La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


BLUA SANGO

Aŭtoro: Billy Wood

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

Ĉapitro sesa

ĈIELO KAJ INFERO

La vespero kronis tiun ĉi belegan somertagon. Je la sesa la vira personaro estis libera. La maljuna Clement foriris al sia fratino en Groenlo, Frits vizitis sian fianĉinon kaj Dirk, kiel kutime iris al la vilaĝo por bilardludi.

La ĉielo formis vastan lazuran kupolon kun miloj da brilantaj juvelsteloj. La birdoj dormis, sed la aero estis ankoraŭ plena de zumantaj insektoj. La ranoj kvakadis en la lageto kaj neniu folio moviĝis. Longeois estis skribinta kelkajn horojn en sia taglibro. Li ne sciis, kion li skribis. Estis pensoj, frazoj sen kunteksto. Komence impresoj, kiujn la holanda vivo faris al li, nun temis plejparte pri lia kunvivantaro. Komence li senatente metis sian libron ien ajn, sed kiam fraŭlino Maleine iutage ĝin trovis kaj foliis en ĝi senintence, li ĝin zorge ŝlosformetis.

Li nun estis priskribinta la falon de sia mastrino kaj siajn sentojn dum la lastaj semajnoj. Subite li deĵetis la plumon kaj iris eksteren. Tiu skribado nun sufiĉas. Estas unu estaĵo, unu nomo, kiu tute kaj absolute regas lin:

Maleine.

Dek kvin tagojn post la akcidento li estis silentema kaj malgajmiene meditanta, li faris sian devon. Kiam li ne plu povis elteni, li iris al la kuracisto por informiĝi pri la farto de Maleine. Ĉio bone aranĝiĝos, ĉi tiu diris.

Jen esperiga informo. Sed la penso pri la estonta fianĉini ĝo de lia mastrino, kun tiu kvardekjara, ne praktikanta advokato kaj mizera nobelo, tiu junkraĉo, ĉiam premis lian humoron. Li antaŭ momento tiun frazon konfidis al la papero kaj tio terurigis lin:

– Mia mastro, li skribis, estas artefarita barono, oni faris lin barono, lia blazono ankoraŭ odoras laŭ la farbo, sed en lia filino hejmas la vera nobeleco de la animo kaj li ne sentas la brilon, kiu radias el ĝi. Neniam ĝis nun min tiom pezis la promeso farita al mia patro. Venas momentoj, dum kiuj ĝi estas por mi turmentado … Debloux volis en ŝia ĉeesto meti guldenon en mian manon.

Mi ĝin faligis en la koton, fraŭlino Maleine tion vidis. Ĉu estis hazarde aŭ intence, ke ŝi ekstaris sur tiu guldeno.

Ŝi havas koron … koron … multaj filinoj el la normandia nobelaro en komparo kun ŝi tute malaperas …

La poŝtisto ĵus alportis per biciklo ekspres-leteron al la adreso de Eugène Longeois, ŝoforo sur la bieno ”La Blua Bero”. Estis rekomendita letero de notario Dupuis el Parizo. Kion volas Dupuis? Nun ne plu estas io por ordiĝi por la familio de Verd’Ile. Estis letero tripaĝa, en ministro-formato. La familio de Verd’Ile, tiel li skribis, estis unu el tiuj generacioj, al kiuj la antaŭa Francujo multe dankas. La Regna Tribunalo de la franca nobelaro proponis al la lasta posteulo de de Verd’Ile financan subtenon, en formo de senrentuma antaŭpago de kvaronmiliono da frankoj …

Longeois konis tian helpon. Li reenkovertigis la leteron.

– Ĉu almozo? Dankon!

Li iris al la herbejo, kiu limtuŝis kun la malantaŭa flanko de la parko. La vespero estis tiel hela, ke li povis vidi de ĉe la bariero malproksime la loĝejon de Joosten, kaj ankoraŭ pli malproksime la turpinton de la vilaĝa preĝejo. Estis sonĝo, tia vespero, ekstra donaco de Dio. Tiel mi volus sonĝi ĉi tie dum mia tuta vivo. Li klare distingis la altajn lekantojn, la trifolion kaj la okzalon; la luno briligis la arĝentan flankon de la salikfolietoj kaj vesperto preskaŭtuŝe cirkle preterflugis lin. Kaj en tiu ĉi varmeta somernokto li decidis: li ne plu volas resti ĉi tie. Estis granda eraro liaflanke, foriri al la malvarma Nederlando.

Se li do estas kondamnita resti servisto dum sia tuta vivo, tiam plivole sub la radianta Afrika ĉielo, en Alĝerio, kie li jam kiel dek ses jara knabo partoprenis al karavanvoja ĝoj, kie li ĉiujare pasigis sian ferion, vagante dum semajnoj sub la ardanta varmega suno.

Senprokraste li intencis efektivigi sian decidon kaj skribi leteron al la barono. Morgaŭ estos tro malfrue, ĉar tiam laŭkontrakte komenciĝos nova dungperiodo. Rapide li trairis la longan mallarĝan kverkaleon, kiu kondukis rekte al la lageto kaj tie, je kelkaj paŝoj de la bastonegponto, konstruita trans la mallarĝa parto de la anaslageto, staris Maleine. Li devis ŝin preterpasi. Sed li sentis sin kaptita de ia neklarigebla maltrankvilo, tiel ke li haltis kaj nenian vorton povis eligi.

– Ĉu vi kredis vidi aperon de somerfantomo?

– Mi ne scias, kion mi pensis, fraŭlino.

– Precize kiel mi! Ĉu vi ankaŭ la vesperon trovas eksterordinare belega?

– Kvazaŭ fantazio, fraŭlino. Mi momenton sidis tie apud la herbejo. Estas sonĝo!

– Vi diru: premsonĝo, ĉar vi tiel rapide kuris, kvazaŭ iu vin persekutis. Kien vi volas iri?

Longeois ne sciis, kion diri. Sed subite, sentime kaj malkaŝe li diris:

– Mi volas skribi leteron al via patro. Post dek kvar tagoj mi foriros. Tio estas neŝanĝeble.

– Kien? demandis ŝia preskaŭ flustranta voĉo.

– Al Alĝerio.

Maleine silentis, faris kelkajn paŝojn malantaŭen kaj per la disetenditaj brakoj dorse apogis kontraŭ la apogilo de la kampara ponto. Malrapide ŝi klinis la kapon.

– Fraŭlino!

Jen ĉio, kion Longeois povis diri. Li vidis, ke ŝi metas la manon al la okuloj. Ŝiaj ŝultroj skuiĝas. Tiam ŝi volis foriri. Sed li petegis:

– Fraŭlino, diru kion mi devas fari … Mi sentas min tiel terure … sola.

Tiam ŝi pasie sin ĵetis al lia brusto kaj plorĝemis:

– Mi ne plu povas silenti. Ho, estas terurege, ke mi ne povas min regi, sed la angoro, ke vi foriros, kaŭzas, ke mi perdas sinkontrolon.

– Fraŭlino, kion vi faras? Regu vin. Morgaŭ vi bedaŭros tion, kion vi nun diras!

– Neniam, neniam mi tion bedaŭros, se vi, se … vi ne bedaŭras. Diru vian opinion. Nun vi certe min juĝas tre malvirta.

Li premis ŝin en siaj brakoj, kisis ŝin sur la frunto:

– Ĉu malvirta? Depost tiu akcidento sur la erikejo, mi scias, ke mia vivo estas en viaj manoj – por ĉiam.

– Ni iom promenu; donu al mi vian brakon, konduku min al tiu loko, kie vi sidis kaj nomu min Maleine … ĝin diru!

Li rigardis ŝin en la okuloj kaj mallaŭte diris: Maleine!

– Ĉu ne estas sonĝo, tiu ĉi vespero? Mi sentis, ke tio okazos. Mi preĝis por tio, jam tiel longe. Kaj nun mia preĝo estas plenumita … Mi vin amas!

– Maleine … serviston!

– Ne diru tion! Mi ne rigardas vin servisto. Se vi nur scius, kiel eminenta vi estas en miaj okuloj, eminenta pro via energio, pro via forto, pro via fiereco. Ho, mi tiel ofte vin admiris!

– Se la barono scios la veron!

– Estu; mi volas suferi pro vi!

– Kaj … ĉu li … Debloux?

– Silentu pri li … mi lin ignoras.

– Kaj ĉu liaj rozoj, tie antaŭ la fenestro?

– Tiujn mi donacis al vi, enpense!

– Maleine kio nun je ni devas okazi?

– Mi iĝos via edzino … nun aŭ poste. Ne ekzistas malhelpaĵoj.

– Ĉu via patro?

– Lin mi iom post iom preparos. Nun ankoraŭ ni devas silenti. Mi lin konas: li estas treege koleriĝema. Se li neatendite ekscius, ke mi amas vin … jes, tiam mi timus, ke li sin forgesus kaj farus krimon kontraŭ vi aŭ mi. Sed ni nun ne parolu pri tio. Mi la vivon nun subite vidas tiel bela, mi volus feliĉigi ĉiun!

– Mi vin amas, Maleine, mi tion sentis de post la unua momento kiam mi vin vidis, kaj nun mi ankaŭ scias, de kie venis tiu maltrankvilo en mi, kiu estus repelinta min al Francujo, se tiu ĉi horo ne estus veninta. Sed mi volas resti honesta kaj ĉion diri al via patro …

– Poste, poste, atentu, ne jam nun, tio kaŭzus akcidenton kaj mi ne povas toleri, ke paĉjo estu tiel kruda kontraŭ vi. Promesu al mi, ke vi silentos, ĝis kiam mi vin avertos, promesu tion al mi!

– Mi silentos, diris Longeois.

Tiam ili aŭdis sur la ŝoseo de malproksime motoron kaj momenton poste ili vidis lumbrilon super la arboj. La granda arklampo ardiĝis super la malantaŭa perono.

– Jen sendube la kuracisto, diris Maleine … Kia mizero, se oni estas persekutata kun tiom da intereso.

Li prenis ŝian manon, premis ĝin al siaj lipoj. Ŝi volis ĉirkaŭbraki lin, sed subite sonis voĉo de malproksime:

– Fraŭlino? Ĉu vi estas tie?

Ŝi kuregis laŭlonge de la dornobarilo, sin klinis kiam ŝi venis laŭlonge de la rozarbetoj, ĉar tiu ĉi loko estis videbla de la domo, tiam ŝi iris, kviete promenante, al la ponteto. Tie staris Eveline.

– Fraŭlino, la kuracisto devis fari viziton en la najbarejo kaj petas pardonon, ke li tiel malfrue venis.

– Ĉu li eble pensas, ke mi inter nun kaj hodiaŭ matene ekagoniis? Atendu, mi al li faros riproĉon.

Kaj ŝi vokdiris al la kuracisto:

– Mi neniam min sentis tiel sana kiel hodiaŭ. Sed kiam mi pensas pri mia piedo, tiam ĝi doloras kaj kiam mi vidas vin, mi kompreneble devas pensi pri mia piedo.

Nun vi scias, kion vi estonte devas fari.

– Ho, ho, balbutis la kuracisto, mi ne venas kiel kuracisto, mi venas kiel interesulo.

– Tiam donu al mi vian brakon, mi vin kondukos ĝis la barilpordo.

En sama momento malluma ombro glitis de malantaŭ la rododendraj arbustoj, je kelkmetra distanco de la bariero de la herbejo en kiu Reginald I kaj II nun kiel dresitaj, trankvilaj bestoj, kuŝis revante. La ombro glitis antaŭen, de unu malluma angulo al alia, kaj saltmaniere sekvis Longeois, kiu interne ĝojegante pro la feliĉiga deklaro de Maleine malrapide reiris enpense al la pavilono, kies pordo kaj fenestroj ankoraŭ estis larĝe malfermitaj.

Nun li, malgraŭ la varmeta vespero ilin fermis. Li volis esti sola kun sia granda feliĉo, ĉar nun klareco estis veninta inter li kaj tiu bela, sincera infano, nun li sentis sian amon, larĝa, grandioza kaj nobla. Novan limon li preterpasis, nun komencis timige-bela periodo en lia vivo … ”Mi iĝos via edzino, nun aŭ poste”, ŝi diris. La edzino de iu, kiu laŭfinance ne estas pli ol almozulo. Ĉu ne estus pli honeste, pli saĝe, malkaŝe stari antaŭ barono d’Hainquart kaj diri al li: via ŝoforo estas grafo George de Verd’Ile, via filino kaj mi nin amas reciproke …

Sed, ĉu la promeso, kiun li faris al sia patro? …

Kaj multe pli grava kialo postulos lian silenton por ĉiam …

Tiu ombro ekstere estis ŝtelirinta ĝis apud la fenestro kaj kaŝrigardis enen. Estis longa, fuŝaspekta viro kun nigra, mallonga stopla barbo, ĉapo kun fendita viziero profunde sur la frunto, la bluzkolumon sub la maldika vesto malfermita, tiel ke parto de lia nuda brusto estis videbla. Kiam li vidis la ŝoforon de la barono sola, la kapon kontraŭ la apogilo de la kana seĝo, la okulojn fermitaj … li frapetis mallaŭte kontraŭ la fenestra vitro.

Longeois sidis ĉe malgranda, olea krespusklampo. Li nun pri nenio pensis, vidis nur Maleine, Maleine, kia ŝi staris kun disetenditaj brakoj, ripozante kontraŭ la apogilo de la kampa ponto, la kapon klinita. Subite la telefon-sonorilo sonis … li eksaltis, aŭskultis.

Estis Maleine:

– La kuracisto estas for, mi enlitiĝas … Bonan nokton,

Eugène!

– Dormu bone, mia kara! …

Nun la frapado iom pli laŭte sonis. Longeois sin turnis, faris paŝon al la fenestro, kaj premis sian vizaĝon kontraŭ la vitro. Ekstere staris viro, li vidis la konturon de la korpo, sed la vizaĝon li ne povis distingi. Rapide li kontaktigis la elektran lumon, malfermis la pordon kaj ankoraŭ li ne vidis, kiu staras antaŭ li:

– Kion vi serĉas ĉi tie? li krudvoĉe demandis. Tiam li faris paŝon malantaŭen kaj sonis voĉo:

– Jes, estas mi! Mi serĉas vin.

– Ĉu Hektor?

– Jes, mi estas Hektor. Nomu min laŭ mia dua nomo, precize kiel antaŭe … Mi estas Adolf … Nur ne rigardu tiel idiote. Estas nun simpla fakto … Kaj vi, ĉu vi eĉ ne diras ”bonan vesperon”?

Longeois malkviete ĉirkaŭrigardis kaj tiam subite, li tiris sian fraton en la ĉambron, rapide ŝlosis la pordon kaj mallevis la kurtenojn antaŭ la fenestroj. Tiam li flustris:

– Kiel vi venis ĉi tien, ĉi tien en Nederlando?

– Tion mi ne povas rakonti al vi en kelkaj vortoj. Tio estas longa historio!

– Parolu mallaŭte!

– Ho, mi ja estos singarda. Oni min serĉas!

– Kiu?

– La ĝendarmoj. Ili preskaŭ min kaptis ĉe la landlimo, sed mi saltis el la vagonaro.

– Sed … Adolf, kio do okazis al vi? Kie vi loĝis lastatempe?

– Loĝis? Ĉu vi tion nomas loĝi? En la Fremdula Legio en Alĝerio, estas infero tie. Kaj tiu infero tamen estas paradizo kompare kun la punkolonio en Biribi. Tie mi fajle min liberigis, tiel longe frotis miajn man-katenojn, kontraŭ la roko, ĝis ili rompiĝis … ĉu vi nenion havas por manĝi?

Longeois rigardis sian fraton malestime:

– Mia Dio, Adolf, kio do fariĝis el vi?

– Jes, tion mi jam ĝis-enue demandis al mi mem. Kaj nun mi rezignis. Mi demandis, ĉu vi havas ion por manĝi?

Silente Longeois iris al la malgranda ŝranko kaj diris, tremante tra la tuta korpo:

– Mi kredas, ke nenion mi havas. Mian manĝaĵon oni ĉiam alportas ĉi tien. Nur tie, en la stalo estas porhunda kaj porĉevala pano.

– Ankaŭ bone, diris la viraĉo.

Longeois forlasis la ĉambron. Ekstere li momenton restis staranta, kun la mano al la kapo:

– Granda Dio, ĉu tiuj estas la lastaj posteuloj el la generacio de Verd’Ile … stalservisto kaj … almozulo, vagabondo?

Eble eĉ pli malinde!

La larmoj venis en liaj okuloj, li pugnigis siajn manojn.

Dum ekstere unu frato senespere baraktis kun si mem, por venki sian kruelan emocion, la alia timeme ĉirkaŭrigardis, malfermis la du pordetojn de la ŝranko, traserĉis la tirkeston, palpis en la poŝoj de la vestoj, kiuj pendas al la vesthoko apud la lito kaj nenion trovinte diris:

– Malriĉa kiel preĝeja muso, sed mi atendu.

Longeois revenis, kun granda griza ĉevalpano.

– Mi havas poŝtranĉilon, diris lia frato, kaj defranĉis dikan kruston.

Kiam la pli juna malĝoje rigardis al sia frato, li memoris la vortojn de sia mortanta patro:

– Se vi iam renkontos Hektor-Adolf, tiam pripensu, ke vi estas el sama sango. Estu bona por li. Sed, kiel tio devus okazi ĉi tie? Li nun staras antaŭ terura elekto.

Estis, kvazaŭ la dekadenca viraĉo divenis liajn pensojn,

Ĉar li demandis, maĉante:

– Ĉu vi povas kaŝi min ĉi tie dum kelke da tempo?

– Ĉu vin kaŝi? Ĉu en ĉi tiu domo, teruriĝis la pli juna, kion vi aludas?

– Mia personpriskribo estas publikigita en la gazetoj.

Mi en Parizo (pro malsato – vi kredu min laŭ mia vorto) pro malsato ŝtelrompis kaj oni min kaptis dumfare.

Tiam mi iun batis per seĝo sur la kapo …

– Ĉu mortige …?

– Tion mi ne scias. Mi kredas, ke jes, almenaŭ la gazetoj tion sciigas. Ĉe la belga-nederlanda limo mi saltis el la vagonaro.

– Kiel vi eksciis, ke mi estas ĉi tie?

– De la notario.

– Kion vi faris ĉe la notario?

– Demandi ĉu estas io por heredi.

– Malkuraĝulo.

– Nu bone, ankaŭ insultu min!

– Jes, estis io por heredi … la honoro de granda nobelo, de via patro, de grafo Hektor de Verd’Ile, sed tiun honoron vi forĵetis en la koton.

– Mirige! Ĉu tio estas via danko?

– Ĉu danko? Ĉu vi eĉ postulas dankon?

– Jes, certe. Ĉar mi senigis vin ĉiujn de mia persono.

Kiam mi vidis, ke nenio restis por manĝi, mi iris en la mondon; mi forigis de mia patro la zorgojn por mi. Vi konservis vian ĉevalon, vi konservis vian serviston … Mi subskribis dumsesjaran kontrakton en la Fremdula Legio nur por akiri manĝon, vestojn kaj monon. La fatalo faris el mi ŝtelrompiston, almozulon, kaj el vi stalserviston … la diferenco ne estas granda.

– Adolf!!!

– Ne formanĝu min, mi petas. La normandia kavaliraro min laŭdos pro tio, ke mi ne volis ludi rolon de servisto.

– Vi estas tre bonkora, tre komplimentema!

– Ĉu mi diru al vi, kie estas mia fatalo kaj kie via bonsorto?

En nia fizionomio. Mi aspektas kiel bovpaŝtisto, kiel proleto, vi aspektas kiel nia prapatro, kiel la duko de Nemur’. Per tio vi eĉ kiel stalservisto havas bonŝancon.

– Kion vi aludas per tio?

– Nu, ne estu tiel naiva …

– Parolu klare, mi petas!

– Vi pensas eble, ke mi ne vidis vin amindumi.

George fariĝis mortpala kaj konvulsie pugnigis siajn manojn en siaj pantalonpoŝoj.

– Estas bela, blanka kolombeto, daŭrigis la viraĉo, sed tio ĉi tamen ne estas la maniero de ”granda nobelo” ĉar se ŝia patro tion ekrimarkos … sian filinon en lunlumo kun la stalservisto, tiam li subite vin forpiedfrapos!

– Adolf, fizike vi ne povas plu degeneri, psike jes, homo povas fariĝi diablo, se li …

– Ho, vi nun ne prediku al mi. Ni konsideru la cirkonstancojn, kiaj ili estas.

– Bone, diris George, subite venkinte sian emocion; vi devigas min flankenmeti ĉiun sentargumenton. Por kio vi venis tien ĉi?

– Nu, per diablo, tion mi jam diris al vi. Unue mi venis por manĝi. Tion vi bonege aranĝis. Kaj li denove buŝprenis pecon de la malmola pano. Plie vi devas kaŝi min dum kelkaj tagoj, malpli danĝeran rifuĝejon ol ĉi tie mi nenie trovos, ĉar la plej ruza detektivo ne konjektos, ke mi estas gasto de mia frato.

– Bone, imagu, ke mi prenas la rajton kaŝi vin ĉi tie, nepetinte konsenton de mia mastro.

– Ĉu nepetinte de via mastro konsenton, kaj pro kio ne?

– Pro kio? Ĉu vi eble kredas, ke mi fierus pro la honoro, prezenti vin kiel mian fraton?

– Nu, unu frato devas engluti maldolĉan pilolon por helpi la alian. Kaj vi per tio min helpas, vi per tio certigas mian liberecon, vi per tio evitas gravajn aferojn, ĉar, se oni kaptus min kaj kondukus en malliberejon … min, la estontan bofraton de nobelino d’Hainquart … Vi prefere ŝparu al via karulino tiun skandalon. Por mi tio ne gravos. Mi kutimiĝis al ĉiaj malliberejoj.

George sentis kvazaŭ la fatalo lin kaptis ĉe la brusto, tiel krude, tiel venene ĝi lin atakis, ke li metis la manojn antaŭ la vizaĝon kaj pro doloro senforte falsidis en sian seĝon. Li kvazaŭ el ĉielo ekfalis en abismon. Antaŭ apenaŭ unu horo lia animo ĝojkriis: Ho, kiel la vivo estas belega! Maleine! Maleine! Kaj nun, satano proprapersone penetris ĉe li, sin ĵetis sur lin kaj minacis lin sufoki.

– Ne estu tiel infana, li aŭdis, ni ne jam finparolis.

Estu saĝa; per lamentado ni ne progresos. Mi devas esti helpata, mi estas en embaraso, kiel rato sur subakviĝanta ŝipo. Danĝero ekzistas por via bonfama nobela nomo, kaj por mia libereco, eble por mia vivo. Ni do klopodu akordiĝi.

– Parolu, raŭke diris George.

– Vi do min ĉi tie kaŝos.

– Kiel longe?

– Nu, ni diru, dum kvarkelke da tagoj.

– Kaj poste?

– Tiam vi zorgu, ke mi ekhavu kelkajn vestojn. Mi ĉi tie forrazos mian barbon, kaj vi donu al mi vojaĝ-monon.

– Monon mi ne posedas. Ĉion, kion mi perlaboris, mi sendis al la notario por pagi malnovajn ŝuldojn.

– Mire, mire, ridis la fripono, kiel honeste povas esti la homa koro! Sed vi certe scias rimedon por akiri monon.

– Mi ne scius, de kie ĝin ekhavi.

– Ĉe ŝi … ĉe … via fianĉino!

– Neniam !

– Nu, ĉion konfesu al ŝi! Virino tre facile pardonas!

– Adolf, mi avertas vin … se vi diras eĉ unu vorton, ĉu buŝe ĉu skribe, se vi per unu gesto perfidas, kiu vi estas …

– Ĉu tiam?

– Tiam mi vin pafmortigos!

– Jes, la akcepto fariĝas pli kaj pli kora. Je la tempo de mia ekforiro, mi estos diskvaronigita. Sed tiun pafmortigon vi tamen ne faros.

– Ĉu vi estas certa pri tio?

– Jes, ĉar jen letero de nia patro. La lasta, kiun li al mi skribis. Vi promesis, ke vi min helpos, se iam vi min renkontos.

Kaj tion vi faros, ĉar vi estas nobelo, tion vi ĵus energie asertis. Mi do povas kalkuli je via helpo, ĉu ne?

Kaj la pli juna, komprenante, ke eĉ lia promeso farita al lia patro estis misuzata kontraŭ li, raŭke respondis:

– Jes!


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.