La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


BLUA SANGO

Aŭtoro: Billy Wood

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

Ĉapitro naŭa

NOKTA VIZITO

La gazetoj precize informis siajn legantojn pri la murdo en la bieno ”La Blua Bero”. Ĉiun vesperon aperis novaj komunikoj. Ĉiu redakcio sin kredis plej bone informita, kaj la legantoj devis finkonkludi: Parizano sukcesis dungiĝi sub falsa nomo kiel ŝoforo en la bieno kun la intenco fari grandskalan ŝtelrompon. Unu el liaj kunhelpantoj, individuo, kies personpriskribo estis disponigita, kaj kiu estas suspektata pri multaj ŝtelrompoj en Parizo, havis rilatojn kun la forkurinta Longeois. Do: estis internacia bando. La malpacon, kiu vekiĝis inter la du viroj, oni povas konsideri bonŝanca faktoro. Unu sufokis al alian, kvankam la nekropsio nenian signon de premsufokigo aŭ alian perforton indikis. Danĝera individuo do mem fariĝis viktimo kaj la murdinto certe baldaŭ estos kaptata en la policaj retoj. La internaciajn vagonarojn kaj la limojn oni severe kontrolas.

Sed multaj tagoj pasis kaj nenian postsignon oni trovis.

Tamen Longeois restis en la ĉirkaŭaĵo de Groenlo.

Kiam li dum tiu terura nokto forlasis la bienon, lia unua penso estis: forkuri al Francujo, al la norda marbordo de Afriko. Kiam li estos tie, tiam neeble oni lin trovos. En la Alĝeria dezerto estas miloj da rifuĝejoj, kiujn neniu eŭropa policano trovos, kiujn ili eĉ neniam kuraĝos eniri.

Sed antaŭ ol li estos tie, li ĉiuminute dum tago kaj nokto riskos esti arestata. Tion li nepre devas eviti, pro Maleine, pro la memoro al sia patro, pro si mem, pro ĉio. La franca nobelaro proponis savi lin finance; se tamen unu el la anoj de la generacio de Verd’Ile estus kondamnita, ĉiu morala kaj materia subteno estus nuligata.

Ne pro tiu subteno li timas malkovron, sed pro la moralaj sekvoj, precipe pro Maleine! Li forkuris laŭeble rapide ĝis la suno tre alte staris super la horizonto. Tiam li atingis la grandan pinarbaron, kiun li ofte ĉiudirekte trarajdis kun Maleine. Li tre bone konis tiun regionon. jen la farmejo de Verkruisen, kelkajn kilometrojn pluen la kampara restoracio ”La Genistmonto” kaj poste la preĝeja turo de Groenlo estas videbla super la arbetaĵo.

Li sciis, ke ĉe la angulo de la pinarbaro staras grandega ŝtipamaso. Estus facile, fari en ĝi rifuĝejon por la tago kaj por la nokto, precipe por la tago. Li tion ne prokrastu.

Oni nun certe jam trovis la korpon de Adolf kaj la arĝentaĵojn en la herbo. Dirk kaj Frits jam antaŭ la kvina kaj duono ĉiam estas en la stalo. Oni certe avertis la baronon, la policon oni telefonos kaj tiam oni tuj ekserĉos la murdinton. Tial li iris al la alta ŝtipamaso, fortiris ĉe la flanko de la pinarboj kelkajn grandajn radikojn, tiel ke formiĝis longa truo. Se li ĝin kovros per kelkaj erikaj tufoj kaj per velkitaj folioj, li almenaŭ havos taŭgan kuŝejon kaj neniu tie lin serĉos. Li eĉ povas fermi sian rifuĝejon kaj tiam li tamen havos sufiĉe da aero.

Se li ĉi tie restos kelkajn tagojn, la atentemo de la polico ne plu estos tiel granda. Sed, kiam li kuŝis kelkajn horojn en sia rifuĝejo kaj serioze pripensis la situacion, li ŝanĝis sian planon. Li ne povis suferi la penson, ke Maleine kredus lin la murdinto. Li ne estas murdinto. Li sin defendis kontraŭ sia frato, kiu certe estus trapikinta lian koron, se li ne estus ĵeteginta lin for de si. Eble li ne estas senviva kaj nur senskonscia. Eble li nur pro sia timo vidis la mortkoloron sur lia vizaĝo. Kiel ajn estu …

Maleine ne havu la opinion, ke li estas kulpa. Li devas klopodi paroli kun ŝi, tute sola, antaŭ sia foriro. Subite li tamen sentis, ke tio ne eblas. Li devas skribi al ŝi, sed kiamaniere, neriskante, ke lia letero venos en aliaj manoj? Ankaŭ tio ne estas ebla. Li meditis dum longaj horoj, sed ne taŭga ideo venis en liaj pensoj. Tamen, li diris al si mem, mi ne volas foriri por ĉiam, dum ŝi pensas, ke mi estas la murdinto.

Finfine li ekhavis ideon. Certe estus danĝera entrepreno, sed ĝi estis la ununura. Li devas dumnokte viziti sinjoron Drom, la maljunan, bonkoran kuraciston kaj al tiu li devas rakonti, kio okazis, ke Adolf … Ne, ne, neeble!

Adolf devas resti tutfremdulo por ĉiu. Li solene promesis al sia patro, prisilenti la nomon de Verd’Ile. Tiu nomo devas resti pura kaj senmakulata.

Tute ne necesas, ke Maleine sciu, kiu li estas. Se ŝi nur tute konvinkiĝas, ke Eugène Longeois ne estas la murdinto, tiam George de Verd’Ile povos foriri por ĉiam por serĉi en Alĝerio la forgesitecon. Li klopodos alproksimiĝi ĉi tiun nokton al la domo de la kuracisto. Tiu kuracisto estu lia peranto, estu li, kiu transdonu al Maleine lian sciigon, se eble, perletere.

Kaj George de Verd’Ile restis en sia rifuĝejo ĝis malfrue en la nokto. Ne unu gluton da akvo, ne pecon da pano li povis konsumi dum dudek kvar horoj. La angoro por malkovro forprenis de li la malsaton. Li kuŝis en sia malmola rifuĝejo, jen sur unu, jen sur alia flanko. Li povis rigardi laŭlonge de la arbotrunko, kiu fermas la enirejon de lia rifuĝejo, trans la erikejo ĝis la farmdomoj kaj la nunaj domoj de Groenlo. Li aŭdis la skuadon de la radoj de kamparanaj veturiloj, la bojadon de hundoj, kaj kelkaj rajdantoj, – eble ĝendarmoj iris laŭlonge de la alia flanko de la ŝtipamaso al la erikejo. George retenis la spiron, ĉar li aŭdis la interparoladon de la du rajdantoj kaj eĉ la krakadon de la jungilaro. Daŭris terure longe antaŭ ol krepuskiĝis, sed fine fariĝis mallume. Nun la loko fariĝis multe pli soleca. Neniu plu laboris sur la kampoj aŭ en la arbaro, la kamparanoj estis hejme. Nun li povis forlasi dum kelkaj momentoj sian rifuĝejon kaj iom promeni en la arbaro. La malsato terure lin ekkaptis, la malsato kaj la soifo. Li sopiris treege al peco da pano, sed li ne kuraĝis tiel frue iri al Groenlo. Ankoraŭ kelkajn horojn li devas atendi. Tiam estis nokto. Li singarde iris tra la pinarbaro, trans la erikejo, evitis la kampdomon de Verkruisen kaj prenis la sablovojon ĝis la ŝoseo. Estis bonŝanco por li, ke sinjoro Drom loĝas ĉe la ekstera flanko de la urbeto. Se li nur estas hejme, ĉar la servistinoj certe avertos la policon, se ili rimarkas, kiu noktmeze venas ĉe la kuracisto. Dank’ al Dio; Li vidis lumon malantaŭ la du grandaj fenestroj ĉe la ĝardena flanko de la malmoderna domo. Do, la kuracisto estas ankoraŭ en sia konsultejo. Silueto ŝovis sin malantaŭ la kurteno. Estis la larĝa, klinita staturo de la kuracisto.

Nun li riskos.

Li premis la elektran sonoril-butonon ĉe la antaŭpordo, aŭdis pordon malfermiĝi kaj fermiĝi. La kuracisto trenpaŝis sur la malnovaj kaheloj de la koridoro venis mem por malfermi la pordon. La lumo de la kolora koridorlampo falis sur la vizaĝo de Longeois kaj kiam la griza kuracisto bone rekonis la junan viron li ektime faris paŝon malantaŭen:

– Kio …? Ĉu estas vi?

– Ne ektimu pro mi, sinjoro.

– Diable, post tio kio okazis pasintan nokton. Pro kio vi venas ĉi tien?

– Por paroli kun vi unu minuton.

– Oni vin serĉas.

– Tion mi scias.

– Kaj mi ne scias, ĉu mi, kiel kuracisto … kun murdinto.

– Mi ne estas murdinto, tion mi ĵuras. Permesu al mi, sinjoro, ke mi eniru, estas la ununura kaj lasta favoro, kiun mi petas al vi.

– Ĉu neniu vin vidis?

– Absolute neniu.

– Eniru, hezitis la kuracisto, eniru tiun ĉambron, mi fermos la kovrilojn antaŭ la fenestroj, ĉar mi pro ĉio ne ŝatus …

– Vi ne vin kompromitos, poste, kiam la vero malkovri ĝos …

– Jes, jes, silentu; tuj vi povas klarigi ĉion.

Sinjoro Drom zorge fermis ĉiujn fenestro-kovrilojn de la domo kaj reveninte en sia laborĉambro, li diris: Parolu mallaŭte; mia mastrumistino kaj la servistinoj enlitiĝis …

Sidiĝu. Kiel malbone vi aspektas! Kiel vi ja povis fari tion! Mi vin kredis – ĝis hieraŭ – la plej bonmaniera junulo, kiun la barono iam havis en sia servo. Kaj nun tiel neatendite: ŝtelrompo kaj murdo!

– Mi diris al vi kaj mi kuraĝas ĵuri tion per ĉio, kio estas kara al mi, la honoro kaj la memoro al mia patro, per la honoro de … fraŭlino Maleine, ke mi nek ŝtelis, nek iun murdis. Male, ke la barono retrovis siajn arĝentaĵojn kaj monon, tio estas mia laboro. Mi malhelpis, ke la ŝtelisto forkuros kun la ŝtelitaĵo. Mi baris la vojon al li, ekkaptis lin ĉe la brusto; ni baraktis, kaj poste, por savi mian propran vivon, ĉar la ŝtelrompisto estis preninta sian tranĉilon, mi ĵetegis lin for de mi … tiam eble sekvis lia morto. Sed ne per mia kulpo kaj kontraŭ mia volo!

Sinjoro Drom longtempe kaj fikse rigardis la vizaĝon de Longeois. Tio, kion la ŝoforo diris, akordiĝas kun lia raporto, la raporto pri la nekropsio, kiun li morgaŭ matene enmanigos al la juĝistaro. Signoj de perforto ne trovi ĝis sur la korpo de la murdito.

– Ĉu vi konis la viron, kiu vin atakis?

Daŭris momenton, antaŭ ol Longeois respondis. Li batalis kontraŭ si mem. La amo por Maleine, la respekto por la memoro al lia patro kaj precipe, lia promeso al lia mortinta patro batalis kun la sopiro sin senkulpigi. Sed se malkovriĝus, kiu li mem estas kaj kiu estas la ŝtelrompisto, tiam li mem finbatus propramane la amon de Maleine. La frato de fripono neniam povos fariĝi la edzo de nobla infano kiel Maleine. Lia nobela fiero kontraŭstaris tion. Tial li diris:

– Jes, mi konis tiun viron, sed mi neniam elparolos lian nomon, eĉ ne se oni min arestus kaj ankaŭ ne por reakiri mian propran liberecon. Mi estas senkulpa. Mi tion ĵuras al vi, al maljuna, griza kuracisto, kiun mi altestimas: Mi venis por petigi al vi enmanigi al fraŭlino Maleine letereton, kiun mi skribos. Jen ĉio. Se vi volas fari tion por mi, tiam mi dumvive min sentos via ŝuldanto.

La kuracisto staris serioze enpensa. Tiam li mallaŭte diris:

– Mia devo estas … averti la policon, ke murdsuspektulo troviĝas en mia domo.

– Rigardu min, diris Longeois leviĝante, rigardu min fikse en la okulojn. Ĉu vi juĝas min kapabla fari murdon pro tiaj malnoblaj motivoj?

Sinjoro Drom fariĝis nerva, metis siajn manojn en siaj poŝoj kaj diris:

– Ne … ne … laŭvere ne … tute ne, kaj mi amas, multe amas fraŭlinon Maleine, sed … nu … mi faros kion vi petas; sed promesu al mi, ke vi foriros kiel eble plej baldaŭ, nevidate de iu homo. Ne forgesu: mi estas komunuma kuracisto. Sidiĝu. Jen plumo kaj papero. Bonvolu skribi.

Longeois volontege akceptis tiun proponon kaj skribis kelkajn liniojn:

Maleine,

Mi forkuras, ĉar resti signifus detrui vian amon por mi kaj do ankaŭ vian vivon; ĉar mi scias: vi povas ami nur unufoje. Adiaŭ! Dankon pro la plej granda feliĉo, kiun mi travivis ĉe vi dum unu momento. Estis fatamorgano. Se eble, forgesu min. Eĉ se ĉiu ŝajno estas kontraŭ mi, tiu, kiu skribas ĉi tion, ne estas murdinto.

Eugène Longeois.

Li faldis la leteron en la koverton, ĝin glufermis kaj transdonis al la kuracisto, dirante:

– Jen, klopodu sendanĝere ĝin enmanigi al Maleine …

Kaj nun, adiaŭ. Vi estas nobla homo!

Kiam li ekstaris, kapturniĝis, tiel ke li duonsvene paŝis.

La kuracisto prenis lian brakon:

– Kio estas al vi?

– Mi ne scias; io tia neniam okazis al mi. Povas esti la malsato. Mi dum tri tagoj preskaŭ nenion povis manĝi.

La kuracisto foriris kaj revenis el la kuirejo kun duonplena laktujo. Denove li reiris, por preni buteron kaj panon:

– Jen, manĝu tiom, kiom vi deziras.

Devigante Longeois trinki kelkajn pokalojn da lakto, li skuis la kapon, dirante:

– Tiu fatala historio ŝajnas al mi granda enigmo. Vi ion por mi kaŝas. Prefere parolu senkaŝe, mia knabo, tio vin kvietigos.

Sinjoro Drom provis sian malnovan elprovitan rimedon:

Li tuŝis la koron de la animpaciento. Sed nun la rimedo malsukcesis. Longeois kapskuis kaj silentis. Li manĝis kelkajn pantranĉaĵojn, sed negustumante kion li manĝas kaj malgaje rigardante autaŭ si. Subite la kuracisto metis ambaŭ manojn sur la ŝultro, dirante:

– Junulo, konfesu sincere. Mi vidis pli multe, mi scias pli multe ol vi pensas. Diru malkaŝe: ĉu vi amas fraŭlinon Maleine?

– Jes, diris Longeois kaj je la unua fojo dum sia vivo li plorsingultis: La akre frapantaj emocioj de la lastaj tagoj, kiuj streĉis liajn nervojn ekstreme, nun trabatis al si la vojon. Sinjoro Drom ungegratis siajn dikajn grizajn harojn:

– Diable, se la afero estas tiel … mi iom jam konjektis … Kaj ĉu la fraŭlino?

Longeois kapjesis.

– Kial tion mi prisilentus? li decide diris. Post momento mi foriros, por ĉiam; neniu plu min ĉi tie revidos. Mi amas ŝin, pli ol mian propran vivon. Vi certe nun pli bone komprenos, kial mi deziras sciigi al ŝi, ke mi estas senkulpa.

Subite diris la kuracisto:

– Ĵuru al mi, per ĉio, kio estis sankta al vi en la vivo, ĉe la lasta horo de via patrino … ke vi estas senkulpa.

– Mi solene ĵuras, diris Longeois.

– Bone, mi vin helpos forkuri. Kviete manĝu kaj trinku.

Mi zorgos pri via letero. Mi donos al vi novan kostumon kaj mi veturigos vin en mia aŭtomobilo al Arnhem, tie mi vin adiaŭos por ĉiam.

Longeois prenis la manon de la kuracisto kaj respekte ĝin kisis.

– Ho, kiel bele sperti, ke ankoraŭ ekzistas homoj, kun granda animo, li diris kun franca spontaneeco.

Tiam sekvis en la malnova kuracista domo misteraj irado kaj agado, kiuj vekis Marianne, la mastrumistinon.

Ŝi intencis leviĝi, por peti, ĉu ŝi povas helpi la kuraciston kaj supre ĉe la ŝtuparo ŝi vokis. Sed la kuracisto ŝajnigis esti malbonhumora:

– Restu en via lito. Se mi bezonas vin, mi vin vokos!

Kelkajn momentojn poste la ronkado de la motoro sonis; ambaŭ lanternoj ŝprucis siajn lumfaskojn tra la malmoderna ĝardeno, sed la sekvantan momenton la aŭtomobilo veturis sen lumo, sur la vojon. Kaj Marianne, denove enlitiĝante grumblis: Eble denove al ”La Blua Bero” por tiu mizera murdafero: ĉu tiu fraŭlino ankoraŭ ne konsoliĝis pri tio? Kaj ĉio pro unu mortinto!

Antaŭ sunleviĝo sinjoro Drom povis reveturi el Arnhem.

Li donis al Longeois dudekkvin-guldenan bileton, dirante: jen mia mano. Mi kiel kuracisto nun havas la konvinkon, ke tiu viro kiun oni trovis senviva, mortis pro korparalizo; mi do ne havas skrupulon helpi vin. Vi nun foriru kaj forgesu ĉion, kion mi faris por vi. Silentu pri ĉio.

– Mi ĝin promesas. Zorgu pri mia letero.

– Mi ĝin prizorgos.

Tiam eniris Longeois la duonluman urbon. Li rigardis post si. La ruĝa lumeto ĉe la malantaŭa flanko de la aŭtomobilo pli kaj pli malgrandiĝis kaj malaperis ĉirkaŭ angulo.

– Dio donu, li mallaŭte diris al si mem, ke nun komenci ĝu periodo en mia vivo, en kiu mi povos forgesi.

Mi prenos vagonaron ĝis la belga limo, kaj poste mi piede pluenvojaĝos.

Dume sinjoro Drom reveturis kiel eble plej baldaŭ al sia oficloko. Li intencis ripozi kelkajn horojn antaŭ ol viziti kiel kutime la malsanulejon, kie li prizorgas la malriĉan pacientaron. Kiam li tie estos preta, li faros viziton pro intereso al ”La Blua Bero” kaj samtempe klopodos paroli kun Maleine sola. Sed estis kvazaŭ la diablo intervenis.

La barono lin akceptis kaj ne plu lasis lin sola. Li eĉ ne petis permeson iri al la buduaro de la fraŭlino.

Morgaŭ li ja revenos. Sed ankaŭ la sekvantan tagon li ne sukcesis interparoli kun Maleine. Ŝi estis sciiginta per Eveline, ke ŝi neniun deziras akcepti kaj Drom denove sensukcese rehejmiĝis. Mi nun spertas, li diris al si, ke mi estas tro maljuna por fari tiajn laborojn, mi ne plu taŭgas kiel amkomisiulo. Dume, se tiuj du vere sin amas reciproke, tiam mi ne komprenas kial junkro Debloux ĉiam vizitas la fraŭlinon. Mi severe konsilos al Maleine sekreti tiun amon, ĉar ŝia patro certe krevos pro kolero, se li tion rimarkos.

Kaj dum tri tagoj sinjoro Drom havis la leteron en la poŝo. Postmorgaŭ la barono havos konferencon en Hago, tiam li certe renkontos la fraŭlinon sola. Ankoraŭ do iom da pacienco. Sed kiam li tiun matenon estis forironta al ”La Blua Bero”, venis telefona sciigo pri akcidento pro disfalo de konstru-trabaĵo ĉe domo eksterurba.

Laboristo tuj mortis, la aliaj du grave vundiĝis. Li tuj kuris al sia garaĝo, flankenpuŝis la ĝardenistknabon, kiu estis puriganta la aŭtomobilon, kaj intencis forveturi.

Kaj ŝanĝante sian decidon, li diris:

– Henriko, venu ĉi tien, prenu vian biciklon kaj veturu al ”La Blua Bero”. Jen estas letero. Tiun vi devas doni al la fraŭlino, ne forgesu!

– Bone, sinjoro.

– Nur al la fraŭlino.

– Mi komprenas, sinjoro, diris la neinteligenta junulo, kiun la kuracisto precipe pro kompato akceptis en sia servo.

– Kaj atentu, ke ĝi ne malsekiĝu. Vi vidas, kiel pluvas.

– Mi ĝin metos en mia ĉapo. Kaj antaŭ ol la kuracisto forveturis. Henriko jam estis forbiciklinta. Lama Dirk tiam estis tranĉanta la heĝon per granda tondilo. Apud lia ŝtupetaro kuŝis sur la tero ŝnurbulo, kiun li uzas por streki la bedrandojn, por poste detranĉi ilin per sia akra ŝovelilo. Li vidis la malsagacan kuracist-serviston alveni bicikle kaj pensis: tiun mi moktrompos. Kiam li biciklos laŭlonge de la heĝo, mi lin faligos en la herbon. Mi metos mian ŝnuron ĉirkaŭ branĉon en la heĝo, kaj malsupre ĉirkaŭ tiun betuleton, kaj tiam li nepre falos.

Okazis precize kion li antaŭvidis. La ŝnuro precize malantaŭ la antaŭrado suprensaltis kaj ekkaptis la dentradon.

Henriko svingiĝis kontraŭ la vojbordo, lia ĉapo antaŭenrulis kaj la letero falis en akvoflakon.

– Tion vi faris, li kriis restariĝante … tion la barono sciu!

– La barono certe tion sciu, azeno! sonis la incita respondo; mi limigas la vojon por memori ĝis kie mi branĉotranĉis kaj vi preskaŭ min faligis de la ŝtupetaro. Por kiu estas tiu letero?

– Por la fraŭlino, Redonu, ĝi venas de la kuracisto.

– Kviete kviete, diris Dirk, kaj tenis la leteron sur sia dorso, mi ĝin kunprenos, tuj mi devas iri al la pavilono.

– Ne, vi ne ĝin tuŝu! Redonu, aŭ …

Henriko minacante proksimis al sia insidanto.

– Nun vi certe ne ĝin rericevos … Se vi kuraĝas preni vian lignan ŝuon … Dirk minacis per la tondilo.

Henriko estus ekplorinta, se li ne timus esti mokridata, kaj petegis:

– Tuj ĝin alportu. Sed donu ĝin nur al la fraŭlino mem. Tion al mi insiste ordonis la kuracisto.

– Certe, kviete iru hejmen, mia kara. Mi sambone kiel vi povas ludi la rolon de leterportisto.

Li levstarigis la malpuran biciklon, premis la ĉapon sur la kapon de la simplanima knabo kaj diris: Bonvojon al vi kaj salutojn!

Nenio restis al Henriko ol reiri, kaj Dirk, kiam li sciis, ke li estas sola, rigardis la koverton. Lia vizaĝo varmiĝis, kiam li vidis la skribon:

– Mirakle, tio venas de Eugène.

Li kunprenis ĝin al la stalo, prenis la libron, en kiu Longeois, laŭ ordono de la barono. ĉiam notis ĉiujn kostojn, faritajn por la ĉevaloj:

– Jen, la samaj F kaj H. La koverto duone, trikvarone malfermiĝis, ĉar tiu stultulo faligis la leteron en la akvo.

Li eĉ ne demandis al si mem, ĉu li rajtas legi tiun leteron; li jam ĝin havis en la mano, pli kaj pli malfermiĝis liaj okuloj dum la legado … amo, amo, kaj ree la amo!

Ha, ha, ĉu tio ne estas hazarde? Tion li jam konjektis.

Nur li. Li fakte jam tion sciis, kiam li vidis la fraŭlinon puriganta la pavilonon, kiam oni ordonis, ke por Eugène oni aparte servu la manĝon.

Diable, bedaŭrinde ke li ne jam havis tiun certecon, kiam li parolis kun la du ĝendarmoj, kiam ili lin riproĉis, ĉar li pli diris ol li povas prirespondi.

Kion li faru per tiu bonega atesto? Ĝi certe havas grandan valoron por la fraŭlino. Certe, ŝi multe pagos, por ke la letero ne falu en la manoj de ŝia patro, ĉar, se tio okazus, tiam grava bruego ekfuriozus. Sed ankaŭ por la barono tiu dokumento multe valoras.

Li devas ruze, tre ruze eklabori. Li per tiu papero, en la mano povas klopodi por akiri la oficon de ŝoforo, de unua stalservisto. La pavilono de nun estos por li: 

”Por malsanulo forto, por kokido la morto.”


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.