|
La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
![]() TRADUKARTOAŭtoro: Venelin Mitev |
©2026 Geo
|
Pragmata adapto signifas enkondukon en la tradukon de suplementa informacio eltirita el la kunteksto de la originalo aŭ, kontraŭe (pli malofte), preterlaso de detaloj, klaraj kaj konataj de la leganto, kaj fine (tre malofte) - ŝanĝo de nomoj, datoj, objektoj k.a. per pli ĝeneraligitaj kaj kompreneblaj.
Jen kelkaj ekzemploj:
Kiam en la teksto estas la nomoj Jantra, Trjavna, Rila, Kom ktp., se la tradukanto simple transkribus ilin, la plimulto el la fremdlandaj legantoj eble ne komprenos pri kiaj geografiaj nomoj temas - rivero, urbo, montaro, monto... Jen pro tio estas bone se li piednote klarigus aŭ rekte en la teksto, pri kio temas. Ekzemple, tradukante la unuan strofon de la balado "Haĝi Dimitro" de Ĥristo Botev, nia fama tradukisto Simeon M. Simeonov eble pravas, kiam anstataŭigas la nekonatan de la neeŭropanoj geografian nomon "Balkano" per "montaro".
Kion diras al la eksterlandanoj la gravaj por ni datoj kiel la 3-a de Marto, la 24-a de Majo, la 9-a de Septembro, la 10-a de Novembro? Nenion, aŭ preskaŭ nenion. Jen pro tio la tradukanto devas nepre klarigi ilin piednote.
Kiamaniere traduki en Esperanton vortojn kiel кавал, калпак, ръченица, фес, шоп, боза, хайдутин, седянка, апостол, гъдулка, конак, заптие, водка, казачок, имам-баялдъ kaj multajn similajn vortojn?
Ĉu per ŝalmo aŭ per kavalo, eksplikante piednote, ke temas pri paŝtista fluto - bulgara nacia muzika blovinstrumento? Ĉu peltoĉapo aŭ kalpako? Ĉu raĉenico (kiel estas menciita en "Bulgara-Esperanta Vortaro" Sofio, 1961), aŭ ekspliki piednote, ke temas pri bulgara nacia danco? Ĉu fezo aŭ ĉapo, klarigante, ke temas pri ruĝa mohametana kaj iama turka ĉapo? Ĉu ŝopo aŭ simple vilaĝano, ekcsplikante, ke temas pri vilaĝano el Okcidenta Bulgario, precipe ĉirkaŭ Sofio? Ĉu bozao aŭ milio-trinkaĵo? Ĉu hajduto aŭ batalinto kontraŭ la turka jugo? Ĉu sedjanko aŭ vespera laboramuzaĵo, amuzlaborado? Apostolo aŭ gvidanto de la ribelo? Gadulko aŭ ribeko? Konako aŭ policejo? Zaptieo aŭ policisto? Vodko aŭ rusa brando? Kazaĉoko aŭ rusa popola danco? Ĉu imambajaldao aŭ abunde oleata manĝaĵo el bakita melongeno farĉita per legomoj?
Mi respondos: dependas de la konkreta kunteksto.
Ĉefa pravigo por uzado de tiuj tipe naciaj vortoj (iuj venintaj de turka lingvo) estas la postulo konservi la lokan aŭ historian atmosferon de la originala medio kaj la epokon de la verko.
Sed la enlogiĝoj tiurilate estas nedezirataj. Se la tradukisto penas nomi ĉiun tipe nacian objekton per ĝia loka nomo, la teksto de la traduko povus montriĝi ĝis tia grado obstrukcita per fremdaj vortoj, ke la leganto ne sukcesos orientiĝi en ili. Jen pro tio tiuj vortoj, kiuj havas, tieldirite, pli neŭtralan karakteron kaj estas metitaj de l'aŭtoro "sub ombro", je dua plano, oni devus interpreti per tipe esperantaj vortoj.
La traduko de la romano "Sub la Jugo" de Ivan Vazov en fremdajn lingvojn bezonas multajn ŝanĝojn pro pragmataj motivoj. Ekzemple la frazon la eksterlandano ne komprenos, ĉar tie oni ne festas tiamaniere la Feston de Sankta Georgo. La germana tradukisto de la romano Randow tradukas tiun ĉi frazon per "wie ein Osterlamm aŭf den Sĉultern fortgetragen" ("kiel paska ŝafido"). Kaj la originalan komparon de Ivan Vazov Alia tradukinto de la romano, At. Dimitrov, tradukis ĝin en germanan lingvon tiamaniere: "wie ein Luftballon", ĉar en Germanio oni neniam uzis felsakon por transportado, kaj en la traduko de Randow ni legas: "glanzte wie eine Specksĉwarte" ("kiel dika felo kun lardo").
Jen kiamaniere tradukis la du cititajn frazojn Simeon Hesapciev k.a.: "forportis sin kiel ŝafidon, buĉoferotan al Sankta Georgo" kaj "Patro Gedeon estis grandventra, dika, bulforma, grasa kiel felsako plena je oleo".
Apartan specon de pragmata adapto de la teksto prezentas ŝanĝoj kiel (Ĉudomir, "Mi ne estas kiel la aliaj virinoj"). La menciita en la originalo "mardo" signifas "granda bazara tago", post kiu en la domo estigas malordo. Se la tradukanto ne klarigos piednote, ke en Bulgario la bazaraj tagoj estas mardo kaj vendredo, la eksterlandano miros kiel aspektas la bulgara domo marde kaj kial ĝuste tiam. Se anstataŭ klarigo vi ŝanĝos la tagon, kiel faris unu el la rusaj tradukistoj de la rakonto la leganto (la ruso) komprenos la aludon, sed perdiĝos la nacia atmosfero. Tiukaŭze, se pli gravas la nacia atmosfero, ne faru similajn ŝanĝojn!
Stefka Ĥristova tradukis la cititan frazon tiamaniere: "Ĉe ili - malordo, malpureco, galimatio".
Al la pragmataj adaptoj ni povus aldoni ankaŭ la proksimuman tradukon de toponimoj, t.e. nomoj de objektoj kaj elementoj de la vivmaniero, historio, geografio kaj kulturo de iu popolo, kiuj ne ekzistas ĉe aliaj popoloj. Pensante kiamaniere traduki la toponimojn, la tradukonto devas konsideri ĉu la eksterlanda leganto konas ilin. Se jes, li povas uzi la lokan nomon ("jurto", "kalpako"), klarigi ilin piednote ("nomada tendo", "peltoĉapo") aŭ proksimume traduki ilin ("tendo", "ĉapo").
Foje la tradukisto estas devigata ŝanĝi eĉ proprajn nomojn. Ekzemple, en la poemo "Babahak" de Usin Kerim estas persono nomata Aliĝo. Por eviti eventualan miskomprenon mi anstataŭigis ĝin per Ĥaliĝo. Similaj ŝanĝoj estas rekomendindaj, se la herooj de iuj verkoj nomiĝas Venko, Velko, Gambo, Kaco, Mono, Nona, Colo, Marco k.a.
Kiam Violin Oljanov tradukis laŭ mia peto, por la aperonta antologio "Bulgara ampoezio", la poemon "Margarita" de Ĥristo Jasenov, li anstataŭigis la nomon Margarita per Violeta kaj laŭ mi li bone faris, ĉar Violeta estas pli internacia nomo ol Margarita, kaj ankaŭ pli belsona en Esperanto.
La tradukisto devas esti tre atentema, kiam en la teksto estas vortoj, kiuj en bulgara lingvo havas unu signifon, kaj en aliaj lingvoj - tute alian signifon. Ekzemple, la rusoj prikantas la korvojn parolante pri la alveno de l'aŭtuno, kaj pri la bulgaro tute ne estas ĉarma birdo, kaj la alveno de l'aŭtuno ni asocias kun forflugo de cikonioj. En multaj lingvoj la vorto "papago" (en figura senco) esprimas negativan opinion pri homo ripetanta malproprajn vortojn, kaj en iuj mezaziaj lingvoj "papago" estas tradicia karesema vorto pri amatino. En multaj lingvoj la leporo personecigas timemulon, kaj en japana lingvo ĝi estas simbolo de ruzeco. Se en bulgara lingvo ("tremolo") estas simbolo de tenereco, en la rusa lingvo ("tremolo") estas "malbenita arbo", ĉar Judaso pendumis sin je tremolo.
La finnoj komparas sian patran lingvon kun marĉo, ĉar por ili la marĉo ne estas simbolo de senmoveco kaj putro, sed, kontraŭe, trezorejo kaj sekura loko. Pri iuj popoloj la betulo ne havas specialan enhavon, sed pri la rusoj ĝi estas simbolo de la patrujo kaj junulina pureco.
Pragmataj adaptoj estas devigaj ankaŭ en tekstoj enhavantaj elementojn de teritoria aŭ socia dialektoj. Ĉar la fremda lingvo ne povas esprimi la teritorian konkretecon, ĝi ne povas diri al la leganto per dialektaj vortoj, ke la heroo estas vilaĝano el Sofia regiono aŭ el Rodopi-montaro. Jen pro tio anstataŭigu similajn dialektismojn per konvenaj ĵargonoj aŭ eĉ tabuaj vortoj, neologismoj, eraroj en la uzado de Akuzativo, de iuj vokaloj aŭ konsonantoj anstataŭ aliaj.
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2026 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.