La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Antaŭen  


TRADUKARTO

Aŭtoro: Venelin Mitev

©2026 Geo

La Enhavo

PRI LA TRADUKARTO PROFESIE KAJ ARTE

Maltrankvila estas la homa spirito. Eterne kaj senlace la homo strebas al novaj horizontoj, al nekonataj mondoj. Ĉiuj ni dolore sentas, ke ni estas izolitaj, io malhelpas nin pli bone ekkoni la mondon, la aliajn homojn, la tradiciojn kaj morojn de la aliaj popoloj. Nin fermas urboj, landlimoj, kontinentoj, religioj, kutimoj kaj ne laste nin fermas nia lingvo, kiun ni heredis de niaj gepatroj kaj pragepatroj.

Se ni iom pli detale pripensus nian vivon, mire ni konstatus, ke nia tuta vivo estas senĉesa batalo ruinigi la murojn, malantaŭ kiuj ni mem fermis nin aŭ la historiaj cirkonstancoj fermis nin. Nia tuta vivo estas senfina vojaĝo al la aliaj homoj, iandoj, kontinentoj. Senĉese ni strebas konstrui pontojn, kiuj gvidas nin al la mondo, kiuj ligas nin kun aliaj homoj. Tial unu el la plej gravaj eroj de la kultura vivo de la homaro estas la tradukarto. Jam en la fora antikveco, la homoj, fermitaj malantaŭ la altaj muroj de siaj lingvoj, komencis serĉi rimedojn venki tiujn ĉi murojn por atingi aŭ malkovri la sciojn, la konojn de la aliaj popoloj kaj nacioj.

Tamen la tradukoj estas ne nur vojoj aŭ pontoj al aliaj popoloj, sed vojoj kaj pontoj al la pasinteco. Ili malkovras al ni la pasinton kaj tiamaniere dank' al iti la homoj povas realigi la unuecon, al kiu konstante kaj dum la tuta vivo ili strebas - la unuecon de pasinto, nuno kaj futuro.

Kiam L. L. Zamenhof komencis krei sian Lingvon Internacian, li deziris helpi al la homoj kaj doni taŭgan ilon, per kiu ili povu enpenetri en la kulturon, en la vivon de la homoj, loĝantaj en aliaj landoj. Per Esperanto Zamenhof deziris faciligi la interŝanĝon de kulturaj valoroj. Ne hazarde li entreprenis grandiozan traduklaboron kaj jam dum la unuaj jaroj li tradukis unu el la plej famaj kaj plej valoraj verkoj de la monda literaturo. Liajn celon kaj ideon bone komprenis liaj fidelaj posteŭloj A. Grabowski, Kabe, K. Kalocsay, G. Warinĝien, W. Aŭld kaj aliaj. Dum la jarcento, kiu pasis, pli kaj pli riĉiĝis la tradukita literaturo en Esperanto. Dank' al tiu ĉi granda traduklaboro, en kiu fervore kaj sindone partoprenis Esperanto-tradukistoj el diversaj landoj, la esperantistoj havis la feliĉon tralegi verkojn, kiujn eble neniam ili povis legi en siaj naciaj lingvoj.

Ege gravas tamen ne nur la fakto, ke en Esperanto aperis pluraj tradukitaj libroj, gravas, ke Esperanto fariĝis vera ponto-lingvo, tio estas, ke libroj, kiujn oni tradukis en Esperanton de diversaj lingvoj, poste estis tradukitaj el Esperanto en aliajn naciajn lingvojn. Tiel dank' al Esperanto, legantoj el diversaj nacioj sukcesis ekkoni verkojn, kiuj eble neniam estus tradukitaj en tiujn ĉi lingvojn pro la manko de tradukistoj.

Tiel el bulgara literaturo pere de Esperanto en ĉinan lingvon oni tradukis la verkojn de Ĥristo Botev, Ivan Vazov, Elin Pelin, Georgi Stamatov, Geo Milev kaj aliaj bulgaraj verkistoj.

Por la traduko estas bezonataj ne nur perfekta lingvoscio, sed pJuraj konoj, kiujn oni devas konscie kaj atente alproprigi. Delonge multaj majstroj de la Esperanto-traduko konstatis, ke siajn konsilojn, konkludojn kaj tradukistan sperton ili devas transdoni al la junaj tradukistoj, por ke ili ĉerpu el ilia riĉa sperto, kaj la estontaj tradukoj iĝu pli bonaj, pli fidelaj al Ia originalo kaj pli utilaj.

En daŭro de jardekoj aperis multaj artikoloj, eseoj, studoj, libroj pri la tradukarto. Pri tiu ĉi grava parto de la Esperanta kulturo verkis niaj plej elstaraj tradukistoj, poetoj, eseistoj kiel Edmond Privat: "Esprimo de sentoj en Esperanto"-1957, Kalman Kalocsay: "Kiel verki kaj traduki poemojn"-1976, Fernando de Diego: "Pri Esperanta tradukarto"-1979, K. Kalocsay, G. Warinĝien, R. Bernard: "Parnasa gvidlibro"-1984 (tria eldono), G. Warinĝien: "Ankoraŭ pri la traduk-arto"-1983, William Aŭld: "La internacia lingvo kiel belarta tradukilo"-1978, William Aŭld: "Pri la traduko de poezio"-1965, Atanas Atanasov - Ada: "La arto traduki"-1983 kaj aliaj.

En tiuj ĉi libroj, studoj, eseoj la junaj Esperanto-tradukistoj povas trovi multajn utilajn ekzemplojn kaj praktikajn konsilojn. Profunde esplorante ia specifojn kaj la eblecojn de la Internacia Lingvo la konataj majstroj en nia literaturo pruvis, ke Esperanto vere estas unu el la plej taŭgaj tradukiingvoj kaj multaj el ili asertas, ke la eblecoj, kiujn donas Esperanto por la tradukarto, estas unikaj. Ekzemple en sia studo "La internacia lingvo kiel helarta tradukilo" William Aŭld emfazas: "Estas notinde, ke eĉ en la plej simplaj, ĉiutagaj kuntekstoj Esperanto, pro sia relativa manko de antaŭkondlĉado kapablas esti pli fidela ol tiu aŭ alia nacilingvo" kaj "Esperanto estas tre riĉa je rimoj - oni povas diri, ke neniu Esperanta vorto estas nura balasto en la rimvortaro, kaj cetere la rimeblecoj estas tre variaj kaj tio kompreneble ebligas reprodukti eĉ komplikajn originalajn rimskemojn kiel ekzemple de sonetoj, spenseraj strofoj, tercinoj, k.t.p."

Se jam ekzistas tiom da fakaj verkoj pri la Esperanta tradukarto, la legantoj nevole demandus sin ĉu estas bezonata nova libro kiel ekzemple "Tradukarto" de Venelin Mitev, kaj ĉu ĝia aŭtoro povus ion novan diri pri la tradukarto, se antaŭ li tiom da elstaraj verkistoj esprimis siajn opiniojn kaj riĉajn spertojn en tiom da libroj kaj studoj?

Kiuj tralegos "Tradukarto-n" de Venelin Mitev, tuj respondos pozitive. Jes, ĉi libro estas bezonata kaj per ĝi Venelin Mitev vere diras ion novan, kio ne troveblas en la aliaj libroj, dediĉitaj al tiu ĉi temo.

Venelin Mitev estas konata tradukisto kun riĉa Esperanta traduka verkaro. Li komencis lerni Esperanton kiel lernanto kaj jam en la unuaj jaroj li provis verki originalajn poemojn en Esperanto. Siajn poemojn li sendis al la bulgara Esperanta poeto Asen Grigorov, kiu tuj rimarkis la poezian talenton de la juna esperantisto kaj kuraĝigis lin. Kiel studento en Sofia Universitato, Venelin Mitev daŭrigis okupiĝi pri Esperanto kaj verki originale. Tiam aperis de li kelkaj poemoj, kiuj elokvente montras, ke la bulgaran Esperantan poezion eniris juna talenta poeto. Dum pluraj jaroj Venelin Mitev laboris eksterlande kaj preskaŭ malproksimiĝis kaj de Esperanto kaj de la Esperanta literaturo.

En 1985, kiam mi komencis gvidi la eldonan fakon de Bulgara Esperanfo-Asocio, mi ekhavis la ideon krei ĉe la eldonejo rondon de Esperanto-verkistoj kaj tradukistoj. Jam en la unua jaro mi sukcesis altiri kelkajn verkistojn kaj tradukistojn kiel Nikola Pilev, Nikola Uzunov, Tonka Dimitrova, Nikola Stranĝanski, Penka Papazova, Stefan Cirpanliev, Venelin Mitev kaj aliajn. Ili ĉiuj havis sukcesojn en la Esperanta literaturo, tamen tiam ankoraŭ ne tute plene disvolvis kaj prezentis sian verkistan kaj tradukistan talenton kaj tial ege entuziasme ili eklaboris. Durn tiu ĉi tempo ni ĉiuj plenpienis je energio kaj la eldonejo de Bulgara Esperanto-Asocio dum tri jaroj eldonis pli ol 40 librojn, inter ili estis poeziaj, prozaj verkoj, eseoj, antologioj kiel ekzemple "Bulgara nuntempa poezio kaj prozo" - antologio, "Rozo kaj glavo" - antologio, "Nesto de birdoj" - antologio, "Mia trezorejo" - novelaro de Ivan Sivarov, "Amo mia" - poemaro de Ĥristo Radevski, "De bordo al bordo" - poemaro de Elisaveta Bagrjana, "Ŝtelisto de persikoj" - novelaro de Emilijan Stanev, "Tango" - romano de Georgi Karaslavov, "Bulgaraj Esperantaj poetoj" - esearo de Canko Murgin kaj multaj aliaj.

Inter la tradukistoj de poezio la plej aktiva estis Venelin Mitev. Li tradukis ĉiujn poemojn en la poemaro de Ĥristo Radevski "Amo mia" kaj pli grandan parton de la poemoj en la poemaro "De bordo al bordo" de Elisaveta Bagrjana.

Kiam li laboris pri la menciitaj tradukoj ni ofte renkontiĝis, interŝanĝis opiniojn pri la specifaj probiemoj de la Esperanta tradukarto. Iom post iom Venelin Mitev profunde eniris la Esperantan tradukarton kaj li iĝis ne nur

bonega tradukisto, sed detale ekkonis la postulojn kaj la leĝojn de la tradukarto.

Liaj pli novaj Esperantaj tradukoj de nuntempaj bulgaraj poetoj aperis sur la paĝoj de "Bulgara Esperantisto". Bulgarlingve li faris multajn brilajn tradukojn de originalaj Esperanto-poemoj, kiuj aperis en revuo "Panorama Esperanto".

Jam de du jaroj en revuo "Bulgara Esperantisto" Venelin Mitev gvidas la belartan rubrikon. Pluraj junaj aŭtoroj sendas al li siajn Esperantajn verkojn kaj tradukojn. Liaj konsiloj pri la tradukarto estas ne nur utilaj, sed necesaj, ĉar ili multe helpas al la estontaj Esperantaj verkistoj kaj tradukistoj. Verŝajne tiu ĉi laboro kun la junaj aŭtoroj kaj tradukistoj igis lin verki la libron "Tradukarto". En ĝi Venelin Mitev esprimas antaŭ ĉio siajn pensojn, spertojn, kiuj dank' al lia multjara traduka laboro, estas tre riĉaj.

Detale li prezentas la evoluon de la bulgara Esperanta tradukita literaturo kaj emfazas ĝiajn plej signifajn sukcesojn. Apartan lokon li dediĉas al la plej talentaj bulgaraj Esperanto-tradukistoj kaj tiamaniere li montras la bonan bulgaran tradicion en la Esperanta tradukado. Impresas la ĉapitroj, kiujn Venelin Mitev dediĉas al la tradukado de poezio, prozo, teatraĵoj, sciencaj kaj teknikaj tekstoj.

"Tradukarto" estas bonega gvidlibro por traduko, tamen la plej granda ĝia valoro estas, ke Venelin Mitev donas ne nur teoriajn, sed praktikajn konsilojn kaj tiu ĉi libro povas esti vere lernolibro en la kursoj por Esperanto-tradukistoj.

Tamen antaŭ la eklego de la libro mi ŝatus rememorigi al la legantoj tri versojn de nia genia Esperanta poeto kaj tradukisto Kalman Kalocsay:

"Do ĝin, en sankta skribmanio,
Poeto, uzu kun util'!
Ni donas ĉion, krom genio."

Do, same Venelin Mitev en "Tradukarto" profesie kaj arte donas ĉion necesan por la venontaj talentaj Esperanto-tradukistoj.

Georgi Mihalkov Sofio, la 19-an de marto 1991


<<  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2026 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.