|
La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
![]() TRADUKARTOAŭtoro: Venelin Mitev |
©2026 Geo
|
Kiajn kvalitojn devas posedi la redaktoro de traduko?
La samajn, kiujn devas posedi la tradukisto, plus kelkajn aliajn kvalitojn.
Plej normala estas la situacio, kiam la tradukisto anticipe scias la nomon de la redaktoro, por ke li konsultu la redaktoron dum la laboro.
Pri la traduko respondecas antaŭ ĉio la tradukisto. La redaktoro respondecas pri ĝi nur parte - nur pri la forigo de eventualaj eraroj. Juna kaj delikata redaktoro kun sento pri stilo kaj lingva intuicio estas pli utila ol sperta formalisto kaj diktatoro, skribas Ivanka Vaseva en sia libro "Stilistiko de la traduko". En tiu ĉi laboro, same kiel en la instrua laboro, la sperto ne ĉiam estas pluso: lufoje, post multaj jaroj de tradukado, la kreaj solvoj retiriĝas kaj anstataŭ ili venas la klisoj kaj ŝablonoj, kaj la tradukistaj trovaĵoj (transformacioj) jam estas kvalifikitaj kiel eraroj.
La rilatoj inter tradukisto kaj redaktoro havas grandan signifon pri la kvalito de la traduko. Plej komplikaj estas la kazoj, kiam inter ili mankas "krea kunigebleco" ("krea akordigebleco") - ekzemple neglektema tradukisto kaj redaktoro formalisto (laŭvorta pedanto), aŭ tradukisto formalisto kaj redaktoro, kiu retajlas frazojn kaj eĉ pli grandajn partojn de la teksto.
Unua tasko kaj devo de la redaktoro estas kontroli kaj korekti la konfiditan al li tradukon tiamaniere, ke la leganto ricevu libron veran laŭ enhavo kaj egalvaloran laŭ spirito kaj formo al la nacilingva originalo.
La unua kondiĉo por sukceso de la redaktoro estas detala anticipa konatiĝo kun la tradukota verko. Antaŭ ol komenci la redaktadon li nepre devas tralegi la tutan originalon. Kaj ne nur tralegi ĝin, sed pristudi la situacion, epokon, personaĵojn, ĝeneralan tonon de la verko kaj dekojn da aliaj detalaĵoj.
Sed kontrolante la tradukon, li eĉ por momento ne devas forgesi, ke li havas en siaj manoj beletran literaturon, kaj ne kontolibron.
La delikata redaktoro forigas atente ĉiujn ripetojn en la manuskripto anstataŭigante ilin per sinonimoj.
Li proponas pli bonajn stilajn adekvatajn vortojn aŭ frazojn, pli ĝustajn vortojn aŭ frazojn de difinitaj situacioj.
Grava lia zorgo estas kontroli la transkribaĵojn de propraj kaj geografiaj nomoj, titolojn de famaj literaturaj, muzikaj kaj aliaj verkoj de la arto, citaĵojn el verkoj tutmonde konataj kaj jam tradukitaj en Esperanton ktp.
Li verkas antaŭparolon aŭ postparolon de la libro aŭ li mem komisias al iu alia fari tion.
Ankaŭ li prizorgas la artan aranĝon de la kovrilpaĝo kaj de la ilustraĵoj.
Kornej Ĉukovski skribas tiurilate en sia iibro "Supera Arto": "Sen etendi la manon al la belarteco en la laboro de la tradukisto, sen malobei la originalecon kaj la ĝeneralan spiriton de lia traduko, la redaktoro -konservante tre zorge ĉiujn leĝajn manifestaĵojn de lia krea personeco - devas tre kuraĝe elradiki el lia teksto ĉiujn liberajn kaj nevolajn elpensaĵojn, bari la vojon al ajnaj devioj de la originalo sendepende de tio kiamaniere ili estas montritaj, Kompreneble, oni ne povas fari de sentalenta traduko talentan tradukon, sed de malĝusta traduko oni povas fari ĝustan tradukon, se ne rilate al la stilo, almenaŭ rilate al la vortarkonsisto."
Mi tamen deziras citi ankaŭ alian opinion pri la redaktado de tradukoj, tiun de nia fama verkisto kaj tradukisto de franca kaj rusa literaturoj Konstantin Konstantinov. "Mi ne amas la redaktorojn - li respondas en unu intervjuo. - Tre pretendemaj, tre ambiciaj kaj ĵaluzaj ili estas. Tre ofte ili deziras nepre trudi al vi siajn vortojn aŭ frazojn, kiuj estas malagrablaj al vi kiel esprimmaniero kaj malpropra spiro klopodante forpuŝi la spiron de la tradukisto, kiu naskiĝis de la kontakto kun la spiro de la originala teksto de la tradukata aŭtoro. Kiam oni preparis la duan eldonon de mia traduko de "Sinjorino Bovary" de Flobert, la redaktoro korektaĉis mian tekston tiel vulgare, ke mi tuj rezignis duan eldonon kaj la eldonejo estis devigita publikigi mian tradukon tia, kia li estis antaŭe. Laŭ mi la redaktoro estas antaŭ ĉio teknika persono, kiu devas forigi eventualajn mekanikajn erarojn. Tre facilas esti redaktoro de preta jam teksto kaj skribaĉi sur ĝi. Sub la tradukita verko staras la nomo de la tradukisto, kaj ne tiu de la redaktoro. Jen pro tio la tradukisto respondecas pri sia laboro. Kompreneble, mi parolas pri sukcesa, kaj ne pri malbona traduko. La malbona tradukisto ĉiam konsentas kun la notoj de la redaktoro, ĉar li vidas nur siajn erarojn kaj antaŭ ĉio pro tio, ke li mem konsideras sian laboron io hazarda. La bona tradukisto estas kreanto."
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2026 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.