La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


BLUA SANGO

Aŭtoro: Billy Wood

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

Ĉapitro dektria

LA KLARVIDULINO

Kiam de Verd’Ile havis la certecon, ke la karavano ree ekmoviĝis kaj do ne intencas lin persekuti, li haltigis sian ĉevalon kaj zorge metis la knabinon sur la tero.

– Kion mi nun faru, sinjoro?

– Vi returne iru al Manjar, al via patro.

– Ho ne, tiam li min mortbatos. Li akceptis monon por mi, multan monon, kaj poste, kiam mi denove estos ĉe li, tiam Adula sin venĝigos.

Ŝi ambaŭmane ĉirkaŭprenis la piedingon.

– Sed mi ne povas kaj ne rajtas kunpreni vin, mia infano!

– Se vi min forlasos, mi restos kuŝanta ĉi tie kaj prefere mortos pro soifo. Mi tamen estus mortiginta min, antaŭ ol mi estus alveninta ĉe Ad-Adula. Vidu …

El sub sia zono ŝi aperigis malgrandan, sed tre pintan ponardon, kaj ĝin direktis al propra brusto:

– La vivo min tedas ĉe mia patro, kiu nur drinkas kaj prunteprenas monon de viroj, kiuj venas ĉe li, por ke mi antaŭdiru al ili la estonton. Mi devas por ili kanti, danci kaj antaŭdiri la estonton.

– Ĉu vi povas tion?

– Jes, ankaŭ por mi mem tion faris. Mi vidas en la estonto, kiam mi fermas la okulojn kaj per ambaŭ manoj tenas vian manon. Mi vidis min mem ĉi tie, inter tiuj kondukistoj kaj subite vi venis alrajdante kun blanka kasko kaj nuktuko. Kiam mi vin vidis, mi vin rekonis.

Tial mi diris al mi mem, vi ne mortigu vin, savo venos.

Vi estas la savinto.

George deĉevaliĝis. Li sidiĝis sur unu el la malgrandaj granitrokoj kaj rigardis nun pli atente la knabinon. Madrua estis bela, kiel juna arabino povas esti, sed ŝi estis maldika, kaj facile rimarkeble estis, ke ŝi multe suferis.

Krom tio ŝia vestaĵo estis malpura kaj preskaŭ malriĉula.

Sed en ŝiaj nigraj okuloj kuŝis medita, kvazaŭ foresta esprimo. Ŝi ŝajnis de tempo al tempo rigardadi en la malproksimon.

– Kiu al vi instruis klarvidi? li demandis iom suspekte.

– Neniu, sinjoro, tio venis en mi, mi ne scias kiam kaj kiel. La unuan fojon mi vidis en la estonto por maljuna, malriĉa daktilvendisto, kiu estis tre malsana kaj kies manon mi tenis, ĉar mi pensis, ke li estas mortonta. Estis en la oazo de Ule, kie mi vidis lin kuŝanta sur la tero, flanke de liaj korboj. Kiam mi tenis lian manon, mi duone ekdormis. Mi tre bone sciis, kie mi estis, kaj kion mi faris, kaj tamen mia animo ne estis tie. Mi vidis eniri la maljunan daktilvendiston en grandan, blankan domon de granda urbo. Sinjoro sidis malantaŭ skribtablo kaj transdonis al li vakssigelitan leteron. Klare, kvazaŭ mi estus nedormanta, mi aŭdis tiun sinjoron diri:

– Jen, tio estas la finkonto. La heredaĵo sumiĝas je pli ol kvar milionojn.

La daktilvendisto malrapide resaniĝis kaj kiam mi vizitis lin en lia dometo en Manjar mi diris al li, kiam li ree plendis pri sia mizero: ”Ne estu malkvieta, vi ricevos heredaĵon de pli ol kvar milionoj. Oni donos tion al vi en granda, blanka domo.” Mia antaŭdiro realiĝis. Pro danko pri tio kion mi diris, mia patro ricevis grandan sakon da mono, sed tion li en mallonga tempo forludis kaj fordrinkis.

Mi ricevis tri multekostajn silkajn vestojn, kiujn mi ankoraŭ havas. En tiuj mi devas danci … Ĉu mi ankaŭ al vi antaŭdiru la estonton? ŝi demandis. Tiam sidiĝu ĉe mi.

La juna oficiro obeis kaj kiam li sidis apud Madrua, ĉio estis por li kiel sonĝo. La blua ombro de la granitrokoj, en kiuj la lumstrioj tranĉas kiel ardaj glavoj; ĉi tiu juna knabino kun sia tipa dialekto; la emajlblua ĉielo super li, la grandega kakto kontraŭ li, kiu, kiel fasko da akre-pintaj segiloj staras inter la rokoj; la ŝvit-malseketaj manoj de la fremda knabino, kiuj tenas lian dekstran manon ĝis super la pulso, ŝia malantaŭapoganta kapo kun la duonfermitaj palpebroj, ĉio estis tiel nereala, preskaŭ ensorĉiga. Li sentis sin malpli trankvila ol antaŭ kelkaj horoj, kiam li estis en vivdanĝero pro la lanco de la karavanestro. Lia patrino ofte rakontis al li pri arabaj virinoj, kiuj posedas la talenton por klarvidi, kiuj jam antaŭdiris al ŝi, ke ŝi forlasos Alĝerion kaj iros al Francujo, por tie edziniĝi kun riĉa grafo. Tiu, kiu al ŝi antaŭdiris, ke ŝi ne malproksime de la marbordo loĝos en kastelo kaj naskos du filojn, estis mzabitanino, deveninta el oazo ĉe la limo de la Saharo malriĉa knabino, kiel ĉi tiu Madrua. Lia patrino ĉiam fidis la antaŭdiron de klarvidulino, sed George, kies okcidenta civilizado malakordi ĝas kontraŭ ĉia superstiĉo, ĉiam malserioze pri ĝi parolis.

Sed, strange, ĉiu mokemo nun malaperis. Li sentis, ke io grava estas okazonta.

Malforte kaj monotone sonis ŝia voĉo:

– Mi vidas landon en nebulo. Tio estas via estonto.

Ĉio aspektas malplena kaj griza, kaj mi distingas neniun fiksan formon. Tamen estas multa kaj plenmova, timigemaltrankvila vivo en tiu nepenetrebla nebulo, estas kiel ĉeborda ondmovado, super kiu pendas densa nebulnubo.

La tuto ŝajnas al mi … esti via animo. Ne, nun mi vidas. Ĝi proksimiĝas, ĉiam pli kaj pli proksimen … ruĝa lumpunkto, ĝi flamiĝas, ruĝa kampfajro. Supre flugas birdo en tre vastaj rondoj. Estas bela, forta besto, juna aglo. Mi rekonas en tiu birdo ion homan; estas kvazaŭ mi ĝin tenas per nevidebla fadeno per ambaŭ miaj manoj. Ĝi flugas en ĉiam pli malvastaj rondoj super la fajro, ĉiam pli malvaste, ĉiam pli malalte. Ĝi volas eviti la fajron, kiu ĝin rezisteble altiras. La ardo de la fajro estingi ĝas, la ruĝaj flamoj flaviĝas, blankiĝas. Ili prenas la figuron de virino. Tiu virino volas sin liberigi el la flamoj, sed ŝi ne povas, ĉar oni ŝin prigardas. La lignaj flankoj de la brulamaso estas muregoj kiel tiuj de la fortikaĵo ĉe la rando de la granda alfo-dezerto. Mi vidas fosaĵon, ponton, turĉambron, maljunan virinon, kiu klinas sian vizaĝon super tiu de la alia. La juna virino etendas siajn brakojn al la birdo, kiu senkonscia falas je granda distanco de la estingiĝanta fajro. Tie ĝi restas kuŝanta … La nebulo malrapide leviĝas … mi vidas la sunon, mi vidas … la dezerton. El la senviva birdo reviviĝas homa figuro, juna viro, sur ĉevalo kun ĉaspafilo flanke de sia selo, juna virino sidas malantaŭ li sur la ĉevalo … mi vidas … ŝi dum momento profunde ĝemis kaj kiel sufereganta ŝi senmove surdorse kuŝadis.

George de Verd’Ile liberigis sian manon el ŝia, kaj atendis. Daŭris kelkan tempon, antaŭ ol ŝi malfermis la okulojn kaj rekonsciiĝis. Ŝi rigardis ĉirkaŭen kaj poste demandis:

– Ĉu estis bela, kion mi vidis? Ĉu ĝi alportos feliĉon?

– Mi ne scias, diris de Verd’Ile, ĉu vi ne plu memoras, kion vi vidis?

– Neniam. Ĝin rakontu al mi.

De Verd’Ile preskaŭ laŭvorte ripetrakontis kion ŝi estis dirinta.

– Ho, ŝi subite kriis, nun mi povas klarigi al vi, kio okazos. Vivas juna virino, kiu pensas pri vi, kaj vin amas.

Ŝi loĝas en fortikaĵo kaj preskaŭ mortas pro sopiro al vi.

Ŝi volas iri al vi, sed maljuna virino ŝin prigardas.

– Neeble, Madrua, tio ne eblas. Vivas vere, juna virino, kiu sopiras al mi, sed ne en fortikaĵo, kaj ne prigardata de maljuna virino, kaj kion signifas tiu birdo?

– Estas vi. Vi volas forkuri de ŝi, sed vi ne povas. Tio vin malsanigas, kaj se vi estus restinta apud tiu ruĝa fajro, vi certe estus pereinta, sed la juna, malsana aglo flugis el la nebulo al la suno kaj fariĝis rajdisto, la rajdisto, kiu savis Madrua’n el la ungegoj de Ad-Adula kaj ŝin prenis sur sian ĉevalon. Ĉu mi bone vidis?

– Parte, Madrua, vi vidis parton de mia estinto, sed vi promesis antaŭdiri kia estonto min atendas.

– Tion mi ankaŭ faros. Se vi ne resendas min al mia patro. Sude de Ain-Mel, de la salfonto, loĝas maljuna virino, nia antaŭa najbarino, ŝi estas akvo-portistino.

Konduku min tien, ŝi certe min gastigos kaj nutros, ĉar ŝi ne estas malriĉa kaj bezonas helpon en sia domo, kiam ŝi faras sian laboron. Mi nun estas lacega, la angoro pro la forrabo kaj la turmentado per la ŝnuroj ankoraŭ premas mian koron. Mi ne estas normala. Mi ne povas pensi kiel antaŭe. Konduku min al Ain-Mel kaj poste vizitu min tie, kaj pro danko por ĉio, kion vi faris por mi, mi diros, kio vin atendas apudestonte.

De Verd’Ile estis ĝoja pro ĉi tiu solvo. Li prenis la fraŭlinon malantaŭ si sur sian ĉevalon kaj trotete rajdis nordorienten, al Ain-Mel, kien li jam ofte faris militistajn marŝojn kaj kie ankaŭ situas la pafekzercejo por la malmultaj artileriistoj, kiujn li komandas. Veninte al la rando de la malgranda vilaĝo, li haltis kaj kiam ŝi kisis lian manon, li demandis al ŝi:

– Kiel nomiĝas tiu akvoportistino?

– Dramai! Ŝi loĝas en la tria dometo maldekstre preter la vilaĝa fonto.

– Adiaŭ, Madrua.

– Ĝis revido, sinjoro, kaj memoru ĉiam, ke mi nenion pli deziras ol servi vin.

Li returnis kaj kiam li atingis la fortikaĵon, jam delonge noktiĝis. La gardistoj enposteniĝis, li ilin kontrolis kaj poste iris al la malgranda teraso, kiu per pordo donis eniron al lia malgranda ĉambro. De ĉi tiu altaĵo li povis vidi la mallarĝan, malrapide fluantan riveron, en la malproksimo la ete-lumigitajn dometojn kaj la malluman palmarbaron. La nokto estis senbrua kaj klara. Super li estis la majesta ĉielo, en kiu multegaj steloj brilis kiel juveloj. Kelkaj grandegaj noktpapilioj lin preterflugis … strigo grakis en la malnova belvedero. Ho, tiu silento, tiu senbrueco de la dezertnokto. Neniam ĝis nun ĝi tiel lin imponis. La renkonto kun Madrua denove disŝiris la malnovan vundon. Ankaŭ ĉi tie en la dezerto la fatalo preskaŭ faris viktimon. Se li ne estus helpveninta, ĉi tiu araba junulino havus la saman sorton kiel Maleine. Kaj malrapide li sentis en si kvazaŭ memriproĉon. Liaj honoro kaj nomo restis, per lia forkuro senmakulaj, sed kiel pro tio fartas Maleine? En malgranda vilaĝo oni facile fariĝas klaĉobjekto. La amhistorio de la fraŭlino kun la ŝoforo, la franca ŝoforo, eble baldaŭ diskoniĝis. Ke ŝi nepre sin sentis kompromitita pro li, tio lin ĉagrenis. Ĉu ŝi ricevis la leteron? Li rigardis al la stelplena ĉielo. Kiel fartas Maleine, la barono?

– Ho, kia infana demando. Nenio plu okazis, kompreneble.

Ĉio jam estas kiel antaŭe. Maleine certe forgesos, kaj la barono ĉion forgesis. Eble jam oni festis fianĉiĝon en ”La Blua Bero”.

Li prefere klopodu dormi. Morgaŭ matene li devos fari longdaŭran ekskurson. Li urĝe bezonis ripozon. Sed la dormo ne venis, malgraŭ la laciga rajdo de ĉi tiu tago.

Li vestita kuŝis sur la lito kaj malrapide liaj okuloj fermi ĝis. Li forrevis en maltrankvila dormetado.

Kiam la suno leviĝis super la palmarbaro, li prenis banon, kaj apenaŭ la trumpetisto sonigis la kolektsignalon, li jam estis surĉevale en la malgranda korto kaj inspektis sian soldataron. Ili marŝis orienten. Estis plena potencmanifestado, ĉar la tri kanonoj sekvis kaj la soldatoj estis en kompleta marŝuniformo. De Verd’Ile antaŭrajdis.

Kiam estis ankoraŭ frumatene, la viroj kantis gajajn melodiojn, sed iom post iom la varmego fariĝis neelportebla; la ledaj plandoj brulsuferigis pro la varmega sablo, kaj de tempo al tempo iu el la soldatoj ne plu kapablis kunmarŝi. La ekskurson, tamen oni senkompate devis daŭrigi. Resti en la brulvarmega suno, tio signifus morti. La komandanto intence elektis sian vojon tiel, ke la reiro kondukos ĉirkaŭ la vilaĝo Ain-Mel. Tie ili je vesperiĝo alvenos kaj lastfoje ripozos. George venigis sian ĉefserĝenton:

– Mi al vi transdonas la komandon. Post duona horo vi povas ekformarŝi.

– Bone, leŭtenanto.

Kiam, post la ripozo, denove la kolono ekmarŝis. la juna oficiro hezitis: Ĉu li kuniru aŭ restu? Kio lin instigas tiel baldaŭ viziti Madrua’n? Ĉu li ne faris la decidan kaj solenan intencon forgesi Maleine? Sed li ne povis; li ĉiutage pli kaj pli sentis sian nepovon. Li per Madrua volis forigi la distancon, kiu disigas lin de ŝi. Li volis uzi la klarvidon de tiu ĉi araba junulino. Li prenis sian ĉevalon ĉe la brido, kaj eniris la vilaĝon. Kia mizero regas ĉi tie. La kvadrataj, malelegantaj loĝejoj, hakitaj en argilroko, kaj kiujn oni povis atingi nur per same el roko elhakita ŝtuparo, kuŝis dekstre kaj maldekstre de nepavimita vojo, sur kiu dise kuŝis ĉiuspeca malpuraĵo. La tria domo, maldekstre de la vilaĝa fonto! Ekzistas do ankaŭ fonto en ĉi tiu mizera vilaĝo, kvankam la militista garnizono devas transporti kaj kuiri la ofte infektitan riverakvon.

La loĝantoj estis ĉiuj endome, malgraŭ la sufokiga varmo de la vespero, kiu certe rezultiĝos en fortega fulmotondro. La enloĝantoj por silenta protesto restas endome ĉiufoje, kiam okazas manifestado de la fortikaĵmilitistoj.

Tial la oficiro frapetis per sia rajdbastono sur la argilmuro sub mallarĝa pordo kaj kiam montriĝis virino, li ordonis:

– Montru al mi la vojon al Dramai, la akvoportistino.

Neparolante, la alparolito obeis, en sia malpura, ruĝ-kaj-blanke striita mantelo, antaŭiris la rajdiston, restis staranta je kelka distanco de murĉirkaŭita puto kaj montris per la mano al pordeto:

– Mi dankas, diris la oficiro kaj eniris.

Nun subite el ĉiuj anguloj kaj truoj malhelaj vizaĝoj kaŝobservis la oficiron, kiu vizitas la maljunan Dramai.

Kio okazas? Ĉu denove oni perforte iun kondukos antaŭ la ŝejkon? Iom post iom la loĝantoj venis el siaj domoj kaj alproksimiĝis al la domaĉo, en kiu loĝas la akvoportistino.

Ain-Mel estis la malpli konfidinda vilaĝo en la sekcio de la komandanto. Jam multfoje oni faris kaŝmurdon al unu el la soldatoj. Kiel ajn ofte oni tie invadis por serĉi pafarmilojn, ĉiam oni nenion trovis kaj tamen la enloĝantoj ilin posedas!

De Verd’Ile estis avertita; li sciis, ke li devas esti ege singardema. Plue estis netaktike uzi kiel eŭropano la duban potencon de arabanino. Kiu krome ankaŭ povus havi ĉi tie siajn adorantojn. Tio jam baldaŭ evidentiĝis, kiam li eniris la mizeran domaĉon de Dramai. Madrua sidis sur seĝeto antaŭ malalta tablo kaj estis kudranta al granda blanka tuko. Maldekstre malantaŭ ŝi sidis sur malalta benko arabo, juna bedueno, la kubutojn sur la genuoj, la malgrandan pipon kun la longa tenilo inter la maldikaj nigraj manoj. Tuj kiam la junulino vidis la oficiron enveni, ŝi rapidegis al li kaj falis antaŭ liajn piedojn.

– Ho, kiel bona vi estas, ke vi jam baldaŭ revenas, ke vi tiel humiliĝas por viziti min ĉi tie.

– Madrua, subite sonis voĉo malantaŭ ŝi, kiu estas ĉi tiu gasto?

– Li estas la fortikaĵ-komandanto, diris la knabino.

– Tion mi scias. Mi demandas, kiu li estas, kiajn rilatojn vi havas kun li.

– Li min savis el la manoj de la viroj de Ad-Adula.

– Ĉu vi lin amas? sonis la malafabla demando, dum la juna bedueno ekstaris.

Li fikse ŝin rigardis. Tamen, senhezite la knabino respondis:

– Jes, mi lin amas, ĉar li savis mian vivon kaj se necese, mi por li donos la mian.

La bedueno, kies kapo preskaŭ tuŝis la argil-plafonon, silente eliris la kvadratan krepuskan ĉambron. Tuj kiam li estis foririnta, Madrua riglis la pordon post li kaj diris:

– Ho, sinjoro, nun vi devas gardi por via vivo. Maledeh estas unu el la amikoj de mia patro, kiu kutimas monludi ĉe li. Ili eksciis pri mia savo, li volas edziĝi kun mi, sed mi ne amas lin. Mi lin malamas. Vi venas por ke mi antaŭdiru vian estonton, ĉu ne?

– Kiel vi tion scias?

– Hodiaŭ matene mi tenis la manon de Dramai kaj al ŝi antaŭdiris, ke jam hodiaŭ venos altranga gasto en ŝian domon. Mi ĉion faris por forsendi Maledeh, sed li rifuzis, ĉar ŝajnas, ke li antaŭsentis vian venon. Sed nenion timu. Vi estas eksterdanĝere, tiel longe, kiel vi estas en ĉi tiu domo. Arabo prefere mortigus sin mem, ol agi kontraŭ la sankta gastamo! Sidiĝu tie kaj donu al mi vian manon. Daŭros ankoraŭ pli ol unu horo, antaŭ ol revenos Dramai.

George sidiĝis kaj nun same kiel hieraŭ en la ombro de la granitrokoj, Madrua fermis siajn okulojn kaj apogis malantaŭen. Ŝia voĉo estis kiel de iu, kiu laŭtvoĉe parolas en sonĝo, sed ĝi estis, kvankam senmodula, klare aŭdebla.

– Mi vidas palan virinon, kiu promenas en ĝardeno kun multaj fruktarboj, strangaj arboj kun kurbaj branĉoj.

Laboras viroj kaj virinoj en tiu ĝardeno. Ili kolektas la fruktojn en korbojn kaj sakojn. Tiun palan virinon mi jam vidis ie inter fortikaĵmuroj. Ĉe la fino de longa aleo staras viro kun pinta nazo kaj grizaj lipharoj. Li kaŝobservas la junan virinon. Li resendas ŝin al la domo.

Dum ŝi, la kapon klinita, iras al la domo, venas maljuna virino. Ŝi lamas kaj apogas sur nigra lambastono. Ŝi staras supre sur ŝtona ŝtuparo kaj minace gestas. Tiu maljunulino estas malbona, diablino …

Nun la knabino silentis.

– Ĉu vi estas kontenta, sinjoro? ŝi demandis, kiam post momento ŝi rekonsciiĝis.

– Mi ne scias, mi ne scias … Mi dankas! Mi devas pripensi!

Mi foriros.

– Atendu, mi kuniros kun vi, ĝis la limo de la vilaĝo.

– Kial?

– Maledeh eble volas sin venĝi.

– Mi havas armilojn.

– Staras aro da viroj antaŭ la pordo. Ili atendas vin. Ili tiris la bridojn de via ĉevalo el la manoj de la knabo.

Tion mi laste vidis.

George eligis la revolveron el la ujo: ĝi enhavas ses kartoĉojn.

– Stariĝu malantaŭ mi, diris Madrua kaj malfermis la pordon:

– Mi scias, kion vi intencas, ŝi kriis malsupren, sed pripensu, ke la fremdulo, kiun vi intencas mortigi, estas mia gasto, tiel longe, kiam li estos ĉe mia flanko.

De Verd’Ile malsupreniris, la viroj dise promenis, sed li sentis iliajn okulojn direktataj al li. Madrua kaptis la bridojn de lia ĉevalo kaj ambaŭ iris unu apud la alia al la ekstera flanko de la vilaĝo. Ĉi tie la oficiro surĉevaliĝis kaj galopis okcidenten.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.