La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


TRADUKARTO

Aŭtoro: Venelin Mitev

©2026 Geo

La Enhavo

ELEKTO DE L' AŬTORO KAJ DE LA TRADUKOTA VERKO

Klasika estas la vojo, kiam iu eldonejo aŭ redakcio de revuo elektas la aŭtoron, lian verkon kaj proponas ĝin al unu aŭ kelkaj tradukistoj. Sed la redakcioj ricevas ankaŭ nekomisiitajn tradukojn de poeziaj kaj beletraj verkoj. Tiu ĉi praktiko eble ne estas tute kritikinda, tamen ofte tiuj tradukoj estas nepublikeblaj kaj ne pro tio, ke ili ne estas bone faritaj, sed pro tio, ke la elektitaj aŭtoro kaj verko ne taŭgas. Ofte oni elektas duagradajn kaj eĉ triagradajn verkojn - efemeraĵojn, kiuj ne indas prezenton eksterlande. La bibliografio de la tradukitaj ĝis nun verkoj de bulgaraj aŭtoroj montras multajn similajn ekzemplojn. Ĉu iu rememoras nun pri Ivan Geŝov (1849-1924), Nikola Naĉev (1859-1940), Georgi Bonev (1867-1909), Conju Kalĉev (1870-1942), Evgenia Dimitrova (1875-1930), Nikola Danĉov (1878-1964), Boris Bakalov (1883-1961), Ljuba Kasarova (1887-1946), Evgenia Mars (1887-1945), Ilia Enĉev (1890-1953), Stanimir Liljanov (1896-1973), Diana Dameva (1919-1946), Dimitar Metodiev (1922) k.a., kies verkoj plenigis la paĝojn de la tre modesta laŭ amplekso monata revuo "Bulgara Esperantisto" kaj aliaj bulgaraj Esperanto-eldonaĵoj.

Nun, kiam ni eniras la duan jarcenton de la Lingvo Internacia kaj kiam la postulo estas transiri de kvantaj amasigoj al kvalitaj ŝanĝoj en ĉiuj sferoj de la disvastigo kaj konfirmado de Esperanto, unuagrada devo de redaktoroj kaj eldonistoj estas permesi publikigon nur de la plej valoraj verkoj de la bulgara klasika kaj moderna literaturo. Ni laboru tiel, ke post dekjaroj kaj centjaroj niaj posteŭloj, trafoliumante Esperanto-revuojn kaj antologiojn, ne miru kial ni interesiĝis pri tiel naivaj, duonvaloraj verkoj kaj kial ni malŝparis fortojn por traduki ilin en fremdan lingvon.

Ĉu unu tradukisto povas traduki multajn aŭtorojn? Kial ne, se ili estas proksimaj spirite, temperamente, stile. Sed se ni revenos al la jam citita penso de profesoro Ljubomir Ognjanov-Rizor, ke "la poezia talento de la tradukisto estas reprodukta, samkiel la talento de la aktoro", kial ni ne demandu: ĉu la aktoro ne plenumas multajn kaj diversajn rolojn kaj ĉu la miraklo de lia profesio ne estas ĝuste en la reenkorpiĝo en personojn el diversaj epokoj kaj popoloj? Bone, sed ĉu estas multaj aktoroj povantaj sukcese ludi kaj en komedioj, kaj en tragedioj? Kiom ajn malsamaj ili estas en malsamaj roloj, ĉiu aktoro havas propran amplekson de roloj, kaj nur tre malofte li aperas antaŭ la publiko tute nova aŭ nerekonebla.

Same estas kun la tradukarto. Tradukisto, kiu estas preta traduki kaj Botev, kaj Liliev, kaj Jovkov, kaj Radiĉkov, dubinde povus esti bona. Kornej Ĉukovski substrekas en la jam citita libro "Supera Arto", ke la bona tradukisto, same kiel la aktoro, havas rolaron, sendepende kiom ajn vasta ĝi estu, kaj pro tio li ne tradukas ĉion, ĉar li havas amatan aŭtoron (aŭtorojn, literaturan rondon), kun kiuj li sentas sin trankvila.

Iam la rusa verkisto (kaj amiko de Esperanto) Maksim Gorki tre indignis pri "la ĉiomanĝantaj tradukistoj", kiuj komencas traduki tuj post kiam vidas la libron, eĉ nelegante ĝin antaŭe kaj nehavante ideon pri ĝiaj specifaĵoj.

"La tradukisto - skribas Ljubomir Ognjanov-Rizor - devus kun okuloj kaj oreloj, kun koro kaj cerbo, kun fantazio kaj penso senti apud si la aŭtoron. Li eĉ devus strebi pense okupi lian lokon, instali sin en lia medio, en lia humoro, dum la kreo de la verko."

Sed mi proponos al vi ankoraŭ nun la plej efikan, laŭ mi, metodon: antaŭ la komenco de la traduko, serĉu la aŭtoron, konatiĝu kun li; parolu kun li pri ĉiuj problemoj ligitaj ne nur kun la elektita verko, sed kun la tuta lia aŭtora biografio. Poste tiuj ĉi konoj estos tre utilaj al vi.

"Preskaŭ neniu verkisto estas plene kontenta de la tradukvariantoj de siaj verkoj. En ĉiu romano ĉiu vorto, ĉiu frazo, ĉiu akcento kaŝas ian sekretan intencon konatan nur al la aŭtoro. Tial estas dezirinde, ke la aŭtoro kunlaboru kiel eble plej aktive kun la tradukisto" - skribas la mondfama verkisto Gabriel Garcia Markez en artikolo pri la tradukarto publikigita en 1982 en la franca revuo "Nouvel Observateŭr".

Tamen neniam forgesu, ke la interhomaj rilatoj gravas, sed finfine temas pri tekstoj. Ĉu Ivan Vazov povus esti utila al vi en viaj penoj transigi en Esperanton la tonnuancojn de liaj herooj?

Laborante en soleco, la tradukistoj estas unuarangaj atestantoj de la kultura vivo en siaj landoj kaj veraj kritikistoj de la fremdlandaj literaturoj. Kiuj pli bone ol ili povus konstati la malperfektaĵojn, la geniecon kaj la magion de la tekstoj, kiujn ili prezentas al la legantoj? Ĉiam forpelataj amantoj, viktimoj de sia pasio pri la vortoj, la tradukistoj similas al tiuj virinoj, kiuj forlasas siajn suĉinfanojn tuj post la nasko - patrinoj sen idaro, aŭ alimaniere dirite, verkistoj sen libroj.

Escepte de tiu juna irlandano, universitata profesoro en Parizo, kiu post la provo traduki en anglan lingvon verkojn de Rimbaŭd, Eluard, Breton kaj Crevel estiĝis verkisto. Aŭtoro verkanta en francan lingvon, li mem tradukas siajn verkojn en anglan lingvon. Samuel Becket li estas nomata. "Estas neniu kaj estas iu" - li diras en siaj "Tekstoj pri nenio". Ĉu ĉi tio ne estas difino pri la tradukarto?


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2026 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.