|
La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
![]() BLUA SANGOAŭtoro: Billy Wood |
©2026 Geo
|
La lama stalknabo estis la unua, kiu malkovris la murdon. Li iris laŭlonge de la garaĝo al la kaleŝejo, kie li antaŭ kelkaj tagoj lasis la kolbridojn de la du ĉevaloj.
Tiuj ne devas esti tie, tiuj devas pendi al pendhoko sur la stalmuro. Se la barono tion vidus, li ree havus riproĉegon.
Ŝajnis, ke Eugène jam laboras. Lia pordo almenaŭ estis malfermita. Subite li forpiedbatis ion antaŭ si. Ĝi tintis. Ĉu ankaŭ ĉi tie vitroj rompiĝis per la vento?
Kio? Ĉu kuleroj? Ĉu arĝentaj kuleroj kaj forkoj? Ili kuŝas altamase apud diverskolora tuko. Tio estas la tuko, kiu ĉiam pendis apud la akvokraneto en la garaĝo. Li rigardadis per mirigitaj, grandaj okuloj kaj rimarkis en la herbo ankoraŭ pli da arĝentaĵoj: tri grandajn kandelingojn, tortŝovelilojn, pli malgrandajn kuleretojn. Tiam li vokis ĉe la malfermita pordo de la pavilono:
– Eugène, venu fulmrapide. Ĉi tie io okazis!
Li ne aŭdis respondon, volis eniri, sed pro ektimo faris paŝon malantaŭen. Li preskaŭ falegis pro la piedoj de korpo, kiu tie kuŝas sternita sur la planko. Ĉu tio estas Eugène? Li denove paŝis antaŭen, rigardis la vizaĝon de la mortinto. Ne, tiu ne estas Eugène. Tiu ĉi vizaĝo havas stoplan barbon. Kaj tamen … Kaj tamen … la saman nazon, la saman buŝon! Li iris tuj por voki helpon, lamis tiel rapide, kiel li povis, al la subteretaĝo. La servistinoj jam ellitiĝis. Clement kaj Frits ĵus malsupreniris la ŝtuparon.
Momenton poste ili ĉiuj rapidegis el la kuirejo al la ŝoforloĝejo kaj nun ili staris, treege terurigitaj, kiel mutuloj densare antaŭ la malfermifa pordo.
– Sed, sed … balbutis Clement, oni do ŝtelrompis. Li iris frapeti sur la pordo de la dormoĉambro de sia mastro kaj kvin minutojn poste ĉiuj plene konsciis pri la ŝtelrompo.
Barono d’Hainquart, en sia ĉambrorobo, kuris al la telefonaparato, telefonis al la polico kaj poste ekfuriozis.
Estis la kulpo de Clement; li estas la plej aĝa, la estro de la servistaro, kaj pro tio estas responda je la domaĝo, kiu estis kaŭzita al lia mastro … Li povas havi la certecon, ke la valoro de ĉio, kion oni ŝtelis, estos rabatata de lia salajro!
– Sed, barono …
– Silentu! Ĉu ne eniris en via penso, ke tia bagatela peco de kartono ne estas sufiĉa baro por la ĉambro-ĝardeno?
Ĉu mi ne diris al vi dudekfoje, ke vi devas porti ĉiuvespere la arĝentan manĝilaron al mia ĉambro?
– Jes, sed hieraŭ vespere, dum tiu ventego … Clement denombris la arĝentaĵojn:
– Nenio mankas, li tremdiris …
La barono jam ree estis el la ĉambro, li volas vidi la fremdulon, kiu kuŝas en la pavilono sur la planko. Frits kaj Dirk estis antaŭirintaj, returne al loko de la murdo kaj la barono postvokis ilin: Nenion tuŝu! Atendu, ĝis la polico ĉeestos. Ankaŭ barono d’Hainquart staris tie ĉi antaŭ nesolvebla problemo:
– Kiu estas tiu viro? Kie estas Longeois?
Malantaŭ li staris silente ĉiuj geservistoj kaj neniu el ili sciis klarigon. La barono ripetis sian demandon: Mi volas scii, kie estas Longeois?
– Sinjoro barono, neniu el ni scias.
– Jen la polico!
Du viroj en civilaj vestoj metis siajn biciklojn kontraŭ la flanka muro, salutis ĝentile la baronon, kaj neparolante ili komencis sian esploron. Nek unu nek la alia povis ion diri pri la identeco de la murdito. Ili traserĉis la vestojn.
La buloj de bankbiletoj aperis el la dekstra pantalonpoŝo.
Tiun monon kaj la trovitajn arĝentaĵojn ili juĝe prenis. Tiam komencis la juĝa demandado kaj en tiu momento envenis en la pavilonon fraŭlino Maleine.
– Infano, kriis barono d’Hainquart, foriru! Ne rigardu al tio, kio kuŝas sur la planko. Ĵetu tukon sur tiun vizaĝon! Foriru, Maleine, mi ne volas, ke ĉi tio kaŭzas al vi nervmalsanon.
– Vi eraras, paĉjo, diris Maleine simple: mi ne estas tiel sentema, kiel vi pensas, mi ne plu povus havi kvietan momenton, se ne estus permesate al mi, scii kio ĉi tie okazis. Mi aŭdis Clement paroli pri murdo.
– Mi deziras, ke vi iru al via ĉambro.
Sed estis tro malfrue. Maleine faris paŝon antaŭen kaj nun komprenis la situacion en la malgranda ĉambro. Ŝi mortpaliĝis kaj ekkaptis Eveline. Ankaŭ ŝi vidis en la trajtoj ĉirkaŭ tiu buŝo kaj ĉe tiuj nazloboj iom da rekono …
– Kie estas Eugène? ŝi demandis per tremanta voĉo.
Neniu respondis.
– Ĉu vi ne min aŭdas? Mi demandas, kie estas Eugène.
– Nenie oni lin vidis, respondis Dirk. Kaj tiam montrante al vesthoko: Tie pendas liaj vestoj, la livreoj por la aŭtomobilo kaj por la veturilaro. Siajn proprajn vestojn li kunprenis, kaj sian valizeton. Rigardu, la tirkesto de la ŝranketo estas malfermita. Li certe estas forkurinta.
Estis al Maleine kvazaŭ ponardon oni puŝegis en ŝian bruston. Clement alflustris ŝin:
– Estas terure, ke mi devas tion diri, sed tiuj du certe komplotis. Ili kune aranĝis la ŝtelrompon kaj poste … ekkverelis pri la divido de la ŝtelita arĝentaĵo. Ili certe baraktis. Rigardu, kiel malorde estas ĉi tie, la tablo ŝovi ĝis ĝis kontraŭ la fenestro. Rigardu, tiu policano jus levprenas pecon de kolumo, hel-bruna kolumo, kian Eugène ĉiam portis.
Maleine sentis kvazaŭ ŝia sango malfluidiĝas. Kion ŝi aŭdis, estis tiel terura, tiel monstra, ke ŝi devis ekkapti per ambaŭ manoj la ŝultron de Eveline por ne sveni.
– Sed, rekonduku do la fraŭlinon, nun krudvoĉe ordonis la barono, ĉu vi ne vidas, ke ŝi ne plu povas stari sur siaj piedoj? Mi jam avertis!
Eveline kaj Clement subtenis Maleine, sed ŝi liberigis sin kaj reiris, sekvata de sia ĉambristino al la kampdomo.
Ĉi tie ŝi sin turnis kaj diris:
– Lasu min sola, mi bezonas neniun el vi. Kaj dum la du viroj provizore juĝdemandadis ĉiujn membrojn de la servistaro sur la loko kie okazis la mortigo, Maleine iris al la unua etaĝo kaj sin enŝlosis en sia ĉambro. Ĉi tie ŝi sentis, ke la okazintaĵo ŝin trafis tro neatendite. Ŝi ekkaptis la randon de sia litkadro kaj sur ĝi apogsidiĝis. Ŝi sentis sin profunde, profunde malfeliĉa kaj … morte ofendita.
En la belega spontanea ekfloro de sia amo por la juna viro de sia elekto, ŝi spitus siajn patron, nomon, rangon, se Eugène sin montrus inda je ŝi. Dum la pasinta nokto ŝi estis ellitiĝinta. Dormi ŝi ne povis. La feliĉo ŝin superfluis. Ŝi devis pensi, ade pensi pri tio. Ŝi premis sian frunton kontraŭ la vitro kaj rigardis al la furioze svingantaj arbopintoj. Tiam ŝi kredis vidi silueton en la parko, staturon, kiu similas al tiu de Longeois. Por montri, ke ŝi maldormis, ŝi estis lumiginta sian ĉambron. Ĉu tiu staturo … estus la ŝtelisto, kiu kun Longeois kunlaboris kaj kiu poste de li estis murdita? Tiu kolumpeco apartenis al Eugène, sendube. Sed, se Longeois intencis ŝteli, li ne bezonis atendi la helpon de kunkulpulo … Aŭdiĝis paŝoj sur la ŝtuparo. La barono suprenvenis. Li frapetis sur la pordo de ŝia ĉambro:
– Maleine! Maleine!
– Mi prefere restos sola, paĉjo!
– Vi ne plu bezonas esti malkvieta. Nenio plu mankas.
La tutan arĝentaĵon kaj ĉiun papermonon ni retrovis!
Post horo oni la mortinton transportos al la malsanulejo.
Antaŭe oni la lokon de la murdo fotografos … Maleine.
– Lasu min sola, mi petas!
– Vi tamen devas veni momenton, mia infano, por la provizora esplordemandado. La polico tion absolute volas.
– Mi venos, diris Maleine. Kaj ŝi per ĉiuj fortoj sin regis.
Momenton poste ŝi sidis kontraŭe al la du detektivoj en la malgranda akceptĉambro.
– Ĉu vi bonvolas sciigi al ni ion pri via stalservisto? demandis la pli aĝa tre ĝentile.
– Demandu, kion vi deziras scii.
– Kia estis lia karaktero? Ĉu koleriĝema, ekfuriozema?
– Ĉu vi permesas, ke mi respondu anstataŭ la fraŭlino? demandis la barono, kiu ĉeestis la esplordemandadon.
Tiu junulo neniam plaĉis al mi. Li estis iom fiera, iom pedanta, kelkfoje eĉ iom kaŝmalica.
– Tio ne estas vera, patro, diris Maleine.
– Maleine! Ĉu tio estas respekto kontraŭ …?
– Ĉi tie oni demandas la veron, patro, kaj vi ne povas pruvi, kion vi diras. Laŭ mia kono Longeois estas honesta, altkaraktera homo kaj kun malofta sinregado.
– Ĉu vi do ne kredas lin kapabla je murdo?
– Je tia malnobla murdo, ne, neniam. Mi ne scias, kion li farus, se oni lin grave ofendus. Li ne estas nederlandano.
Lia patrino estis maŭrino kaj naskiĝis en Alĝerio.
– Ĉu vi en la pasinta nokto nenion suspektan aŭdis aŭ vidis?
Momenton Maleine hezitis. Ŝia patro fikse, eĉ esplore rigardis ŝin. Se ŝi dirus, kion ŝi estis vidinta, sekvus pliaj demandoj. Tiam ŝi eble perfidus sian sekreton. Sed tamen: mensogi ŝi ne volis. Tial ŝi respondis:
– Mi vidis gliti malhelan staturon laŭlonge de la arboj, kiam la nokta ĉielo iom heliĝis inter kelkaj malhelaj nuboj.
– Ĉu vi staris antaŭ la fenestro?
– Jes.
– Kion vi tie faris? demandis la barono.
– Mi ne povis dormi pro … pro la ventego. Tial mi dum momento lumigis la ĉambron.
– Kie estis tiu stalservisto hieraŭvespere? Ĉu li eliris?
Ĉu li eble estis ebria?
– Li neniam eliras kaj neniam trinkas alkoholaĵon.
– Kie li estis hieraŭvespere? Ĉu vi ankoraŭ vidis lin?
– Jes, mi lin renkontis ĉe la bastonegponto trans la lageto.
– Ĉu vi ankaŭ parolis kun li?
– Jes.
– Pri kio vi parolis kun li? … Pardonu min, se mi estas maldiskreta, sed nia ofico ne permesas al ni esti skrupulemaj.
– Li sciigis al mi, ke li volas diri al mia patro, ke li intencas eksiĝi … Mi tiel longe parolis, ĝis kiam li ŝanĝis sian intencon.
Maleine sentis, ke ŝia patro rigardis ŝin plenmire kaj ŝia vizaĝo varmiĝis.
Tiam foriris la du policanoj. En la koridoro ŝi aŭdis, ke unu el ili al ŝia patro diris:
– Ĉu vi havas skribajn atestojn pri via ŝoforo?
– Jes, tre bonajn mi havas.
– Ĉu tiuj ne povas esti falsaj?
– Neeble. La letero estas skribita sur la leterpapero de grafo de Verd’Ile kaj la koverto sigelita per lia blazono: la lilio kaj la glavo …
Kelkajn momentojn poste la viroj estis for. Maleine restis sola en la malgranda akceptĉambro. Ŝi ŝlosis la pordon, sin falmetis ĉe la fenestro, apogis la kapon sur la mano. Pli ol unu horon ŝi restis tiel sidanta, serĉante solvon de ĉi tiu dramo. Kiu estas la murdito? Pro kio forkuris Longeois? Kian rilaton Eugène havis antaŭe al tiu mizera viraĉo? Ŝi ne povis kredi je lia kulpo, ŝi ne povis supozi ke li faris malnoblaĵon. Se ŝi ne supozus en li noblan animon, noblan karakteron, ŝi neniam estus konfesinta sian amon. Instinkte ŝi tiam estus sentinta malinklinon je li. Kiajn aranĝojn la patro nunmomente prenus? Ĉu oni telegrafis kaj telefonis al la landlimo por aresti Longeois? Kompreneble neniam li sukcesos atingi Parizon. Li parolis nederlande kun forta franca akcento.
Tio jam tuj lin perfidus. Kaj poste … la malliberejo! Ŝi ne povis imagi tion al si. Eugène, por kiu ŝia juna nobla animo estis ekflorinta, kiel floro en sunlumo, ĉu lin ŝi vidos, katenita kiel murdisto, antaŭ la juĝisto?
Ne, ne, tio estus tro kruela, neeble tio estus! Kaj la doloro ŝin superfortis. Ŝi metis la manojn antaŭ la vizaĝon, dolorkliniĝis kaj ekplorĝemis.
Intertempe la polica esplorservo agadis. Tuj oni sendis sciigon por serĉado kaj aresto al ĉiuj direktoj. La personpriskribo de la ŝoforo de barono d’Hainquart estis sufiĉe konata en la najbarejo. La kuracisto Drom, la maljuna, bonkora vilaĝkuracisto, faris la nekropsion. La korpo de la murdito estis transportita al la malgranda malsanulejo en Groenlo, kaj ĉion oni provis por konstati la identecon de la viktimo. Dum la traserĉo oni trovis en lia poŝo kelkajn francajn monerojn kaj kelkajn malgrandajn ŝtelrompilojn. Laŭeble longtempe oni prokrastis la enterigon: ankoraŭ pliajn fotografaĵojn oni faris; sed la kadavron oni devis enterigi, nesciante pluajn detalojn pri la persono.
– Por malsanulo forto, por kokido la morto: diris lama Dirk al la du ĝendarmoj, kiuj esploris la ĉirkaŭaĵon de la bieno.
– La barono nun certe komprenos, ke malbela lama servisto kiel mi, multe pli utilas al li ol tia belaspekta franco.
– Kion vi aludas per tio?
– Nu, kiam la nobelino venas en la ĉambron por ĝin purigi, kiam ŝi elrajdas kun li por montri la vojon … ŝi certe ne je mi enamiĝos!
– Hola, diris unu el la ĝendarmoj, vi ligu ŝnureton al via lango, tiam vi povas ĝin retiri en la buŝon, kiam ĝi ne volas enresti! Vi diras pli ol vi povas pruvi!
– Mi diras nenion, amiko, nenion! Ĉu vi min aŭdis ion diri? Mi nur diras, ke ŝi ne enamiĝos je mi, kaj tion mi vere povas prirespondi. Ĉu vi eble aŭdis min diri, ke ekzistas komploto inter ŝi kaj tiu belaspekta Eugène …?
– Nu … iru al trinkejo ”La Ŝarĝveturilo” kaj kraĉu en la glaseton … se ĝi estas malplena.
Post ofenda rido li forlamis kaj trairis la parkon, al la subteretaĝo, kie la terura okazintaĵo estis kaŭzinta tiom da emocio, ke nur pri la murdo oni parolis jam dum kelkaj tagoj. Oni ĉion supozis kaj ĉiuj samopiniis, ke Eugène kaj la vagabondo antaŭe komplotis kaj poste malpacis.
Nur Evelino pensis alie:
– Murdanto Eugène ne estas, ŝi diris decidite.
– Ha, jen, diris Dirk, jen la papago de la fraŭlino.
– La fraŭlino kun neniu plu parolas pri la murdo, ŝi respondis: la fraŭlino silentas kaj ŝi pravegas, ĉar al ŝiaj vortoj oni nur malĝustan signifon donus. Se Eugène intencis ŝteli, jam dek fojojn antaŭe li povis fari tion. Ĉu vi ne memoras, ke iam junkro Debloux perdis tiun paperujon kun kvin monbiletoj de cent guldenoj? Ĉu Eugène ne ĝin reportis, kiam li, elaŭtomobiliĝante ĝin vidis kuŝi sur la tero?
– Ĉar li ne kuraĝis kaj ne povis agi alie, kriis Dirk, la junkro lin je distanco kaŝobservis.
– Jes, diris Eveline, ruĝa pro indigno kaj kial li tion faris? Ĉar li enkore esperis, ke la ŝoforo prenos la paperujon kaj ne ĝin redonos. Tiuokaze oni lin tiun saman tagon estus metinta en la malliberejon … junkro, kiu estas ĵaluza je ŝoforo … fi, tio estas malnoble! Estas friponaĵo!
– Li pravas, diris Dirk, li ege timis, ke oni forrabos de li fraŭlinon Maleine.
– Tion oni certe iam faros. Mi almenaŭ ne deziras lin kun tiu frunto – ĝis – la kalkanoj!
– Nu, Clement, kriis Dirk, kion mi diris al vi? Ŝi ankaŭ jam enamiĝis. Kaj ĉu vi, Netje, kaj ĉu vi, Hortense?
– Mi scias pri la junulo nenian bonon aŭ malbonon, diris la dika kuiristino, mi preferas ne havi aferojn kun la polico.
– La fraŭlino tre aliiĝis dum la lastaj tagoj, diris Netje.
Ŝi apenaŭ respondas la baronon.
Tio estis la plej malagrabla sekvo de la terurega okazintaĵo:
Maleine vere estis treege aliiĝinta. Ŝi ĉiufoje retiriĝis en siaj ĉambroj. Ŝi ne plu ridis, ne plu tuŝis la muziklibraron kaj fortepianon kaj multfoje ŝi ne deziris ĉetabliĝi.
La barono komence klopodis persvadi ŝin, rezonante sensentimente, preskaŭ apatie.
– Jen, li diris, nun ni samtempe estas liberaj de tiu afektema, pedanta parizano. Ho, iam tio devus rompe finiĝi. Baldaŭ oni lin kaptos kaj por kelkaj jaroj metos en malliberejon kaj finiĝis la afero.
Maleine kun malestima indigno rigardis sian patron kaj denove sentis akradolore la grandegan profundan diferencon en vivkoncepto, sento kaj karaktero:
– Estas mirige, ŝi diris, kiel vi povas ekscitiĝi, preskaŭ ĝis apopleksio, simple pro la fakto, ke Clement perdigis vian ĉemizbutoneton, dum perdita homo absolute ne vin interesas.
– Sed, mia kara infano, se mi devus havi zorgojn pri pasinteco kaj estonteco de ĉiuj, kiuj min servis, mi mem ne plu havus unu kvietan minuton. Mi estonte skrupule informiĝos pri la pasinteco de la nova servistaro, kiun mi dungos.
– Mi ne deziras novan ŝoforon.
– Kial ne?
– Mi ne plu eliros.
– Kion vi nun al mi rakontas? Do vi restos enŝlosita ĉi tie?
– Jes, mi ne plu eliros, mi diras, antaŭ ol mi scios, kiu murdis tiun viron kaj kial li tion faris, antaŭ ol mi scios, kio okazis al Eugène.
La barono denove ŝin mire rigardis de la kapo ĝis la piedoj.
– Vi ne koleru kontraŭ mi, Maleine, sed via konduto ŝajnas al mi pli kaj pli stranga. Ŝoforo klopodas en komploto kun vagabondo priŝteli vian patron, tio malsukcesas: unu murdas la alian, kaj anstataŭ ĝoji, ĉar tiu tre nerviga afero tiel bone finiĝas, vi tute konfuziĝas. Vi havas antaŭjuĝon kontraŭ via patro kaj ŝajnas, ke vi volas defendi tiun friponon.
– Li ne estas fripono! Almenaŭ ne Eugène.
– Denove Eugène! Vi do donu alian nomon por tiu virspeco. Dum la provizora esploro vi ankaŭ estis tiel protektema kaj la malkovro, ke vi interparoladis vespere kun tiu … tiu ŝoforo kaj flatpetadis lin ne eksiĝi, Maleine, mi senkaŝe diras al vi: mi havis grandan penon por forigi en mi aĉan degradantan penson. Tio tamen al mi sukcesis, sed mi petegas vin, ne ŝajnigu, ke vi, eĉ kontraŭ via konvinko, volas senkulpigi Longeois.
– Estas mia konvinko kaj ĉiam restos mia konvinko:
Eugène estas senkulpa. Tion al mi diras mia koro.
– Bone, mi esperas tion por li. Ni ne anticipu la decidon de la juĝistaro. Li eĉ ne ankoraŭ estas trovita. Kaj interfempe ni – kaj precipe vi – reakiru laŭeble plej baldaŭ nian ekvilibron. Ĉu vi scias, kiu estas en la salono?
– Debloux.
– Kiel vi tion scias?
– Ĉar vi ne estas sufiĉe delikata por evitigi al mi tiun interparoladon kaj ĉar Debloux certe nun sentas sin devigata veni por konsoli kaj distri min. Mi ne volas lin vidi.
– Li alportigis florojn.
– Donu ilin al Eveline. Ŝi scias, kie la vazoj staras.
– Vi estas ja tre afabla … Kiam mi revenigos lin? Ĉu postmorgaŭ?
– Ne min tuŝas. Aŭ jes – venigu lin postmorgaŭ.
Tiam mi parolos kun li.
Barono d’Hainquart foriris. Li estis feliĉa, ĉar almenaŭ por postmorgaŭ li povis garantii al la junkro interparoladon kun sia filino. Sed li ne rimarkis, ke la konsento de Maleine entenas minacon.
Du tagojn poste, precize je la interkonsentita horo, la belega aŭtomobilo de Debloux traveturis la parkon de ”La Blua Bero”. Clement akceptis Debloux kaj portis grandan korbon da diantoj kun nomkarteto el la aŭtomobilo al la ĉambro de Maleine. Ŝi rigardis el sia fenestro, kaj diris laŭte al si mem: Mi ne povas pli longe ludi tiun komedion. Mi amas Eugène … kaj daŭre lin amos.
Mi ne povas alie.
Ŝia patro petigis, ĉu la fraŭlino volas veni en la salonon kaj Maleine, en sia simpla, verda robo kun la bela rozkolora borderaĵo iris malsupren. Ŝi trovis tie la junkron sola. Li estas unu el tiuj malmodernuloj, kiuj je ĉiu okazo, kiu estas iom solena, sin vestas nigre.
Estas do kompreneble, ke li, ĉi tiun fojon, aspektis kiel princo en festkostumo. Maleine mansignis al li preni seĝon kaj mem ankaŭ sidiĝis. Li ĵus intencis komenci babiladon pri la nove-fondita debat-klubo, de kiu oni lin elektis Prezidanto, kiam Maleine ekdiris:
– Sinjoro Debloux, mi vidas, ke vi vestis vin oficiale, por veni demandi al mi ion tre oficialan! Ĉu mi eraras?
– Ne, fraŭ … Maleine, vi ne eraras. Ne estas kavalire, se iu el la generacio Debloux petegas iom da kompato, sed, ho, Maleine, se vi scius … tiun ĉi tagon, tiun ĉi horon …
– Sinjoro Debloux, mi scias tiel multe, ke mi ne scias, pri kio mi unue devas paroli. Tamen tio ĉi sufiĉos. Vi amas min kaj deziras min je via edzino.
– Jes … ho, tio..
– Tio estus via kaj ankaŭ mia malfeliĉo. Mi ne amas vin … Ne, nun ne estu sentimentala … kaj ne perdu la kuraĝon. Tio ja estas io tre simpla. Ne estas via kulpo kaj ankaŭ ne la mia. Kial vi daŭre fordonus ankoraŭ pli longe viajn tempon, florojn kaj koron?
Regis ĝenanta silento. Tiam, li hezitante diris:
– Ĉu mi ne povas aliigi min? Tiel ke mi iĝos, kia vi min deziras?
– Ne, ĉar la persono, kiun mi amas, estas laŭ miaj pensoj.
– Ĉu vi … iun amas?
– Jes … kaj Maleine d’Hainquart nur unufoje amas dum sia vivo.
– Tiuokaze mi ne plu bezonas ion diri.
– Nek mi.
Debloux riverencis kaj eliris la salonon. En la halo lin atendis la patro de Maleine. Al ĉi tiu li neparolante premis la manon, prenis mem siajn surtuton, kaj ĉapelon kaj forlasis la bienon.
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2026 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.