La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


BLUA SANGO

Aŭtoro: Billy Wood

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

Ĉapitro sepa

LA LASTA EL MALNOVA GENERACIO

Ĝuste kiam tagiĝis, la pli maljuna frato endormiĝis en la kana apogseĝo. Ili estis interparolintaj longajn horojn, sen rezulto. Tiam la vagabondo finfine diris:

– Al mi sufiĉas. Lasu min dormi almenaŭ unu horon, ĉar tio, dum la lastaj kvar tagoj okazis nur tre malofte.

Kaj George kapskuis, kiam li vidis sian fraton tiel trankvile. Kiel mistera ja estas la homa sorto. Ne, iometo da familifiereco de de Verd’Ile estis en tiu viro. Tiu viro dekadencis nesaveble. Batis la kvara, kiam li vekis lin, por konduki lin al la pajlo-subtegmentejo, de kiu nur li havas la ŝlosilon, kaj en kiu nur li venas, ĉar Dirk sufiĉe da pajlo malsupren portis por dekkvar tagoj. Tie dumtage restos Adolf kaj vespere George lin venigos ĉe si por doni al li manĝon. Antaŭ ol la viraĉo iris al sia rifuĝejo, li haltigis sian fraton, dirante:

– Ĉu vi do rifuzas klopodi por akiri monon ĉe la nobelino?

– Jes.

– Ĉu vi ankaŭ rifuzas peti al via mastro antaŭpagon?

– Jes, absolute.

– Tiam mi havas alian proponon. La notario proponis al vi akcepti de la franca kavaliraro senrentuman antaŭpagon.

– Kiel vi scias tion?

– Ĉar mi tiun saman proponon faris al la notario. La simplulo eĉ ne sciis, ke ekzistas tia kutimo … Mi, estante la pli maljuna el la generacio, havas la unuan rajton je tiu helpo. Sed oni rifuzis. Dum mia foresto, oni min ekzamenis pri bonmaniereco kaj bonkonduto kaj mi malsukcesis.

Sed mi tion certe aranĝus, se mi nur havus viajn dokumentojn. Mi tre bone povas anstataŭi vin! Estas malgranda arto kredigi la fabelon, ke Hektor-Adolf de Verd’Ile mortis en Alĝerio.

George de Verd’Ile krucigis la brakojn kaj ekstaris antaŭ sia frato.

– Ŝajnas, ke vi ne plu povas imagi, ke ankoraŭ ekzistas en la vivo honoro kaj konscienco.

– Jes, jes, tion mi tre bone povas imagi, sed tiaj objektoj estas por persono, kia mi, luksaĵoj, ĉar mi jam diris al vi, ke mi riskas mian liberecon, eĉ mian vivon. Mi volas lasi vin trankvile laboregi kiel … nobelo-servisto, sed por tio vi devas oferi ion. Klopodu akiri kelkajn milojn da frankoj por mi, kaj morgaŭ mi foriros al Sud-Ameriko …

Je tiu ĉi momento sonis bato, kvazaŭ iu tirfermis pordon. La du viroj silentis kaj Adolf mekanike sin premis dorse kontraŭ la muro malantaŭ la duonmalfermita pordo.

George iris eksteren kaj aŭdis iun supreniri la ŝtuparon de la garaĝo. Estis Dirk, kiu, iomete ebria, tiel malfrue revenis el la vilaĝo kaj nun iris liten. George faris signon al sia frato, antaŭiris al la stalo kaj montris al li lian rifuĝejon:

– Restu tie ĝis mallumiĝos; se mi povas, mi alportos al vi manĝaĵojn.

Tiam liaj nervoj estis eluzitaj. Li falkuŝiĝis sur sian liton kaj kaŝis sian vizaĝon en la kuseno. Kio nun al li okazis, estas pli ol li povas elporti. Ĉu la humiliĝo, kiun li prenis libervole sur si je respekto pro memoro al sia patro, ne estis sufiĉe kruela? Kaj ĉu Maleine? Ĉu li povus postuli de ŝia nobla karaktero, kiu ŝajnas ne distingi rangon, ke ŝi ankoraŭ prenu krome tian degeneritan individuon?

Ĉio havas limon. Se Maleine ekscius, ke li estas la frato de … forkurinta malliberulo, de ŝtelrompisto, kaj murdisto, kiu estas serĉata de la ĝendarmoj kaj kies personpriskribo estas publikigita en la gazetoj, ĉu ŝi tiam ankoraŭ dirus: mi volas suferi pro vi … Kaj ĉu la barono?

Ne necesas dubi pri tio: se tiu ekscius, kiu sin kaŝas super lia stalo, li tuj telefonus al la polica esplorservo, kaj tiam la plena vero malkaŝiĝus …

Ho, tio estus frenezige!

– Mi perdos Maleine, mi devos cedi ŝin al la fatalo, li ploris mallaŭte kaj metis sian ungojn en la kusenon.

Ekstere la ora somersuno leviĝis en majesta belegeco super la pintoj de la arboj kaj la birdoj kantis ĝojkriegante kaj laŭte, sed George de Verd’Ile ne memoris pli malesperan horon. Li sentis, ke io devas okazi. Estis kvazaŭ ĉirkaŭas lin terure-minacanta fulmotondro-atmosfero.

La fatalo, kiu malrapide, tre malrapide, sed neeviteblecerte, estis detruinta lian tutan generacion morale kaj finance, nun ankaŭ etendis sian manegon al lia kolo, por premsufoki lin, kaj ankaŭ la vivon de Maleine, tiu juna, senkulpa infano. Tio neniam okazos. Li sin defendos kontraŭ ĉiuj potencoj el la infero.

Kiel nedireble kruela povas esti la vivo. Ĝi kontrastigis du fratojn, infanojn de sama patro. La feliĉo de unu signifis la morton por la alia. Kiu venkos? Senpardona batalo decidos!

Sonis brueto. La bieno ”La Blua Bero” ekvekiĝis. La hundoj bojis; en la malproksimo, en la herbejo blekis unu el la ĉevaloj; la fenestrojn de la subteretaĝo oni ĵetmalfermis; iu fajfis, estis Frits. Blekis bovo kaj alaŭdo flugis ĝojkantante renkonte al la suno. Antaŭen, diris George al si mem … Eugène Longeois devas fari sian devon.

Li sin levis, iris al la lavpelvo en sia dormĉambro kaj tenis sian kapon sub la akvokrano. Tio iomete refreŝigis lin; donis al li forton por vidi pli klare la situacion. Li malfermis la du fenestrojn kaj la pordon, ekbruligis cigaredon kaj iris en la parkon. Estis nur unu vojo … mono. Se Adolf havus monon, li forirus por ĉiam, li aĉetus vestojn, falsajn dokumentojn, li enŝipiĝus al Sud-Ameriko! Kiel akiri monon? Tri kvaronojn de sia salajro li en marto sendis al la notario: … Ho ve, kelkajn centojn da guldenoj, sed ĝi donis al li momenton da kontenteco kaj la fieran senton, scii, ke la familiŝuldo estas nuligata.

Li turmentis sian cerbon, sed ĉiufoje liaj pensoj venis ĉe la sama deirpunkto. En tiu direkto savo ne estis ebla. Kaj li returnis al sia laboro, nun kun la espero, ke Maleine lin nun ne vidu. Lia vizaĝo certe lin perfidus.

Li devis kun la aŭtomobilo veturi al Arnhem por akcepti la baronon. Tio estis almenaŭ iom da bonŝanco, ĉar tiam li povos aĉeti tie biskvitojn, iom da fumaĵita viando kaj botelon da lakto, por ĝin revenante kontrabandi al la pajlejo. En la malproksimo iris Eveline, ŝi alportis lian matenmanĝon kaj li nun dankis la ĉielon, ke Maleine zorgis, ke li estas aparte servata. Li tamen ne havis apetiton, li sentis, ke li ne povos normale vivi tiel longe kiel li scias, ke lia frato estas en lia tuja proksimo, tiel longe, ĝis la fulmobrilo disŝiros la nubojn por alporti lumon.

Tiu solvo venis, neatendite kaj kun konfuziga rapideco, kiel la fulmo, kiu venas el malhela ĉielo kaj bruege terenbatas ĉion, kio troviĝas sur sia vojo. Tri tagoj forpasis en plej granda nervstreĉado. Nur unufoje li vidis Maleine. Ŝi staris inter la malfermitaj balkonpordoj de la flanka ĉambro, kie ŝi ofte sidis antaŭ la fortepiano. George ĵus volis iri al la benzino-gardejo, kiam li vidis ŝin.

Li tamen ne suprenrigardis kaj subite blanka rozo falis precize antaŭ liaj piedoj. Li rapide ĝin levprenis kaj kaŝis en sia bluzo. La vetero tiun vesperon estis malkvietega.

Furioza ventego ekblovis kaj hurlante kaj fajfegante rapidis tra la svingantaj arboj, disŝiris pezajn branĉojn, forblovis la kamentubojn de la verandoj kaj frakasis grandnombron da vitroj de la ĉambroĝardeno. Ĉies manoj tuj okupiĝis por helpi, sed la rompitaj vitroj ne povis esti riparataj. Por tio oni devus telefoni vitriston en Groenlo.

La viro, kiu super la stalo pasigis jam longajn tagojn dormante aŭ kuŝante, aŭdis la ribelon de la furioza ventego kaj pensis:

– Feliĉe, nun venas iom da distraĵo. Ne tuŝas min se ĉio disbloviĝas. Ĉio, kion mi povas preni, estas profito.

Ekenuas al mi tiu kavalir-ludado sur pajlejo. George estas tre malcedema homo. Ĉe la fraŭlino li ne kuraĝas iom peti, sian pronaskiĝan rajton li ne forpruntas kaj li mem nenion posedas.

Nun fortega ventpuŝo frakasis la du plej grandajn vitrojn de la ĉambroĝardeno. La viro subtegmenta aŭdis la falbruon de la vitropecoj sur la mozaika planko kaj diris:

– Bone, tiel la aferoj bone marŝas; se tio daŭras, eĉ la brulrezista ŝranko de la barono forbloviĝos eksteren. Je tia vetero oni povas ŝtelrompi sur lignaj ŝuoj nerimarkate.

Li rampis trans la altamasigitaj faskoj da pajlo al la tegmenta-fenestreto, ĝin iom malfermis kaj rigardis eksteren.

Hieraŭ kaj antaŭhieraŭ li ĉi tie nenion povis vidi de la bieno. Sed nun la arbopintoj tiel svingiĝis, ke li ĉiufoje povis vidi parton de la ĉambroĝardeno. Oni ĵus tie kontaktigis la elektran lumon. Bonege! Nun li vidis ĉion, kio okazas. Li vidis la baronon kaj la fraŭlinon … o, o, kia bela infano! Se George persiste rifuzos peti al ŝi monon, li mem ŝin povos uzi kiel lastan rimedon, tiam li minacos, ke li avertos la baronon.

Kion oni tie faras? Li vidis maljunan serviston vestitan en verda-kun-ora livreo, kiu estis surnajlanta kartonon antaŭ la granda rompita vitro. Ĉio aspektis sufiĉe bela.

Pendis lustro, estis kvazaŭ arĝentaj floroj. Mire: Estas ĉambroaranĝo kiel ĉe paĉjo de Verd’Ile. Kio troviĝus malantaŭe? En tiu verando? En tiu familiaĉambro, en tiu salono? Ĉu arĝentaĵoj? Ĉu akcioj? Ĉu mono? Jes, valorus la penon iri tien por rigardi. La kartonon oni facile povas forpuŝi. Io devas okazi, tio estas certa. Libereco estas tre agrabla, sed ĉi tie la vivo fariĝos eĉ pli monotona ol en la punkolonio. Hodiaŭ vespere ni ĵetos la lotkubojn.

Eble mi ĵetos duoble ses. Mi rapide iru malsupren kaj forprenu la ŝlosilon, antaŭ ol la nobelulstalservisto ŝlosos la pordon.

La ventegforto kulminis tiun nokton. Sonis krakado, poste tondranta bato: la plej peza kaj plej maljuna arbo el la parko elradikiĝis kaj peze falis teren. La viro en la pajlo pensis: Tian abomenan veteron mi eĉ en Alĝerio ne travivis. Sed iom post iom pli kaj pli kvietiĝis. Ankoraŭ kelkaj ekblovoj, kaj tiam la terura vetero estis pasinta.

Adolf nun sin mallevis tra la truo en la subtegmentejo ĝis sur la ŝtupetaro. Li estis ankoraŭ tute vestita. La blu-kaj-blank-kvadratan tukon, kiun lia frato donis al li por ĝin uzi kiel kuseningon, li estis metinta en sian poŝon kun ŝnuro. Li ekzamene tuŝis sian malantaŭan poŝon por palpi, ĉu tie ankoraŭ estas lia forta tranĉilego, kiu jam kelkfoje bone servis al li. La elektra poŝlanterno, kiun George donis al li, ankaŭ utilos. Devis fini la malcerteco.

Se li trovos ion valoran – monon ekzemple –  li foriros, laŭeble plej rapide, tio ilin ambaŭ elembarasigos.

Li ne jam kuraĝis iri eksteren, timante, ke oni ne jam endormiĝis. Pli ol unu horon li senmove staradis por aŭskulti. Kioma horo estas? Estas la unua kaj duono.

Ankoraŭ du horojn kaj tiam tagiĝos. Antaŭ tiu tempo li devas esti preta. Nun li provos. Feliĉe, estis mallumege.

La mallumo kvazaŭ lin englutis. Li nenion povis vidi. Tre bone! Li antaŭe sufiĉe sin orientis. Dudek foje certe, kaŝobservante tra la iom malfermita subtegmenta fenestreto, li image serĉis la vojon tra la arbaro al la bieno, kaj paŝkvante taksis la distancon de arbo al arbo. Lia krimula instinkto certe lin kondukos, palpante, jen per la maldekstra, jen per la dekstra etendita mano, li singarde metis la piedojn, haltante de tempo al tempo, por aŭskulti senspire, li antaŭenpaŝis ĝis al la perono. Sur manoj kaj piedoj li suprenrampis. Bojis hundo … li sur la ventro kuŝiĝis ĝis la bruo haltis. Tiam li palpis la muron de la ĉambro. Bone … li staris tuj antaŭ la malfermaĵo, kiun kaŭzis la ventego. Li palpis la kartonon, premis singarde. Angulo jam maltenis. La cetero estis facila, nun li estis en la domo. Nun, li dum momenteto povis eklumigi sian lanternon. Jen pordo. Ĝi estis larĝe malfermita … Bone, bone, li diris, oni plifaciligas mian laboron. Estas, kvazaŭ oni invitis min. Mi klopodu eniri la familian ĉambron.

Tio ne estis facile. Li devis per dika ferfadeno, kiun li elpoŝigis, repuŝi la ŝlosilon, kiu ĉe la ekstera flanko de la veranda pordo troviĝas en la seruro, kaj poste malfermi aksseruron. Tio sukcesis. Se oni ne povas fari tion, oni prefere restu hejme. Nun li estis en la halo, en kiu troviĝas la pordo de la familia ĉambro. Kaj tuj, kiam li estis en la ĉambro kaj lumigis sian lanternon, li rimarkis, ke ne vane li venis. En momento li malfermis la bufedtirkeston kaj li metis en siaj poŝoj la arĝentajn kulerojn kaj forkojn, ĉion, kio nur similis arĝenton. La pasio agitis lian sangon kaj li spiregis; monon, monon mi devas trovi; monon por vestoj; por hotelo, por motoro, por mia transiro al Argentino. Li iris al nigra antikva bulpieda ŝranko; ĝi estis fermita, sed per sia ŝtelŝlosilo li certe ĝin malfermos. Liaj okuloj ardis, lia kapo bategis, li nur bezonis preni, preni, sed monon li ne vidis. Liaj fingroj serĉpalpis la belegan damaskon, kelkajn luksajn skatolojn kun puntaj porfingraj tuketoj. Jen du pezaj arĝentaj buŝtukringoj ornamitaj per ora familia blazono. Subite dika libro falis sur la planko, biletoj disfalis … mono, papera mono, kvin biletoj de kvardek guldenoj kaj kelkaj de ducent guldenoj … sendube por la mastrumado, aŭ, la salajro de la servistaro. Bulŝtope li metis la biletojn en sian pantalonpoŝon. Ankoraŭ pli da arĝentaĵo staris malsupre en la ŝranko: tortŝoveliloj, tranĉilstabletoj, sukerpreniloj … tion li metu en la tukon. Nun li esplorrigardu, kio estas en la aliaj ĉambroj.

Subite sonis ekfrapo, super lia kapo. Ĉu oni tie maldormas?

Ĉu oni ellitiĝis. Jes, super lia kapo iu iras. Klare la piedoj ektuŝas la plankon. Nun li rapide foriru:

Domaĝe, la komenco estis tiel prospera! Rapide kaj lerte li ŝtelreiris tien, de kie li venis kaj en sekvanta minuto denove staris en la malluma parko. Ĉi tie li aŭskultis. Ĉu estis senkaŭza alarmo? Super li subite eklumis lampo.

Atentu, li staris meze de la reflekto, kiu falas sur ŝtonetvojo.

Estas danĝere … denove ekbojis hundo. Per unu eksalto li estis en la mallumo kaj ekreiris, multe pli rapide ol dumvene. Sed tuj antaŭ la pordo de la pavilono, li subite sin sentis kaptita ĉe la brusto.

– Kiu estas? sonis voĉo … Estis lia frato, kiu vekita de la bojado kaj de la malkvieto, ke io eble okazis … rapide estis surmetinta sian surtuton, por aŭskulti en la parko.

– Silentu, sonis la respondo, estas mi, Adolf. Lasu min!

– Ĉu vi? Kion vi faris tie?

– Lasu min, tiam mi …

– Mi ne vin lasas … mi postulas klarigon! Precize antaŭ la pavilonpordo la du viroj ekkaptis sin. Io tinte falis teren kaj brilante disfalis! George de Verd’Ile nun ĉion komprenis.

– Ĉu tiel estas? Ĉu tiel estas? Fripono! Ĉu vi priŝtelis mian mastron?

Per fortega ektiro de siaj fortmuskolaj brakoj li ĵetegis sian kontraŭulon tra la duon-malfermita pordo en la ĉambron kaj post li ĝin ĵetfermis.

– Nun inter ni, malkuraĝulo! Kio ajn okazu, vi ne ĉi tie eliros kun tiuj ŝtelitaj objektoj. La bombo eksplodu.

Mi mem vin transdonos al la polico!

– Tion vi ne faros! Flankeniru! Lasu min foriri!

– Neniam!

– George, flankeniru, pripensu, kion vi faras!

– Mi ne lasas vin foriri. Estas mia devo, aresti tiun, kiu priŝtelas mian mastron!

– Lastfoje!

Adolf eksaltis, la tranĉilon en la mano kaj sin ĵetis sur sia pli juna frato. Sed ĉi tiu rapide sin klinis kaj la akra, kurba tranĉilo tuŝis la panelon de la fermita pordo. La atakanto sin turnis, klinis, kaj George malantaŭen irante vidis la ĝismortan malamon, la murdpasion en la tuta aspekto de sia frato. Estis afero de vivo aŭ morto.

– Adolf, Adolf, li petege vokis, regu vin … pensu pri nia patro … pri nia patrino!

Estis tro malfrue. La viraĉo sin ĵetis sur lin. Li nepre devis defendi sian vivon. La fatalo havis la lastajn el la generacio de Verd’Ile en sia mortiga manpremo, volis detrui ilin, malproksime de ilia naskiĝlando!

Momenton George vidis kvazaŭ en vizio Maleine, kiel ŝi staris kontraŭ la apogilo de la lagetponto. Tiu vizio fortigis lin … li defendos sian vivon ĝis fine … pro ŝi.

Sed pli rapide ol li supozis, la luktado finis en lia profito.

Li sin eltiris el la mortiga ekkapto de sia frato kaj lin denove ĵetis teren. La atakinto nun kuŝis sur unu flanko kun la dekstra brako inter sia korpo kaj la planko.

Kio okazis? La atakinto ne plu penis sin levi. Li aspektis griz-pala kaj liaj okuloj malrapide fermiĝis.

– Mia Dio … mi … mi … balbutis George … li mortas!

Li falis sur ambaŭ genuoj ĉe li, levetis lian kapon:

– Adolf, per la volo de Dio … Adolf … tion mi ne intencis!

Mi ne deziris vian morton. Mi nur defendis min.

Ĝemante la korpo de Adolf refalis sur la dorso kaj restis senmova. Eke George stariĝis, al si frapis la ungojn en la haroj kaj plorĝemis …

– Ho … patro … pardonu min … Mi tion ne intencis!

… Kaj kiel frenezulo li ĉirkaŭrigardis, ĝemdirante al si mem:

– Kio nun? Kio nun Kio nun pri ni, Maleine?

Restis ankoraŭ nur unu vojo: la forkuro! Resti ĉi tie signifas submergiĝi en la mizero, por si mem kaj por Maleine. Li ĉirkaŭrigardis. Sub la lito staris lia malgranda valizo. Li enpakis kelkajn objektojn, tiam li prenis el la tirkesto de sia ŝranko la monon, kiun li ankoraŭ posedas, iom da tolaĵo … velkitan floron, la blankan rozon, kiun ŝi antaŭ kelkaj tagoj ĵetis antaŭ liajn piedojn. Nun ĉio por li estis perdita, pasinto kaj estonto. Sur lia generacio kuŝis malbeno! La sorto eĉ ne permesis al li la kontentecon plenumi promeson al mortinto. Li devis iri for de ĉi tie, hodiaŭ nokte, malproksimen, malproksimen, al la Sudo, al Afriko; ne gravas kien. Li metis la ŝlosilon sur la tablon, lastfoje rigardis al la senmova korpo sur la planko kaj tiam, kvazaŭ treega timo lin ekkaptis, li rapidegis el la domo, tra la parko, al la bariero en la aleo … renkonten al nekonata estonto.

Kontraŭ la trunkoj de la arboj la leviĝanta suno brilis pli bele ol iam antaŭe.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.