|
La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
![]() BLUA SANGOAŭtoro: Billy Wood |
©2026 Geo
|
Sinjoro Drom estis ankoraŭ en sia lito, kiam la fajfilo de la antikva paroltubo flanke de lia lito lin vekis:
– Sinjoro, Marianne sciigis, barono d’Hainquart estas ĉi tie kaj volas tuj paroli kun vi.
– Jen, li diris al si mem. La tutan tagon mi estis maltrankvila.
Mi kredas, ke io okazis pri tiu letero kaj kion fari en tiu okazo? Tio povas konduki min en eksterordinaran malagrablan situacion.
Li ellitiĝis, kombis la densajn grizajn harojn malantaŭen, surmetis sian lanan ĉambroveston. ”Nu,” li diris al si mem, malsuprenirante la larĝan turnŝtuparon, ”mi faris, kion mia konscienco inspiris al mi … mi tiun knabon ne kredas mortiginto. Kaj ke tiuj du sin amas … – nu – orfiŝo ne edziĝas kun haringo, sed nobela fraŭlino jes kun ŝoforo. La vivo ja alportas eĉ pli gravajn sortbatojn.”
Post ĉi tiu ”kuraĝigo” li eniris sian familian ĉambron:
– Bonan matenon, sinjoro barono, vi eksterordinare fruas.
La barono ne moviĝis, murmuris apenaŭ aŭdeblan ”bonmatenon” kaj senmove restis staranta antaŭ la kuracisto, kun la mano sur la seĝapogilo. Tial ĉi tiu demandis:
– Mi esperas, ke nenio grava okazis. Mi hieraŭ dum la tuta tago estis okupita pro la viktimoj de tiu trabaĵakcidento kaj …
– Sinjoro Drom, d’Hainquart diris, pala kaj tremantvoĉe, la sekvantan semajnon dekses jaroj estos pasintaj, kiam mi unuafoje vin renkontis, kaj mi neniam spertis, ke vi – eĉ iometon – entreprenis kontraŭ la kvieto kaj feliĉo, kiuj regis en mia familio. Ĉu vi tial volas klarigi al mi, pro kiuj motivoj vi fariĝis peranto inter mia filino kaj tiu suspekta individuo, kiun la polico serĉas?
La sagaca maljuna kuracisto jam dum la iom multvorta demando de la barono, rapide faris sian planon. Li ne serĉu pretekston, li diru nur la plenan veron:
– Nu, barono, tio estas tre simple …
– Mi estas scivola pri tiu simpleco, sonis la akresenca interrompo.
– La juna viro, kiun oni suspektas pri murdo, bone atentu: suspektas, min vizitis kaj petis al mi transdoni leteron al la fraŭlino. Tion mi bedaŭrinde ne povis fari propramane pro tiu trabaĵakcidento, jen ĉio!
– Ĉu vi finparolis?
– Jes.
– Ĉu tion vi trovas tiel simpla?
– Jes, ĉu vi ne?
– Mi diros al vi kiel simpla mi pensas tion. Se tiu malhonesta ago estus farita de iu homo el popolkvartalo, mi tiun viraĉon simple vipbategus; sed nun mi staras antaŭ viro intelekta, antaŭ maljunulo, al kiu mi ŝuldas multan dankon. Nun mi devas moderigi min. Sed mi certigas al vi: ĉiuj estimo kaj fido kiujn mi havis en vi, pro tio absolute malaperis.
– Vi agas, kvazaŭ mi faris krimon!
– Pli grave! Vi detruis mian hejman feliĉon kaj donis al vi mem kaj al via ofico fortan baton. Ĉu vi scias, kion enhavas tiu letero?
– Jes.
– Kaj ĉu vi ne tuj venis al mi, al la patro de neplenaĝulino? Ĉu vi ne tuj informis la policon, ke tiu, kiun oni serĉas, estas en via domo?
– Ne.
– Kial ne?
– Unue, Longeois ne estas murdinto. Se mi tion supozus, mi kontraŭparolus min mem, laŭ la raporto, kiun mi prezentis, kaj due, mia koro ne povis rifuzi, transdoni lastan saluton de iu, kiu foriris por ĉiam.
– Kaj ĉu vi tute ne pensis pri mi?
– Eĉ ne unu minuton.
La barono ege ekkoleris:
– Tiam mi diru al vi ĉi tie inter ni, ke vi estas maljuna fripono.
– Koran dankon pro ĉi tiu frumatena komplimento.
Ĉu eble vi havas ankoraŭ …
– Jes, mi volas ankoraŭ diri pli. Mi postulas, ke vi tuj eniru mian aŭtomobilon kaj kunveturu al ”La Blua Bero”.
– Ĉu la fraŭlino estas malsana?
– Tre malsana, nervmalsana. Neplenaĝa fraŭlino el tia klaso, kiu pensas pri tiaj frenezaj ideoj kaj planoj, tiu estas tre malsana, tiun ni ne povas lasi sen gardo.
– Kion vi aludas per tio?
– Ŝi forlasos, pli ĝuste, ŝi decidis forlasi post la interparolado, kiun ŝi havis kun mi pasintan nokton nian hejmon.
En mia kolero mi pli malpli ŝin devigis al tio, sed pasintan nokton mi perforte min retrankviligis kaj pripensis.
Mi ne volas, ke ŝi foriru sen bona gardado, ĉar ŝi ne volas malrilati kun tiu … malhonesta viraĉo. Ŝi pli kaj pli obstiniĝas. Se ni ne sukcesos meti tiun friponon en malliberejo, li certe sukcesos ŝin retrovi. Kaj tion mi nepre devas malhelpi, ĉiumaniere.
– Nu, barono, tiam vi devas preni aliajn aranĝojn. Tio estas intima afero, en kiu …
– En kiu vi devas helpi min, kiel kuracisto.
– Mi ne scius kiel.
– Neplenaĝa knabino, kiu faras tiajn frenezaĵojn, ne estas priresponda, tiu devas esti en azilo.
– Sed tio ne estas simpla afero, barono. En la nuna tempo oni ne sen gravaj motivoj enfermas personon en frenezulejo!
– Frenezulejo – frenezulejo! Mi ne parolas pri frenezulejo.
En eksterlando ekzistas hejmoj, en kiuj oni por bona pago akceptas ne plen-normalajn knabinojn kiel Maleine, kaj kie oni observadas la pacientojn, neĝenante ilin.
– Diable! … ne-plen-normala … Maleine ne-plen-normala!
Ĉu mi diru mian opinion, barono? Vi deziru, ke vi estu tiel ”nenormala” kiel via filino! Maleine estas tutsana laŭanime kaj laŭkorpe. Mi tre ŝatus, ke ŝi estu mia filino: se mi ne tiel frue estus perdinta mian edzinon; se mi havus tian karan, bonkoran, spontanean filinon … iru hejmen, barono, ĉirkaŭbraku ŝin, kisu ŝin kaj diru: ”Mia infano, ni ĉion faru por klarigi tiun aferon. Post tio, ni tiel longe serĉos ĝis ni trovos Longeois. Kaj tiam … li estos via!”
– Vi estas tutfrenezulo! ekkriis d’Hainquart kaj pugnigis siajn manojn.
– Nun vi montras, ke vi tuj senkaŭze iun kredas nenormala.
Mi per diablo ne estas freneza, mi ĵus hieraŭ tion pruvis. Mia kolego deklaris la trian viktimon nesavebla, sed mi okupiĝis pri li dum kvin kaj duona horoj, kaj nun li estas eksterdanĝera.
– Kiel vi agas pri viaj viktimoj, ne min tuŝas. Mi havas la rajton postuli de vi …
– Ne faru la penon postuli tion.
– Bone, tiam mi post duona horo estos ĉe la policestro, kaj tiam mi ne kalumnios dirante, ke ankaŭ vi havas rilaton al tiu abomena ŝtelrompafero.
– Barono!
– Ĉu ne ŝajnas, ke vi kun Longeois komplotas kontraŭ mi?
Sinjoro Drom volis akre respondi, sed li ne faris tion, iris al la fenestro, rigardis tra la flanka fenestreto sur la vojon, sin turnis indiferente kaj diris:
– Mi tre ŝatus iom ankoraŭ dormi.
La barono lin rigardis per okuloj, en kiuj montriĝas kolero kaj malestimo kaj senparole eliris la ĉambron.
Sinjoro Drom levis la brakojn, refaligis ilin, profunde ĝemante:
– Ho, ho, tio estas pasinta. Mi enlitiĝu.
Sed tiu dormeto kruele estis interrompata, ĉar ne unu horon post kiam la barono brue fermis la pordon malantaŭ si, sonoris la telefono. Marianne demandis, ĉu la kuracisto povas akcepti la ĝendarmestron. Ne estis eviteble, kaj dum tri kaj duona horoj la civilvestita policano restis en la laborĉambro de la kuracisto.
Estis li, kiu malkovris la rifuĝejon de Longeois per polichundoj kaj sekvis liajn postsignojn ĝis antaŭ la domo de la kuracisto. La klarigo, kiun barono d’Hainquart donis en la policejo, denove vekis lian fervoron, kvankam li jam delonge konjektis, ke Longeois estas pasinta la limojn. Laŭ invito de la barono li per lia aŭtomobilo kunveturis al ”La Brua Bero”, kie li denove intencis peti al la fraŭlino kelkajn informojn. Pro tio barono d’Hainquart havis belan pretekston por malpermesi al sia filino la foriron.
– Mi ankoraŭ bone pripensis, li diris, sed mi sentas la devon uzi mian patran rajton. Estas necese, ke vi restu ĉi tie ĝis la esploro estos finita.
Tiamaniere li havos la tempon por prepari siajn aranĝojn. Li intencis meti Maleine ĝis ŝia plenaĝo sub kontrolo ie en eksterlando, kie neniu ŝin serĉos. Ŝia adreso devas resti sekreta por ĉiu, precipe por ŝiaj nunaj ĉirkaŭantoj.
Kiam ŝi dum kelkaj jaroj estos vivinta sub alia gvidado, sub aliaj severaj, fremdaj okuloj, ŝi certe adiaŭos siajn krimajn sentojn por Longeois. Eĉ se tiu viro estus senkulpa kaj el honesta familio, edziĝo kun stalservisto, tio kaŭzus en liaj rondoj skandalon.
– Ĉu vi do ne volas, ke mi foriru? Maleine demandis.
– Ne.
– Ĉu vi volas diri al mi, kial vi ŝanĝis vian planon?
– Ĉar mi havas aliajn intencojn pri vi.
Kaj tiam barono d’Hainquart uzis sian malnovan rimedon, kiu multfoje pruvis, ke barono d’Hainquart rilate al animnobleco, malsuperas plimulton el la simplaj homoj. Li venigis Dirk, la lentugan knabon, kaj diris al li sen atestantoj en sia laborĉambro:
– Dirk, la fraŭlino devas resti hejme, laŭ konsilo de la kuracisto. Ŝi verŝajne ne eliros siajn ĉambrojn, sed, se tamen ŝi tion farus kaj irus en la parkon, vi tuj devas tion sciigi al mi. Mi komisias al vi, tre akurate atenti pri tio.
Ĉu mi povas fidi pri tio!
– Vi tage kaj nokte povas fidi pri tio, sinjoro barono.
Dirk jes estas malbela, sed ne malsagaca.
De tiu tempo Maleine ne povis esti pli bone prigardata.
Tamen ĉi tiu aranĝo estis superflua, ĉar ŝi tre malofte eliris siajn ĉambrojn. Ŝi eĉ ne plu partoprenis la tagman ĝon. La barono estis ordoninta, ke supre oni pretigu la tablon por ŝi.
Kaj tiel la rilatoj en la biena ”La Blua Bero”, kiuj pro la malprudentaj regemo kaj severeco de la posedanto jam ne estis agrablaj, fariĝis malamikaj.
Barono d’Hainquart sendis kaj ricevis leterojn kaj telegramojn, pri kiuj neniu ion eksciis. Ili venis el Anglujo,
Francujo kaj eĉ el Svedujo.
Ia sinjoro el Arnhem, kiu jam antaŭ longe estis administranto de la posedaĵoj de la familio, nun denove tre ofte venis al la bieno, eĉ restis kelkajn tagojn, kiel gasto, uzis la aŭtomobilon por fari tre longajn ekskursojn, kaj neniu ion eksciis aŭ komprenis pri tio.
Fine la barono konigis siajn celojn. En malluma malfrua somervespero, dek ses tagojn post la terura sceno, kiu okazis inter li kaj lia filino, li sendigis per Eveline la komision, ke li atendas ŝin en la familia ĉambro. Maleine sekvis sian ĉambristinon. En la halo staris tri kofroj.
Fremda sinjoro staris apude.
Estis sinjoro Lemmens, la antaŭa administranto. Antaŭ la domo atendis la aŭtomobilo. Ŝi vidis antaŭ la malfermita porto fremdan ŝoforon, iranta tien kaj reen.
Kiam ŝi estis sola kun sia patro, ĉi tiu diris:
– Vi post kelkaj minutoj foriros kaj de vi mem dependas, ĉu vi iam min revidos. Ĝis la tago, je kiu vi fariĝas plenaĝa, vi estos en privata edukejo. Vi tie ne estos mallibera, sed oni vin akurate kontrolos. Do ne klopodu iamaniere akiri rilaton kun tiu alia persono, ĉar tio neniam al vi sukcesos. Kiam vi estos plenaĝa, oni vin informos, kiel via patro agos rilate al vi kaj ĉu vi ankoraŭ ekzistas por via patro aŭ ne. Foriru! Ni supozu, ke ni jam adiaŭis.
Tiam li sin turnis kaj eliris la ĉambron. Maleine dum momento estis sola, sola kun la portreto de sia patrino, la olefarba, naturgranda portreto, pendanta sur la muro.
Ŝiaj okuloj pleniĝis per larmoj. Sed ŝi kunpremis la dentojn. Ŝi nun ne volas plori, tio estus malforteco.
Kvankam la foriro el tiu domo, en kiu ŝi travivis multajn feliĉajn horojn, ege ŝin ĉagrenis, ŝi ne volis montri tion al siaj ĉirkaŭantoj. Neniu el la servistaro estis apude.
Ŝajnis kvazaŭ la domo estas senhoma. Sonis la fremda voĉo de sinjoro Lemmens:
– Ĉu la fraŭlino bonvolas eniri!
Kiel somnambulino ŝi iris tra la koridoro kaj la halo, kie ŝia gvidanto ŝin helpis almeti sian longan peltmantelon.
La du grandajn kofrojn oni metis malantaŭe sur la portilon, la malgrandan en la antaŭa parto ĉe la ŝoforo.
Maleine eniris, la fremdulo sidiĝis apud ŝi kaj tiam la aŭtomobilo rapidis tra la eniraleo. Sinjoro Lemmens mallevis la blusilkajn kurtenetojn kaj diris:
– Mi konsilas al la fraŭlino sidiĝi komforte kaj klopodi iom dormi, ĉar ni senhalte veturos ĝis tagiĝo.
Maleine ne respondis. Ŝi fermis la okulojn. Estis indiferente al ŝi, kien oni iros. Ŝi penis prezenti al si laŭeble plej klare la bildon de Longeois kaj pripensis, ke la maniero, laŭ kiu li forlasis ”La Bluan Beron”, estis multe pli malĝoja. Ŝi jam nun intencis ne klopodi akiri kontakton kun li. Ĉiu ebleco por tio ja estas for. Eugène forkuris kaj neniu scias kien, eĉ ne la polico. Aŭ ĉu oni jam lin arestis?
Ĉu oni ĉion al ŝi kaŝis? Ŝi ja bone estis rimarkinta, ke oni ĉiujn gazetojn, kiuj regule alvenis al ”La Blua Bero”, skrupule fortenis de ŝi. Kion enhavis tiu letero, kiun li skribis al ŝi? Kian rolon havis en tio sinjoro Drom? Pro kiu motivo ŝia patro lin akuzis pri hipokriteco. Ho, kiel ŝi deziris, ankoraŭ unufoje vidi tiun grizan kuraciston.
Ĉu ŝi iam sukcesos skribi al li?
Dum longaj horoj neniun vorton oni parolis. Neeble estis al ŝi sin orienti. Eĉ se tio povus redoni al ŝi la liberecon, ŝi ne povus diri kie ŝi estas. Inter la antaŭkurteneto kaj la fenestra kadro, ŝi povis vidi eksteren, sed estis nokte kaj ankaŭ tre nebule. Veturinte proksimume kvar horojn, la veturilo subite rapidegis antaŭen. Tio okazis tiel neatendite, ke ŝi dorsen falis en la kusenon.
– Kio okazas? ŝi demandis.
– Nenio, fraŭlino, ni nur iom pli rapide veturas.
Poste Maleine komprenis la kaŭzon de tiu ega rapidado.
Sendube ili tiam transiris la landlimon, ĉar doganaj formalaĵoj tiun nokton ne plu okazis. Je la mateno la veturilo haltis antaŭ kampara trinkejo:
– Ĉu vi eble volas vin distri dum momento? demandis la eksadministranto.
Maleine volonte tion faris. Ŝi eliris kaj rigardis, kie ŝi troviĝas: longa, preskaŭ senfina iom supreniranta vojo kun maldekstre alta arbetaĵo kaj dekstre kamparoj … Ili sendube estas en Belgujo, laŭ la maleleganta konstruo de la domoj videblaj de malproksime. Oni ŝin kondukis en ĉambron, kie ŝi povos refreŝiĝi per akvo el lavpelvo.
Sinjoro Lemmens alportis ŝiajn vojaĝ-necesaĵojn kaj zorgis, ke oni pretigu por ŝi matenmanĝon. Post unuhora restado, li petis Maleine ree eniri. Denove oni veturis horojn post horoj tra nekonata regiono, sed Maleine tamen estis sufiĉe sperta pri terenkono por konstati, ke la veturilo moviĝas suddirekten al Francujo. Ŝi tamen ne rimarkigis tion, sed agis kvazaŭ ĉio estas por ŝi indiferenta.
En malgranda hoteleto oni konsumis la tagmanĝon. Kaj la fremda ŝoforo prizorgis sian aŭtomobilon, kontrolis la motoron kaj la radringojn, denove plenigis la benzinujon. Ree antaŭen, la tutan nokton, dum kiu Maleine pro trolaciĝo nur kelkajn horojn povis dormi. Ŝi nun komprenis, kial ĉi tiun akcelitan vojaĝon oni faras per aŭtomobilo. La barono volis ĉiamaniere kaŝi por sia filino la fincelon de ĉi tiu vojaĝo. Ŝi ne sciu, kiel ŝia estonta loĝloko estas atingebla vagonare aŭ trame. Ŝi trovi ĝas en Francujo, tio estas certa. Tion ŝi aŭdis laŭ la parolo de la hotelisto, tion ŝi vidis laŭ la surskribaĵoj de la vilaĝdomoj, kiujn ili preterveturis, sed en kiu parto de Francujo ŝi estas? La vojo altiĝis, malaltiĝis kaj kurbiĝis, kondukis rekte tra densaj arbaroj, sed oni veturis, multe pli malrapide. Multfoje la ŝoforo haltigis, devis serĉi la bonan direkton kaj tiam la kondukanto de Maleine elaŭtomobiliĝis tenante la terenkarton en la mano. Okazis multfoje, ke sinjoro Lemmens antaŭiris la aŭtomobilon por orienti sin ĉe vojkrucejo aŭ por demandi al preterpasanto pri la vojo. Tial diris Maleine, kiam ŝia kondukanto revenis:
– Paĉjo ne bezonas timi ke mi reiros al mia hejmo, estas ĉi tie vera labirinto. Ĉu la vojaĝo ankoraŭ longe daŭros?
– Se mi ne eraras, ankoraŭ kelkajn horojn.
Maleine tre scivolis, kie ŝi finvenos, sed ŝi estis tro fiera por demandi tion. Tiuj kelkaj horoj fariĝis kvar kaj duona horoj. Tiam la aŭtomobilo haltiĝis dum fortega pluvo antaŭ malgranda ligna ponto, kiu super mallarĝa fosaĵo kondukas al antaŭplaco. Meze de la ponto alta antikva barilo kovrita per platfero malebligis la eniron.
La administranto eliris la treege kotkovritan aŭtomobilon, kuregis al la barilo kaj tiris la sonorilstangon. Resonis sonorilo kaj momenton poste la barilo malfermiĝis.
Servisto kun blua ĝardenista antaŭtuko faris signon ke la aŭtomobilo enveturu. Kaj en la sekvanta momento Maleine staris sur la malegalaj ŝtonoj de malgranda tute ĉirkaŭlimigita kastelplaco. Sur la plej supra ŝtupo de mallarĝa, sed alta perono antaŭ ark-enirejo staris viro, longa, larĝa figuro, vestita en kapuĉmantelo, verŝajne kontraŭ la torenta pluvo. Li renkonten iris al Maleine kaj diris:
– Bonvenon, fraŭlino! Rapide eniru, mia fratino senpacience vin atendas.
Li prenis ŝian manon, ŝin kondukis sur la ŝtuparon, tra la malgranda pordego kaj nun Maleine staris en malgranda halo, konstruita el malglata briko. En la supra parto de la muro estis larĝa mezepoka fenestro el kolora vitro. La sinjoro, demetinte sian kapuĉmantelon, denove ŝin antaŭiris sur larĝan ŝtuparon. Kaj tie sur la plej supra ŝtupo staris klinstatura, maljuna sinjorino, ĉirkaŭ la kapo nigre-puntan tuketon, el kiu pendis kelkaj blankaj bukloharoj. Ŝia dekstra mano apogis sin sur lambastoneto:
– Bonvenon, mia kara, ŝi diris kaj metis siajn malgrasajn brakojn ĉirkaŭ la kolon de Maleine. Rapide eniru.
Vi certe estas tre laca.
La longa viro, kiu ŝin akceptis sur la korto, estis foririnta.
Ŝi nun staris en vasta ĉambro kun alta kameno, en kiu brulis lignofajro. Staris seĝo kun alta apogilo ĉe tablo bulpieda, sur kiu kuŝis aro da paperoj.
– Sidiĝu, mia kara, diris la maljuna sinjorino kaj Maleine vidis stankoloran plensulkan vizaĝon, kun paro da tre junecaj hel-brunaj okuloj.
Ŝi intencis ne paroli kiel unua, kaj tial ŝi silente restis rigardanta antaŭ si.
– Nu, sonis la voĉo de la maljunulino, vi nenion diras.
Ĉu vi ne deziras scii, kiuj ni estas, kie vi de nun loĝos?
– Mi pri tio ne estas scivola, sinjorino, estis la indiferenta respondo.
– Mi komprenas tion, mi ĉion scias plej detale, sed kvankam mi akurate plenumos la promesojn, faritajn al via patro, ni pro tio ne bezonas esti malamikoj. Mia frato kaj mi bonvolas al vi kaj mi esperas, ke vi ne tro malfaciligos al ni la taskon, kiun ni prenis sur nin pro la bona interrilato, kiu ĉiam ekzistis inter ni kaj via patro. Kisu min.
Maleine hezitis kaj malantaŭis, kiam la sinjorino stari ĝis kaj al ŝi etendis siajn brakojn.
– Ĉu vi rifuzas?
– Jes, mi devas rifuzi.
– Kial?
– Ĉar mi ne trovas vin simpatia. Vi mallogas min.
En tiu momento la longa staturo ree eniris. La frato de la maljunulino portis malnovan nigre-veluran kostumon kun altaj botoj. Per siaj pendlipharoj kaj veterbrunigita vizaĝo li similis al eksmilitisto. Li vidis la malbonhumoran ĝenespriman vizaĝon de sia fratino kaj demandis:
– Ĉu vi jam interamikiĝis?
– Ne, knaris la voĉo de la majlunulino, estas, kiel la barono al ni skribis: ŝi estas tre obstina kaj ne volas sin submeti.
– Eble, ne por la patro! Sed, ĉu por anstataŭa patro …?
Kaj la viro en velura kostumo iomete ridis, montrante du vicojn da grandaj flavaj dentoj.
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2026 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.