La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


TRADUKARTO

Aŭtoro: Venelin Mitev

©2026 Geo

La Enhavo

TRADUKADO DE SCIENCAJ KAJ TEKNIKAJ TEKSTOJ

La scienca teksto diferencas de la belarta teksto per tio, ke la scienco kaj la arto ekkonas diversmaniere la mondon kaj do estas diferencaj kaj la scienca kaj la belarta pensado. La scienca pensado estas abstrakta, objektiva, analiza, strikte logika, kaj la belarta pensado estas sinteza, ŝajne konkreta, bildeca, subjektiva.

En sia libro "Stilistiko de la traduko" Ivanka Vaseva, kiu okupiĝas pri teorio de tradukado de literaturo de rusa en bulgaran lingvon, emfazas interalie, ke la sciencan tekston oni konstruas sur la fundamenton de konkretaj terminoj, kaj la belarta teksto ne havas specialan leksikon, ĝi uzas diversajn leksikajn elementojn el ĉiuj funkciaj stiloj (inkluzive sciencan terminologion), kiuj estas submetitaj al la krea ideo de la verkisto.

La scienca teksto, substrekas la aŭtorino, estas unusignifa. La leksikaj eroj partoprenas ĝin per sia rekta, logika senco, kaj en la beletra teksto tre ofte ili estas uzitaj en sia nerekta, kaj iufoje - kaj en rekta, kaj en nerekta senco samtempe.

En la scienca teksto mankas la tiel nomata kunteksto: ĉio estas klare kaj ĝuste dirita. En la belarta teksto la kunteksto estas la plej grava, la vivosenco. Jen pro tio Ernest Hemingway parolas pri "principo de glacimonto" - sep okonoj de la enhavo estas "sub la akvo" (en la kunteksto), kaj nur okono estas supre (en la teksto).

La scienca teksto baziĝas sur logikaj rezonoj. En ĝi mankas bildecaj kaj emociaj elementoj. Kontraŭe, en la belarta teksto ili estas la plej gravaj, ĉar ĝuste sur ili konstruiĝas la estetika efiko. Jen pro tio oni povas paroli pri bildeca logikeco en la belarta teksto, kaj se temas pri scienca teksto, ni devas paroli pri intelekta logikeco.

En la scienca teksto oni ne serĉas riĉecon de la lingvo, sed riĉecon de scienca informado. En la sfero de la terminologioj, kiuj estas la plej grava konsista parto de la speciala leksiko, eĉ se estas sinonimoj, ili estas nedezirataj. En la belarta literaturo oni uzas la tutan sinoniman riĉecon de la lingvo, oni kreas neologismojn, kaj bone konataj vortoj ricevas novajn, neatenditajn signifojn.

Unu el la plej gravaj postuloj de la tradukado de belarta literaturo estas la reproduktado de la individua stilo de l' aŭtoro. En la scienca literaturo ordinare oni ne parolas pri individua stilo, sed oni ne devas forgesi, ke ekzistas grandaj, geniaj sciencistoj, kiuj havas ankaŭ individuan stilon de pensado kaj ekspono de la pensoj. Jen pro tio, se en la originalo estas individua aŭtora stilo, la tradukanto devas rekrei ĝin ankaŭ en la tradukon. Sed se la aŭtoro uzas longajn frazojn, superfluajn vortojn kaj multfoje ripetiĝantajn pensojn, kaj se la tradukanto sekvos ĝuste tiun ĉi "stilon", la redaktoro kaj la leganto rajtas riproĉi lin pro tio, ke li ne "purigis" la tekston, ke li ne malpezigis la frazon, ke li ne faris la penson pli klara.

La tradukado de sciencaj kaj teknikaj tekstoj tute diferencas de la belarta teksto ne nur laŭ la karaktero de la malfacilaĵoj, sed same laŭ la kompreno mem pri ĝusteco de la traduko rilate al la originalo. Tradukante belartan literaturon, ni strebas respeguli la estetikan enhavon, la bildecon kaj ernocian riĉecon de la originalo, kaj tradukante sciencan kaj teknikan literaturojn, ni strebas antaŭ ĉio al logika ĝusteco. Ĉe tradukado de belarta literaturo la nocio "ĝusteco" de la traduko supozigas maksimuman proksimecon al la estetika, bildeca kaj emocia percepto de la originalo kaj de la traduko, kaj ĉe la tradukado de scienca literaturo ĝi baziĝas sur la intelekta, pensa (rezona) logikeco. Jen pro tio eĉ la plej bona tradukisto de scienca kaj teknika literaturoj povas montriĝi senhelpa rekrei belartan tekston, kaj, kontraŭe, eĉ majstro de tradukado de belarta literaturo, neposedanta bonan sperton en la scienca afero kaj ne konanta la terminologion, ne sukcesos plenumi la taskon traduki specialan tekston.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2026 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.