|
La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
![]() BLUA SANGOAŭtoro: Billy Wood |
©2026 Geo
|
Iun matenon en la frua printempo – la suno apenaŭ leviĝis super la ankoraŭ senfoliaj branĉoj de la arboj en la vastega fruktarbejo – haltis aŭtomobilo antaŭ la ponto de la malgranda kastelo de De Blecourt. Maleine ankoraŭ kuŝis en la lito en la ĉambro, kiu tuŝas al tiu de Ghriselle. La malnova sonorilo laŭtegis, la servisto rapidis eksteren por malfermi la pordegon. Stranga antaŭsento pelis Maleine el la lito. Ŝi iris al la malgranda arkfenestro el vitro en plumbo, kaj malfermis la spiontruon en ĝi. Sinjoro Debloux paŝis, apud la domservisto sur la malgranda korto, rekte al la malgranda ŝtuparo.
– Io okazis al patro, diris al ŝi interna voĉo. La frapilo malsupre sur la halpordo dufoje frapis, kiel signo, ke estas iu por viziti la hejmmastron. Ĉi tiu tamen antaŭ kelkaj minutoj foriris por rigardi la fosadon kaj sterkadon de granda legomkampo. Majoro de Blecourt kutimis ekstreme ekspluati la fortojn de sia laboristaro.
Ghriselle nun devis ellitiĝi por paroli kun la vizitanto.
Maleine tamen ne havis sufiĉe da pacienco por atendi ĝis ŝia adopta patrino estos farinta sian tualeton. Ŝi frapetis sur la komunikiga pordo kaj vokis: fraŭlino, venis iu el Nederlando. Certe komisio de mia patro! Ĉu vi konsentas, ke mi akceptu lin?
Ghriselle lamis en la ĉambron:
– Vi restu ĉi tie! ŝi diris ordone. Estas mi, kiu devas akcepti la vizitantojn, kiam mia frato ne estas hejme. Vi restu ĉi tie, ĝis kiam oni vin vokos.
Tiam ŝi kriple reiris kaj rapide sin vestis. Momenton poste oni frapetis sur la pordo de Maleine: fraŭlino, bonvolu tuj veni en la salono.
Rapidege ŝi almetis ĉambran robon kaj kuregis sur la ŝtuparo. Sinjoro Debloux tie kun senmova kaj seriozega mieno staris antaŭ Ghriselle. Kiam Maleine al li donis la manon, li ekbalbutis:
– Vi certe miras vidi min ĉi tie kaj estas tute ne agrabla komisio, kiun mi devas plenumi, sed mi, kiel plej intima amiko, aŭ pli bone dirite, kiel nura amiko de via familio al mi mem riproĉus krimon …
– Sed, per la volo de Dio, parolu, diris Maleine senpacience.
– Estas momentoj en la vivo, en kiuj trankvilo kaj preparo …
– Ĉu mia patro subite mortis?
– Ne.
– Nu, tiam la plej grava kio povis okazi estas, ke li subite grave malsaniĝis.
– Vi bone divenis. Sed ne maltrankviliĝu. Ankoraŭ la morto ne nepre sekvos.
– Ankoraŭ ne! Sed povas sekvi.
– Jes, pro tio li sendis min ĉi tie. Li telegrafe venigis min al sia lito … apopleksio … li parte paraliziĝis kaj ne plu povas paroli. Jen, kion li ankoraŭ propramane povis skribi kaj donis por enmanigi al vi.
Maleine prenis la malgrandan paperon, sur kiu estis skribita per malklaraj literoj:
– Infano mia, venu tuj hejmen antaŭ ol estos tro malfrue.
Debloux vin akompanos ĉi tien.
Maleine tiujn vortojn voĉlegis kaj la vizitanto daŭrigis:
– Se ne jam estas tro malfrue, ĉar mi, aŭ pli ĝuste dirite, mia ŝoforo deiris de la rekta vojo, kaj kiu scias, kio atendos nin dum la reveturo. Fakte mi jam hieraŭ vespere intencis alveni ĉi tien.
Ghriselle, kiu nur nun komprenis la aferon, montris tre malkontentan mienon:
– Tiu historio ŝajnas al mi tre suspekta. Vi pardonu al mi, sinjoro, sed mi rifuzas konsenti la foriron de la fraŭlino, antaŭ ol mia frato revenos de la kampo. Mi tuj sendos mian domserviston por venpeti lin ĉi tien.
Sinjoro Debloux koleriĝis, sin sentis ofendita pro tiu malfido, sed Ghriselle restis necedema. Antaŭe la majoro devas interveni. La fraŭlino intertempe povas pretigi sin kaj enpaki siajn kofrojn.
– Enpaki kofrojn, kaj ĉiu minuto nun valoras. Ŝajnas, ke mi alvenis ĉi tie en frenezulejon!
Kaj por la unua fojo en sia vivo Debloux aspektis heroo, kavaliro!
– Se ne estas alie, mi perforte forkondukos la fraŭlinon, li patose diris.
– Nu, nu, kriis Ghriselle kaj minace levis sian lambastonon, antaŭ ol vi tion ekprovos, mi estos farinta vin senpova. Mi divenas vian planon. La sceno estas belege kunmetita. Vi antaŭe pruvu, ke vi vere estas la amiko de barono d’Hainquart kaj ke ĉi tiu vin plenrajtigis. Tiu letero povas esti skribita de kiu ajn.
Dirante tion, ŝi tiris la antikvan sonorilŝnuron apud la pordo kaj ordonis al la maljuna servisto, kiu eniris:
– Fermu la barilon sur la ponto. Al neniu estas permesate eliri, sen konsento de la majoro!
Nun Debloux vere koleriĝis. Li grandpaŝe iris tien kaj reen en la ĉambro kaj pugnigis la manojn:
– Tian malĝentilaĵon mi neniam travivis. Tio estas perforta senliberigo kaj tuj kiam mi estos ekstere, mi iros al la urbestro de Trois Etangs!
Majoro de Blecourt ne longe forrestis. Tuj kiam li eksciis, kiu tiel neatendite venis por viziti ilin, li rapidegis hejmen, kaj suspekteme alrigardis Debloux. Kiam Debloux estis finparolinta, la majoro diris:
– Kion ajn vi pretekstu, fraŭlino d’Hainquart ne forlasos ĉi tiun domon, sen la telegrafa konsento de sia patro.
Ĝis tiam vi havu paciencon.
Vane oni petis, minacis, petegis. La telegramon oni forsendis, la respondon atendis. Majoro de Blecourt kaj lia fratino tute ne intencis lasi la orbirdeton laŭ peto de ĉiu ajn.
La respondo venis kaj ili devis cedi. La kofroj de Maleine estis pakataj kaj je la adiaŭa momento diris Ghriselle:
– Ni povas diri la manon sur la koro, ke ni ĉion faris por gardi vin por krima ago.
– Ĉu krima? Maleine demandis mirigite.
– Jes, infano, kiu malhonorigas la tradicion kaj la nomon de nobela generacio per misedziĝo, faras krimon.
Maleine iomete ridis, dirante:
– Mi promesas al vi, ke mi edziniĝos super mia klaso.
– Mi dankas, diris Ghriselle, tiam nia edukado kaj tiu de kuracisto Boitiers ne estis vanaj.
Kuracisto Boitiers! Maleine nur pri li pensis. Ŝi ne volis foriri ne adiaŭinte lin. Tial ŝi diris, momenton antaŭ ol eniri en la grandan vojaĝaŭtomobilon:
– Mi provizore sidiĝos apud la ŝoforo por montri la vojon, alie denove dum la reiro ni devojiĝos. Ni unue veturu al kuracisto Boitiers!
– Agu laŭvole, fraŭlino, diris Debloux, kiu multe timis la reiron nur pro la voj-serĉado kaj -demando.
Sinjoro Boitiers estis hejme. Li rigardis, kvazaŭ okazis miraklo, kiam li vidis Maleine antaŭ si:
– Ĉu tute sola?
– Ne, kun eks-amanto, kiu sidas en la aŭtomobilo, mia patro ordonis, ke mi revenu hejmen.
– Kara mia, kiel mi tion bedaŭras! Mi havis tiajn belajn planojn pri vi!
– Kiajn planojn?
– Nu, mi serioze pensis pri tio, kion ni interparolis. Vi scias … pri tiu George de Verd’Ile. Mi pensis: Jen li povus esti bona edzo por mia nederlanda pacientino!
– Ĉu vi opinias?
– Vere! Venu momenton kun mi en mia familia ĉambro.
Tie mi havas portreton de tiu bela juna viro. Estas la lasta, kiun li farigis en Parizo, kiam li loĝis kune kun studamiko en ”Rue de Ninove”.
Maleine sekvis la bonkoran, maljunan viron, sed ŝiaj genuoj tremis kaj vidante la grandan portreton de tiu, kiun ŝi amas, ŝi ne plu povis sin reteni.
Ŝi metis sian kapon sur la ŝultro de la viro kaj ekploris:
– Sed, kio nun? la kuracisto konsolis, tion mi ne celis.
Mi ne volas vin perforte al tute fremda viro …
– Sinjoro … la ŝoforo de mia patro estis li … pro li oni min ĉi tie malliberigis.
– Kio? Mirege! Ĉu George de Verd’Ile kaj la ŝoforo, kiun la majoro kaj lia fratino priskribis kiel friponon, estas la sama persono? Ĉu via patro scias tion?
– Ne, George de Verd’Ile venis al ni sub alia nomo.
– Jes, tiel klariĝas. Kaj li solene promesis al sia mortinta patro neniam diri sian veran nomon. Ho, la generacio de Verd’Ile ĉiam estis tre fiera, tre aristokrata. Ne ekzistas alia, pli pura nobelaro en tuta Francujo! Sed via patro devas scii ĉion, la plenan veron!
– Se ĝi ankoraŭ povas atingi lian konscion, ĉar apopleksio lin atakis.
– Tiam mi skribe informos notarion Dupuis en Parizo.
– Tion mi ĵus intencis fari, sed parole, diris Maleine.
– Kio? Ĉu vi intencas veturi tra Parizo? Tio estas ĉirkaŭvojo.
– Ne, ne estas, ĉar de tie ni flugos hejmen per flugmaŝino de la ”Reĝa Aviada Asocio”. Mi jes ne spertis de mia patro tiun amon, kiun mi povis atendi de li, sed nun ke li estas grave malsana, mi ne volas pli longe forresti ol nepre estas necese.
Sinjoro Boitiers premis ŝiajn manojn:
– Vi estas energia knabino. Kaj kion vi nun intencas fari ĉe notario Dupuis?
– Li devas doni al mi la adreson de George, kaj por mi telegrafi al li. Li devas reveni, al mi kaj al mia patro.
– Kaj kion, se li estas tiel malproksime, ke li ne povas veni?
– Tiam mi iros al li.
– Kaj poste?
– Poste ni edziĝos kaj … tiam vi ricevos fermitan aŭtomobilon por viziti viajn pacientojn kaj Musette estos pensiumata.
– Kaj ĉu mi post tiu tempo ne plu vin revidos?
– Certe, jes, ĉar …
– Ĉar kio?
– Ne, tion mi ne diras, tio estu surprizo.
Maleine kore ĉirkaŭbrakis la maljunan kuraciston kaj tiam iris al la aŭtomobilo, en kiu Debloux pacience atendis.
Li esperis pli arde ol iam, ke Maleine post ĉio, kion li por ŝi faris kaj ankoraŭ faros, nun fariĝos pli korinklina.
Tiu mizera historio de Longeois nun iom forgesiĝis kaj ĉio montriĝas, ke barono d’Hainquart ne longe vivos, kaj Maleine do senfamilia estos en la mondo, nun do ŝi certe ne rifuzos je la tria fojo lian edziĝproponon. Li tre submetiĝe sidis kontraŭ la kusenoj en la larĝa vojaĝaŭtomobilo kaj vidis, ke Maleine montras direkton kiu estas perpendikla al la vojo, kiun li antaŭe laŭveturis. Ĉu tio estas eble? Li rezignis, ĉar en ĉi tiu regiono li tiel divene trovis vojon. Sed veturinte du horojn, li ankoraŭ ne vidis iun konatan lokon. Li prenis la paroltubon:
– Ĉu ni ne erarveturas, fraŭlino?
– Ne, estis la respondo, ni veturas rekte al Parizo.
– Sed, tio estas granda ĉirkaŭvojo.
– Certe ne, ni de tie iros per flugmaŝino al Nederlando.
La aŭtomobilo rapidegis. Ŝajnis, ke urĝas al Maleine.
Debloux tute ne ŝatis tiun danĝeregan rapidadon. Li denove prenis la paroltubon:
– Se vi volas flugmaŝine hejmeniri, ni nun ne bezonas veturi tiel rapidege, ĉu jes?
La fraŭlino ne respondis.
Post kvaronhoro da serĉado en la movoplena Parizo oni trovis la oficejon de notario Dupuis kaj Maleine kun li interparolis.
Maleine dankis la ĉielon pro la ideo reiri hejmen per flugmaŝino, ĉar ŝi ĝustatempe alvenis. Du horojn post ŝia reveno en ”La Blua Bero” mortis barono d’Hainquart.
Kun larmoj en la okuloj Clement rakontis, kio okazis. La barono eksigis laman Dirk, ĉar li tiel forte piedfrapis unu el la ĉevaloj sub la ventron, ke ĝi mortis. La barono tiel koleriĝis, ke apopleksio sekvis. Ŝajnas, ke li atendis la alvenon de sia filino por kviete morti. Ŝi kaj la maljuna Clement estis la nuraj, kiuj ĉeestis lian morton.
En la momento, kiam Maleine fermis la okulojn de sia patro, furioza atako okazis kontraŭ la dezertfortikaĵo en Alĝerio. Jam de longe minacis revolucio en la distrikto Manjar. La antaŭa komandanto estis tre severa kaj senkompata homo, kaj oni intencis ataki la fortikaĵon kiu nun havas novan komandanton, tuj kiam oni sufiĉe da armiloj estis kontrabandinta en la diversajn vilaĝojn.
Ad-Adula kaj lia filo, kiuj loĝis okdek mejlojn sude de la fortikaĵo, silente ĉion estis preparintaj. Mono ne mankis; pri tio zorgis la eksterlandaj agentoj, kiuj havis intereson al tio, ke laŭeble plej ofte la trankvileco rompiĝu. Neniu sciis la tagon aŭ la horon, kiam oni atakos la fortikaĵon.
Nur Madrua tion komprenis laŭ la venĝemo de la arabo Maledeh. Kiam ŝi revenis en la dometo de Dramai,
Maledeh ŝin atendis.
– Kien vi iris? li demandis.
– Mi kondukis la komandanton ĝis la rando de la vilaĝo. Vi tre bone scias tion, ĉar vi observadis kun viaj viroj, ŝi diris.
– Estas la unua kaj lasta fojo, li diris kun kruela ekbrilo en la okuloj.
Madrua tuj komprenis la signifon de tiuj vortoj. Kaj ŝi fariĝis tre singarda. Ŝi ade observis la arabon kaj tiam evidentiĝis, ke oni intencas lin fari estro de ĉiuj indiĝenoj, loĝantaj en kaj ekster Ain-Mel.
Je tiu tago, kiam Notario Dupuis en Parizo forsendis la telegramon al la fortikaĵkomandanto en Alĝerio, venis la sciigo, ke kelkaj gentoj plene ribelas kaj detruis ĉiujn komunikojn kun la fortikaĵo.
Grafo George de Verd’Ile kun siaj soldatoj, estis ĉirkaŭata kaj sieĝata kaj malespere batalis. Sed unu persono antaŭe estis avertinta la komandanton. Tiu persono estis Madrua, la arabanino, kies vivon li iam savis. Ŝi trovis eblon atingi la fortikaĵon antaŭ ol Maledeh kaj liaj viroj ĝin ĉirkaŭis.
– Rapidu, sinjoro, telegrafpetu helpon, post dek minutoj ĉiuj dratoj estos detranĉitaj.
Tio estis ĉio, kion ŝi povis diri. Ŝi pro ellaciĝo svenis, ĉar la tutan vojon de Ain-Mel ĝis la fortikaĵo ŝi iris piede.
La komandanto febre-rapideme aranĝis ĉion, metis la kanonojn en batalstato, sendis parton de la soldatoj en la tranĉeojn, fositajn antaŭ la fortikaĵo por kontraŭstari la unuan atakon de la armitaj Beduenoj. Ke oni sendos helpon al li, pri tio li ne dubis. La tempo do alportos venkon. Li nur persistu! Tri tagojn kaj tri noktojn daŭris la atako. La malamiko pruviĝis bonege armita. Eĉ mangrenadojn oni ĵetis en la fortikaĵon, sed kvankam jam tridek tri soldatoj mortis, kvankam li devis rapidegi de unu minacanta loko al alia, kaj dum tri tagoj kaj tri noktoj ne povis eĉ unu minuton ripozi, la juna komandanto tamen ne rezignis. Madrua estis restinta en la fortikaĵo.
Kien iris la komandanto, ankaŭ ŝi tien iris. Ŝi alportis panon kaj akvon por la soldatoj kaj kiam la komandanto negrave vundiĝis ĉe la maldekstra brako, ŝi bandaĝis la vundon, sidigis lin en la ombron de muro kaj lavfreŝigis lian kapon per freŝa akvo. En tiu momento diskrevis grenado super iliaj kapoj. Madrua surdorsenfalis kaj restis senmova. George genuis apud ŝi. Peco da fero penetris en ŝian dekstran tempion.
En la rapidvagonaro Paris-Lyon-Marseille Maleine d’Hainquart veturis al la sudo de Francujo, kie ŝi intencis enŝipiĝi al Alĝerio. Ankaŭ la nederlandaj gazetoj komunikis pri la atako de la franca fortikaĵo kaj citis la nomon de la kuraĝa defendanto: grafo George de Verd’Ile, la lasta ido el malnova franca nobela generacio, kiu – bedaŭrinde – ŝajnis esti kondamnita je formorto.
Ŝajnis. Ĉar en tiu tago, kiam oni fiksis la honorkrucon sur la bruston de leŭtenanto de Verd’Ile, aperis sur la malgranda korto de la fortikaĵo Maleine d’Hainquart.
Kaj depost tiu tago datumas la refloro de la generacio de Verd’Ile. Maleine ne ripozis antaŭ ol la plej juna ido el tiu generacio denove estis posedanto de la ”Manoir de Nemours”.
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2026 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.