La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


TRADUKARTO

Aŭtoro: Venelin Mitev

©2026 Geo

La Enhavo

LA TRADUKOJ MALJUNIĜAS

La tradukoj maljuniĝas pli rapide ol la originalo. Kial?

La originala literaturo estas unuope donita kaj ni akceptas ĝin kiel neripeteblan, unikan fenomenon, t.e. ĝi estas io neŝanĝebla. La tradukon ni akceptas kiel UNU EL LA EBLAJ VARIANTOJ de la originalo, t.e. kiel ion ripeteblan.

Serĉante la plej bonan formon ekspliki iun konkretan enhavon, la tradukisto ofte uzas ankaŭ la sukcesojn de siaj antaŭuloj tradukintaj la saman verkon. En tiu ĉi okazo estas akceptite mencii en la antaŭparolo aŭ en la fino de la libro kiujn kreajn solvojn de unu aŭ alia tradukisto uzis la nova interpretinto. Bonega ekzemplo tiurilate donis ĉe ni en Bulgario Ivan Ivanov kaj Ljuben Ljubenov en sia traduko de "Dia Komedio" de Dante Aligieri (1975) citinte ĉiujn pruntaĵojn el la antaŭa belega traduko de la sama verko farita de Konstantin Veliĉkov (1906).

Bedaŭrinde, multaj tradukistoj uzas atingojn de siaj antaŭuloj sen ie eĉ vorteton mencii - ofte sen doni al si precizan imagon, ke tiuj atingoj estas malpropraj. Sed tio ĉi estas literatura ŝtelo, plagiatado.

La sovetia teoriisto de la tradukarto I.Levi rimarkigas en sia libro "Искусство перевода" (Arto traduki) (Moskvo, 1974), ke la plagiatado en la traduko estas pli ofta kaj pli malfacile malkovrebla kaj difinebla ol en la originala literaturo. Ĝin oni povas trovi plej ofte en la malfacilaj lokoj postulantaj krean liberon en la interpreto, uzado de originalaj traduksolvoj kaj diversaj traduktransformoj.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2026 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.