La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


TRADUKARTO

Aŭtoro: Venelin Mitev

©2026 Geo

La Enhavo

VORTAROJ KAJ HELPILOJ

La proceso de tradukado konsistas el du momentoj. La unua estas ligita kun la tralego, kompreno kaj interpreto de la aŭtora teksto. La ĉefa tasko de la tradukanto estas fari detalan semantikan kaj leksikan analizon de la teksto, amasigi riĉajn rezervojn de "fonaj" konoj, penetri en la profundon de la konteksto. Apenaŭ tiam venas la dua momento - la vera rekreo de la originalo, la pena serĉado de adekvataj solvoj inter la multaj variantoj. Sed antaŭ la komenco de la tradukado, havigu al vi ĉiujn necesajn vortarojn kaj helpilojn. Bedaŭrinde, ĉe ni en Bulgario tio estas tre malfacila afero, sed faru ĉion eblan - alimaniere vi riskas fari malagrablajn erarojn.

Vi devas posedi almenaŭ jenajn vortarojn:

Plena Vortaro de Esperanto de E. Grosjean-Maŭpin k.a., kaj "Suplemento" de G. Warinĝien;

Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto de G. Warinĝien;

Etimologia Vortaro de Esperanto de Ebbe Vilborg (1990);

"6000 frazeologiaj esprimoj hungaraj-Esperantaj" de Csiszar Ada - Kalocsay Kalman;

Proverbaro Esperanta de L. L, Zamenhof;

Parnasa Gvidlibro;

Esperanta Rimaro de G. Warinĝien kaj R. Bernard;

Esperanta Rimvortaro de Jonathan Cooley (1987);

Esperantaj Sinonimoj de J. Ojalo (1985);

Inversa Vortaro de Esperanto de Bernhard Pabst (1989);

"Knedu min, Sinjorino" de Renato Corseti k.a. - glosaro de tabuaj kaj

insultaj esprimoj en Esperanto;

Ĝenerala Enciklopedio;

Scienca kaj Teknika Terminaro de R. Haferkorn kaj d-ro K. Dellian

(Tokio, 1956);

Marista Terminaro de Peter Glissold (Rickmansworth, Anglio, 1950);

Tabuaj vortoj en Esperanto. Vortaro kun ekzemploj pri praktika uzado de Hektor Alos kaj Kiril Velkov (Vraca, 1991);

Fervoja Terminaro de Edward M. Roŝer (Rickmansworth, 1953);

Esperanta Teknika Medicina Vortaro de d-ro Briquet (Bruxelles, 1932);

Gastronomia Terminaro de E. Urban (Rotterdam, 1958);

Maŝinfaka Esperanto-Vortaro de E. Wuster (Leipzig, 1923);

Militista Vortaro (Paris, 1955);

Българо-Есперантски и Есперантско-български речници;

Речник на българския език, издание на БАН;

Фразеологичен речник на българския език, издание на БАН;

Български тълковен речник от Л.Андрейчин и др.;

Български синонимен речник на Л.Нанов и Ани Нанова;

Речник на редки, остарели и диалектни думи в литературата ни от XIX и ХХ век от Стеван Илчев;

Речник на чуждите думи в българския език от Ал. Милев и др.;

Български римен речник.

Helpas ankaŭ vortaroj de la franca, angla, itala, hispana kaj germana lingvoj, ĉar Esperanto ofte imitas iliajn vortkonstruojn.

Ni povus plilongigi la liston de la vortaroj, ĉar ĉiu esperantisto, kiu decidis dediĉi sin al tradukarto devas scii, ke ju pli da helpiloj li posedas, des pli bone. La senkondiĉa kaj blinda fido je unu vortaro (speciale kiam la tradukanto estas komencanto) povas plenigi la tradukon kun multaj eraroj. Vortaroj, enciklopedioj kaj diversaj aliaj helpiloj enhavantaj komentariojn pri la aŭtoro kaj lia epoko estas multvaloraj konsilantoj de la tradukanto. Tute alia estas la fakto, ke multaj el la cititaj vortaroj jam delonge estas bibliografiaj maloftaĵoj.

Surbaze de mia propra praktiko mi aldonos al tiuj ĉi helpiloj kelkajn aliajn, kiuj faciligos vian laboron. Unue, se vi regas fremdan lingvon, ne estos superflue, se vi, tradukante en Esperanton, "interŝanĝus sperton" kun viaj kolegoj, kiuj jam tradukis la saman tekston en tiun fremdan lingvon. Foje, kiam vi kunpuŝiĝas kun obstakloj en iu malfacila teksto, ili povus sugesti al vi iujn ideojn.

La tradukoj ankaŭ maljuniĝas kaj ofte, post kelkaj jardekoj aperas opinioj, ke oni devas denove traduki iun literaturan verkon, por ke ĝi respondu al la nova etapo de la evoluo de la lingvo aŭ forĵeti iujn erarojn aŭ preterlasojn en la malnovaj tradukoj. Tiaokaze mi rekomendas al vi nepre havigi al si tiujn malnovajn tradukojn. Sed atentu: ne legu ilin antaŭe, ĉar ekzistas granda danĝero, ke ili trompu, erarigu vin. Post kiam vi finos vian tradukon, tre atente tralegu ilin kaj ankoraŭ pli atente komparu vian kun la malnova traduko. Kaj se necesas, prenu de ĝi apartajn, pli sukcesajn vortetojn. Kaj ĉiam memoru: via nova traduko nepre devas esti sur pli alta ŝtupo ol la antaŭa. Nur tiamaniere vi pravigos la publikigon de la nova traduko. Bedaŭrinde, la praktiko ĉe ni en Bulgario montras, ke iufoje aperas novaj tradukoj, kiuj ne ĉiam estas eĉ je la nivelo de la malnovaj. Ĉu estas pro manko de bibliografio de la ĝis nun publikigitaj tradukoj? Ĉu pro tio, ke la tradukinto simple ne sciis, ke la verko jam estis tradukita? Sed estas faktoj, kiuj parolas pri ambicioj ekscesaj iufoje, de personoj, kiuj deziras pruvi superecon antaŭ siaj konkurantoj en la tradukarto. Ve, tiuj ambicioj ofte estas senbazaj kaj finfine temas pri superflua anstataŭigo, pri superflua malŝparo de laboro kaj monrimedoj, dum samtempe aliaj aŭtoroj kaj verkoj atendas sian tradukonton.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2026 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.