatan aŭtoron, ne plibonigadi lian verkon laŭ sia bontrovo, sed interpreti ĝin kun ĉiuj kvalitoj pozitivaj kaj negativaj. "Se la aŭtoro - skribas Miroslav Malovec en la jam citita artikolo - uzis en la verko diversajn stilojn por karakterizi siajn heroojn (nobelojn, pastrojn, soldatojn, maristojn, kamparanojn, laboristojn ktp.), la stilo devas resti en la traduko konservita en plena riĉeco kaj esprimiveco. Ĉiun esprimon necesas traduki ne nur laŭ ĝia priskriba signifo, sed ankaŭ kun ĉiuj nuancoj kaj stilaj valoroj, por ke la sceno konservu sian atmosferon, kolorecon kaj sentespriman ŝarĝon kiel en la originalo. La ideo de la verko devas resti neŝanĝita kaj nedeformita. La nacian karakteron de la verko necesas konservi ne per formalaj, nenaturaj rimedoj, sed simple ne rompante ĝin, ne transportante la scenejon de la rakontado en la landon de la tradukisto.
La tradukistoj iam tendencas "klarigi" la tekston, fari ĝin pli logika ol en la originalo. Sed la aŭtoroj ofte intence formulas siajn frazojn malklare por elvoki streĉan atmosferon (detektivaj kaj psikologiaj romanoj) aŭ ŝajne nelogika, ĉar tiel donas al la teksto novan, pli impresan bildon.
La tradukisto devas havi antaŭ ĉio klaran ideon pri la reganta stilo de la epoko kaj pri la rilato de l'aŭtoro al tiu stilo. Poste li devas detale analizi la stilon kaj la lingvon de l'aŭtoro por ekspliki al si mem ĉiujn iliajn elementojn: fonetiko kaj sintakso, verboj, adjektivoj, komparoj, ekkriaj kaj demandaj signoj, vortludoj ktp. Ĉar ĉiuj ĉi karakterizajoj devas trovi reeĥon en la traduko.
Ĉiuj malobeoj de l'aŭtora stilo signifas makulon de la kvalito de la traduko. Eraroj en la traduko pro malsufiĉa vido aŭ eĉ pro malatento estas pardoneblaj kaj eksplikeblas, sed la eraroj en la interpreto de la fundamenta stilo de la epoko kaj de la aŭtoro transformiĝas en krimojn.
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2026 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.