La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


BLUA SANGO

Aŭtoro: Billy Wood

©2026 Geo

La Enhavo

Ĉapitro dekkvara

KURACISTA AVIZO

Altestimata Sinjoro Barono!

Kiel kutime mi sendas al vi mian ĉiusemajnan raporton.

La malsano de la fraŭlino feliĉe ĉesis. Ĝi ne multe maltrankviligis nin, ĉar la kuracisto certigis al ni, ke via filino havas fortegan korpstaton. Mi jam dufoje petis lian konton, sed ĉiufoje li respondas: tio aranĝiĝos. Li estas vera scienculo, la specialisto, kiu antaŭ kelkaj jaroj kuracis grafon de Verd’Ile, taŭga psikiatro. Li dum horoj parolis kun la fraŭlino, kaj ŝajnas, ke ŝi estas tute sub lia influo.

Almenaŭ ŝi tute aliiĝis. Ŝi fariĝis multe pli gaja, ĉevalrajdas kaj interesiĝas pri fruktkulturo. Tamen Ghriselle kaj mi denove devis ŝin puni. Legante ĉikunan leteron, kiun ŝi intencis forsendi per helpo de kamparana laboristino, vi certe komprenos, ke ekzistis sufiĉaj motivoj por punado. Kiu estas kuracisto Drom, tion vi certe pli bone scias ol ni. Ĉiuokaze: Ni kontentige progresas. Ŝajnas, ke la distraĵo, kiun sinjoro Boitiers al ŝi donas, jam efikas.

Mi longe parolis kun ĉi tiu kuracisto, mi tradukis kaj voĉlegis por li la ĉi kunan leteron, kiun ŝi intencis enpoŝtigi pere de la laboristino, sed li ridis pro tio kaj diris: Mi certigas al vi, ke ŝi jam delonge forgesis tiun viraĉon. Kia bonŝanco, ke tiu kuracisto loĝas en nia najbarejo, ĉu ne?

Mi ĉi kune sendas al vi liston de la ekstraj elspezoj, kiujn ni faris por via filino kaj atendas, kiel kutime, vian pagon.

Kun altestimo kaj amikaj sentoj.

Majoro De Blecourt kaj lia fratino.

P.S. Antaŭhieraŭ kuracisto Boitiers petis mian permeson, ke la fraŭlino kuniru en lia kariolo por viziti liajn malriĉajn pacientojn. Mi ne volis rifuzi tion. La fraŭlino havas kompateman koron kaj tiaj vizitoj progresigas la karitatemon.

Kiam barono d’Hainquart ricevis tiun ĉi leteron li tre malbonhumoriĝis. Ĉu kuracisto Boitiers, la specialisto, kiu kuracis ankaŭ grafon de Verd’Ile? Diable, tio ne estas bonŝanco, tio povas esti tre danĝere. Tiu kuracisto certe iam vidis kaj parolis kun la ŝoforo de la grafo, kaj se li hazarde tion dirus al Maleine, tiam denove la spektaklo komenciĝus. Neniel Maleine estu rememorigata al Longeois. Li voĉlegis la leteron al sinjoro Debloux, kiu tiumomente sidis en la verando antaŭ sia viskio.

– Kviete, kviete, li klopodis trankviligi la baronon, pripensu kion diris la profesoro en Utrecht!

– Jes, jes, konsilo estas facila! Oni ne povas depreni sian temperamenton kiel pakaĵo de sia dorso, kiam ĝi ĝenas. Kiam apopleksio min atakas, tiam De Blecourt estos kulpa je tio. Skribi kontojn, tion li bone povas.

– Tiun konton skribis fraŭlina mano, diris Debloux.

– Jes, tion faris Ghriselle, tiu maljuna virinaĉo, kiu duoble kalkulas. Imagu, tiu idiotulino dum duona jaro havis la ideon, ke mi je ŝi enamiĝis. Nun legu la leteron, kiun Maleine volis sendi al kuracisto Drom. Ŝi tre mirus, eksciante, ke liaj tagoj baldaŭ estos forpasintaj. Sinjoro Radter jam transprenis lian oficon. Tian familian kuraciston oni de mi forŝtelu. Kaj se ne pro lia grava malsano, la juĝistaro certe al li havigus maltrankvilajn tagojn.

Imagu, kuracisto, kiu helpas forkuron de suspektulo!

Kaj nun rigardu, kion mia filino al li skribis:

Nur pro vi mi tre bedaŭras, ke mi ne plu estas en ”La Blua Bero”. Kara sinjoro kuracisto, bonvolu sciigi al mi, kion Eugène antaŭ sia forkuro parolis kun vi. Mia patro antaŭ miaj okuloj disŝiris la leteron, kiun vi volis enmanigi al mi, kaj ĝin ĵetis el la fenestro. Vi ne povas kompreni kiel terure estas, aŭdi aŭ vidi absolute nenion de tiu, kiun oni amas. Kara sinjoro, feliĉigu min kaj skribu al mi kelkajn vortojn, ĉar alie via pacientino vere tre malsaniĝos, tion mi sentas. Skribu sur la koverton: ”Al sinjorino Blaise. Trois Etangs.(Tri lagetoj) Normandio.

– Ĉiuokaze, estas pruvo por la aktiveco de tiu majoro, ke li ekkaptis tiun leteron, diris Debloux kaŝrigardante al sia gastiganto.

– Diablo, se tio mankus! Mi ĉiumonate sendas al li ducent guldenojn kaj la ekstraj kostoj kutime sammulton sumas.

La estontaj bopatro kaj bofilo estis konvikitaj pri la bonefiko de la pedagogia kuracado ĉe majoro de Blecourt kaj lia fratino. Ili certe atendis, ke Maleine, kiam ŝi denove rehejmiĝos. hontos kiam la ”amhistorio” kun la eksŝoforo estus priparolata. Dum tiu interparolado veturis la kariolo de kuracisto Boitiers sur la flava, ege dekliva vojo, kiu post momento malsuprenkondukas al Trois Etangs. Maleine sidis flanke de la maljuna normandia kuracisto, en kiu ŝi rimarkis trafan similecon kun sinjoro Drom. Li havas la samajn dolĉajn, bonkorajn okulojn, la saman densan grizan hararon. Ŝi ĝojsentis, ĉar ŝi trovis en li helpanton kaj amikon. Post multaj, vanaj klopodoj li sukcesis konvinki la majoron, ke Maleine certe nervmalsaniĝos, se ŝi pli longe estos malliberigata en tiu malgranda eksfortikaĵo, kiu nun estas farmejo. Ĉu oni ne povus konfidi junan fraŭlinon al viro preskaŭ sepdek-jara? Ĉu fraŭlino d’Hainquart ne promesis je sia honorvorto en ĉeesto de la majoro kaj ties fratino, ke ŝi neniam lin forlasos eĉ ne unu minuton, dum lia vojo al liaj gepacientoj?

De Blecourt finfine cedis, sed ne antaŭ ol Maleine promesis resti ĉiam ĉe la kuracisto. Ghriselle estis kaj restis kontraŭ tiu ĉi decido. Ŝia sistemo estis: Ne unu paŝo sen ia kontrolo ekster la pordo.

Dum ĉi tiu unua ekskurso kun sia amiko Maleine sin sentis feliĉega.

– Ĉu vi scias, kion vi devus fari por mi, kara kuracisto, ŝi diris transprenante la bridojn.

– Vi skribu, je mia nomo, al nederlanda kolego via por demandi, kiel li fartas.

Jen, diris Boitiers, la Evo-temperamento ree ekfunkcias, vi volas min alkonsentigi al io, kies sekvojn mi ne povas antaŭvidi. Mi scias, ke al vi ne estas permesate enpoŝti aŭ enpoŝtigi leterojn, kiuj antaŭe ne estas legitaj de la majoro.

– Ĉu estas krimo ami iun, kiu estas iom malpli altklasa?

– Ne, kara infano, ĉar via klaso fakte troviĝas maldekstre sub via tria ripo, tio estas: en via koro, sed vi estas neplenaĝa, kaj mi promesis al viaj fleg-gepatroj …

– Vi volas diri: flik-gepatroj. Daŭris ses monatoj antaŭ ol mi eksciis, kiel ĉi tiu loko nomiĝas. Nur depost la pasinta semajno mi scias, ke ni estas ĉi tie en Trois Etangs.

Kiam mi iras, kiam mi manĝas, eĉ kiam mi dormas, oni min kontrolas, la servistaro kaj la laboristaro en la fruktarbejo havas la instrukcion: silenti! Ili ne respondas, kiam mi ion demandas. Mi ja ne estas danĝera malliberulino!

– Kara infano, ankoraŭ dum unu kaj duona jaro, tiam vi estos plenaĝa.

– Ĉu anime mi ne jam estas plenaĝa?

– La leĝoj, la naŭzaj, homaj leĝoj, mia infano. Ni ne vane kontraŭagu ilin. Promesu al mi, ke vi ne malfaciligos mian taskon… gardistan, tiam ankaŭ mi ne malfaciligos vian pacientan taskon.

Responde ŝi amike lin alridis.

– Mi dezirus, ke vi estu mia patro.

– Ĉu vi trovas min tiel konsentema?

– Ankaŭ pro tio, sed plue, tiam mi ne estus nobelino.

– Kiu kastelo estas tie?

– Ĉu tiu? Tiu estas… Manoir de Nemours… Ho, ho, kion vi nun faras? Vi preskaŭtuŝe veturas apud la vojrando!

Ekskuon Maleine sentis tra sia korpo, kiam la kuracisto elparolis tiun nomon. Tiu estas la nomo, kiun ŝi legis en la taglibro de Longeois, kiam li, sub la titolo ”Memoroj” skribis pri Normandio.

Ŝi havis grandan penon por sin regi. Sed ŝi ne plene sukcesis. Post momento ŝi demandis:

– Kiu loĝas en tiu kastelo?

– Riĉega viand-eksportisto, ŝafkomercisto, diris la kuracisto, senpripense ekbruligante cigaron… estas paciento mia. Se vi ŝatas vidi la internon, mi post kelkaj momentoj lin vizitos.

– Ho, jes, volontege. Mi faros komparon kun la kastelo, kiun mia patro havas en la Ardenoj, mia avo ĝin konstruigis. Estas iom ŝoke: eksportisto en tia kastelo.

– Ĝi estas tre kaduka. La riparkonstruado kostis kapitalojn… Ĝi apartenis al tre malnova, nobela generacio de la familio de Verd’Ile, posteuloj de la duko de Nemours.

Ludoviko ilin nobeligis grafoj de Verd’Ile. Mi bone konis la maljunan grafon. Du kaj duonan monatojn mi ĉiutage lin vizitis. Jes, kurioza estas la historio de tiu familio. Mi ĝin poste rakontos, kiam ni reiros, atentu, nun ni malsupreniras. Rigardu, jen la preĝejtureto de Trois Etangs kaj malantaŭ ĝi, tiuj kelkaj ruĝaj tegmentoj, tio estas la vilaĝeto Ker-Laz. Tie ni ankaŭ devas esti.

Donu nun al mi la bridojn. La vojo iras malsupren kaj tio estas danĝere por kiu ne kutimas konduki ĉevalojn.

En normalaj cirkonstancoj Maleine lin laŭte mokridus.

Sed nun ŝi silentis kun batanta koro, la okulojn direktantaj al siaj piedoj. Grafo de Verd’Ile, kiu skribis la rekomendan leteron por Eugène. Pri tiu grafo ŝi baldaŭ aŭdos kuriozan historion! Ho, kiel longe daŭris la vojo al la kastelo!

Ĉiufoje demando estis sur ŝiaj lipoj, malprudenta demando pri la ĉevaloj… pri la aŭtomobilo… pri la servistaro de la grafo, sed la prudento flustris: Silentu, silentu, atendu, ĝis la kuracisto propramove rekomencos pri tiu temo.

Sed ŝajnis, ke la kuracisto tute forgesis sian temon, tial ŝi diris, kiam ili veturis al Trois Etangs:

– De ĉi tie mi trovas la kastelon eĉ pli bela.

– Jes, kaj vi sciu, ke la nuna posedanto ĝin nun blankigas per kalko, tio aspektas pli bela ol ruĝaj brikoj, li diras.

Kia malsaĝulo, ĉu ne? Se la formortinta grafo tion aŭdus, li sin turnus en sia tombo.

– Ĉu li mortis malriĉa?

– Malriĉega, kaj li plue postlasis amason da ŝuldoj… al mi kvar mil frankojn por operacio. Tiu postulo trovi ĝas ĉe notario Dupuis en Parizo. La filo deklaris, ke li restos garantianto por tiu ŝuldo. Jen, mi do jam tuŝas miajn kvarmil frankojn! Ha, ha, ha! Li estas eĉ pli malriĉa ol lia patro!

– Kaj kio estas la kuriozaĵo el tiu historio?

– Nu, la du filoj ambaŭ estas tro fieraj por labori. Grafa titolo estas tre bela, sed se mono ne alestas, ĝi estas kiel ardanta kavalira ordensigno, kiu brulas sur la brusto.

Nu, la tuta familio de Verd’Ile nun disiĝis kaj tial mi nun povas babili pri iamaj sekretoj. La pli aĝa filo forkuris, – mi tion scias per mia amiko, la notario – ĉar li ŝtelis iun kason, la pli juna pereas sub la honorindeco de sia generacio. Tial li diris al sia patro: ”Mi akceptos iun ajn oficon, kiun mi povas akiri.” Tio forte ofendis la grafon.

Ido el la generacio de Verd’Ile kiu manlaboras, jen, kion la grafo de Verd’Ile ne povis toleri. Oni ĝuste tiun tagon min vokis ĉe lia lito kaj mi sukcesis trankviligi la maljunan viron. ”Nu,” mi diris, ”lasu vian filon agi laŭ siaj planoj, sed postulu de li la promeson, ke li sub alia nomo foriru al la eksterlando.” Kaj tiel okazis. Georgo de Verd’Ile forlasis Francujon kaj akceptis oficon en … en … jes, en via patrujo!

– Kiel… kiel… kio? Maleine spiregis.

– Neeble tion rakonti al vi, mia bona intano, li tie fariĝis administranto aŭ servisto aŭ … ŝoforo… Haltu. Musette, ni alvenis, nun denove mi dum momento devas lasi vin sola, mia infano. Ĉu vi ne havas ian legaĵon, por pasigi la tempon? Samtempe li malleviĝis el la kaleŝo, kaj ĵetis la kovrilon sur la ĉevalon.

Maleine nenion aŭdis nek vidis. La vortoj de la maljuna kuracisto, kiujn li ŝerce, kelkfoje moke diris, subite vekis en ŝi supozon, kiu superfortis ŝin pro feliĉo kaj dubo samtempe… La pli juna filo de grafo de Verd’Ile iris al Nederlando kiel ŝoforo!

Se Eugène Longeois kaj… tiu filo estus… se, se … la demandoj ŝin superŝutis – la ŝtelrompo, la murdo… la forkuro de Longeois, kiu neniam klariĝis… la simileco, kiun ŝi vidis inter la vizaĝtrajtoj de la murdito kaj tiuj de Longeois… Dio scias, kia mistero kaŝiĝas en ĉiuj ĉi okazintaĵoj!

Kuracisto Boitiers venis el la dometo de sia pacientino kaj diris:

– Daŭris pli longe ol vi antaŭsupozis, ĉu ne?

– Jes, diris Maleine, distrite, sed ĉi tiu duonhoro ŝajnis al ŝi apenaŭ duona minuto.

– Kio estas al vi? la kuracisto demandis, kiam li sidis flanke de ŝi. Ĉu vi estas malvarma? Prenu la kovrilon, ĉar ni nun reveturas kontraŭe al la vento. Kiam mi estos riĉa, mi aĉetos aŭtomobilon. Antaŭen, Musette! Se ni ankoraŭ volas rigardi Manoir de Nemours, ni devas rapidi, alie ni ne estos hejme antaŭ la mallumo kaj mi ne havas kandelojn en miaj lanternoj.

La kuracisto dum la reveturo ĉiam parolis, je granda ĝojo de Maleine, ĉar se ŝi devus paroli, ŝi certe sin perfidus.

– Tamen, diris Boitiers, por paroli denove pri tiu lasta de Verd’Ile, mi penos iam retrovi tiun sinjoron, ĉar tiuj knaboj jen senmonaj, jen riĉegaj estas. Bona edziĝo ofte estas la lasta rimedo.

Tiu ĉi rimarko vekis en Maleine belegan planon. Ŝi ĉiam direktos la atenton de la kuracisto al tiu ŝuldo kaj klopodos skribigi la kuraciston al tiu notario, por tiamaniere ekscii la adreson de tiu lasta Verd’Ile.

– Antaŭen, Musette, instigis Boitiers sian ĉevalon, sed la dika, malrapidema besto ne plu reagis al tiu ordono kaj malrapide trotis pluen.

– Al kio vi tiel atente rigardas? Boitiers subite demandis.

– Nu, al la ĉirkaŭaĵo.

– Ho, mi pensis …

– Kion vi pensis?

– Ne, nenion gravan. Sed, la amo estas ruza, kaj ne estus maleble, ke li… vi ja scias… kontraŭ kiu mi promesis protekti vin, subite starus sur la vojo. Kion vi tiam farus?

– Saltus el la kaleŝo kaj ĉirkaŭbrakus lin.

– Kion mi pensis! diris Boitiers, nun efektive serioze, mia infano, se vi ne promesas al mi forigi lin el via penso, mi neniam plu permesos al vi kunveturi! Kaj mi jam pensis, ke mia influo …

Boitiers silentis, skuante la kapon pri sia senpovo. Kaj li firme supozis tute forgesigi al ŝi tiun ŝoforon per siaj interparoladoj. Nu, ni ne cedu, ni persistu, li diris al si mem. Kaj li denove turnis la interparoladon al la antaŭa posedanto de Manoir de Nemours.

– La pli juna Verd’Ile estis eksterordinare bela knabo, simila al arabo. Se mi povus skulpti, mi jam delonge estus farinta lian bronzan buston. Estas ĝuo, vidi tiun fraŭlon surĉevala. Sed la ĉevalojn oni forvendis unu post la alia.

Se Maleine estus sekvinta la inspiron de sia sento, ŝi plorante estus ĉirkaŭbrakinta la maljunan kuraciston, sed ŝi retenis sin per preskaŭ superhoma forto kaj ŝi dankis la ĉielon, ke sub la veturiltegmento estis tiel mallume. Se ŝi nun ankaŭ povas regi sian voĉon, ŝi certe pli multe ekscios. Kaj ŝi demandis:

– Arabo, ĉu li similis al arabo? Do lia patro certe ne estis pura franco.

– Jes, tamen, sed lia patrino estis alĝerianino. Ho, ŝi estis vera belulino, sed nia nebula Nordo, precipe la marbordo, ne taŭgas por tiuj suninfanoj. Kaj ŝi estis vera suninfano.

Nun ĉio subite klariĝis! Nun ĉiuj turmentaj demandoj, kiujn ŝi tage kaj nokte faris al si mem, subite estis responditaj de bonkora, dolĉa voĉo, voĉo, kiu ŝajnis veni el la ĉielo, la voĉo de la bona, maljuna kuracisto, la similulo de sinjoro Drom. Longeois, la viro, kiun ŝi amas dumvive, ĉirkaŭ kies veno kaj foriro pendas tia mistera nebulo, nomiĝas George de Verd’Ile… Grafo de Verd’Ile! Nun lia figuro aperis antaŭ ŝi kiel en supertera sfero, nun ĉio klariĝis al ŝi, lia fiera teniĝo, lia subita decido eksiĝi, nun ĉiu vorto, ĉiu litero de lia taglibro havas por ŝi novan pli profundan signifon… nobelo… stalservisto! Kion dirus la patro, kion dirus Debloux, se ili tion ekscius? Ŝiaj okuloj estis larmoplenaj, kiam ŝi eniris la malnovan bienon. Kiel multe oni ĉi tie suferis. Kiel kruele la ungego de la fatalo trafis tiun ĉi generacion, kies tradicion, kies blazonon barono d’Hainquart alte respektas. Ĉi tie naskiĝis George. Ĉi tie li vivis! George…! Ŝi ripetis tiun nomon mallaŭte en si mem. Kaj subite ŝi ruĝiĝis. Ŝi memoris la ofendajn esprimojn, kiujn diris ŝia patro kaj Debloux pri li. Ŝi vidis lin sidanta ĉe la tablo en la subteretaĝo, ŝi aŭdis la incit-diraĵojn de la lama stalknabo kaj de kuiristino. Kiel tio lin sendube ĉagrenis!

– La posedanto ne estas hejme, ŝi aŭdis diri la kuraciston, sed mi senpete povas ĉi tie eniri, mi ĉion montros al vi, ankaŭ la malbele riĉan parton, kiu multe difektas la originalan stilon. Kaj tion oni tamen devas nomi bela, alie la mastro koleriĝas. Jes – malnova kastelo ĉi tie valoras ŝafaĵon. Kuniru. Momenton eniru ĉi tiun malgrandan kapeleton. Kompreneble oni nun ne ĝin uzas, sed oni ĝin riparkonstruas. Mi momenton vizitos la sinjorinon kiel kuracisto. Ĉu vi komprenas? Homoj, kiuj havas tro multan monon, ĉiam sin sentas malsanaj.

Kaj Maleine, ene ĝoja, ke ŝi dum momento restas sola, ekgenuis sur la ardena ŝtuparo, antaŭ la niĉo, kie iam staris la malgranda altaro kaj interplektis la manojn.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2026 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.