La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


TRADUKARTO

Aŭtoro: Venelin Mitev

©2026 Geo

La Enhavo

KELKAJ VORTOJ PRI LA HISTORIO DE LA TRADUKARTO

La tradukarto ne estas nova fenomeno en la kultura historio de la homaro. Ĝi datiĝas eble tuj depost la invento de la skribo kaj la apero de la unuaj originalaj literaturaj verkoj.

LA UNUA POPOLO, kiu kreis riĉan tradukan literaturon asimilinte la literaturan heredajon de ĉiuj tiamaj kulturaj popoloj - antaŭ ĉio de la helenoj - estis la romianoj. Ili tradukis, reverkis kaj komentariis ĉiujn plej gravajn verkojn de la helena literaturo. Kaj jam tiam ili komencis okupiĝi same pri la teorio de la tradukado - Horacio en "De arte poetica" (Pri la poezia arto) kaj Ĉiĉerono en "De optimo generoratorum, & 14" (verko dediĉita al la oratora arto).

Jam de la antikveco la intelektuloj bone komprenis, ke la tradukado grave evoluigas la lingvon, enportante en ĝin novajn frazeologiaĵojn, idiomojn kaj proverbojn, disvolvigante ĝiajn stilajn kvalitojn kaj eblojn.

EN BULGARIO la tradukarto datiĝas depost la apero de la belarta literaturo. La kreintoj de tiu ĉi literaturo Cirilo kaj Metodio komencis sian agadon per disvastigado de faritaj de ili mem tradukoj el la greka literaturo.

Kiel en ĉiuj aliaj landoj, la mezepokaj bulgaraj tradukistoj interpretis vorton post vorto religiajn skribaĵojn, perfortante eĉ la gramatikon, kvankam la rezulta teksto estis malfacile komprenebla aŭ preskaŭ nelegebla. Neniu kuraĝis "korekti la vortojn de Dio". Sed kiam temis pri nereligiaj tekstoj, la tradukistoj simple rerakontis ilin, konsiderante la rezulton sia propra verko.

Dum la epoko de la Renesanco kaj poste, ĝis nia nuntempo, pri tradukado de prozo kaj poezio el diversaj lingvoj okupiĝas ĉiuj plej elstaraj bulgaraj verkistoj: Petko Slavejkov, Hristo Botev, Ivan Vazov, Penĉo Slavejkov, Pejo Javorov, Dimĉo Debeljanov, Geo Milev, Nikolaj Liliev, Konstantin Konstantinov, Ljudmil Stojanov, Dora Gabe, Elisaveta Bagrjana, Atanas Dalĉev, Valeri Petrov, Blaga Dimitrova k.a.

LA TRADUKITA ESPERANTO-LITERATURO antaŭas la originalan literaturon. Tuj post la apero de la unua Esperanto-lemolibro en 1887 L. L. Zamenhof komencas traduki iujn ĉefverkojn de la monda literaturo - "La Batalo de l' Vivo" de Dikens (ĝi estas lia unua traduko, kiu tamen aperis libroforme nur en 1910), "Hamleto" de Ŝakespeare, kiun li publikigis en 1894, "La Revizoro" de Gogol (1907), "La Predikanto - el la Biblio" (1907), "Georgo Dandin" de Moliere (1908), "Ifigenio en Taŭrido" de Goethe (1908), "La Rabistoj" de Sĉiller (1908), "La Psalmaro - el la Biblio" (1908), "La Rabeno de Baĥaraĥ" de Heine (1909), "La sentencoj de Salomono" (1909), "La Gimnazio" de Alefiem (1909), "Marta" de E. Orzeszko (1910), "La Proverbaro" (1910), "Genezo" (1911), "Eliro", "Levidoj" (1912), "Nombroj", "Readmono" (1914) - ĉiuj kvin el la Biblio. Post la morto de Zamenhof restis manuskripte la kompleta traduko de la "Fabeloj de Andersen" (tri volumoj aperintaj inter 1923 kaj 1963), kaj la tuto de "Malnova Testamento" (eldonita en Londono, 1926, de la Brita kaj Alilanda Biblia Societo).

En artikolo titolita "Zamenhof kiel tradukisto", publikigita en 1959 en revuo "Nuntempa Bulgario" (n-ro 12), prof. G. Warinĝien skribas: "Oni povas miri antaŭ la nombro kaj amplekso de tiuj tradukoj, precipe en la jaroj 1907-1909 (verŝajne kelkaj el ili estis jam pretaj), sed lia rapideco en la laboro restas eksterordinara: se oni memoras, ke li povis labori nur en la vespero, post longa laciga tago, oni demandos sin, kiel li povis efektivigi ekzemple LA VERSAN tradukon de "Ifigenio" en la daŭro de kvar monatoj (marto-junio 1908)".

Per siaj tradukoj Zamenhof pruvis efektive al ĉiuj kontraŭdirantoj, ke "Esperanto povas servi kiel lingvo por libera esprimado de ĉiuj geniaj verkoj de la homa literaturo". Ili kontribuis al la riĉigado de la vortaro pro la neceso redoni kelkfoje subtilajn idenuancojn de la beletraj ĉefverkoj: ili helpis al la ellaborado de la stilo, devigante al penado por "en tiu aŭ alia maniero nepre traduki tiajn esprimojn, kiujn ĉiu lingvo nepre devas posedi; ili progresigis Esperanton al "kreskanta elasteco" kaj fleksebleco, ĉiam memorigante al la verkistoj, ke "nia lingvo devas servi ne sole por dokumentoj kaj kontraktoj, sed ankaŭ por la vivo"; fine ili stabiligis kaj fiksis la idiomaĵojn, prezentante kvantegon da kunmetaĵoj, vortkonstruoj, metaforoj kaj proverboj, komunan trezoron da pretigitaj difinaj parolturnoj, kiujn la leksikologoj kolektis en siaj vortaroj kaj verkistoj uzadas por la pli granda unueciĝo kaj kohereco de la lingvo.

La fundamentajn ŝtonojn de la Esperanto-tradukliteraturo metis ankaŭ la poloj Antoni Grabowski (1857-1921), nomita patro de la Esperanto-poezio, kaj Kazimierz Bein (1872-1959) konata sub la pseŭdonimo Kabe. La unua tradukis la ĉefverkon de Adam Mickiewicz "Sinjoro Tadeo", kaj la dua - "La faraono"-n de Boleslaw Prus, "Patroj kaj filoj" de Ivan Turgenev k.a.

En Esperanton jam estas tradukitaj preskaŭ ĉiuj ĉefverkoj de la monda belarta literaturo.

Aperis ankaŭ multaj antologioj - Pola Antologio, redaktita kaj tradukita de Kabe (1906), Kataluna Antologio, kompilita de Jaŭme Graŭ Casas (1925), Bulgara Antologio, kompilita de Ivan Krestanov (1925), Belga Antologio (1928) en du volumoj ktp.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2026 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.