La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


TRADUKARTO

Aŭtoro: Venelin Mitev

©2026 Geo

La Enhavo

VI JAM FINIS VIAN TRADUKON... ĈU VERE?

Post longa kaj peniga laboro vi jam fintradukis la poemon, rakonton, novelon, romanon, teatraĵon. Ne rapidu tuj transdoni ĝin al la redaktoro! Organizu ĉion tiamaniere, ke nepre havi tempon lasi vian tradukon por kelkaj semajnoj aŭ eĉ monatoj. Ju pli longtempe. des pli bone. Necesas, ke vi perdu la kontakton kun la originala teksto, ĉar, kiel skribas F. Faŭlhaber en sia libro "Esperanta Mozaiko", komence vi eble legis tra la traduko la originalon kaj ankoraŭ ne bone povas prijuĝi la kompreneblecon, la stilon kaj la bonsonecon de via verko. Via spirito estas ankoraŭ tro ligita al la nacia teksto.

Post, ni diru, kelkaj semajnoj aŭ monatoj, se eblas, vi relegu la tradukon, kaj, ne plu havante la originalan tekston antaŭ la okuloj, vi povas pli bone prijuĝi ĝin.

Kaj ankoraŭ unu konsilon mi dezirus doni al vi: VOĈLEGU la tradukitan tekston, ĉar tiamaniere vi tuj eksentos ĉiujn stilajn malglataĵojn. Kaj se vi scias, ke la sama verko jam estas tradukita de aliaj tradukistoj, havigu al si tiujn tradukojn kaj komparu ilin kun la via. Neniam forgesu: VIA INTERPRETO NEPRE DEVAS STARI JE PLI ALTA NIVELO OL LA MALNOVAĴ. En mala kazo ĝi estas nenecesa.

Kaj se post jaroj oni proponus al vi reeldoni la saman tradukon, tralegu ĝin denove tre atente, ĉar intertempe ne nur la lingvo, sed ankaŭ vi evoluis. Tiam, post jaroj, vi sendube estos pli saĝa kaj pli sperta ol nun kaj tio, kompreneble, kontribuos a! la plibonigo de la traduko.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2026 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.