La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


TRADUKARTO

Aŭtoro: Venelin Mitev

©2026 Geo

La Enhavo

PRI LA NEOLOGISMOJ

Tio estas la plej tikla kaj plej aktuala demando, kiu koncernas la evoluon de nia lingvo. Jam ekde la komenco neologismoj vekis akrajn disputojn. Sed la argumentado estis tre magra. Kiel menciis "Heroldo de Esperanto" en sia numero de la 16-a de aprilo 1990, en recenzo pri la libro "La eterna neologisma diskuto" de Herbert Mayer, la neologismemuloj pledis por kreo de poezia lingvaĵo, kiu ekzistu apud la ĉiutaga Esperanto. La alia grupo - ofte pli en tono de emocio ol en sobra argumentado - defendis la vortokrean kapablecon de la sufiksaro kaj insistis pri relative malgranda vortaro por propagandaj celoj. La disputo ne atingis objektivecon kaj pro tio la problemoj ĝis hodiaŭ ne solviĝis kaj konstituas danĝeron por la estonteco de nia lingvo.

La celo de tiu ĉi libro estas tute alia kaj mi ne intencas eniri la "eternan neologisman diskuton". Mi dirus nur kelkajn vortojn.

Dum diversaj diskutoj en esperantistaj medioj la kontraŭuloj de la neologismoj atentigas speciale, ke en iuj landoj, precipe okcidenteŭropaj, lastatempe senteblas neretenebla, ofte memcela deziro "ŝlimŝtopi" la lingvon per novaj kaj novaj vortoj kaj rezulte ĝi malproksimiĝas de la Zamenhofa Lingvo Internacia. Sed la gejunuloj pli kaj pli interesiĝas pri neologismoj kaj precipe pri la tiel nomataj tabuaj kaj insultaj esprimoj.

Mia propra opinio estas, ke ni devas enkonduki por uzado en niajn ĉiutagajn interparolojn kaj en la originalan kaj tradukan literaturon novajn belsonajn kaj esprimplenajn vortojn. Kompreneble, temas pri atenta uzado de neologismoj, kiuj vere pliriĉigas la lingvon kaj ne pri simpla originalemo kaj strangemo.

Al ĉiuj, kiuj deziras ricevi pli plenan imagon pri la neologisma problemo, mi rekomendas tralegi iujn verkojn de la ĉeĥo Karolo Pic (1920), akademiano, poeto, eseisto, romanverkisto, majstro de poezia kaj proza eksperimentado, kies riĉaj kaj profundaj kontribuaĵoj al plua evoluo kaj diferencigo de diversaj stiloj (artliteratura, parte poezia, parte proza, poste publicista kaj fine scienca) ne devus esti malrespektataj. Liaj proponoj pri novaj afiksoj artliteraturaj kaj ceteraj plibonigindaĵoj havas tre solidan teorian bazon kaj sendube iamaniere influos la pluan evoluon de Esperanto.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2026 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.