|
La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
![]() TRADUKARTOAŭtoro: Venelin Mitev |
©2026 Geo
|
|
Mian junon plej klaran, plej karan mi dediĉis al faro bizara: malavare, kun amo tre rara disdonadis talenton senbaran nur al gloroj malpropraj. Mi studadis alies verkarojn, konsultadis grandegajn vortarojn, faris tuj ĉiaspecajn komparojn, serĉis rimojn konvenajn, rimparojn, sinonimojn, esprimojn specialqjn, divenadis kasitajn kialojn en kuntekstoj ne tre ordinaraj, kaj post longaj, detalaj preparoj, eĉ dum tagoj banalaj, amaraj, eĉ dum miaj sendormoj koŝmaraj mi forkuris de I'vivo reala kaj - sorĉita, senbrida, vitala - ektroviĝis en mondo bizara, kie, kvazaŭ kun tute egalaj, paroladis kun homoj tre raraj - geniuloj sur brilaj altaroj, suferintoj pro la idealoj, bravaj viroj de sangaj bataloj, kaj viktimoj de venĝoj brutalaj, kaj sanktuloj humilaj kaj palaj, senhejmuloj, vaguloj skandalaj tra montaro, ĝangaloj kaj maroj, mensoguloj, ŝercemuloj kaj caroj, enviuloj, obstinqj rivaloj, revemuloj, amantoj fatalaj - homoj dum supreniroj kaj faloj, homoj kaj malagrablaj, kaj karaj... Ho, ĉu tio ja estis realo? Sonĝvidaĵo? Sensenca ekfaro de strangulo sen klara finalo? Ĉu ja estas okupo normala strebi al kontentiĝo morala per servado pli ol tridekjara - sinofera, persista, lojala - nur al gloroj malpropraj. Kial do vi demandas min, kara, nur pri ĉiutagec' triviala, nur pri miaj malgajnoj, eraroj, eblaj duboj, hezitoj, bedaŭroj? Ja, en faro ĉi neordinara estas ĉiam momento fanfara, estas ĉiam ĝojeg' senkompara, kiam post la penado longjara al vi kvazaŭ alblovo mistrala venas sento de venko finala. Mi ĝin benas - ĉi ĝuon amaran, ĉi disdonon senĉesan, fatalan, kaj sen ajna hezit' kaj bedaŭro, sen espero al glor' kaj aplaŭdo mi denove ĝin benas! |
Ĉu vere jam pasis tiom da jaroj? Ĉu jam venis la tempo pri rememoroj? Kvazaŭ hieraŭ estis tiu januara tago de 1964, kiam ni, kelkaj gejunuloj-esperantistoj, kolektiĝis ĉirkaŭ nia pli aĝa amiko kaj instruisto Asen Grigorov kaj kune proklamis la fondon de Literatura Rondo.
Kun Asen Grigorov mi konatiĝis koresponde en 1958. Tiam mi, lernanto en la antaŭlasta gimnazia klaso en urbo Lom, komencis lerni Esperanton aŭtodidakte kaj, kiel okazas ofte, mi tuj provis verki poemojn en tiu lingvo. Kaj, kiel sciate, ju pli junas kaj senspertas iu aŭtoro, des pli memcertas. Tial mi rapidis sendi miajn "verkojn" al diversaj redakcioj. Mi gardas ĝis nun en mia arkivo leterojn, kiujn responde sendis al mi Asen Grigorov, tiam redaktoro de la bonega Esperanto-revuo "Nuntempa Bulgario". Rigardante, nun post tridek jaroj, la resenditajn al mi korektitajn originalojn de miaj poeziaj provoj, mi vere ruĝiĝas pro honto. "Kara Venelin - skribis Asen Grigorov sur la marĝeno de mia unua versaĵo, - nekorektebla! Kial vi rapidas verki? Unue lernu, korespondu, ekmajstru la lingvon. Post jaro nepre skribu denove al mi!"
Mi jam ne memoras, ĉu mi ricevis tiun ĉu leteron aŭ samtempe, neatendinte la opinion pri la unua versaĵo, mi tuj sendis aliajn, sed post kelkaj semajnoj la poŝtisto alportis al mi la korektitajn manuskriptojn de du miaj poemetojkaj leteron de Asen Grigorov kun kelkaj kuraĝigaj vortoj: "Tiuj ĉi du versajoj estas jam proksimaj al la stato, kiam ili povas esti prezentitaj al la homoj. Tamen - unue lernu serioze ankoraŭ la lingvon!"
La sekvan jaron en revuo "Bulgara Esperantisto" aperis mia versaĵo "La Verda Stelo", lingve kaj stile korektita, arte plibonigita kaj transdonita al la redakcio de Asen Grigorov.
Kuraĝiĝinta, mi daŭrigis verki en Esperanto kaj ĉiun poemon mi tuj sendis al Grigorov por recenzo. Kaj ĉiam mi baldaŭ ricevis detalajn, ofte tre severajn, sed pli kaj pli stimuligajn opiniojn.
Aŭtune 1962, kiam mi komencis studi filologion en Sofia Universitato, mi jam persone konatiĝis kun Asen Grigorov kaj post nelonge komencis regule kunlabori al revuo "Nuntempa Bulgario" per artikoloj, recenzoj, originalaj poemoj kaj tradukoj.
Tiam al la revuoj "Nuntempa Bulgario" kaj "Bulgara Esperantisto" kunlaboris same aliaj studentoj - junaj ĵurnalistoj, poetoj, beletristoj, inĝenieroj, kaj foje Asen Grigorov, kiu persone konis ĉiujn, lanĉis ideon organizi Literaturan Rondon.
La unua kunveno okazis en januaro 1964 en aŭditorio 124 de Sofia Universitato.
Dum la unua jaro la Rondo organizis folkloran vesperon, kiu fakte estis la unua apero de la rondanoj antaŭ publiko. Ni longe parolis pri tradukado de bulgaraj popolkantoj en Esperanton kaj legis proprajn provojn en tiu ĉi sfero. Sekvis prelegoj pri diversaj literaturaj temoj antaŭ la membroj de la sofiaj Esperanto-societoj "Maksim Gorki" kaj "Heroldo".
En oktobro 1964 Asen Grigorov proponis, ke la Rondo estiĝu ne nur studenta kaj invitis aliĝi al ni aliajn verkemulojn. Tiamaniere en nia ĉefurbo kolektiĝis solida grupo de entuziasmaj verkistoj kaj tradukistoj. Inter ili elstaris la nomoj de Ivan Dobrev, Simeon M. Simeonov, Violin Oljanov, Ljuba Bojaĝieva, Nikola Uzunov. Petar Todorov, Stefka Ĥristova, Lidia Raeva, Nevena Nedelĉeva, Miĥail Ĉobanov, Ekaterina kaj Ljubomir Miĥajlov, Rajna Konstantinova, Rajna Arnaŭdova, Donka Ovĉarova, Vesela Ivanova, Mihail Sekerĝiev, kaj aliaj, al kiuj poste aliĝis multaj verkemuloj el Sofio kaj la provinco.
Ni kunvenis dufoje monate en la gastemaj domoj de Ljuba Bojaĝieva aŭ Asen Grigorov kaj dum kelkaj horoj pridiskutis verkon - originalan aŭ tradukan - de iu el ni.
Poste, vagante dum dekdu jaroj tra la mondo kiel speciala aŭ konstanta korespondanto de Bulgara Telegrafinforma Agentejo, mi renkontis aliajn interesajn verkistojn, tradukistojn de belarta literaturo, ĵurnalistojn kaj multon mi lernis de ili sed neniam plu mi havis tiajn spertajn instruistojn kaj sincerajn amikojn, neniam plu mi laboris kun tiaj sindonemaj kaj senprofitemaj homoj. Jen pro tio mi ĉiam asertis, ke mi estis feliĉulo, ĉar tuj en la komenco de mia vojo de tradukisto kaj ĵurnalisto mi havis la ŝancon konatiĝi kun tiaj anime riĉaj kaj malavaraj talentuloj. Benitaj junulaj jaroj!...
Homo kun neelĉerpebla energio, homo kun granda literatura kaj vivosperto, Asen Grigorov bonege scipovis elserĉadi talentulojn kaj poste kun nepriskribebla pacienco labori kun ili, helpadi ilin, kuraĝigi ilin. Ankaŭ nun mi ofte miras lian kapablon stimuli kaj ambiciigi novulon provi kaj provi dekojn da variantoj de la sama verso aŭ frazo, ĝis kiam la traduko fariĝos maksimume proksima al la originalo.
Kaj li mem estis ekzemplodona kaj imitinda en tiu ĉi sfero. Se vi atente komparus liajn tradukojn, presitajn en la 30-aj kaj 40-aj jaroj, kun tradukoj de la samaj poemoj aŭ rakontoj, publikigitaj en la 60-aj kaj 70-aj jaroj, vi nepre trovos multajn stilajn plibonigojn kaj eĉ tute novajn variantojn.
Mi estis inter tiuj liaj amikoj, kiuj ĉiam opiniis, ke se li verkis en sia gepatra lingvo, li sendube havus la popularecon de iuj el la bonaj bulgaraj poetoj; kaj se li tradukis belartajn verkojn el fremda lingvo en la bulgaran lingvon, kaj ne el la bulgara lingvo en Esperanton, la ŝatantoj de la tradukarto nepre malkovrus en lia personeco iun el la plej brilaj interpretantoj de grandaj alilandaj poetoj. Ĉar, homo kun vastaj konoj en multaj aliaj kampoj krom la literaturo, li regis ankaŭ kelkajn fremdajn lingvojn. Tamen dum sesdek jaroj li verkis - originale kaj traduke - nur en Esperanto. Tio ĉi multe pli grandas ol kreovojo, ol kreosorto. Ĝi estis heroaĵo!
Aŭtoro de ĉarmegaj poemoj, li tamen ne estis tre produktiva en la verkado. Li apartenis al la poetoj, kiuj antaŭ ol verki siajn versaĵojn, jam antaŭe travivis ilin. Jen pro tio la poezio de Grigorov estas tuteca, monolita. En sia verkaro li atente apartigis la gravan, la signifoplenan, la daŭran de la ĉiutaga, momenta evento, kiu lin impresis. Kiel bona mastro, li selektis nur la grandajn grajnojn kaj neniam manifestis krean malavaron kaj nenecesan vortabundon.
Mi tamen opinias, ke liaj originalaj verkoj povus esti pli multaj kaj kun pli granda belarta signifo, se li ne dediĉis tiom multe da tempo al tradukado de poezio kaj prozo kaj la preparado de nova, esperiga generacio en tiu ĉi tre grava sfero de la Esperanto-movado.
Vere stranga estas la sorto de poeto, kiu sentas internan neceson tradukadi malproprajn poemojn. Dum monatoj kaj eĉ jaroj li forgesas pri sia propra verkado kaj kun malserenaj pro sendormo okuloj laboras sur versaĵoj kaj bildoj de aliaj personoj, serĉas en la vortaroj, sed plej ofte apogas sin al la propra intuicio por atingi la momenton, kiam el la detruo kaj senbrueco eksonos la viva kaj maltrankvila voĉo de la poeto, kiun la tradukisto neniam konis...
Kio igas lin premi sian personan konfeson, apliki sperton, oferi jarojn de sia vivo dorskurbiĝante super malpropraj versaĵoj, kiuj - eĉ se la traduko estas perfekta, - neniam estos liaj? Mi opinias, diris iufoje Asen Grigorov, ke tio estas natura homa deziro dividi kun pli multe da homoj siajn malgrandajn inventaĵojn, malkovri al ili vortojn kaj verojn, kiuj ni mem ne povus jam konfesi, ĉar ili estas diritaj antaŭ ni. Oni diras, ke la plej bonaj versaĵoj de poeto estas tiuj, kiuj ne povas resti neverkitaj. Tiu ĉi maksimo certe validas same pri la veraj tradukoj.
Lastatempe mi ĉiam pli kaj pli ofte rememoras pri Asen Grigorov, eble tio, ke post longa paŭzo mi revenis al verkado de originala poezio kaj precipe al tradukado de poezio. Kaj ĉiam, kiam mi penadas iamaniere solvi iun problemon, ĉiam, kiam mi turmentiĝas traduki maksimume fidele al la originalo iun vorton aŭ verson, mi aŭdas lian voĉon kaj mi vidas lian postuleman, severan rigardon, sed en tiu ĉi rigardo mi vidas ankaŭ bonecon kaj paciencon de Instruisto, la amon de vera amiko, kiu ŝajne parolas al mi: "Provu, mi petas, ankoraŭfoje, ne senesperiĝu. Mi estas certa, ke vi sukcesos!..."
Laborante tiun ĉi studon, mi senĉese rememoradis liajn pensojn kaj konsilojn pri la tradukarto, kaj liaj modelaj tradukoj de poeziaj kaj beletraj verkoj estas la bazo, sur kiu mi faris multajn el miaj konkludoj. Jen pro tio mi dediĉas la libron al lia kara memoro kaj ankaŭ al liaj plej ardaj sekvantoj, kun kiuj mi havis la feliĉon labori dum multaj jaroj portante en siaj koroj nur unu deziron - dividi kun pli multe da homoj siajn malgrandajn inventaĵojn...
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2026 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.