La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


BLUA SANGO

Aŭtoro: Billy Wood

©2026 Geo

La Enhavo

Ĉapitro dekdua

EN LA DEZERTFORTIKAĴO

Pri la murdo en la bieno de d’Hainquart oni ankoraŭ nenion definitivan sciis. Oni eĉ ne sukcesis identigi la viktimon nek trovi ian postsignon de la forkurinta ŝoforo. Tio estis certa, ke la ŝtelrompisto en la juvelbutiko en Parizo, kaj la viro, kiu apud la belga limo saltis el vagonaro, kaj la ŝtelrompisto en la bieno estas la sama persono. Laŭ la raporto de sinjoro Drom oni ne povis fikse konkludi, ĉu murdo fakte okazis. Pli verŝajna estas la malo.

La aferoj entute sufiĉe bone disvolviĝis laŭ la opinio de d’Hainquart. Maleine estas sub severa prigardado kaj la ebleco, ke tiu forkurinta individuo malkovros ŝian rifuĝejon, estas tute for. La tempo nun ĉion devas plibonigi.

Maleine devas forgesi kaj la ŝoforo sian amon – se ĝi iam ĉe li ekzistis – certe forgesos per alia amatino.

Longeois kompreneble nur monon avidis kaj pri tio li malsukcesis pro la apero de la alia fripono. Sinjoro Debloux tute ne havas kialojn por malesperi. Se per la klaĉado de la ruĝa stalknabo io atingis la publikon, la tempo baldaŭ dissciigos la malon. Sed Dirk per silentado povas nur profiti, ĉar nun li loĝas en la malgranda pavilono kaj perlaboras la saman salajron kiel antaŭe Eugène Longeois. Li ĝuas la judas’an rekompencon kaj la cetera servistaro timas, krom la baronon plej multe laman Dirk. Neniu tamen, escepte la barono kaj la eksadministranto sciis, kie estas Maleine. La unua tre longe serĉis kaj korespondis, antaŭ ol decidi. Li preferis sendi Maleine al Anglujo aŭ al Skandinavio, sed tie li ne konis la ĉirkaŭaĵon, en kiu Maleine estus akceptata.

Majoro De Blecourt kaj lia fratino ĝuste taŭgis por tia pedagogia tasko. Tamen restis grava malfacilaĵo. Ili loĝas en Normandio, kie antaŭe Eugène Longeois servis kiel ŝoforo. Barono d’Hainquart tre longe hezitis, antaŭ ol tien sendi Maleine. Sed la rimarko de la maljuna Ghriselle subite lin decidigis:

– Sed, barono, ŝi skribis, se tiu mizerulo troviĝas ĉi tie, li eĉ ne unu sekundon konjektos, ke vi sendis vian filinon en la buŝegon de la leono. Li ĉie serĉos la fraŭlinon, escepte ĉi tie. Plue, mia frato kaj mi ankoraŭ rajtas paroli.

Eduardo estas eksmajoro, viro kvazaŭ el fero, kiu eĉ ne unu minuton de la tago aŭ de la nokto perdos sian gardemon. Kaj kiam Eduardo forestas, ankoraŭ mi kaj mia servisto restas. Vi konas nian domon. Tiuj, kiuj estis ĉi tie tri- aŭ kvarfoje, ankoraŭ ne povas retrovi ĝin pro ĝia stranga situo. Mi ĉiusemajne skribos al vi por informi vin pri la stato. Kaj antaŭ ol estos pasintaj du jaroj, via filino estos la sama kiel antaŭ tiu ĉagreniga historio.

Barono d’Hainquart nun estis trankvila. Per Lemmens, kiun li povas konfidi kiel sin mem, li transdonis leteron, en kiu li indikis la necesajn instrukciojn, severajn instrukciojn, kiuj finiĝis per la rekomendo:

– Agu pri ŝi laŭ via volo, nur ŝi ne renkontu tiun malhonestulon.

La ”malhonestulo” jam forlasis Francujon. Li sukcesis atingi Parizon per la transvestaĵo kaj per la mono, kiujn donis al li sinjoro Drom. Li unuavice iris al la notario, kiu antaŭe ordigis la senesperan financan situacion de la familio de Verd’Ile, kaj kiu proponis helpon al la plej juna ido el tiu generacio, je la nomo de la franca nobelaro.

Li mire rigardis, kiam George neatendite eniris lian oficejon.

– Ĉu vere estas vi, via grafa moŝto?

– Jes, vere, sinjoro notario.

– Vi multe, multege aliiĝis.

– Kaj ne je mia profito, tion mi tre bone scias. La volo fari multan kaj maldelikatan laboron ekzistis kaj ankoraŭ ekzistas, sed la korpo de Verd’Ile ne ĉiam por tio taŭgas.

– Ĉu rilate al la propono de la Kavaliraro vi nun havas alian – vi permesu – pli saĝan opinion?

– Ne, tiu opinio ne ŝanĝiĝis. Mi nur venas al vi por pruntepreni malgrandan sumon je deca, se bezone je granda rentumo por iri al Alĝerio. Ĉu vi volas helpi min per tio?

– Kompreneble. Pri rentumo ni ne parolu. Diru al mi, kiom vi bezonas. Mi ne deziras ŝuldateston. La vorto de Verd’Ile al mi sufiĉas.

George sin sentis tre kortuŝita. Kiom al li valorus, se Maleine estus aŭdinta ĉi tiujn vortojn.

– Mi tamen antaŭe vin avertas, sonis la voĉo de la notario … por via frato. Li estis ĉi tie en mia oficejo, li sidis sur la sama seĝo, sur kiu vi nun sidas. Mi rifuzis al li kvin frankojn. Li odoris je alkoholo kaj lia tuta aspekto montris degeneron. Kio fariĝis el li?

– Li mortis.

– Ĉu li mortis en la malliberejo?

– Ne, hezitis George, li troviĝis senviva en bieno en Nederlando.

– Ho, jes, mi iom pri tio legis. Ŝajnas, ke oni murdis lin … La murdinto forkuris.

– Laŭdire, diris George, kaj lia tuta korpo tremis.

– Nu, diris la notario, ne tro multe emociiĝu pro tio.

Estas eble – por vi – la plej bona solvo.

George foriris al Marseille kaj du tagojn poste li ŝipiris al la Nord-Afrika marbordo. Lia celo estis la dezerto.

Ne por la unua fojo li ĝin vidos, sed li sciis certe, ke denove li estos hipnotigata per ĝia terura, ĝia demona beleco. Nun post la konatiĝo kun Maleine li imagis, ke tiu senfina ebenaĵo al li aspektos mortige senkonsola kaj nun li ĉiutage spertos pli kaj pli forte, ke tiu ardanta ebenaĵo lin kaptas, kvazaŭ en sorĉo. Li esperas, ke tiu mistera potenco sufiĉos por kateni la sopiron al Maleine. Li volas sin perdigi en tiu senfina forgesiteco. Lia frato makulis la nomon de Verd’Ile en la franc-alĝeria armeo, li intencas rebonigi ĉion, kio estas ankoraŭ rebonigebla.

Dum la milito li estis rezervoficisto, kaj nun oni lin volontege akceptos en la fortikaĵa garnizono, kiu jam kvarfoje rebatis atakon de la sangavide ribelantaj gentoj.

Estante infano li ĉi tie vagis ĉevale. Li konis la fortikaĵon, kiu situas sur rokaltaĵo ĉe la bordo de rapidfluanta rivero.

Transe de la flava fluo sin etendas la ruĝa dezerto kiel senfona sablomaro kun altegaj rigidaj ondoj. Ĝi similas oceanon, sed pli belega kaj samtempe pli terura ol tiu sur kiu naĝas la ŝipoj. Ĉe la orienta flanko, ĉirkaŭ la granitrokoj, de kiuj antaŭ jarmiloj tertremoj deŝiris grandegajn blokojn, troviĝis la araba dezerto kun sia orflava kaj malhel-violblua kolorlukso. En ĉi tiu mondo George intencis pasigi sian vivon. Kiel estis eble, ke li dum preskaŭ tuta jaro povis vivi en la malvarma, nebula Nordo? La vivo tiea nun al li ŝajnas premsonĝo, puno. Kiu ĉesigis tiun punon? Kiu rompis tiun anatemon? Maleine, ĉiam denove Maleine! Ĉu li do ne sukcesus ŝin forgesi ĉi tie?

La formalaĵoj por la enoficiĝo de la juna rezervleŭtenanto estis baldaŭ plenumitaj. Ili konsistis en tio, ke estu transdonataj naskiĝatesto kaj raporto de la deĵoranta komandanto, sub kiu komando la kandidat-oficiro servis.

Poste sekvis trimonata ekzercado, kiel ordinara soldato, kaj post tio li tuj eniris en la severan praktikon de la militista dezertvivo.

Li devis la malgrandan aron, kiun li ordonas, kutimigi al la dezertvivo, kiun li mem ankoraŭ devis ekkoni, ĉar tiu vivo ĉiam estas mistera por ĉiuj, kiuj ne tie naskiĝis.

La fortikaĵo estis malgranda antaŭremparo. el kiu oni regule faris esplor-marŝojn por observi la inklinon de la enlandaj gentoj, speco de konstanta palpilo, por la alĝeria armeo, kiu, se necese, kaptu la unuan puŝon de la enlanda malamiko, kiu neniam estas fidinda. Tre malfacila estis la alportado de nutraĵprovizo. La konservaĵojn, kiujn la militistaro kunportas dum la ekskursoj, oni devis alporti el distanco de okdek mejloj kaj la trink- kaj lavakvon oni devas ĉerpi el la rivero, kiu fluas profunde sub la granitrokoj. Jen la reala vivo en la dezerto, kie kreskas nek arboj, nek arbetaĵoj, kie la vulturoj cirkle flugas alte en la ĉielo, kie la dezertlupo blekas kaj kie la serpento malrapide antaŭenrampis sur la sunbrulata ŝtonaro.

La severa, preskaŭ barbara ekzistado forgesigos lin –  espereble – tiun belan simplan infanon, ĝi havigos al li post longaj jaroj la titolon de majoro aŭ subkolonelo kun modera pensio, por pasigi per tio la lastajn jarojn de sia vivo kiel grafo de Verd’Ile en sia ŝatata Normandio, neriĉa jes kaj sola, sed kun levita kapo, ĉar li senmakule portis la oran triangulon kun la lilio. Kiam la trimonata ekzerctempo finiĝis, li iom pentis, ĉar dum tiuj tagoj li preskaŭ ne havis okazon por pensi al ŝi, kiun li postlasis en la Nordo, al Maleine d’Hainquart.

La enoficiĝo ĉe la rajdista armeo estis grava okazaĵo, ĉar ankaŭ ĉi tie la nomo de lia generacio estis penetrinta. lu grafo de Verd’Ile en ĉi tiu soleca dezertfortikaĵo, tio estis io eksterordinara. La majoro-komandanto de la bataljono, kiu ĵurigis lin kiel oficiron antaŭ la fronto de la trupo, aludis en sia alparolado, ke la franca flago nun estas konfidata al la lasta posteulo de generacio, kies anoj iam estis parencaj al Ludoviko Xla, la franca reĝo.

Post tiu solenaĵo oni aranĝis festenon, al kiu partoprenis la majoro, lia adjutanto kaj la adjutant-administranto de la fortikaĵo.

Tiam George de Verd’Ile restis sola kun siaj soldatoj.

Post tri jaroj oni donos al li kvarmonatan forpermeson.

Tiam sekvis la soleco, inspektado, kolektado de raportoj, kaj ĉiutage kelkhora ekzercado. Li posedis du oficajn ĉevalojn. Unu el tiuj estis el puraraba raso kaj sur tiu ĉi li faris longajn ekskursojn tra la dezerto. Kaj nun, kiel viro, kiu jam tiel spertis la batalon kaj la ĉagrenon de la vivo, li rigardis la dezerton per tute aliaj okuloj, ol kiam li ĝin travagis kiel knabo. Li nun ekkonis ĝian belegecon.

Ĉio, kio ankoraŭ en lia animo restis malgranda aŭ nefirma estos elbrulata kiel en puriga fajro.

Granda karaktero ne toleras malgrandanimecon kaj la dezerto estas la plej grandioza, kion la naturo formis.

Kiam lia inspekto en la fortikaĵo finiĝis, kaj lia administrado estis ordigita kaj subskribita, tiam li dum tagoj elrajdis, celante penetri ĉiam pli kaj pli profunde en la misterojn de la dezerto. Ĉiam lia ĉaspafilo pendis ĉe lia selo, sed nur kiam li rajdis tra unu el tiuj longaj, ebenaj sablofluegoj, li havis ŝancon por ion ĉaspafi. Sur la ebena, neondita sablo li vidis kiel sur tabulo la postsignojn de la dezertloĝantoj: hienoj, lupoj, ŝakaloj, serpentoj kaj aliaj bestoj, kiuj postlasis siajn premsignojn kiel ornamaĵojn en la sablo. Jen li subite staris antaŭ grandega granitroko, kolorigita brunruĝe aŭ purpure. Jam dum jarcentoj tiu roko tie kuŝas, Ĝi montris enbakitajn signojn nekompreneblajn, kelkfoje reliefon, duondion aŭ potenculon. Ofte li komencis siajn rajdekskursojn je tagi ĝo, kelkfoje je vesperiĝo kaj tiam li vidis la belegan stelplenan ĉielon, kies brilo estas nekonata en la Nordo.

Sed en la ardo de la posttagmeza suno, tiam la dezerto estas terurega. Tiam la rokmontoj ŝajnas fajriĝi kaj la dezerto ekflamas kiel dum brulado, kiu ŝajnas kapti samtempe ĉielon kaj teron.

Dum unu el tiuj posttagmezoj George daŭrigis pli longe ol kutime sian rajdekskurson, kaj venis en tute fremdan regionon de la dezerto, kiu kondukis laŭlarĝe tra praaj rokoj al karavanvojo. Tiu larĝa, longa vojo, meze de la soleco strange lin impresis. Tie, kie la homoj ne povas havi loĝejon, subite montriĝas miloj da postsignoj de trapasintaj homoj, irintaj al malproksima celo! La tero, en kiu la piedoj profunde eniĝis, estis malmoligita per la hufoj de la kameloj. George trarajdis parton de la vojo. Kelkfoje li vidis palajn ostojn. Sendube restaĵo de lacekonsumita kamelo, kiun ĝia mastro postlasis. Kaj image li vidis la vulturojn malsuprenflugantaj al la mortanta korpo.

Subite li aŭdis mallaŭtan, melodian sonon. Ĝi ŝajne venis de tute proksime. Li haltigis sian ĉevalon, forŝovis sian blankan kaptukon por aŭskulti pli bone.

Li prenis sian kamplornon, ĝin direktis al la flamanta horizonto. Jes, tie li vidis kiel malgrandan serpenteton alproksimiĝantan karavanon sur la flava sablovojo. La mallaŭta kantado de la kamelistoj jam estis aŭdebla, la nuk-sonoriloj de la bestoj mallaŭte kaj melankolie tintadis.

Li deĉevaliĝis, kondukis ĉe la brido sian ĉevalon al la ombro de unu el la krevitaj ŝtonegoj, kuŝiĝis tie kaj atendis la alvenon de la karavano. Li rigardis sian horlo ĝon: estis la dekdua. Post unu horo ĝi povas esti ĉi tie.

Tiam li povos kunrajdi parton de la vojo kaj demandi, ĉu ili havas ion aĉeteblan. Malrapide, tre malrapide la malgranda serpento alproksimiĝis, pli kaj pli grandiĝis, kaj nun la ĉiufoje ripetataj arabaj vortoj estis klare aŭdeblaj.

Kaj kiam la juna leŭtenanto vidis la estron de la karavano ĉe la granitroko, li rajdis renkonten al ĝi. Liaj priskriboj kiel fortikaĵkomandanto tekstas, ke ĉiu karavanestro devas montri laŭpete siajn dokumentojn kaj legitimatan inventaron. Je distanco de cent mejloj sude de la fortikaĵo ĉiu transporto de armiloj aŭ municio estis malpermesata.

Tuj kiam la karavanestro vidis la rajdiston alproksimi ĝi, li faris signon por haltigi, malsuprenigis sin de sia kamelo, kaj iom klinante venis al la rajdisto portante la grandan, ledan paperujon, kiu pendis al ĉeno ĉirkaŭ lia kolo.

En tiu momento subite sonis ĉe la fino de la karavano korŝira kriado. George tuj komprenis la konatan araban helpkrion: ”Helpu malfortulon, vi, kiu estas potenca!”

Tio estas la kutima helppeto je la araba nobleco, je la justeco de tiu, kiu havas potencon.

– Kio okazas tie? li demandis al la estro, akceptante ties dokumentojn.

– Estas knabinaĉo el Manjar, kiun ni devas kunpreni laŭ peto de ŝia patro, ĉar ŝi estas necedema.

– Ĉu Manjar? Ĉu tio estas la ĉefvilaĝo de la gento, oriente de la fortikaĵo?

– Jes, leŭtenanto.

– Kiel ŝi nomiĝas?

– Madrua.

Denove sonis ekkrio:

– Ho, sinjoro, helpu min, oni min mortbatas. Kion li diras, estas malvera.

Neatentante la estron, de Verd’Ile spronis sian ĉevalon kaj galopis en la direkto, de kie venis la kriado. Nun ĝi venis el mezo de la karavano. Kelkaj kamelistoj faris grandan penon por estri junulinon, kiu sin defendis malespere. Ŝi estis rimarkinta la eŭropanon de malproksime kaj lastfoje klopodis sin perforte liberigi kaj forkuri.

Tio parte sukcesis al ŝi. Oni ree ŝin atingis kaj nun batis per ŝnuro por ŝin kvietigi. Sed la atento de la fremdulo estis nun al ŝi kaj tion ŝi celis.

– Maltenu ŝin, ordonis George.

Tuj kiam la arabanino sin sentis libera, ŝi ekplendis:

– Ho, sinjoro, estu humana, estu nobla. La filo de Ad-Adula deziras min kiel edzinon, sed mi rifuzis kaj nun oni min perforte forkondukas.

– Silentu! Ŝi mensogas, kriis unu el la kamelistoj kaj volis denove ekkapti ŝin sed la juna oficiro ordonis:

– Ŝi finparolu.

– Oni min logis al la palmarbaro ekster Manjar kaj tie oni min surprizatakis, sinjoro.

La estro surkameliĝinte rapide alproksimiĝis:

– Sinjoro, ŝi mensogas. Ŝi ne estas forrabita. Ŝia patro donis permeson. Ŝi bonvivos ĉe mia filo, riĉe kaj senzorge, kaj hejme ŝi vivas malriĉe!

– Ĉu ŝia nomo estas en la listo de viaj kamelistoj? Aŭ ĉu ŝi estas enskribita kiel ”komercaĵo”?

– Jen la vero, sonis la voĉo de la knabino, mia patro min vendis, sed mi ne volas, mi ne plu estas sklavino, mi estas liberulino kaj mi mortigos min, se mi ne povas reiri.

Estis al la juna leŭtenanto kvazaŭ li vidas en tiu tima, helppeteganta knabino … Maleine. Kontraŭ ŝia volo oni intencas forkonduki ŝin por doni, vendi al viro, kiun ŝi eble abomenas. Kaj li sentis, ke li havas ian rilaton al tiu ĉi tragedio, kiu similas ripeton de tio, kio okazis en la Nordo. La doloro, kiu lin turmentis tiel profunde, kiam junkro Debloux edziĝproponis al Maleine, ankaŭ nun revenis kaj li diris al si mem:

– Via unua ago en ĉi tiu dezerto estu bonago.

Li levis la manon kaj diris severtone sed decidite:

– La franca registaro neniam toleris grandan maljustecon kaj ankaŭ ne permesas malgrandskalan. Tiu knabino reiru al sia vilaĝo kaj restu tie, ĝis kiam mi estos esplorinta ĝisfunde la aferon.

– Sed, sinjoro, ni faris tiel grandajn elspezojn por ŝi.

– Tiujn oni al vi repagos, kiam montriĝos, ke vi vere havas rajton je ĉi tiu knabino.

– Ni ne antaŭ la komenco de la sekvonta jaro revenos.

– Rajto restas rajto; vi ĉiam povos apelacii al la fortikaĵkomandanto.

Iom post iom la kamelistoj apudiĝis kaj formis rondon ĉirkaŭ de Verd’Ile, la knabino kaj la estro. Ŝajnis, ke ili ne intencas bonvole ŝin lasi al la eŭropano, kaj perokule ili interparolis. La oficiro tion rimarkis, li konis la perfidan karakteron de la araba kamelisto. Subite la subula teniĝo de la estro aliiĝis. Li alte sin levis, kaptis la lancon, kiu pendis flanke de la ĉabrako, celis la pinton al la brusto de la oficiro kaj kun fulmantaj okuloj diris:

– Vi senrajte agas, malantaŭen! Mi donas al vi dek sekundojn!

La kamelistoj denove ekkaptis Madruan. En tiu momento eksonis pafo. La estro rulfalis dorsen kaj la kamelistoj vidis la tubon de la revolvero direktata al ili. Ili maltenis la knabinon kaj rapidegis, la manojn suprenlevitaj, al siaj kameloj Kvazaŭ Madrua divenis la intencon de sia protektanto, ŝi eksaltis al li, grimpis kiel kato sur la piedingo, alkroĉi ĝis al lia talio kaj sidiĝis malantaŭ li sur la ĉevalon.

Du ekpafoj sonis, la kugloj fajfis preter iliajn orelojn preskaŭtuŝe.

Tiam la belega besto galopegis sur la ebenaĵo, al la granitrokoj, kie ĝi baldaŭ estis eksterdanĝere!


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2026 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.